|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
Mankis ankoraŭ tri horoj ĝis la sunsubiro.
Generalo sciigis, ke ĉiu marŝpretu interne de dudek minutoj, se tio estos komandita.
La stabo kunkaŭris, sed eĉ ne unu el ili parolis pri atakoplanoj. La muchachos parolis pri ĉiutagaj aferoj. Generalo kaŭris kaj gratis per bastoneto herboradikojn el la tero. Tuj kiam li elgratis du aŭ tri da ili, li gratis per la sama bastoneto en alia loko, ne tre malproksime, novan trueton, kaj enplantis la radiketojn. Estis facile videble, ke li faris tion, ĉar li lasis migri siajn pensojn malproksimen de tie.
Sed subite li fariĝis vigla. Tre rapide li skrapis zorgeme teron sur la laste enplantitajn radiketojn, saltis sur siajn piedojn, hastis preskaŭ kurante ĉirkaŭ la rondonde la muchachos kaŭrantaj ĉe li pro la militkonsiliĝo kaj vokis multajn fojojn ripetante: „Mian brakon maldekstran mi fordonus, se mi nur scius, ĉu nokte aŭ dum la unua matena krepusko - Mian brakon maldekstran mi fordonus, se mi nur scius - “
„Dio damnu ĝin, Generalo“, vokis Matiaso, „ĝoju, ke vi havas vian maldekstran brakon kaj ne ŝtopu plu niajn orelojn per via vekriado. Tion ja neniu olda inaĉo plu povus elteni, tiun eternan hurladon pri via maldekstra brako. Muy bien, se ĝi ĝenas vin, jen venu al mi, mi tranĉos ĝin malsupren per unu bato, tiel, kiel ni forraspis la gambon de la muchacho, kiun mordis cascabel.“
„Ek do, Generalo, kio nun jam denove malsukcesis? Diru do. Maldekstraj brakoj estas multekostaj. Matiaso pravas. Ni bezonas ĉiun brakon, kaj viaj ne estas pli malbonaj ol niaj.“ Celso parolis trankvile kaj kun paciga tono.
„Bone, se ne mian maldekstran brakon, tiukaze do mian maldekstran plej malgrandan piedfingreton, se mi scius, kiun el la du planoj miaj, mi preferu!“ Li restis staranta kaj skrapadis en sia densa hararo.
„Se ambaŭ estas bonaj, ne faras diferencon, kiun vi „Tiel simpla tio ne estas. Ĉiu havas avantaĝon, kaj ĉiu havas malavantaĝon.“
„Tiukaze elektu tiun, kiu havas la plej malgrandan malavantaĝon“, konsilis Andreo.
„La komplika afero estas simple scii aŭ ĝuste diveni, kiu el ambaŭ malavantaĝoj estas la pli malgranda.“
Kolonelo ŝiris lin per unu el ties ĉifonitaj ĉemizomanikoj al si, kiam tiu staris dum sekundo apud li. „Sidiĝu unue por trankviliĝi kaj ne saltadu ĉiam en la ĉirkaŭejo kiel flavbeka printempa koketo. Ĉe la kurado vi tute ne povas pensi.“
„Mi provis ankaŭ sidante, sed estas same tiom komplike.“ Li ekkaŭris tamen kaj prenis cigaron el sia ĉemiza poŝo. „La ideon pri la plano mi ekhavis matene, kiam mi sidis dum certa tempo supre en la arbo kaj observis kiel la bienuloj kvazaŭ rampadis tie por ĉasi vunditajn muchachos disigitajn en grupetojn. Mi pensas, ke oni entute ekhavas multe pli bonajn pensojn, se oni sidiĝas de tempo al tempo supre en arbon kaj la mondon de supre rigardas kaj ne ĉiam nur de malsupre. Kion scias la formikoj pri nia estado? Por la formikoj ni estas nur nuboj aŭ migrantaj montoj. Unu el la planoj estas okupi Santa Cecilia-n, hodiaŭ nokte, la alia estas ataki la bienon antaŭ sunleviĝo. Ni devas rapide ataki ilin. Se ni elegante almarŝus, la mitraloj falĉus nin kiel koton. Ni devas ataki ilin tiel, ke ili ne havos tempon meti eĉ unu piedon planken kaj preni eĉ nur karabenon de la starigita piramido.“
„Bone do, kial ne antaŭ sunleviĝo?“ demandis Celso.
„Tie estas amaso da uloj, kiuj leviĝas frue. Bienuloj, kiuj rajdos hejmen kaj havos longan rajdon antaŭ si kaj volas eluzi la fridetan matenon. Tiuj, jam leviĝinte, ne dormos plu kaj povus aŭskulti nin antaŭ ol ni estus sufiĉe proksimaj. Povas ankaŭ esti, ke la federales kaj rurales formarŝos je la dua matene. Ĝuste tion mi ne povis eltrovi de la silentemuloj, kiuj kuris en nian maŝon. Sed, ĉe l‘ diablo, la uniformuloj tute ne formarŝu de ni sen antaŭa malŝarĝo de iliaj karabenoj. Ni bezonas la pafŝprucilojn kaj ĉiun kartoĉon, kiujn havas tiuj diodamnitaj cabrones.
Kaj Kolonelo volas rehavi sian perditan mitralon, sian Emma-n, kiel li diras, alikaze li neniam plu montros beatan vizaĝon. Se ni kaptos tiujn malbenitajn putinfilojn tie en Santa Cecilia, ni ne devos postkuri ilin kaj ne forkuros la haŭton de niaj piedoj.“
„Ek do, sur la kanajlojn!“ vokis Celso.
„Sur ilin, sur ilin. Vi povas paroli laŭplaĉe. Sed mi havas la respondecon, se mi perdos tro da viroj. Nun foje ĉiuj ĉi tie bone aŭskultu kaj streĉu la orelojn! Se ni atakus ilin matene je la dua aŭ tria, jen ili eble jam ĉiuj vekiĝus, la bienuloj por rajdi hejmen, la uniformvestitoj por marŝi al Hucustin aŭ al Balun Canan, reen al siaj garnizonoj. Kaj antaŭ ol ni estus tute transe de la muro, ili jam havus ĉion preta en la antaŭkorto por akceptu nin. Sed la avantaĝo estus, ke ni proksimiĝus al la tago kaj heliĝus, tiel ke ni povus vidi al kiu ni trantranĉas la kolon. Nokte estus multe pli bone en ĉiu rilato. Jen ili ĉiuj estos preskaŭ tute ebriaj kaj kuŝados ronkante en la komenca dormo. Sed, se ĉio estus ankoraŭ en tenebro, duono el ili povus fuĝi kaj poste de ekstere ataki nin.“ „Nu, azeno, nomata Generalo, kial vi ne kunprenos iujn linternas, kiel ni faris tion ĉe la ĉaroj, kaj ĉe la fortrenado de la trunkoj, se Luno ne lumis“, diris Matiaso rikane.
„Matiaso pravas“, opinis Andreo. „Kial ni ne uzu linternas? Kompreneble ne niajn ĉar-lanternojn aŭ tiujn de la monterioj; sed ni povus ekbruligi niajn proprajn lanternojn kaj ŝparus eĉ petrolon.“
„Tion mi ne komprenas - kvankam mi estas generalo - kion vi opinias kaj kiel vi opinias tion“, diris Generalo, demandante kun rigardo al Andreo.
„La penso ne estas vere de mi, sed fakte de la peonoj vizititaj de ni en la bienoj dum nia marŝo, kaj al kiuj ni donacis tutajn bienojn, ĉu ili volis ĉu ne. Kion mi celas, tio estas tute simpla. Tuj, kiam ni ĉirkaŭe estos okupintaj la muron, parte ankoraŭ sidante sur la muro kaj parte jam transirinte ĝin, la bienulo de Santa Cecilia liveros al ni petrolon. Kaj se vi ankoraŭ nun ne komprenas tion, tiukaze mi aldonu, ke mi opinias, ke ni ekbruligos ĉiujn palmtegmentojn kaj ĉiujn remizojn, kiuj estas el ligno. Kaj kun la noktovento ili ekflamiĝos tuj post du minutoj.
Tiam ni havos sufiĉe da lumo. Kompreneble, ni devos eniri kiel fulmo en la bienon, kaj ĉe ĉiuj pordoj de la ejoj samtempe devos stari muchachos, tiel, ke neniu povos fuĝi.“
„Eble mi tamen iutage ankoraŭ faros el vi brigadan generalon, se mi iam estos divizia generalo, Andreĉĵo. Vi estas damne prudenta, kvankam vi eĉ ne estis ie soldato. Se nur ne estus la damnitaj hundoj, kiuj tie kiel freneziĝinte ekbojados, tuj, kiam ni proksimiĝos kaj suriros la muron.“
„Pri la hundoj okupiĝos mi, Generalo“, diris Emilio, kiu kaŭris proksime. „Mi scias bonan trukon, kiel facile logi la hundojn je duono de leŭgo for de la bieno kaj de la vilaĝo. Se ili aŭdos en la bieno, ke la hundoj bojas, sed komencas kuri al la vepro, apenaŭ iu plu atentos tion, ĉar ili supozos, ke sovaga porko aŭ pumo ŝteliris al la corral.
Sed mi nun devos ekĉasi. Mi ja zorgos pri la trankvilo de la hundoj, Generalo. Mi kunprenos tri muchachos.“
„Bone“, konfirmis Generalo, „kun vi mi parolos pli poste, se la hundoj fuŝos la planon al mi kaj vi en tiu kazo „Pafmortigu min, Generalo, se mi ne forlogos la hundojn. Kompreneble, estas ĉiam kelkaj, kiuj tro pigras aŭ estas tro oldaj kaj nokte timas ankaŭ malproksimiĝi tro. Sed tiuj malmultaj laŭplaĉe boju. Tio al la cabrones interne de la bieno donos pli da sekureco ol se bojus tute neniuj hundoj, ĉar tiuj bojas ĉeokaze ja en la tuta nokto, eĉ se ili vidas kurantan raton aŭ kato iras al nuptofesto.“
Rimarko
corral = gregejo
La komandanto de la trupoj, kiuj prenis sian bazon en la bieno Santa Cecilia, sciigis la komandon, ke la ekmarŝo okazu je la sekva mateno je la oka. La certo, ke la bieno je la sekva mateno estos liberigita de la multekostaj gastoj, instigis aranĝi adiaŭan bankedon al la bienulo, ĉar ĝi estos ja la lasta fojo, ke oni kunsidos. Tial oni ne ŝparis ĉe tiu bankedo junajn porkidetojn, meleagrojn kaj bovidojn, des pli ne brandon, bonan malnovan kaj brunigitan por la oficiroj kaj bienuloj, kaj ankaŭ klaran, sed tial des pli altprocentan por la subrangaj policanoj.
Tiaj grandaj vesperaj festmanĝoj en la bienoj en tiuj regionoj for de la civilizitaj neniam etendiĝas profunde en la nokton. Parte pro la manko de bona lumo, kiu ne faras tre agrabla longan sidadon eĉ ĉe riĉe kovrata bankedotablo. Kandeloj kurbiĝas pro la granda varmego kaj la nefermitaj linternas terure fulgas kaj ĉiu venteto pelas kontraŭ la gastoj densajn nubojn de nigriga fulganta fumo survizaĝen kaj sur la blankajn ĉemizojn. Petrollanternoj centfoje estingiĝas kaj oni devas centunufoje denove ekbruligi ilin. Pro tio aldone ankoraŭ ekzistas la danĝero kaŭzita de la malbonkvalita petrolo, ke ili eksplodas. La granda fajro sur la ŝtona altaro en la korto ĵetas vastan lumon, sed ankaŭ ĝi pelas fulgantan fumon kontraŭ la manĝantojn.
Je la oka aŭ je la naŭa vespere, ofte jam dum la malheliĝo, komencas viviĝi miriadoj de moskitoj, de malariaj moskitoj kaj de aliaj malagrablaj insektoj. Kompreneble ili moviĝas al la lumigataj tabloj kaj vizaĝoj. En tiu aktuala jarsezono la insektoj estas precipe multnombraj kaj des pli sangavidaj. Krom la molestado pro la pikoj, ili faladas aldone eĉ en tutaj svarmoj en la supojn aŭ buljonojn de la manĝantoj kaj naĝas en ĉiuj vin-kaj akvoglasoj. Tiel fariĝas la longa sidado en bankedo eĉ por la plej aŭdaca drinkulo ofte pli turmento ol plezuro.
Ankoraŭ plua kialo tiajn bankedojn ne lasas daŭri ĝis profunde nokte en la bienoj en tiuj foraj regionoj. Je la naŭa matene la tropika ardo komencas ŝarĝi la homojn, bestojn, tigojn kaj teron. Tio devigas la homojn tre frue forlasi la dormejon, kaj por eluzi la lumon de Suno kaj por meti la laboron, kiu necesas, de kiu ajn speco, en la fridetajn matenajn horojn. La enspeziga kaj valorplena labortago finiĝas por tiu, kiu ne estas peono aŭ laboristo je la dekunua matene, kaj estos daŭrigata, se ne fareblis ĉio necesa, post la kvara posttagmeze dum du horoj. Tiel okazas, ke ĉiuj homoj, inklude de la soldatoj, je la oka vespere estas tiom hunde lacaj, ke ili ekdormas ĉe la tablo. Sekvas el ĉio ĉi cirkonstancoj, ke bankedoj komenciĝas je la kvina posttagmeze kaj finiĝas kun oscedado kaj ronkado kutime je la oka, sed certe vespere je la naŭa.
Tiajn kutimojn armeestro kompreneble devas scii por povi uzi ilin ĉe siaj strategiaj planoj. Ke estos aranĝita pompa bankedo, Generalo eksciis ne nur de la elsenditaj spionoj, sed li ricevis la certigon ankaŭ pere de la pridemandadoj de la kaptitaj mayordomos kaj bienuloj. La bienuloj, kvankam ili estis tre tre memgardemaj pri ĉio, kion ili diris, trovis la demandon pri la bankedo ne suspektiga kaj respondis ĝin ĝuste.
Generalo ordonis la atakon je la dekunua nokte. Li bezonis la tempon por povi konduki sian armeon sen observateco ĝis proksime al la bieno. Dum la taglumo li marŝis nur ĝis la rando de la vepro. Kaj tuj kiam estis jam malhele, li ordonis la marŝon antaŭen.
Ĉiuj pakaĵoj, ĉiuj karabenoj, ĉevaloj, muloj, azenoj kaj hundoj postrestis en la vepro, gardate de la inoj kaj de kelkaj muchachos, kiuj estis tro grave vunditaj en la lasta batalo por povi partopreni la sekvan.
Nur al la muchachos, kiuj posedis revolverojn, estis permesate kunpreni siajn armilojn. Sed kelkaj el ili eĉ postlasis siajn revolverojn. Sed ĉiu, ĉu li havis revolveron ĉu ne, kunhavis sian maĉeton, kaj tiuj, kiuj ne havis maĉeton, kunportis sian tranĉilon je la lanozono, aŭ enmetita en tranĉaĵon de la pantalono.
Generalo kunvokis la virojn al rondo. „Tiuj, kiuj ne havas revolveron aŭ ne posedas karabenon ĝis nun, havas la antaŭrajton pri la armiloj. Mitraloj estu serĉataj kaj tuj aŭ portataj tra la pordego aŭ en angulon de la konstruaĵoj.“ Li alvokis dekdu virojn, al kiuj li konfidis la serĉadon de la mitraloj, la forportortadon kaj la gardadon tiel, ke ili nek uzeblu nek saveblu de la soldatoj. „Vi, Celso, kiel comandante de mitralo, respondecos kun Matiaso, ke ili ne uzu ilin kontraŭ ni, kaj ke ili, jam foje ekster la korto, estu gardataj. Vi, Kolonelo, rekonkeru vian ,Emma‘, kaj se vi havos ĝin, transportu ĝin kun Fidel al la aliaj kaj partoprenu ĉe la batalo.“
Poste Generalo elektis dudek virojn por konkeri ĉiujn karabenojn starigitajn kiel piramidon aŭ pendigitajn je fostoj, krome ili havis la taskon sekurigi kaj gardi ilin. Poste li kunmetis la kvar ĉeftrupojn por la kvar muroj, krome du taĉmentojn por ambaŭ pordegoj, kiujn ili ne malfermu, sed gardu, por malhelpi eskapojn.
Lastfine li kunserĉis lertajn muchachos, al kiuj li komisiis la iluminadon de la batalkampo.
Ambaŭ liaj spionoj, bonegaj observantoj, sciigis al li precizan planon rilate al la situo de la konstruaĵoj kaj kiel kaj kien oni disdividis la soldatojn, policanojn kaj la bienulojn kaj ties subulojn. La spionoj raportis ankaŭ, ke antaŭ la ĉefpordego troviĝas posteno kun gardistoj kaj kun suboficiro, sed ke la posteno servas pli al dekoraciaj celoj ol al efektiva gardado. La dekoracio havis la celon doni al la komandanto pli grandan reputacion antaŭ la inoj de la bieno, se li paŝis tra la pordego kaj la deĵoranta gardisto rekte devis stari kaj surŝultrigi la fusilon. La deĵoranta gardisto nokte dormis, ĉar ankaŭ al li oni donis abunde manĝon de la giganta adiaŭa bankedo kaj speciale trinkaĵojn. Se tio ne estus la kazo, li tamen dormus, ĉar li estis laca, neniu venis por kontroli lian gardatentemon, kaj krome ja laŭŝajne ĉiuj ribeluloj estis neniigitaj.
Sed Generalo ne permesis iun hazardludon al si. Li elektis triopon el la muchachos avanci antaŭ la ĉeftrupo kaj unufoje por ĉiam malhelpi gardi la gardistaron konsistantan el kvar viroj.
„Kaj nun pri la tempmomento por la atako kaj pri la signalo“, diris Generalo. „Okazos nek pafo nek fajfsignalo, nek komando. Ĉiujn ordonojn mi donas ĉi tie kaj nun. Neniu el vi malfermu la buŝaĉon ĝis ĉio finiĝos. Lasu malfermŝiri al la aliaj la buŝon, se ili vidos la tranĉilon antaŭ si. Kiel pumoj en la nokto, kiuj grimpas ŝtelire trans la baraĵon de corral, tiel vi laboru, muchachos. Ju malpli da brueto, des pli bone. La tuta damna afero ne daŭru pli longe ol kvin minutojn. Jen la garantiaĵo por nia sukceso. Tuj, kiam la unua tegmento ekflamigos kaj iluminos la korton, vi jam tuj estu sur la muro kaj unusalte transen. Ĉiu grupo laboru sur tiu loko, kiun mi asignis por ĉiu grupo. Po unu grupo en ĉiu ejo kaj kvar grupoj por la vasta korto, po unu je ĉiu flanko. Kvar grupetoj ĉe la kvar muroj ekstere, por la kazo, ke iu tamen provos eskapi trans muron. Neniu rajtas forlasi la bienon. La fajrogrupo al mi!“
„Jen ni jam ĉeestas, Generalo.“ La viroj de la vokita grupo paŝis antaŭen.
„Vi avancu. Ŝtelire alproksimiĝu, pli mallaŭte kaj pli ruze ol maljuna kojoto. Kiam vi estos alvenintaj ĉe la bieno, serĉu kelkajn bulojn da seka maizpajlo kaj dismetu tiujn bulojn al ĉiuj flankoj, kie estas remizoj kaj konstruaĵoj el palmplektaĵo kaj ligno. Ne forgesu kunpreni sufiĉe da keno kaj sufiĉe da fajriloj. Tuj kiam ni ĉiuj estos kolektiĝintaj, mi sendos al vi de ĉi tie Eladion, kiu heroldu al vi la precizan signalon, kiam vi komencu la prilumadon. Atentu, ke ĝi ne brulu tro frue, ĉar tio povus fuŝi nian planon. Tiam, kiam ĝi, sekvante al la signalo, ekbrulos bone, ke ĝi ne flamadu aŭ eble eĉ estingiĝu antaŭ ol ni havos la tutan bandon sub nia kontrolo. Ve al vi, viroj, se vi fuŝos ion ajn. Jen vi konatiĝus al mia kolera flanko. Vi estas la plej grava grupo, por ke la plano sukcesu. Ĉu komprenite? “
„Nur ne afliktiĝu pro ni, Generalo. Ni kreos iluminadon, kiu eĉ en la infero estos videbla.“ La viroj ridis kaj ĉiuj kunserĉis kenojn en la kampadejo. Ĉiu el ili provizis sin per tri fajriloj kaj krome ĉiuj kunprenis, por esti tute sekuraj, grandan monterian lanternon tute plenigitan per petrolo. Tiel ekipiĝinte ili eksurvojiĝis. Kun ili iris la muchachos, kiuj havis la komision viziti la pordegan gardanton por zorgi pri ties bonfarto. Ĉar ankoraŭ ne tute estis nokto, rampis la muchachos kun atentemo tra la preriherboj, por ke oni eble eĉ ne povu ekvidi ilin de la bieno. Ke iu penos ĝuste rasti en tiu momento per binoklo la prerion por eventuale trovi antilopon, dum la adiaŭa bankedo en la bieno atingos sian kulminan punkton, kompreneble ne atendeblis. Tamen Generalo konsideris ĉiun eblon.
Profesoro, kiu aŭskultis ĉiujn instrukciojn de Generalo, ĉar li estis en la lastaj tridek minutoj ĉiam ĉe lia flanko, diris: „Laŭ mia opinio kaj laŭ tio, kion mi aŭskultis kaj vidis, ni agis tute bone, ke ni nomumis vin generalo. Pli bonan ni apenaŭ povus trovi.“
„Ho, merdo“, rikane diris Generalo, „mi estas ne tiom grava, kiom vi supozas, Profesoro. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ mi povos esti pafmortigita aŭ pendumita, aŭ ĝis la kolo vivante enfosita kaj kun ĉevaloj galopantaj trans min, aŭ priŝmirita per sukera suko en la vepro ligita al arbo. Ĉu tio ion ŝanĝos? La revolucio tiukaze estos daŭrigata, kaj oni devos daŭrigi ĝin. Generaloj falas kaj novaj generaloj venos, multe pli bonaj ol mi estas. Ĉar ju pli longe la revolucio daŭros, des pli da ekzerciĝo ricevos la revoluciuloj pri la militagado, kaj post malmultaj monatoj iu ajn el vi, kiuj staras ĉi tie, povos fari tion multe pli bone ol mi hodiaŭ, ĉar li tiam havos pli da ekzerciĝoj kaj spertoj ol mi havas ĝis nun.“ „Tion ĉi vi, Generalo, parolis tiel bele“, diris Andreo,„ke efektive estas domaĝe, ke vi ne povas surskribi tion, por ke ĉiuj revoluciuloj, kiuj ne povas aŭskulti tion de vi mem, almenaŭ povu legi viajn vortojn.“
General ekridegis kvazaŭ gruntante. „Mi skribi, mi surskribi miajn vortojn, ĉu? Jen mi efektive devas diri al vi, Andreĉjo, ke ĝi ĉiam kostis al mi tutan semajnon da kapdoloroj pro la penoj, kiam mi volis skribi al mia patrino leteron, kiam mi estis ankoraŭ serĝento. Paĝon mi ja povis plenigi iel. Sed, se mi tiam alvenis sur dua paĝo supren, jen la malfacilaĵoj komenciĝis, tiumomente mi tiam ne plu havis vortojn, kaj kiel oni skribu ilin, se mi havus vortojn, mi ankaŭ ne sciis. Tiu tempo pasis nun dum sufiĉe longa tempo, kiam mi estis serĝento. Kaj nun mi verŝajne tute nenion plu povus skribi krom ĝuste nur mian nomon. Kaj mi pensas ke tio sufiĉas por generalo. Nu, kaj vi, kion pensas vi pri tio, muchachos?“
„Por kio generalo kapablu skribi pli ol sian nomon? Tion mi volus scii“, diris Celso kun demandema rigardo al ĉiuj ĉirkaŭstarantaj muchachos. „Rigardu al mi, mi eĉ ne povas skribi mian nomon, nur ĝuste tute ŝanceliĝeman kaj tre oblikvan C mi povas skribi kun peno, kaj tamen mi estas kolonelo, kaj kio estas multe pli: mitralo- komandanto. Ĉu oni povas skribi ĉu ne, tio mitralon ne afliktas. Ĝin afliktas nur tio, ke ĝi estu bone lubrikita, kaj ke oni, tenante ĝin, celu al tio, kion oni volas trafi.“
Profesoro rikanis kun rigardo al Generalo. „Tio min ja efektive interesas, Generalo, kio legeblis sur la unua paĝo de la leteroj, kiujn vi skribis al via patrino?“
„Tio estas tre simpla kaj ankaŭ tre klara. Jen mi skribis: Mia tre amata, nobla kaj honorinda patrino, kaj tiam mi metis punkton.“
„Kaj kio legeblis krome sur la unua paĝo?“
„Tie ne povis esti legebla iu aldono, ĉar la paĝo jam estis plena kaj neniu loko postrestis por ankoraŭ povi aldoni pluan vorton.“
„Kaj poste sur la dua paĝo, ĉu? Kio legeblis tie?“
Profesoro volis scii tion, dum li seninterrompe rikanis.
„Tio estas same tiel facila kaj same klara“, diris Generalo, kvazaŭ temus pri la plej kutima afero sur la mondo. „Kion mi skribu pli ol nur ĝuste tion: ,Mi estas sana, via dankema filo, kiu kisas viajn piedojn kaj manojn, Juan Mendez.‘ Kaj per tio la kvar paĝoj jam plenigis sin. Mi ŝovis la leteron en koverton, aĉetis poŝtmarkon, lekis ĝin postaĵe, surgluis ĝin kaj ŝovis la leteron en keston en la poŝtejo.“
„Kaj kion skribis poste via patrino?“
„Nenion. Ŝi ja ne povis skribi, sed legi miajn leterojn ŝi povis tute bone. Kaj kion postuli pli de letero ol tion, ke, tiu al kiun vi ĝin sendas, povu legi ĝin. Sed pri tio ni nun ne plu pensu. Ni devos nun fari alion. Kaj mi ankaŭ pensas, ke mia patrino estas morta. Estas multe pli bone por ŝi, se ŝi estas morta. Ŝia vivo estis nur eterna laboro, eterna mizero, plena de amo, kaj ĉiam la zorgoj pri la manĝo, kaj nur unufoje mi vidis ŝin ridanta.“ Generalo kunpinĉis la okulojn kaj montris ege komikan mienon. La muchachos, kiuj ĉirkaŭsidadis, rigardis al li kaj volis ĝuste elkrevi pro ridego. Sed li saltis surpieden kaj vokis: „Ja kie estas miaj iluminadaj inspektoroj?“ „Tiuj estas jam dum duono de horo survoje, Generalo“, respondis unu el la viroj.
„Kaj la ensorĉantoj de la pordegogardisto?“
„Ankaŭ jam delonge for.“
„Pretigu vin ekmarŝi. Ek do, svarmu! Kaj skuu la ostojn, malbenite! Pigra pedikohava societo, vi sidadas ĉi tie kiel babilantaj oldulinoj anstataŭ trejni la celadon kaj lubriki fusilojn kaj akrigi maĉetojn kaj tranĉilojn. Kiaj soldatoj vi estas?! Kurbigita nelavita kanajlaro vi estas, ne indaj fari revolucion! Ek do, kaj iom pli rapide ol kutime. Ĉion pretigu por la ekmarŝo. En tiu momento, kiam Suno malaperos post la monta dorsoflanko, ni ekmarŝu. Kaj mi frakasos al ĉiu el vi persone la kranion en pecetojn ĝis ĝi estos kaĉo, se iu okupos alian lokon ol tiun, kiun mi asignis por ĉiu grupo. Mi damne atente observos, eĉ, se mi mem havos ĉiujn miajn manojn en la plej granda laboro. Tion mi povas promesi al vi, vi fartos triste, se mi trovos iun el vi ĉe gorĝo, kiu ne apartenas al lia loko aŭ en angulo, en kiu devos troviĝi alia.“
Li dekroĉis sian revolverujon, ĵetis ĝin al ino, kiu kaŭris proksime, kaj diris: „Por tiu laboro mi ne bezonos revolveron. He, vi, muchacho“, li vokis al viro: „Portu vian maĉeton al mi kaj serĉu alian por vi. Vin oni hieraŭ jam sufiĉe pritranĉis en sangantajn ŝiraĵojn, tiel, ke vi nun nepre restadu ĉi tie kaj povos gardi ankaŭ per rustigita maĉeto la kampadejon.“
Li palpis la akran eĝon de la maĉeto donita al li, kaj diris: „Tre akra ĝi ja ne estas. Sed des pli bone. Tiukaze la diodamnitaj cabrones almenaŭ sentos ĝin, se mi kvazaŭ trasegos ilin kaj ili havos ankoraŭ du mizerajn sekundojn da tempo mediti pri tio, kiel rapida veturo en la inferon povas esti, eĉ sen falo el la fenestro.“
Ĉirkaŭ la sama tempo, horon antaŭ sunsubiro, la bankedo en Santa Cecilia jam komenciĝis. Kiel ĉe ĉiuj festoj, je kiuj oni festas decidan venkon kaj ĉiuj bravaj militistoj oportune diboĉas en la memcertiga konscio, ke la malamiko estas ne nur venkita, sed je daŭro ekstermita, oni laŭte gajis.
Kial la kapĉjo kaj ties tri soldatoj, kiuj estis la asignitaj honorgardistoj ĉe la ĉefpordego por la nokto, estu ekskluditaj de la venkofesto? Ili brave batalis en la bataleto, dum kiu oni neniigis la fi-ribelularon, kaj ili rigardis ĝin sia tute laŭmerita rajto ĉeesti persone dum la venkofesto, tiel, kiel ĉiuj aliaj. Ili certe ne estis punkaptitoj, kaj des pli ne dizertuloj, kiuj provis forŝteliĝi, kiam la batalo fariĝis dum kelkaj minutoj ŝajne tre streĉiga, kiam ĉio, kion la ribeluloj havis ĉemane, komencis ekknaladi. Kaj cetere, ĉar ne ekzistis kaŭzo, ke ĝuste tiam oficiro povus proksimiĝi al la pordego, tio estus ja azeneca, eĉ ne akceptebla por suboficiro de la federacia armeo, kun enuo kaŭri sur la nuda tero ĉe la pordego kaj de malproksime rigardi kiel la soldatoj, policanoj, capataces kaj suboficiroj mankaptas ĉe la mamo la timidigitajn indiĝenajn knabinojn, kiuj alportas la manĝon, kaj ĉeokaze per manplato klaksonigas iliajn femurojn de malantaŭe por esplore palpi, ĉu pli malfrue vespere ankoraŭ pli intima manmanipulado eblos sen gratado sur la vizaĝo.
La oficiroj sidis ĉe la longa festotablo sur seĝoj, kiuj, kvankam tre krudaj, tamen estis seĝoj. Kontraŭe al la soldatoj kaj suboficiroj, manĝis la oficiroj kun tranĉiloj kaj forkoj, tial ili rigardus tion granda malĝentileco al sia gastigantino, se ili ekstarus, vokus la kaporalon kaj en ĉeesto de la gastigantoj ŝarĝus terure humiligan fulmotondron sur lin, ĉar li forlasis sian postenon. Tio ankoraŭ matene postfareblus kaj krome emfaze subteneblus per kelkaj vangofrapoj sur la vizaĝon de la suboficiro kaj per kelkaj bone lanĉitaj rajdovipaj batoj trans la ŝultrojn de la fia malbenita soldato. La kolonelo estis ja ne nur oficiro, sed ankaŭ caballero. Tion li rajtis forgesi neniam, des malpli, ĉar ja ankaŭ la edzino de la bienulo, tri el ties plenkreskintaj filinoj, du plenkreskintaj nevinoj kaj la edzinoj kaj filinoj de du najbaraj bienuloj sidis ĉe la sama festotablo.
Krome la ĉefpordego estis ja neniel grava, ĉar en la korto troviĝis tri mitraloj. Ili estis, estas vere, jam enpakitaj pro la ekmarŝo kaj neniel pafpretis, sed estis tamen mitraloj, kiuj ankaŭ tiukaze plenumos la sencon de terura minaco, se ili bone kunpakite kaj firme kunŝnurite kuŝas en iu angulo. Kie ĉiu unuopa soldato havis sian karabenon, sciis neniu el ili plu, post kiam la bankedo daŭris jam ĉirkaŭ dum horo kaj tridek minutoj. Se oni ne rajtas esti de tempo al tempo homo kaj ne povas transdoni sin al homaj ĝuoj, la tuta soldata ludado ne havas plu ion allogan. La uniformo sole nur je la hela tago taŭgas, nokte la butonoj ne trembrilas, kaj la ruĝaj kaj verdaj pasamentoj kaj oraj kaj arĝentaj galonoj aspektas kiel ĉiu alia kutima fadenego.
Dum la interparolado ĉe la tablo temis ankaŭ pri la diskurintaj ribeluloj eskapintaj. Oni cerbumadis, kiom da ili eble estis, kiuj eskapis. La plej malgranda kvanto prezentita de du bienuloj estis: tri viroj nekaptitaj. La plej grandan kvanton menciis leŭtenanto, kiu asertis, ke estis malpli ol dekunu, kiuj kapablis fuĝi, sed li estis konvinkita, ke ili ĉiuj tiom grave estis vunditaj, ke ili certe ne povis tre malproksimiĝi, kaj ĉar ili ne povas ricevi helpon, ili certe kaŝiĝas en la vepro, kaj tie mizere mortaĉos, ĉar ili certe tiom timas, ke ili ne kuraĝus elveni, ke ili do kun certo ankoraŭ kaŝiĝas en la vepro.
„Strange estas“, rimarkis la kapitano de la rurales, „ke la caballeros, kiuj elrajdis kun siaj mayordomos por kapti la diskurintajn banditojn, ne revenis. Espereble nenio okazis al ili.“
„Ne afliktiĝu, kapitano“, trankviligis lin la bienulo de Santa Cecilia, „ne estis la intenco de miaj najbaroj reveni ĉi tien. Ili ja ĉiukaze devis uzi la vojon laŭ la vepro al siaj bienoj. Kaj ĉar ili havis la tutan longan tagon antaŭ si, estis ilia ideo sekvi la spuron de la muchachos por trovi ilin kaj tiam pendumi ilin en la vepro. Tion ili certe faris, kaj poste ili rajdis plu, ĉiu al sia bieno. Ili tranoktos en Santa Rosita. Tie ili nun estas kaj eble ĉagreniĝas, ke ili ne restadis ankoraŭ pluan tagon ĉi tie por partopreni ĉe la bankedo. Sed ili venis de Jovel, kie ili havis iujn negocojn, kaj, ĉar ili ne estis hejme dum tri semajnoj, ili sopiris rapide veni hejmen. Nenio estas stranga pri tio, Capitan.“
La manĝo fine estis sukcese manĝita, kaj komenciĝis nun la posta malsekigado, por ke la frijoles ne firmpinĉiĝu en la gorĝo, kaj ankaŭ por malsuprenlavi la verdan kapsikon de palato kaj de lango, por ke la okuloj ĉesu sian larmadon.
La gramofono estis rustkovrita, sed ĝi ankoraŭ sufiĉe rapide klakturniĝadis, por ke la sondiskoj, kiuj komencis ŝimi en la pluvosezono, povu gratsonigi pli ol dudek knarantajn dancmelodiojn. En la bieno estis du usonaj akordeonoj, kelkaj gitaroj kaj du same ŝimaj violonoj. Ses soldatoj povis iom ludi sur ili, tiel, ke eĉ se ne ekestis certa melodio, la rezulto sufiĉis por imagi, ke oni dancas, se oni saltadas dekstren-maldekstren laŭ tiuj muzikistaj streĉoj kaj ŝanceliĝas serpente movante sin tien kaj tien por tiel trovi la okazon premi siajn femurojn kontraŭ tiuj de la senoras kaj senoritas ĝis tiu limo, kiam ne plu bone eblos paroli pri dancado, sed kiam oni malkaŝe devos konsenti, ke nun komenciĝis la pura neŝminkita obsceneco, kiun publike delektiĝi estas permesite ja al soldatoj, sed ne al caballeros, ĉu ili do estas oficiroj ĉu Sed post tridek minutoj da dancado sur la grincanta dura brikoplanko, dum kiuj la peza revolvero, kiun ili portis petole moviĝate postaĵe, baldaŭ komencis tani la haŭton kaj ekminacis trafroti la belan uniformpantalonon, la oficiroj kaj bienuloj ekopiniis, ke estas pli oportune kaj pli agrable dekroĉi la revolverojn kaj pendigi ilin kun la rimenoj supre sur transversan trabon.
Inoj ne ŝatas, se la caballeros dancas kun siaj tielnomataj kanonoj kroĉitaj je la zono, kaj trovas tion neĝentila, des pli ĉar ĉe tiuj serpentaj flankmovoj de ĝuavida dancisto ĉeokaze ankaŭ la gamboj de la damoj markiĝas kun bluaj makuloj kaj per tro kruda realeco detruas senkompate ĉiujn dolĉajn revojn, kiujn ili povus ekhavi ĉe la dancado.
La kolonelo plej longe rezistis cedi la deziron, ke li pro pli granda oportuneco dekroĉu sian haŭbizon, por ne devi rigardi kiel lia reputacio detruiĝas. Sed kiam la senorita, kun kiu li dancis, subite diris: „Perdoneme, Senor Coronel, sed via pistolo ja vere tro klakpikadas kontraŭ miaj ripoj, mi prefere iom ripozos.“ Kion la sinjoro kolonelo do faru? Esti caballero ne eblas sen plenumi devojn.
Tial pendis je la oka vespere ĉiuj revolveroj je transversaj traboj, aŭ je najloj de fosto aŭ ili kuŝis pace en revolveringoj sur la seloj en la korto aŭ sub la kunfaldeblaj litokadroj, sur kiuj dormis la gastoj.
Rimarko
kapĉjo = dorlotnomo por kaporalo (armea slango)
Revoluciuloj, kiuj serioze traktas siajn aferojn, ne fidu pri bonŝanco aŭ afablaj hazardoj, ankaŭ ne pri la kreskanta kompreno aŭ la vekiĝanta konscio pri justeco flanke de la kontraŭuloj. Oficialaj soldatoj pro mi despli fidu pri la stultecoj de la malamiko kaj imagu, ke Fortuno ĉiam estas favora al la bravaj soldatoj. Sed revoluciuloj neniam revu kaj neniam akceptu sciigon por kiu ekzistas neniu alia pruvo krom tiu, ke ili deziras, ke la sciigo efektive estu vera.
Kiam la muchachos interkonsilis la atakplanon, diris Gabino: „Eble ili ĉiuj estas tiom ebriaj, ke ili dormos kiel ĉaslacigitaj hundoj.“
Pri tio Generalo respondis: „Eble! Sed tiu „eble“ tute ne helpas al ni. Fidu pri nenio, tion mi konsilas al vi ĉiuj. Supozu kun certo, ke tute neniu dormas, ke neniu ebrias, ke ĉiu havas sian revolveron aŭ sian karabenon ĉepugne, ke ĉiuj tute ne dormemas kaj embuskas, ke nia plano iel estas perfidita. Ne fidu pri via bonŝanco. Neniukaze.
Ĉiam pensu, ke la alia pli kapablas, pli scias, pli fortas ol vi ĉiuj, ke li pli bone gardostaras ol vi supozas, ke li eksciis ĉiujn viajn planojn aŭ divenis ilin. Ĉar tion, kion povas elpensi ni ĉi tie, povas elpensi same bone ankaŭ aliaj. La ununura efektiva avantaĝo estas tiu, ke ili ne scias, ke ni kaŭras ĉi tie en la vepro kun la fortoj de kvarcent viroj. Kaj eĉ tion ili iel povus ekscii. Se mi ekirus bonafide je Fortuno kaj konsiderus ilian ebriecon, ni tute ne bezonus planon, neniun asignadon de grupoj. Sed ĉar mi bonafide ne esperas pri bonŝancaj cirkonstancoj, tial restas nur tio, kio povus fuŝigi nian atakon, kaj tio estas, ke troviĝas tuta regimento proksime de Santa Cecilia, ne malkovrita de ni. Kaj ke ĝi kaptas nin nuke ĉie el la dorsaj flankoj, tuj tiam, kiam ni venos al la muroj. Sed por tio ni havas ja niajn iluminadajn inspektorojn. Se nenio lumos, io estos suspekta, kaj se la iluminado ekfunkcios, ni estos superaj, egale, kio kaj kiu atakos nin eldorse.“
Generalo, akompanata de Celso, ŝteliris ĝis proksime de la bieno, dum la armeo kaŝis sin nur kilometron malproksime de li inter la preriaj herboj. La bieno estis jam tute encirklita, tiel, ke ĉiu el la kvar ataktrupoj troviĝis proksimume en la sama distanco de la muro, al kiu ĝi ekmarŝos. La ununuran fendon, kiu en tiu encirklado ankoraŭ malfermis, formis la vilaĝo de la peonoj. La plano de ambaŭ trupoj, kiuj formis tie la angulon, estis tiu, ke ĉe la atako la vilaĝo estu disigita de la bieno, sed malgranda grupo estis asignita gardi la vilaĝon tiel, ke la peonoj kapablu kuri nur al la bieno, tiukaze, se ili, pelate de timo, provus eskapi.
Kompreneble ne eblis por la muchachos, al kiuj estis konfidataj la tasko, forlogi ĉiujn hundojn de la bieno kaj de la vilaĝo. Tie kaj tie ankoraŭ bojadis kelkaj el ili. Sed la hundoj ĉiam rapide estis silentigitaj de tiuj viroj, al kiuj ili tro proksimiĝis, aŭ almenaŭ bremsitaj al mizera vea hurletado per tio, ke fulmrapida ŝtono batiĝis al ties kranioj. La hundoj baldaŭ lernis ekkompreni, ke en tiu kazo oni seriozas, ili do trotis reen en la gardantajn murojn de la bieno, kie ili trovis abunde da freŝaj ostoj, tiom da ili, ke ili baldaŭ forgesis, ke tie ekstere en la ĉirkaŭo kuŝas saltopreta jaguaro, al kiu oni prefere ne malamikiĝu.
En la plej morna angulo de la vasta korto, kien lumis eĉ ne la plej eta aluda radio de la brulanta bivakfajro en la korto, Generalo grimpis sur la muron. Rimarkinte, kiom multe ĉiuj viroj okupiĝas aŭ pri trinkado aŭ pri dancado, kaj ke eĉ ne unu el ili havas sian revolveron pendanta je la zono, li pensis dum momento pri tio komandi al siaj iluminadaj inspektoroj, kiujn li vizitis nur kelkajn minutojn antaŭe en ties postenejoj, la ekbruligadon kaj tiel la signalon por la atako.
Ankaŭ Celso grimpis sur la muron por superrigardi la batalejon. Kiam ili ambaŭ ree estis sur la tero, diris Generalo: „Ne estus tiel stulte, tuj nun eksturmi. Sed mi pensas, ke tio estus ne tre honesta ataki la ulojn ĝuste nun en tiu momento, kiam ili dancas kaj ridas.“
„Povas esti“, flustris Celso, „sed estas eble same tiel malhoneste kaj malĝentile, balai la kampon, se ili ĝuste enhavas sian kacon, ja nur ne pensu, ke hodiaŭ nokte post tiu bona manĝaĉo, drinkado, dancado kaj femurpremado eventuale iu preĝos. La filinoj kaj nevinoj kaj onklinoj, kiuj tie saltadas, estas tiel voluptaj, ke vi povas vidi tion eĉ de ĉi tie, kiel la sango en ili bolas.“
„Bone dirite. Kaj tio, kion vi diras, instigas min tiom pli, ne doni la signalon antaŭtempe kaj ne ŝanĝi la planon, sed eksturmi nur ĉirkaŭ horon post kiam estos estingita la lasta kandelo, tiel kiel planite. Tiam la atako deruliĝos pli rapide, kaj eble eĉ okazos, ke ni perdos eĉ ne unu viron.“
Generalo kaj Celso vizitis nun pluan fojon la iluministojn , kiuj kuŝadis plate surtere ĉirkaŭ kvindek metrojn malproksime de la tegmentoj kaj maizaj pajlostakoj, kiujn ili ekbruligu, eĉ ne permesante al si la plezuron fumi cigaredon.
„Se mi kvarfoje hurlos kiel kojoto, vi ekbruligu ĉion“, li komandis al ĉiu ekbruliga grupo. Poste reiris ambaŭ, Celso kaj Generalo, al siaj specialaj armeaj trupoj.
Aŭdeblis neniu alia brueto krom la ĉeokaza plurfoja bojado de hundo forŝtelinta tuj poste al la konstruaĵoj de la bieno, kiu povus perfidi la proksimecon de la armeo. Griloj, cikadoj kaj akridoj ĉirpis trans la prerion per milionoj de etaj voĉoj kaj sufokigis eĉ la subigitan tusadon aŭ ternadon de tiu aŭ tiu el la muchachos, kiuj kuŝis tiom kaŝite inter la herboj, ke ili eĉ per la plej fortaj lumĵetiloj, se tiuj ekzistus en la bieno, ne malkovreblus. Eĉ bienulo povus trarajdi rekte inter la plate etendiĝintaj muchachos kaj tamen li ekkonus nur per tio, ke la ĉevalo ekbaŭmetas, sed poste flarante homon, tamen senzorge plu trotas, ke tie estis io, kio ne estas tute tiel, kiel li rajdante kutimas tion. Sed li supozus, ke ĝi estis de la ĉevalo ekvidita ĉasbesto, kiu en la tenebro de la nokto certe estis rimarkita de la ĉevalo, sed ne de ties rajdisto. Kaj se li efektive vidus unu aŭ du aŭ tri el la preskaŭ nudaj korpoj, li ne trovus la renkontiĝon grava, ĉar li estus certa, ke ili estas ebriaj peonoj de la bieno, kiuj pro sia ebrieco ŝanceliĝis tien eksteren kaj lasis fali sin, ĉar iliaj gamboj ne plu portis ilin.
Sed neniu bienulo rajdis hejmen antaŭ la matena krepusko, neniu soldato forlasis en la nokto la protektantajn murojn, kaj la peonoj de la bieno, tuj kiam ili estis liberigitaj de sia servado, rapidis atingi siajn kabanojn kaj ekdormi; ĉar je la kvara matene eksonorilos la campanilla, la sonorila tureto de la bieno kaj ŝiros ilin for de iliaj petatoj por enviciĝi por la laboro.
Rimarkinte, ke la granda bivakfajro sur la fajroŝtono en la korto dum tridek minutoj ne plu estis refreŝigita kaj nur tie kaj tie la trembrilo de kandelo fariĝis videbla en unu el la ĉambroj de la bieno, Generalo ekaŭdis la vekrian plendadon de pavo, kiu sidanta sur sia branĉo estas atakata de gato de monte, kaj la kvar trupoj komencis rampi surtere antaŭen, ĉiu kiel serpento.
Kvankam ili ne estigis bruon, tamen ekbojis denove la hundoj de la bieno, kiuj ne forlogeblis, kaj pli ol deko da hundoj de la peonoj sentis sin devigitaj aliĝi al la bojado. En la korto de la bieno aŭdigis sin kelkaj sakroj de la tie ripozantaj soldatoj, kiuj estis ĝenataj en la dormo. Kaj tuj poste ekaŭdeblis la vee plenda hurlado de kelkaj hundoj, al kies kruroj oni ĵetis bastonon. En malgrandaj lokoj, en la vilaĝoj de la indiĝenoj kaj en bienoj malproksimaj de la civilizo neniu homo iel atentas la bojadon de hundoj, ne dum la hela tago kaj des pli malofte nokte. Hundoj bojas, se bovino, kiu malfruiĝis sur la paŝtejo, revenas korten, se kverelas du porkoj, se azeno provas eltiri ĉe la argila muro de maiza remizo kelkajn spadikojn de maizo, se Luno ĵetas fantomecajn ombrojn, kaj speciale se hundo sen kaŭzo komencas boji aŭ se la bojado de hundoj el malproksimaj bienoj aŭ de indiĝenaj setlejoj sonore transiĝas, nerimarkate de homoj. Plej ofte la hundoj bojas nur boji entute, por tiel mallongigi la longajn nokthorojn kaj konvinkiĝi, ke ili ankoraŭ vivas.
Kompreneble, se ĉiuj hundoj de la bieno estus kolektiĝintaj, ilia bruo tamen estus tiel difinita kaj tiel nekutime ekscitita, ke la viroj de la bieno eble ekkomprenus, ke tiu bojado efektive anoncas seriozan danĝeron.
Tial, ĉar la kvanto de la hundoj estis malpliigita pli ol je duono kaj ĉar forŝteliĝis de la postrestanta aro konsiderinda parto ektimigita per ŝtonĵetoj aŭ maĉetbatoj kaj tial kaŝiĝis kaj ne plu partoprenis ĉe la hurlado de la malmultaj ceteraj hundoj, vekigis la bojado kaj jelpado de ili ĉe neniu en la bieno la suspekton, ke proksime antaŭprepariĝas nekutima afero.
Nun la plej antaŭaj grupoj estis nur ankoraŭ kvindek paŝojn malproksime de la muroj kaj pordegoj. Ili kuŝis jam ĉe la kunliga vojo inter la vilaĝo kaj la bieno, tiel, ke la vojo al la vilaĝo estis kvazaŭ detranĉita de la peonoj kaj de la homoj en la bieno.
Ĉiuj viroj, sen atendi iun plian vokon, ekkaptis kun firmaj manoj siajn maĉetojn aŭ siajn tranĉilojn kaj rektigis siajn suprajn partojn de la korpo kvazaŭ ili volus salti ĉe la unua fojo tuj kvin metrojn.
Kun longe etenditaj vekrioj hurlis kojoto kvarfoje. Trembriloj de lumo fariĝis videblaj je la du flankoj de la bieno, kie estis remizoj kaj kie troviĝis la simplaj konstruaĵoj de la mayordomos kaj capataces, kies tegmentoj estis sekaj palmfolioj.
Tuj poste sible eklumis zigzage flavruĝa flamo kiel timigita ardilla laŭ la rando de la kornice elstaranta tegmento. Nur du sekundojn daŭris ĝis alia angulo akre eklumis kun kraketado.
Estis strange, ke nenio moviĝis, nek en la korto nek en la konstruaĵoj de la bieno, nenio, almenaŭ dum dekkvin sekundoj. Nur la hundoj, kiuj ĝis tiam jelpis, transiris al mizera hurlado.
La muchachos estis nun jam trans la muro. Same al ektimigitaj katoj ili hastegis en grupoj renkonte al la ĉambroj de la kompaktaj ĉefkonstruaĵoj, kiuj ĉiuj troviĝis sur ebena tero kaj kies pordoj pro la varmego estis nur apogitaj kaj de interne ne fermitaj aŭ baritaj. Sed ĉar Generalo supozis, ke ĉiuj pordoj estos fermitaj, li komisiis grupojn surgrimpi la tegmenton, deŝiri la tegolojn kaj iri tra la tegmentoj en la ĉambrojn, ĉar pro la lerteco de la muchachos tio okazis multe pli rapide kaj estis pro la surprizo multe pli sukcespromesa ol trarompi la pordojn, ĉar malantaŭ la pordoj starus la oficiroj kaj bienuloj kun revolveroj ĉemane. Sed tiel la atako okazis samtempe kaj de la tegmento kaj de la pordoj.
Antaŭ ol la grupoj asignitaj por la ĉambroj eĉ nur venis al la pordoj, jam ne plu vivis iu ajn el tiuj, kiuj dormis ekstere en la korto, jen la soldatoj, la policanoj, la mayordomos kaj capataces. La grupoj por la kortoj tratranĉis iliajn gorĝojn jam, kiam la tegmentaj grupoj ankoraŭ kaŭris sur la konstruaĵoj kaj dehakis la skvamaranĝajn tegolojn. La klakadanta malsuprenfalado kaj disrompiĝado de la tegoloj estis la unua konkreta bruo, kiu aŭdeblis. Ĉio, kio okazis ĝis tiam, inklude la neniigo de pli ol cent dudek viroj, kiuj dormis en la korto, kaŭzis nenion alian krom rapide sufokitan ĝemon; rapide sufokitan stertoradon; intencitan krion forvelkintan antaŭ ol ĝi povis evolui en ĝustan gargaradon; grincadon de maĉetoj, se ties pintoj kunpuŝiĝis kun sablo aŭ pavumŝtonoj en la korto; neklarigeble pum-sonsimila palpado, kiu ekestis, se rapide kaptantaj manoj kunpuŝiĝis kun homa korpo; kaj ĉeokaza obtuza falado kvazaŭ lignobloko sur ŝtona planko estus renversita.
Kaj nun, post ĉirkaŭ dekvin minutoj, eksonis en la korto la unua homa voĉo. Ĝi elvenis de la domo, en kiu vivis la mayordomo kun sia familio. „Fuego! Fajro!“ vokis la voĉo dufoje. Tiam ĝi silentiĝis.
En la kompaktaj konstruaĵoj de la bieno eksonis nun tie kaj tie la hela vipoklakado de revolveraj pafoj interne de subtegmentaj ejoj. Sed kie ajn unu, du aŭ tri pafoj aŭdeblis, oni povis aŭdi je la sono de la pafoj, ke ili venis ĉiufoje el la sama armilo kaj nur maksimume dufoje estis ripetitaj, kaj ke la sekva pafado venis el aliaj ejoj aŭ el aliaj anguloj.
Strange estis, ke ankaŭ en la konstruaĵoj oni nek vokis nek kriis nek plendis. Certe ne estis kuraĝo, kiu malhelpis krii la kuraĝajn oficirojn de la federales kaj de la rurales kaj la same militemajn bienulojn. La surprizo lasis elseki iliajn voĉojn. Kaj antaŭ ol ili trovus tempon elpuŝi avertkriojn, iliaj gorĝoj jam estis tro vaste malfermitaj por ankoraŭ povi voki per ties helpo.
Nur la unufoja ekkriĉado de tri inaj voĉoj, kiu tamen baldaŭ elsonis kiel laŭta gargarado, estis vaste aŭdebla.
Akre prilumate de la hela brilo de la kraketantaj palmfolioj, oni vidis kaŭri Profesoron supre sur la kornico de la ĉefkonstruaĵo.
Li estis la unua, kiu tie parolis kaj sufiĉe laŭte, ke ĝi aŭdeblis trans la vastan korton, kaj trans ties murojn certe estis komprenata eĉ en la vilaĝo de la peonoj. Skuante la pugnojn, sin alte rektigante kaj tiel donante la tutan forton al sia voĉo, al kiu ĝi kapablis, li kriis: „Kun teroro kaj hororo la diktaturo naskiĝis! Per teruro, hororo kaj skurĝobatoj ĝi konservis sian potencon! Kun hororo, teruro kaj la buĉado de milionoj de homoj ĝi estos eksigita! En torentoj de sango la ora erao de l‘ mensogeco estas dronigata. Viva la revolucion del proletariado! Tierra y libertad!“
La muchachos, subite vekiĝante kvazaŭ el hipnozo, svingadis siajn tranĉilojn kaj maĉetojn supren kaj kriis kiel respondon: „Viva la revolucion! Abajos los tiranos! Tierra y libertad para todos, sin amos y sin capataces! Viva nuestra rebelion! Viva la rebelion de los indios!“
Kaj tiel okazis en la kuro de la revolucio, ke tia atako kiel tiu sur la bienon Santa Cecilia ripetiĝis ne nur unufoje, ne dekfoje, sed multmilfoje en la tuta lando, ĝis fine pri la ora erao neniu plu memoris krom la ruinoj de florintaj bienegoj kaj la dismartelitaj kaj rustiĝantaj maŝinoj de centoj de fabrikoj kaj malpliigo de la popolkvanto je preskaŭ tri milionoj. La ora erao de la diktaturo ebligis neimageblan pliigon de la produktado. Sed ĉe tio ĝi forgesis la homon kaj la individuon, ke ĉio kaj ĉiu aĵo povas fariĝi produkto, kun ununura escepto, kaj tio estas
Rimarkoj
ardilla = sciuro
gato de monte = sovaĝa kato
Kiam la hela tago komenciĝis kaj la venkintoj komencis rasti la bienon, ili venis al tiu tereno, kie la ekzekutitaj kamaradoj kun siaj kaĉigitaj kapoj elstaris de la distamfita tero.
„Ni elfosu ilin, niajn kompatindajn companeros“, diris Andreo, „kaj ni enterigu ilin en la tombejo de la peonoj.“
„Tio estus hontiga por ili“, respondis Generalo.
„Generalo pravas“, diris Profesoro. „Neniun pli grandan honorigon ni povus montri al ili krom lasi ilin tie, kie ni trovis ilin. Tie ili elsangis. Tie ili gargaris sian lastan revolucian krion al la uniformitaj bestaĉoj vizaĝen. Tie ili restu. Ni ĵetu nur termontetojn sur iliajn kapojn kaj poste konstruu ŝtonbarilon ĉirkaŭ ilian lastan ejon. Kaj se Dio je l‘ Lasta Juĝo pretervenos ĉi tien por voki ilin, li trovu ilin tiel, kiel la tiranoj enfosis ilin. Tiukaze Dio scios, kion li pensu pri la plendoj de la caballeros tie de la vulturoj senkarnigataj, kaj kiu pravas koncerne la kverelon inter regantoj kaj regatoj.“
„Ni ĉiam pravas!“ vokis Celso. „Ni ĉiam pravas, ĉar ni estas ribeluloj. Ribeluloj ĉiam pravas. Ĉar neniu, ĉu indiĝeno ĉu ladino, havas la rajton malpermesi al alia uzi sian buŝaĉon, ĉar ni havas la buŝon ne nur por manĝaĉi kiel porkoj kaj kaproj, sed por paroli per ĝi tion, kion ni volas, ĉu plaĉas al cientificos kaj aristocrates ĉu ne.“
„Celso“, diris Andreo mallaŭte al li, kiam li jam ĉesis la parolon, „tion diris hieraŭ Modesta al vi. Tion vi ne elpensis mem.“
„Kaj kial ŝi ne diru tion al mi? Ŝi estas same tiel prudenta kaj instruita kiel vi. Ŝi povas legi sufiĉe bone kaj ankaŭ skribi ŝi povas. Sed vi ne devas rakonti tion al kiu ajn en la mondo, ke Modesta diris tion al mi. Mi estas nun comandante de mitralo kaj tial ne evidentigu tion, ke mi estas same tiel stulta kiel antaŭe. Cetere, tion mi diros al vi, tian hastan mitralon mi scias pli bone manipuli ol krajonon.“
„Tio nun pli valoras, Celso; ke ni ĉiam tiel rapide kaj facile venkos kiel en tiu ĉi nokto, tion mi ne supozas.“
„Ankaŭ mi ne“, diris Generalo, kiu alvenis kaj komisiis Andreon skribi liston de ĉiuj ĉeestantaj armiloj, de ĉiu municio kaj de la tuta provianto.
„Profesoro trarigardis ĉiujn ordonojn, telegramojn kaj sciigojn, kiujn la kolonelo de la federales kaj la kapitano de la rurales havis ĉe si“, daŭrigis Generalo. „Eblas, ke jam tuta regimento marŝante survojas inter Balun Canan kaj Aĥlumal por fortigi la garnizonojn en la norda distrikto. Tiuj alvenos sur nia vojo. Kaj ni ne evitos ilin survoje. Antaŭen ni marŝos!“
Dum semajno restadis la armeo ankoraŭ en tiu riĉa, iam tiom bela, majesta bieno.
Je la tago antaŭ la ekmarŝo Profesoro disdividis la terenon de la bieno inter la peonoj, kiuj sterkis la kampojn, kiel jam iliaj antaŭuloj de la bieno, per siaj ŝvito, sango kaj ploroj.
Kiam la armeo troviĝis survoje al Aĥlumal, kaj malproksimiĝis ĝuste nur kvin kilometrojn de la bieno, brulis ĉiuj ĉi ceteraj konstruaĵoj, kiuj dum la atako ne suferis damaĝon. La peonoj restis loĝi en siaj kabanoj kiel ĝis tiam. Ili ne havis sopiron vivi kiel mastroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.