|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
Dum longa tempo la stabo interkonsiliĝis pri tio, kiun gravan ĉeflokon oni unue vizitu, ĉu Aĥlumal-on ĉu Hucutsin-on? Ambaŭ lokoj estis urbetoj, kaj en ambaŭ urboj Jefe Politico havis sian lokon, ĉar tiuj urbetoj estis la ĉeflokoj de sia distrikto. Ambaŭ lokoj havis kaj unu kompanion de rurales kaj unu gravan militecan postenon de la federaciaj trupoj. Generalo denove agis laŭ la pensoj de siaj oficiraj kontraŭuloj, kiam li proponis marŝi anstataŭ al Hucutsin al Aĥlumal. Li supozis ĝuste, ke la rurales kaj federales, kiuj estas lokitaj en Hucutsin, devas havi la konvinkon, ke la trupo marŝos al Hucutsin, por proksimiĝi trans Teultepec, Oshchuc kaj Vitztan al Jovel. En Hucutsin kolektiĝis la plimulto de la regionaj bienuloj, ĉiuj armitaj, kaj ĉiuj akompanataj de siaj armitaj mayordomos kaj filoj kaj kuzoj, kaj de tiuj el siaj metiistoj, kiuj estis fidelaj al ili.
La sola memkomprenebla vojo por la muchachos estis tiu trans Hucutsin, ĉar ĝi kondukis al tiuj regionoj, el kiuj la plej multaj el ili venis kaj kie oni varbis ilin. Estis la vojo, kiun ili konis plej bone, sur kiu kaj je kies ambaŭ flankoj, ili ĉiam certis renkonti samtribanojn kaj samfamilianojn de sia propra nacio, kiuj iel povus helpi al ili, ĉu per spionado, ĉu per indikoj pri bonaj kaŝejoj aŭ pri la plej bonaj vojoj, sur kiuj la ribeluloj povus ataki la uniformitajn trupojn el ties dorsa flanko.
La militista interkonsiliĝo estis influata per la kaptado de multnombraj peonoj, kiuj migris de Hucutsin al la hejmaj bienoj. Tiuj unuopiĝintaj forirplacaj vizitintoj konfirmis la pensojn de Generalo pri tio, kion la soldatoj intencis fari kontraŭ la ribeluloj. Laŭ la raportoj de la kaptitaj peonoj troviĝis en Hucutsin efektive grandaj kvantoj de ŝtatpolicanoj kaj rurales, krome ankaŭ konsiderinde granda kvanto de bienuloj, tiom abunda ĉeestanta, ke la peonoj supozis, ke okazos fiesta aŭferia en la loko. Pluraj el la peonoj, kiuj komencis konfidi al la ribeluloj, klarigis, ke tie ĉiu scias, ke la ribeluloj troviĝas en marŝo al Hucutsin, por encirkligi la lokon kaj ĉion, kaj por buĉi ĉiun, kiu troviĝas en ĝi.
Kiam la raportoj en la stabo konatiĝis, la capitanes de la diversaj kompanioj apenaŭ plu reteneblis. Plej prefere ili ĵetiĝus tuj sur Hucutsinon. Estis denove la armiloj, kiuj logis ilin. Predo interesis ilin nur duavice, se ili entute pensis pri predo.
Generalo kontraŭe al tiu militkolero de la muchachos havis malfacilan pozicion. Povus okazi, ke la muchachos akuzus lin pri tro granda memgardemo kaj eĉ pri timo.
Sed li, same kiel Profesoro, Kolonelo, Celso, Santiago, Andreo kaj Pedro estis sufiĉe prudenta akcepti, ke sub la aktualaj cirkonstancoj la encirkligo plenumeblus nur kun la perdo de duono de la armeo.
Generalo diris: „Ne faru stultaĵojn. Tiomaj azenoj la rurales kaj bienuloj ne estas, ke ili atendus nin en Hucutsin. En tiu kazo ni estus superaj al ili, ni kun nia lerteco, kun niaj tranĉiloj kaj maĉetoj. Tion ili scias. Ili retenos nin tri aŭ kvar mejlojn antaŭ la loko. Mi ankaŭ povas imagi, kie ili nin atendos. Jen rivero kunŝiranta, en certa distanco de la loko. Tiun rio ni ne povas ĉirkaŭiri.
Ni devas travadi ĝin. Tuj post la transirejo estas diodamnita ravino, kaj tie estas sufiĉe da vepro. Tie ili kaŭros kaj atendos nin. Kaj tiun plezuraĉon ni nun fuŝos al ili.“
Proksimiĝis peonoj survoje al Hucutsin, kiuj intencis iri al la foirplaco. Generalo vokis al si kelkajn el la muchachos, kiuj sekve de la komuna lingvo rapide amikiĝis kun la migrantaj peonoj. Tiuj muchachos, ne tiom bone sciante ĝin, kaj pri sia neprecizeco de Fidel eĉ speciale subtenataj, rakontis al tiuj peonoj kun furiozaj gestoj, ke la trupo atingos post tri tagoj la urbon Hucutsin, por tie ekbruligi fajron tian, ke eĉ ne staros plu la eksteraj ĉirkaŭaj muroj de la korto kaj, ke eĉ ne unu homo plu vivos, kiam Hucutsin denove estos forlasita, ĉar ĉiuj muchachos ankoraŭ devos glatigi la grandan finkalkuladon kun la tiea urbestro kaj kun la tiea polica ĉefo.
La peonoj, apenaŭ alvenintaj en Hucutsin, tre rapidis rakontadi en la tuta loko tion, kion ili eksciis; kaj ĉar ili timis, ke oni hazarde povus kunbuĉi ilin, ili ankoraŭ en la sama vespero forlasis Hucutsinon, kio kompreneble pli profundigis ĉe ĉiuj homoj, inklude de la soldatoj kaj bienuloj la konvinkon, ke la ribeluloj efektive jam estis sur la marŝo al Hucutsin.
„Se ni atakus Hucutsinon“, klarigis Generalo, „ni havus en la dorso la garnizonon de Aĥlumal, kiu verŝajne jam ricevis la mesaĝon, ke ni marŝos al Hucutsin, kaj kiu certe havas la ordonon ataki nin el la dorsa flanko. Krome ankoraŭ truniĝos al ni la federales de la lokoj, kiuj troviĝas sur la vojo de Hucutsin al Jovel. Tio fariĝos grandega superforteco. Ili atendos nin sur la prerioj aŭ en ravinoj kaj ĵetiĝos per unu fojo sur nin.“
„Tio, kion, vi diras, estas ĝusta, Generalo“, interrompis lin Kolonelo.
„Kaj tial, ĉar ili en Hucutsin tiel sankte certas pri tio, ke ni marŝos tien, ni nun por la unua fojo iros al Aĥlumal kaj kaptos nin tie ties rurales kaj federales. Ĉe tio ni ricevos verŝajne kvindek ĝis cent pliajn karabenojn, eble eĉ pluan mitralon kaj tiom da municio, ke ni tute ne povos dispafi ĝin eĉ dum monato. Samtempe ni liberigos nian dorson.
Jen nun la celo de tiu ŝanĝo. Se ni estos konkerintaj Aĥlumalon, ni ne iros sur la mallonga vojo rekte al Hucutsin, sed marŝos trans San Miguel kaj San Jeronimo al Teultepec. Tie ni renkontos ne multajn rurales. En Teultepec - pri tio vi bone memoros pro via marŝo al la monterio - ni estos pli ol sescent metrojn super Hucutsin. Tie ni sidos kiel en roka fortikaĵo, kaj el tiuj altoj ni jetiĝos malsupren sur Hucutsinon kiel agloj sur kuniklojn. Tiam ni havos la altaĵojn, tiam ni havos la vepron kaj la ravinojn, kaj tiam ili foje provu proksimiĝi al ni. Eĉ ne laŭsoj, kiujn ili havas en siaj bolsitas, en siaj saketoj, restus vivantaj. Ni okupos sufiĉe frutempe la vojon al Sibacja. Se ni tiam atakos ilin, restos al ili nur unu libera vojo, al vojo reen, tien, de kie ni venis, reen en la ĝangalon. Kaj tie komenciĝos la ĝojofesto, tie ni havos ilin en la kaptilo, tie, kie ni volas havi ilin. Tiel ni faros, kaj neniel alie. Kiu voĉdonos por ĝi, levu la manon; tiu kiu estas kontraŭ tio ricevos de mi pugnon sur la vizaĝon, kaj suke, kaj poste li povos rakonti al mi pli bonan planon, kaj se ĝi estos pli bona, mi bonvoleme kunagos laŭ ĝi. Sed vi havos diodamnitajn malfacilaĵojn rakonti al mi pli bonan planon.“
Tial oni marŝis al Aĥlumal, dum amasiĝis en Hucutsin pli kaj pli da rurales, federales kaj grave kaj ĝisdente armitaj bienuloj por festi la estontan venkon.
La bienuloj jam ĉiutage festis la venkon, tiom longe, kiom ili jam atendis tie. Sur cabildo flirtis flagoj, kiuj anoncis la grandan venkon jam antaŭe. En la cantinas oni estas gaja kaj entuziasma.
„Al tiuj pedikohavaj kaj malbenitaj kanajloj nomataj ribelemaj indiĝenoj ni ja instruos, kiu estas la mastro en la ŝtato kaj kiu komandas en la distrikto Chiilum.“
„Pri tio ni ankoraŭfoje tostu.“
„Tiel parolas brava viro. Salud, compadre\“
„Salud, compadre\“
„Kompreneble ni ankoraŭ akceptu glaseton, don Clementino.“
„Kompreneble, don Cezar\“ „Vivu El Caudillo!“
„Vivu la granda stiristo de nia glorriĉa popolo!“
„Salud, compadre!“
„Viva lapatria!“
Rimarkoj
cabildo = komunejo, urbodomo ks.
cantina = kuntekste eŭfemisma vorto por trinkejo, kiu estas uzata kiel neoficiala bordelo, cantina en Meksiko. Kutime estas trinkejo, en kiun eniras nur viroj.
feria = foiro fiesta = festo
La marŝo de la aktuala tago estis diable streĉa. La armea strato ne estis io alia krom mizera kaj kompatinda mulopado. Ili grimpis kaj malgrimpis sur rokaj aŭ ŝtonplenaj altaĵoj. Jen marĉoj, marĉeca tereno kaj ŝlimaj distancoj, kie homoj kaj bestoj ne plu marŝis kaj iris, sed nur plu rampis antaŭen kaj sin tiris per unu gambo el marĉa loko, nur por sinki ĉe la sekva paŝo denove en ŝlimon kaj koton.
Ĉirkaŭ tagmezo la voĵo fariĝis pli larĝa, post kiam ili vadis trans riveron. Denove komenciĝis prerio.
Hieraŭ ili vizitis alian bienon nomata Santa Brigida. La mastraro ankaŭ tie, kiel klarigis la postrestintaj peonoj, rajdis ien al nuptofesto. Ke la mastraro de bieno eventuale forvojaĝis pro timo pro indiĝenaj ribeluloj, koncedus bienulo aŭ ties edzino aŭ filino neniam, eĉ ne sur la mortolito. La bienulo perdus ĉiun reputacion ĉe siaj najbaroj kaj amikoj, eĉ des pli antaŭ siaj peonoj, se li supozigus al iu ajn mortema estaĵo, eĉ nur al sia ĉevalo aŭ al sia preferata hundo, ke li rajdis kun sia tuta familio al nuptofesto, ĉar indiĝenaj ribeluoj marŝas al la bieno. Se nupto ne tiel rapide festeblis, ĉar la gefianĉoj ankoraŭ volis havi la decidan vorton pri la afero kaj ankoraŭ ne sufiĉe elprovis sin reciproke, tiukaze je dispono estis ĉiam sanktulo, kiu al unu el la najbaraj bienuloj aŭ al ties edzino aŭ al unu el ties filinoj aŭ filoj aŭ al lia patrino donis la okazon feste celebri la nomtagon kaj atendi ĉiujn bienulojn kaj ties familiojn por la festo.
En la bieno Santa Brigida same postrestis nur la peonoj, kaj kiel en la ceteraj bienoj vizititaj ĝis tiam de la ribeluloj, tiel donacis Profesoro ankaŭ tie al la peonoj la tutan terenon kaj deklaris ĉiujn ŝuldojn, kiujn ili havis ĉe la bienulo, forstrekitaj, nuligitaj kaj senvalidaj.
Ankaŭ tie okazis, ke konstruaĵoj de la bieno brulis, kiam la ribeluloj ĝuste nur du horojn malĉeestis. Ĉu tion faris la lastaj grupoj de la ribelula armeo, kiuj plezurigis sin pri tio lasi eklumi la konstruaĵojn, aŭ ĉu estis la unua memstara ago de la peonoj, neniam iu konstatis. Kaj neniu okupiĝis pri tio. En ĉiu kazo malaperis kun ĉiu plua brulo plua fortikaĵo.
Kiam la trupo nun forlasis la vepron kaj la altaĵojn kaj denove moviĝis sur preria tereno, la antaŭrajdantaj muchachos vidis el la altaĵoj trans distanco de dek kilometroj la grandan bienon Santa Cecilia. La bieno havis amplekson de kvardek kvin mil ĝis kvindek mil hektaroj da terposedoj. Estis plej ofte paŝtejoj por brutaroj, kiuj enspezigis pli por la detiritaj feloj ol por la viando, kaj tial ili estis bredataj unuavice pro la feloj kaj kornoj, kaj nur duavice pro la viando. Grava enspezfonto de la bieno estis ankaŭ la produktado de sukero, de alkoholo, aguardiente kaj sisalo. Krome vastaj areoj de la bieno estis kultivataj per maizo kaj faboj kaj fazeoloj, kaj pli malsupre situantaj kampoj per sukerkano kaj ananaso. Kompreneble la bieno havis ankaŭ konsiderindajn porkobredojn, ĉevalojn kaj mulojn. Se la bieno havus ĉarostratojn kun ligo al fervojstacio, ili kapablus produkti ĉiujare produktojn kun valoro de kvaronmiliono da pesoj. Sed tiel, kiel en ĉiuj ceteraj bienoj de la regiono, la bienaj transportvojoj al la plej proksimaj urboj ankaŭ tie estis nur la kutimaj aĉaj mulopadoj, kiuj dum tri aŭ kvar monatoj ĉiujare estis preskaŭ ne traireblaj. Santa Cecilia sendube estis rigardata kiel la plej riĉa kaj plej bela bieno de la distrikto Chiilum.
Ankaŭ tiu bieno estis konstruita kiel granda fortikaĵo. La patio, la granda korto, estis ĉirkaŭata per fortaj altaj muroj, en kiuj troviĝis la gravaj konstruaĵoj. Dum la plimulto de ĉiuj aliaj bienuloj sentis sin riĉaj, se ili havis kapelon, la bienulo de Santa Cecilia povis pompe fanfaroni per ĝusta katedralo, kiu havis sonorilan turon videblan je distanco de multaj mejloj. La plimulto de la padoj en la regiono kondukis preter la bienon Santa Cecilia, kaj ĝi estis rigardata de ĉiuj karavanoj kiel grava paraje, kiel grava ripozejo, kie la anoj de ŝarĝmulaj karavanoj tranoktis kaj aĉetis novajn provizojn por la plua vojaĝo. Tio estis plia bona enspezfonto por la bieno.
La bieno certe posedis, se oni nombrus koncize, cent tridek familiojn de peonoj, kies loĝejoj formis sufiĉe grandan vilaĝon proksime de la bieno, ekstere de la kortomuroj.
„Ni hodiaŭ ankoraŭ tute bone povos atingi la bienon“, diris Kolonelo, dum li taksis la alton de Suno.
„Tion ni facile povus“, konsentis Generalo. „Sed la muchachos estas damne lacaj, kaj se ni marŝus ĝis la bieno, baldaŭ komenciĝus la sunsubiro. Tion mi ne volonte volus havi. Ni ne scias, kio tie estas, kaj facile ni povus gliti en kaptilon. En ĉiu kazo ni agos pli bone, se ni haltos ĉi tie dum la nokto kaj tre frue, ankoraŭ en la nokto, ekmarŝos; tiel, ke ni havos la plenan tagon antaŭ ni, kiam ni proksimiĝos al la bieno. Kion vi diras pri tio, companeros?“
„Bone, ni restu ĉi tie. Ĉu ni hodiaŭ, morgaŭ aŭ postmorgaŭ alvenos en Santa Cecilia, ŝanĝos ne multon pri la ribelo“, diris Andreo, „mi pensas krome, ke tiu ribelo ne finiĝos post kvar semajnoj, kaj ke ni ĝoju pri tio, se ĝi daŭros nur kvar jarojn.“
„Tio estas ankaŭ mia opinio“, Profesoro kapjesis konsente. „Diktaturo, kiu daŭris pli longe ol tridek jarojn, dorlotis tro da profitantoj, kiuj ne defendas la diktaturon, sed siajn manĝotrogojn. Kaj tie, kie oni defendas la manĝotrogon, la batalo estas pli obstina ol se nur ŝtatgvidanto sin mem transvivinta volas plu troni sur la fotelo.“
„Per aliaj vortoj“, interrompis Generalo la politikan parolon, „ni kampadejos ĉi tie.“ Li ordonis al la kornisto blovi la komandon ripozo. El Corneta faris tion tiel bone, kiel li kapablis tion. Sed la lacigita armeo komprenis la signalon tamen pli bone ol ĝi komprenus iun alian.
Montriĝis, ke vastaj distancoj ne taŭgis por kampadejo, ĉar forte pluvis kaj formiĝis grandaj flakoj, kiuj sekve de la trosatigita tero nur malrapide forfluis kaj sekiĝis.
„Tio estas bonvena“, diris Generalo. „Mi tute ne intencis lasi kampadi la tutan trupon kiel ununuran bulon. Tio estus danĝera.“
Li dividis la trupon en tri partojn. La unuan kaj plej bonan li lasis kampadi ĉe si, ĉar tie la tereno estis pli alta kaj tial rezultigis strategie pli bonan pozicion. La duan armeparton konsistantan el du kompanioj, li sendis du kaj duonon da kilometroj for en la sudokcidenta direkto, por ke ili trovu tie sekan kampadejon. La trian parton li sendis en la nordokcidenta direkto, ĉirkaŭ tri kilometrojn for.
La bieno troviĝis okcidente, rigardate de la armea centro.
La plano estis bona. Generalo konsideris, ke la bieno povus esti okupata de rurales. Li decidis ekmarŝigi ambaŭ flanktrupojn jam longe antaŭ sunleviĝo, sed tiel, ke parto ataku la bienon sude kaj la alia parto norde, dum li kun la centra trupo nokte ankoraŭ kampadus oriente de la bieno. Ambaŭ flanktrupoj havis la komision ankoraŭ nokte marŝi vaste en linio antaŭen kun dudek el siaj plej bonaj piedirantoj kaj kelkaj rajdistoj, tiel, ke la eksteraj flankoj de la du flanktrupoj renkontu sin okcidente de la bieno kaj tiel tute encirkligu la bienon. Tiu okcidenta trupo formita el ĉirkaŭ po dudek viroj de ambaŭ flanktrupoj, estis kompreneble nur tre maldensa kaj tute ne sufiĉe forta por malhelpi okcidente elrompon de la rurales, tuj kiam ili rigardus la batalon perdita. Generalo sciis tre bone, ke tiuj postenoj okcidente de la bieno estos la plej danĝeraj, sed samtempe ili estis la plej sopirataj, kaj la muchachos kvazaŭ luktis aparteni al tiuj plej danĝeraj postenoj. Ĉar la plej bona armilpredo atendeblis tie, kie la rurales kaj federales fuĝas konfuzite. Kun intenco Generalo lasis al ili tiun fuĝvojon. Sufiĉe forte okupi la bienon de ĉiuj flankoj estus eraro, ĉar tia okupo estus ankoraŭ en la aktuala tago entreprenenda. Sed la armeo estis tro lacigita por ankoraŭ elteni longan batalon, se la rurales provus eviti tiun encirkligon. Alia eraro estus estinta, ke tiukaze, se Generalo estus forte encirkliginta la bienon de ĉiuj flankoj, la diversaj okupgrupoj estus tro malfortaj; ĉar ja nur kvinono de la muchachos estis armita kaj ja apenaŭ eblus por la militiste nespertaj muchachos malhelpi trarompojn kaj elrompojn, se ili okazus je pluraj lokoj samtempe kaj se ili tiujn frontojn, kie trarompoj kaj elrompoj atendeblis, ne povus okupi tiom, ke ili ĉiukaze havus pli grandan kvanton da viroj je tia loko.
La viroj de la danĝeraj postenoj en la okcidento havis en tiu kazo, se la rurales tie trarompus kaj fuĝus apenaŭ bonŝancon transvivi. Sed por neniu el la viroj senditaj al tiuj postenoj temis pri tio rajti transvivi, sed nur pri tio konkeri karabenojn kun la tuta municio kaj eble ankoraŭ ĉevalojn kun belaj seloj. Konkeri karabenon estis la plej alta pago, kiun Generalo al tiuj, kiuj ne havis armilojn, povis oferti. Sed pli altan pagon atendis neniu. Kaj ricevi pli altan pagon dum la revolucio, esperis neniam iu el la ribebluloj.
Ĉu Santa Cecilia efektive estis okupita de soldatoj aŭ de kavaleria ŝtatpolico, sciis kompreneble neniu en la armeo. La muchachos ne renkontis iun peonon de la bieno. La kaŭzo estis, ke ili estis ankoraŭ en tro granda distanco al ĝi por ĉeokaze trovi iun el tiuj, kiuj eble laboras en la vepro; krome ili almarŝis sur pado, kiun uzis neniu el la peonoj, se ili iris al la foirplaco.
Sed Generalo matene havis strangan senton, kaj li pensis, ke estas ja strange, ke dum kelkaj tagoj ne montris sin patrolo de la rurales, kvankam verŝajne duono de bataliono estis sendita kontraŭe al la ribeluloj. Li supozis ĝuste, kiam li pensis, ke tiel bone kiel provis li logi la soldatojn en kaptilon aŭ kvazaŭ en tenajlon kun Pirho- venko, ankaŭ la rurales kaj federales ne estas pli stultaj tiurilate. Ĝi estis kun certo atendebla, ke ili havis samajn aŭ similajn planojn. Neniu batalestro povas elpensi planon, kiun alia ne povus havi simile bone; dependus nur de tio, kiu havus certan planon unue, kiu unue uzus kaj plej lerte uzus ĝin kaj tiel uzus ĝin, ke la kontraŭulo ne divenus la planon tro frue. Estis tre verŝajne, ke trupo el rurales kaj federales el Hucutsin estis sendita suden por ataki la ribelulojn de la dorsa flanko, pri kiuj oni supozis en Hucustsin, ke ili marŝas al tiu urbo, por tiel bari al ili la vojon al Aĥlumal, se ili eventuale intencos iri tien. Santa Cecilia estis la ununura fortikaĵo, kie tiu trupo povus kaŝi sin kaj kapablus preni strategie fortan pozicion nerimarkatan de la almarŝantaj ribeluloj.
La gvidadon de la nordo-trupo tiom grava por la plano Generalo konfidis al sia plej ekzercita oficiro, al Kolonelo. Kolonelo prenis kun si mitralon por la trupo; dum la alia postrestis en la centra trupo.
La centra punkto de la tri trupoj laŭplane estis Santa Cecilia, tute egale, ĉu Santa Cecilia estas okupita aŭ ne.
La centra trupo kampadis post monteta ĉeno kaj de la bieno Santa Cecilia ne videblis.
La sudo-trupo ricevis de Generalo marŝdirekton tian, ke ĝi moviĝu dum sia tuta marŝo kaj en vepro kaj kovrata de montetoj. Ĝia kampadejo estis tiel fiksita, ke ĝi, post arbuste prikreskataj montetoj kaj nevidata de bieno povas pasigi la tutan nokton por atendi la atakordonon je la frua mateno.
Generalo eksplicite ordonis, ke la bivakfajroj ne brulu dum la tago, ĉar la fumkolonoj perfidus la trupojn. Nokte la bivakfajroj brulu tiel, ke ili restu kaŝitaj post la montetoj aŭ simple brulu en freŝe fositaj fajrotranĉeoj. Ili ne ekflamiĝu por eviti ĉiun rebrilon sur la nuboĉielo.
La nordo-trupo sub la gvidado de Kolonelo devis plenumi la plej malfacilan taskon. Ĝi ne povis marŝi al sia asignita kampadejo laŭ iu vepro. Montetaj ĉenoj sur ĝia vojo same ne estis. Ili devis marŝi trans vastan prerion. Tiel la trupo observeblis de la bieno dum sia tuta marŝo ĝis la finfina kampadejo. La nordo-trupo ekmarŝis.
Profesoro sekvis ilin per sia binoklo por rigardi, ĉu oni atakas ilin. Sed okazis nenio. Ĝi fine alvenis sur la loko, kiun difinis Generalo kiel tranoktejon. Sed tie ĝi ne haltis. Profesoro klarigis tion per tio, ke la prerio tie situas tro malalte kaj verŝajne estas tro marĉigita por ebligi bonan kampadejon. La trupo marŝis plu, multe pli distance ol eble estis bona, por povi protekti ĝin de tie, se ĝi irus en kaptilon. Ĝi marŝis fine tiom malproksimen, ke ĝi vaste ĉirkaŭiris la bienon kaj nun devis troviĝi precize en la okcidento de la bieno, tiel, ke la bieno nun estis inkludita de okcidento, sudo kaj oriento kaj estis malferma nur la vojo norde al Huctsin.
„Malbenite!“ diris Generalo, kiam Profesoro tion raportis al li. „Kolonelo elcerbumis diable bonan planon. Kompreneble li ne faris tion, kion mi opiniis pli bona. Estis lia tasko restadi pli proksime al ni. Sed tio, kion li faras tie, estas bonega. En tiu kazo, se federales de Hucutsin marŝus al Santa Cecilia, tiam ili irus kvazaŭ en nian tenajlon.“
„Eble Kolonelo marŝis tial tiom vaste ĉirkaŭ la bienon, ĉar li vidis almarŝi soldatojn el la direkto de Hucutsin, kaj li, prudenta kiel li estas, ne volis retromarŝi ĉi tien por ne perfidi la pozicion de nia armeo kaj tiel li lasis veni la uniformitojn inter niajn trupojn, dum ili supozas, ke ili havas nur unu ribelulan trupon en sia okcidenta flanko.“ Estis Andreo, kiu sciigis tiun penson.
Generalo kaj Profesoro konsentis, ke tiu opinio certe estas ĝusta. Ŝanĝi ili povis nenion je tio, kion Kolonelo faris aŭ jam estis farinta, kaj ĉiuj diris rajtigite, ke Kolonelo certe scias, kion li faras, kaj ke, se li realigas la marŝplanon en alia maniero ol ordonite, li certe havas siajn bonajn kialojn por tio.
Rimarko
Pirho I (Pyrrhus I) = kartaga reĝo, kiu post batalo kontraŭ la romanoj laŭaserte diris: „Ankoraŭ tia venko, kaj ni estos perditaj!“ (Li perdis preskaŭ ĉiujn elefantojn kaj amason da soldatoj.)
Kolonelo efektive havis la plej bonajn kialojn ŝanĝi la marŝplanon por sia trupo. Li agus stulte kaj senrespondece, se li ne ŝanĝus la planon, tuj kiam li vidis, ke la cirkonstancoj, kiuj estis la kaŭzo de tiu plano, samtempe ŝanĝiĝis. La ĉefplano de la atako pro tiu deflankiĝo de la ordonita marŝplano ne estis ŝanĝita; ĉar la decidita ĉefplano havis la celon jam frue matene encirkligi la bienon por povi ataki ĝin el ĉiuj flankoj samtempe. La nordo-trupo, kiel Profesoro ĝuste divenis, trovis tiom malsekan terenon, ke Kolonelo povis diri: „Se ni nun kampadus ĉi tie ekde posttagmezo ĝis matene, ni povus movi neniun gambon kaj neniun brakon antaŭ morgaŭ tagmeze.“
Tial la muchachos spite al sia laceco marŝis plu, por serĉi pli sekan lokon. Dum tiu marŝo rimarkis iu el la muchachos, ke survoje de Hucutsin al la bieno Santa Cecilia alrajdas patrolo kun federales .
La muchachos volis ataki la patrolon, sed Kolonelo malpermesis tion. Li diris, ke tiukaze, se la uniformitoj pasigos la nokton en Santa Cecilia, ili ja morgaŭ tamen ĉiuj falos en la manojn de la muchachos, kaj, ke tio estus mallerta perfidi jam nun la ĉeeston de la trupoj, antaŭ ol la bieno estos encirkligita, tiel, kiel Generalo ordonis.
Li tuj ordonis al ĉiuj sterni kaj kaŝi sin en la prerioherboj, por ke la patrolo, kiu senzorgeme alrajdis, ne vidu ilin. La muchachos, kiuj sidis sur ĉevaloj, tiel, kiel ankaŭ Kolonelo, ne deseliĝis, sed rajdis oportune trotante en la malnova direkto sen okupiĝi pri la patrolo. La patrolo vidis tiujn rajdistojn, sed ili ŝajne estis tro malproksimaj por ekkoni ilin precize. Kaj ĉar ili trankvile kaj sen hasto rajdis plu, la homoj de la patrolo certe supozis, ke temas pri vakeroj de la bieno, kiuj serĉas perditajn bovojn. La patrolo perdiĝis el la viddistanco de la trupo, kaj la marŝo estis daŭrigata.
Post tridek marŝminutoj rimarkis Kolonelo en la tereno larĝan sulkon, en kiu kreskis dense kunstarantaj arboj kaj arbustoj, kiuj aspektis alie ol la alispecaj unuopaj arboj kaj arbustoj de la cetera paŝteja tereno.
„Tie malsupre en la profundo estas rivereto“, diris Kolonelo al la du kapitanoj, kiuj rajdis apud li. „Jen loko por nia kampadejo. Tie ni havos bonan akvon, kaj se io okazos en la nokto, ni havos la arbustojn kiel kovraĵon.“
Sed la patrolo tute ne estis tiel neglektema dum la observado, kiel Kolonelo supozis. Ĝi certe vidis la trupon de Kolonelo pli frue ol la muchachos ekvidis la patrolon. Intence la patrolo kondutis tiel kvazaŭ ĝi ne rimarkis ion gravan en la tereno.
La patrolo atingis la bienon kaj raportis tie, ke ĝi malkovris la kampadejon de la pedikohavaj kotaj kanajloj.
Santa Cecilia estis, kiel Generalo laŭ sia instinkto bone divenis, sed ne certe sciis, forte okupata de ĉirkaŭ kvindek rurales, de sepdek federaciaj soldatoj kaj de ĉirkaŭ dudek bienuloj tie kolektiĝintaj, kiuj kun siaj filoj, bofiloj, mayordomos kaj capataces estis armita forto de pli ol cent viroj.
La defendantoj de la bieno eksciis de la bienaj peonoj, kiuj vagadante ĉasis aŭ laboris en la vepro, ke almarŝas ribelula armeo. Sed ili ne povis ricevi senduban sekuran sciigon pri tio, ĉu la ribeluloj marŝas al Hucutsin aŭ aŭ al Aĥlumal, ĉar la peonoj, tuj kiam ili ekvidis malproksime alveni la ribelulojn, de timo pelataj, kuris kun sia sciigo al la bieno sen atendi ĝis ili ekkonos la precizan marŝdirekton de la armeo. Tio tiumomente vere tre malmulte interesis la timigitajn peonojn.
La soldatoj ne sentis urĝon elsendi spionojn, ĉar ili sciis, ke la muchachos en ĉiu kazo atakos la bienon Santa Cecilia; kaj ke ne ekzistas pli bona loko akcepti la armeon por neniige pripafadi ĝin el sekura pozicio ol la bieno.
La okupantoj de la bieno posedis, ĉion kunnombrate, du mitralojn, cent dek karabenojn, sesdek ĉasfusilojn de diversaj specoj, inter ili ĉirkaŭ dudek magazenfusilojn de granda kalibro kaj krome ĉirkaŭ cent kaj dudek revolverojn. Kontraŭe al tia armilforto estis nepenseble, ke la ribeluloj eĉ nur ĝis tricent metroj povus proksimiĝi al la muroj de la bieno sen perdi tri kvaronojn de sia tuto. Se ili proksimiĝus nur pliajn cent metrojn, tiukaze estus certe, ke eĉ ne unu viro transvivus tion. En tiaj cirkonstancoj la defenda stabo facile respondecis lasi marŝi la ribelulojn al la bieno kaj ne ataki ilin ekstere sur libera kampo.
Generalo estis multe pli granda batalestro ol supozus eĉ liaj proksimaj kamaradoj. Estus malfacile sufiĉe bone klarigi al ili, kiel lerte li komprenis gvidi. Li estis sen eĉ scii tion mem, naskita kun la naturdotoj kaj talentoj de granda generalo.
En tiu ĉi kazo li oferis la nordo-trupon por gajni la batalon. Sen tiu oferado, kiu supraĵe rigardate ŝajnis ne tre kamaradece, ĉe Santa Cecilia lia tuta armeo estus neniigita. Li sendis Kolonelon antaŭen kun la nordo- trupo, ĉar li sciis, ke Kolonelo posedis la plej bonajn kapablojn teni la kvanton de la viktimoj tiom malgranda, kiom tio nur iel eblas.
Generalo ne povis ricevi precizajn sciigojn. Sed li sciis de peonoj revenintaj de la foirplaco, ke en Hucutsin oni estis tute instruita pri la almarŝo de la ribelula armeo. La stranga trankvilo, kiu eliris de Santa Cecilia, certigis lin, ke oni preparis ion decidan en tiu bieno. Se li erarus, se neniuj soldatoj en Santa Cecilia aŭ proksime estus kaj embuskus, tiukaze estus perdita nenio. Jen la muchachos transprenus la bienon, disdividus ĝin inter la peonoj, havigus al si novajn provizojn kaj marŝus plu. Pri unu afero Generalo tamen certis, nome, ke interne de la tri sekvaj tagoj devos okazi decida batalo, ĉar la federales kaj la rurales ne povis permesi, ke la ribeluloj konkeru tutan urbon. Kaj interne de tri tagoj la ribelula armeo atingos unu el la sekvaj urboj, kiuj gravas. La okupo de urbo, en kiu jefe politico havas sian sidejon, kaŭzus en la lando impreson tiel demoralizan, ke ĝenerala revolucio kun certo atendeblus. Ĉie ardetis kaj subbruletis. Tial Generalo ne dubis pri tio, ke grava batalo estis komenciĝonta. Estus multe gajnite, se sukcesus devigi al li en batalon la kontraŭ li senditajn rurales kaj federales tiam kaj tie, kiam tio estus favora al liaj planoj.
Tre lerte li komprenis teni sekreta la veran kvanton dela ribeluloj. Nur la pli inteligentaj muchachos apartenantaj al ties stabo, sciis la proksimuman kvanton. La ceteraj ne okupiĝis pri tio kaj posedis nur tre nedifinitan imagon pri la kvanto de la armeo.
Almenaŭ tridek peonoj kaj migrantaj indiĝenaj etkamparanoj eble vidis la armeon, kaj ili certe ĉeokaze iam kaj tiam parolis pri siaj observoj. Sed kiu ajn vidis aŭ renkontis la ribelulojn, ne havis okazon vidi pli ol du kompaniojn kune. Viro, kiu renkontis trupon, renkontis malofte aŭ eble neniam duan truopon. Kaj se li renkontis duan, li ne estis certa, ĉu ne temas pri la sama trupo, kiun li vidis antaŭe.
Tial okazis ne nur pro la streĉa tereno, ke Generalo lastatempe lasis marŝi la armeon en tri aŭ kvar grandaj grupoj, sed ankaŭ tial por teni la veran kvanton de la ribeluloj nekonata.
Kiam ajn en la bienoj aŭ en Hucutsin aŭ Aĥlumal alvenis sciigo pri la ribeluloj, tiukaze oni parolis pri cent ĝis cent kvindek viroj. Eĉ tie, kie ili kampadis kune sur la sama loko, estis ne eble por peono, kiu ĉeokaze preteriris, konstati precize la kvanton; ĉar peonoj kaj migrantaj indiĝenoj ne vagadis en kampadejo. Ili sufiĉe timeme proksimiĝis ĝis la plej ekstera linio de la kampadantoj kaj ĝojis, se oni ne traktis ilin malbone kaj lasis ilin foriri sur ilia vojo. Krome por peonoj kaj indiĝenoj tiutempe estis malfacile ankoraŭ ĝuste taksi grandajn kvantojn da homoj aŭ brutaroj, kiuj havis pli altan kvanton ol okdek.
Tuj, se estis pli ol okdek, ilia takso fariĝis tre malpreciza, kaj ili tiukaze tre rapide komencis misparoli pri multaj miloj.
La nordo-trupo estis antaŭsendita de li tiel, ke ĝi en ĉiu kazo devos esti rigardata el la bieno kaj observebla per okuloj ĝis ĝi ekkampados. Ke survoje inter Hucutsin kaj Santa Cecilia estas patroloj, kiuj rastas la terenon kaj certe vidos la nordo-trupon, atendis Generalo.
La nordo-trupo havis la forton de du kompanioj kun ĉirkaŭ cent sesdek viroj.
Generalo povus formi la nordo-trupon el nur unu kompanio. Sed tio estus taktika eraro. Li devis vekigi ĉe la patroloj kaj ĉe la okupantaro de la bieno la konvinkon, ke tiu nordo-trupo formas la tutan ribelulan armeon. Per sesdek aŭ sepdek viroj li ne povus vekigi la impreson. Jen okazus, ke la rurales trankvile lasus marŝi kaj eĉ kampadi la malgrandan truopon. Ili atendus ĝis la ĉeftrupo alvenus kaj nur poste ili atakus, kaj tiel eskapus neniu homo.
Sed tiel Generalo riskis kvaronon de sia armeo kaj retenis tri tute freŝajn kvaronojn pretaj por la batalo. Ĝis kiam li rigardus la tempon favora por ataki la soldatojn de la rurales kaj federales. Tiu momento venus, se la uniformados supozus, ke ili estas la nekontesteblaj venkintoj de la tuta regiono kaj devos fari nenion alian plu krom atendi, ke komisaro de la diktatoro alvenos por kroĉi ordenojn al iliaj brustoj kaj range altigi la oficirojn je unu aŭ du ŝtupoj.
Estas ĉiam bone por la ribeluloj kaj ties ĉefoj, jam antaŭe precize scii, kio okazos al ili, se ili perdos la batalon. Ju malpli da pardono kaj indulgo ilin atendos, des pli malmulte ili havas ion por perdi; kaj ĉar ili havas nenion por perdi, tial ili ĉiam estas pli bonaj batalantoj ol la uniformitaj postaĵlekantoj de la diktatoro. Tiuj kretenoj havas la postenon kaj posteneton, kiu plej bone plaĉas al ilia lakea animo. Pli altajn ambiciojn ili ne posedas. Iliaj ideoj estas realigitaj. Kion povous oferti sukcesa batalo ankoraŭ? Nenion de tio, kion ili ne posedis jam antaŭe.
Sed almenaŭ oni vere bone batalis.Tri federales, kvar rurales kaj tri bienuloj perdis sian vivon kaj naŭ viroj estis vunditaj, kiam la okupantoj kondukis marŝante dudek kaptitojn je lazo en triumfo tra la vaste malfermitaj pordegoj de la bieno. Ĉirkaŭ cent muchachos de la nordo- trupo morte kuŝis distrite sur la batalkampo.
La nokto jam tre progresis, kiam Kolonelo kun eta aro, kiu restis al li, alvenis en la kampadejo de la centra trupo kaj raportis al Generalo.
Li kaj la muchachos, kiujn li kondukis, sangis el multegaj vundoj. Al unu el ili mankis mano, al alia subbrako.
Neniu estis inter la muchachos, kiu povus montri malpli ol kvar pafvundojn aŭ sabrotrancaĵojn sur sia korpo. Ses el la muchachos estis portitaj tien surŝulte de ties kamaradoj. Kvin viroj mortis sur la vojo tien, ĉar ili estis vunditaj tiom grave, ke ili aŭ elsangis aŭ iliaj polmoj ĉesis labori. Ili ne plu havis ĉemizojn.
Iliaj blankaj kaj brunaj lanpantalonoj estis disŝiritaj. Ĉiun pecon da ŝtofo, kiun ili surhavis, oni uzis por bandaĝi siajn vundojn aŭ tiujn de la kamaradoj aŭ per kunŝnurado reteni sangon.
Helpopretaj muchachos ekokupiĝis pri la alvenintoj por freŝigi ilin per kafo kaj kafograjnoj, por lavi iliajn vundojn kaj por bandaĝi ilin.
„Tio estis ja ĉarma ĝojofesto“, diris Kolonelo, dum li peze spirante kaŭriĝis teren. „Mi estas kelkajn kilogramojn pli malpeza kaj mi havas senton kvazaŭ mi sinkus teren post dek minutoj. Tiom da vivsuko mi perdis. Mi ne supozis, ke mi povus ankoraŭ treniĝi ĝis ĉi tien. Ni sidadis tute ĝoje kaj plezure en nia kampadejo. Ĉiuj lacaj kiel hundoj post pumoĉasado. Ĉe la infero, mi sciis, ke io estas okazonta, ĉar mi vidis patrolon, sed mi, azeno, kiu mi vere estas, kredis, ke ili ne vidis nin.“
„Kiel soldato, kaj speciale kiel Kolonelo, neniam kredu ion, sed supozu ĉiam, ke via kontraŭulo estas simile ruza ol vi aŭ eĉ pli ruza“, Generalo obĵetis kun rido.
„Kaj ĉar mi divenis ion, kaj, ĉar mi vin, Generalo konas, kaj jam havis certan ideon, kial vi sendis min kun la trupo al tiu loko, mi atentis diable bone. Kvar gardantojn mi havis ekstere surpostene. Sed antaŭ ol ili povis sciigi ion, la malbenita bando jam sidis sur niaj nukoj. Kaj kiel! Domaĝe, ke vi ne vidis tion.Vi ĉiuj lernus iom el tio. Tie estis almenaŭ ducent kvindek soldatoj. Ĉiuj sur ripozintaj ĉevaloj. Du maŝinŝpruciloj surtere. Mi ne scias kiel ili povis fari tion tiom rapide. Ili certe jam havis tiujn ametralladores inter la brakoj, kiam ili ankoraŭ ekrajdis. La malica estis, ke ili alkuregis, kiam ankoraŭ estis hela posttagmezo. Ke ni efektive ankoraŭ kapablis reveni ĉi tien kun tridek viroj, kiel tio povis okazi, tion mi mem ne scias. Kaj, ke ni efektive ankoraŭ buĉis dek aŭ dekdu aŭ kiom ajn da ili, mi ja ne scias, ĉu Sankta Petro sukcesus pri tio. Al neniu flanko oni povis fuĝi. Per unu fojo ili estis kiel cirklo ĉirkaŭe, densa kiel larĝa muro, tri viroj da ili unu post la alia en la muro. Kaj tiam ili atakis nin kvazaŭ ili estus viraproj. Kun sabroj kaj karabenoj, kaj kun la hufoj de la ĉevaloj ili furiozis inter ni. Kaj la balazos! La kugloj! Ho, Sankta Virgulino de Guadalupe, ili fajfadis kvazaŭ oni draŝis per bastono en abelujon. Kaj kiel ili poste ekkriis: „Jen ni havas vin finfine ĉekolume, damnitaj pedikohavaj kotfiuloj. Revolucion vi volas fari, ĉu? Kriaĉi tiun tierra y libertad, ĉu? Ni ja dolĉigos al vi vian revolucion kaj vian tierra y libertad?! Hijos de putas, chingados por puercos, vi ja ankoraŭ lernu, kion tio signifas, fari ribelon. Ni disŝiros vin en kvar pecojn, cabrones, kaj ni senhaŭtigos vin ĉe ĉevalvosto , dekfoje malbenitaj stinkantaj kaj pedikohavaj kotfriponoj! Kaj tiam tio iris kvazaŭ per si mem, huŝ-puŝ, pif-paf, bum- pum maldekstren-dekstren, supren-malsupren, la muchachos falis kiel malsekaj sakoj, jen kranio ĝis la nazo frakasita per sabro, jen ŝultro malsuprenhakita tuj kun la tuta brako jen sabro per unu fojo fulme trapikita tiel, ke ĝi elvenis nur ĉe la postaĵo de la trapikito, kaj al ĉiuj ili ŝprucis krome ankoraŭ per un fojo tridek aŭ kvardek noĉitajn plumbajn prunkernojn inter la intestojn. Mi diras al vi, hombres, kiu ne vidis tion, tiu pensas, ke tio ne eblas. Kelkajn ŝprucaĵojn ja ankaŭ ni povis elkraĉi, kaj du aŭ tri dekoj da maĉetaj batoj ni ja ankoraŭ svingis al celo, kaj tie, kie ili trafis, tie ili ankoraŭ nun videblas, tion mi povas ĵuri al vi. Sed kion vi volas fari, se vi tie kun viaj kunuloj trankvile kaŭras sur via postaĵo kaj pensas, ke la tuta mondo estas bela kaj bona, kaj jen en la sama sekundo ĵetiĝas sur vin ducent kvindek rajdistoj kun ĉevaloj.“
„Nu, kaj kie vi havas vian mitralon, Kolonelo?“ demandis nun Generalo.
„Ne demandu min, hombre. Mi ĝojas, ke mi ankoraŭ havas mian kapon.“
„Ne estus granda damaĝo pro ĝi, ĉar multe ĝi ŝajne ne valoras, se vi tiom lasis danci la bastonojn sur vi.“
„Vi povas facile paroli tiel. Sed ĉu vi estus reveninta kun tridek viroj, tion mi ja vere volus vidi antaŭe.“
„Kaj kiom da karabenoj kaj revolveroj vi kunprenis?“
„Du karabenojn kaj revolveron, jen tiun ĉe mi, sed la kartoĉoj ĉiuj estas disŝprucigitaj.“
„Tiukaze ni almenaŭ havos laboron dum la sekvaj tagoj, muchachos“, diris Generalo kaj rikanis plezure. „La mitralon, la karabenojn kaj la revolverojn ni devos denove havigi al ni, alikaze nia amikeco fariĝus rompiĝema.“
„La mitralon kaj la karabenojn, ĉu?“ Ankaŭ Kolonelo ekrikanis. Sed la larĝa rikano eble estis la kaŭzo, ke la sango komencis flui malsupren de lia kranio kun du strioj laŭ la vangoj en la buŝon. Li elkraĉis ĝin, trinkis grandan gluton da kafo por forigi la guston kaj tiam li diris: „La karabenon kaj la mitralojn vi celas, companero? Lasu ilin trankvile tie, kie ili estas. Ilin uzi vi ne plu povus. Sed mi vidis du malbenite belajn novajn mitralojn kaj pli ol cent brile novajn karabenojn kun reŝarĝiloj, kaj kion mi krome ankoraŭ vidis, ĉu? Buboj miaj, ĉirkaŭ cent pezajn ŝtalbluecajn colts kaj aŭtomaticos, knaboj miaj, estas revolveroj. Du batojn mi ricevis nur, ĉar mi rigardis la armilĉjojn tiel karese anstataŭ sufiĉe rapide detiri mian keglon. Kaj mi ĵuras al vi ĉi tie, se vi ne leviĝos por kunkolekti tiujn armilĉjojn, nia tridekopo, kiu postrestis, ekiros sola. La mitralojn, karabenojn kaj revolverojn mi devos havi, kaj, se mi ne povos havi ilin, la aĉa vivo valorus eĉ ne favan hundomerdon plu por mi.“
„Nur ne ekscitiĝu, Kolonelo“, diris nun Celso. „Ni ja kaptos ilin. Ili kostis al ni cent kaj dudek el niaj fratoj, sed la festo estos repagita. Ni ne plu estas en la monterio, kie oni donis al ni certan fiesta kaj ni ne povis repagi ĝin.
Nun disdonos ni la fiesta-batojn kaj ni ne plu ŝuldos iun ajn, kiun ni ricevos.“
„Santos en el cielo!“ vokis Matiaso. „Se mi nur pensas pri tio, kion ili tie havas por ni en la tienda, jen el mi fluas la nazmuko kaj tiu de la grimaco kiel pura akveca nudelsupo. Tiun feromagazenon ni havu, tiam ni povos provizi per ĝi duonon de nia armeo, kaj tiam ni foje reordigos la ŝtaton kun fiesta kaj muziko. La vivo estas mirakle bela. Eĉ, se ĝi nur tiom longe daŭrus ĝis ni foje estos farinta faros sub la postaĵon de la tiranohundidoj tiom da fajro kaj tiom ekscitos ilin, ke ili ankoraŭ post cent jaroj ne retrankviliĝos.“
„Fermu vian klaĉtruon!“ vokis Fidel al li. „Ni devos nun fari militplanojn ĉi tie.“
„Mi ja ankoraŭ rajtas diri, kion mi pensas, ĉu?“ defendis sin Matiaso.
„Kompreneble, muy cierto“, diris Generalo. „Ĉi tie rajtas paroli ĉiu, sed unue ankoraŭ Kolonelo estas en la vico.“
Li turnis sin denove al Lucio.
„Kiun vojon vi reiris kun via sanganta grego, mi opinias, ĉi tien? Ne eble eĉ sur la rekta vojo, ĉu?“
„Ĉu vi opinias min tia burro, tia azeno? Tio estus ja ŝtipkapulaĵo, se ni perfidus, kie nia armeo kaŭras. Tiuj kondamnindaj cabrones eĉ ne scias, ke ankoraŭ tridek el ni postrestis. Ili supozas, ke ni ĉiuj estas falĉitaj. Kaj, ke ĉiu el ni, kiu ankoraŭ vivas, nun estas kaptita kaj tie en la korto de la bieno enviciĝos, por ke la uniformitaj postaĵlekantoj povu fari plezuran vesperon al si.“
„Los prisioneros, los pobres! La kompatindaj kaptitoj!“ diris Andreo kun profunda elspiro.
„Jes, la kompatindaj kaptitoj tie nun ĝojus, se ankaŭ ili kuŝus sur la batalkampo, mortaj kaj dishakitaj“, opiniis Generalo. „Ili nun dancigos ilin. Malbenite! Tiu Danku nun al siaj sanktuloj tiu, kiu ne estis kaptita. Kaj ni povos fari tute nenion kontraŭ tio. Ni devos atendi ĝis ni estos pretaj kaj la cabrones elfurioziĝos. Kiel ajn diable malfacile tio estas, ni tamen ne povas pensi nun pri tio.
Ek do, Kolonelo, kiel vi venis ĉi tien?“
„Ni, kiuj fitraktite kaj prihakite elbaraktiĝis glitante rampante, ne estis ĉiuj kune en unu bulo, kompreneble ne. Ankoraŭ marŝinte tien, mi jam diris al ĉiuj, ke tiukaze, se ni estos atakitaj kaj devos retiriĝi ĉi tien, neniu kuru sure la rekta vojo al la ĉefkomandejo, por ne perfidi ĝin. Tion vere neniu faris. Eĉ ne en la plej granda kazo de bezono. Kiam ni vidis, ke ni sufiĉe batalis kaj nenion povus atingi plu, jen ĵetiĝis tiuj, kiuj estis enmeze kaj ne havis alian elirvojon, inter la mortbatitojn. Ili ĉiuj havis sufiĉe da sango sur siaj vestaĉoj, tiom da, ke ili aspektis dekfoje pli mortaj ol nur mortaj. Aliaj rampis pli okcidente en la densan arbustaĵon, sufiĉe malproksime de tiu ĉi kampadejo. La herboj sur la prerio estas nun altaj ĉi tie. Poste, sufiĉe for de la tumulto, por la soldados ĝi estis malfacila ekkoni, kie ni kaŝiĝas. Mi povas diri al vi, ke ni eĉ pli malalte forrampis kaj eĉ pli ŝtelire ol kapablus tion la plej bela serpento. Ili havis krome multe da laboro firmligi per lazoj tiujn, kiujn ili volis kapti vivantaj, kaj kiuj ne plu povis savi sin. Tiel fariĝis fine eble eltiri nin kiel vermetojn. Komence ni, tiuj, kiuj volis elturiniĝi sin, kompreneble estis multe pli ol trikdek. Kaj ĝuste la kaptitojn, kiujn ili povis havigi al si, ili prenis de tiuj, kiuj ankoraŭ vivis kaj intencis forrampi, sed ne sufiĉe rapide povis transformiĝi en vermojn, kiel tio sukcesis en nia kazo. Intertempe ja rapide noktiĝis. Pro tio mi dankas al Dio, ke li ankoraŭ nun ĉeokaze kaŭzas tenebron. Kaj tial, kiam la nokto disvastiĝis, la cabrones, hurlante pro plezuro, formarŝis kun siaj kaptitoj. Ni iris poste vastan arkon, dufoje krucante la riveron, profunde en la nordo, kaj nun ni estas ĉi tie.“
„Jes, ĉi tie ni estas“, diris Generalo. „sed ĉi tie ni ne restos. Ni retiriĝos denove en la vepron.“ Li tuj ordonis fini la kampadon kaj retromarŝi tiom, ĝis oni estos almenaŭ du kilometrojn profunde en la vepro kaj tiom malproksime post la montetoj, ke neniu de la bieno povos skolti ilin. Li sendis mesaĝon al la sudo-trupo, ke ili same denove retiriĝu en la vepron, sed restu tiom sude, ke ili ankoraŭ povos regi la sudan flankon.
La venkintoj nun kolektiĝintaj en la bieno estis tute konvinkitaj, ke ili neniigis ĉiujn ribelulojn, kiuj venis el la ĝangalo. Eblas tamen, tiel ili rakontis reciproke, ke eventuale eskapis dek aŭ dekkvin da ili, sed tiuj laŭ ili ne estis plu danĝeraj kaj krome post kelkaj tagoj estos kaptitaj de patroloj kaj ekzekutitaj per mortpafado. Ĉiukaze la ribeluloj, almenaŭ en tiu federacia ŝtato kaj en tiu regiono, kie la potencaj bienmastroj regis laŭ reĝoj en malnovaj tempoj, estis tute venkitaj laŭ ili kaj certe por longa daŭro, se oni konsideras tiun amasbuĉadon de indianaj ribeluloj. Aliaj, speciale peonoj, ja nun eĉ ne pensos plu dum jardekoj pri ribelo aŭ pri striko aŭ pri impertinenta konduto. Kaj por tio, ke tio vere okazos, oni havis ja la grandan bonŝancon kapti sufiĉe el tiuj stinkantaj indianaj banditoj vivantaj por riveli en ĉeesto de la envicigitaj peonfamilioj, kio okazos al popolleviĝantoj kaj al tiuj, kiuj kuraĝos esti impertinentaj kontraŭ siaj mastroj.
La diktatoroj kaj la feŭdaj sinjoroj sidis denove firme en „Oni devas nur firme kapti la okazon, caballeros“, diris la kolonelo, kiu komandis la federaciajn soldatojn.
Kvankam la federales unuigitaj kun la rurales estis nur cent dudek viroj laŭ kvanto, tamen kolonelo sperta pri insurekcioj estis enmetita kiel komandanto. Ĉar ĉiuj bienuloj de la regiono metiĝis kun siaj mayordomos kaj aliaj vasaloj sub la komandon de la kolonelo, la oficiro ne havis kaŭzon plendi rilate al la grando de la trupo gvidata de li.
„Firme kapti la okazon, tre ŝatataj sinjoroj miaj, tio estas la ununura efika rimedo dum popolleviĝoj, strikoj, insurekcioj kaj ĉiaj tiaj stultaĵoj“, daŭrigis la kolonelo siajn klarigojn al la bienuloj. „Mi promesas al vi, caballeros, tiom longe, kiom estas mi ĉi tie kaj ĉi tie havas la komandon, la ŝtato restos libera de iu ajn formo de leviĝo kontraŭ la Caŭdillo nia. Kvankam tie en la nordo kaj en la okcidento de la respubliko kaj nun ankaŭ eĉ en la sukeraj regionoj rimarkeblas insurekcioj, tio tute ne devos havi grandan signifon; tiom longe, kiom ni tenos tiun sudo-ŝtaton en niaj manoj por avanci de ĉi tie, se tio estos necesa. Mi ja povas malkaŝi al vi, caballeros, ke momente la situacio ne estas bona ekstere en la respubliko. Tio estu dirita nur inter ni. Sed ni ja atingos la celon en gloro kaj perbote subigos tiun bandon kaj tiam ni montros al ili, kiuj estas la veraj mastroj en la lando. Jen bona olda tradicio, leĝa juro, ordo, trankvilo kaj deca moro, jen tio, kion ni defendas. Salud, caballeros, tiun ĉi glason ni levu je nia honorata ŝtatgvidanto, El Caudillo, la neantstataŭeblan gvidanton kaj reganton de nia glorriĉa respubliko. Viva El Caudillo!“
La bienuloj, la oficiroj de la federales kaj de la rurales sidis laŭ longa kruda tablo starigita en la koridoro de mastra domo. La koridoro limigita de kolonoj etendiĝis laŭ la tuta longo de la mastra domo kaj estis malfermita al la granda korto de la bieno. Tiu portiko estis, kiel en ĉiuj domoj de la usonaj tropikoj, la halo, en kiu oni pasigis la tagon, kie oni manĝis kaj pasigis la horojn en hamako kaj kie la inoj kaj knabinoj faris siajn manlaborojn kaj kudris.
La krudan longan tablon tie starigitan kovris buntaj malkaraj lantukoj. La tablo estis en tiu tago abunde okupita de pelvoj plenaj de nigra-ruĝa meksika saŭco, de bakitaj meleagroj, de freŝaj salatoj, grandaj kvantoj de cepoj, skatoloj kun sardenoj kaj Alasko-salmo kaj kun grandaj korboj ĝisrande plenigitaj per ananasoj, bananoj, avokadoj, mangoj, ĉerimojoj (cherimoyas) kaj de aliaj tropikaj fruktoj de tiu regiono. Kvin boteloj da hispanaj vermut -kaj muskatvinoj staris kvazaŭ izolite sur la longaj tabuloj, kiuj fakte estis la tablo. Ne estis multe da vino. La bienulo senkulpigis sin pro la malgranda kvanto de la boteloj. Neniu enkape notis tion grumblante, ĉar ĉiu sciis, ke ne estas facile konservadi grandajn kvantojn da vino en tiaj de mondumo foraj regionoj. Kompreneble, la bienulo estis sufiĉe kultivita por scii, ke bona vino, kaj des pli grandaj kvantoj de vinoj, estas disipitaj je bienuloj, kiujn li devis tie gastigi kiel neinvititajn gastojn. Ili ne kapablis taksi bonan vinon. Kaj krome la bienulo estis sufiĉe prudenta konservi la pli grandajn kvantojn de la bona vino por si mem. Por povi aranĝi kun brilo kaj pompo ĝustajn festojn por siaj terposedantaj amikoj kaj ties familioj. Ili konis bonan vinon. Kontraŭ ili li ne povis montriĝi aĉulo, tiel malmulte kiel ili faris tion, se aranĝis ili iun feston.
Sed je unu finaĵo de la festtablo estis bareleto kun bona malnova komiteko, kaj sidis neniu je la tablo, kiu ne preferis la komitekon, ĉar tiu komiteko de la posedanto de Santa Cecilia havis bonan famon en la federacia ŝtato. Oni destilis ĝin en la bieno kaj ne disdonis ĝin antaŭ ol ĝi maturiĝis almenaŭ kvin jarojn.
En la korto kaj laŭ la portiko sidis la soldatoj kaj policanoj, la rurales kaj federales, la mayordomos kaj capataces de la venkintaj bienuloj ĉe manĝo. Du porkojn kaj bovidon oni buĉis por regali la neatendite grandan kvanton da militistoj. Tiu kvanto de fervoraj manĝantoj voris konsiderindajn kvantojn dum manĝo; kaj la edzino de la bienulo, dona Guillerma pensis akfliktite, kion ŝi faru, se la militarmeo tie kvazaŭ ennestigus sin dum tuta semajno. Ne estis la viando aŭ la maizo, kies mankon ŝi timis. Estis la salo, la sukero, la kafo kaj la perdo de teleroj, tasoj, servtukoj, tranĉiloj, forkoj kaj kuleroj, kiu terurigis ŝin. La soldatoj kaj mayordomos manĝis kompreneble ĉiuj per la fingroj. Sed tamen kuleroj necesis. Kaj perdiĝis ne nur en la korto, sed ankaŭ ĉe la tabloj, kie oni regalis la oficirojn, post ĉiu manĝo certa kvanto da manĝiloj, inklude de teleretoj kaj kafotasoj. Sed ne estis tiel, ke oni simple ŝtelis la manĝilaron. Ekzemple iu el la manĝantoj ĵetis al servoknabo tason al la kapo por vigligi lin, se li vokis lin kaj tiu ne venis tuj al li. Alia volis fortimigi la hundojn, kiuj iris inter la gambojn de la manĝantoj por preni la ostojn, kaj tial li ĵetis tranĉilojn kaj kulerojn sur ilin. Plua sentis sin instigita prezenti siajn artifikojn kiel ekvilibristo ĉe la tablo. Li ekvilibrigadis tasojn, telerojn kaj pelvojn tiom longe ĝis renversiĝis tuta piramido kaj neniu ero restis sen damaĝo. Pluaj sciis sorĉistajn artifikojn kun forkoj, kuleroj kaj tranĉiloj. La manĝilaroj ĉe tio tiom kurbiĝis kaj disrompiĝis, ke la sorĉisto povis malaperigi ilin en la buŝo aŭ post orelo. La sukceso estis grandioza, sed la tranĉiloj kaj kuleroj ne plu uzeblis. Almenaŭ triono de la manĝilaro perdiĝis je la kutima maniero, kaj dona Guillerma vidis tie kaj tie kuleretojn kaj tranĉiletojn, kiuj ekfulmis en poŝoj, el kiuj kelkaj apartenis al oficiraj uniformoj.
La rurales kaj federales, ties komandantaj oficiroj, metis la manĝojn sur la tagsalajrajn kalkulojn por la registaro.
La registaro efektive pagis ilin. La bienulo gastiganta la soldatojn kaj policanojn ricevis eĉ ne centavon por la provianto. Kompreneble ne. Li vivis ja dum la beno de diktaturo. Li ankaŭ ne kuraĝis demandi la oficirojn pri tio. Unuavice tio ne estus deca por caballero okupiĝi pri tiaj bagateloj; krome la komandanto estus dirinta: „Querido amigo mio, vi ja ĝoju pri tio, ke ni venkis la ribelulojn. Se ni ne estus venintaj, de via bieno starus eĉ ne plu la muroj, kaj ĉu vi ankoraŭ vivus, tio ne estas certa.“ Ĉar la bienulo sciis tute precize, ke li ricevus tiun respondon, lia fiero malpermesis al li provoki tian respondon.
La korto de la bieno estis plena de homoj. Tie estis ne nur la soldatoj, kiuj kaŭris surtere kaj plenŝtopis siajn ventrojn, tie estis ankaŭ la peonoj, edzinoj, filinoj kaj filoj servantaj tie aŭ vagantaj proksime, kiuj observis, kiel la soldatoj ĝojis pri manĝo tia, kian la peonoj ricevis neniam, kvankam ili produktis ĉion tion.
Ankaŭ la soldatoj, mayordomos kaj capataces plezurigis sin je komiteko. Al ili la bienulo metigis en la korton gigantan argilan kruĉon, kiu havis la kapaciton de kvindek litroj. Tiu giganta kruĉo estis plenigita per komiteko je tri kvaronoj. Kompreneble ĝi ne estis la sama bona speco, kiu staris en la bareleto sur la festa tablo. Estis la postrikolto de la bona pura komiteko, tre juna kaj brose gorĝotikla kaj klara kiel akvo.
Sekve de la bona manĝo kaj de la multaj komitekoj, la etoso baldaŭ fariĝis tre gaja. Edzinoj kaj filinoj de la peonoj kaj la indiĝenaj servistinoj estis mankaptitaj, ili devis danci, ĉu plaĉis ĉu ne plaĉis al ili. Ne helpis, ke dona Guillerma vokis siajn inojn kaj la peonajn edzinojn for de la soldatoj por malhelpi malbonon. La soldatoj estis la mastroj kaj povis permesi al si impertinente ridi al la vizaĝo de la bienula edzino.
Ne pasis du horoj, kiam jam flugis ĉirkaŭ kvindek revolverkugloj tien kaj tien tra la aero dense saturita per la fumo de la grandaj ŝtiparoj brulantaj en la granda korto. Kelkaj peonoj trafitaj de pafoj retiriĝis ŝtelire al siaj kabanoj. Du soldatoj kaj mayordomo estis bone preparitaj por entombigo je la sekva mateno, kaj ĉirkaŭ ses soldatoj kaj capataces iris en la grandan seloĉambron, kie helpopretaj kamaradoj kuracadis ilin.
Poste regis ree paco kaj konkordo.
La kaptitoj troviĝis enfermitaj en corral, en latbarile ĉirkaŭata ejo por ĉevaloj kaj bovinoj. Neniu penis malligi ilin. Ili troviĝis tie tiel, kiel ili estis, do ligitaj kaj kun plenŝtopitaj buŝoj, dum oni trenis ilin post la ĉevaloj al la bieno. Kiel pakaĵoj ili kuŝis sen protekto sur la sterkoplena ŝlimo de la ĉevaloj kaj bovinoj en la corral.
Kvar soldatoj, kun karabenoj sur siaj genuoj, sidis sur la traboj de la ĉirkaŭa latbarilo por observi la kaptitojn. Ili ĉagreniĝis, ĉar ili devis gardi ilin tie, dum la kamaradoj rajtis plezurigi sin en la vasta korto. Pli poste oni alternigis ilin, por ke ili povu manĝi. La nova gardantaro cagreniĝis eĉ pli ol la antaŭa, ĉar ili devis forlasi la feston por tie gardi la pedikohavajn indianajn aĉulojn.
Peonoj de la bieno timide proksimiĝis kaj donis al la kaptitoj trinkakvon kaj kelkajn manplenojn da kuiritaj faboj. Ili ĉiam timis, ke la gardantaj soldatoj povus puŝi ilin stomaken, ĉar ili agis kareseme al la kaptitoj. Sed la soldatoj estis tiel fihumuraj, ke ili tute ne atentis, kion faras la peonoj, se ili ne provis eĉ liberigi la kaptitojn de la Leŭtenanto de la federales leviĝis kaj iris en malhelan angulon de la korto, proksime al tiu corral, ĉar li sentis la premon de tro da varma akvo en si. Li iris proksimen al la ĉirkaŭa latbarilo kaj sercis lokon tie, kie kelkaj el la kaptitoj apogis sin al la fostoj.
„Simple restu sidantaj, kotaj friponoj“, diris la leŭtenanto, kiam la muchachos provis forrampi de la varma akvostrio por eviti ĝin. La muchachos ne plu moviĝis, sed restadis.
„Pedikohavaj kotkanajloj, vi prefere sentu vin honorigitaj, ke federacia oficiro tiom neglektas sian rangon por pisi sur vin, ĉu komprenite? Respondu!“
„Si, Jefecito!“ diris la muchachos humile kaj tute ne plu moviĝis.
La leŭtenanto revenis al la tablo. Kiam li vidis, ke la edzino kaj la filinoj de la bienulo forestos dum certa tempo, kaj tial do ne plu proksimis por aŭskulti lin, li rakontis sian plej novan oficiran aventuron.
Sekvis tondranta ridado kaj ĉiuj oficiroj kaj bienuloj, pro la mankoj de pli bona muziko kaj de pli noblaj interparoladoj ĉe la tablo, leviĝis laŭvice, iris al la corral, vokis la kaptitajn muchachos al si al la barila rando kaj kvazaŭ unktis la porkulojn laŭ la propra diro: „Empapando a los cochinos.“
Kaj dum la sekvaj horoj, se tiu aŭ tiu opiniis ĝin necesa, li iris akvumi la porkulojn.
La soldatoj, mayordomos kaj capataces, post kiam iu el ili ĉeokaze malkovris tiun preferatan lokon de la akva lasado, imitis la ŝercon de siaj oficiroj, tiom longe, ĝis kiam malpermesis tion kapitano de la rurales, sed ne pro vekiĝanta kompato kun la senhonorigitaj muchachos, sed, ĉar la simplaj soldatoj ne havu la rajton uzi la saman lokon por siaj bezonoj kiel preferas ĝin la moŝtaj oficiroj kaj la caballeros, ĉar tio facile povus konduki al „kunkaĉiga“ misatento de rangodiferencoj.
Je la sekva mateno, tuj post kiam la oficiroj kaj caballeros purviŝis per malsekaj fingroj la okulojn kaj la servistinoj ofertis kiel matenan trinkaĵon al ĉiu tason da varmega nigra kafo kuirita kun bruna kruda sukero, la majoro ordonis la enketadon de la kaptitaj ribeluloj.
La majoro estis la milittribunalo. Li estis samtempe la akuzanto, la juĝisto kaj la supera tribunalo kontraŭ verdikto de pli malsupera instanco. La ceteraj oficiroj kaj la bienuloj staris aŭ sidadis kiel asesoroj. Sed tie ilia agado limiĝis nur je tio proponi precipe impresajn punmetodojn, por kvazaŭ verki memorfolieton, kiu eĉ post cent jaroj ankoraŭ ne estos forgesita. Entrepreni ribelon rajtis nur oficiroj, bienuloj kaj industrimagnatoj, se la diktatoro ne agis laŭ ilia plaĉo. Ĉar ĉiu en la lando sciis - eĉ inteligenta lerneja infano - ke la diktatoro estas nur tiomtempe El Cacique, kiomtempe li faras tion, kion tiuj, kiuj ordonas al li, postulas, tiuj, kiuj rajtas teni fingron je la sonorilbutono, ĉar ili havas enmane la kuntordigan lignobastoneton por la monsakoj.
La enketoj okazis tre rapide kaj militece. La kaptitoj paŝis antaŭen, aŭ pli bone dirate, estis ĵetitaj de duraj pugnoj kaj botoj antaŭen, ili diris sian nomon kaj staris silente, kun surbruste krucitaj brakoj.
La majoro, kiu libervole transprenis la servon, demandis ĉiun kaptiton, ĉu li estis laboristo en monterio. Tion ĉiu el ili konfirmis. Eĉ ne unu el muchachos ĵetiĝis surgenuen kaj petegis pri kompato aŭ pri pardono. Eĉ ne vidalvide kun la hororo, kiu atendis ilin en la sekvaj horoj, ili montriĝis pli grandaj kaj kiel homoj pli valoraj ol ties ekzekutistoj, kiuj pli poste, kiam la diktaturo komencis kunrompiĝi, kondutis precize tiel, kiel oni atendas tion ĉie surtere de la lakeoj kaj kripaj kunmanĝuloj de diktaturo, kaj pri kio oni neniam estas seniluziigita, kiam ajn kaj kie ajn disfalis diktaturo.
La kolonelo ne okupiĝis pri la aferoj de la milttribunalo aŭ pri tio, kio okazos kun la kaptitoj. Li permesis al si longan kaj sanan dormon, poste li matenmanĝis sola, por ricevi pli bonan matenmanĝon, kaj lia supozo ne trompis lin, kiel li ĝoje konstatis. Poste li sidiĝis al eta tablo en la plej malproksima angulo de la koridoro, tie li fumis kontemple fortan cigaron kaj diktis al la skribisto la batalraporton por la jefe de las operaciones militares, kiu havis sian sidejon en Jovel. Kun la aŭdado de la nomoj, kiujn neniu penis noti, la militribunalo estis finita kaj la plej streĉa parto de la majora taglaboro nun estis plenumita je ĉies kontento.
Majoro, la ceteraj oficoroj kaj la bienuloj intertempe ekhavis akran malsaton de la tribunalpenoj. Ĉar ili vidis, kun ridantaj okuloj, ke la indiĝenaj servistinoj ornamis la longan tablon per vaporantaj junaj porketoj kaj grandegaj pecoj de ĝisbrune rostitaj femuroj kaj dorsoj de bovidetoj, necesis hasta rapido, por ke la edzino de la bienulo, kiu tiom penis regali siajn gastojn laŭorde, ne rigardu afliktite sur la malvarmiĝantajn pelvojn. Tial estis pli bone, ke la enhavo de tiuj pelvoj malaperu tiel rapide, kiel la makzeloj nur iel povas realigi tion.
„Sargento Paniagua!“ vokis la majoro..
,A sus ordenes, mi comandante!“ respondis la vokita serĝento kaj ekstaris per unu salto ĉe la balustrado de la koridoro, sur kiu sidis la majoro kun cigaredo inter la „Konduku la kaptitojn eksteren de la bienmuroj kaj ekzekutu ilin. Sed antaŭe vi rajtas matenmanĝi.“
,A sus ordenes, mi comandante!“
Kun la pia konscio, ke li kiel soldato kaj protektanto de la diktaturo, kiu donis la panon al li, plenumis sian devon, la majoro glitis malsupren de la balustrado, iris al la lavpelvo, lavis siajn manojn, mangestis al la ceteraj oficiroj kaj paŝis poste al la tablo. Ĉirkaŭ deko da oficiroj sidis jam antaŭ siaj teleroj kaj atendis nur, ke la kolonelo kiel la plej altranga persono tie same sidiĝu, por ke oni finfine tamen povu komenci kun la jam tro malfrua matenmanĝo.
„Sakre“, diris la majoro, sidiĝinte post la kolonelo, kun dentpurigilo elgratante siajn fingrungojn, „sakre mi devas diri, tio estas ja matenmanĝo tia bona, kia ĝi pro ĝojo lasas saltadi ĝiskolume la koron de sperta soldato kaj batalanto. Ek, al la kanonoj, caballeros, kaj kuraĝe ĵetu vin en la batalon.“
La caballeros je la tablo ankoraŭ ne estis je duono preta pri la batalo, kiam serĝento Paniagua al la majoro sciigis: „Listo, mi comandante!“
Muy bien! Kiel vi traktu kaptitajn ribelulojn, tion ci scias, sargento Paniagua, ĉu?“
„Si, mi comandante!“
„Tiukaze ek do!“
„Momenton ankoraŭ, senor majoro!“ La posedanto de la bieno Santa Cecilia, kiu kiel gastiganto sidis ĉetable en la mezo inter la kolonelo kaj la majoro, diris: „Mi proponas, senoro majoro, ke ni kunvoku ĉiujn peonojn de mia bieno, por ke ili estu atestantoj ĉe la punado de la rebeldes. Tio nin, ĉiujn bienulojn, bonfartigas, se la peonoj foje vidos tion. Tiukaze al ili fine foje estos elpelita la eterna kriado pri tiraneco kaj maljusteco, kaj espereble ĉiam.“
Bravo! Bravisimo!“ vokis la ceteraj bienuloj ĉe la tablo.
„Tio estas bona penso de vi, don Lerfino. Domaĝe, ke ni ne sufiĉe rapide povus alpeli peonojn niajn, por ke ili ĉeestu la prezentadon. Tian bonegan instruon ili povas ricevi ne ĉiutage.“
La plimulto de la peonoj estis jam en la korto, kie ili priservis aŭ pro scivolo ĉirkaŭstaradis. Multe oni laboris malofte je tiuj tagoj, kiam okazis granda festo en la bieno, ĉar la mayordomos kaj capataces ne volis preterlasi ion de la bankedoj. Nur la plej gravaj laboroj estis faritaj.
Kaj tamen sendis la bienulo sian mayordomo transen en la vilaĝon de la peonoj, por komandi tien ĉiujn virojn, inojn kaj infanojn, por ke ili estu atestantoj de la ekzekutado je la ribeluloj.
Rimarkoj
listo = preta
muy bien = tre bone
Havi je preskaŭ senlimigita dispono tian grandan kvanton da ĉifonitaj, pedikohavaj, timidaj, humiligitaj kaj tute sendefendaj kaptitoj, estus kvazaŭ festplezuro por seksdegeneraj kaj ŝlimanimaj uniformitaj haringoskeletuloj tiaj, kiajn histeria Mez-Eŭropo estigas ilin tiel malkare kaj en tiom grandaj amasoj. Diktatoroj, kiuj bonfartas kaj sanfartas nur tiukaze, se ili havas nenion krom sklavoj ĉirkaŭ si, jam kontentas, pro bone kompreneblaj kaŭzoj, se ili havas por la vivu-krioj kaj por la persona protekto servutulojn. Kun liberaj homoj, kiuj kapablas senti eĉ nur iom da indo en si, ili povus sidi eĉ ne dum unu semajno plu sur la trono. Ne en tempoj malnovaj, sed tute certe en novaj, estas la plej fiaj kaj plej kanajlaj torturistaj majstroj kaj policejaj parazitoj tiuj senmaturaj kaj nazmukaj fatrasuloj, kiuj, ĉar ili posedas nenian individuecon, nenian aludeton de personeco, sentas vivon nur tiukaze, se estas permesate al ili surmeti uniformĉapon. La uniformĉapo faras el homa nulo duonon de unu, kaj se tiu duono de unu ne surhavus uniformĉapon, oni tuj vidus, ke en vero temas pri idiote kramfiĝinta oblikve naskita nulo. Serĝento Paniagua ricevinta de la majoro la komision transpreni la punadon kaj ekzekutadon de la ribeluloj, tiel kiel la ceteraj suboficiroj kaj policanoj, ne sentus iun ajn plezuron ekzerci siajn sadistajn animajn aberaciojn je sendefendaj kaptitoj per tio, ke ili dum tagoj au eĉ dum semajnoj delektiĝus pri tio skurĝi la kaptitojn kaj devigi ilin kraĉi sin reciproke vizaĝen aŭ reciproke vangofrapi sin. Tion ili trovus tiel stulta, ridinda kaj idiota, ke ili ekdubus pri sia propra sano.
Kutime oni pendumis kaptitajn ribelulojn je la plej proksima arbo. Tio iris tiel rapide, ke dek viroj dum kvin minutoj estis pendumitaj.
Serĝento Paniagua alvokis soldataron kaj komandis al ili, ke ili konduku la kaptitojn tricent metrojn for de la bieno kaj tie pendumu ilin laŭvice; antaŭe de ĉiu estu fortranĉitaj la oreloj.
Sed kiam ili jam estis ĉe la arboj, alvenis rajdante la mayordomo de bienulo, kiu ankoraŭ matenmanĝis, kaj li vokis, ke la serĝento pri la pendumado ankoraŭ atendu, La serĝento sendis suboficiron al la majoro por demandi, ĉu li atendu. La majoro permesis tion kaj ordonis atendi rilate la pendumadon ĝis la caballeros estos pretaj pri la matenmanĝo kaj poste ĉeestos mem.
Post duono de horo venis la bienuloj, la majoro kaj kelkaj enuigite aspektantaj oficiroj, kiuj proksimiĝis promene rapide.
„Tian feston ni ne havos ĉiutage“, diris don Crisostomo, la mastro de la bieno Santa Julia.
„Ĝuste.“ Don Abundio, la mastro de la bieno La Nueva Granada kapjesis konsente. „Sed nur pri tio ne temas. Estas pli bone, ke ni rigardu ĉi tie, ke ĉio okazu laŭorde kaj emfaze. Neniu kota porko, nomata pedikohava peono, estas impresita, se oni pendumas lin. Li eĉ faras ŝercojn pri tio, se la supo jam ŝprucas antaŭe el lia melonkapo.“
Tio instigis gajigan ridadon de la caballeros.
„Ĉu ĉiuj peonoj ĉeestas?“ demandis don Delfino.
„Si, Patron!“ respondis lia mayordomo.
„Kial ni staradu ĉi tie, companeros?“ opiniis don Faŭstino, la mastro de la bieno Finca Rio Verde. Li vokis iun el la mayordomos al si kaj komandis surĉevaligi la selojn kaj poste alkonduki la ĉevalojn, por ke oni povu surseliĝi kaj ne devu stari sur siaj kompatindaj kurbaj rompiĝemaj gamboj.
„Oiga, Senor Mayor!“ Don Eleŭterio, la mastro de la bieno La Providencia, proksimiĝis al la majoro. „Mi pensas, ke tio povas esti indiferenta al vi, kiu okupiĝos pri la hundaj ribeluloj.“
„Es cierto“, konsentis la majoro. „Al mi estas egale. Mi raportu nur, ke la kaptitaj rebeldes estas mortaj. Ĉu mortpafitaj ĉu pendumitaj, tio ne koncernas min. Mi estas soldato. Kaj miaj kamaradoj estas soldatoj. Kaj ĉar ni estas soldatoj, ni hontus torturi kaj skurĝi sendefendajn kaptitojn. Ni aŭ pendumas aŭ mortpafas ilin ekzekute. Kion faras la polico, pri tio estas ni, la soldatoj, ne respondecaj.“
La majoro levis malŝate la ŝultrojn kaj turniĝis je duono flanken.
„Pripensu, senor majoro“, insiste parolis nun don Tirso, la mastro de la bieno La Camelia, al la majoro. „Vi formarŝos post kelkaj tagoj. Tiam ni ĉi tie estos denove lasataj solaj kaj tute senhelpaj.Mi scias sufiĉe bone, ke niaj peonoj ne plu estas tiaj, kiaj ili estis. Ili estas maltrankvilaj. Ili atendas nur la okazon. Kaj tiam ili ĵetiĝos sur nin. Oni buĉos nin kiel bovidojn. Ĉiuj dum unu nokto. Se ni ĉi tie kaj nun ne donos al ili sukan lekcion, tiel, ke la uloj ankaŭ post du aŭ tri jaroj ne forgesos tion, kiel ni traktas ribelulojn, ni ne havos sekurecon.“
„Muy bien, caballeros! Agu laŭ via bontrovo. Mi ekiros por trinki laŭordan gluton, mi svingiĝos sur la hamakon kaj pasigos belan kaj sunplenan antaŭtagmezon.
Sargento Paniagua!“
,A sus ordenes, mi comandante!“
„Vi, la kaporaloj,kaj ĉiuj viaj soldatoj retroiru al la bieno. Los prisioneros para los Caballeros! La kaptitojn ni translasu al la mastroj!“
,,A sus ordenes, mi comandante!“
La komandanta oficiro de la polictrupo vokis siajn policanojn. „Vi restos ĉi tie por gardado!“ Doninte la ordonon, li sekvis al la majoro kaj al la ceteraj oficiroj, kiuj retropromenis al la bieno.
Don Delfino kunvokis kelkajn el siaj peonoj. „Ek, alportu ŝpatojn kaj pikfosilojn el la tienda\“
Oni alportis la fosilojn kaj la bienulo komandis al la kaptitaj muchachos, ke ili fosu truojn, ĉiun ĝis profundo de kvar kaj duono da futoj .
Kiam la truoj estis fositaj, starigis sin la muchachos laŭvice rande de la truoj.
„Tio plaĉus al vi, ĉu? Pedikohavaj cabrones\“ vokis la bienulo. „Unu pafo kaj finita la far‘. Ne tiom rapide! Kaj nun iru en la truojn! Ĉiu en sian propran\“
La muchachos lasis fali sin en ilin. Sed la truoj fositaj tiel, kiel la bienulo ordonis, estis tiel fositaj, ke la viroj ne povis kuŝi laŭlonge. Ili staris oblikve surpiede kaj iliaj kapoj elstaris trans la randon.
La bienulo vokis kelkajn capataces. „Detranĉu la orelojn de la kanajloj\“
„He, vi, kie vi havas viajn fetorantajn orelojn?“ demandis la bienulo, proksimiĝante al unu el la muchachos en lia truo.
„Patroncito mio, tiujn oni fortranĉis de mi en la monterio!“
„Ĉu ankaŭ tie jam pro ribelemo?!“
„Kun via bonkora permeso, patroncito, ne pro ribelemo. Mia knabeto dronis en la rivero. Jen mi tiel malgajis kaj mi forveturis kun la fluo.“
„Vi do dizertis. Jen la sama.“ Per movo de sia kapo li vokis capataz-on proksime starantan al si. „Orelojn li ne plu havas por fortranĉo, la fripono. Do, fortranĉu lian nazon. He, vi, ne tiom baraktadu, se vango kunperdiĝos, des pli bone. Jen tiuj en la infero tuj scios, kiu vi estas, kiam vi venos tien.“
La peonoj, kiuj ĉeestis kiel atestantoj, diris nenion. Per neniu gesto ili aludis, kio okazas en ties interno. Ili aspektis humile kaj obeeme kiel ĉiam. La bienuloj estis konvinkitaj, ke iliaj peonoj ne estas timindaj.
Kiam tio jam okazis kaj nur la kapoj de la muchachos kovritaj de sango elstaris de la tero, vokis bienulo al la kapoj: „Tierra y libertad, tiujn vi volas havi? Ni nun donos al vi teron kaj liberon. Pli ol vi povos gluti. Pedikohavaj kotbanditoj!“ Li puŝis la ripojn de capataz kaj diris al li: „Ŝtopu al ili la teron en la senhontajn grimacojn ĝis ĝi ree eliros de la postaĵo!“
Li mem prenis ŝovelilplenon da tero, ĵetis ĝin vizaĝen de la sekva kapo, iris al li kaj puŝis la teron helpe de siaj botoj en ties buŝon. „Jen vi havu viajn tierra y libertad. Ĉu vi nun estas kontenta? He, kaj ankaŭ vi, ni ja plenŝtopos ĉiun el vi tute per tierra kaj libertad. Alportu akvon, Jose“, li vokis al alia capataz. „Alportu ĉiuj akvon kaj verŝu ĝin en ties grimacojn, por ke ili ĉiuj voru tiom da tierra ĝis ili krevos. Libertad. Libero. Nun vi ja fine havas la tutan liberon, kiu estas tutmonde, kaj eĉ la inferon aldone.“
Li kunvokis ĉiujn mayordomos kaj capataces kaj ordonis al ili fari ĝin same kun la kapoj, kiel li montris al ili.
La capataces, laŭte incititaj de la bienuloj, puŝis per la botoj ĉiujn tergrajnetojn, kiuj malfirme estis surŝovelitaj ĉirkaŭ la truoj, en la buŝojn, ili postpuŝis per siaj pugnoj kaj, se la buŝoj, nazoj, okuloj kaj sangantaj oreltruoj estis tiom plenaj de tero, ke eĉ ne unu tera ereto lasis postŝtopi sin kaj eĉ la enfluigita akvo ne helpis plu por povi puŝi pli da tero en la kapojn, ili tretadis per siaj botoj sur la kapojn, pli kaj pli profunde stamfante ilin en la malfirman teron, ĝis kiam ĉiuj vizaĝoj plenaj de sango kaj priŝmiritaj de tero fariĝis malidentigeblaj kaj formis plu nur amason, ne tre fidinde kuntenatan de la fortika hararpelto sur la kranioj.
La muchachos komence de tiu terdisdonado ankoraŭ kraĉis, tusis, ĝemegis kaj spiregis. Sed neniu el ili plendis. Neniu el ili parolis, eĉ ne unu vorton, kiu estus komprenebla kiel peto pri pardono aŭ kompato. Tiom longe, kiom ili ankoraŭ povis vidi ion, montris sin sur ilia vizaĝo nek timo nek plendo. Nur malamo, kaj nenio krom malamo ardis en la lasta eklumado de iliaj profunde brunaj aŭ nigraj okuloj. Estis la senlima malmo, kiu forgesigis al ili ĉiun doloron, kiu faris ilin senperceptaj, tiel, kvazaŭ iliaj kapoj estus ŝtonoj. Estis la neestingebla malamo de la subigito, kiu kiel ajn subigita kaj kiom ajn torturita, konas nur ununuran animan eksciton, la malamon kontraŭ la subiganto. Estis la malamo de l‘ proleto, kiu neniam spertas justecon, sed nur komandojn kaj batojn. Malamo pli furioza kaj pli nepacigebla ol la malamo de Satano kontraŭ Dio estis la kaŭzo, kial ili eĉ ne per aludeto de sia animstato almozpetis pri lasta graca vivestinga piedtreto povanta veki en ties tiranoj ĝojan senton pri tio, ke ili nun fine rompis la reziston de la peonoj.
Kvar muchachos, kiam ili sentis, ke ili post la sekva piedbato survizaĝen ne plu povos ĝemegi vorton, kriis laŭte kaj fortike, tiel, kiel la tero en ilia gorĝo ĝuste ankoraŭ permesis tion: „Tierra y libertad! Viva la revolucion de los peones!“ Tio ne bone kaj klare aŭskulteblis. Sed por ĉiuj tiuj muchachos, kiuj kun la lasta restaĵeto de sia vivo aŭdis la subigitajn kaj ŝtopbaritajn sonojn - kvankam ili ne aŭdis la vortojn unuope, sed sentis kun sia instinkto la plenan sencon - estis la gruntosonoj de siaj kamaradoj laŭdokanto tia, kian ĉiuj ĉielaj armeoj ĉe la nasko de la Elaĉetonto ne povus kanti por la muchachos. Estis laŭdokanto, kiu ne anoncis elaĉetonton de la homaro. Estis laŭdokanto, kiu anoncis la alvenon de novaj homoj. Estis la laŭdokanto pri herooj, kiel nur diktaturo, aŭtokratio, povas naski ilin, ne por konservi la aŭtokration, sed por frakasi ĝin.
La bienuloj ne nur aŭdis la lastajn ekkriojn, la ununurajn kriojn, kiujn eligis la ekzekutataj muchachos, sed ankaŭ komprenis ilin.
Ili fariĝis tiel koleraj, ke ili tute forgesis sin. Ili nun ne plu translasis al siaj capataces stamfi la ribelulojn for de la tersurfaco, sed ili mem eksaltis post tiuj ekkrioj al la kapoj kaj tretadis kaj dancadis sur ili, kvazaŭ ili freneziĝis.
„Kie estas la ĉevaloj, diodamnita pigra grego nomata mozos“, vokis kelkaj bienuloj kaj traktis siajn capataces per pugnobatoj. La ĉevaloj ankoraŭ ne estis kaptitaj, ĉar ili paŝtis sin sur la vasta paŝtejo kaj tial oni unue devis serĉi kaj kunpeli ilin.
„La ĉevalojn ĉi tien! La ĉevalojn ĉi tien! Por ke ni povu forigi per galopado tiujn infere damnitajn kapojn de la kanajloj\“
Ne nur la bienuloj, sed ankaŭ la peonoj aŭdis la ekkriojn de la kvar aŭ kvin muchachos. Kaj kvankam ili pli facile komprenis indiĝenan lingvon ol la hispanan, ili komprenis ĝuste tiujn ribelulkriojn sufiĉe bone. Kaj tute bone ili komprenis, nun je la unua fojo dum sia tuta vivo, kion tiuj ribelulokrioj signifis efektive.
La bienuloj faris la pej grandan eraron, kiun ili povis fari: inviti per ordono la peonojn al tiu prezentado, por terurigi ilin.
Sed la peonoj sentis sin je la unua fojo kiel homtavolo, kiu en si kaj inter si estas kunligita, ne tial, ĉar ili estas peonoj, sed, ĉar ili havas komunan malamikon, ĉar iliaj malamikoj estas la mastroj, kiuj montris sin al ili kiel bonvolemaj patroj. Ili nun komencis kompreni, je la unua fojo dum sia ekzisto, ke tiu laŭdira patro tuj ŝanĝiĝas en kruelan bopatron, tuj, se lia patra regado kaj aŭtoritato estas minacata.
La peonoj, kiuj ĉi tie estis invititaj kiel atestantoj, en tiu momento konsciiĝis, ke ilia propra subigita kaj skurĝata klaso kapablas estigi heroojn, kiuj rilate al heroa kuraĝo, sincera senco, karaktera forto, malamo kaj fiero neniel pli malbonas ol tiuj, kiuj ĝis tiam rigardis tiujn homajn ecojn kiel nedisigeblan heredaĵon de sia propra klaso, de la feŭda mastroklaso, kaj kiuj ĉe ĉiu okazo kriis en la mondon, ke peonoj kaj proletoj estas ĝuste tial peonoj kaj proletoj, ĉar ili posedas nek fieron nek kuraĝon.
Sed fieron la peonoj nun sentis ekĝermi en si, kiam ili aŭdis la gargarajn venkokriojn de la mortantaj muchachos. Ilin nun plivastigis sian ĝis tiam tiel necertan kaj nekonturitan komprenon de siaj ebloj kiel personoj, kiam ili ekkonsciis, ke tiuj ribeluloj, kiuj eĉ plu kun teruraj doloroj povis elkrii iel sian malamon kontraŭ la lakeoj de la diktatoro, apartenis al ilia raso kaj klaso, kaj ne al la klaso de la mastroj. Neniu el ili vidis iam morti bienulon kun tia granda gesto, kiel kapablis tion la ribeluloj.
Timon kaj teruriĝon la bienuloj esperis estigi en la peonoj, kiam ili komandis, ke ili ĉeestu la ekzekutadon. Sed sen tio, ke la bienuloj tion eĉ nur divenis, ilia plano misfunkciis kaj rezultigis la malon. Sentante profundan kvazaŭ religian admiron en siaj koroj vidalvide kun la ribeluloj, la peonoj ŝteliris en siajn kabanojn kaj rakontis al siaj edzinoj kaj infanoj pri tio, kion ili vidis kaj travivis. Kaj ili rakontis tion kun tia sindonemo kaj respektego, kvazaŭ ili vidus en la vepro la adoratajn insignojn de sanktulo, kiu tie persone aperis al ili kaj postulis, ke ili konstruu tie kapelon.
La viroj kaj inoj surgenuiĝis antaŭ la fumkovrita polva bildeto de Sankta Virgulino sur la kesteto, kiu servis al ili kiel altaro, kaj preĝis por la animoj de la ekzekutitaj ribeluloj kun pasio tia, kvazaŭ ili estus ties mortintaj patroj. Kiam ili finis sian preĝon kaj la viroj denove elpaŝis de siaj mizeraj kabanoj por sekvi la mayordomo-n al siaj laborlokoj, ili ne plu estis la peonoj el la tago antaŭe.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.