La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11

1

La diviziestro ne prenis al si tempon tute fini la matenmanĝon. Li komandis, ke tiu punbataliono je la kvara matene estu marŝpreta.

Donante la ordonojn, li interrompis sin dum ĉiuj tri minutoj dufoje per la kvazaŭa gurdado de sia frazo:

„Mian al mi tiom sanktan patrinon priŝmiri per koto, la nano, la viŝĉifonulo, tiu ŝprucaĵo de hunda muko, priŝmiri per koto mian sanktan patrinon.“

Post disdono de ĉiuj ordonoj, kaj kiam la trupo estis marŝpreta, kolonelo Viana trovis konsilinda ventumi al la diviziestro iom da malvarmiga aero. „Kun via permeso, mi general, se mi rajtus permesi al mi, mi volus konsili al vi kunpreni almenaŭ du batalionojn kaj mitralan taĉmenton. Ni ne scias, kiom fortaj la ribeluloj eventuale estas.“

„Kara kolonelo“, respondis la dviziestro, „bonvolu, ne ridindigu vin. Origine mi volis forsendi tute nur duonon de bataliono kontraŭ la ribelema fibando. Tio estus tute sufiĉa. Sed la komandanta ĉefo ordonis preskaŭ tutan brigadon, la diablo sciu, kial, eble tio enpoŝigas al li kvinmil pesojn, aŭ kion ajn, kion mi ne scias, kaj kiel subrangulo mi devas obei kaj devas konduki la brigadon al la batalkampo. Mi hontus ĝis mia vivofino kaj ne plu povus rigardi vizaĝen al honesta oficiro, se mi formarŝus kontraŭ bulo da pedikohava indiana fatrasularo kun brigado. Bone, mi kondukis la brigadon ĉi tien, obeante al pli altrangaj ordonoj, kiel protektantan baraĵon kontraŭ Balun Canan. Sed tio ne signifas, ke mi devas preni la tutan brigadon por tani la felon de tiu pedikohava hundidaro.“

„Vi estas mia komandanta generalo, sinjoro mia, kaj mi devas obei. Sed tamen mi proponus, ke vi kunprenu almenaŭ duonon de regimento da caballeria.

„Nur por trankviligi vin, kolonelo, timleporulo, en ordo, mi kunprenos kavalerianojn, sepdek virojn. Ordonu la laŭan al kapitano Ampudia. Li estas la plej drinkema. Tio iom vigligos lin.“

,A sus ordenes, mi general.“

La kolonelo salutis kaj retiriĝis.

La diviziestro ordonis leŭtenanton Bailleres al si. „Kiel vi sentas vin, teniente, ĉu marŝkapabla?“

„Laca, mi general. Sed mi petas vin pri la permeso povi partopreni la ekspedicion.“

„Tion vi faru, teniente. Vi devos ankoraŭ kvitigi personan fakturon kun la sovaĝuloj. Kaj tiun kvitigon mi ne volas fuŝi al vi. Vi tre valoras por mi. Vi konas la terenon tie kaj proksimume la batalpoziciojn. Vi gvidos la Unuan Kompanion, teniente!“

„Dankon, mi general!“

„Ni tranoktos survoje. Tiam vi povos satdormi. Ĉu ni , laŭ via juĝo, povos esti morgaŭ ĉirkaŭ posttagmezo sur ties dancejo?“

„Tion ni povos tute certe, mi general. Kaj ĝi ŝajnas al mi la plej favora tempo por atako, ĉar dum tiu horo neniu tie atendos atakon. Ĉirkaŭ tiu tempo ili ĉasados, kaj tiuj, kiuj ne ĉasados aŭ ekzercados, dormos. Kion mi povis ekscii, estas, ke ili tie tute ne atendas atakon, sed pli proksime al ĉi tie, pli proksime al la rokoj, kie ni atendas ilin. Se de ni efektive atendeblos atako, tiukaze laŭ ilia konvinko nur frue matene aŭ mallonge post la komenco de la nokto, ĉar ili supozas, ke ni certas, ke ili tiam ĉiuj estas lacaj, kaŭras ĉe siaj bivakfajroj, dancas, dormas, manĝas kaj kuŝas ĉe la inoj. Ĉion ĉi mi povis ekscii el iliaj interparoladoj, mi general“

„Ni ja laŭorde detale senhaŭtigos ilin. Mian sanktan patrinon tiom priŝmiri kun koto per tia kota kaj stinkanta buŝaĉo de mizera ĉifonulo nomata pedikohava indiano. Mian sanktan patrinon tiom per koto pri -“

2

Je la tria posttagmeze la diviziestro pensis la tempon veninta ree sin okupiĝi pri sia fortikiga manĝo. Dum li manĝis, li plendis pri la tiom duraj devoj de komandanta generalo, kiuj antaŭtagmeze malhelpis al li fini sian matenmanĝon trankvile kaj kun la kutima plezuro. La manĝo, ĉifoje, alie ol antaŭtagmeze, ne estis plibeligita per la spritaj ŝercparoloj de la diviziestro. Regis pli serioza etoso. Ne eventuale eĉ pro tio, ke la diviziestro kaj la oficiroj, kiuj kunsidis ĉe la tablo kun li, estus ĝenantaj la digeston per tiuokaza interkonsiliĝo de militplanoj. Ne, la seriozeco de la estonta tradraŝo, kiun li intencis ŝarĝi sur la ribelulojn, esprimiĝis per tio, ke li komencis paroli ŝmacante kaj glutante ĉiun duan frazon tiel: „Tiujn pedikohavajn banditojn mi ja instruos per hajloj de batoj ne plu priŝmiri per koto mian sanktan patrinon per iliaj stinkantaj buŝaĉoj, unue ni ĉiujn encirkligu, poste traktu ilin per bastonoj kaj tiam enfosu ilin ĝiskole kaj poste ek sur ilin per ĉiuj kuradantaj kompanioj, kaj poste la caballeria. Tre bone de vi, kolonelo Viana, ke vi konsilis al mi kunpreni iom da kavalerio. Alie tiu mankus, se ni stamfos la kapojn de la kanajloj teren.“ Tiam li ekhavis alian penson: „Verdire kaj tute honeste dirite, caballeros, mi hontas marŝi kontraŭ tiaj kotuloj. Povus fari tion serĝento. Ĉu mi ne pravas, sinjoroj miaj?

„En ĉiu rilato, mi general!“

Mallonge post la kvara ekmarŝis la puntrupo. Antaŭ la sepa ĝi atingis ranĉon, kie la diviziestro komandis, ke oni tie tranoktu trankvile, por sekvatage daŭrigi la marŝon kun plenaj fortoj. Ne estis konsilinde nokte marŝi plu, ĉar povus esti, ke la ribeluloj ŝtele preteriros la trupon sur ĉirkaŭvojo.

Leŭtenanto Bailleres kompreneble asertis, ke li ne supozas, ke la ribeluloj rekte marŝas en la direkto al Balun Canan, ĉar ili scias, ke ili tiel kurus en la brakojn de la federales, laŭ li ili havis tiom malmulte da kaŭzo lasi tiri sin en noktan batalon, kiom la trupo.

La diviziestro oblikve tordis la buŝon kun la intenco moke rikani, aŭ al la oficiroj, kiujn li kunprenis por partoprenigi ilin je plezuro, peri la impreson, ke la afero tute ne gravas . Temis nur pri plezuro, ĉar per la buĉado de ribelulaj friponoj neniu serioza oficiro povus akiri laŭrokronojn aŭ ordenojn. Kaj per tiu tordita buŝo li diris: „Batalo. Mi aŭdas ĉiam nur batalo, leŭtenanto Bailleres. Batalo. Vi ja eble eĉ ne parolas pri batalo kun tiuj pedikohavaj banditoj, ĉu? Kun obeorifuzantoj, ribeluloj kaj strikantoj oni ne havas batalon kaj ne entreprenas batalon, sed oni tradraŝas ilin, poste oni ilin pendumas aŭ oni enfosas ilin por ŝpari la ŝnuregon kaj la laboron de la pendumado. Batalo. Se mi aŭdas ion tian de oficiro, mi sentas min tuj tiel malbonega, ke mi povus vomi. Sed ni nun permesu al ni laŭordan gluton antaŭ la aĉa vespermanĝo antaŭmetota al ni ĉi tie. Pedikohava ranĉo. Ni manĝaĉas ĉi tie nenion alian krom faboj, tortiljoj kaj akra kapsiko. Kafon ili ne konas kaj kuiras iun legomon, kiun ili plukaĉas de la arboj kaj nomas tiun kuiraĵon teo. Kaj jen ranĉo, ĉi tie. La diablo sciu kial, sed la maljuna veterano tie sur sia troneto pensas eĉ ne unufoje dum momento pri tio, kiom tie en tiu diodamnita dezerto devas suferi pro puloj diviziestro, kiu estas sendita kontraŭ pedikohavaj indianoj, kiu havas neniun molan kusenon sub la postaĵo kaj frue matene oni leviĝas kun vundfrotitaj ostoj. Dios mio, post tiu pugnokverelo ni tuj reiros al la garnizono, kie oni havos pacon kaj ĝustan liton. Ĉu mi pravas , caballeros?“

„Tute ĝuste, mi general“, respondis kapitano Ampudia en la nomo de la pli junaj oficiroj, kiuj laŭdeve kapjesis.

3

La trupo kampadis en la interna korto de la ranĉo. La oficiroj en ĉambro de la mastra domo. Tiu mastra domo estis aĉa argila kabano, kiu jam komencis fariĝi oblikva kaj tiutempe ĝi havis nur du ĉambrojn. La kuirejo troviĝis en la korto, en kabano sur stangetoj kun palmtegmento sur tio.

La ĉirkaŭbaraĵo de la interna korto estis muro el loze surmetitaj krudaj ŝtonoj.

Ĉirkaŭ kvindek paŝojn malproksime de tiu muro troviĝis kelkaj aĉaj palmkabanoj, en kiuj loĝis tri indiĝenaj familioj kaj laboris kiel peonoj en la ranĉo. La ĉevaloj de la trupo estis sur paŝtejo, kie ili devis serĉi sian manĝon kun kunligitaj antaŭaj piedoj. La ranĉistoj ricevis por ĉiu ĉevalo kvin centavojn da paŝtmono, tiel, kiel li ricevis ĉiutage dudek centavojn por la manĝo de ĉiu viro. Laŭ ordono kaj laŭ la kvitanco, kiun li devis subskribi. Kiom li efektive ricevis kiel kontantan monon, tio dependis de tio, kiom da mono mankis al la trezoristo en la kaso. Sed la ranĉero konis sian patrujon kaj konis la kutimojn de ĉiuj ĉi malgrandaj diktatoroj, kiujn la granda diktatoro devis prizorgi ĉe la granda manĝotrogo por ne fali mem. Tial la ranĉisto ne okupiĝis pri tio, kiom da viroj kaj kiom da ĉevaloj li devis grasigi sur sia magra ranĉo. Okupiĝi pri tio aŭ eĉ skribi tion en etan notlibron kaŭzus nur kapdolorojn al li, sen pliriĉi lin eĉ je ununura peso. La loĝigan folieton rigardis neniu, kiu ricevis ĝin. Oni pendigis ĝin al rustigita najlo, kie ĝi restis tiom longe pendigita ĝis ĝi trarustiĝis aŭ la papero disfalis aŭ la cucarachas, do la blatoj, voris ĝin. Nur sesjara knabo prenus la folieton kaj portus ĝin al la trezoristo en la garnizono por tie elkasigi la sumon. Ĉiu, kiu estis pli aĝa ol ses jarojn, sciis, ke oni tiom longe diskutus pri la ĝusteco de la folieto, ĝis la ranĉisto intertempe jam estus tiom kolera, ke li disŝirus la folieton antaŭ la okuloj de la trezoristo kaj ĵetus ĝin antaŭ ties piedojn. Ja por kio estus diktaturo bona, se oni ne povus enspezi ion dum ĝi?

4

La pordego en la ŝtonmuro, kiu ĉirkaŭis la korton, konsistis el ses fortikaj palisoj, kiuj tranverse estis premitaj sur enbatitajn trunkojn, kaj kiujn la knabo, vespere kondukante la bovinojn kaj kaprojn hejmen, elŝiris, por ke la bestoj dum la nokto restadu en la interna korto, pro la pli bona protekto kontraŭ jaguaroj.

Nun staris antaŭ tiu pordego gardisto kun surmetita karabeno, kiu iris dekstren kaj maldekstren, kaj, se li vidis proksimiĝi iun, li prenis la fusilon per ambaŭ manoj kaj vokis: „Quien vive?“ Se la alvokito respondis: „Amigo!“, li rajtis pasi. Sed, se li estus respondinta: „Enemigo, malamiko!“ la gardisto, kiel kuraĝa soldato, tuj estus pafmortiginta la malican malamikon.

Starigi iujn aliajn gardistojn ne necesis. Kontraŭ ribelulojn oni ne starigu gardistojn. Per tio oni ja rekonus ilin kiel soldatojn. Ribeluloj, rifuzantoj de obeo kaj strikantoj estas malamikoj de la ŝtata ordo, estas krimuloj kaj eksprizonuloj, kiujn oni honorus, se oficiro rilate al ili uzus la kutimajn militecajn regulojn pri atentemo, kiuj nur decas kontraŭ la landa mal-amiko, ĉar tiu kapablas veki kaj vigligi dormeman municiindustrion. Kaj tio meritas militecajn honorojn.

Estis en ĉiu kazo superflua lacigi soldatarojn kaj malkapabligi ilin por la dura marŝo de la sekva tago per tio, ke oni senigas ilin de ilia nokta dormo nur por gardado kaj patrolado. La soldataroj de la infanterio dormis en la subĉiela interna korto. Ekstere de la korto ĉe la kabanoj de la peonoj loĝis la kavalerianoj. La soldataroj kampadis sub la ĉielo, tute vestitaj, proksime de iliaj fusiloj, kunstarigitaj laŭ la formo de piramidoj.

La diviziestro vespere elsendis laŭ tri direktoj spionajn patrolojn, kiuj revenis kun la sciigo, ke ili renkontis eĉ ne laman azenon, kaj des malpli viron. Indiĝenaj kamparanoj, survoje migrantaj kaj retenitaj por enketi ilin pri novaĵoj, koncedis, ke ili ne vidis ribelulojn, sed ke ili certe aŭdis, ke malproksime malantaŭe sur la prerio restadas grego el banditoj, kiuj tie rabadas, perforte prenas havaĵojn kaj ŝtelas ĉiujn brutarojn.

„Tio ne lasas dubon, sinjoroj miaj, ke tiuj stinkuloj ankoraŭ pigrumas tie, kie teniente Bailleres vizitis ilin. Fakte domaĝe, ke ili ne pli proksimiĝas al ni kaj la longan marŝon ne ŝparigas al ni almenaŭ je duono. Tio estas ĉirkaŭ sep aŭ ok horoj marŝlongo, kiujn ni havos morgaŭ antaŭ ni, antaŭ ol ni povos kapti la fian bandon je la oreloj.“ La diviziestro oscedis, verŝis ampleksan pepkantan gluton en la gorĝon, plenverŝis ankoraŭ duan glason kaj ŝovis la botelon al la aliaj.

Oni alportis tri pliajn botelojn.

La diviziestro ludis kun tri oficiroj domenon. De kiam la ranĉisto portis la domenon al li, li pensis pli bone pri la viro kaj rigardis lin kiel civilizitan homon; ĉar homoj sen kulturo kaj sen inteligento ne havas komprenemon pri la mensaj streĉoj, kiujn domenludanto devas mobilizi por elcerbumi, kiuj lignobloketoj ankoraŭ ne estas luditaj kaj kiu el la kunludantoj starigis ilin antaŭ si. Estas ludo inda nur al grandaj strategoj kaj al similaj spiritaj herooj. Duonidiotoj penas lerni ŝakon. Sed kio estas ŝako? Ludante ĝin, oni ne devas diveni ion, ne ruzi, ĉar oni havas ja ĉiujn figurojn starigitajn antaŭ si, oni vidas, kion posedas la kontraŭulo, oni observas precize, kion li faras.

Tio estas ludo por malgrandaj lernejaj knaboj, kaj por mensmalfortuloj. Sed male al tio la domeno! La diviziestro sciis tre bone, kial li rigardis domenon la plej inteligenta ludo, kion homoj kiam ajn eltrovis. Kiam unu el la oficiroj preferis esti la kvara viro ĉe kartoludo, la diviziestro invitis sian gastiganton, la ranĉiston, partopreni la domenludon.

„Senkulpigu min, don Facundo, ke mi eraris pri vi“, li diris, amikece ridante al li, kiam la ranĉistio sidiĝis aliflanke de la tablo antaŭ li, „mi supozis vin nur ĝuste kiel certan el la kutimaj stultaj etbienuloj, de kiuj ni havas en tiu ĉi federacia ŝtato grandegan kvanton. Uloj, kiuj pensas nur pri siaj bovoj kaj pri nenio krome. Ĝojigas min vidi je vi agrablan escepton, viron kun inteligento kaj dotiteco. Salud. Je via sano, don Facundo. Do, ni nun foje rigardu, kion mi havas ĉi tie.“ Per potenca bato de siaj ungegoj la diviziestro brue metis sian ludbloketon sur la tablon kaj ŝovis tiel la flankon kun la kvin blankaj punktoj al la jam surmetita kvino, kvazaŭ neniu en la mondo krom li mem povus meti kvinon al alia kvino. Kiam li estis preta pri tiu giganta ago, li klake kunmetis siajn du manplataĵojn, ege frotis ilin, dum li rigardis kun avidaj okuloj al la surmetitaj bloketoj por vidi, kiun bloketon la sekva ludanto aldonas al la vico. Tuj kiam la bloketo estis envicigita kaj li ekvidis, ke ambaŭflanke de la vico seso atendas laŭan konekton, li sentis sin pravigita kiel rekompencon verŝi gorĝen pluan glasenhavon kvazaŭ rekompenco.

Estis je la dekunua vespere, kiam li decidis, ke nun fine estas la tempo sterni sin kaj per tio doni al la oficiroj la okazon adiaŭi sin per noktsaluto.

Noktomeze tremadis la tereno, sur kiu troviĝis la ranĉo, pro la ronkado de ĉiuj, kiuj kapablis ronki. Tiom da saniga ronkado ĉirkaŭ si la gardisto ĉe la pordego ne povis elteni longtempe. Li apoge starigis sin oportune al fosto kaj lasis gliti la karabenon kun la surmetita bajoneto inter la gambojn. La soldato pensis, ke en la kazo, ke li iom ekdormos kaj la kaporalo venos kun la nova gardisto kaj trovos lin en dormo, li ricevos pugnobatojn sur la grimacon kaj devos stari dum du pliaj horoj. Kaj li pensis, ke kelkaj pluaj batoj sur la vizaĝon, ja tamen ne faros serĝenton kun pli bona salajro el li, kvankam li milfoje ne dormis dum la gardado, kaj tamen eĉ ne fariĝis „kapĉjo“, do kiun sencon havu, li pensis, stari tie kaj stulte mieni, se la tuta tero dormas kaj li, kompatinda soldato, sola gardu tie. Li ekrevis pri tio, kiajn belajn, grasajn dikajn surojn Gambina havas! Ke estos en ĉiu kazo ankoraŭ minimume ses tagoj, antaŭ ol li ree estos hejme kaj povos kuntrenadi ŝin ĉe la dancado. Kaj bonan muzikon tiu don Teodulo havas, se estas danco ĉe li, kaj diable bonan komitekon li ofertas. Damne, miaj okuloj brulas, kvazaŭ maljuna mulo pisis en ilin. Jes ja, la muziko ĉe don Teodulo, kontraŭ tiu oni povas diri nenion. Tiu estas bona. Kaj Gabina... grasajn lardajn dikajn surojn. Kaj morgaŭ denove kuradi la tutan tagon, kiel freneziĝinte. Dios mio, se nur la soldatovivo sur la tuta tero de Dio havus iam finon kaj oni trankvile povus dormi sur sia petato tiam, kiam oni volas, kaj neniu rajtus bati al iu sur la buŝaĉon sen tio, ke oni tuj trifoje rebatus al tiu ulo sur la oblikvan grimacon. Laca mi estas kiel maljuna porko, tion Dio en la ĉielo scias.

Ĉe tiuj vortoj li ankoraŭ pli bonfartige etendiĝadis, skrapante sian dorson per la fosto, kaj por senti iom pli da varmo li malsuprenigis sian kapon tiel, ke ĝi tuŝis la ŝultrojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.