La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 16

Kvin semajnoj pasis. Eble estis ankaŭ sep, ok aŭ dek. Neniu penis nombri la tagojn kaj semajnojn. Ke povis esti neniel malpli ol kvin semajnoj, vidis la muchachos je la maturstato de la milpas, sur kiuj la rikolto rapide kreskis. La kampadejo kun siaj multnombraj chozas, jacales kaj ramadas, kiuj estis konstruitaj dum la lastaj semajnoj, havis la pacan, parte negocecan kaj parte revantan aspekton de kutima indiĝena vilaĝo.

Ĉio ĉemanis, kio necesas por fondi komunumon kaj konservi ĝin. Tie estis arbaro, prerio kun bonkvalitaj herboj, fekunda vepra tereno kaj larĝa kaj neniam sekiĝanta rojo kun klara frida akvo. La homoj havis sufiĉe da maizo, fazeolojn kaj akran kapsikon, kaj novaj rikoltaj produktoj maturiĝis. Ili posedis ĉevalojn, mulojn, azenojn, bovinojn, virbovojn, junajn taŭrojn, kaprinojn, ŝafojn kaj eĉ porkojn. Se io mankus, tion devus liveri la bienoj de la regiono, libervole aŭ per subteno de Trupetoj de la muchachos ĉiam vagadis. Ili rabatakis militajn postenojn kaj patrolojn de la rurales. De tempo al tempo okazis bataletoj kun la armitaj bienuloj kaj ties vasaloj, kiuj unuiĝis kiel defendaj grupoj por purigi la regionon de ribeluloj kaj banditoj.

La bienuloj estis konvinkitaj, ke temas nur pri izolitaj etaj gregoj de ribelantaj indiĝenoj, kiuj postrestis post la bataloj kontraŭ la federaciaj trupoj, kaj kiuj nun marodante vagadis. Tiaj gregoj ĉiam ekzistis en la respubliko, eĉ en la jaroj de la plej fereca regado de la diktatoro, kiam neniu kuraĝis eĉ nur pensi pri ribelo.

Evidente la militista ĉefkomandejo de la federacia ŝtato aliĝis al la konvinko de la bienuloj, ke nur tre malgrandaj, kaj nur tri aŭ kvar tiaj distritaj gregoj vagadas en la regiono, kaj ke ne necesas, pro tiuj du dekoj da banditoj, disponigi pli grandajn trupojn de la federaciaj armeoj, ĉar tiel kreskus nur la kostoj. La bienuloj dum kelkaj semajnoj ja mem farus finon al la gregoj, tiel kiel ili faris tion jam dum kvarcent jaroj.

Tiel Generalo, Profesoro, Celso kaj aliaj muchachos klarigis la situacion al si, speciale la fakton, ke ili de semajnoj vidis marŝi nek batalionojn nek eĉ companias kontraŭ si mem.


Rimarkoj

choza = pajlokabano

jacal = simpla kabano

milpa = kampeto

ramada = tegmentforma kabaneto

2

„Rigardu foje, kian birdeton mi kaptis“, diris Eladio, akompanante kampadejen inteligente aspektantan ladinon, kiu relative bone estis vestita sed jam dum tagoj ne razita.

La viro kondukis sian ĉevalon per bridilo malantaŭ si. Sekvis lin indiĝena junulo, simile ŝirtirante ĉevalon post si, dum li tenis kun la alia mano ŝnuron, per kiu li posttiris mulon, kiu kiel ŝarĝon havis du pakaĵojn kaj du tre trivitajn kofrojn.

La alkondukita viro rigardis al ĉiuj flankoj, sed ne timeme. Je lia vizaĝo kaj je liaj gestoj legeblis, ke li diris al si, ke ĉio iros ja laŭorde, kaj se ne, tio simple ne ŝanĝeblus.

La alvenintoj estis ĉirkaŭitaj de grego de hurlantaj kaj bojantaj hundoj el la kampadejo tiel, ke estis por ili sufiĉe komplike sekvi Eladion tiel rapide, kiel li paŝis.

Ili venis al malfermita halo kun tegmento, kiu estis parte el palmoj, parte el preriherboj kaj konstruita en la mezo de la kampadejo. Tiu grandspaca halo servis kiel urbodomo, kiel interkonsiliĝejo, kazerno kaj provizore ankoraŭ eĉ kiel lernejo por infanoj kaj plenkreskuloj.

„Profesoro, jen ŝajne la veraj kantobirdetoj, kiujn mi kondukas al vi“, denove diris Eladio. „Ili venis ne rekte sur la vojo de ni okupata per postenoj. Ili tie preterrajdis. Sed mi pensis, ke ĝi estas bona afero, se vi foje rigardos la duopon. Mi pensas, ke ili volas spionadi ĉi tie.“

„Ne parolu sensencaĵojn, muchacho“, diris la ladino ridante. „Mi spionadu? Mi havas aliajn zorgojn. Tion vi povas fidi al mi. Kaj se vi ne fidas tion, tiukaze tio estas same egala al mi. Tia mizera plendinda vivo, tiukaze oni ja vere povas esti elkore ĝoja, se iu ĝin forprenos de ni. Spiono? Mi? Ĉu? Ne tiom ridindigu vin.“

Li ridis denove. Poste li diris: „Mi preferus, se vi donus al mi ion por maĉi kaj trinki tion. De hieraŭ tagmeze mi vidis eĉ ne flanon de bova fekitaĵo, kaj eĉ multe malpli ŝimajn tortiljon. Kia vivo, amigos! Jen vivo damnita. Donu al mi unue ion laŭordan por manĝi, poste vi trankvile pendumu min, se tio faros plezuron al vi. Nur ne pendumu min kun vaka stomako. Tio estus kruela de vi, kvankam vi aspektas ja ĉiuj tiel pacemaj.“

Profesoro sidis en la halo kun Andreo, ambaŭ okupiĝis pri libro, kiun antaŭ ne longe liveris bieno vizitita de ili.

Ili ĉiuj ekpartoprenis la ridadon de la alkondukita ladino, delektante sin je la salita humuro de la viro.

Estis ankoraŭ aliaj muchachos en la halo; ĉar la halo neniam estis senhoma, nek tage nek multe malpli en la nokto, kiam ĝi servis kiel dormohalo por pli ol dudek aŭ ĉeokaze eĉ tridek viroj.

Profesoro vokis la viron, kiu plej proksimis al li, kaj sendis lin al la madre de campo, al la kampadeja patrino, por alporti bongustan manĝon por la ladino.

„Tion mi nomas amikeco, amigos“, diris la ladino, „nutri malsatulon en dezerto estas pia ago tia, ke la anĝeloj en la ĉielo blovas pro tio la trombonojn, kaj ĝi estu kiel bona ago enskribita al vi ĉe San Pedro. Por tio mi zorgos, se mi renkontiĝos kun li kaj ĉe tio foje rigardos la ŝlosilon. Tiu ŝlosilo ĉiam cerbumigis min, ĉu li do estas granda aŭ malgranda, el fero aŭ el arĝento, ĉu li pendas je ŝnureto aŭ je ora ĉeno ĉirkaŭ la kolo de la sanktulo Petro. Kaj kio koncernas vin, muchachos, ĉu vi estas do banditoj aŭ murdobruligistoj aŭ pacemaj kamparanoj, tio ne faras zorgojn al mi, tiom longe, kiom vi donos ion por manĝi al mi.“

„Mi volus nur scii, kio la viro estas, ke li tiom malsatas kaj parolas nur pri manĝo kaj pri nenio alia“, diris Andreo mallaŭte al Profesoro.

En la okuloj de Profesoro eklumis kompreno. Li ridis kaj diris: „Nu, mi scias nun, kio vi estas. Vi ne estas ladino. Vi ne estas komercisto.“

„Certe ne“, diris la viro, „mi ne asertis tion.“

„Vi estas lerneja instruisto . Kaj kio estas eĉ pli terura, vilaĝlerneja instruisto.“

„Viro surtera, tion povis eltrovi nur kolego. Vi pravas. Mi estas profesor rural ambulante. Vaganta vilaĝlerneja instruisto. Ĉiun duan monaton mi estas sendata al alia vilaĝo, ĉar la salajro, kiu estas koncedita en la vilaĝo por la lernejo, sufiĉas ĉiam nur por du monatoj. Kaj la lastajn kvar semajnojn de tiuj du monatoj, la perspektivo estas jam tre trista, kaj mi devas ĝoji, se mi ricevos de la dua monato almenaŭ duonon de tio, kio estis permesita al mi. Kaj tiam mi ricevadas leteron de la departamento, en kiun ili skribas , kiel nomiĝas la sekva vilaĝo, al kie mi estas komandata. Tio estas kelkfoje distanco de tri aŭ kvar tagvojaĝoj ĝis la sekva vilaĝo al tie, kie mi estas mendita. Kaj kiel vojmonon mi ricevas de la departamento ses realojn, sepdek kvin centavojn, tute egale, ĉu mia sekva loko estas nur ĝuste tagon for aŭ aŭ sep tagojn, aŭ ok pro la mizeraj diodamnitaj vojoj. Ĉiam nur ses realojn. De tio mi manĝu, de tio mi pagu mian luitan ĉevalon, de tio mi pagu la knabon, kiu akompanas min, kaj kiu rekondukas la ĉevalojn, de tio la lupago de la ĉevalo de l’ knabo, kiu la tutan vojon ja ne povas iradi en tiu ardo, de tio la lupago por la mulo, kiu portas miajn fatrasajn ĉifonaĉajn vestojn kaj miajn malmultajn librojn kaj kajerojn , kaj de tio mi aldone eĉ pagu la maizon por la ĉevaloj. Tion la jefe de la departamento foje montru al mi, kiel oni pagu ĉi ĉion de la sepdek kvin centavoj.“

„Tiukaze do ankaŭ vi estas profesor?“

„Estis, amiko kaj kolego. Estis! Unue en la ĉefurbo en secundaria kun sufiĉe da salajro. Poste malsupren al primeria. Poste en pli malgrandan urbon. Poste ĉiam denove en eĉ pli malgrandan urbon ĝis mi fine venis ankaŭ en vilaĝojn.“

„Sed kial tio? Se oni jam foje sidas en secundaria, oni povas trankvile restadi sidante aŭ avanci pli supren al la preparatorias aŭ kien ajn plu, eĉ ĝis la posteno de direktoro.“

„Tio eblas, amigo. Tio tute bone eblas, se oni tenas fermita la buŝon. Sed la buŝon mi ne povis teni fermita kaj ankaŭ neniam lernos tion. Tial mi estas ja ĉi tie la profesor. Ĉi tie mi tute ne ricevas salajron, kaj fartas tamen ne malbone. Ja por kio taŭgu la tuta bona salajro, se oni ne fartas bone? Kaj, se mi ne rajtas malfermi la buŝon kaj diri tion, kion mi pensas, tiukaze eĉ cent pesoj da salajro ĉiutage ne povus glatigi tion, kion mi perdas anime kaj kore pecon post peco. Oni ja ne estas besto kaj ne marioneto. Mi estas ja homo, ĉe la diablo! Kaj ĉi tie mi povas esti homo. Ni ĉiuj ĉi tie povas esti homoj. Kaj tion ni volas esti plu. Kaj tion ni defendos ĝis la lasta sangoŝprucaĵo kontraŭ El Caudillo, kontraŭ la diodamnita kaj malbenita diktaturo.“

3

Intertempe la manĝo estis portita en la halon. Je la maniero, kiel la alveninto ĵetiĝis sur la manĝon, kaj kiel li kunlekis ĉiun manĝereton kaj prilekis ĉiun el siaj fingropintoj, la muchachos pli bone ekkonis ol el liaj vortoj, ke la viro diris la veron.

Ankaŭ lia muchacho plenigis sian stomakon, kiu certe estis same malplena, kiel tiu de la profesor rural ambulante.

Manĝinte kaj elspirinte kun profunda bonfarto, la instruisto diris: „Mi nomiĝas Villalva, Gabino Villalva, su servidor. Mi tre dankas por la manĝo.“

„Nu, pri kio do temas nun pri li, Profesoro?“ demandis Eladio, kiu estis alkondukinta la duone malsatmortintan instruiston. „Ĉu li estas spiono, ĉu ne? Se ne, jen mi reiros denove al mia posteno.“

„Mi okupiĝos pri li, Eladio, iru do al via posteno, Eladio. Ĉiukaze estis bone, ke vi kondukis lin ĉi tien. Oni ja scias neniam, kiu kaj kio ĉiu estas, kiu ŝtelire preteriras proksime ĉe nia limo.“

„Do, tio estas, amigos“, diris nun la instruisto, „ankaŭ vi havas zorgojn pro la gregoj de banditoj, kiuj svarmadas ĉi tie kaj kiuj malesperigas ĉiujn bienulojn. Vi pravas, memgardu, estas malica kanajlaro, kiu tage kaj nokte vagadas ĉi tie kaj neniun lasas en paco. Mi vidas, ke ankaŭ vi havas tie kelkajn dekojn da pendantaj karabenoj. Tio estas necesa en tempoj tiaj, kiaj la nuna.“

Generalo estis enveninta kaj aŭdis la lastajn vortojn. „La tempo estas aĉa, tiukaze vi pravas, hombre. Eĉ pli ol aĉa, ĉar oni ne scias, kiuj estas la banditoj efektivaj en la lando.“

„Tion vi bone diris, amigo“, respondis la instruisto, sin turnante al la generalo, kiu nun pli proksimiĝis kaj sidiĝis en la grupo. „Bone dirite. En tiu ĉi tempo oni ne scias, kiu regas kaj kio estas regata.“

„Tial ni diras „Que muere El Caudillo! Abajo la dictadura!“ enmiksiĝis Andreo.

La instruisto rigardis lin. Poste li rigardis al ĉiuj aliaj, kiuj sidadis ĉirkaŭe kaj observis, kun kia komforto li kvazaŭ pie trinketas sian kafon, kvazaŭ li neniam antaŭe trinkis tian bonan kafon. Lia demandema rigardo fine haltis ĉe Andreo. „Kial vi diras 'La morton al la gvidanto! La diktaturo surgenuiĝu!’ Tion mi volus scii.“

„Ĉar ni ne povas esti liberaj kaj ne vivi liberaj, tiom longe, kiom la diktatoro subigas kaj tiranas la popolon“, diris unu el la muchachos.

„Kiun diktatoron vi opinias?“ demandis la instruisto mirigite.

„Tion scias ĉiu infano en la lando, pri kiu temas“, diris Andreo. „Ne ŝajnigu vin tia stulta kaj naiva. Ĉi tie vi povas paroli libere, sen buŝŝtopilo. Ĉi tie ne estas pri- orelumantoj aŭ sekretaj policaj spionoj.“

Profesoro rigardis la instruiston kun misfidemo. „Nun mi tamen volus scii, kion mi pensu pri vi. Vi parolas tiel kaj tiel. Kio estas do la ĝusta pri vi?“

„Ĉu mi ĉi tie estas sur Luno aŭ en Afriko aŭ meze de Ĉinio aŭ kie ajn?“ demandis la instruisto laŭ la okuloj sen kompreno, ĉiun rigardante laŭvice.

„Ni celas kompreneble El Caudillo-on, la gvidanton kaj kondukanton, don Prudencio Dominguez, ja kiun alian do?“ vokis unu el la muchachos.

„Tion mi kompreneble ne povis diveni, amigos“, diris pri tio la instruisto. „Se vi celas tiun don Prudencio, kiu en Meksiko mastrumadis tridek aŭ mi ne scias kiom da jaroj, nu, en tiu kazo vi tre malfruiĝis, ĉar li eksiĝis antaŭ ok, naŭ, dektri, nu, antaŭ dekses monatoj, tiam li eksiĝis, ĉar li ne plu povis firmteni la potencon. Li estas nun en Londono, tio estas urbo en Francio.“

„Anglujo“, obĵetis Profesoro.

„Pro mi ankaŭ Anglujo, Hispanio aŭ Nederlando, ĉiukaze li forvojaĝis.“

Andreo turnis sin al Profesoro kaj diris mallaŭte: „Dekses monatojn, ĉu? Jen li ja jam ne plu regis, kiam ni ekmarŝis de la monterioj. Ŝajne estas tiel, Andreo mia. Kia ŝerco!“ li diris kvazaŭ al si mem. „Kia grandioza ŝerco!“ elkrevis laŭte de li, ĉar li fakte kriis pro ridado.

„Ĉu ŝerco?“ opiniis la instruisto. „Ne estas multe por ŝerci momente, en la tuta lando ne.“

„Kiu do regas nun?“ demandis Profesoro.

„Tion ankaŭ mi volonte scius“, respondis la instruisto. „Tion volus scii ĉiu en la lando, povruloj kaj riĉuloj, kapitalistoj kaj laboristoj.“

„Sed devas ja ĉeesti registaro“, diris Generalo.

„Unu? Unu registaro, ĉu?“ La instruisto tordis sian buŝon. „Estas nun kvinmil registaroj. Kvin mil politikistoj parolas kaj krias, kaj ĉiu havas sian propran registaron. Jen ne unu parlamento, sed dek, dudek, kvardek, ĉiuj samtempe. Ĉiu ŝtato havas ne unu guberniestron, sed sep aŭ ok, kaj ĉiujn samtempe.“

„Ĉu ne ekzistas partio, ĉirkaŭ kiu la homoj kolektiĝas, por ricevi registaron elektitan de la popolo?“

„Tie estas ankaŭ partioj. Amaso. Constitutionalistas, institutionalistas, revisionistas, reformistas, re- eleccionistas, anti-re-eleccionistas, laboristas, communistas, communalistas, imperialistas, anti- imperialistas, indo-americanistas, agraristas, dominguezistas, separatistas, regionalistas, continentalistas, unionistas kaj ĉirkaŭ ducent pliaj istas- oj. La nomojn mi ne povas memorteni. Ĉiutage aldoniĝas novaj, kaj ĉiutage perdiĝas tiaj, kiaj ankoraŭ hieraŭ estis, tiuj, kiuj havis la plej multajn adeptojn.“

„Kaj la armeo, ĉu? Kion faras la armeo? “ demandis Generalo.

„En la armeo scias neniu ordonanta generalo, kies ordonoj estas plenumendaj kaj kies ordonoj ne . Ĉiu generalo, majoro aŭ kolonelo ricevas ĉiutage dudek diversajn telegramojn kun ordonoj, kaj li ne scias, kiun ordonon li do sekvu fakte. Tiel li simple restas sidadi kun siaj homoj, tie kie li sidas kaj kasigas la pagojn, tute egale, kiu asignas ilin por li. Krome ekzistas momente ĉirkaŭ dek mil generaloj, kiuj de vespere ĝis matene titoligas sin generalo kaj poste ekmarŝas kun siaj uloj. La plimulto de tiuj generaloj havas ne pli ol dudek virojn, kiuj sekvas ilin. Kaj ĉiuj ĉi dekmil generaloj atakas alian, ĉiu asertas subteni alian partion, kaj sekvatage ili batalas kontraŭ tiu, je kies flanko ili hieraŭ estis.“

„Jen tio ĉio efektive estas tio, kion El Caudillo kreis dum preskaŭ kvardek jaroj de senkompata diktaturo“, vokis Profesoro, suprensaltante kaj ĵetante siajn brakojn supren, tiel, kiel li faris tion kutime, se li ŝanĝis sian kutiman parolon al alparolo, kiun li diris al ĉiuj. „Jen tio, kion la diktaturo atingis: la kaoson, jen tio, kion ĉiuj ĉi homoj, kiuj komprenas homojn, centfoje antaŭdiris, kriis, verkis, presis kaj kriegis, kiujn oni pro tio torturis kaj mortbatis ilin kvazaŭ ili estus malsanaj hundoj. Tion li atingis, la idiota diktatoro, la frenezulo nomata ŝtatgvidanto. Li kreis la kaoson. Ja kiu estas tiuj, kiuj nun leviĝis kaj kiuj tiras la popolon tien kaj tien? Estas la samaj uloj, kiuj estis naskitaj sub lia diktaturo, kiuj estis edukitaj sub lia diktaturo, kiuj sub lia diktaturo plenkreskiĝis, kiuj sub lia diktaturo estis tondre verdiktitaj silenti, kiuj sub lia diktaturo ne havis rajton kaj neniun okazon politike pensi mem kaj eduki sin pri politika pensado. Tial nun ĉiu krias. Kaj ĉiu, kiu krias, krias sian propran melodion, ĉar li ne scias alian kaj neniun alian aŭdis kaj neniun alian povis lerni. Tio estas tiel natura kiel ĝi estas natura, ke rojo fluas malsupren de la monto kaj ne supren.“

La halo plenigis sin per viroj kaj inoj, kiŭj dense kunŝoviĝis por doni al ĉiuj la okazon aŭdi tion, kion diris Profesoro. La plimulto kompreneble ne tute komprenis, pri kio Profesoro parolis, ĉar ili ne aŭdis lin dekomence.

„Tio estas la terura fino de la diktaturo, de hontego, pro kiu nia lando suferos cent jarojn. Mi finparolis, muchachos.“

„Bravo, Profesor!“ ili vokis el ĉiuj flankoj. „Abajo la dictadura! Tierra y Libertad!“

4

La instruisto evidente kutimiĝis al tiaj paroloj per gazetoj, broŝuroj, flugfolioj, alvokoj, manifestoj kaj programoj, kiuj tiutempe inundis la landon, tiom, ke ili komencis lacigi lin. Li trinkis trankvile sian kafon kaj rulumis por si cigaredon el tiu tabako, kiun transdonis iu el la muchachos al li.

Profesoro sidiĝis kaj diris al la instruisto: „Tio estas efektive granda novaĵo, kiun vi sciigis al ni. Ni estas tiom flankaj, ke ni ne povis bone scii, kio okazis ekstere.“

„Povas esti. Al mi nur ne estas klare, kial vi ĉiuj krias ĉi tie kiel sovaĝuloj tiun Tierra y Libertad! Vi ĉiuj havas tiom da tierra, kiom vi bezonas, kaj koncerne la liberon mi pensas, ke vi havas ĉi tie pli da libero ol kiu ajn, multe pli da libero ol eĉ mi mem. Fakte mi havas tute neniun liberon. Mi estas sklavo, lernejosklavo, oni povus kontraŭdiri, sed tamen sklavo. La jefe de la departamento ordonas, kien mi iru, kaj mi do devos ekiri, kaj se mi ne iros tien, tiam mi havos eĉ malpli da manĝo ol nun. Kaj tion, kion mi kutime havas por manĝi, ankoraŭ neniam satigis min. Kompreneble, kun malofta escepto tia, kia hodiaŭ“, li aldonis rikanante. „Mi ankoraŭ neniam en mia vivo tiel freŝige kaj bonfartige satiĝis. Hodiaŭ kaj ĉi tie je la unua fojo. Por tio mi ja certe devas diri mian gracias! Kaj mi diras tion elkore, ne, pli ĝuste dirate, elstomake.“

Li moviĝis nedecideme sur sia malalta sidloko tien kaj tien. „Bueno, ŝajnas al mi, ke mi havas momente ankoraŭ sufiĉe da tempo por povi atingi la sekvan ranĉeton, antaŭ ol fariĝos nokte. Tiukaze mi nun do devos survojiĝi, kun via permeso. Kvankam mi ege bedaŭras tion anime, mi ja ne pli longe povos ŝarĝi vian gastamikecon per mia malgrasa kadavro.“

Turniĝante malantaŭen, li mansignis al sia indiĝena knabo akompananta lin, ke li alkonduku la ĉevalojn kaj ree ŝarĝu la pakaĵojn sur la mulon.

Profesoro pripenseme postrigardis lin, kvazaŭ li intencus esplori lian karakteron kaj liajn estontecajn planojn el la vizaĝo. Evidente kontentiĝinite pri sia studado, li palpebrumis al Generalo, Celso, Andreo kaj Kolonelo, kun demandema gesto. La gesto ŝajne estis respondita en tiu senco, kiun li atendis.

En la sama momento, kiam la instruisto volis leviĝi por foriri, Profesoro puŝetis ŝultron de li. La instruisto denove sidiĝis.

„Diru, Gabino Villalva, profesor rural ambulante, kial vi ne simple restos ĉe ni? Ĉiam, mi opinias. Ni certe povos uzi duan instruiston. Kaj instruiston por la plenkreskintoj kaj instruiston por la malgranduloj, ankaŭ Andreo kunhelpas. Se temas pri la salajro, tiu de tempo al tempo mankos. Dependos de tio, kiom la bienuloj havas kontante en la hejmkaso. Sed ĉu kun ĉu sen salajro, mi ja promesas al vi, ke vi tiom longe, kiom vi estos kun ni, ĉiam havos plenan stomakon.“

„Se estas tiel, amiko kaj profesia kamarado, por kio mi en tiu kazo bezonas salajron? Mia salajro ankoraŭ neniam sufĉis por satiĝi. Komprenbele mi restos ĉi tie. Cetere, kiel la vilaĝo ĉi tie nomiĝas?

Solipaz“, respondis Profesoro.

„Suno kaj paco. Belega nomo por vilaĝo. Sed, ĉe la diablo, kio vi efektive estas?“

Profesoro kliniĝis al la la orelo de la instruisto kaj flustris vorton al li. Laŭte li diris kaj kun senkaŝa ridado: „Ne diru ĝin al alia, ankaŭ ne, se oni eventuale demandos vin. Ni diras tion al aliaj nur dum limigitaj, tre limigitaj okazoj. De kiam ni eĉ scias kaj oficiale scias, ke la diktatoro falis, ŝanĝiĝis tio, kio ni estis al tio, kio ni estas nun, oficiale estas, tute egale, kia registaro fine okupos la palacon.“

„Tio do. Preskaŭ mi ja povis pensi tion. Sed en tempo tia, kia la nuna, estas malfacile diveni la ĝustan. Kompreneble, nun mi restos eĉ pli volonte ĉi tie. Tion mi celis, de kiam mi estis okjara. Kaj mi devis fariĝi trideksepjara por trovi vin.“

Li leviĝis, tenis alte la maldekstran pugnon kaj diris salutante: „Muchachos, Tierra y Libertad!“

Kaj la muchachos respondis unuvoĉe: „Tierra y Libertad!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.