|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
Generalo, retirinte sian ĉef-trupon kaj la okcident-trupon ĉirkaŭ kvin kilometrojn en la vepron, preparis decidan kontraŭatakon. La vepro kovris ne nur liajn du trupojn, sed ankaŭ liajn antaŭpreparojn. Li posedis nun vastan alkurokampon kaj havis sufiĉe da spaco por ataki sian kontraŭulon plej plaĉe el ĉiu flanko. Gvidate de sia bone funkcianta indiĝena instinkto ne lasi surprizi sin, tiom longe, kiom li povas eviti tion, disdonis siajn eksterajn postenojn kaj eksterajn patrolojn tiel lerte, ke en la kazo de bezono eblis al li forkapti sufiĉe frutempe ĉiun peonon aŭ veprolaboriston aŭ ĉasantan bienulon tiel, ke ne eblis peri sciigojn al Santa Cecilia, kiuj povus detrui siajn planojn. Lia plano bazis sin ĉefe sur tio, ke li supozigis siajn kontraŭulojn, ke la armeo de la monteriaj ribeluloj en la murdoplena batalo, kiun li ofertis al la kontraŭulo, estis tute detruita, kaj, ke nur iom pli ol deko da vunditaj kaj disigitaj muchachos sencele vagadis pelataj de timo kaj despero en la vepro kaj en la prerio. La ununura zorgo, kiun li havis, estis tiu, ke la federales kaj rurales kaj bienuloj kun siaj mayordomos kaj capataces povus forlasi la bienon Santa Cecilia je la tago post tiu batalo.
Je la frua mateno de la tago, kiam oni enfosis en Santa Cecilia la kaptitajn muchachos ankoraŭ vivantajn laŭ diktaturaj reguloj, laŭ kiuj oni kutime punis insurekcion de indiĝenaj kamparanoj en la diktaturo, li vokis al si du muchachos, pri kiuj li sciis, ke ili konas la regionon, ĉar ili naskiĝis kaj plenkreskis en bieno de tiu regiono kaj pli poste ŝakre estis senditaj de siaj mastroj al la monterioj.
„Vi ambaŭ, Pablo kaj Mario, ĉu vi komprenas la lingvon, kiun parolas la peonoj?“
„Si, Generalo, estas la celtala.“
„Bone do. Prenu viajn pakaĵretojn kaj tranĉu grandan amason da herboj tie transe en la preria vastaĵo. Tre tre multe da herboj, tiujn vi ŝtopu en viajn retojn, kaj ŝtopu ilin tiel dense kaj ĝisplene, ke ili formu gigantan bulon. Poste tuj iru al Santa Cecilia. Iru tie en la vilaĝon de la peonoj. Montru la plej stultan vizaĝon, kiun vi kapablos montri kaj diru al la peonoj, ke vi estas survoje al Balun Canan, de kie vi intencos iru plu al la kafoplantejoj por tie labori kontrakte, kaj ke vi volas vendi la herbojn en Balun Canan por bona prezo por aĉeti tabakon por la vojo.“
„Tion ni bone povos fari kaj facile, ĉar mi jam iam laboris kafplanteje, en San Geronimo“, respondis Pablo.
„Tie vi restu ĉirkaŭ duonon de tago, kvazaŭ vi volus ripozi. Jen por ĉiu el vi tridek centavojn, tiom, ke vi povos aĉeti ion de la peonoj, tortiljojn por la vojo, fabojn, ruĝajn kapsikojn, kelkajn tabakfoliojn. Tiam vagadu tie proksime de la konstruaĵoj kaj penu ekscii ion. Vi komprenas sufiĉe de la hispana, por orelkapti, kion ilin kriadas kaj parolas tie. Se vi kapablas tion, nombru, kiom da viroj estas tie, ĉu ili ankoraŭ restos tagon aŭ du tagojn aŭ ĉu ili tuj formarŝos. Bone observu, kie estas la pordegoj, ĉu ili estas fermataj en la nokto aŭ nur apogataj, kie la karabenoj estas aŭ starigataj aŭ pendigataj, kie staras la mitraloj, en kiuj ĉambroj tranoktas la oficiroj, ĉu ili multe drinkas. Ĉu vi povas memorteni tion?“
„Kompreneble, Generalo, ĉiu el ni havas ja kapon kaj ankaŭ sanan diafragmon por havi sufiĉe da menso.“
„Kaj tiam, kiam vi tie forlasos la vilaĝon, simple diru kvazaŭ preterire, ke vi observis survoje dek sovaĝiĝintajn kaj kotŝmiritajn muchachos kun karabenoj, kiuj havas vundojn surkape kaj korpe, kaj, ke la muchachos tre timas kaj ke ili tre haste ŝteliris ĉi tien en la vepron. Tuj kiam vi estos rakontintaj tion tute preterire, survojiĝu en la direkto al Balun Canan. Kompreneble vi ne proksimiĝu tro al la bieno, por ke oni ne povu diveni tie, ke vi de ĉi tie venis. Kaj se vi ekmarŝos, vi iru unue dum duono de leŭgo aŭ eĉ dum pli longa distanco en la direkto al Balun Canan, kaj poste vi devojiĝu kaj ŝteliru ĉi tien. Estas grave, ke neniu en la bieno - ankaŭ ne la peonoj - povu diveni, ke vi venis de ĉi tie kaj retromarŝos ĉi tien. Ĉu komprenite?“
„Ĉion, Generalo. Kaj ne afliktiĝu pri ni, ni ja elspionos ĉion, kion vi volas scii.“
„Jen ek do. Sed se demandos vin unu el la uniformitoj aŭ el la bienuloj, tiukaze diru, ke vi vidis forkuri en la vepron du virojon kun karabenoj kaj, ke ili tiom timis, ke ili eĉ ne parolis kun vi. Sed plej bone estas tute ne renkontiĝi kun la federales kaj ĉiuj tiuj kaj eviti ilin survoje kaj nur bone malfermi la okulojn kaj interparoli kun la peonoj.“
Tiuj du spionoj nun jam revenis kaj raportis al Generalo. De ili eksciis la peonoj la sorton de la kaptitaj kamaradoj. Sed anstataŭ ektimi kaj embarasiĝi ĉe la perspektivo trasuferi similan aŭ eĉ pli teruran sorton, tio nur terure kolerigis ilin kaj estigis en ili malamon, kiu certe tuj provokus ilin ekmarŝi kaj ataki la bienon Santa Cecilia ankoraŭ dum la hela parto de la tago, sen pripensi la sekvojn, se Generalo, Coronelo; Profesoro, Andreo, Celso kaj ankoraŭ kelkaj pluaj muchachos ne estus tiel prudentaj kaj inteligentaj konvinki la kolerajn muchachos, ke ili sekvu prefere bone pripensitajn planojn.
Modesta, kiu kaŭris apud Celso, kaj kombis la hararon de sia nevo Pedrito, aŭskultis la raporton. En la monterio oni fortranĉis ambaŭ orelojn de Pedrito, same al lia patro. Tiun teruran punon oni kroĉis al la patro pro malsukcesa fuĝprovo, kaj la knabeto en la ĉeesto de la patro devis trasuferi la samon, por pligrandigi la punon de la patro, kaj por marki la knabeton dum ties tuta plua vivo kiel la filon de dizertinto. Se oni preskaŭ ĝismorte skurĝus la patron, kiel okazis en similaj okazoj, li ne povus labori dum kelkaj tagoj, kaj la perdo de liaj tiom bezonataj laborfortoj dolorigus la posedanton de la monterio. La fortranĉado de oreloj ne malhelpis la patron tuj labori plu kaj la produktado pro tiu puno ne suferis.
Modesta, kiu ĝis tiam supozis, ke ŝia frato mortis dum la atako kontraŭ la nordo-trupo kaj tiel havis rapidan morton, paliĝis, kiam ŝi eksciis, ke la tre amata frato estis unu el la tiom kruele ekzekutitaj kaptitoj. Ŝi ĝuste divenis tion el mencio pri la kaptito kun la mankantaj oreloj. Kaj ŝiaj okuloj sin plenigis per brulantaj larmoj. Sed ŝi ne lasis libere flui siajn larmojn. Ŝi nur rapide dure kunpremis siajn lipojn, tuj poste malfermis ilin, kvazaŭ senvole, kaj samtempe ĝemante elspiris. Poste ŝi tiris la malgrandan Pedriton proksime al si kaj kisis lin. „Via patro apartenas al la herooj de la batalantoj por „Tierra y libertad“, ŝi diris kaj kisis lin denove.
„Ĉu mia patro ne revenos, onjo?“
„Ne, knabo mia, li loĝas de nun kun ĉiuj indiĝenaj herooj sur la stelo, kie loĝas ĉiuj tiuj grandaj viroj, kiuj neniam estos forgesitaj de la homoj pro ties bonegaj agoj.“
„Tiukaze mi certe povos vidi lin de tempo al tempo per mia binoklo, onjo, ĉu ne?“
„Tion mi pensas certe, knabo mia“, ŝi respondis kun melankolia rideto.
Intertempe la raporto estis finita. Ŝi ne plu atentis ĝin.
Sed tiam, kiam en ŝia proksimo ĉiuj silentis pro la impreso de tiu raporto, ŝi rigardis dum longa tempo al Celso, kiu tenis klinite sian kapon kaj fikse rigardis la tersurfacon.
Ŝi softe tuŝis lin kaj diris mallaŭte al li: „Vi estas la komandanto de la dua mitralo, Celso, ĉu ne?“
„Tion vi ja scias, Modesta, tiu mi estas. Kaj krome mi estas nun, ĉar Coronel tiel mizere perdis sian maŝinŝprucilon, la ununura mitralosoldato en la tuta armeo. Kaj ke mi fieras esti la comandante de tia tiel bone ŝprucanta maŝinpafilo, mi certe ne devas rakonti al „Certe ne, Celso. Vi tute pravas fieri pri tio.“
Ŝi silentis dum certa tempo kaj desegnadis per unu el siaj piedaj dikfingroj sur la teron antaŭ si.
Subite ŝi diris: „Vi ja tre ŝatas min, Celso, ĉu?“
„Ha-a-a-a?“ li diris kun longe etendita mirigita voĉo. „Ja kompreneble mi tre ŝatas vin. Ja kial ne? Vi estas lindulino kaj ankaŭ kapablas kuiri. Kial mi tiukaze ne tre ŝatu vin? Efektive, knabino, mi ja eĉ tre ŝatas vin, ja treege ŝatas vin. Mi pensis, ke mi ne devas diri tion al vi. Tion sentas ja ĉiu prudenta juna ino per si mem.“
„Kaj se vi nun volas, ke mi ŝatu vin sufiĉe bone, ja tute bone, tiukaze vi devos fari ion certan por mi, Celso.“
„Ĉion, Modesta, ĉion, kion vi deziras. Vi devas nur diri tion, kaj jam ĝi estas farita. Kun unu escepto, kompreneble, tion mi devas diri tuj. La mitralon, se vi eventuale volus havi tiun, tiun mi ne povus doni al vi. Almenaŭ ne tiom longe, ĝis nia revolucio venkos. Poste mi faros por vi el ĝi kudrilmaŝinon.“
„No, Celso, vian mitralon mi ne volus havi. Kion vi faru por mi, estas nur, ke vi instruu min pafi per mitralo tiel bone, ke mi trafos kaj faligos mangon je distanco de ducent paŝoj de branĉo.“
„Kial ĝuste mango, knabino?“
„Por ke mi povu frakasi la kruelajn korojn de ĉiuj tiuj, kiuj ne estas je nia flanko, kiuj ne krias kun ni nian tierra y libertad, tiuj, kiuj disstamfis la kalpojn de niaj hermanitos, de niaj fratoj, inter ili ankaŭ de frato mia.
Por la oreloj de nia Pedrito oni pagis. Multekoste pagis. Sed nun ili devos pagi ankoraŭ por la disstamfita kapo de lia patro. Ka tio fariĝu multekosta, tre multekosta, Celso.“
„Bone parolite, Modesta. Mi instruos vin pafi per la mitralo pli bone ol Kolonelo instruis min. Nu, cetere, kion scias Kolonelo ĝenerale pri mitralo? Li nur knaligadas ĝin sen interrompo. Sen rigardi al la celo, por vidi, ĉu li trafas ĉu ne, ĉar la knalado ĝojigas lin. Mi ne ĝojas pri la knalado, sed pri la trafado, kaj se mi povus trafi celon sen devi kaŭzi knaladon, mi ŝatus tion centfoje pli.“
„Kiam vi komencos instrui al mi la uzon de mitralo, Celso?“ ŝi diris nun pli insiste.
„Ne morgaŭ, Modesta, sed tuj nun, en tiu ĉi momento.“
„Kompreneble sen knalado kaj sen pafado“, obĵetis tiumomente voĉo de viro. Estis Generalo, kiu aŭdis la lastajn vortojn.
Celso laŭte ekridis: „La pafado estas la plej simpla, kio lernendas. La surmetado, la ŝarĝado, la alĝustigo kaj celado estas la pli malfacilaj aferoj, kiuj lernendas antaŭe, kaj ankoraŭ pli malfacila estas, kie oni devas serĉi la kvalitmankojn kaj kiel forigi ilin, se la mitralo subite haltas. Vi devas lerni amason da aferoj, Modesta, antaŭ ol vi rajtos pafi unuafoje. Kaj tio estos nek hodiaŭ nek morgaŭ, nek dum la sekvaj dek tagoj. Tial, Generalo, ne afliktiĝu, ke ni eble eĉ ekpafados kun knalado kaj tiel perfidos nian situon.“
Generalo kaŭriĝis, ekbruligis krude rulumitan cigaron ĉe la bivakfajro kaj diris al Modesta: „Do, ankaŭ vi volas „Jes, Generalo, tion mi intencas, kaj tio mi estos.“
„Bone“, respondis Generalo. Muchachas tiaj kiaj vi plaĉas al mi. Domaĝe, ke vi jam elserĉis taŭgan viron.“ Li kvazaŭ strabis al Celso, kiu fariĝis brune ruĝa kaj klinis sian kapon tiom, ke nur la tufa kaj faska nigra hararo de lia nekombita hararpelto videblis de la kapo.
„Mi kun ino tia, kia vi estas, certe kontentus, muchacha. Sed mi havas lindan junan freŝan firmgamban vidvinon, al kiu mi certe devos sekigi la plorojn. Kaj ŝi certe estos bona edzino por mi. Kompreneble, ŝi ne estas tiom avida pri mitralo kiom vi, muchacha. Ŝi preferas kuiri ion bonan por mi kaj grati la laŭsojn el mia pelta malpura hararo. Ĉeokaze tia ino por soldato estas pli bona ol iu, kiu volas kunbatali. Kion pensas vi, Celso?“
„Mi ne estas generalo kaj havas malpli da zorgojn ol vi“, respondis Celso, nun levante sian kapon kaj rigardante Generalon kun rido. „Kaj ĉar mi devas zorgi nur pri mia mitralo kaj la muchachos, kiuj helpas ĉe tio al mi, estas por mi ino, kiu interesiĝas pri mitraloj, laŭesence verdire pli agrabla. “
„Tion vi povos glatigi inter vi mem, kio por ĉiu el vi pli bone taŭgos por esti ĝoja kaj por ataki kun eĉ pli da kolero tiujn uniformados.“, diris Generalo, forte suĉante je sia ĵus ekbruligita cigaro kaj ekstarante dum tio.
Li iris nun renkonte al Modesta, kiu same ekstaris, frapis ŝin surŝultren, ekkaptis ŝian mentonon, levis ĝin iomete kaj diris: „Oiga, Muchacha, aŭskultu, knabino, se vi povos trafi per mitralo mangon je distanco de ducent paŝoj, mi faros el vi la unuan inan leŭtenanton en la revolucia armeo, kaj soldadera vi estas ekde tiu ĉi momento. Tierra y libertad!“
Modesta, alte rektigante sian korpon salutis tiel, kiel ŝi ĵus vidis tion de Generalo, kaj ŝi diris: „Estoy a sus ordenes, mi General. Tierra y libertad!“
„Kio estas tio en viaj pakaĵoj?“ demandis Generalo kaj montris perfingre al la pakaĵretoj de ambaŭ revenintaj spionoj.
La retoj estis ankoraŭ ĝiskreve plenŝtopitaj per preriaj herboj.
„Ĉe la diablo, kio tie ruliĝas tien kaj tien, kion vi havas tie? Ĉu porkojn, bovidojn, kaprinojn aŭ kion ajn?“
„Militpredon, Generalo“, respondis Pablo.
Ambaŭ, Pablo kaj Mario, malfermŝnuris siajn retojn, fortiris la herbojn de supre kaj de la flankoj, kaj en ĉiu reto ekaperis kapo.
„Kvazaŭ preterire mi kaptis favan capataz kaj surŝarĝis lin“, diris Pablo, krude eltirante sian kaptiton, kiun li kunŝnuris per nodo, kaj kiu havis buŝon tiom plenŝtopitan per herboj, ke li ne povis eligi sonon.
„Kaj mi kaptis mayordomo-n.“ Mario puŝis en la ripojn de sia kaptito tiel, ke li ruliĝis el la reto.
„Ambaŭ havis tiajn brilpoluritajn kaj briltremantajn revolverojn“, klarigis Pablo, „ke ni dum eterneco ne povus pardoni al ni ne forpreni la belaĵojn. Kaj ĉar tio okazis preterire, ni pensis, ke ni tuj kunportu tiujn knabojn ĉi tien, por ke vi mem povu eldemandi ilin, Generalo. Tiuj scias pli ol la povraj peonoj, kiuj ne kuraĝis malfermi la buŝon, pro timo, ke la bienuloj ankaŭ ilin enfosos ĝis la koksoj kaj poste rajdados sur ili per ĉevaloj. Ili eĉ ne vendis tortiljojn al ni, pro timo, ke la bienulo povus vidi tion kaj kulpigi ilin, ke ili amikiĝis kun la nekonataj kamparanoj, kiuj eble scias ion pri la ribeluloj.“
La peonoj, pri kiuj parolis ambaŭ spionoj, en tiuj tagoj certe vivis en nepriskribeble granda timo. Sed, ĉu ili sentis pli da timo ol la du kaptitoj, kiuj nun staris antaŭ Generalo kvazaŭ parte kunfaldiĝinte, tio rajtigite pridubeblas.
Esti portata kiel firme kunŝnurita pakaĵo kaj tre dense kunnodigita surdorse fare de indiĝenoj, tute enpakita en herboj, kun plenŝtopita buŝo kaj transportata sub tropika suno en la tagmezaj horoj, ne estas plezuro eĉ tiukaze, se tio okazas pro amikeco. Sed scii, ke ili sendefende estas kuntenataj per retnodoj kaj portataj de indiĝenaj ribeluloj, kies kamaradojn oni nur kelkajn horojn antaŭe senkompate torturis ĝismorte, tio povas elsekigi eĉ la plej kuraĝan soldatokoron en malnovan boton kaj enfrostigi ties sanecon en glacistriojn.
Antaŭ Generalo staris du ekzemploj, kiuj pruvis pli ol vortoj, en kiom granda grado diktaturo povas neniigi la kutiman karakteron de homo. La mizera sinteno de ambaŭ, kiuj sentis sin je la mateno de la sama tago ankoraŭ tiel nesupereble sekuraj kaj tial ne volis ellasi ion je krueleco kontraŭ la sendefendaj kaptitoj, facile kapablis veki en ĉiu inteligenta homo la konvinkon, ke la diktaturo atingis tiun staton, kiam eblas terenbati ĝin per malseka viŝĉifono. Ambaŭ kaptitoj falis surgenuen, petis pri kompato, kaj antaŭ ol oni demandis ilin, ili jam rakontis ĉion, kion ili sciis pri la planoj kaj intencoj de la oficiroj kaj bienuloj.
„Vi ambaŭ helpis hodiaŭ enfosi niajn kamaradojn, viaj pugnoj hajlis sur ilin kiel draŝiloj, kaj vi pisis sur ilin“, diris Generalo.
„Por Madre Santisima, mi Jefe, ni eĉ ne tuŝis iun el la povraj muchachos.“
Generalo kaj Kolonelo alvokis ankoraŭ kelkajn aliajn muchachos. Ili kondukis ambaŭ kaptitojn flanken.
Post tridek minutoj ili revenis.
„Tio estis do ĉio, kion ili sciis, ĉu?“ demandis Generalo. „Estas sufiĉe, nun ni povos prepari la marŝon.“
Kolonelo demandis: „Kio okazu al ambaŭ? Ĉu ni mortpafu ilin?“
„Tiel vi intencas disipi nian municion!“ diris Generalo. „Cetere, hermanito, vi havis la taskon esti precipe ŝparema. Kie do estas via mitralo?“
„Tion vi ja scias, Generalo.“
„Dio mia, kia kolonelo kaj comandante vi estas, lasas forpreni la mitralon de vi.“
„Tiel vi parolas al mi, frato, ĉu? Bone, mi lasis ĝin forpreni de mi. Sed hodiaŭ mi reprenos ĝin. Kaj mi prenos duan ankoraŭ aldone. Krom nia mitralo ili havas tie en Santa Cecilia ankoraŭ du tute novajn.“
„Permesu, ke ankaŭ la aliaj faru ion. Ne ĉion volu fari mem. Kunvoku kelkajn muchachos kaj diru al ili, ke ili ĵetu ŝtonojn sur ambaŭ cabrones ĝis ili tute ne plu pepos. Ĉu kuglojn pafi sur tiajn? Aŭ malpurigi honestan maĉeton per ties fetoranta suko, ĉu? Eĉ ŝtonoj fakte estas tro honestaj.“
Muchacho alkuris. „Ili venas! Ili venas!“ li vokis antaŭ ol li estis proksima.
„Kiu venas, burro?“ demandis Generalo.
„La federales.“
„Tion mi ne povas imagi“, diris Generalo kaj saltis antaŭen al arbo kaj grimpis sur ĝin.
„Kvin viroj“, li vokis post iom da tempo malsupren de la arbo. „Estas bienuloj, kiuj persekutas la timigitajn muchachos, kiuj, kiel ni sciigis al ili, ŝtelire kaŝiĝis en la vepro. Kolonelo prenu al vi dek muchachos kaj kaptu la putinfilojn. Ili estas jam en la vepro. Ne pafu. Kaptu ilin per lazoj. Mi bezonas iliajn informojn. Nur tiukaze, se ili proksimiĝos tro, pafu. Nu, vi ja kaptos ilin, sen pafo. Sed, se ili ĉi tie vidos nian armeon kaj retiriĝos en la bienon por raporti, mi diras al vi, Kolonelo, kiel ajn amikoj bonaj ni estas, en tiu kazo mi detranĉigos vian kapon, aŭ mi mem detranĉos ĝin. Tute certe.“
„Tiujn mi kaptos per du fingroj, se unu el ili estas eĉ disartikigita.“ „Vian keglon, Kolonelo, aŭ la cabrones. Tion vi nun scias.“ Generalo ridis. „Mi opinias tion tute serioze, kvankam mi ridas. Mi faris vin kolonelo, kaj mi scias tre bone, pro kio. Sed ĝuste tial, ĉar vi estas kolonelo, mi postulas de vi dudekfoje pli ol de kutima muchacho.“
„Tute ne havu ventrodolorojn pro tio, Generalo. Kaj mian mitralon mi havigos al mi hodiaŭ nokte.Tute sola. Nur per mia maĉeto kaj kun muchacho, kiu helpos porti al mi. Eĉ pistolon mi ne kunprenos.“
„Kion vi faros hodiaŭ en la nokto, tion komandos mi, ne vi. Mi estas ĉi tie la generalo kaj vi faros tion, kion via generalo komandos.“
Kolonelo turniĝis surloke kaj serĉis siajn kunagantojn.
„Ĉu vi volas kunveni?“ li demandis Celson, kiu en tiu momento proksimiĝis.
„Estas ofendo, min demandi tion. Kompreneble mi ĉeestos. Mi povas kapti bovinojn kaj je duono sovaĝiĝintajn ĉevalojn; tiukaze mi ja povos kapti ankaŭ ses putinfilojn.“
Du horojn poste troviĝis la bienuloj firmligite en la kampadejo. Oni kaptis krome ankoraŭ triopon el mayordomos. Tiuj tri uloj antaŭe ne videblis de la tri eksteraj postenuloj, ĉar ili apud la bienuloj turniĝis flanken por serĉi en la vepro spurojn de la laŭdire fuĝintaj muchachos.
Generalo pridemandis la kaptitojn.
Ĉe tiu pridemandado multnombraj viroj ŝteliradis proksime. Tuj kiam iu el la bienuloj provis mensogi, kaj unu el viroj, kiuj konis la regionon bone, aŭdis la mensogon, li kriis tuj vigle: Mentira! Stinkanta mensogo!“
Jen la bienulo ricevis baton sur la grimacon de tiu, kiu staris plej proksime. La bienulo, kiu pro la vangofrapo de pedikohava indiĝeno rigardis sin senhonorogita, aŭ diris nenion plu spite al la postuloj per maĉeto aŭ pugnoj aŭ diris nur kelkajn bagatelajn frazojn.
La mayordomos estis multe pli bonvolemaj ĉion elbabili, kion ajn ili sciis. Kaj la bienuloj en la lastaj horoj de sia vivo ankoraŭ konatiĝis al tio, kian specon de viroj ili honorigis per sia konfido. Eĉ sen esti demanditaj pri tio, la mayordomos perfidis, kie iliaj mastroj enfosis sian monon kaj aliajn trezorojn, kaj en kiuj anguloj de la konstruaĵoj ili kaŝis kaj enmasonis ilin.
Fine Generalo laciĝis pro la demandado kaj pro la mensogateco. Li vokis ses virojn al si kaj diris: „Hodiaŭ matene tiuj caballeros kaj ties ekzekutistaj helpantoj torturis ĝismorte niajn camaradas. Kion faru ni kun ili? Vi ĵuĝu mem.“
„Ĝuste la saman. Lo mismo.“ Ĉiuj buŝoj kriis tion.
No, ne la saman!“ respondis Generalo. „Pendumu ilin tie transe ĉiujn je tiu arbo. Ĉiujn je la sama arbo. Kaj lasu pendi ilin ĝis ili aŭ forputros aŭ la vulturoj prironĝos ilin ĝisoste. Sed, se mi diras pendumi, tiukaze mi ne pensas pri la pendumado laŭ la monterioj, tiel, kiel oni pendumis nin. Pendumi ilin rapide kaj efike per ties propraj lazoj ĉe iliaj seloj.“
Unu el la muchachos vokis: „Kaj kiu ricevos la revolverojn kaj la fusilojn?“
„Tiuj muchachos, kiuj kaptis ilin.“
„Kaj, se iu el tiuj jam havas pistolon aŭ karabenon? Kiu estas en tiu kazo en la vico?“
„Tiu, kiu plej rapide pendumis ilin. “
La bienuloj diris eĉ ne vorton. Ili krucosignis sin kaj murmuris avemariojn.
Sed la tri mayordomos por tio ne prenis tempon. Ili falis surgenuen, krociĝis al la ledogamaŝoj, kiujn Generalo konkeris en la batalo kun la rurales kaj ili plendegis: „Kompatu nin, ni petas pri graco, mi General, mi Jefe, kompatu nin kaj niajn infanojn kaj edzinojn, havu kompaton, ne pro ni, sed pro niaj infanoj.“
Generalo tiris siajn gambojn el la botobrakumo kaj tretis per la botoj tiom krude sur la vizaĝojn de la plorsingultantaj friponoj, ke la viroj formis ŝanceliĝeman bulon. „Kiu el viaj diodamnitaj putinfiloj nomataj mayordomos kaj capataces havis kiam ajn kompaton pri unu el la muchachos? He, kiu do? Ek do, ek, kiu el vi? Tiu, kiu el vi nur unufoje havis kompaton pri kota peono, ne estu pendumita, sed nur pafmortigita. Hodiaŭ matene vi kvazaŭ volupte diboĉis surnuke de la peonoj, kiel servistoj en la sunobrilo de la diodamnitaj ekzekutistoj kaj skurĝistoj. Kaj nun vi hurletas ĉi tie kiel hundetoj.“
„Ni faris ĉiam nur tion, kion komandis niaj patroncitos“, iom leviĝante, malklinante, plorsingultante plendaĉis unu el ili.
„Ĝuste tial. Tio pravas, ĝuste tial ĉiu el via triopo ĉi tie ne estos pendumita, sed unue senŝeligita kaj nur poste pendumita.“
Li iris kelkajn paŝojn al la bienuloj , kiuj staris rekte kaj denove krucosignis sin, kiam li proksimiĝis al ili. „Vin, caballeros, mi same unue devus senŝeligi, antaŭ ol oni pendumos vin. Malicaj ratoj, mizeraj stinkantaj ratoj en viaj animoj kaj koroj vi ja tamen estas, kvankam vi ĉi tie prezentas tiom fierajn mienojn, ĉar vi hontas antaŭ la chamulanoj kaj baĥajontekoj. Mi scias ion pli bonan por vi, kio akompanu vin sur via marŝvojo al la infierno. Tio dolorigos vin pli ol trifoja „senfeligo“. De viaj hunde malicaj servistoj tio glitas kiel pizo de la muro. Nur la senhaŭtigo tute ne glitas de ili. Sed vin tio afliktigos, se mi diros al vi, ke hodiaŭ kaj morgaŭ kaj en la sekvaj tagoj ni larĝe disigos la gambojn de viaj edzinaĉoj, filinoj, nevinoj, nepinoj kaj patrinoj, ni, la pedikohavaj kotŝmiritaj kaj skurĝitaj chamulanoj, kaj ni, la stinkantaj kotporkuloj kaj favaj hundidoj, kaj tuj kvin kaj ses el ni sur paro da grasaj gamboj, ĝis ili krevos, tiel, kiel vi faris tion kun niaj edzinoj, niaj kunulinoj kaj niaj filinoj, dum kvarcent jaroj. Ne pro plezuro, caballeros. Ni havas dekfoje pli da plezuro kun niaj propraj edzinoj kaj kunulinoj, eĉ, se ili estas pedikohavaj, pedikohavaj pro vi, kaj malpurigitaj pro vi. Niaj inoj havas fajron en la gamboj kaj postaĵoj, kontraŭe al viaj, kiuj havas nur varmetan akvon de lavitaĵoj en ili. Ne pro plezuro ni fikos viajn inojn, sed pro justeco. Kaj por tio, ke ĉi tie en la ŝtato foje ekestu justeco, tial mi estas generalo kaj tiu ĉi kolonelo kaj tiu majoro, eĉ, kvankam li ne povas legi kaj skribi. Sed unu aferon ni povas plenumi ĉiuj. Vin ĉiujn buĉi kaj tiri kun perforto la kazikon en la Palacio Nacional de la fotelo, por ke ni fine foje povu malfermi la buŝon kaj diri tion, kio plaĉas al ni, kaj ne nur ĉiam kiel papagoj kvazaŭ regurdi tion, kion oni regurdas al ni ĉiutage. Kaj nun, caballeros, adios y buen viaje al infierno, bonan vojaĝon al la infierno. Ek, muchachos, laŭorde traktu ilin“, li vokis al la viroj, kiujn li elektis por la lasta „unktado“.
„Viva General! Tierra y libertad!“kriis pli ol cent muchachos, kiuj, dum Generalo parolis, pli kaj pli proksimiĝis por aŭskulti, kion li diras. „Tierra y libertad. Que muere la dictadura! Abajo los caciques. Abajo los patrones y capataces! Viva la revolucion! Libertad para los indios!“
Rimarko
infierno = infero
En la kuro de la posttagmezo de la eksteraj postenoj ankoraŭ kvar pluaj bienuloj de la eksteraj postenoj estis transportitaj al la kampadejo. Estis bienuloj, kiuj kun siaj mayordomos intencis rajdi hejmen, post kiam en Santa Cecilia ili festis sian venkon kontraŭ la ribeluloj kaj de la oficiroj ricevis la certigon, ke la regiono estas libera de kiuj ajn distritaj bandoj de venkitaj ribeluloj.
La bienuloj, kiam ili venis en la kampadejon, kaj trovis, ke la ribeluloj disponas pri tia giganta armeo, estis tiom mirigitaj, ektimigitaj kaj konfuzitaj, ke ili ŝajne forgesis sian propran sorton dum kvarono de horo tute. Ili ekkonis, kio okazos al la garnizono en Santa Cecilia, kaj ili pretus libervole oferi dek jarojn de sia eterna beateco por la eblo povi informi la bienon Santa Cecilia pri la almarŝo de tiu armeo.
Duopo el la caballeros, don Fernando kaj don Anselmo, posedis sufiĉe da nigra humuro kaj fratecan amon por diri reciproke, kiam la maŝoj de lazo estis ĵetitaj ĉirkaŭ ilian kapon, ke „estas ne agrable kaj ne tre laukristane sen la subteno de la cura tiel hontige devi pendoladi ĉi tie sub branĉo, sed, ke „tio, kio okazos al niaj bonaj najbaroj, kiuj ĝuste tiom ebriigas sin en Santa Cecilia, estos neniel pli bone, kiel diris don Fernando, kiu demandis don Anselmon, kion li pensas pri tio?
Kaj don Anselmo, movante sian kapon en la maŝo, respondis, ke don Fernando „kiel ĉiam diris tion tre bone kaj ke ankaŭ al li „estas pli agrable tiel senbrue kaj kun tiom malmulte da ekscitiĝo adiaŭi sin de ĉi tie de tiu, se oni bone pripensas tion, tiom trista mondo ol kuntravivi la surprizon kaj konfuziĝon, kiu „bonfartigos tiujn tie en Santa Cecilia, antaŭ ol ili tiel bele kiel ni ĉi tie - “
Don Anselmo ne tute povis fini sian filozofian parolon. La mondo neniam ekscios, kiun saĝon li volis peri en sia lasta momento. Liaj vortoj „kiel ni ĉi tie“ transiris en sufokitan gargaron, ĉar du fortikaj muchachos en la sama momento tiris lin alten. Kontraŭ tia tiel decidita kaj sendubebla ago finiĝas ĉia homa saĝo. Ankaŭ tiu de la plej granda filozofo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.