La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

1

Don Petronio Bringas, divizia generalo kaj aktuala komandanto, de la armeo elsendita fare de la registaro por neniigi la ribelulojn, sidis ĉe la matenmanĝo. Estis matenmanĝo inda al diviziestro, kvankam ĝi estis antaŭmetita en la mastra domo de eta ranĉo, en kiu la generalo aranĝis sian komandejon. Ju pli longe la komandejo troviĝis en la ranĉo, des pli magra kaj pli sulkigita fariĝis survizaĝe la kompatinda viro, al kiu apartenis la ranĉo. Kompreneble, la generalo ja ne estis jefe de banditoj. Li estis aŭtentika generalo de la federaciaj trupoj. Li pagis por ĉiu manĝo duonon de peso. Jen la sama, kion devis pagi ankaŭ ĉiu alia vojaĝanto kaj ĉiu komercisto, kiu vojaĝis sur la vojo kaj petis en tiu ranĉo tranoktejon kaj ricevis ĝin. Hoteloj ĉe tiuj longaj solecaj padoj ne ekzistas; la vojaĝanto tranoktas en la ranĉo, kiun li renkontas survoje malfrue posttagmeze kaj kie li ekscias, ke li ne povos atingi la sekvan ranĉon dum tri horoj, ĉar estos tenebro post unu horo.

Ĉiu vojaĝanto estas kontenta pri tio, kion antaŭmetas la ranĉa mastrino, la edzino de la mastro. Kaj ĉiu estas dankema por ĉiu speciala aldonaĵo, eĉ por ŝanceliĝema litokadro. Sed tiel ranĉisto kompreneble ne povas trakti divizian generalon. Tio, kion li antaŭmetas al la generalo, kostas por ĉiu manĝo minimume kvar pesojn, sed la generalo pagas nur duonon de peso. La ranĉisto ne kuraĝas postuli pli ol la kutiman prezon, por ne eksciti la koleron kaj la malvolemon de la generalo kaj por ke li ne estu trafita de l‘ malbeno de ĉiuj ĉi malgrandaj diktatoroj, kiuj decidas lian sorton. Se la generalo estus sola, tio estus ja ankoraŭ eltenebla kaj la ranĉero dirus al si, ke oni devu fari ion ankaŭ por la bonfarto de la patrio. Sed al la generalo kroĉiĝis longa vosto el oficiroj, servoknaboj kaj servosoldatoj, kiuj ĉiuj kunhelpis kvazaŭ kiel akridoj senmanĝigi la kompatindan ranĉon, ĉiuj po duono de peso ĉiumanĝe. Kaj al ĉiuj antaŭmetendis tiom, kiom ŝajne bezonas manĝi kutime generaloj, majoroj kaj leŭtenantoj laŭ la supozo de kompatinda kamparano.

La generalo kaj la ceteraj oficiroj enuis, ĉar la damnitaj ribeluloj ne volis iri en la interrokan padon, kiu estis elserĉita por buĉi ilin. Kaj tial vizitis ilin ĉiutage inoj, kiujn la generalo kaj la oficiroj mendis tien el la urbo, en kiu troviĝis la garnizono. La ranĉisto kaj ties familo firmpinĉite pasigis la noktojn en angulo de portiko por ke la loĝigatoj povu havi la bonajn ĉambrojn kaj ĉion alian. La dudek aŭ tridek servistoj, kiuj ĉiuj kunkroĉiĝis al la vosto, ne povis pagi duonon de peso, ili pagis nur dekkvin centavojn. Sed neniu el ili ekstaru malsata. Ĉio ĉi, kiom doloriga ĝi estis, ne apartenis al la plej grandaj zorgoj de la ranĉisto, al kiu Fortuno etendis manon, por ke li akiru riĉaĵojn pere de la loĝigatoj, kiel oni rakontis ĉiutage kvindekfoje al li. Foriĝis kokinoj, porkoj, bovidoj, tutaj sakoj da maizo, kaj la knabinoj ĉirkaŭkuradis kun grize flavaj makuloj sur la vizaĝoj kaj rakontis al la mastrino, ke ili certas pri sia gravediĝo.

Tial oni komprenas tute bone, kial la ranĉisto ĉiutage dekkvarfoje preĝis por si mem: Ho, kara Dio, supre en la ĉielo, finfine igu almarŝi la ribelulojn, por ke ili estu buĉitaj, kaj por ke poste la terura sensencaĵo ĉi tie estu finita kaj mi rehavu mian ranĉon, eĉ se nur estus plu ruinoj.“

La diviziestro ĉimomente ne emis rapidi ataki la ribelulojn. Li ricevos militsalajron tiom longe, kiom li estos en la milito. Se la ribeluloj iam ĉiuj estos mortbatitaj, li devos reiri en la garnizonon kaj la milita salajro kaj la riĉaj manĝoj por duono de peso ĉiutage ĉesiĝos.

2

Estis je la deka matene, kiam li oportune kaj bonhumore, peze kaj fortike lasis fali sin sur la krudan seĝon, kiun la ranĉisto ofertis al li kun „Ya listo, mi general!“ por tiel samtempe alludi, ke ĉio estas preta kaj la knabinoj jam estas survoje almarŝi kun la pelvoj. La diviziestro frotadis la tranĉilon kontraŭ la forko, dum li ŝmacis kun dikaj lipoj kaj tiam diris: „He, don Rosendo, kion bongustan ni havas hodiaŭ kiel matenmanĝon? Espereble frandaĵon. Malbenite, ĉi tie en la kamparo, jen mi havas eterne malsaton kaj povas restadi la tutan tagon kaj duonon de nokto nur ĉe la manĝo.“

La ranĉisto entiris dolorplenan fajfantan spiron kaj diris: „Kokinan buljonon, mi general, rostitan rizon kun ruĝa akra papriko kaj tomatoj, ovojn laŭ la mastrino, rostitan kokon, porkidon, kradrostaĵon kun ebria saŭco, mi kompreneble volas diri barbacoa con salsa borracha, krome fazeolan kaĉon, papajon kaj kafon.“

„Jen jam ĉio, don Rosendo?“ demandis la diviziestro kun seniluziigita gesto. „Ĉu neniun mole poblano de guajolote hodiaŭ?“

Siento muchisimo, mi tre tre bedaŭras, mi general“, respondis la plagata viro kun ŝultrolevo. „La meleagroj, kiuj ankoraŭ restas al mi, estas tro junaj por buĉado. Pli ol tridek bonaj kaj grasaj, kiujn mi havis, nu, Generalo, vi ja scias kien ili iris.“

„Sed, mia kara don Rosendo, sur ranĉo tia bela, kian havas vi, kreskas ja tiuj birdoj sovaĝe kaj kvazaŭ senpripense multe. Jen necesas elkovi pli da ovoj. Kiu faru tion, ĉu mi?“

„Ĉu vi eble pensas, ke mi faros ankaŭ tion por vi, don Rosendo? Sed tion vi ne bone povas postuli de mi, eĉ ne kun mia plej granda bonvolemo.“ La diviziestro estis tiom ĝojigita pri sia ŝerco, ke elkrevis de li bruega ridado, kaj li ridis eĉ plu tiam, kiam venis iom post iom la ceteraj oficiroj en la ĉambron por sidiĝi tiel kiel li ĉe la tablo.

Caballeros“, li vokis al ili, dum li denove provis kvazaŭ krevi pro ridado. „Caballeros, ne, vi certe pensos, ke tio ne estas ebla, sed don Rosendo postulis de mi, ke mi elkovu ovojn por li. Kion vi diras pri tio?“ Per ambaŭ pugnoj, en unu el ili tenante la tranĉilon, kaj en la alia la forkon, li tamburis la tablon por doni al sia bruega ridado pli da muzika forto.

„Kiajn ovojn vi kovu, mi general?“ demandis kapitano Segu kun senkulpa mieno. Nur lia mieno estis senkulpa, sed ne lia demando. Li volis eĉ pli altigi la plezuron de sia ĉefo.

La diviziestro plej volonte volus kisi sian kapitanon por tio, ke li donis al li la okazon renovigi la ridadon kaj eĉ pli fortigi.

„Ĉu vi ĉion tion aŭdis, caballeros, kion ĵus kapitano Segu min demandis? Ĉu vi aŭdis tion, caballeros?“ Li apenaŭ povis ĝuste formi la vortojn, tiom li kriegis ridante. „Nekredeble, ke kapitano Segu min eĉ demandis, kiajn ovojn mi kovu.“

La kapitano kvazaŭ ŝtonigis sian vizaĝon, eĉ ne per okulumo li alludis, ke li komprenis la ŝercon. Tio ekscitis nur des pli la ridegon de la diviziestro vidi la kapitanon tiel senkulpe rigardanta. Per la forko li montris nun al li kaj turnis sin ĉiuflanke al la ridantaj oficiroj por instigi ilin sekvi laŭ la direkto de la forko. „Jen demandas min, kapitano Segu, kiajn ovojn mi elkovu. Caballeros, caballeros, kiaj ovojn mi demetu?“

La kapitano ŝanĝis ankoraŭfoje sian mienon. Li kaptis sian seĝon ĉe la apogilo kaj tiris ĝin proksimen al si por sidiĝi ĉe la tablo. Ĉe tio li rigardis mirigite kaj demandeme ĉirkaŭ si, kvazaŭ li povus kompreni neniel, kial oni ridegas tie tiom, kaj kial estu demetataj ĉiuj specoj de ovoj, sur kiuj povas sidi divizigeneralo. Li sidiĝis lante kaj diris kun ĉagrena voĉo: „Malbenite, caballeros, tio estas ja tute ne ridinda, ke mi demandis, kiajn ovojn li elkovu; estas ja kiuj ajn specoj de ovoj, sur kiuj povas sidi divizia generalo.“ Ne tiom lia respondo, sed des pli la ofendita kaj ĉagrenita tono, per kiu li sciis diri tion kaj per kio li nun kronis sian ŝajnan naivecon pri la nekomprenado de ridinda ŝerco, estis tio, kial la diviziestro misglutis la buljonon pro ridego. Kiam li ree ekkapablis paroli, li montris per la manĝokulero al la kapitano, dum li ridante preskaŭ sufokiĝis kaj li kriegis:

„Kapitano Segu, vi estus devinta fariĝi sepulta entreprenisto, sed ne oficiro, kun tia mieno, kian vi montras, dum ĉiuj aliaj ĉirkaŭe ĝojas kaj gajas.“

„Mi petas pri pardono, mi jefe, sed mi estas ja sepulta entreprenisto“, diris la kapitano netuŝite.

„He?“ demandis la diviziestro koncize, „vi havas sepultan entreprenon? Kie do? Mi neniam aŭdis pri tio.“

„Sed, caballeros, ĉu tio estas tiom malfacile komprenebla?“ demandis la kapitano. Li restis survizaĝe tute sen emocio, kiam li seke aldonis: „Ni estas ja ĉiuj entombigantoj de mortintoj ĉi tie. Aŭ por kio do vi pensas, sinjoroj miaj, ni havas revolverojn ĉe la flanko kaj la viroj ekstere karabenojn kaj mitralojn?“

„Aŭ per aliaj vortoj, ĉu vi volas diri per tio, ke mi estas sepulta entreprenisto, kiu elkovas ovojn?“ Denove la diviziestro kriegis sian bruantan ridadon. Ĉiuj ceteraj oficistoj komencis kunridi, kelkaj malmultaj pro ĝentileco, sed la plej multaj, ĉar ili same al sia generalo pensis, ke la interparolado estas la plej sprita kaj plej humurplena, kiun ili havis dum longe.

Kiam la ridado fariĝis pli mallaŭta, trovis la kapitano la okazon respondi: „Tio ne estas vortoj miaj, mi general, tio estas viaj, mi petas plurfoje pri senkulpigo.“ Hombre“, diris nun la diviziestro: „Vi estas efektive la plej senhumura, plej sensprita kaj plej senŝerca viro, kiun mi, kiam ajn en mia vivo, renkontis. Eĉ ne pinĉprenon da humuro havas tiu viro en si. Viro, vi ja elsekiĝas. Sed ĉio tio ne malhelpu nin ekzameni kun zorgemo kaj ĝuego la bongustecon de la bela suĉporketo, kiun la simile belaj knabinetoj ĉi tien enportas kaj antaŭmetas per ne tute tiom belaj pelvoj. Hola, leŭtenanto Cosio, ŝovu la ĉarman botelon kun komiteko al mi, mi devas saturigi la kraketantan grasan lardohaŭton per bona alkoholglutaĵo por liberigi ĝin de mikroboj kaj baciloj. Kaj ĉe tiu okazo, kapitano Segu, kion vi pensas pri mikroboj?“

„Dependas de tio, kian specon de mikroboj vi celas, mi general.“ La kapitano ĵus surpikis pecon da viando sur forkon kaj turnadis ĝin pripenseme kelkajn fojojn, ĝin fikse rigardante, antaŭ ol li ŝovis ĝin en la buŝon. Kiam li fine estis glutinta ĝin kaj la diviziestro certe tute ne plu pensis pri la demando, diris la kapitano: „Pri kiaj specoj de mikroboj temas, mi jefe? Dependas de tio, kiu metas la demandon. Eble ni ĉiuj, kiuj sidas ĉi tie kaj manĝas porkon, estas neneio krom mikroboj, kaj verŝajne la porkoj pensas, ke ni estas ties mikroboj. Ni foje demandu ilin, kiel formiĝas ilia mondokoncepto el ilia vidpunkto. Ĉiu parazito pensas pri si, ke ĝi estas la plej grava estaĵo en la universo, dum samtempe la vivestaĵo, al kiu li dankas sian vivon, estas kreita laŭ ĝi nur al la celo servi kiel nutraĵo al ĝi.“

Tiel profunde la diviziestro ne kapablis sekvi, tute okupita kun sia granda peco da rostaĵo. Li ne pli longe sekvis ol ĝis la fino de la unua frazo. Ankoraŭ havante la lastan mordaĵon enbuŝe, li eltrumpetis denove sian larĝan ridadon. „Unue mi elkovas ovojn por don Rosendo. Kaj vi demandas min, kian specon de ovoj mi do demetas. Poste vi faras el mi sepultan entrepreniston, kiu kovas ovojn.

Kaj nun eĉ mikrobon. Kaj tion vi ŝarĝas sur vian komandantan generalon, kapitano, ĉu? Mi detale devos priparoli tion poste kun leŭtenanto Ochoa, ĉu la mikrobo eble eĉ estas kazo por la milittribunalo, pri kiu ĝi pli detale okupiĝu. Sed unue, kapitano Segu, lasu nin pluan fojon alkoholizi per bona granda glaso da komiteko la miliardojn de mikroboj, kiujn ni glutis en la lastaj dek minutoj. Mi scias pro longjara sperto, miaj mikroboj kapablas diferencigi sentaŭgan venenigitan meskalon de tia eleganta komiteko anejo, kiel ni havas ĝin antaŭ ni. Kaj miaj mikroboj en tiu rilato neniam eraras. Kaj jen ja la barbacoa almarŝas, salutata per jubilo kaj militkriado. Aŭskultu, don Rosendo, la saŭco povus esti pli ebria, mankas freŝa verda kapsiko. Ĝi ne sufiĉe mordemas. Transdonu foje la telereton kun la virgaj guŝoj al mi. Muchas gracias!“


Rimarkoj

barbacoa con salsa = kradrostaĵo kun saŭco

borrachos = kirlitaj ovoj kun ruĝa vino

3

La diviziestro rigardis supren.

En la malfermita pordo staris homa figuro, kiun li ne povis ekkoni precize. La ĉambro, en kiu sidis la oficiroj, ne havis fenestron. La tuta lumo brilis internen tra la pordo, kiu tial ĉiam estis malfermita.

La diviziestro sidis kun la vizaĝo al la pordo. La akra lumo penetris en liajn okulojn. Tial li ja povis vidi, ke iu staras en la pordo, sed la vizaĝon li ne tuj povis ekkoni. Li rimarkis nur, ke la viro havas kutiman ruĝan poŝtukon volvitan ĉirkaŭkape, tiel, kvazaŭ li havus dentodolorojn. Malantaŭ la viro ekaperis indiĝena servoknabo, kiu pene portis kotan sakon sur la dorso kaj tiun sakon nun faligis en la portiko kun obtuza bruo.

„Pri kio temas, hombre?“ demandis la diviziestro.

Teniente Primero Ruhen Bailleres a sus ordenes, mi general, revenante de esplorrajdo kaj noktpatrolo.“

,Adelante, Teniente Bailleres, envenu, ni ĵus matenmanĝis. Hola, don Rosendo, ordonu alporti seĝon por leŭtenanto Bailleres.“

La leŭtenanto eniris nun tute.

„Viro, ja kiel vi aspektas? Ĉu forpafite, la nazo? Ĉe la diablo.“ La diviziestro trovis tion komika kaj ridis. „Sen nazo oni povas ksisi pli bone, leŭtenanto. Ĝi estis entute tro longa.“ Kun tiuj vortoj li denove krie ridadis. „Kion vi diras, caballeros, ni ĉiuj ja pensis, ke la nazo de nia kamarado Bailleres estis tro longa por povi kisi laŭ tradicia kaj bone elprovita soldatmaniero?“

La oficiroj ne ridis, sed nur oblikve rikanis pro ĝentileco.

La ridado de ties komandanta generalo tre kolerigis la leŭtenanton, sed en tiu momento li ankoraŭ ne rimarkigis tion kaj konservis sian sintenon.

Intertempe indiĝena knabo alportis seĝon kaj la leŭtenanto sidiĝis. Knabino metis manĝilaron antaŭ lin kaj por li surtabligis telerojn.

En la eta ranĉo, kie la leŭtenanto kaj ties akompanantoj postlasis siajn ĉevalojn, oni kunvojigis al ili du junulojn, por ke ili alkonduku la ĉevalojn kaj alportu la sakon, kiun ili transdonu al la generalo je matenmanĝo.

Unu el ambaŭ indiĝenaj junuloj, ĝuste tiu, kiu alportis la sakon, kaŭris en la portiko kaj atendis, ke oni voku lin. La alia junulo deseligis en la korto la ĉevalojn kaj transdonis ilin al la soldatoj.

„Aŭskultu, teniente“, alparolis la diviziestro la leŭtenanton: „Ja ne plu estas tiom fride je tiu ĉi horo, ke vi devas iradi en tiu kazo kun tiu aĉa mukotuko volvita ĉirkaŭ la kapo tiel, kiel oldaĉulino. Aŭ ĉu vi havas eĉ dentdolorojn? Viro, parolu! Pri kio temas?“

La leŭtenanto survoje tien forlavis en rojo la sangon kaj la krustigitan koton. La stumpo de lia nazo ne plu sangis.

En la ranĉeto li purigis la stumpon per aguardiente, kaj la vundo estis nun seka, kvankam sufiĉe malbela.

La oficiro hezitis kelkajn sekundojn, poste li komencis malligi la submentonan nodon de la ruĝe florornamita tuko. Li intencis forŝiri ĝin per unu rapida mangesto desub la mentono, kiel respondo al la diviziestro, kies alparolon li trovis ridinda kaj stultega. Sed la tuko gluis firme ĉe ambaŭ oreloj, kaj kiam la leŭtenanto ŝiradis ĝin, la tuko lin dolorigis.

„Bonvolu, companeros“, li diris, „donu la botelon al mi.“

Oficiro, kiu staris apud li, diris: „Vi bezonas gluton, kamarado. Sufiĉe pala vi aspektas.“ Li plenverŝis lian akvoglason.

La leŭtenanto versis ĝin kun kvar grandaj glutoj malsupren. Poste li prenis la botelon kaj verŝis la enhavon sur sian kranion.

„He, he, vi tie!“ vokis la diviziestro. „Mi pensis, ke vi delonge estas baptita. Kaj nun eĉ per tiu tre multekosta anejo. Tio laŭ mi ja vere estas eksterordinara lukso ĉi tie, kie oni povas havigi la drinkaĵon nur tiom malfacile kaj kie oni - ja, hombre, homo, kio tio estas?“

Eksentinte, ke la brando sufiĉe moligis kaj solvis la tukon ĉe la oreloj, la leŭtenanto ŝiris kun kuraĝa gesto la tukon malsupren. Tuj la sango rekomencis malsuprenflui laŭ la kolo. Etendante la kapon al la diviziestro, li vokis: „Tial, mi general, mi havis la tukon ĉirkaŭ la kolo. Kiel tio plaĉas al vi?“

„Ankaŭ forpafite, ĉu?“

„Ne forpafite, ĉio ĉi detranĉite de la sovaĝuloj, de la bestaĉoj.“

„Leŭtenanto Bailleres, vi ja nun ne intencas rakonti al mi, ke mi sendis vin tien kiel orelumanton, ĉu? Certe ne. Vi mem proponis tion. Kaj mi permesis vian foriron. Kie estas la du subleŭtenantoj kaj la suboficiro, kiujn vi prenis kun vi?“

„La sovaĝuloj retenis ilin tie.“

„Ĉu kiel ostaĝojn?“

„Tion mi mi ne scias, mi general. Pri tio oni diris nenion al mi. Oni kondukis min el la kampadejo por sciigi al vi la mesaĝon, kiun la kotfiulo, kiu nomiĝas Generalo, deziras sendi al vi .“

„Ne, mi general. Chamulano li ne estas, sed indigena.

Kiel li povas esti ilia generalo, mi ne komprenas. Li renversiĝemas kiel lama hundo. Li apenaŭ povas stari. Mi eĉ ne povas imagi, kiel li kaptu fuston de fusilo. Neniu respektas lin. Ili ĉiuj cidiras al li. Kiel la tuta bando li manĝaĉas perfingre. Li dormas sur petato kiel ĉiuj ĉi kanajloj. Tiun pedikohavan kanajlaron ni transmondigos dum tri horoj. Ili ĉiuj estas fatraso.“

„Tio ne estas novaĵo por ni, leŭtenanto, mi atendis pli ol tion.“ La diviziestro komencis glugle ridi. „Via beleco, leŭtenanto, pasis. Kaj estis ja tiaj belaj oreletoj. Ŝajnas tamen al mi, ke tiu pedikohava generalo, pri kiu vi diras, ke li renversiĝemas kiel lama hundo, ĉiukaze ne respektis vin. Eble li eĉ ne estas tute tiom stulta, kiom vi supozis lin, kiam vi proponis vin maski kiel peonoj por ekscii ties pozicion, forton, armitecon kaj planojn. Li vidas tra viaj maskoj. Jes, kaj se vi nun la sekvan fojon partoprenos en karnavalo, vi jam devos komplete ĉirkaŭvolvi vian kapon, masko antaŭ la vizaĝo en via kazo ne plu sufiĉus. Ja kiel oni povas esti azeno tia, kia lasas detranĉi siajn orelojn de Kompaton la leŭtenanto ja ne atendis, nek de la komandanta generalo nek de liaj kamaradoj. Li eĉ estus protestinta laŭte, se oni kompatus lin kaj asertus, ke soldato oferu sin, ke tial li ja estas soldato. Sed, ke neniu festis lin kiel heroon, ja eĉ ne kiel kuraĝan oficiron, kiu aŭdacis eĉ miksi sin inter la malamikojn, trasuferinta dolorojn kaj senhonorigon por havigi al si renomon en sia bataliono, tio ĉagrenis lin. Estas ĝuste, ke la komandanta diviziestro ne komandis al li spioni. Li libervole proponis sin, sed pli por fanfaroni antaŭ siaj kamaradoj ol por plenumi necesan taskon. La generalo tute ne aŭ nur tre malmulte interesiĝis pri iuj spionadoj koncerne al la ribeluloj. Li militece ne serioze akceptis la ribelulojn kaj rigardis ĝin multrilate ne inda al siaj persono kaj rango, ke oni lin, la dian diviziestron, elsendis por batali kontraŭ bando da pedikohavaj peonoj. Tion laŭ lia opinio sukcese povus plenumi majoro kun duono de bataliono. Sed iu en la militministerio ordonis tion, ke li ekmarŝu kun tiom kaj tiom da trupoj kontraŭ la ribeluloj, kaj tiun ordonon li devis obei. Se tiuj tri junaj oficiroj sopiris aventuron, ĉar fariĝis tro enua por ili stamfadi ĉi tie en la koto kaj atendi la alvenon de la ribeluloj, tiukaze tio estis afero ilia. Li donis la permeson, ĉar ili petis lin pri tio. Ke la aventuro fariĝis fiasko por ili, ne afliktis lin. Kial li ne permesu al si la plezuron mistifiki la leŭtenanton, plezuriĝi je ties malgaja aspekto. Tiel, kiel li plezuriĝus, se leŭtenanto en amaventuro renversiĝus kun eskalo. Leŭtenanto Bailleres kompreneble pensis alie pri tio. Li sentis sin heroo. Kaj tial, ĉar oni rifuzis tiun rekonon al li, li pensis nun, ke li samtempe havu plezuron, sed koste de la diviziestro, kiu ŝmacante kaj kun multe da bruo kaj klakado enstomakigis sian larĝan matenmanĝon kaj pli atentis la ĝustan aldonon de salo, pipro, akra kapsiko kaj tomatosaŭco ol la suferojn kaj la humiligitan fieron de lia leŭtenanto.

„La laŭsa generalo transdonis al mi mesaĝon, kiun mi heroldu al vi, mi general“, diris la leŭtenanto, kiam li ĵus finmanĝis la supon.

„Tiu mesaĝo fariĝos certe sufiĉe gaja, caballeros, kaj idiota krome. Al mi mesaĝo de pedikohavaj peonoj, ĉu? Nu, ekprezentu ĝin, teniente.“ La diviziestro ridis larĝe, „La mesaĝo ne estas vere respektema, mi general.“

„Tion mi ne demandis vin, teniente Bailleres. „Sed mi esperas, ke ĝi almenaŭ estos gaja.“ La diviziestro rigardis al la ofciroj kaj rikanis. „Sinjoroj miaj, nun ni ekhavos distron.“

„Tute certe, mi general. Sed ne donu la kulpon al mi. Mi nur sciigas, kion oni komisiis al mi. Via patrino estas maljuna putino.“

„Kion vi diras? Kio venas en vian kapon, teniente Bailleres?“

„Vi volis aŭskulti, kion la generalo de la pedikohavaj friponoj sciigis al vi.“

„Tio estas alia afero. En ordo, ekparolu do.“

„Kaj vi fikis vian patrinon kaj ambaŭ viajn avinojn. Kaj li sciigas al vi, ke li frakasos vin kaj viajn militistajn arojn kaj, ke li faros personan plezuron el tio elŝiri vin el via stabo por detranĉi viaĵn orelojn, la nazon kaj kelkajn aliajn pendaĵojn, ke li ne faros la plaĉon al vi lasi buĉi sin en la interroka pado de La Pena Alta, ke li preteriros vin en vasta arko kaj ekbruligos ĉiujn grandajn bienojn kaj lokojn, kiujn vi havas endorse, ke li pendumigos ĉiujn enloĝantojn en la plej proksimaj arboj kaj tie lasos svingopendi ilin, por ke vi estu humilige subrangigita de la militministerio pro pigremo, ĉar viaj pantalonoj tro plenas por kuraĝi ataki ilin. Kaj, se vi havas eĉ nur fajreron da kuraĝo kaj volas esti ĝusta viro kaj soldato, jen vi venu tien, kie li atendas vin. Sed laŭ li vi estas nur olda renversiĝema fikulo de prostituitinoj, kiu ne kuraĝas elpaŝi kontraŭ pedikohavaj ribeluloj kaj ke vi nur pensas pri via manĝaĉo kaj pri via militsalajro. Li diras, ke vi estas centfoje pli pediko- kaj laŭsohava ol la plej kota kaj plej idiota el liaj muchachos, kiuj laŭ li havas sufiĉe da suko en siaj kacoj, por vin, viajn tutajn militistajn arojn kaj ĉiun , ataki per vermboritaj bastonegoj ĉiun, kiu portas uniformon kaj promenas kun revolveroj, karabenoj kaj mitraloj, ke ili eĉ ne prenos disrompitan maĉeton kiel helpilon, por ĵeti ĉiujn ĉi kune antaŭ pusoplenajn hundojn kaj maljunajn porkojn, por ke ili voru ilin. Ili ja ne taŭgas por io alia krom fiki sian propran patrinon kaj seksperforti siajn avinojn, kaj soldatoj ili estas laŭ li nur tial, ĉar tiukaze, se ili ne povus surmeti uniformojn, neniu el ili povus perlabori honeste eĉ nur paneron aŭ ŝiman tortiljon. Kaj vi, mi ĝeneral, estas laŭ li la plej granda, plej stulta, plej pigra, plej vorema kaj plej pusoplena fikulo de via propra patrino, kiu surtere ekzistas; en via kapo vi havas laŭ li nur vezikon kun varmeta akvo, kaj se oni tretos sur tibion de vi, ĝi rompiĝos kiel vermborita bastono, ĉar vi malsanas je putra difektiĝo de la ostaro laŭli, kaj li diras krome, ke via patrino prostituas sin en Tapaĥula por dek centavoj kun kutimaj soldatoj sub arboj. Laŭ li vi tute ne estus generalo, sed nur tial estas tio, ĉar via edzino kaj ĉiuj viaj filinoj kuŝis en la litoj de ĉiuj, kiuj havas aŭoritaton, kaj nur tial vi estas nun diviziestro laŭ li. Kaj se via edzino ne ĉie seksmatracus, kaj ŝiaj filinoj ne helpus al ŝi ĉe tio, tiukaze vi estus nun eĉ ne serĝento, sed mulopelisto. Perdoneme, mi general, senkulpigu min, generalo, sed vi volis aŭdi la mesaĝon. Kaj mi, kiel via subula oficiro devas sekvi vian ordonon, mi general, kaj kiel ĉiam mi estas je via servo kaj kun ĉiu respekto mia. Kaj nun mi ankoraŭ devos transdoni al vi tion, kion sendas al vi la laŭsogeneralo por la matenmanĝo.“

Nek la generalo nek unu el la ceteraj oficiroj sidantaj ĉe la tablo aŭ envenintaj kaj ĉirkaŭstarantaj, interrompis la leŭtenanton. Ili lasis paroli lin, kvazaŭ li estus frenezulo, kiu por tio, kion li diras, ne respondecas. Sed kiam li ĵus finis la parolon, komprenis ĉiuj, speciale la diviziestro, ke la leŭtenanto ne parolis por si mem, sed ke li efektive nur sciigis tion, kion la generalo de la ribeluloj komisiis al li. Ununura el tiuj parolturnoj metus la leŭtenanton antaŭ milittribunalon, kaj la tuta parolo certe kostus al li ducent kvindek jarojn da kaptiteco en militprizono Santiago. Sendepende de tio la parolturnoj estis de tia maniero, ke oficiro ne vere povus mem eltrovi ilin, eĉ se li penus kiom ajn. Ĉio tio estis kaŭzoj, kial kaj la diviziestro kaj ankaŭ la ceteraj oficiroj eĉ ne per vorto interrompis la leŭtenanton .

La diviziestro, tiel kiel ankaŭ la oficiroj ĉesis manĝi, kiam falis la unuaj signifoplenaj vortoj. Unue la diviziestro fariĝis profunde ruĝa sur la vizaĝo, poste pala, tiam denove ruĝa. La oficiroj, precipe la junaj, fariĝis palaj kaj restis palaj. Ĉiu en la ĉambro atendis, ke la generalo eltiros revolveron kaj mortpafos la leŭtenanton. Sed tiel, kiel la leŭtenanto ne estis interrompita, eĉ ne unu el la oficiroj faris geston, ke li mortpafos lin aŭ batos vizaĝen. Sen halti la leŭtenanto prezentis sian parolon. Lia ĉagreniteco donis al li la kuraĝon raporti sen hezito aŭ ĉeokaze senkulpigi sin per „pardono“. Tion li retenis por la fino. En la anima stato, en kiu li troviĝis, lacigita de la longa nokta rajdo tra la nokto, humiligita de la kruda perforto, indiferenta kaj preskaŭ senforta sekve de la sangoperdo kaj pro la doloroj, estis egale al li, ĉu la divizionario mortpafinta lin ĉu ne. Li estus rigardinta tion favoraĵo.

4

Post la parolado sekvis silento dum kelkaj sekundoj, kiujn ĉiuj perceptis tiel, kvazaŭ estus minutoj. Neniu sciis diri ion aŭ fari por solvi la ŝarĝantan streĉitecon. Sed tiam la kvieto estis krude interrompita de la laŭta voko de leŭtenanto Bailleres. „He, chamaco, enportu la sakon, kiun vi portis sur la ĝibo de la selo“. La knabo estis kaŭrinta en la portiko kaj atendis, ke li ricevos de iu ion por manĝi. La sakon li tuj ĉe la alveno dekroĉis de la selo kaj demetis ĝin apud si en la portiko. Nun li relevis la sakon kaj portis ĝin en la grandan ĉambron, kie la oficiroj sidis ĉiuj kune.

„Jen, mi general“, diris leŭtenanto Bailleres, „tio estas la donaco, kiun sendis al vi la fava hundido, la banditokapitano.“

„Al mi donaco, ĉu? De tiu pedikohava fripono, ĉu?“ La diviziestro ankoraŭ ne tute revekiĝis el la torento de senhontaj ofendoj, kiuj kvazaŭ inundis lin. „Ĵetu la donacon sur la sterkejon. Ja kion tia stinkanta mefito, tia senrespekta kaj sendia indianokanajlo povus donaĉi al mi? Eble ŝtelitan ŝinkon, kiun li venenigis. Ĵetu la sakon sur la sterkejon, chamaco!“

La knabo de la ranĉo ree levis la sakon. Kiam li transiris la sojlon de la pordo kaj poste jam denove staris en la portiko, la diviziestro ekscivolis pri tio, kio estas en la sako. Samtempe li pensis, ke la enhavo de la sako eble povus doni al li klarigon pri la planoj, kiujn havis la ribelula kapitano. „Leŭtenanto Bailleres, ĉu vi scias, kio estas en la sako?“

,,No, mi general. Mi, por diri la veron, pensis dum la aĉa rajdado pri aliaj aferoj ol rigardi, kio estas en la sako. Krome, mi jefe, mi ne sentas min rajtigita malfermi kunŝnuritan sakon kun enhavo, kiu apartenas al vi aŭ estas sendita al vi.“

„Tio estas ĝusta, leŭtenanto Bailleres, dankon!“

Per mangesto li venigis pli junan el la oficiroj al si. „Voku al mi la knabon kun la sako!“

La knabo revenis kaj faligis la sakon sur la firmstamfitan argilan plankon de la ĉambro. Ĉiuj ĉeestantoj rigardis sur la sakon, kvazaŭ ili volus diveni, kio enestas. Eble efektive enestas venenigitaj ŝinkoj aŭ kokosnuksoj aŭ kukurboj. Eble, kaj tiun ĉi penson havis ĉiuj samtempe, estas bomboj, kiuj eksplodas en la sama momento, kiam ili ruliĝas el la sako.

Kapitano tiun penson esprimis: „Mi general, ni estu atentemaj, ŝajne estas bomboj.“

„Ne parolu tiel malprudente ĉi tie, kapitano. Se tio estus bomboj, la knabo kun la sako tute ne estus ĉi tie.“

La oficiroj ridis, kaj la kapitano ne distordis la vizaĝon.

„Do finfine malfermu la sakon, „chamaco“, ordonis la diviziestro al la knabo. Ĉar ĝi estis ligita tiom firme, li kaŭris sin apud la sako kaj prenis la nodon inter la dentojn por solvi ĝin. Tio daŭris al leŭtenanto Ochoa tro longe. Li prenis tranĉilon de la tablo, kaj per unu movo li tratranĉis la la bastŝnuron.

„Elŝutu la sakon, „chamaco“, diris la diviziestro, leviĝante de la seĝo, por povi rigardi pli bone trans la tablon.

La knabo kaptis la sakon ĉe la malsupraj finaĵoj kaj levis ĝin, jen elruliĝis la detranĉitaj kapoj de la tri akompanantoj de leŭtenanto Bailleres.

„Tion ili ja dure punpagu, tiuj sovaĝuloj, tiuj barbaraj ekzekutistoj!“kriis la diviziestro, kiam li jam retrankviliĝis post sia teruriĝo. „Kaj elkraĉi mian sanktan patrinon, mi santa madre, mian patrinon tra lia kota buŝaĉo kaj priŝmiri ŝin per koto! La felon mi tiros de li, lante, dum tagoj, malantaŭ azeno. Tiuj bestaĉoj, tiuj senbredaj sovaĝintaj tigroj. Kion mi diris jam ĉiam kaj proponis, sinjoroj miaj? Mi ripetas tion kaj ripetos tion tiom longe, ĝis ĝi fine foje estos aŭdata ĉe la registaro: Ĉiuj indianoj estu ekstermitaj, senkompate estu neniigitaj kiel la plej venena besto, kiun ni havas ĉi tie en la lando. Kaj antaŭ ol ni ne estos forigintaj de la tersurfaco ĉion ĉi, kio estas indiano, tiu bela lando ne havos trankvilon kaj pacon. Kraĉi koton sur mian al mi tiom sanktan patrinon, tiu nano, tiu pedikohava viŝĉifonulo nomata stinkanta indiano. Kaj jen nia kamarado, leŭtenanto Bailleres, por la tuta vivo insultita, kaj tri de niaj kamaradoj buĉitaj plej bestaĉe. Kion la fava hundulo lasis diri al mi? Ke mi ne venos por tradraŝi lin tie, kie li atendas min, ĉu? Li min atendi, ĉu? Li, tia kota kanajlo nomata pedikohava ribelulo, min atendas, ĉu? Tia viŝcifonulo, tia ŝprucaĵo de hunda koto diras al mi, ke mi kaŝas min antaŭ li kaj ne elvenas el la truo por detiri lian felon, ĉu? Caballeros, kun ununura bataliono mi kaptos la kotmontetan ulon ĉe la kolumo. Kaj malbenite, caballeros, vi ĉiuj kraĉu al mi sur la vizaĝon, se mi ne estos frakasinta la tutan fibandon dum tri tagoj ĝis la lasta grajneto. Nur la hundulon nomatan stinkanta indiano, mi ne gracos per tio, ke mi mortbatigos lin per bastono, tiel, kiel la tutan ceteran fiularon. Tiun mi altrenigos per olda lama azeno, post kunŝnurigo de lia sponga ostaro. Kolonelo Viana, vi transprenu la ĉefkomandadon de la ĉi tie postrestonta trupo dum mia malĉeesto.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.