La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

1

La foirplaca loko Aĥlumal estis okupita de nur dudek federaciaj soldatoj, ĉar la pli granda parto de la garnizono, kutime konsistanta el sesdek soldatoj, estis sendita kiel fortigo al la trupoj en Santa Cecilia, kiujn nun manĝis la vulturoj.

Sed la loko krome ankoraŭ fanfaronis per loka polico, komisaro kaj ses policanoj, kiuj iris nudapiede kaj kiel armilojn havis maĉeton kaj pafilon, kiu ŝarĝendis buŝe de la tubo.

Krome tie ankoraŭ estis la Presidente Municipal aŭ urbestro, kiu havis revolveron, la impostkasisto, la civila juĝisto, la poŝtestro kaj la urba skribisto, kiuj same posedis revolverojn, kiel signon de sia indeco kaj por havigi respekton al si. Sen revolvero ĉe la kokso ili aspektus kiel kutimaj civitanoj kaj neniu scius laŭaspekte, ke ili havas tie iun potencon. Ankaŭ la plimulto de la magazenposedantoj kaj de la memstaraj metiistoj havis revolveron; kvankam ili parte estis forte rustiĝintaj kaj la munico ne ĉiam estis la ĝusta, ili tamen estigis la impreson de mortigaj armiloj. Tio estas abunda por meti la kunhomojn en timon kaj teruriĝon, eĉ se oni aspektas krome kiel sekcia estro en varodomo aŭ kiel filmklaŭno kun nigra dentobroso sub la nazo, kiu pro kataro kvazaŭ dronas en muko.

Generalo povus ataki kaj okupi Aĥlumalon je la precize sama maniero kiel en Santa Cecilia. Sed intence li provis alian manieron de la atako.

Li sendis tridek muchachos, ĉiujn armitajn per maĉeto al la foirplaco de Aĥlumal, kvazaŭ ili estus indiĝenaj etkamparanoj plenumontaj aĉetojn. Ĉiu indiĝeno portas ĉie sian maĉeton ĉe si. Tial tio frapegus la atenton, se iu iam venus sen maĉeto. La federaciaj soldatoj sub la komando de leŭtenanto rezidis en la urbodomo, en ĉambro, kiu servis al ili kiel policejo kaj kiu, kiel ĉiuj ceteraj ĉambroj de la unuetaĝa konstruaĵo troviĝis sur la ebena tero, kaj ĝia pordo kondukis eksteren al la portiko. Kiel ĉiuj ceteraj ĉambroj en la cabildo, ankaŭ tiu ne havis duan pordon malantaŭen eksteren, kaj ankaŭ ne fenestrojn. En la portiko kaŭradis kiel kutime granda kvanto da indiĝenoj, parte por sidi en la ombro, parte ĉar ili devis plenumi iujn negocojn en la urbodomo aŭ en unu el la oficejoj havantaj sian rezidejon en tiu ĉi konstruaĵo. Nokte en la portiko de la cabildo dormis vojaĝantaj komercistoj kaj migrantaj indiĝenoj.

Soldato kun surŝultra fusilo antaŭ la pordo de la policejo marŝadis tien kaj reen, ĉar soldato devas fari ja almenaŭ ion, por ke la impostpagistoj vidu, ke ilia mono ne estas disipita sen utilo. La kaporalo sidis sen sia tuniko kun suprenfalditaj manikoj ĉe eta tablo en la policejo antaŭ notfolietoj kaj dokumentetoj kaj enue maĉis krajonon. La leŭtenanto ne ĉeestis. Verŝajne li estis en kantino sur la foirplaco por ebriigi sin aŭ li serĉis litkunulinon por la nokto. Du soldatoj kuŝis en la policejo sur mato kaj ronkis. Ĉar la kaporalo ne povis eterne maĉi sian krajonon, por ne fariĝi ŝtipkapulo, li aldonis pluan okupon al siaj taskoj. Kiam unu el la soldatoj ronkis tro laŭte, li ekstaris kaj tretadis lian postaĵon tiom longe ĝis tiu turniĝis al la alia flanko kaj pro tio forgesis sian ronkadon. Poste la kaporalo ree iris al sia eta tablo kaj maĉis plu sian krajonon.

La ceteraj soldatoj en la portiko sidis kun siaj uniformojakoj, kiujn ili malbutonumis de supre ĝis malsupre. Kelkaj el ili ludis kartojn. Unu e ili ili pikumadis per purigilo la dentojn. Alia legis abocolibron, kiu tiom cerbumigis lin, ke li seninterrompe gratis sian kapon kaj poste senpense lekadis la fingrajn ungojn.

Estis tiel kviete, ke oni povis aŭdi zumadi la muŝojn. Jen el tiu jen el tiu domo aŭdeblis la plorsingulta plorado de bebo, kio ankoraŭ pliprofundigis la impreson de agrabla civitana paco. La civitanoj de la urbeto ripozis de siaj streĉoj kaj balancis sin en siaj hamakoj aŭ turniĝadis sur siaj duraj litoj. De tempo al tempo kuris knabino aŭ hasta ino en butikon por rapide aĉeti tion, kion ŝi bezonis hejme en la domo. Kaj la vendistino eliris anase paŝante pigre de sia dormeta angulo, ankoraŭ iom dormema kaj iom ĉagrenita, kaj serĉis en la tirkesto de la vendotablo kelkajn unuopajn centavojn, por povi redoni ŝanĝmonon al la klientino, kiu aĉetis por tri centavoj salon aŭ por ses centavoj canela. Estis arde varmege je tiuj horoj kaj ĉiu honorinda civitano rigardis tion kiel pekon kontraŭ Dio kaj kiel transpaŝon de moroj kaj moralo labori tiutempe kaj agi kaj kuradi tiam sur la stratoj.

La muchachos enirinte en la policejon, laboris tiel rapide kaj tiel lerte, ke la kaporalo havis ĝuste nur la tempon rigardi supren kaj miri dum kvarono de sekundo pri la impertinento de indiĝenaj uloj, kiuj kuris en la policejon sen antaŭe anonci sin ĉe la gardisto. Sed kaj la gardisto kaj la ceteraj soldatoj, kiuj kaŭris en la portiko, en la sama momento estis kvazaŭ trenitaj internen laŭ tia maniero, ke tiukaze, se iu rigardus tien ekde la placo, tiu supozus, ke la soldatoj kaptis tiujn muchachos kaj puŝis ilin antaŭen por pridemandado ĉe la suboficiro. Sed la soldatoj jam ne plu vivis. Antaŭ ol la kaporalo ekkomprenis tion, li estis jam envicigita en la saman batalionon de formarŝintoj. La soldatoj kuŝante dormante surplanke, per unu fojo ĉesis ronki. Ili aŭdigis brueton, kiu similis al tiu de la lasta akvo, kiu eskapas tra la senŝtopila truo de bankuvo.

En la sekva momento la soldatoj estis senvestigitaj, la muchachos vestis sin per la uniformoj, kaj trankvile marŝadis gardisto kun surŝultra fusilo antaŭ la policejo tien kaj reen, kiam la leŭtenanto zigzage trotante proksimiĝis por aŭdi de la kaporalo, ĉu io okazis, dum li taksadis kun bonaj pagivolemaj civitanoj en la cantina la valorojn de diversaj specoj de malnovaj komitekoj dum horoj.

Iom ŝanceliĝante li proksimiĝis al la gardanto kaj diris: „Vi neniam lernos en via tuta plua vivo, kiel oni ĝuste surŝultre portu tian ŝprucilon.“ Ĉe tio li vangofrapis lin kaj diris, balbuteme kripligante la vortojn: „Mi interparolos kun la kaporalo pri vi. Li foje suke tradraŝu vin kaj al vi tiom longe batu vian kanonon tenatan de vi kiel balailo, sur viajn ŝultrojn ĝis kiam ili ŝvelos supren ĝis via mentono. Tiam vi certe fine lernos, kiel soldato tenu la bastonon. Malbenite, ke mi ĉi tie en tia pedikohava kaj kotigita garnizono, kie oni tretas ĉe ĉiu paŝo, kiun oni iras, dufoje en merdon, devas ĉagreniĝadi pri pedikohavaj kaj stinkantaj indianoj, kiuj asertas, ke ili estas soldatoj.“

Li iris renkonte al la malfermita pordo de la policejo kaj vokis: „He, Kapĉjo, elvenu de tie kaj rigardu al vi foje la kotulon kaj leku lian koton el la oreloj,por ke ili estontece estu lavitaj.“ Li iris ankoraŭ duonon de paŝo plu kaj apogis sin kun etendita brako kontraŭ la pordofosto. Poste, kvazaŭ li turnus sin ĉirkaŭ si mem ĉe la fosto por iri en la policejon, li malaperis en la ĉambro, sen delasi de la fosto. Ĉio, kio aŭdeblis, similis al la pumpuma falado de peza sako kaj al la fortrenado de la sako trans brikojn de pavumita planko. La ledaj kalkanumoj de liaj ŝuoj kaŭzis pro tiu fortrenado trans la brikoj kviksimilan sonon.


Rimarko

canela= cinamo

2

Kelkajn minutojn poste svarme atakis la muchachos de ĉiuj flankoj Aĥlumalon. Leviĝis en la urbeto timkriado tia, ke ĝi ŝiris ankaŭ la plej pigran dormanton el ties lito aŭ el lia hamako.

Poste komenciĝis sovaĝa pelmela kurado en la malmultaj stratoj kaj sur la foirplaco. Inoj kriis, infanoj ploris, viroj sakris, hundoj bojis. En la cabildo oni pafadis. Ĉiuj oficistoj kaj dungitoj de la urbestraro kaj de la federaciaj agentejoj, kiuj portis revolverojn, pagis tiun honoron nun multekoste, sen povi adiaŭi sin kun la bela konscio, ke ili invitis sukcese kelkajn ribelulojn akompani ilin dum sia flugo alten, ĉar la muchachos por la dormemaj uloj estis tro rapidaj kaj tro lertaj.

Ĉio, kion ili trovis en la urbodomo, katastroj, dokumentoj, listoj, libroj, notfolietoj kaj dekretoj, estis suramasigitaj kaj forbruligitaj. La karcero troviĝanta en la interna korto de la cabildo estis jam rompmalfermita. En ĝi, kiel en ĉiuj prizonoj de la ŝtato, kaŭris nur indiĝenaj peonoj kaj indiĝenaj etkamparanoj, ĉiu el ili preskaŭ malsatmortigita. La prizonuloj ne havante simpation al iu ajn, kiu asertis prezenti la leĝon, komprenis nur unu aferon: Ili devis nun finfine delikti la krimon, pro kiu ili estis metitaj en la calabozo-n, en prizonĉelon kaj tie enestis dum semajnoj aŭ monatoj. En multaj kazoj ilia krimo estis impertinento kontraŭ aŭtoritatoj kaj bienuloj, kaj krome ribelo, rifuzo de laboro, kiel oni nomis tiun impertinenton. Multe pli rapide ol tio sukcesus al la muchachos ne konantaj la lokon, sciis la liberigitoj trovi ĉiujn tiujn, kun kiuj ili devis ankoraŭ glatigi finbilancon, kun oficistoj, civitanoj kaj denuncintoj. Ili estis tiuj, kiuj faris nun tion, kion intencis nek Generalo nek kiu ajn el la muchachos. Ilia kolero kaj ilia deziro pri venĝo ne konis limojn. Tie, kie ili enrompis domon, nek la edzo nek la edzino nek infano restis viva. Kvankam ili nek ŝtelis nek serĉis monon, sed nur kovrilon, maĉeton aŭ ĉasfusilon, ili forlasis la domon nur tiam, kiam ĉio kaj ĉiu en la domo estis tute detruita, disrompita, dishakita kaj distranĉita. Poste ili starigis kandelojn, kiujn ili trovis en la domo kaj poste ebruligiis, en la surmontetigitajn rompitaĵojn de mebloj, kontraŭ lignaj vandoj, kontraŭ pordoj kaj en kestojn.

Ne daŭris longe kaj la urbeto, la plej grava foirplaca loko de la regiono, brulis en pli ol dek diversaj lokoj. Neniu penis estingi la fajron. La ribeluloj estis la mastroj de la urbo. Sed, ĉar ili ne intencis resti la mastroj tie, sed vidis antaŭ si pli grandajn taskojn, tio glitis de ili kiel pizo de la muro, ĉu bonfartas ĉu ne urbo, kiu al neniu el ili iam faris aŭ donis ion bonan. Kie ajn ili renkontis urbon, kiu havis urbodomon kaj prizonon, ili sciis, ke estas burgo de la diktatoro, en kiu ili ne trovis homojn, sed nur homsimile aspektantajn fi-estaĵojn, kiuj havis la rajton ordoni al ili, kaj kiujn ili devis obei kvazaŭ blinduloj. Eĉ la lernejoj ekzistis nur por la infanoj de la ladinoj. Kaj se estis lasitaj en lernejon la infanoj de indiĝenaj loĝantoj de urbo, la proletaro vivanta en argilaj kabanoj ĉe la randoj de la urboj, ili estis la infanoj, je kiuj la instruisto ekzercadis siajn voluptojn pri batado; ĉar la patroj de ladinaj infanoj kun revolvero irus en la lernejon, kie ili havis interparoladon kun la instruisto, se li tiom forgesus sin, doni eĉ nur frapeton sur manon de iu el iliaj infanoj. Proletoj permesas, ke iliaj infanoj estu tradraŝataj en la lernejo, tial oni batas ne nur la infanojn, sed ankaŭ ties patrojn, se ili falas en la ungegojn de policejaj bestaĉoj.

Sur la placo, jen la zocalo, troviĝis en ĉiu domo butiko; tial la loko estis ja foirplaca loko, kie la tuta loĝantaro vivis de la komerco, de la interŝanĝo de varoj kun la indiĝenoj en la regiono. Eĉ la multaj etmetiistoj de la loko posedis krom sia negocejo kiel ĉarpentistoj, masonistoj aŭ forĝistoj samtempe magazeneton, kiu sekurigis al ili regulan enspezadon, eĉ se nur etan, kaj plej ofte eĉ ties metion entute. La plimulto de la butikoj kompreneble estis tiel eta, ke estus malfacile trovi varojn en ili, kiuj estas pli valoraj ol dek pesojn. Kiam la muchachos invadis la lokon kaj la civitanoj ekkomprenis pri kio temas, ili fermigis tuj siajn butikojn. Pli ĝuste dirate, provis fermigi siajn butikojn. Sed la plimulto ne havis sufiĉe da tempo por tio kaj preferis forkuri aŭ kaŝiĝi.

Eĉ la butikoj malfermitaj disrompiĝis ĉe la unuaj piedtretoj aŭ puŝoj per karabenfustoj. Ĉar tiukaze, se magazeneto ne pli grandas ol povi enteni varojn kun valoro da cent pesoj, oni ne vere povas atendi de la posedanto, ke tiu pli sekurigas masivajn pordojn per fero kaj per la plej bonaj seruroj, kio kostus al li du- aŭ trimil pesojn. La sekureco estis proporcia al la valoro de la varoj en ili. Nekonataj homoj, kiuj venis tien, ĉiam estis suspektaj kaj ne povis fari paŝon sen esti observataj. Ŝtelistoj venis en la lokon nur tiam, kiam okazis la feria, la granda sanktulofesto. Kaj tial, ĉar ŝtelado en kutimaj ĉiutagaj rilatoj estis malofta, ne estis kaŭzo por devi fari grandajn elspezojn por protekti la mizeran varan inventaron.

Oni enrompiĝis en ĉiujn magazenojn. Sed la muchachos prenis nur tion, kion ili bezonis por sia sia plumarŝo.Ili ne tial ne kaptis pli grandajn predojn, ĉar ili ne volis esti ŝtelistoj, sed ĉar ili devus porti ĉion sur siaj dorsoj. Neniu portis pli ol li bezonis por sia vivtenado. Ĉu oni nomis ilin ŝtelistoj, elrabistoj, salvajes aŭ vandalos, tio ne afliktis ilin. Tiudirekte ili ne havis honoron. Ilia honoro estis venki ribelante kaj sentronigi la diktaturon. Se tio estus okazinta, eblus pensi denove ankaŭ pri aliaj honorigoj.

Kvankam ĉiu prenis nur tion, kion li bezonis, fine la rezulto tamen estis tiu, ke la civitanoj pravis, se ili asertis pli poste, ke Aĥlumal estis tiom elrabita, ke eĉ ne grajneto da salo troveblis plu kaj neniu briko restis sur la alia kaj neniu kovrilo sur litaĵo.

Ribeluloj devas vivi, se ili volas gajni ribelon, kaj se ili ne gajnas industriajn baronojn kaj bankdirektorojn, kiuj pruntedonas al ili la monon por ribelo, tiukaze ili devas mem pagi la revolucion. Tiel aŭ tiel. Sed ribeloj devas esti por ke la mondo antaŭeniĝu. Lago, kiu ne havas fluantan akvon aŭ de tempo al tempo ne estas skuata de ŝtormoj, komencas stinki kaj fine fariĝos marĉo.


Rimarko

salvajes = sovaĝuloj

3

Generalo ordonis blovi la signalon por la plumarŝo. Mankis ankoraŭ tri horoj ĝis sunsubiro.

„Ni tute bone povas pasigi ĉi tie la nokton“, opiniis Kolonelo.

„Ni povus“, rediris Generalo, „sed ni ne faros tion. Mi havas tion ree foje en mia stomako aŭ en la diafragmo, ke kontraŭ ni almarŝas bataliono aŭ eble eĉ divizio. Kiel facile oni povas okupi tutan urbon, tion vi ĉiuj vidis hodiaŭ. Se ni restus ĉi tie en la loko sen neceso, ni sidus tute mizere kaj kvazaŭ forlasitaj en kaptilo. Mi preferas la prerion aŭ la vepron, tie ni havos pli da loko. Kaj cetere, ĉi tie ni parolu nenion plu. Mi diras al vi, ni ekmarŝu kaj ekmarŝu ĉiu, kiu havas gambojn. Surŝarĝu ĉion!“ li vokis per resona voko trans la placon.

Horon post kiam la muchachos forlasis Aĥlumalon, la loko lante revigliĝis. La loĝantaro rampis el la kaŝaj anguloj en la kortoj kaj la malantaŭaj ĝardenoj de siaj domoj. Konsiderinda kvanto el ili kaŝiĝis malantaŭ la altaroj en la katedraloj. Ial neniu el la muchachos iris en la katedralon por rigardi, kiel aspektas interne. Ne estis timemo aŭ superstiĉo, estis nur tial, ĉar neniu el ili supozis, ke en la katedralo troveblas io, kio uzeblas por ilia plumarŝo. Tio, kio estis plej grava por ili, estis armiloj, kaj ke la cura povus kaŝi armilojn, tion ili ne supozis. Ĉiujn armilojn, kiuj espereblis en la loko, ili konkeris.

Nur tial, por ankoraŭ alpropriigi eĉ la lastajn rustigitajn pafilojn kaj pistolojn, la ribeluloj entute haste persekutadis la civitanojn. Tuj kiam ili proksimiĝis al tia civitano kaj la persekutato posedis revolveron, tiu rapidis forĵeti ĝin al ili. Ĉiu civitano sentis, ke la neposedo de armilo gardas ties vivon.

Kvankam la civitanoj sufiĉe meritus, ke la muchachos glatigu malnovajn kalkulojn kun ili, la perdo estis, kiel konstatis la loĝantoj per nombrado, ne pli granda ol ĝi kutime estas, se la nigra variolo venis en la lokon. Kompreneble, ĉiuj soldatoj kaj la oficistoj en la urbodomo plejparte mortis por la honoro de l‘ Caŭdillo, kiel oni poste povis legi en la gazetoj.

La honorindaj civitaninoj iris en siajn domojn; kaj el la postrestintaj potoj kaj restaĵoj de rizo, maizo kaj seka viando ili komencis pretigi la manĝon por la nokto.

Dum la inoj okupiĝis pri tio, iliaj edzoj staradis sur la foirplaco kaj rakontis reciproke, kiel kuraĝa ĉiu el ili estis kontraŭ la ribeluloj. Kaj kiel li pruvis al ili per tio, kiom pli valora estas ladino kompare al kota indiano.

Sed la pli prudentaj inter la civitanoj ne disipis tempon per tiaj fanfaronaĵoj, kiuj enspezigas nenion. Ili rapidis disdividi la terure malordajn kaj tute malzorgitajn oficistajn postenojn de la urbo inter si, antaŭ ol la ceteraj homoj denove gajnis tempon refortiĝi post siaj aventuroj kaj kunparoli ĉe la nova okupo de la oficoj aŭ eĉ galimatii pri balotoj pro bezono. Fine diris iu el la viroj, kiuj sur la placo kunstaris grupope kaj kvazaŭ parole verkis herookantojn: „Caramba, Vecinos, ni ja devas pensi nun eĉ pri nova instanco; mi supozas, companeros, mi ĉiam pruvis, ke mi havas honorindan karakteron, kaj ke mi ne estas malinklina en tiu ĉi malfacila tempo ŝarĝi sur miajn ŝultrojn la penojn de la posteno de l‘ urbestro de Aĥlumal.“ „Tion ni nun tuj priparolu, don Aŭrelio“, respondis don Jesus Maria, „mi estas konvinkita, ke vi apenaŭ serioze povus kontesti, ke mi posedas la honestan sintenon, la ĝustan senton por justeco por plenumi la taskojn de la posteno kiel tribunala juĝisto.“

„Kompreneble, kompreneble, don Chucho“, diris rapide obeeme don Aurelio, tuj komprenante, ke ĉiukaze li trovis je don Jesus Maria influriĉan civitanon, kiu estas je lia flanko.

Caballeros!“ diris don Pablo, kun ses aliaj civitanoj proksimiĝante al la interparolantaj grupoj: „Ĉu mi rajtas prezenti al vi nian novan urban instancon kaj nian novan federacian administraron? Mi transprenis, fine sekvinte la insistan persvadon de la tre honorindaj civitanoj, la malfacilan oficon de la Presidente Municipal. Ni estas konvinkitaj, caballeros, ke vi sub la aktualaj cirkonstancoj ne kontraŭparolos; ĉar ni fidas pri via patriotismo kaj pri via bonvolema subteno kiel bonaj civitanoj.“

„Certe, certe, don Pablo“, vinagre diris don Aŭrelio, „ni, mia amiko don Jesus Maria kaj mi, ni ne havas kaŭzon kontraŭparoli. Mi pensis, ke mi eble - “

„Ni pensis ankaŭ pri vi, don Aŭrelio“, interrompis lin don Pablo tre rapide, „tiel, kiel ankaŭ pri don Jesus Maria.

Sed ni ekakceptis, ke vi pro viaj tabakaĉetoj kaj don Jesus pro ties aĉetoj de porkoj estas momente tro okupitaj kaj ni ne rajtas atendi, ke vi forlasu viajn bonajn negocojn por servi al la civitanaro kaj al la lando.“

„Kia malico de la viro kompari mian mizeran kaj ridindan negocon kun la grasaj enspezoj de urbestro“, pensis don Aŭrelio ĉagrenite. Sed laŭte li diris: „Mi estas konvinkita, don Pablo, ke nia urbo ne povus trovi pli bonan prezidanton ol vin.“

Muchas gracias, don Aŭrelio, multan multan dankon pro via bona opinio“, respondis don Pablo. Li iris renkonte al don Aŭrelio kaj brakumis lin. „Mi dezirus, ke mi havus pli da amikoj tiel sinceraj kiel vi, don Aurelio. Venu do hodiaŭ vespere kun don Chucho por horo transen al mia domo. Mi havas tie ankoraŭ kelkajn botelojn da bona maljuna komiteko en la fono, kiuj ne estis trovitaj de la pedikohavaj kotkanajloj.“

„Ĉu vi ne pensas, ke tiuj rabistoj kaj banditoj ankoraŭfoje venos ĉi tien?“ demandis don Emilio la novan urbestron.

„Estu sen zorgoj, ciudadano, ĉi tien ne plu venos ribeluloj, almenaŭ ne dum mi estas ĉi tie la Presidente Municipal. Tion mi povas garantii. Mi jam sendis du muchachos al Balun Canan kaj du aliajn al Jovel, al la militistaj jefes kaj priskribis al ili la vojon, kiun marŝas tiuj favaj friponoj. Jen okazos dum la sekvaj tagoj detala reordigado. Oni jam sufoku tiun damnitan ribelon enĝerme. Ni ĉiam nur tro favore traktis ĉiujn ĉi ulojn ĉi tie. Mi estas jam eterne por tio, ke impertinentaj peonoj kaj kriantaj campesinos ne estu ĵetitaj en prizonon, sed tuj pendumendaj, tuj, kiam ili nur ekmalfermas sian stinkantan buŝegon kaj parolas pri tio, ke ili ne havas justecon ĉi ti.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.