|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
La diviziestro ekkaŭris. Li kunfalis kiel sako kaj ŝajne perdis ĉiun intereson pri sia ĉirkaŭo. Aŭtomate li tiris el sia peza ora cigaredingo cigaredon kaj ekbrulis ĝin per ardetanta branĉo.
Iom post iom ĉe la bivak-fajro kaŭriĝis ankaŭ la muchachos apartenantaj al la stabo, dum la ceteraj retiriĝis al siaj grupoj.
Jen alvenis ulo, nomata Agapito, haltis kaj rigardis atente la diviziestron kaj poste Generalon tiel, kvazaŭ li volus taksi ambaŭ por boksbatalo.
Fine li diris: „Generalo, vi certe bone povus uzi la uniformon de la diviziestro. Tiukaze vi aspektus sufiĉe nobla kaj ĉiu, kiu vidus vin, tuj scius, ke vi estas generalo nia. Mi pensas, ke la uniformo certe estas konvena al vi, ĉar vi estas simile altaj. Sed vi estas magra kiel bastono kaj la granda armea gvidanto, kiun ni havas ĉi tie, estas grasigita kiel maljuna porkinaĉo.“ Sian trankvilan humuran parolon subite interrompante kaj ŝanĝante la tonon, li kriis al la diviziestro: „Ek, hopu kaj saltu, Generalĉjo, kaj foje demetu ĉiujn viajn vestaĉojn, por ke ni ĉi tie povu prove surmeti ilin.“
La diviziestro vigliĝis kaj ĉirkaŭrigardis al la parolanto. Li ŝoviĝis sur siaj larĝaj postpartoj tien kaj tien kaj evidente ne sciis kion fari, ĉu li nun obeu la ĉifonvestistan indianan ulon ĉu ne. Sendecide li rigardis Generalon kaj Profesoron, kiujn li akceptis kiel la ununurajn aŭtoritatojn kaj almenaŭ pretis akcepti, ĉar ja ne restis alia elekto al li. Sed kaj Generalo kaj ankaŭ Profesoro, Celso kaj la ceteraj, kiuj ŝajne havis la rajton serioze kunparoli, ne lasis ĝeni sin dum la parolado. Ili kondutis tiel, kvazaŭ neniu aŭdus, kion diris Agapito.
Kiam la diviziestro poste ne montris eĉ per mieno, ke li komencos demeti la vestojn kaj evidente atendis, kion Generalo diros pri tio, Agapito puŝis lin per nuda piedo tiom forte sur la ripojn, ke la diviziestro renversiĝis. „Ĉu vi ne aŭdis, kion mi diris al vi?“ vokis Agapito.„Malsupren la vestaĉojn kaj rapide!“
La diviziestro nun rekolektis fortojn kaj fariĝis kolera.
„Vi, hundido de pedikohava indiano, volas komandi al generalo?! La felon mi lasos detiri de vi pro tiu impertinenteco.“
„Ne parolu draŝitan fazeolopajlon“, rediris Agapito, sen eĉ iomete heziti pro la kolereksplodo de la diviziestro. Per fortaj brakoj li ŝiris la diviziestron supren, mangestis kelkajn el la ĉirkaŭstarantaj muchachos pli proksimen al si, kaj kvaronhoron poste staris la diviziestro antaŭ la muchachos en tre malpura verda kalsono, kiu atingis ĝis ties genuoj.
Nur nun la muchachos, kiuj babilis kun Generalo, ŝajne rimarkis la okazaĵon. Generalo rigardis la monteton da vestaĵoj. Li iris renkonte al ĝi, levis ĉiun pecon supren per mano kaj taksis ĝin tiel, kvazaŭ fatraskomercisto de malnovaj vestoj ofertus ilin al vendo.
„Do, tiaj vestaĉoj“, li diris fine kaj tre malŝate, „do tiaj vestaĉoj kun brilaj butonoj kaj oraj agloj sur la ŝultraj klapoj faras grandan generalon.“
La muchachos laŭte ekridis kaj rigardis la diviziestron, kiu kunŝrumpis pro tiom da mokegaj vizaĝoj, provinte konduti sovaĝe dum kelkaj sekundoj. Li frostetis. Li rampis reen al la bivakfajro kaj kuntiriĝis tutkorpe. Ne estis nur la frideto de la pluva posttagmezo, kiu frostetigis lin. Estis multe pli la necerto de lia sorto, kiu malindigis lin, kaj eĉ pli la maloportuneco, kiun li, la kaptito, devis toleri, ĉar tiuj uloj traktis lin tiel. Li dekfoje preferus esti mortpafata de la muchachos kun sia uniformo sur la korpo, kaj fiere kaj inde staranta ol nun vestita nur kun duonlonga eĉ tre malpura kalsono kaj aldone eĉ esti ridmokata de la muchachos.
„Do, kio vi estas do“, demandis lin Profesoro, „tiel, kiel vi ĉi tie kaŭras? Eĉ El Caudillo ne supozus, ke vi estas generalo. Kaj se vi tiel, kiel vi aspektas, paŝas antaŭ vian divizion, krios al vi eĉ ne unu el la soldatoj ,Atencion!“ Vi devus ja tre proksime paŝi al ili, por ke tiu aŭ tiu el ili rekonu vin kaj tiam eble dirus: „Ve, dios mio, tio estas ja nia diviziestro, kia li aspektas!“ Sen uniformo vi aspektas tute mizera, diviziestro, tion mi ja devas diri al vi. Ĉe vi estas nur la uniformo, kiu faras el vi generalon; ĉar tiukaze, se vi estus ĝusta generalo, vi ne starus nun ĉi tie nuda antaŭ ni kun via tuta malgrandeco, sed ni estus viaj kaptitoj kaj vi ordonus nin ĉiujn enfosi.“
Arcadio kapjesis konfirmige kaj diris: „Tio, kion Profesoro diris, estas ĝusta. Jen, diviziestro, rigardu foje al la generalo, kiun havas ni. Li ne havas belan uniformon tian, kian vi, li tute ne havas uniformon. Ambaŭ ledogamaŝoj, kiujn li portas sur siaj piedostoj, estas dekstraj, ĉar iu alia havas la du maldekstrajn, aŭ ambaŭ maldekstraj restis sur la stilzoj de du el viaj oficiroj, kiam ili per la stilzoj transmondiĝis.“
„No, Arcadio“, interrompis lin Generalo, „tiel tio ne estas. Ambaŭ maldekstraj estis tiel dispafitaj, ke mi ne povis uzi ilin, tial mi havas nur la du dekstrajn.“
„Vi kompreneble rigardas nian generalon ne kiel ĝustan generalon, diviziestro, ĉu ne?“ demandis Celso. „Vi pensas, ke li estas ne ĝusta generalo, ĉar li ne surhavas belan uniformon tian, kia vi. Sed ni ne bezonas uniformojn. Por povi marŝi ni ankaŭ ne bezonas flagojn kaj aliajn viŝĉifonojn, kiujn bezonas vi por ekhavi kuraĝon. Ni kuraĝas ankaŭ sen flagoj kaj sen tamburoj kaj timbaloj, kaj ni scias ĉiam, kien ni apartenas, kaj kie estas nia bataliono. Ni ankaŭ ne bezonas striojn sur la manikoj kaj ne stelojn aŭ aglojn sur la ŝultroj por buĉi iujn federales aŭ rurales. Ni scias, kion ni celas. Ĉiu unuopulo el ni scias, kion li celas. Vi kaj ĉiuj viaj soldatoj dum ĉiuj horoj de la tagoj devas esti komandataj, por ke vi sciu kion vi celu; ĉar neniu el vi mem scias, kion li deziras. Vi, la uniformitaj soldatoj, estas kiel ŝafoj, kiuj kuras tien kaj tien, se la ŝafisto ĵetas terbulojn al ili aŭ pelas la hundojn inter ilin.“
„Ĝuste dirite“, enmiksiĝis denove Profesoro, „tute ĝuste dirite, frateto. Jen la kaŭzo, kial ni gajnos la revolucion.
Vi malvenkos, kaj ni gajnos ĝin, eĉ se la revolucio daŭros ankoraŭ kvin jarojn aŭ dek da; ĉar ni ĉiuj scias, kion ni celas, sed viaj ŝafoj ne scias tion, ĉar vi ne permesas al ili, ke ili mem celas ion, aŭ mem pensas ion por si mem. Se vi frostotremas, diviziestro, proksimiĝu trankvile al la bivakfajro. Ni ne voros vin. Almenaŭ ne jam nun.“
Generalo kliniĝis, levis la uniformveston de la diviziestro supren, tenis ĝin alte kaj vokis: „He, muchachos, kiu el vi volas havi bonan jakon?“
Unu el la muchachos, kiu havis tute disŝiritan ĉemizon kaj truigitan pantalonon, vokis: „Mi povas uzi la jakon. Nokte, se mi gardas, estas damne fride.“
Generalo ĵetis ĝin al li. La ulo kaptis la vestaĵon kaj tuj surmetis ĝin. Li disbutonumis ĝin kaj trovis, ke la jako estas tro vasta. „Tio tute ne ĝenas min“, li diris ridante, „la sekva haciendo, kiun ni okupos, liveros la remburon, tie mi tiom grasmanĝigos min, ke la jako de tiu putinĉasulo tute bone taŭgos al mi.“
„Lasu la aglojn senĝenite sur la ŝultroj“, vokis Celso al la muchacho, „el ni vin ja tamen neniu rigardos Generalo.“
Profesoro ridis: „Konsentite, Esteban, trankvile lasu la aglojn tie kaŭri plu, ili aspektas tiom belaj. Se vi iutage venos al Jovel kaj preteriros la kazernon, la tuta gardistaro tuj saltos al la fusiloj. Vi povos iri en la kazernon kaj komandi ekmarŝi la tutan regimenton, tien, kien vi volas, aŭ eĉ konduki ĝin ĉi tien kun la kampokanonoj kaj la kartoĉoj. Neniu el la soldatoj rigardos al via vizaĝo, tion tute ne timu. Ili vidos nur viajn epoletojn, kaj se ili tie vidos tri stelojn aŭ eĉ la aglon, jen ili perdos la menson tute kaj fariĝos maŝino. Vi devos nur krii al la maŝino, kaj jam ili ekkuros, mezen de lago, se vi ordonos kuri al la maŝino. Ĉiu azeno povas kurigi ĝin, se li metas aglon aŭ kelkajn stelojn sur la ŝultrojn. Tion vi kompreneble ne pensas ebla, sed tiel estas.“
„Nu, kaj kiu volas havi la pantalonon? Ĝi havas postparton el pura softa ledo“, aldonis Generalo, kiam li tenis alte la pantalonon, por tuj transdoni ĝin.
„Nu do, donu ĝin al mi“, respondis Cecilio. Per unu movo li detiris la sakĉifonon, kiun li surhavis kiel pantalonon, kaj vestis sin per la eleganta pantalono de la diviziestro. Poste ekstarante kaj karese tuŝante la pantalonon, por vidi, ĉu ĝi taŭgas, li diris: „Jen tie malsupre mankas ja parto, kie ĝi estas?“
La muchachos ridis. Unu el ili vokis: „Jen tia pantalono, kian portas tiaj putinfiloj nomataj generaloj. Ĉu vi tie malsupre ne vidas la butonojn? Ili estas por tio, ke tiuj caballeros malsupre povas fermi la pantalonojn.“
Kaj alia diris: „Tio estas tre necesa por tiaj oficiroj, sciu, Cecilio, por ke ili malsupre povu fermbutoni siajn pantalonojn. Tiukaze oni ne vidas, se la merdosupo elfluas malsupren, ke ili pro timo plenigis siajn pantalonojn. Tio ĉiam tiel iras, kiam oni sendas ilin al ni, al la ribeluloj, se ni havas karabenojn kaj mitralojn. Nur se ni havas nenion en la manoj krom maĉetoj aŭ eĉ nur bastonojn, jen ili kuraĝas kiel malsataj leonoj.“
La diviziestro ne sciis, kion li faru mem. Ĉio, kion oni parolis tie kaj mokis kaj ridis, okazis je ties kostoj. Tiom malinda, tiel nudigita de sia moŝteco kaj tiom malgrava li ŝajnis al si mem, ke li eĉ ne plu kapablis kompati sin mem. Se li havus sian Automatic ĉemane, li tuj finus sian vivon. Kiam li pensis tion, li ekhavis la ideon, ke li ne mortpafu sin mem, sed ĝis la lasta kartoĉo pafu al la muchachos kaj bone atentu, ke Generalo ricevu la unuan bone celitan pafon. Dum la migrado de siaj pensoj tien kaj ĉi tien li ekimagis alian elirvojon, kiun li eble povus provi sukcese: eksalti kaj simple ekkuri. Eble ja sukcesus, ke unu el la muchachos knale postsendus kuglojn al li kaj surterigus lin tiel, ke li verŝajne ne plu devos elteni humiligojn tiajn, kiajn li jam trasuferis, ĉar tiukaze ili subite finiĝus. Li jam leviĝis genue kaj apogis ambaŭ manojn surtere por bone eksalti. Sed tiumomene li rimarkis, ke li surhavas nur la duonlongajn kalsonojn kaj neniujn botojn, sed nur truigitajn ŝtrumpojn sur la piedoj. Surŝtrumpe li nur malbone povus kuri sur tiu tero kaj firmteni per unu mano la kalsonon, por ke ĝi ne tute malsuprenglitu de li. Imagante tion, li konsciiĝis, ke sub tiaj cirkonstancoj li treege ridindigus sin, ke kontraŭ tio la ĝistiama hontigo de lia persono ankoraŭ ŝajnis kvazaŭ tolerema, des pli, ĉar li ne iniciatis tiun hontigon kaj ankaŭ ne povis malhelpi ĝin. Sed per sia propra forkurprovo li ja mem malhontigus kaj senhonorigus sin. Tial li restis sidanta kaj atendis sian mortverdikton, kiu, kiel li sciis, ankoraŭ en la sama horo estos decidita.
Revenis la muchachos, kiuj forkondukis la leŭtenanton kaj raportis: „Generalo, li pendas.“
„En ordo“, respondis Generalo, „kiam li sufiĉe longe estos pendumita, vi reiru tien kaj alportu la lazon al ni. Ni bezonas ĝin ĉi tie por nia najbaro, por la General de Divison. Ni ne povas permesi al ni preni por ĉiu nova oficiro novan ŝnuregon. Tiom riĉaj ni ne estas, kaj la tempon mortbati lin per ŝtonoj ni ankaŭ ne havas. Kion pensas vi, diviziestro?“
„Vi ja certe povos cedi al mi ankaŭ la etan peceton da honoro mortpafi min. Pli ol unu kuglon vi ne devos disipi pro mi.“ La diviziestro provis kolekti fortojn por ridado, sed la rido flankeniĝis kaj restis firmgluita en sulko, kiu etendiĝis de la maldekstra buŝangulo ĝis la angulfino de la suba makzelo.
La muchacho, kiu ricevis la pantalonon de la diviziestro, ĵetis sian truigitan kaj disŝiritan pantalonon transen, rekte antaŭ la piedojn de la diviziestro.
„Tiujn mi ja nun rajtas surmeti, ĉu?“ demandis la diviziestro.
„Kompreneble“, diris Celso. „Ni estas tre ĝentilaj. Ni lasas neniun, eĉ ne divizian generalon, ĉiam kaj eterne kuradi en ties kota subkalsono. Kion pensu niaj inoj pri tio? Oni eble eĉ povus supozi, ke ni estas fie morala grego de sovaĝaj indianoj.“
Li turniĝis kaj vokis transen al grupo: „Kiu el vi havas superfluan malnovan ĉemizon por nia gasto? Vi ricevis hodiaŭ sufiĉe da novaj ĉemizoj, kiujn la uniformados alportis pro pura amo al ni kaj por nia granda ĝojo. Ek, ĵetu ĉemizon ĉi tien, eĉ se nur estus viŝĉifono! Ni fordonas volonte ion al la povruloj kaj nuduloj el tio, kion ni povas malhavi.“
Flava truigita lana ĉemizo, kiu pro ŝvito fetoris kiel pesttubero, alflugis de ie. Celso kaptis ĝin.
„Do, jen via ĉemizeto, diviziestro“, diris Celso, la ĉemizaĉon ĵetante al li. „Vi ja ne pensu, ke ni ne scias, kiel traktendas gastoj, kiuj venas al ni. Eĉ, se estas gastoj, kiujn ni ne invitis.“
Denove li laŭte vokis: „Ĉu iu havas paron da trivitaj huaraches, kiun li ne plu bezonas? Ek, ĵetu ĝin ĉi tien.“
Paro da malnovaj sandaloj flugis rapide tra la aero. Ĝi falis antaŭ la diviziestron, kiu penis tiregi la disŝiritan ĉemizon sur sian grasan korpon.
Muchacho per piedo ŝovis la sandalojn pli proksime al la diviziestro. „Jen la rajdobotoj por vi, diviziestro, por ke vi ne tretu dornojn en viajn delikatajn piedetojn“, li diris, donante al sia voĉo kareseman tonon. Sed tuj poste li ŝanĝis la softan tonon kaj diris krude kaj preskaŭ kriante: „Pro ni neniu kiam ajn afliktiĝis pri tio, ĉu ni tretis dornojn pieden ĉu sur venenajn skorpiojn, aŭ ĉu ni vundis ĝissange niajn piedojn per pintaj ŝtonoj. Sed ni ne estas tiel senhontaj, kiel vi supozas, diviziestro. Ni estas treege honestaj homoj. Ni scias, kia sento estas, se oni kurante puŝas dornojn tricolajn tra niajn piedojn, tiel, ke la pinto ekvideblas surpiede.“
„Nun ni foje rigardu la kampadejon, kion faras la muchachos, kaj kion ili havas en siaj pelvoj kaj patoj por la vespermanĝo“, diris Generalo, dum li ekstaris. Ĉiuj muchachos apartenantaj al la stabo sekvis lin.
Kiam ili estis irintaj kelkajn paŝojn, Generalo turniĝis kaj vokis malantaŭen: „He, diviziestro, vi iru kompreneble kun ni. Ek, ek, aŭ ni helpos surpiedigi vin.“
La diviziestro ekiris, sufiĉe malvoleme, ĉar li devis obei al tiu pedikohava kotulo; ĉar tiukaze, se li ne estus obeinta, oni certe traktus lin per pugnoj. Kaj tion li tamen volis eviti.
La grupo promenis leĝere al la kampadejo.
„Vi havas ĉi tie bonegan kampadejon“, diris Generalo preterire.
„Tio estas prava“, konfirmis la diviziestro kaj ekbruligis cigaredon. „Tiu kampadejo lerte okupita kaj gardata kontraŭ la prerioj per kelkaj naturaj sulkaj tranĉejoj, ne estas facile okupebla de trupo, kiu ne konas la terenon kaj ne scias, kiel ĝi estas gardata kaj fortikaĵigita. Mi povus defendi la kampadejon kun du batalionoj kontraŭ tuta divizio, dum monatoj, tion mi ja rajtas diri.“
„Tio ĝojas min, ke konfirmas ĝuste vi tion al mi, diviziestro.“ Generalo kapjesis, evidente kontentigite. „Mi elserĉis tiun kampadejon mem kaj asignis ĝin kiel kampadejon, ĉar ni bezonas dum sufiĉe longa tempo trankvilon. Ni estas elĉerpitaj, senfortaj, kaj ni devas ŝpari ankaŭ municion; tiel grase ni ja ne estas ekipitaj. Mi povas ja trankvile rakonti tion al vi, ĉar vi ne povos uzi tion, proksimume post horo ni fine devos forŝovi vin en la transmondon. Kiel ajn forte ni bedaŭros perdi tian noblan gaston, kia estas vi, kaj aldone eĉ tiel rapide.“
Ili iris plu, laŭ tiu kaj tiu direkto. Generalo montris al la diviziestro mitraloneston, kaj rimarkigis, ke la municio vere ne abundas. Ŝajne, ĉar la grandaj stokejoj kun municio kaj kun superfluaj armiloj estis bone kaŝitaj.
„Ĉu vi havas kanonojn en Balun Canan, diviziestro?“ demandis Generalo, sen eĉ rigardi al li.
„Ses ni havas. Malpezajn. Sepdekvinkalibrajn. Kaj tion mi devas diri al vi, se ni estus havintaj nur tri da ili hodiaŭ ĉi tie, jen postrestus eĉ ne stumpo de vi.“
„Eble. Kiu povus scii? Tiaj aferoj okazas ĉeokaze. Mi esperas en tia kazo, ke via brigadisto aŭ unu el viaj koloneloj, se li venos la venontan fojon por fine draste tradraŝi niajn postaĵojn, kunportos ne nur tri, sed ĉiujn ses kanonojn, alikaze mi devus noti tion kiel grandan fiaĵon de li. Tion vi povas skribi al li, se vi volas. Mi donos al vi peceton da papero. Ni vere povus uzi la kampkanonojn, ankaŭ kelkajn kanonistojn aldone, kiuj montru al ni, kiel oni devas trakti tiajn aĵojn. Mi estas certa, ke estas malpezaj kanonoj, kiujn oni povas dismunti kaj ŝarĝi sur mulojn.“
„Certe tio eblas“, respondis la diviziestro. „Sed pri tio plej malmulte okupiĝu, muchacho, ĉu ili ŝarĝeblas ĉu ne. Se mi ĉi tie ne estus tia mizera kaptito, mi promesus al vi je mia ĵurvorto, ke vi certe ekvidus la kampkanonojn, sed kompreneble nur la buŝojn.“ „Certe mi komprenas tion“, diris ridante Generalo. „Domaĝe, ke ni ne plu povos ŝanĝi tion. Vi vidis tro multe ĉi tie. Vi nun bone konas la kampadejon. Kompreneble, mi ja ree povus meti ĝin al alia loko. Aŭ mi iros renkonte al vi sur alia vojo. Vere, dum mi pensas pri tio, diviziestro, mi preskaŭ ne povas plu deteni min lasi foriri vin libera. Ne, ne, ne obĵetu ion. Estas efektive tiel, mi volonte volus fari vin donaco al la glorriĉa armeo de El Caudillo.
Kvazaŭ kiel speco de kontraŭdonaco, sciu tion, por la multaj belaj karabenoj, revolveroj, kaj mitraloj kun ĉiuj aldonaĵoj, kiujn vi sendis al mi tiel afable. Mi pensas vere tute serioze pri tio lasi forkuri vin, tia, kia vi estas nun.
Kaj se estus nur tial, por ke vi kunprenu dum la venonta fojo ĉiujn viajn kanonojn kaj tiam fine faru finon al ni. Inter ni dirite, diviziestro, ni satas jam pri la tuta afero, ĝisgorĝe. Ĉiuj muchachos volas iri hejmen. Ankaŭ mi volus iri hejmen. Do, se vi tiam kunportus la kampkanonojn, tiukaze tio ne longe daŭrus ĝis ni havus bonan kialon por forkuri. La municio estas rara, kiel vi vidis mem, tro rara por ke ni ankoraŭ longe povus elteni.“
La diviziestro kapjesis kelkfoje. Sed estis videble, ke li aŭdis nur malatente. Pripensante li ellaboris planon. Sed la plano konfuziĝis en lia kapo, ĉar li havis du planojn, kaj li daŭre eraris pri tio, kiu estas kiu. Foje li pensis pri tio, ĉu ne tamen ankoraŭ iel eblus fuĝi. Dum aliaj momentoj, la soldato, kiu li estis, lin ne lasis trankviliĝi. Li ellaboris atakoplanojn kaj surprizajn superruzajn manovrojn pri la maniero, kiel li superfortos la kampadejon, sub la antaŭkondiĉo, ke oni ofertos al li la okazon reatingi sian ĉefkomandejon.
Fine liaj tien kaj tien flugantaj pensoj bruske estis interrompitaj per tio, ke Generalo subite diris tute koncize: Muchachos, rekonduku lin al la staba bivakfajro.“
Generalo vokigis la tri virojn, kiuj pendumis la leŭtenanton.
Ili venis al la granda fajro.
Generalo tiris ilin flanken kaj interparolis longe kun ili. El la gestoj de la muchachos ekkoneblis, ke Generalo per demandoj kaj respondoj certigis, ke la aliaj komprenas ĉion tute ĝuste.
Ili fine foriĝis kaj post certa tempo revenis al la staba fajro. Unu el ili portis nun maldekstre transŝultre lazon, kiu estis malpurigita de seka ŝlimo.
Ili staradis certan tempon por atendi pluajn ordonojn.
Ekvidante ilin, Generalo turniĝis al sia honorata gasto kaj diris: „Kiel mi vidas je mia granda bedaŭro, diviziestro, vi pretas nun forlasi nin, por sekvi vian leŭtenanton, kiu jam grandan distancon antaŭas al vi. Pro certaj rilatoj estas domaĝe, ke ni ne pli longe povos okupiĝi pri vi. Sed komprenu, frateto, je longa daŭro ĝi iam ekenuas kune ludadi. Ni estus devintaj pikigi vin sur maĉeton jam ĉe la surprizo sur la monteto, de kiu vi gvidis la grandan batalon. Tamen komprenu, okazas tiom malofte, ke vizitas nin vera divizia generalo. Kaj tiel, kiel ni estas kreitaj, ni estas ja tiom avidaj kutimiĝi al aristokrataj kondutmanieroj, kaj tiujn ni povas lerni nur de niaj aristokrataj vizitantoj. Iu el ni eble iutage fariĝos guberniestro, kaj se la angla ambasadoro venos al li, li ja simple ne povos diri al li: ,,Ay, que chingue a tu madre, cabron!“ Ĉu vi ne same pensas, diviziestro?
Li turniĝis kaj vokis: „He, kiu el vi havas la ĉe-koksan botelon de nia gasto? Vi, ĉu? Redonu ĝin al la caballero.“
La muchacho transdonis ĝin al al diviziestro. Generalo ridis: „Diru dankon, diviziestro. Vi bezonos ĉiun guton de tiu botelo dum la sekvaj tridek minutoj.“
„Por tio mi ja vere devas danki. Do, gracias!“
,,No hay porque. Ne necesas danki, mi volonte faris.“ La diviziestro engorĝigis sukan gluton kaj malaperigis la botelon en poŝo de la disŝirita lana pantalono, kiun li surhavis. La pantalono estis tro malvasta por li; tiel, ke ĝi je la gamboj komencis krevi. Sur la ventro ĝi larĝiĝis kelkajn colojn, kaj estis plu kuntenata nur per ŝnuro, kiun la diviziestro firmligis ĉirkaŭ ĝin.
„Ĉu vi havas cigaredojn por la vojo, diviziestro? Niaj gastoj ne disvastigu pri ni, ke ni sendis ilin en la sekan dezerton sen malgrandaj donacoj de amikeco. Kompreneble, tion, kion fumas ni, diviziestro, certe ne bonfartigos vian stomakon.“
Li ree turniĝis kaj vokis: „He, muchachos, kiu havas la oran cigaredingon de nia kara diviziestro?“
La muchachos rigardis sin reciproke. Poste vokis unu el ili: „Jen ĝi, Generalo. Jen en la poŝo de la jako, kiun mi surhavas. Mi nur nun palpis, kio ĝi estas. Kaj ĉi tie estas ankaŭ lia eleganta fajrilo. Malbenite! Tio estas efektive eleganta. Sed mi ne povas eligi sparkon.“
Generalo malfermis la cigaredingon, nombris la cigaredojn kaj transdonante la ingon, diris al la diviziestro: „Ili tute sufiĉas por vi, diviziestro, por la sekva horo. Pli poste al via pulmo mankos la movolibero por bezoni pliajn.“
„Gracias!“ diris la diviziestro denove, reprenante la cigaredingon.
Generalo nur kapjesis kaj rikanis: „Tio estas ja nun certe ĉio, kio farendis, diviziestro. Ni tre dankas pro via vizito. Adios, adiosito, divisionario, estis ĝojo por mi, al vi konatiĝi. Adios. Vaya bien!“
La tri muchachos, kiuj havis la taskon akompani la diviziestron, proksimiĝis al la diviziestro.
La diviziestro iris kelkajn paŝojn antaŭen. Tiam li haltis, turniĝis kaj vokis: „Sed vi estas tamen pedikohava kota hundido de stinkanta indianino, naskita en ŝlimo. Mi ja fine al vi ankoraŭ volis diri tion, kion mi pensas pri vi, antaŭ ol mi estos sendita transen.“
„Kaj tion li nomas aristokrata ĝentileco“, postvokis Generalo kun altvoĉa ridado al li. „Ni nutris lin, ni vestis lin, ni promenigis lin por lia digesto, ni donacis belegan kristalbotelon kun la plej fajna konjako al li, ni donacis al li pezan oran cigaredingon por la vojo, kaj nun li krias fian impertinentaĵon al ni vizaĝen, kiel adiaŭon. Jen la ĝentileco de diviziaj generaloj. Li eĉ ne dankis por la tortiljoj kaj frijoles, kiujn ni donis al li, por savi lin de plorinda malsatmorto. Sed tiel ĝi iras en la mondo, kaj ni devas estas kontentaj pri tio, kion ni havas.“
Ĉion ĉi vokis Generalo kun laŭta ridado. Sed tiam li ŝanĝis la tonon kaj postkriis al la viroj forkondukantaj la diviziestron: „Donu al la olda merdulo kvin minutojn, por ke li povu preĝi kaj glatigi siajn finkalkulojn. Forkonduku lin sufiĉe malproksimen, por ke li ne fetorigu fie la kampadejon. Morgaŭ ni scios, kiu stinkas pli, ĉu diviziestro ĉu indiĝena ribelulo. Do marŝu sufiĉe eksteren, ses kilometrojn almenaŭ, ĉu komprenite, muchachos?!“
„Seguro, Generalo, certe“, vokis la uloj malantaŭen kaj puŝis la diviziestron en la dorson, por ke li moviĝu pli rapide.
Kiam la muchachos kun la diviziestro survoje eksteris sufiĉe for de la kampadejo, ili haltis.
Unu el ili diris: „Ni ja ĉiuj ne devas hasti, ĉu ne diviziestro? Kial ne sidiĝi ĉi tie kaj ne fumi cigaredon?“
„Ĉu vi volas gustumi cigaredon el miaj? Ili estas el Egiptio.“
„Povas esti. Eble ili estas bonaj. Sed ni fumas la proprajn kun pli granda plezuro. Gracias.“
La diviziestro eltiris sian ĉeflankan botelon kaj glutetis. Poste li frotis sian dikfingron frapsone sur la botelo kaj etendis la botelon al la muchacho, kiu sidis plej proksime apud li. „Prenu gluton, muchacho“, li diris konfideme. „Ankaŭ viaj companeros prenu gluton. Restos al mi ankoraŭ sufiĉe en la botelo.“
„Mi prefere akceptos neniun, senor general, ĉar tiukaze, se mia jefe flaros mian buŝon kaj rimarkos ke mi fetoras laŭ aguardiente, li batos per pugno sur mian grimacon, „Eĉ multe pli terure“, respondis unu el ambaŭ, „li glate pafos pecojn da plumbo en niajn stomakojn, se ni fetoros laŭ aguardiente.“
La diviziestro tuj perceptis la alparolon „senor general“ ĉar li ne plu aŭdis ĝin ekde sia kaptiĝo. Ĝi bonfartigis lin, tiel kiel bonfartigas punkaptiton la sciigo, ke li estas enliberigota, ĉar finfine montriĝis, ke li sen kulpo estis punverdiktita kaj nun ricevos publikan honordeklaron.
„Via jefe certe estas tre severa tirano, kiu ne permesas al muchacho eĉ la plej etan ĝojon“, diris la diviziestro.
„Tio li kompreneble estas. Sed kion ni faru kontraŭ tio? Li havas la potencon pri ni.“
„Kaj cetere, kion vi povos atendi, muchachos? Li kaj Profeso ĉiutage hurlas al vi centfoje pri 'Tierra y libertad'. Sed, se ĉiu tero estos detruita, kie vi do povos havi teron?“
„Tio estas ĝusta, senor general. Pri tio ni ne pensis.“
„Kaj mi povas diris al vi ankoraŭ eĉ alion, muchachos. Momente vi ja havas avantaĝon. Sed tio ne daŭros longe ĝis tutaj brigadoj, eĉ tuj kun tricent mitraloj kaj kvincent kanonoj, estos senditaj kontraŭ vi, tiam postrestos eĉ ne hartufo de vi. Kion vi faros tiam kun via tierra y libertad, se vi ĉiuj estos mortaj?“
„Jes ja, kion ni faros tiam, companeros?“ demandis unu el la akompanantoj. „La senor general pravas. Sed kion fari?“
„Ĉiu el via triopo estas sana kaj forta ulo“, opiniis nun la diviziestro. „Mi ja bone povus uzi vin kiel soldatojn, kun plena militsalajro. Tio estas amaso da mono. Kaj se vi tiam estos servintaj tri aŭ kvin jarojn, vi havos tiom da mono, ke vi facile povos aĉeti al vi iun ranĉon, kiu plaĉos al vi. Tie vi povos vivi en paco kaj kultivi viajn agrojn, kaj ĉion, kion vi vendos, apartenos al vi, kaj neniu povos forpreni ĝin de vi.“
„Senor general vere pravas, companeros, ĉu? Tute tiel, kiel li diras, statas la afero. Sed kion ni faru do?“ „Mi diros al vi la sekvan, muchachos. Nu, kiel vi nomiĝas? Tiel. Bone. La nomojn mi memortenos. Kaj nun bone aŭskultu. Kial vi pendumu min ĉi tie? Tio estus murdo. Kaj estus granda peko. Pri tio vi povas demandi ĉiun cura. Kaj pro tio vi ne alvenos en la ĉielon, sed en la inferon. Ja kial vi ĉiuj volas iri inferen, se la ĉielo malfermas al vi? Mi estas olda viro kaj ne longe vivos plu, tion vi povas vidi. Mi diros al vi la sekvan. Vi konduku min al la sekva ranĉeto, kie mi povos pruntepreni ĉevalon kaj rerajdi kaj pasigi en paco la restaĵon de mia vivo.
Poste vi reiru al via kampadejo kaj rakontu al via jefe, ke mi estas bone pendumita, kaj ke mia lango elpendas duonon de metro el mia buŝo. Vi devos reiri en la kampadejon, ĉar alikaze ekestos suspekto kaj via jefe postsendos kelkajn muchachos sur ĉevaloj al mi. Alikaze mi tuj povus kunpreni vin, kaj tuj morgaŭ vi povus esti soldatoj.“
La muchachos aŭskultis lin tre atenteme.
„Sed estos pli bone, se vi reiros kaj diros, ke mi estas pendumita. Tiukaze via jefe postsendos neniun al mi. Tiam, morgaŭ aŭ postmorgaŭ vi povos forŝteliĝi kaj veni al nia ĉefkampadejo. Kaj tie mi donos al ĉiu el vi cent pesojn.“
„Cent pesojn, senor general, ĉu vere?“ demandis la muchachos malfideme.
„Por ĉiu el vi cent arĝentajn pesojn. Kaj se vi volos, vi povos fariĝi soldatoj eĉ krome. Sed se vi ne volas fariĝi soldatoj, tiukaze ĉiu el vi prenu siajn cent pesojn kaj iru hejmen al sia vilaĝo. Mi eĉ skribos al vi leteron por via komunumo, ke vi estas bonaj homoj, kaj ke oni ne rajtas meti iun el vi en prizonon, ĉar vi ribelis. Ĉar ĉiuj aliaj ribeluloj estas mortpafendaj. Sed ne vi.“
„Kion vi diras pri tio?“ ili demandis sin reciproke. Kaj ĉiu respondis, ke li konsentas.
Sed la plej ruza el la triopo diris: „Senor general, sed estas pli bone, se vi tuj nun donos paperon al ni, por ke ni ricevu la cent pesojne efektive.“
„Kompreneble, kompreneble“, respondis la diviziestro, „tio estas tute ĝusta, ke mi skribu al vi notfolieton. Sed mi ne havas paperon. Ankaŭ ne krajonon. Ĉio ĉi restis en mia jako kaj en mia pantalono. Mi povis savi nur miajn cigaredojn kaj la botelon. Ĉu vi ne fidas al generalo, muchachos?“
„Multaj homoj, ĉu generaloj ĉu ne generaloj nin tiom ofte trompis“, diris unu el ili, „ke ni fidas al neniu plu. Sed ĉifoje ni pretas fari tion, senor general“
„Vi ne seniluziiĝos, muchachos“ La diviziestro leviĝis kaj aldonis: „Tiukaze ni ekiru, por ke ne fariĝu tro malfrue. Fariĝis ja jam nokto.“
„Ne afliktiĝu, senor general, ni konas la vojon ankaŭ en la nokto. Ni gardis ĉi tie en la eksteraj postenoj.“
Ili marŝis proksimume duonhoron. La pado estis aĉa, jen ŝtoneca jen marĉa jen dense prikreskata de arbustaĵoj.
Luno lante leviĝis, fariĝis videbla, ekprilumis la vojon kaj perdiĝis inter disŝiritaj nigraj nuboj, tiam denove montriĝadis kaj post kelkaj minutoj denove malaperadis. La diviziestro ĝemis. Lia paŝado fariĝis peza kaj laca. De la tria matene li estis surpiede. Kion li trasuferis je la ŝajne senfina tago, se oni eĉ ne pensas pri ties perdita batalo,rabe forprenus eĉ de juna viro fine de tia tago ĉiun forton el la piedoj.
La vojo malfermiĝis nun al senarbejo.
La diviziestro ekvidis grandan ŝtonon, iris renkonte al ĝi kaj peze spirante sidiĝis sur ĝin kaj diris: Muchachos, mi supozas, ke mi ne povos iri plu. Mi devos pasigi la nokton ĉi tie.“
„Jen nia jefe tuj matene forkundukos vin de ĉi tie, senor general“, diris unu el la viroj.
„Certe, tute certe; kion mi faru?“ Li viŝadis per unu el la malpuraj manikoj de sia disŝirita surkorpa ĉemizo sian vizaĝon kaj la frunton.
Li ekbruligis novan cigaredon.
Duono de Luno denove videblis dum kelkaj minutoj.
La diviziestro, diligente fumante sian cigaredon, ĉirkaŭrigardis, jen al tiu certa direkto jen al tiu ĉi. Kien ajn li rigardis, li vidis la nigrajn vandojn de la vepro. Nur la senarbejo estis malfermita kaj klara, kun helaj herbotufoj kaj kun malhelaj makuloj kaŭzitaj de la ombroj de tiuj balailsimilaj herbotufoj.
Malproksime, en la direkto, en kiu troviĝas Balun Canan, la kampadeja loĝloko de lia divizio, flagre flirtadis de tempo al tempo la flugiloj de vetera lumado tra la nigra nokta ĉielo.
„La ĉefkomandejo de la divizio“, pensis la diviziestro. „Kiel bone kaj mole estus tie ĝuste nun. Sidadi en la kazino kun kesto da bongustaj bierboteloj apud si, ludante domenon kun majoro Fernandez kaj kapitano Munguia. Capitan Munguia, damne, kiel soldato li valoras eĉ ne tiom, kiom hundofekaĵo, kaj kiel caballero malpli ol sakĉifono. Sed en kazo de bezono oni povas voki lin por domenludo. Li venas ĉiam. Tiu piedlekulo.“
La diviziestro suĉis kun profunda enspiro la cigaredon. Eklumante ĝi ardetis blanke.
,Dios mio, sankta Dio en la ĉielo!“ li vokis kun laŭta tono kaj leviĝis rapide de la ŝtono, sur kiu li sidis. Li forĵetis la cigaredon.
„Sankta Dipatrino Maria, Madre Santisima, pri tio mi ne pensis. Sakre, pri tio mi tute ne pensis.“ Li diris tion laŭte, lia voĉo estis plena de neimageble akra teruriĝo.
Sen intenci tion, li lasis refali sin sur la ŝtonon. Lia okulparo ekmigris, kvazaŭ tuŝante la nigrajn vandojn de la vepro, dekstren kaj maldekstren, maldekstren kaj dekstren, ade kaj samritme, kvazaŭ moviĝus lia kapo per si mem. Ĉe tio li levis kaj mallevis sian supran korpoparton.
Subite li haltis, ne plu moviĝis kej elpuŝis mallongan krudan ridon.
„Do, jen tio, kion li intencas fie fari al mi. Do tio. Mi neniam supozis, neniel ajn, ke li vere kapablas elpensi tian malicon. Gracias, o Dios mio, dankon al vi, ho, Dio, ke mi ĝustatempe pripensis tion.“
Kvazaŭ malŝarĝite de granda ŝarĝo, li faciligite elspiris. Li prenis novan cigaredon kaj blovis kelkajn nubetojn de la fumo for de si.
La muchachos montris per neniu vorto kaj per neniu gesto, ke ili eĉ nur iomete afliktiĝas pri tio, ĉu la diviziestro ekhavas atakojn kramfajn aŭ ĉu li evidentigas nerezisteblan urĝon saltadi sur tiu senarbejo kiel faŭno.
Kvazaŭ li tute forgesis la muchachos, kiuj sternis sin sur la preria tero, sen tro malproksimiĝi de li, la diviziestro parolis tiel laŭte al si mem, kvazaŭ li parolus antaŭ kolektiĝintaj oficistoj, por klarigi al ili certan situacion. Dum li parolis, li fumis laŭkutime la cigaredon.
„Kion, ĉe la diablo, mi povus diri, se mi alvenus en la ĉefkomandejon? Jen ili ĉiuj ĉirkaŭstarus kaj gapus min.
Mi alvenus sola, tute sola mi revenus, sen damaĝo kaj sana, eĉ sen grataĵo sur la vizaĝo. Eĉ ne kilogramon pli malpeza mi estus. Kaj mi alvenus kamuflita kiel senhejmulo kaj kiel pedikohava monteria indiano. Sen bataliono mi revenus. Neniu oficiro revenos. Neniu serĝento. Ili ĉiuj mortas. Revenos nur dudek sangantaj rajdistoj, kaj kelkaj lamiruloj alvenos sur senseligitaj muloj. Sed mi, la General de Division, revenus sen bataliono, sen armiloj, en ĉifonoj, sen grato survizaĝe, sana kaj vigla kiel el manovreto. Tion li elserĉis por mi. Tial li forsendis min kun tiuj viroj, kiujn li komisiis, ke ili akceptu subaĉeton fare de mi. Tiujn subaĉeti, ĉu? Tiujn, kiuj pendumis la leŭtenanton Bailleres kaj kiuj scias, ke mi scias kaj vidis tion. Tiuj estu subaĉeteblaj, ĉu?“
Li turnis sin al la muchachos. „He, vi, ĉu vi bonvolos diri certan aferon al mi, se mi permesos al vi, ke mi ne plu vivos post duono de horo?“
„Eble, senor general“, diri unu el ili sen ekstari.
„Mi vidis, ke via jefe dum sufiĉe longa tempo parolis kun vi, antaŭ ol li forsendis vin.“
„Li diris al vi, ke vi lasu libere foriri min, ĉu li diris tion?“
„Tio estas nia ordono. Kaj vi, senor general, faru tion, kio plaĉas al vi. Ĉu vi estas morta post duono de horo aŭ ne, tio ne afliktas nin. Ni diros al nia jefe, ke ni volonte estus raportintaj al vi, kian ordonon ni havis. Li diris eĉ al ni, ke ni rakontu tion al vi, antaŭ ol ni forlasu vin.“
La diviziestro komencis cerbumi. Aŭtomate li ekbruligis novan cigaredon. Poste li faris grandan gluton el sia kristalbotelo.
„Ju pli proksima iu estas je la fino, des pli bone tiu komprenas la mondon kaj la homojn, kaj li ekrigardas la esencon de ĉio, kio okazas. Kiu tion iam diris? Ie mi legis tion. Li do volas, ke mi venos nevundita kaj sana al la ĉefkomandejo. Kaj tie mi do rakontu strangan historion pri tio, kiel mi liberigis min el mia kaptiteco. 'Kaj jen vi staras do, caballeros, kaj rigardas min malfideme. Ĉu vi eble pensas, ke mi mensogas, mi, divizia generalo, ĉu? Kial vi tiel rigardas min, coronel Arizmendi? Ĉar mi staras sola antaŭ vi, ĉu? Ĉar neniu alia oficiro povis fuĝi, nur mi, ĉu? Ĉar nur manpleno de sangantaj konfuzitaj kaj preskaŭ freneziĝintaj uloj povis fuĝi, krome neniu, kaj ĉar tamen mi, la divizia generalo, staras nevundita kaj sana antaŭ vi, ĉu? Kompreneble, la uniformon, la monon, la horloĝon, ringojn ka la revolveron mi devis postlasi. Mi devis vesti min kiel ĉifonula indiano por veni senvundita kaj sana ĉi tien, kaj por esti en sekureco. Aŭskultu, majoro Maldonado, damne, kion vi arogas? Atentu! Kial vi kunpinĉas okulon? Ĉu vi ne plu povas rigardi rekte al la vizaĝo de via diviziestro? Kion? Nu, kion vi krimis, ke vi rigardas min kun kunpinĉita okulo kaj kun oblikve torditaj lipoj, kvazaŭ vi volus rikani? Atentu, sinjoroj miaj! Vi ja eble eĉ ne supozas - ja, caballeros, kio tio estu? Ĉu vi imagas efektive, ke mi donis al tiuj indianaj kotporkuloj mian monon, mian uniformon kaj mian revolveron por elaĉeti min por liberigi min? Mi, la General de Division, Petronio Bringas? Mi? Gracias, caballeros. Almenaŭ tion mi nomas honesteco. Dankon, sinjoroj miaj. Vi esprimis mian verdikton. Tiukaze mi ne havos alian eblon. Adios, caballeros! Adios, camaradas y amigos!“
La diviziestro ekteruriĝis. Li leviĝis kaj vokis kriĉante kontraŭ la nigraj vandoj de la vepro, pli kaj pli akresone: ,A-dios! Adios, Caballeros! Adios! Adios!“ Li kriis ĝin certe proksimume centfoje. Jen lia voĉo fariĝis raŭka kaj li ne plu kapablis malfermi la buŝon.
Li kaptis sian gorĝon, kvazaŭ li volus devigi ĝin obei.
Nun li falis en glugladon kaj mallaŭtan ridadon. Tiam li rekonsciiĝis, lasis denove fali sin sur la ŝtonon kaj spiris profunde kun malfermita buŝo.
Li palpis por nova cigaredo.
La muchachos ankoraŭ kuŝis surtere en lia proksimo. Unu el ili transdonis fajrilon al li.
Redonante ĝin, li alridis la viron. „Mi estas ebria, muchachos, ebria, ebria, jen tio, kio mi estas. Ho, tiel terure ebria.“ Li prenis la botelon, metis ĝin al siaj lipoj kaj engorĝigis tiom de ĝi, ke postrestis ĝuste nur gluteto en la botelo.
Li tenis la botelon alte en la lunlumo. Rimarkante la lastan gluteton, li forigis la oran ŝtopilon denove kaj movis la botelon, ankoraŭ nun tenante ĝin per la lipoj, tien kaj tien, kvazaŭ li volus elleki eĉ la tute lastan guteton.
„Jen transe, en tiu angulo, muchachos, ĉu vi vidas tie la belan arbon? Ĝi estas belega arbo. De ĉi tie rigardate ĝi estas ŝajne cedro. Ĉu cedro ĉu mahagono ĉu ebonarbo, tio estas tute indiferenta. Unu estas tiel bona kiel la aliaj. Donu al mi la ŝnuregon, muchacho, kiun vi tie havas sur ŝultro.“
Li kontrolis la ŝnuregon permane. „Diable dura kaj gratiga estas tiu fatrasaĵo. Mizera ŝnurego, sed firma, ankaŭ nodon kaj maŝon ĝi jam havas. Des pli bone. Mi mem ja neniel povas fari bonajn nodojn de tia speco, kiuj tiel bele kaj glate lasas ŝovi sin tien kaj ĉi tien.“
Li ekhezitis, kiam li ŝovis la maŝon kvazaŭ ludante tra la nodo tien kaj ĉi tien. „Tio ja eble ne estas eĉ la sama lazo, kiu gratis hodiaŭ posttagmeze la kolon de mia plej altranga leŭtenanto Bailleres, muchachos, ĉu?“ „Jen la sama, diviziestro“, diris unu el la muchachos sen montri iun specialan intereson.
„Tiukaze tiu lazo jam ekzerciĝis, ĉu?“ La diviziestro eligis hakecan ridadon.
„Ĝi ekzerciĝis“, diris la muchacho tiel seninterese kiel antaŭe.
„Muchachos“, diris nun la diviziestro, lastfine forlasante sian ironian tonon kaj serioziĝante: „Mi povas doni al vi nenion. Kion mi portas sur mia korpo estas pedikohavaj kaj kotaj ĉifonaĵoj, kiuj estas tiel disŝiritaj, ke eĉ viaj companeros ne volis havi ilin kaj ilin forĵetis. La kristalbotelon kaj la cigaredingon mi ne povos donaci al vi, ĉar vi ja en ĉiu kazo prenos la aĵojn kaj ne lasos ilin en miaj ĉifonoj. Tio tiel estas ankaŭ en ordo. Ĉio, kion mi povas doni al vi estas seriozeca 'danko', jam antaŭe donita al vi pro tio, pri kio mi dezirus, ke vi faru ĝin. Mi neniam petis indianon pri io. Sed mi petas vin nun, muchachos, ke vi bonvolu detranĉi post mia lasta elspiro mian vizaĝon de mia kranio, por ke neniu, kiu min eble trovos, ekkonu min. Ĉu vi bonvolos fari tion, „Tion ni povos fari por vi, senor general. Tio ne estas speciala peno por ni. Ĝi ne estas io precipa. Tion ni eĉ faris en la monterioj al vivantaj bestaĉoj, kiuj sekve de eraro de Dio ricevis homajn vizaĝojn.“
„Mil gracias, muchachos, por tiu eta korservo. Mil dankojn. Diru al via jefe, ke li povos reveni morgaŭ ĉi tien kaj leki min je la postaĵo, ankoraŭ antaŭ la matenmanĝo.“
„Ni sciigos tion al li, senor general“
„Bone. Post kvin minutoj, prefere dek minutoj, muchachos, venu transen al mi. Tien, al tiu arbo. Adios. Kaj ankoraŭfoje, multan dankon jam antaŭe, muchachos!“
,No hay porque, senor general, neniu kaŭzo. Vojaĝu feliĉe kaj kontente. Rapidu. Dek minutojn, vi diris. Tiom longe ni ja ankoraŭ pretos atendi.“
La diviziestro estis jam survoje, en la maldekstra mano li tenis la ŝnuregon kaj pendoligis ĝin tien kaj tien.
Li iris iomete ŝanceliĝante. Verŝajne sekve de la ofta gargarado per la enhavo de la kristalbotelo. Tie kaj tie li stumbletis pro dratecaj herbotufoj.
Kiam li atingis la elserĉitan angulon de la malgranda senarbejo, montris sin plenluno klare sur tiu vando de la vepro.
Li krucosignis sin kaj klinis la kapon. Li krucosignis sin denove kaj eltiris per la fadeno, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo, nigran ĉifoneton, sur kiu estis kudrita kruco. Li prenis la ĉifoneton per ambaŭ manoj kaj kisis ĝin.
Li krucosignis sin denove.
Nun li kontrolante glitigis la lazon tra siaj manoj. Li rigardis supren en la branĉaron de la arbo, kaj per energiplena svingo li ĵetis la lazon super branĉon, kiu malproksime de la trunko elstaris en la senarbejon.
La muchachos palpebrume enue rigardis transen. Unu el ili diris: „Espereble li elserĉis larĝan kaj fortan branĉon, por ke li eble ne eĉ ankoraŭ derompiĝu. Li estas peza kiel olda grasa bovo. Ŝajnas, ke ĝi eltenas lin, la branĉo. Donu al mi la tabakon.“
Estis je kvarona horo poste. La tri muchachos intertempe estis irintaj transen al la larĝa arbo.
Unu el ili revenis nun al la senarbejo. Li ekkaŭris kaj komencis froti sian maĉeton je la herbotufoj. Ĉe tio li observis la ĉielon. Nun li vokis: „Tie malantaŭe en Balun Canan ili havas damne pezan fulmotondron. La ventego balaas terure.“
Unu el ambaŭ, kiuj ankoraŭ estis ĉe la arbo, vokis transen: „He, vi, kion vi diras, ĉu ni donacu la lazon al li aŭ ne?“
„Nenion ni donacos“, vokis la muchacho, kiu frotadis sian maĉeton ĝis ĝi estis seka, malantaŭen al ambaŭ. „Ĝi estas tro bela kaj tro forta lazo. Ĝi eĉ ne disŝiriĝas, se tia grasa ulo pendas je ĝi. Oni ankoraŭ ofte povos uzi ĝin, la lazon. Cetere, generalo eble levos stinkantan bruon, se ni ne reportos la lazon. Vi ja scias kiel li povas esti ĉeokaze. Li eĉ resendos nin ĉi tien, por ke ni reportu la lazon. Kiel ĝi aspektas, la diabla fulmotondro venos ĉi tien al ni, kaj tiam mi ne volus fari ankoraŭfoje tiun iron sur tiu damnita mizera vojo.“
„Vi pravas, manito. Pli bone estas, se ni kunprenos la lazon“.
„Damne“, vokis la viro, kiu estis en la senarbejo, reen al la arbo, „ne paroladu tiom longe tie. Tiru lin nun fine malsupren kaj denodigu lin. Li jam delonge ne plu glutas. Rapidu. Mi estas malsata kiel lama kojoto.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.