|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
La militeca ekzercado de la serĝento limiĝis je tiuj praktikaj konoj, kiuj al ĉiu kutima soldato en armeo estas instruebla dum unu jaro per pli-malpli da ripopuŝoj, vangofrapoj kaj alkriadoj.
La profundaj sekretoj de la pli alta militarto restis fermitaj al li, tial li kiel soldato tute ne havis la perspektivon atingi en la armeo pli ol en la plej bona okazo rangon de unuaranga serĝento, kaj kiel serĝento li havis neniun alian respondecon ol atenti pri tio, ke la viroj de lia grupo je la komandita tempo estu ŝirataj el la dormejoj kaj je la ordonita tempo staru en vico.
La diviziestro male al tio, kiel filo de nobla familio, je duono de itala deveno kaj je duono de franca-hispana , frekventis sukcese militistan akademion, kie li lernis ĉion tion, kion armeestroj ekde la tempoj de la babilonoj ĝis Wellington diris, instruis, ordonis kaj rekomendis. Per tiu studado li iom post iom estis disigita de la kutimaj homoj, de la tielnomataj civilfriponoj kaj pliproksimigita konsiderindan kvanton da ŝtupoj al la dioj. Tiu ŝanĝado de kutima mortinto al tre granda prezentanto de Dio surtere komencis evolui ekde la unua tago de lia eniro en militista akademio kaj laŭ precize elprovitaj reguloj.
La unua afero estis, ke li devis uzi tute novan kaj komplete ŝanĝitan lingvon kaj ŝanĝi la tonon de tiu lingvo tiel, ke tuj, se li senkroĉigis siajn makzelojn, ĉiu kutima homo tuj ekkonas, ke li enkorpigas la honoron de la patrio kaj de Dio estas elektita skribi unu aŭ kelkajn novajn ĉapitrojn de la fama kaj glora historio de la armeo.
La antaŭpreparo por tia granda tasko kostis kompreneble multe da penoj, oferoj, pacienco kaj dura laboro.
En la unuaj semajnoj post la eniro en militistan akademion, la kadetoj, kiuj esperis fariĝi post la eniro en la Militista Akademio iam divizio-generaloj, devis envicigi sin noktmeze kaj vestite nur per noktoĉemizoj kaj kun brulantaj kandeloj ĉemane en la ĉambroj de la pli aĝaj kadetoj kaj evidentigi per antaŭmontrado de certaj objektoj, kiagrade ili jam lernis purigi militistajn botojn laŭ instrukcio.
Dum la tagmanĝo, se oni ĝuste antaŭmetis al ili grandiozan pecon da suka rostaĵo kaj ili kun kunfluanta salivo en la buŝo intencis ĵetiĝi sur ĝin, vokis pli aĝa kadeto al ili, ke ili rakontu al la tabla rondo, kio estas sablo.
Por estonta generalo sablo ne estas tio, kio ĝi ŝajnas esti por civilfripono. Tiel simpla tio ne estas por estonta armegvidanto en la diktaturo. Por devfervora, patriota, servopreta, lernavida kaj sciomalsata pedikohava kadeto en la unua jaro sablo estas io tute alia. Jam dum la unua servojaro li devas lerni kompreni, ke por kadeto sablo estas la sekva: Certa aŭ certaj pli-malpli malgrandaj geologiaj formaĵoj, kiuj parte grajne kaj parte kristalsimile aperas, sed montriĝas parte ankaŭ en ĉiuj aliaj iel eblaj kaj penseblaj konataj kaj nekonataj geometriaj formoj, kaj kies deveno, se oni konkludas tiun laŭ ties montriĝantaj okulfrapaj ecoj, ekestis per erozio aŭ pro la ĉiamaj enfluoj de atmosferaj rilatoj al la rokaj partoj de la terglobo, do amaso konsistanta el lozaj kunigitaj eroj, kiuj, se ili estas laŭe disvastigitaj sur ekzercada loko, servas al la ununura, sed vivnecesa tasko, ke sur ĝi grupo de novaj flavbekaj, nematuraj, duone uniformitaj, malbone purigitaj, fibubaj kaj pekemaj kadetoj, kiuj sin ĉiam tro malfrue starigas en vico por ekpreni marŝdirekton por ekzerco de la anseromarŝo kaj laŭ kontraŭreglamenta maniero kaj ĉiam en la malĝusta direkto taĉmente svarmas flanken kaj samtempe plenumu kelkajn pluajn elmontrojn de fizikaj movofortoj, por ke fine ili lernu kompreni, ke oni ne uzu la gambojn de pedikohava kadeto por boradi en sia nazo aŭ en tiu de kadeto el pli aĝa servojaro, kiu ĉiam kaj eterne estu rigardenda kiel ties ĉefo, sed, ke oni per ĝi firme rektigu la genuojn, ke oni kuntiru la ventron, ke oni ŝovu la bruston kiel tuberon antaŭen, ke oni samtempe ne staru kiel graveda indianino, kaj ke oni metu la manojn tiel al la ekstera, sed ne al la maldekstra intera pantalonkunkudraĵo, ĉar tio estigus malfacilaĵojn, laŭ tia formo kaj maniero, kia sekvas tradician moron kaj formon, ke la malgranda fingro kun sia finmembreto tuŝu ĝuste nur silke mole ankoraŭ la militecan tolon, el kiu la pantalono konsistas, dum la internaĵo de la mano volbu sin eksteren tiel, ke antaŭe rigardate en ĝi ankoraŭ ne tute plenkreskinta muŝo de la kutima speco, science esprimata Muridae, povu kaŝi sin kaj la etendita montrofingro restu mole tuŝanta la jam antaŭe menciitan kaj precize priskribitan tolon, sed sen firme tuŝi ĝin, dum per softa palpado nepre atentendas, ke ambaŭ kubutoj estu iom kurbigitaj sen aspekti tro ambiciaj, kaj ne pli proksime sed ankaŭ ne pli malproksime de la ledozono, tiel, ke oni povu traŝovi inter kubuto kaj la zono platan manon de normalstatura suboficoro sen bezoni por tio specialan fizikan aŭ spiritan fortostreĉon, jen tio, kio estas militece ĝuste kaj laŭregulare esprimita, sablo. Tion aŭ similan tekston ĉiutage, escepte de dimanĉo devi diri, ĝuste, kiam la plej bona pelvo staras antaŭ novulo, kroĉis la pli aĝaj kadetoj tiom longe ŝerce al la noviniciato ĝis la junulo kaj estonta generalo povis regurdi tiun frazon sen eraroj kaj sen interrompo tiel rapide, ke li finis la frazon jam antaŭ ol la avidataj pelvoj de la servsoldatoj estis forportitaj, ĉar ankoraŭ sekvos la dolĉa frandaĵo.
En la kuro de la tempo la diviziestro fariĝis mem pli aĝa kadeto kaj kroĉis nun al la novuloj tute la saman, kion oni faris kun li, sen tio, ke la spiritaj fortoj de unu el la estontaj armeestroj iam ajn sufiĉis, eltrovi ion novan sur tiu tereno aŭ ekkompreni, kiel idiote ili aranĝas sian propran vivon.
Milito kontraŭ la tradicia malamiko ne okazis, ĉar la tradicia malamiko sen milito sciis pli elmastrumadi el la lando ol ĝi kapablus fari iel per milito. Se oni rigardas tion tute detale, tradicia malamiko eĉ tute ne ekzistis. La vortojn tradicia malamiko oni uzis nur ĉeokaze, por ne permesi la lamigon de la intereso de la impostopagistoj pri la neceso de forta landodefendo. Estis la tradicia malamiko, de kiu oni devis aĉeti ĉiujn kanonojn, mitralojn, karabenojn, revolverojn, sabrojn kaj la militistan ekipaĵon, ĉar en la propra lando la industrio ne estis sufiĉe evoluita por produkti tiujn armilojn kaj ekipaĵojn mem.
Kiel kapitano, majoro kaj kolonelo la diviziestro ĉeokaze havis la eblon kontroli la batalplanojn de Hanibalo, Aleksandro, Atilo kaj Napoleono pri ties taŭgeco kaj genieco kontraŭ strikantaj teksistaj laboristoj, ribelantaj minlaboristoj kaj insurekcioj de indiĝenaj etkamparanoj. Montriĝis en ĉiuj ĉi bataliroj, ke la bazaj principoj de strategio kaj taktiko, kiel uzis ilin Hanibalo kaj Napoelono kun sukceso, ankaŭ aktuale plu tute taŭgas kaj ne ekzistas kaŭzo cerbumi pri novaj teorioj.
La diviziestro rigardus tion hontego, se li uzus kontraŭ la ribelula ĉefrabisto la samajn aŭ similajn militistajn taktikojn, kiel li uzis ilin en manovroj kontraŭ same edukitaj generaloj, al la soldatofakuloj, kiel li nomis ilin. Kontraŭ ribeluloj li ne agis kiel generalo, sed kiel inspektoro de polica trupo, kiu estas elsendita kapti eskapintajn krimulojn.
La unua, kion li intencis fari, tuj kiam li estos encirklinta la ribelulojn, estas, voki al ili, ke ili senkondiĉe rezignu pri rezisto, je pereo aŭ nepereo, ke ili transdonu la gvidintojn kaj ĉiujn armilojn dum tridek minutoj. Se tio estus okazinta, li pendumus ĉiujn gvidintojn. El la ceteraj kanajlaj ribeluloj li elektus ĉiun kvinan kaj ankaŭ ilin pendumus. La restaĵon de la insurgentoj, viroj, inoj kaj idoj, li vendus kontraŭ la pago de la kostoj, kiujn kaŭzis tiu punekspedicio, al kafoplantejoj, monterioj kaj bienoj.
Oficiro, kiu eĉ nur iom atentas sian honoron, ne uzas iujn el la militistecaj metodoj kontraŭ ribeluloj, kiujn oni instruis al li, kaj kiuj validu nur kontraŭ organizitaj militistaj trupoj. La diviziestro sentus sin neimageble ridinda, se li serioze traktus la rabistokapitanon eĉ nur dum kvarono de horo por rekoni lin dumrenkonte kiel soldaton. Kontraŭ ribeluloj oni ne batalas. Ribelulojn on ĉasas kiel leporon, kaj la atako okazu kiel pelĉaso.
Generalo kontraŭe al tio, ne havante honoron, ne konante devizojn de Napoleono, ne pensis eĉ dum minuto pri pelĉaso. Li traktis la diviziestron sufiĉe serioze. Li traktis serioze ĉion, kion la diviziestro laŭ lia opinio certe lernis dum longa militeca kariero. Des pli li traktis serioze la simplajn soldatojn, ĉar li sciis, ke ili povas pafi pli bone kaj pli precize ol la muchachos, ĉar ili estis pli bone trejnitaj, pli bone organizitaj kaj plenumas ordonojn pli rapide kaj pli lerte.
Kaj tial, ĉar li ne certis pri sia venko, kaj ĉar li ankaŭ ne certis gajni la sekvan batalon, tial li ellasis eĉ ne unu el ĉiuj antaŭpreparoj, pri kiuj li supozis, ke ili povos sekurigi la venkon por li.
La diviziestro, kiam ties trupo proksimis ok kilometrojn de la ribelula kampadejo, komandis halti kaj tranokti.
Li decidis ne tuj ataki, kiel estis lia origina ideo, sed atendi la sekvan matenon, por entrepreni pli sukcesan pelĉason. La proksimeco de la nokto ebligus eskapi en la vepron aŭ la montojn al multaj leporoj. Sed, se li entrepenos la ĉaspelon matene kun satdormintaj trupoj, li havos longan tagon antaŭ si, kaj liaj precizpafistoj atentos pri tio, ke eĉ ne unu el tiuj ribelulaj hundidoj eskapu.
Post kiam lia bela alta tendo estis starigita kaj li havis kun la kuiristo longan interparoladon pri tio, kion li je la vespermanĝo preferas, kaj kion li deziras ricevi je la matenmanĝo, li translasis al la pli junaj oficiroj okupiĝi pri la cetero. Por tio ili ja ĉeestis, tiuj flavbekuloj, por transpreni de li tiajn malgravajn laborojn. Li devis batali la batalon, pro tio li estas la diviziestro. Kaj ĉar temis ja nur pri pelĉaso de pedikohavaj ribeluloj, kaj ne pri ordigita, militeca batalo, li sentis sin devigita ne trompi la junajn oficirojn pri la okazo agi kaj foje ĉion ĉi praktike uzi, kion ili lernis en Militista Akademio.
Tiuj oficiroj, kiuj estis konvinkitaj pri la graveco de sia tasko kaj plene konsciaj, ke ili, eĉ se ili batalas kontraŭ siaj propraj popolamikoj, tamen servas al la patrolando, fariĝis viglaj.
Ili elsendis tri spionojn, por elspioni la pozicion de la kampadejo kaj la pozicion de la ribeluloj. Kiam ili faris tion, ili kunvokigis denove la soldatojn, kiuj jam kuiris sian vespermanĝon, por envicigi ilin kun purigitaj fusiloj. Tio okazis kaj pro la militpreteco kaj aliflanke tial, ĉar la diviziestro havis pro tio la impreson, ke la oficiroj serioze ekagas. Ĝi aspektis grava. Ĉiam, se oficiro, altranga aŭ subranga ne scias, kion fari, li ordonas al siaj soldatoj enviciĝi por inspektado. Estas ĉiam io, kio inspektendas. Kaj oni ne devas pensi ion novan. Eĉ, se foje inteligenta homo fariĝas oficiro kaj li do vere kapablus krei novajn metodojn, li gardas sin uzi ilin aŭ eĉ nur paroli pri ili ĉe la aliaj oficiroj. Por ne aspekti ridinda aŭ iel alie frapi la atenton, kio ne estus favora al ilia kariero, ili penas ne elstari trans la averaĝan gradon de inteligenteco de siaj kamaradoj. Ĉar tio estus sen-takta kaj nekamaradeca. En la tuta militeca vivo, kie ajn ĝi troviĝas, ĉiu breĉo, egale de ĉiu speco, ĉiam sukcese plenigeblas per inspektadoj kaj per unuopa marŝo laŭ ansero. En neniu alia profesio oni povas kaŝi tiel facile kaj kun tiom da malmultaj rimedoj erarojn, neperfektaĵojn kaj neglektemojn, sed speciale la mankon de inteligenteco. La uzebleco ne nur de bona soldato, sed des pli de oficiro, ankaŭ de generalo, ĉie estas mezurata kaj prijuĝata laŭ tio, kiom malmulte oni kapablas pensi memstare, kaj kiom malmulte oni uzas sian cerbon. Penspigrado fariĝas en diktaturo virto; sed en la demokratio ĝi signifas putriĝo.
Kiam la tri spionoj revenis kaj salutante prezentiĝis por la raporto, sidis ĉiuj oficiroj ĉe la vespermanĝo.
La diviziestro, maĉante kun plena buŝo kaj mansalutante per tranĉilo, diris: „Ekformarŝu! Ĉion ĉi vi povos raporti al mi morgaŭ, se mi estos jam komandinta saltantan paŝadon trans la friponojn.“
Sed unu aferon li tamen priatentis. Li vokis la deĵorantan oficiron al si kaj ordonis ne neglekti la gardistostaradon; ĉar la friponoj kaj krimuloj povus aŭdaci denove ŝteli kvindek karabenojn, kaj pri tiuj oni ĉifoje ne povus rezigni.
Ankaŭ Generalo elsendis spionojn. Sed li aŭskultis la raporton de ĉiu atenteme; tiel atenteme, ke li forgesis pro tio la vespermanĝon.
Celso diris tiam: „Kion vi pensas, Generalo, eble ni povus forpreni de ili eĉ la reston de la karabenoj, ĉar ili nun jam estas tiom proksimaj.“
„Kompreneble ni povus fari“, Generalo kapjesis. „Kaj tion certe atendas ankaŭ la diviziestro. Kaj ĝuste tial, ĉar li atendas tion de ni, ni ne faros. Jen kaŭzo por tio, la alia kaŭzo estas, ke la uniformitoj en tiu kazo ne povus ataki nin. Sed ni bezonas viglan batalon. Por refreŝigi niajn muchachos kaj por ekzercado.“
Post tio li kunvokigis ĉiujn siajn kapitanojn, interkonsiliĝis kun ili pri sia elpensita plano kaj poste disdonis la ordonojn.
La diviziestro decidis malfrue vespere de la sekva tago ree esti en la ĉefkampadejo. Ke li kiel venkinto revenos, li ne pridubis, des malpli, ĉar ja ne temis pri venko, sed nur pri pelĉaso. Ĉe pelĉaso de leporoj oni ne parolas pri venko, sed nur pri la predokvanto de la kompatindaj leporetoj.
Kaj tial, ĉar la diviziestro intencis esti sekvamatene ree en la ĉefkampadejo, kie li havos en la ranĉo ĝustan tegmenton super la kapo kaj laŭordan liton anstataŭ la aĉa soldatolito, kie li devis kuŝi dekstre kaj maldekstre sur la ferorandoj, kiuj kaŭzis tuberojn kaj truojn sur lia grasa korpo. Pro tio li frutempe finis la kampadon, kaj lia trupo estis jam antaŭ sunleviĝo antaŭ la kampadejo de la muchachos. Kun siaj adjutanto kaj kornisto li starigis sin sur monteto, dum liaj soldatoj, rampante tra la vepra subkreskaĵo kaj la preriaj herboj, lerte encirklis la kampadejon de la muchachos, por ke eĉ ne kuniklo povu fuĝi.
Ĉio okazis kiel ordonite. „Ili estas perfektaj azenoj, tiuj pedikohavaj kanajloj, tion vi ja povas vidi, teniente“, li diris al la adjutanto. „Nek gardistojn ili metis nek ili zorgis sin pri kio ajn. Kaj kontraŭe al tiaj sencerbuloj atendas la militministerio de mi, ke mi traktu ilin serioze. Ridinde. Jen vi vidas, teniente, la tuta banditaro okupiĝas nur pri sia manĝaĉo. Ankoraŭ dek minutojn, kaj tiam ni vidos salti ilin. Eĉ ne la mitralon, kiun ili ŝtelis de ni, ili tenas okupita. Per lazo oni povus forkapti ĝin de ili, se oni penus pri tio.“
La diviziestro observis tute ĝuste. La muchachos kaŭris ĉirkaŭ la bivakfajro kaj kuiris sian matenmanĝon. Ili estis tiom enprofundiĝintaj en sian kuiradon, ke ili sidis kliniĝinte kaj apenaŭ rigardis supren. De tempo al tempo, tie kaj tie, iu leviĝis kaj iris al alia grupo, por kunpreni ion de tie, aŭ por rigardi, kion faras la aliaj. Ili ĉiuj ŝajne ankoraŭ havis fermgluitajn okulojn, tiel dormema estis la kampadejo.
„Kiom da uloj, teniente, eble estas tie?“ demandis la diviziestro.
„Eble cent da, aŭ cent dudek, aŭ tridek, mi general. Malfacile konstateblas.“
„Povus esti, mi general. Jen la kavetaĵoj en la tereno, la altaj herboj, arbustaĵoj, montetoj, tiel, ke oni ne povas supervidi ĉion. Dekoj da ili certe ankoraŭ dormas, ĉar mi vidas konsiderindan kvanton el ili, kiuj kuŝadas tie en siaj lankovriloj kaj ĉifonoj.“
„Tiujn vidas ankaŭ mi, teniente. Mi volis nur certigi, ke mi kunhavos la tutan bandon, kaj ne devos pluan fojon marŝi antaŭen. La eterna grimpado en tiuj dezertoj ĉi tie ekstere kaj la aĉega manĝo en la ranĉoj ne tre bonfartigas miajn rompiĝemajn ostojn. Al vi mi ja trankvile povas malkaŝi tion. Mi povus emeritiĝi. Sed mi bezonas la monon. Mi havas tro da elspezoj. Kaj se mi emeritiĝus, kion mi estus tiukaze? Nenio. Civila persono kiel ĉiu alia pantalonfekulo, kiel ĉiu fatrasulo en Balun Canan, kiu devas vendi siajn varojn sur foirplacoj.“
La diviziestro rigardis sur sian poŝhorloĝon. Poste li prenis sian binoklon kaj rastis la terenon. „Jen la unuaj eltransaj signaloj de leŭtenanto Manero. Li okupis sian pozicion kaj estas preta. Kaj tie transe ekfulmas ankaŭ la spegulo de serĝento Junco, ankaŭ li okupis sian pozicion. Post kvin minutoj komenciĝos la ĉasopelo."
La diviziestro ekbruligis cigaredon. Li kaŭris sur la tero. Sian ĉevalon li lasis malantaŭe piede de la monteto por eviti ties trafitecon, se kelkaj pafoj celus al la monteto. La monteto estis sufiĉe alta, por ke la diviziestro, eĉ kaŭranta sur la tero, bone povu superrigardi la batalan terenon.
„Kiel ridinde tiuj friponoj kondutas", li diris kun rikano al la adjutanto. „Vi povas konkludi tion el tio, ke ili eĉ ne dum sekundo pripensis okupi tiun monteton per mitralo, aŭ eĉ nur per observanta gardisto. Tio estus tre dure por ni kaj kostus nenecesajn viktimojn, se la banditoj estus pensintaj pri tiu monteto."
Li rimarkis, ke ankaŭ taĉmentoj liaj jam okupis sian pozicion dekstre kaj maldekstre de la monteto kelkajn centojn de metroj malproksime. Al tiuj taĉmentoj li ordonis ĉirkaŭvojon, ĉar tie la tereno estis alta kaj la ribeluloj povus vidi la almarŝon. Kiam li ricevis tiam ankaŭ de tiuj taĉmentoj la signalon, ke ili troviĝas sur la ordonita loko, kaj ke per tio la cirklo estas tute fermita, li eltiris la revolveron kaj pafis trifoje en la aeron. Tiuj tri pafoj signifis por lia trupo la signalon por la ĝenerala atako de la kampadejo. Samtempe li signis, ke El Corneta blovu: ,,Adelante!“
Apenaŭ la pafoj kaj la kornosignalo elsonis, tuj la mitralo komencis kudrilmaŝinece pripafi la kampadejon.
La atako estis malfermita, kaj montriĝis eĉ ne unu eraro en la bonege gvidata almarŝo de la trupo.
Sed nun okazis certa stranga afero. Estis afero, kiun la diviziestro dum sia tuta longa kariero kiel militisto ankoraŭ neniam ekvidis. Estis afero, kiu vekis ne nur la ekmiron de la diviziestro, sed tio, kio kaŭzis la unuan konfuziĝon de liaj soldatoj kaj oficiroj. En la unua momento montriĝis tiu konfuziĝo nur kiel mallonga hezitado en la atako.
La diviziestro, kiu tenis sian binoklon rekte antaŭ la okuloj, atendis kiel ĉiuj oficiroj, ke dum la unuaj pafoj de la mitralo la muchachos eksaltos kvazaŭ fulmtrafite. Sed la kampadejo, rigardate kiel unu aĵo, restis kvieta. Nur kelkaj muchachos ŝajne kliniĝis unu al la alia kaj kelkaj aliaj, evidente same trafitaj de pafoj, sinkis teren kaj ne plu moviĝis. Tie kaj tie kuris kelkaj muchachos tre kliniĝinte tien kaj tien, kvazaŭ ili volus instigi vekigi la ulojn, kiuj ŝajne dormis. Krom tiuj malmultaj tien kaj tien hastantaj viroj ne konstateblis movo.
Dum la mitralo plu samtakte bruis kaj kvazaŭ falĉis la kampadejon, por tiel antaŭprepari la grandan atakon kaj plifaciligi ĝin, avancis la kliniĝintaj soldatoj kun malsuprenklinitaj bajonetoj de ĉiuj flankoj lante al la kampadejo por pli malgrandigi la cirklon.
La diviziestro ordonis blovi duan signalon: Caballeria, antaŭen! La kavaleria trupo staris kvincent metrojn pli malantaŭe, elseliĝinte kaj kaŝite post arbustaĵoj, atendante la signalon de la diviziestro por vastarke bari la terenon kaj tiel malhelpi, ke ribeluloj povu fuĝi.
La kavalerianoj surseliĝis kaj rajdis softe galopante por ekformi cirklon. Antaŭ ol tiu vasta cirklo de ĉiuj flankoj estis fermita, avancis la infanteriistoj pli proksimen al la kerno de la kampadejo.
La diviziestro supozis, ke, tiam, kiam la mitralo ekbruos, la kampadantoj tumulte eksaltos. Sed kiam tio ne okazis, li supozis, ke temas pri ruzaĵo de la muchachos, kiuj ne volas iri en kaptilon de la soldatoj, sed rigardas al breĉoj, tra kiuj ili intencas eskapi. Kiam nun la infantes proksimiĝis al la kampadejo kaj de la kampadejo bone observeblis, kiam de la kampadeja flanko sendube ankaŭ la almarŝo de la caballeria rimarkendis, kaj tamen la kampadejo restis strange kvieta, la diviziestro fariĝis maltrankvila. Li ekstaris kaj rigardis tra la binoklo pli atenteme al la kampadejo. Kiel jam antaŭe li vidis nur tie kaj tie sinki viron teren de la pafoj de la mitralo, kiu seninterrompe pafis kaj kies teamo havis la ordonon, nur tiam halti, kiam la soldatoj ekatingos la kampadejon.
Ankaŭ la adjutanto havis sian binoklon antaŭ la okuloj. Subite li diris: „Mi general, ĉu vi vidas tion, kion vidas mi, ĉu mi nur eraras?“
„Kion do?“ demandis la diviziestro sen forpreni la binoklon de la okuloj.
„Jen kvar viroj iris renkonte al la mitralo, starigita meze de la kampadejo, kaj ili malaperis. Kaj nun ankaŭ la mitralo foriĝis, kvazaŭ ĝi sinkis en la teron.“
La diviziestro turnis la glason al la loko, kie li vidis antaŭ nur kvin minutoj sian ŝtelitan mitralon. Li devis koncedi, ke ĝi ne plu ĉeestas.
Li rastis per sia binoklo la batalejon kaj vidis, ke la soldatoj de ĉiuj flankoj estis nur kvindek metrojn malproksime de la eksteraj grupoj de la kampadejo kaj de la muchachos.
En la fono ankaŭ la kavalerio jam tute finis la encirkladon. La kavalerianoj sidis sur siaj ĉevaloj, kun la karabenoj apogitaj sur la dekstran genuon, firme tenante la bridilojn per la maldekstra mano, atendante, ke la atakitaj ribeluloj post malmultaj sekundoj komencos forkuri. La infanterio, obeante al kornsignalo kaj obeante al kelkaj fajfsonoj de siaj oficiroj, haltis dum mallonga momento. La viroj rektiĝis el sia klinita pozicio, kolektis kuraĝon, prenis pli firmpugne siajn karabenojn kun la kurtaj surmetitaj bajonetoj kaj estis atakontaj. En tiu sinteno ili restadis dek sekundojn. Poste sekvis nova kornsignalo, fajfsonoj de ĉiuj flankoj, kaj la soldatoj eksturmis.
Apenaŭ ili komencis kuri, ekaŭdeblis el la mezo de la kampadejo mitralo, kiu trankvile kaj atente raste pripafis la tutan ĉirkaŭan cirklon. Estis la sama mitralo, kiu antaŭnelonge ankoraŭ tiel pigra kaj forlasita estis starigita enmeze de la muchachos en la kampadejo. Kaj de kiu nun nur plu videblis la facilaj fumnubetoj, kiuj leviĝis el la cirklanta mitralbuŝo.
La atakantaj soldatoj hezitis nur du sekundojn, tiam ili daŭrigis la kuradon, sed ne plu tiel ekzercece kiel antaŭe. Tie kaj tie iu stumblis, evidente trafite, eble ankaŭ intence stumblante por povi postresti de la unua linio. Ĉar dek sekundojn poste ankaŭ la plej stulta soldato ekkonsciiĝis, ke la promeno finiĝis leviĝis la trista perspektivo devi fini la freŝe ĝojan soldatan vivon kun buŝpleno da tero. Tio eĉ la plej kuraĝan soldaton ne ĝojigas, des malpli, ĉar li ne plu povos aŭdi la kvazaŭ gurditajn laŭdoparolojn, kiujn oni honorige tamburas al li kaj li ne plu plu povos plezuriĝi pri ili. Nur la aliaj plezuriĝos pri tio.
Ne restis - eĉ se ili volus fari alian - alia eblo ol avanci kaj konkeri la kampadejon. Se ili tiumomente returniĝus, oni nur des pli sovaĝe pripafus ilin, kaj la rezulto estus la sama. Multajn paŝojn la sturmantaj soldatoj ankaŭ en alia kazo ne malproksimiĝus, eĉ se ili efektive restus sanaj; ĉar pli malproksime staris la envicigita kavalerio, kiu ne tralasus, sed repelus ilin al la kampadejo.
La saltantaj paŝantoj perdis sian belan ordon kaj komencis sovaĝe antaŭenkuri por atingi pli rapide la kampadejon kaj kapti la mitralon, kiu fariĝis serioze malagrabla kaj detruis ĉiujn komandojn kaj antaŭajn marŝoplanojn fride kaj senkompate.
Kelkajn respektoplenajn paŝojn starante malantaŭ la diviziestro, troviĝis la staba kornisto. La diviziestro rememoris lin kaj dum sekundo intencis ordoni al li blovi al la kavalerio la signalon, ne kiel origine ordonite kapti kurantajn fuĝantojn, sed por sekvi la infanterion por pli rapide transpreni la regadon pri la kampadejo. Sed samtempe la diviziestro ekhavis la penson, ke tia ordono verŝajne estigus konfuziĝon, ĉar li donis al la gvidanto de la kavaleritaĉmento, al kapitano Ampudia, la eksplicitan ordonon, neniukaze enmiksiĝi la batalon, ĉar la kavalerio nepre necesas, por ke ne fuĝu eĉ iuj leporoj.
La diviziestro suĉis forte kaj sen ĝuo la cigaredon. Konsciiĝis al li, ke tie io ne estas en ordo. Li sentis, ke lia plano malsukcesas, se tio ne jam okazis. Sed eĉ ne per unu penso li kapablis percepti, kio fakte okazis.
La antaŭen kurantaj infanteriistoj estis nun proksime de Kaj tiumomente, la diviziestro supozis, ke li fine ekkomprenas la planon de la ribeluloj. Ili evidente volis havi la atakantojn en la kampadejo, por buĉi ilin tie. Jen la kaŭzo, kial ili ŝajne tiel trankvile sidis ĉe siaj bivakfajroj. Ili kiel indiĝenoj sentas sin pli certaj pri sia venko, se ili batalas viro kontraŭ viro, se ili anstataŭ uzi fusilojn, uzas tranĉilon kaj maĉeton, kiujn ili scias pli bone trakti. En tiu kazo tiumomente nur la kavalerio povus ebligi turnadon. Li donis al la kornisto la signalon blovi la atakon al la kavalerio. La rajdistoj rektiĝis kaj ekgalopis.
La antaŭaj vicoj de la infanterio estis nun en la kampadejo. Per sia binoklo vidis la diviziestro kiel la atakantoj kuraĝe pikadis la ribelulojn kaj ĵetis ilin teren. Sed estis strange, ke la muchachos ne defendis sin, ke ili eĉ ne suprensaltis kaj ne provis forkuri, dum la soldatoj sturmis renkonte al ili. La muchachos renversiĝis kaj ne plu movis sin. Tiam la diviziestro rimarkis konfuzigan pelmelon interne de la atakantaj soldatoj. Ili provis tiri siajn bajonetojn el la korpoj de la mortbatitoj kaj dum ili faris tion, flugis la korpoj alte en la aeron. Ili disfalis flagrante. Sub la disŝiritaj kovriloj kaj falantaj ĉapeloj montriĝis sekaj maizaj spadikoj.
Ĉar, sendpende de dudek aŭ dudekkvin muchachos, kiuj kuradis en la kampadejo por ŝajnigi la kampadejon vigla kaj por perfektigi la militan trukon, nenio atakeblis, la atakantaj soldatoj ekhaltis sen atendi ordonon kaj restis senkonsile starantaj.
Kelkaj el tiuj ĉi tien kaj tien kurantaj muchachos kompreneble estis trafitaj. Tiujn inter ili, kiuj vundite falis kaj ne kapablis leviĝi, oni senkompate trapikis. Sed la plimulto atingis la truon, el kiu la mitralo senafliktite plu pafadis.
La oficiroj kaj serĝentoj fajfis por ke oni denove eku ataki kaj sekvu al la origina ordono, kaj en ĉiu kazo silentigu la mitralon. Sed la pafado de la mitralo balais tiel trankvile kaj tiel dormeme samtakte sur la terenon, ke ju pli la soldatoj proksimiĝis des pli grandaj fariĝis la perdoj.
Pluan fojon eksonis fajfsonoj. La soldatoj ĵetiĝis teren por tiam, antaŭenrampante, konkeri la mitralon kun malpli da perdoj.
Apenaŭ elsonis la lastaj fajfsonoj, kaj ĝuste en la momento, kiam la alrajdanta kavalerio atingis la eksteran randon de la kampadejo, komencis hajli pafoj de ekstere kaj el ĉiuj direktoj sur la kampadejon. Intertempe eksonis aldone eĉ la hakanta klakado de kelkaj mitraloj, same venante el granda distanco ekstere, ekstere de la atakanta ringo.
Kaj tiam sekvis sovaĝa, ne home sonanta bruo, kriegoj kaj hurlado. Kaj el la kvar anguloj de la tereno, vaste distriĝante trans la perion, kuregis la aroj de muchachos al la kampadejo.
La soldatoj, kiuj antaŭ dek minutoj ankoraŭ supozis, ke ili encirklis la kampadejon de la ribeluloj, estis tiam kompreneble enmeze de la kampadejo konkerita de ili.
Sed la encirklitoj estis ili.
La diviziestro turniĝis nun al sia staba kornisto. Li intencis doni la ordonon por blovi la retromarŝon por la tuta trupo kaj translasi tion al la trupo mem, kiel foriĝi el tiu cirkaŭpreno. De la monteto, sur kiu li staris, li povis vidi kelkajn breĉojn, kie fuĝo kun ne tro grandaj perdoj povus sukcesi al la soldatoj. Sed li ne sciis kiel alie sciigi siajn konojn al siaj oficiroj ol per simpla ordono de retiriĝo.
Tute turniĝinte kaj ne vidante korniston, ankaŭ ne sian adjutanton, li turniĝis maldekstren, kaj tie staris du ĉifonvestitaj muchachos kaj rikanis impertinente al lia vizaĝo.
La diviziestro kaptis sian revolveron kaj trovis, ke la ingo estas malplena. Unu el la muchachos alte tenis la revolveron kaj diris: „Ĉu eble estas tiu, kiun vi serĉas, diviziestro?“
La diviziestro paliĝis. Sed li tuj regajnis sian kutiman staton, kaptis la revolveron kaj tiris ĝin al si.
„Nu do, reprenu ĝin dum kelkaj minutoj“, diris ridante la muchacho, kiu tenis la revolveron antaŭe en mano, „ŝarĝita ĝi ne estas, do, stultaĵojn vi ne povos entrepreni.“
La diviziestro kaptis haste al la kartoĉozono. Sed ankaŭ la kartoĉozono estis for, tratranĉita kaj forprenita.
Tio kolerigis lin, kaj li kriis: „Kion vi volas ĉi tie, pedikohavaj friponoj? Ĉu ankaŭ vi apartenas al la ribeluloj?“
„Jes“, respondis la pli laŭta ridulo el ambaŭ „iom ni ja apartenas al la ribeluloj. Mi estas nur generalo. Ne pli.
Kaj tiu“, li signis dikfingre al la akompananto, kiu simile ridis, „estas unu el miaj kapitanoj.“
La diviziestro turniĝis serĉante al ĉiuj flankoj kaj vokis poste kun laŭtega voĉo, kiel li kutimis fari tion sur ekzercejo, se io tre ĉagrenis lin: „Kie do estas miaj ayudante kaj mia corneta?“
„Ili forvojaĝis kun nia helpo“, diris Generalo seke.
„Forvojaĝis, ĉu? Kien?“ demandis la diviziestro koncize.
„Ni ne havis tempon longe pridemandadi ilin“, rediris la kapitano. Estis Santiago.
„Foriĝu kaj tuj, damnitaj kotuloj, mi ja zorgos por tio mortpafi vin, eĉ antaŭ ol vi estos en Balun Canan.“ La diviziestro fariĝis blua kaj ruĝa sur la vizaĝo.
„Certe“, diris Generalo rikane sen eĉ nur iomete atenti la koleron kaj la kriadon de la diviziestro. „Vi povos nin ĉiujn kune mortpafi, se vi venos al Balun Canan. Sed nun unue ni tenas vin ĉe la nuko, kaj ĉu vi efektive iam ajn venos al Balun Canan, tio dependos de tio, kiu kunprenos vin. Rigardu foje tien transen, tie transe neniu atendas vin, por vin kunpreni.“
Ekde tiu momento, kiam la diviziestro komprenis, ke li estas en la manoj de la muchachos, li sciis, ke ne estos espero por li. Eĉ se okazus la miraklo, ke lia trupo eble atingus lin tie kaj lin batale liberigus, ĝi ne trovus lin vivanta. La diktaturo ne havis kompaton kaj ne konis pardonon al iu, kiu rezistis al ĝi. Kaj neniu, kiu iel aŭ en iu ofico iam servis al El Caudillo, povis esperi pardonon aŭ kompaton, kie ajn ribeluloj estis la venkintoj.
Sed li hontus ankoraŭ mil jarojn post sia morto, se li montrus timon pro pedikohavaj peonoj. Tiu emfazita sen- timemo ne kaŭzis persona kuraĝo. Lia kuraĝo neniam estis elprovita. Kiu estas sur la flanko de la potenco, ne devas esti kuraĝa.
Tio, kio donis al li en tiu tute desperiga situacio ankoraŭ certan kuraĝon, estis nur la scio, ke tio ne ŝanĝos ion je lia sorto, egale, ĉu li timas aŭ ĉu li kondutas kuraĝe; egale, ĉu li petas surgenue pri pardono kaj promesas ĉiun sian monon, ĉu li kriadas al la venkinto kaj per ofendoj ekscitas lin ĝis kolerego. Eĉ, se li ofertus siajn servojn kaj spertojn al la ribeluloj, kio en tiu kazo estus certe neverŝajna, ili ne akceptus tion, kaj je lia sorto tia oferto ŝanĝus nenion. Kaj tial, ĉar por li ne estis espero, kiu povus ŝanĝi lian situacion, li vere povis permesi al si inde konduti al la ribeluoj, en kies manojn li falis.
Li prenis la tempon rigardi dum kelkaj sekundoj transen al la kampadejo, kie ne nur sorto lia, sed ankaŭ tiu de lia trupo, kaj en multaj rilatoj eĉ tiu de la tuta federacia ŝtato jam estis decidita. La soldatoj, kiuj ankoraŭ kapablis kuri, forĵetis ĉiujn siajn armilojn por povi fuĝi pli rapide. Sed kien ajn ili kuris, ili falis sur la tranĉilojn de la muchachos.
La mitraloj de la muchachos pafis ne plu al la fuĝanta infanterio, sed nur al la konfuzita kavalerio, kiu ne havis sufiĉe da tempo sian atakon svingoplene elrajdi. La uloj, kiuj apartenis al la mitrala taĉmento, translasis la mulojn al ties sorto, ĉar ili trovis sin pro la ŝarĝitaj bestoj malhelpitaj dum sia fuĝo. Ili translasis al la bestoj libervole sekvi. Kelkaj infanteriistoj atingis la bestojn, kiuj sovaĝe kuris tien kaj tien, detranĉis ilian ŝarĝon kaj svingiĝis sur la dorsojn de la bestoj por ne preterlasi iun „Santiago“, vokis Generalo al sia kapitano, „trenu nian gaston, la tiel bele uniformitan diviziestron, transen en la novan kampadejon. Vi ja scias, kien. Mi ankoraŭ devos paroli kun li. Pli poste. Sed nun mi devos denove enmiksiĝi tie. Ili dispafadas laŭ mia opinio tro multe da municio. Tio ne havas plu valoron, ni devas ŝpari ĝin.“
Dum tio li kuris malsupren de la monteto kaj ĵetis sin sur la ĉevalon, kiun li postlasis tie por fari respektoviziton al la diviziestro, kaj fulmis transen al la batalkampo.
En la truo, kie la mitralo nun ĉesis pafi, ĉar la mitralotubo estis tro hejtigita, li trovis Kolonelon kaj ties taĉmenton.
„Bone, ke la aĵo per si mem ĉesis pafi“, li vokis de la ĉevalo. „Lasu la malmultajn postrestintojn sur ties kaprinoj trankvile forsalti. Mi bezonas ilin kiel leterportistojn, por ke ili portu la novan sciigon al la ĉefa kampadejo, mi volus tiel volonte havi la restaĵon de la brigado ĉi tie, por ke ni liberigu la vojon al Balun Canan.“
Kolonelo, kiu malvestis la ĉemizon, ke li pli bone povu moviĝi, komencis nun serĉi ĝin. Per la nudaj piedoj de lia teamo ĝi estis stamfita en la malsekan koton, kiu estis formiĝinta en la truo, en kiun oni metis la mitralon. „Donu la fekŝmiritan ĉemizon al mi“, li vokis al la muchacho, kiu preteriris la truon. Sen longa atendo li forŝiris ĝin de la muchacho trans ties kapon, kaptis bastonon, surpikis la ĉemizon kaj flirtigis ĝin super si tien kaj tien.
Tuj post tio en ĉiuj anguloj kaj anguletoj de la tereno silentiĝis la pafado de la karabenoj. La muchachos, kiuj ankoraŭ persekutis la fuĝantajn soldatojn, postsendis ankoraŭ kelkajn pafojn kaj lasis ilin, se ili ne ĵus falis, rapide kuri hejmen.
Generalo galopis al sia kornisto kaj komandis al li, ke li blovu la signalon „Kolektiĝu!“
Proksimume cent muchachos, kiuj nun proksimiĝis al la kampadejo, havis eĉ ne unu vestaĵon sur la korpo. Nur la kartoĉozonoj pendis nodite trans la nudaj ŝultroj. Je rimenoj volvitaj nodite ĉirkaŭ iliaj koksoj troviĝis iliaj tranĉiloj kaj maĉetoj.
Ili rastis la kampadejon pro siaj pantalonoj, ĉemizoj, ĉapeloj kaj sandaloj, kiujn ili uzis por vesti en la nokto la maizpajlajn pupojn laŭ ordono de Generalo.
Kiam ili kunhavis siajn ĉifonitajn vestajojn kaj tion, kio mankis ankoraŭ kiel vesto, detiris de la mortintaj kaj vunditaj soldatoj, ili enordigis la batalejon. Neniu vundito kaj neniu kaptito transvivis la tagmezon. La diviziestron ili provizore lasis vivi ĝis vespere, ĉar Generalo ankoraŭ intencis paroli kun li.
La armilopredo estis tiel abunda, ke de tiam ne nur ĉiuj muchachos estis armitaj, sed ankaŭ la inoj kaj junuloj ricevis aŭ revolveron aŭ karabenon, kaj ili eĉ tiam konstatis plu troon da armiloj.
Profesoro konsilis ĉiujn superfluajn armilojn enfosi en la vepro kaj tie konservi ilin por la kazo, se ili eble perdos en estonta batalo armilojn.
„Enfositaj armiloj senvaloras“, respondis Generalo. „Krome la bienuloj povus trovi ilin aŭ la rurales aŭ la federales aŭ mi ne scias kiu plu, kiu estas krome kontraŭ ni kaj kontraŭ ni volas uzi la armilojn. Mi havas alian uzadon por ili. Ni de nun en ĉiuj bienoj, vilaĝoj kaj urboj, kiujn ni vizitos kaj okupos, kaptos la fortikajn ulojn kaj envicigos ilin ĉe ni. La armiloj estos pli utilaj al ni ol tiukaze, se ni enfosus ilin kaj postlasus ilin ĉi tie.“
„Tute bone“, opiniis Profesoro, „bone elpensite. Leviĝas nur la demando, ĉu la uloj de ni forkuros aŭ perfidos nin kaj kunprenos eĉ la armilojn.“
„Nur ne afliktiĝu, Profesoro, se ni foje estos irintaj iom de la vojo antaŭ ni, ĝojos miloj de junuloj kaj viroj, ke ili efektive estos envicigataj ĉe ni. Ili venos kaj eĉ surgenue petos rajti kunmarŝi. Kaj tiam, se ili estos iom kunmarŝintaj, venos al ĉiu el ili la fino de la revolucio tro frue. Kaj tiam centoj el ili proprakoste daŭrigos la ribelon. Estas multe pli facile por ni trovi novajn kaj bonajn soldatojn ol denukigi ilin, se ili ne plu estos bezonataj kaj ni volos vivi en paco.“
„Pri tio ni zorgos sufiĉe frutempe, ke ili ĉiuj volonte reiros hejmen“, enmiksiĝis Andreo. „Ili marŝos kaj batalos kun ni ĝis ili estos certaj, ke la terpeco, kion ni donos al ili aŭ kion ili elbatalos al si, ne plu konkereblos de la bienuloj. Tiam ili iros volonte hejmen. Ja kiun ili kontraŭbatalu, se neniu plu ĉeestos, kiu pribataleblos aŭ kiun pribatali indas la penon? Tial mi pensas, ke Generalo pravas, antaŭ ĉio ni nun bezonos amason da soldatoj, kaj, se ili ne venos libervole, ni kaptos ilin mem. Kiel ni pli poste denukigu ilin, pri tio ni povos interkonsiliĝi, se ni regos en la lando. Ĉu vi ne pensas, ke ankaŭ mi havus sufiĉe da kaŭzoj migri hejmen? Sufiĉe da kaŭzoj, tion mi povas diri al vi. Kaj ankaŭ la plejmulto el vi certe prefere irus hejmen ol plu vadadi ĉi tie en la koto kaj buĉi soldatojn. Sed vi scias tiel bone kiel mi, ke tiukaze, se ni volus marŝi hejmen, kiam la revolucio nur ĵus komencis, ni estos post ses monatoj aŭ jam pli frue en la sama mizero kiel antaŭe aŭ eĉ en pli aĉa, kaj ĉu ni sukcesos duan fojon ekigi ribelon, nu, tio povus daŭri tre longe.“
„Ju pli ofte ni tion diros al ni, des pli bone tio estos, Andreĉjo, des pli bone por ĉiuj.“ Profesoro ĝemis, kiam li diris tion. Li havis du pafvundojn en la skapolo kaj Fidel prilaboris la vundojn per tranĉilo por eligi la kuglon, kiu ankoraŭ troviĝis en la ŝultro. La alia kuglo trairis. „Des pli bone por ni ĉiuj kaj por la laboranta popolo, mi ripetas. Nur ne tro frue halti kaj eventuale eĉ priatenti la flateman mielan paroladon de tiuj, kiuj parolas pri paco inter fratoj kaj pri krimoj kontraŭ la popolo. Jen sensencaj banalaj vortoj. Estos nur tiam paco inter la fratoj kaj ĉiu fratobatalo ĉesiĝos nur tiam tiukaze, se la balanco en la lando estos ekvibriligita kaj justeco riceveblos senkoste kaj ĉiu rajtos diri, kio afliktas ties koron, ĉu tio plaĉas al aliaj ĉu ne. Revolucio tro frue finita, estas pli terura ol tute neniu. Kaj tial vi ja pravas, Generalo, ni kaptu la soldatojn, kiujn ni bezonas. Se ni ne kaptos ilin, tiukaze tiuj ĉe la manĝotrogo de la diktaturo kaptos ilin. Pri tio mi ne tuj pensis, kiam mi obĵetis, ke ili eble povus forkuri
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.