|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
La pluvo jam dum la mallonga batalo ĉesis iam post iam. Ĝi daŭris malpli longe ol la muchachos supozis. Sed ĝi estis bonvena al ili, kiam ili bezonis ĝin, kaj ĝi tute ĉesis, kiam ili entombigis siajn mortfalintajn kamaradojn.
Grandaj eroj de malhelaj nuboj rapidis trans ilin por kaŝiĝi. Kaj kiam la granda trupo nun marŝis trans la vastan prerion, al la granda bieno. Suno ridis alte, hele jubilante, sur la blua ĉielo.
La bieno estis fortikaĵsimila, ĉirkaŭata de granda muro. Ekstere, ĉirkaŭ cent kvindek metroj for de la muro, kaj rigardata de la bieno situanta norde, troviĝis la vilaĝo de la peonoj.
La trupo, rigardata de la bieno, almarŝis el orienta direkto. Generalo, Profesoro, Kolonelo, Andreo kaj dek pluaj muchachos serĉis al si ĉevalojn kaj nun surseliĝis. Estis ĉevaloj, kiuj estis forprenitaj de la rurales. La granda plimulto el ĉiuj ĉevaloj, muloj kaj azenoj estis vundfrotitaj de la pakaĵoj pro la longa marŝo tra la marĉoj de la ĝangalo kaj trans rokajn altaĵojn, ili estis magriĝintaj kaj tute lacigitaj. Multaj el ili survoje renversiĝis. Oni devis malŝarĝi ilin, por ke ili almenaŭ marŝu plu. Multaj el ili sur la malvastaj rokopadoj perdiĝis pro la falo en abismojn. Aliaj firmgluiĝis en marĉoj, kaj pluaj dronis ĉe la travado de riverpasejo, ĉar ili estis tro lacaj por povi savi sin per naĝado el la kunŝirantaj rapidaj akvoj.
La muchachos, kiuj plej multe antaŭis la trupon kaj nun bone povis superrigardi la bienon, speciale tiuj, kiuj sidis sur ĉevaloj, trovis la konstruaĵojn de la bieno strange trankvilaj. Neniu ajn videblis.
„La bienulo fuĝis kun sia tuta fia idaro“, diris Generalo. „La di-damnitaj soldosklavoj, kiuj eskapis de ni, certe heroldis la sciigon al li, kio postrestis de la tuta fiera rajdistaro kaj, ke ilia granda fiesta, ilia festotago hodiaŭ ne povos okazi, kie ili intencis sunbani sin en la brilo de siaj uniformoj kiel tro ornamitaj simioj sur gurda orgeno. Sed mi diras, ke tio estas tute bona, ke la socio de la bienuloj nun fine foje scias, ke ni agas serioze kaj, ke ni scias kapti la okazon kaj, ke nin interesas kiel stinkanta sterkejo, ĉu ni mortaĉos aŭ ĉu ni restos vivantaj.“
„Bone, Generalo“, diris Profesoro. „Tio estas tio, kion tiu pusohava hundidaro fine foje eksciu. Ili sciu, ke ili perdos en ĉiu kazo, tute egale, ĉu ni gajnos aŭ ĉu ni estos mortbatitaj kiel hundoj. Se ni ne gajnos, ili ne plu havos peonojn kaj ne sklavojn, kiujn ili povos subigi, skurĝi kaj peladi.“
Unu el la muchachos, kiu konkeris la signalkornon de la rurales, nomumita de Generalo signalkornisto de la trupo, kaj kiu tiam rajdis je la flanko de Generalo, diris: „Estas bone por ni, se la bieno estas forlasita. Tiukaze ĝi apartenos al ni dum nokto, kaj morgaŭ ni povos tute bone ripozi dum tago.“
„Ni ripozos dum du tagoj“, respondis Generalo. „Sed tiukaze alvenus federales“, diris alia el la viroj.
„Espereble.“ Generalo trovis tion tute normala. „Ĉu ni rekontos la batalionon, kiun oni nun sendas kontraŭ ni ĉi tie en la bieno aŭ survoje al Hucutsin aŭ Aĥlumal, aŭ kie ajn, antaŭ ol ni venos ĝis Jovel aŭ Balun Canan, tio estas tute indiferenta. Ju pli frue ni renkontos ilin, des pli da armiloj ni ricevos, kaj des pli frue ni ricevos ilin. Tiom longe, kiom la diktatoro plu kaŭros sur sia fotelo kaj esperos, ke li povos dronigi la revolucion per mitraloj, tiom longe oni sendos iujn federales al ni. Ĉu ni estos tie ĉi aŭ ie aliloke, estos tute malgrave.“
,Ay, caramba!“, li interrompis sin subite. „Caray, que chinguen a todas las madres, cabrones y mulas, je la infero, kio okazas tie?“ Li rektiĝis sur sia selo, poste li vokis al ĉiuj muchachos sidantaj sur ĉevaloj „Ek, antaŭeniĝu, al la peonoj!“
Granda peongrupo de la bieno, viroj, inoj kaj infanoj, ĉirkaŭ kvindek homoj ĵetiĝis el siaj mizeraj argilaj kabanoj kaj la latbarilaj kavernoj kaj provis panike fuĝi okcidente, kie la vepro estis plej proksima. Iliaj hundoj bojis, kaj pluraj de la peonoj provis forpeli siajn kaprinojn, ŝafojn kaj porkojn. Kiam ili rimarkis, ke la brutaro retenis ilin, ili postlasis la bestojn al ties sorto kaj sekvis kurante al siaj antaŭe fuĝantaj familioj.
Rimarko cabron = virkapro, eŭfemisme estas vira persono, kiu miskondutas, ĉar li tedas aŭ vundas aliajn. Do kanajlo ks.
cabrones = pluralo de cabron
Caray, que chinguen a todas las madres, cabronesy mulas... = Hehe! Oni fiku ĉiujn patrinojn, bastardojn, virkaprojn kaj mulojn.
La rajdantaj muchachos bezonis apenaŭ dek minutojn, kaj jam ili encirklis ĉiujn familiojn kaj baris al ili la vojon al la rando de la vepro.
En la familioj leviĝis timema vekriado. Viroj, inoj kaj infanoj falis surgenuen, ili levis la manojn preĝante alten kaj almozpetegis la ribelulojn, ke ili lasu al ili la mizeran vivon, ĉar ili estas nur kompatindaj tre povraj peonoj, kiuj neniam suferigis iun kaj neniam perfidis ion ajn pri la monterioribeluloj al la patrono aŭ al la rurales.
„Ekstaru, vi ĉiuj!“ vokis Generalo. „Antaŭ neniu plu surgenuiĝu, sciu tion! Neniu plu estu supre kaj neniu malsupre.“
Ne konfidante tiun certigon, kiel ajn simpla kaj komprenebla ĝi ja estis, sed obeante nur la ordonon, ekstaris ĉiuj viroj kaj inoj. Humile la viroj tenis siajn ĉapelojn enmane, staris kliniĝinte kaj rigardis teren ĝis eble plaĉos al unu el la venkuloj alparoli iun el timigitaj peonoj kaj doni tiel al li la permeson levi la okulojn al la mastro.
La inoj kaŝis sian kapon tute kaj palpebrumis per nur unu okulo tra faldfendo de sia malkara kaj trivita rebozo sen eĉ kuraĝi levi pli alte la rigardon ol ĝis la piedo de la ĉevaloj. Kelkaj inoj plorsingultis kaj blovpurigis la nazojn per la kaptuko, dum la infanoj kaŝiĝis plorĝemete kaj plorante post la dorsoj de la plenkreskuloj. Kelkaj beboj, eltimigite de sia dormo, ploris kaj provis elturni siajn kapeton el la firme kunŝnurita faskaĵeto sur la dorso de la patrino, ĉar ili timis, ke ili povus sufokiĝi. Aliaj kvazaŭ grakis esperplene kaj batis per siaj pugnetoj sur la nukon de sia patrino. La patrinoj, por ne montri malhumilan aspekton al la rajdistoj, provis retropremi per sia kapo la bebon en la tukon sur la dorso, kvazaŭ ili esperis per tio nei la ekziston de sia infano. La hundoj komencis lukti reciproke. Kaj kelkaj precipe kuraĝaj penis murde ataki la krurojn de la ĉevaloj. Tuj kiam la peonoj rimarkis la impertinenton de siaj hundoj, ili tiel forte piedbatis ilin, ke la hundoj estis forĵetitaj kelkajn metrojn.
Ke la muchachos sur la ĉevaloj estis eĉ pli ĉifonvestitaj, pli pedikohavaj kaj pli kotaj ol la peonoj, tion la timigitaj peonoj ŝajne tute ne rimarkis. Simile ili ŝajne ne rimarkis, ke la muchachos, kiuj alvenis tie kiel venkintoj, estis indiĝenoj kiel ili mem kaj de ilia speco, ke ili tute evidente estis povraj kamparaj laboristoj kiel ili kaj kiel tiaj rigadis ĉiujn patrones kiel siajn tiranojn.
Sed la muchachos sidis sur fieraj ĉevaloj, kaj ili portis armilojn. Kiu alrajdis sur tiaj fieraj ĉevaloj, kiu portas revolverojn kaj karabenojn kaj batalis kontraŭ rurales kaj venkis ilin, estis nova mastro, verŝajne pli kruela, pli senpardonema kaj pli maljusta ol la antaŭa. Kiel okazis tie sur tiu bieno, tiel okazis poste en la tuta respubliko: La peonoj, kutimigintaj de jarcentoj je mastroj, tiranoj, subigantoj kaj diktatoroj, en vero ne estis liberigitaj de la revolucio, eĉ ne tie, kie la feŭdisma posedo estis dividita inter la peonaj familioj en bienetojn, en ejidos. Ili restis sklavoj, kun la ununura diferenco, ke la mastroj ŝanĝiĝis, ke ruzaj revoluciaj gvidantoj fariĝis nun la riĉuloj kaj, ke la politikistoj misuzis nun la etposedantajn kaj ŝajne liberigitajn peonojn por nemezureble riĉigi sin je ili, por fortigi sian politikan influon kaj helpe de murdoj kaj de aliaj bestaĉaj agoj entrepreni nun ĉiun nur iel imageblan malleĝan fiagon al la timigitaj kaj hororigitaj memstaraj peonoj por fariĝi diputado aŭ gobernador, kun neniu alia intenco krom plenigi siajn kestojn kaj trezorejojn.
Kiu havas la karabenon kaj la revolveron, tiu estas la mastro de tiuj, kiuj ne havas revolveron. La muchachos portis revolverojn kaj tial estis rigardataj la novaj mastroj kaj patrones. Ke ili estis ĉifonitaj indiĝenoj, estis nur hazardo. Morgaŭ ili ja certe vestus sin ĝuste, tiel, kiel la ladinos.
La peonoj havis sufiĉe da kaŭzoj fuĝi kaj esti terure timigitaj, kiam ili vidis alveni la ribelulojn. Ili konis sian landon, sian belan kompatindan kaj priplendindan landon. Ili naskiĝis en tiu lando kaj plenkreskiĝis tie. La revolveron oni tie ne portas por ornamo. Oni portas ĝin por pafi per ĝi, tuj kiam ofertiĝas okazo; kaj, kiel ĉe militoj, se ne ofertiĝas okazo per si mem, tiukaze oni kreas okazon. Jen okazis batalo de rurales kontraŭ ribeluloj. La venkintoj estis la ribeluloj; sed ili havis en la batalo certan kvanton da mortigitaj kamaradoj. La mortigitojn oni devis venĝi; kaj oni venĝis sin je tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Ĉu ili havis iun praktikan rilaton al tiu batalo, oni ne ekzamenis. Diktaturo diferenciĝas de aliaj registaraj formoj esence per senpaciencemo kontraŭ aliaj homoj kaj per senpardona ekzekucio de venĝo al humiligitoj kaj malfortigitoj. La peonoj apartenis al la bieno, kie la rurales embuskis la ribelulojn, kie oni flegis la policanojn, kaj de kies mastroj ili ricevis ĉiun ajn eblan subtenon. La bienulo, tiel, kiel ties familo kaj la domservistaro, fuĝis. Je ili oni ne povis ekzerci venĝon. Sed la peonoj, kiuj ne fuĝis, ĉar ili rimarkis la fuĝon de sia mastro tro malfrue aŭ ne konsideris ĝin fuĝo, estis tie, kaj je ili la venkintoj same tiel bone povis venĝi kaj plezurigi sin, kiel je la kulpantoj. La kaptito estas ĉiam kulpa. Ĉar li estas kaptita, li ja povas defendi sin nur limigite. La peonoj sciis el la tridek jaroj de la diktaturo, ke ili estis ĉiam la perdantoj, ĉiam la punitoj, ĉiam la skurĝitoj kaj ĉiam la pendumitoj. La ribeluloj mortis en la batalo. La transvivintaj proletoj, kiuj eĉ ne kuraĝis moveti fingron por tiu ribelo, estis ĉiam tiuj, kiuj devis pagi ĉiun revolucion, per siaj ŝparitaj kaj enfositaj pesoj, per sia haŭto kaj per sia vivo.
Rimarkoj
rebozo = granda tuko
ejidos = komunumojn
diputado = deputito, parlamentano
gobernador = guberniestro
„Kial vi forkuras, muchachos?“ demandis Profesoro. Li deseliĝis kaj iris al la plej proksimaj viroj. Li frapis sur iliajn ŝultrojn kaj dorsojn por montri al ili, ke li rigardas ilin kiel amikojn.
Ne pro sento de la koro, ĉar peonoj neniam ĉesas misfidi, sed nur pro ĝentileco kaj por ne kolerigi la venkintojn, ili rigardis nun supren kaj penis konduti tiel, kvazaŭ ili ekkonus la aŭtentikecon de la ofertita amikeco. Kelkaj el la inoj iris al la ribeluloj kaj kisis manon de Profesoro. Aliaj viroj, kaj la plimulto de la inoj, kuris al la ceteraj viroj, kiuj iom post iom deseliĝis de la ĉevaloj, kliniĝis profunde antaŭ ili kaj kisis ankaŭ iliajn manojn.
Profesoro demandis denove: „Kial vi do forkuris? Ni ne demordas la kapojn de kompatindaj peonoj. “
La viroj provis glui sur siajn lipojn peceton da malĝoja rideto. Sed ili ne vere sukcesis.
„Sed diru do, kial?“ Profesoro metis manon sur ŝultron de unu el la viroj. „La patrono diris al vi, ke ni estas banditoj. Ĉu li tion ne diris, tiu kota putinido?“
Timeme la peonoj skuis la kapojn. Estis ĝuste tio, kion diris la bienulo al la peonoj, kiuj laboris en la momento de la fuĝo en la korto. Sed eĉ dum torturo la peonoj ne konsentus ion tian. Ĉar tiukaze, se ili ripetus, kion diris la patrono, tiukaze la ribeluloj komprenus tion tiel, kvazaŭ tio estus ilia propra opinio. Ĉe pridemandoj ĉe la bienuloj aŭ ĉe la polico estis ĉiam tiel. Se iu sciigis, kion li aŭdis, oni tuj diris, ke li mem asertis tion. Diktaturo instruas homon ne vidi ion, ne aŭskulti ion, nenion scii, nenion opinii kaj malfermi la buŝon nur tiukaze, se oni kriu vivuon.
„De ni vi ja ne devas forkuri, amigos“, diris Andreo nun. „Ni estas viaj amikoj.“
„Con su permiso, jefe“, respondis viro, „ni ja ne forkuris. Ni scias bone, ke vi estas niaj amikoj. Ni intencis nur ĉiuj iri tie en la vepron.“
„Sed kial vi en tiu kazo kunprenis ĉiujn viajn potojn kaj kaprojn kaj porkojn?“ demandis Kolonelo.
„Ni volis festi tie festeton, hodiaŭ vespere. Tute etan festeton, por santo, por santito, sanktulon de la inditos, kaj tion la patrono ne sciu, ke ni ankoraŭ nun, eĉ se nur ĉeokaze, preĝas al niaj propraj sanktuloj.“
Andreo vidis stari Celson kaj iris al li. „Ili ruzas“, li diris ridante. „Tian bonan pretekston mi en mia hejma bieno ne estus havinta. Se ili festas siajn proprajn santitos, ili ne povas fari tion proksime de la bieno, kie la patrono vidus tion kaj farus grandan spektaklon pri tio, ke ili estas de Dio forgesitaj paganoj. Tial ili iras en la vepron. Kaj ili faras tion kompreneble nur tiam, kiam la bienulo ne estas hejme, sed kun sia tuta familio en urbo aŭ kiam li vizitas iun ajn en alia bieno.“
„Donde esta tu patron? Kie estas via patrono?“ demandis Profesoro la viron.
,Ay, patroncito, pardonu al mi. Mi ne scias tion. Li ne diris al ni. Mi pensas, ke li rajdis kun sia tuta familio al nuptofesto. Li diris ion tian en la antaŭa semajno.“
„Mi ne scias tion tute precize. Sed mi supozas, ke ĝi okazos en Tumbala.“
Ĝis tien estis ses tagvojaĝoj.
Rimarko
Viva! = Vivu!
Nun la ariergardo antaŭ la bieno alvenis. Generalo vokis al ili, ke ili ĉiuj marŝu en la grandan korton de la bieno.
La konstruaĵoj estis sufiĉe grandaj, tiom grandaj, ke ĉiuj muchachos post preskaŭ ses semajnoj la unuan fojon povis dormi sub tegmento, gardataj kontraŭ pluvo, fulmotondroj kaj ŝtormoj kaj kontraŭ ŝtelire vagantaj jaguaroj kaj rampantaj serpentoj.
„Vi ĉiuj“, turnis sin Profesoro al la peonoj, „nun venu kun ni en la grandan korton.“
La edzinoj de la peonoj komencis laŭte ploraĉi kaj krii, ili ĵetiĝis surgenuen kaj petegis pri indulgo. Ili estis certaj, ke ili ĉiuj nur tial estas vokataj en la korton, por observi kiel la edzoj estos murditaj. La viroj mem ne montris signon de timo. Ili marŝis kiel ordonite antaŭen en la korton. Ne utilas kvazaŭ hurleti. Ili ekmarŝis kiel obeemaj soldatoj, kiuj scias tre bone, ke tiukaze, se oni sendas ilin por esti murditaj, ili ne povas ŝanĝi ion pri tio, ĉu ili hurletas kaj ploras aŭ ĉu ili tre humile petas pri la vivo.
La ununura, kio helpus al ili, estus simple kontraŭstari, ne obei, kaj preni siajn armilojn kaj tiujn, kiuj komandas ilin, mortpafi. Sed tion ili ne faras, ĝuste tial ne, ĉar ili estas ja obeemaj soldatoj, kaj ĉar oni draŝis el ili la cerbon kaj la rezistopiriton en la unua semajno de ilia soldata ekzisto. Krome ili havas ja ankaŭ honoron; kaj pro tiu honoro ili devas permesi ĉiun fiagon al si. Ĉar nur la senhonorulo ribelas, kaj nur la forgesinto de Dio strabos al la landa flago, levos la ŝultrojn kaj diros: „Ĉu ruĝe, nigre, verde aŭ blanke, ĉie surtere kreskas floroj senmanke.“ La peonoj kompreneble ne sciis ion pri soldata honoro; sed, foje ricevevinte la ordonon, ili marŝis tiel obeeme kiel ankaŭ aliaj virŝafoj.
Post kelkaj minutoj brulis en la granda korto la bivakfajroj. Kiel formikoj svarmis la muchachos en ĉiuj lokoj de la konstruaĵoj. Ĉion, kion ili trovis kaj kio estis uzebla, ili konfiskis. Kovrilojn, selojn, vestojn, ŝuojn, kostumojn, kestojn kaj kofrojn. Skribmaŝino vaste arke flugis en la korton kaj disfalis en pecojn. Tri kudrilmaŝinoj sekvis fulmrapide. Tion, kio estis el ligno, oni dehakis. Same ĉiujn tablojn, seĝojn, litkadrojn kaj ŝrankojn laŭvice. Ligno por la bivakfajroj estis pli grava por la muchachos ol piano, kiun ili pecope ĵetis en la fajrojn. Poste la pordoj estis en la vico. La muchachos dum jaroj estis kutimigitaj ne havi tablojn kaj seĝojn, nek pordojn en siaj aĉaj dormkabanoj. Kaj neniam ili lernis, ke piano ĉeokaze povas signifi pli ol nur kesto kun dratoj. Kial ili respektu aĵojn, kiuj neniam estis faritaj por ili, kiuj havis por ili neniun alian signifon krom tiu esti la ekskluziva posedo de iliaj mastroj, kiun ili ne rajtas tuŝi, ne ĉar ĝi povas esti utila, sed kiu tial ne estu tuŝebla, ĉar ĝi estas la posedo de tiuj, kiuj instruate lernis ĝui tiujn aĵojn.
„Kiu li estas, la ulo sur la bildo kun la ordeno kaj la krucoj sur la brusto?“ demandis unu el la viroj, montrante al granda bildo sur vando.
„Jen la diodamnita kanajlo nomata kaciko, la diktatoro, la nobla ŝtatestro de la lando“, vokis Kolonelo kaj kraĉis profunde ensuĉitan nazmukon sur la mezon de la bildovizaĝo.
La nazmuko fluis trans la bele pentritajn krucojn kaj stelojn sur la brusto. Sed antaŭ ol ĝi atingis la larĝan ledozonon de la uniformo kaj malpurigis kaj aĉe kovris la belan oran aglon, eksaltis unu el la muchachcos, ŝiris la bildon de la vando, tretadis per la piedoj sur ĝin kaj diris: „Mi devus meti merdan monteton sur la mezon de lia nazo, kaj bone celitan. Sed tiel maldeca mi ne estas, ke mi faru tion ĉi tie en la plej bona loĝoĉambro, kie ni hodiaŭ foje bone dormos. Mi prefere kroĉos la bildon sur mian postaĵon, kurados kun ĝi kaj pafos tiajn fortajn furzojn sur ĝin ĝis ĝi krevos.“ Li deŝiris la bildon el la kadro, ŝovis la pentristan tolon supre je la rando malantaŭe sub sian zonon kaj lasis svingadi la restaĵon kiel tukon sur sia postaĵo.
Estis tie en la ĉambroj amaso da bildoj kaj pentraĵoj, bele pentritaj vizaĝoj de la patrono, de lia edzino, de ties patro kaj de kiu ajn plu. Jen bildoj kun epizodoj el operoj kaj grekaj tragedioj. Eĉ ne ununura bildo restis sen damaĝo. Ĉiuj flugis en la fajrojn. La ĉambroj baldaŭ havis tristan aspekton; sed ju pli malplenaj ili fariĝis, des pli sentis sin la muchachos kvazaŭ hejme. Eĉ ne unu el ili, ankaŭ ne Andreo aŭ Celso, escepte nur de Profesoro, iam ajn vidis meblojn en domo, en kiu vivis ili aŭ iliaj gepatroj. Kaj se ili entute konis bildojn, jen la postrestintaj flaviĝintaj kaj senkoloraj bildoj de malnovaj ne aktulaj varbokalendaroj de cigaretofabrikoj kaj de bierfarejoj kaj tie kaj tie eble sanktula bildo, sur kiu eĉ ne unu korpoparto anatonomie ĝuste estis redonita.
En la anguloj sur la brikotegmentoj de ĉiuj ejoj kuŝis etenditaj matoj, faskaĵoj kaj pakaĵoj de la muchachos. Nur du ĉambroj de la tuta bieno havis lignan plankon. Estis certe la dormejoj de la gemastroj aŭ la pompaj ĉambroj por gastoj. En tiuj ĉambroj kampadis la inoj kaj infanoj de la trupo.
En la granda korto estis bruo, vigla vivo kaj gajeco. La mortaj amikoj kaj kamaradoj estis nun tute forgesitaj.
Oni devis pensi pri pli gravaj aferoj. La ribeluloj volis vivi kaj devis vivi. Kiu volas vivi kaj devas vivi, tiu ne povas okupiĝi pri mortuloj. Ĉiu regno zorgu pri si mem.
La muchachos diboĉis en bona trinkakvo. En dudek lokoj oni banis sin kaj lavis vestaĵojn. Kraketante kaj jubilante brulis proksimume dek ĝis dekdu bivakfajroj en la korto. Tiom longe, kiom la muchachos povis retropensi, ili ne havis tiajn belajn fajrojn por si mem, kiel tiam. Ĉiam estis verda kaj malseka ligno, kiun ili devis vivteni, kaj kies fumo pikis en la okulojn. Sed la belaj mebloj kaj bildoj kaj la larĝaj orumitaj kadroj de la grandaj speguloj estis sekaj kiel maljunaj ostoj kaj rezultigis fajron, kiu ja foje fiodoris laŭ lako kaj farboj, sed kiu estis ĝoja kaj flamega kaj ne malĝoja pro dika, blindiga pikanta fumo.
Oni vigle kriaĉis, dancis, kantis, muzikis per buŝharmonikoj kaj gitaroj, oni fajfis, flirtumis kaj petolis. Ne estis tiel, kvazaŭ tie estus plenkreskintaj viroj, ja eĉ militistoj kaj ribeluloj, sed kvazaŭ ili estus ĝoja nebridebla aro de gejunuloj troviĝantaj en feria vojaĝo.
La peonoj kun siaj edzinoj kaj infanoj staris en la mezo de la korto, timeme kunpremiĝinte kiel timidaj ĉasbestoj. Ili troviĝis proksime de la ŝtonaltaro, sur kiu nokte ĉiam brulis granda fajro, kiun oni vivtenis ĝis noktomezo por atingi, ke la korto kaj la multnombraj konstruaĵoj de la bieno aspektu malpli tristaj kaj malpli mornaj. Elektra lumo ekzistis eĉ ne en la plej riĉaj bienoj de tiuj malproksimaj regionoj. Petrollanterno estas jam tia eksterordinara lukso, ke, por almenaŭ foje povi vidi ĝin, la bienuloj kaj ties familioj de la najbaraj bienoj jam pretis libervole vojaĝi pene dum du aŭ tri tagoj. La gemastroj uzas nur kandelojn, plej ofte mem faritajn en la bieno. Eĉ petrollanternoj de la plej simpla speco estas nur malofte troveblaj en la bienoj; kaj tiu, kiu havas tian, estas rigardata kiel tre moderna. La peonoj havas neniun alian lumon en siaj kabanoj ol tiun, kiun donas al ili la fornofajro sur la tero, aŭ la fajro, kiu estas ekbruligita sur malalta forno el argilo. Se ne brulas forna fajro, servas kiel lumo por la kabano keno. Kandelojn ekbruligas la peonoj en siaj kabanoj nur ĉe mortintogardado aŭ honore al sanktulo. Ĉio estis tiel, kiel jam antaŭ jaroj. Ĉio tiel ĉe la peonoj, kaj ĉio tiel ĉe la gemastroj, ĝis nun.
Estis ankoraŭ tro frue por ekbruligo de ŝtiparo sur la ŝtona altaro. Mankis ja ankoraŭ tri horoj ĝis sunsubiro.
Por sufiĉe longa tempo la tien ordonitaj peonoj estis translasitaj al si mem. Neniu el ili kuraĝis forkuri, kvankam tio facile sukcesus al ili, ĉar ili tre bone konis la konstruaĵojn kaj, ĉar la gardantaroj ĉe ambaŭ pordegoj estis tiel neglektemaj kiel gardantaroj povas esti kaj rajtas esti ĝuste nur en revoluciaj armeoj.
Sed nun venis Profesoro al la peonoj, sekvate de Generalo, Celso, Andreo, Santiago kaj de ĉirkaŭ dudek aliaj muchachos, kiuj havis pli da intereso pri la ribelo ol centoj de viroj, kiuj estis kontentaj, se ili rajtis batali, sed krome ne havis respondecon kaj ne estis devigitaj uzi sian kapon por okupiĝi pri ideoj, pri kiuj Profesoro tiom ofte parolis. Ili ĉiam estis pretaj lasi dishaki sian korpon kaj oferi sian vivon en la batalo kontraŭ la rurales kaj federales; pri la cetera ili volis, ke oni lasu ilin en paco, krome ili nur volis partopreni plu ĉe la disdivido de la fruktoj de sukcesa revolucio. Ilia ideo pri la ribelo limigis sin je la simpla penso: „Surgenuiĝu la diktaturo!“ „Surgenuiĝu tiranoj kaj subigantoj!“ Ja tiom longe, kiom la diktaturo ne estos venkita, ne povos esti tierra y libertad. Tio estis memkomprenebla al ĉiuj. Ĉio, kio krome estis parolata de la pli inteligentaj viroj pri homrajtoj, pri profito, kapitalo, demokratio aŭ eĉ pri socialismo kaj kooperado, faris ilin dormemaj kaj stultaj en la kapoj. Tial tiom da ribeloj kaj insurekcioj de proletoj estas fuŝitaj, ĉar la laboristoj estas plenŝtopitaj per ideoj kaj problemoj, pri kiuj paroli oni havos pli ol sufiĉe da tempo, kiam la ribeluloj nekontesteble estos venkintoj jam dum kvin jaroj.
Profesoro saltis sur la ŝtonaltaron. Poste li vokis al la peonoj, ke ili pli proksimiĝu. Kiam li komencis paroli, proksimiĝis pli kaj pli da ribeluloj el la korto por aŭskulti lin. Sed ili ne ŝoviĝis antaŭen, kiam ili rimarkis, ke Profesoro turniĝas nur al la peonoj de la bieno.
„Venu trankvile ĉi tien, hermanitos!“ li diris al la peonoj. Li diris tion kun rido. Kaj la homoj fariĝis iom pli konfidemaj, kaj pli proksimiĝis.
„Kiom granda estas la bieno ĉi tie?“ li demandis.
„Eble mil da cabaUerias“, unu el ili vokis.
„Ĉu vi eble estas ŝtipkapulo?“, interrompis lin ties najbaro „ĝi estas almenaŭ trifoje pli granda.“
„Certe“, kriis iu kuraĝe el la plej malantaŭa vico, „tute certe ĝi estas dekfoje pli granda.“
Unu el la pli aĝaj peonoj komencis trankvile kaj detale priksribi la limojn de la bieno. Profesoro kaj Generalo ekde la alto de la ŝtonmonteto bone povis taksi la limojn, des pli facile, ĉar la konstruaĵoj estis starigitaj sur monteto, kiu troviĝis en la mezo de la granda feŭdisma bieno.
„Tio do estas ĉirkaŭ dudek ĝis kvincent mil hektaroj“, diris Profesoro al Generalo.
„Ŝajnas tiel.“
„Proksimume naŭdek“, respondis tiu, kiu rigardis al Profesoro.
„Estas ne naŭdek, estas pli ol cent“, enmiksiĝis alia.
„Vi estas ambaŭ burros, azenoj vi estas,“, vokis tria. „Kiel ni estu do naŭdek? Se vi ne alkalkulus la mayordomo-n kaj la carpintero-n, la ĉarpentiston kaj la ŝnurfariston, ni estus eĉ tiukaze ne naŭdek. Sed ili ja ne estas peonoj kiel ni. Ili ĉiuj forkuris kun la patrono. Nin li translasis al nia mizero. Krome vi forgesis, ke kvin familioj de la patrono estis donacitaj al ties bofilo, kaj kvar familiojn li vendis al don Claŭdio por du el ties plej bonaj ĉevaloj, kiujn don Claŭdio donis por tio.“
„Kiu estas don Claudio?“ demandis Profesoro.
„Don Claudio estas la patrono de la bieno Las Delicias, ĝi estas ĉirkaŭ du leguas, du mejlojn for de ĉi tie.“
„Tiukaze vi estas, se oni kunnmombras ĉiujn, naŭdek „Tio eble pravas. Certa kvanto de familioj estas pli malproksime, por gardi la gregojn. Ili havas tie sian malgrandan aldea tute por si mem, kun capataz. Tien ni iras malofte. Kiel ni sciu, kiom da ili tie estas? Kaj alia paŝtistaro estas aldone ankoraŭ ĉe la rio, ĉe la rivero.“
„Bone, ni lasu la kvanton ĉe naŭdek familioj.“ Profesoro ekkkomprenis, ke li ne atingus la celon, se li kvereladus pri la kvantoj de la hektaroj kaj peonfamilioj.
Li ŝanĝis nun la paroltonon. „Ĉu vi scias, kio ni estas kaj kial ni venis ĉi tien? Via patrono mensogis al vi. Ni ne estas banditoj. Ni estas viaj amigos, viaj amikoj. De nun ne estas plu peonoj. Vi estas nun campesinos independientes, liberaj kaj sendependaj kamparanoj, ĉu vi komprenas ? Estas vere, ke ni venis ĉi tien por mortbati vian patronon, se li ne transdonos senkoste al vi ĉiun terposedon, kiun vi kultivis ĝis nun. Kiu kultivas la agron kaj por sia laboro ne estas honeste kaj humane pagata, tiu ankaŭ ĝuu la fruktojn de la agro. Ĉu vi komprenas?“
La kapoj de la peonoj ne povis labori tiel rapide, por kompreni tiun novan ordon. Sed ili ĉiuj diris: „Si, mi
jefe!“
„Mi ne estas via jefe. Mi estas via amigo, via amiko kaj camarada. Ni ĉiuj estas camaradas. Ne plu estas amos, ne patrones, ne mayordomos, ne capataces. Vi mem estas nun la mastroj en tiu bieno. Tuj morgaŭ matene vi iru sur la kampojn kaj disdividu ilin inter viaj familioj, ĉiu familio ricevu dudek hektarojn. Vi ŝajne estas la tate ĉi tie“, turnis sin Profesoro al unu el la pli aĝaj peonoj.
No, mi jefe - perdoneme, mi jefe, mi volis diri, mi amigo, kaj mi volis diri, ke mi ne estas el tate ĉi tie, el tate estas Braŭlio. Li estas la plej aĝa, kaj li estas la compadre de preskaŭ ĉiuj familioj ĉi tie.“
„Bone, Braŭlio, venu al mi!“
Laŭ la aspekto Braŭlio ŝajne ne estis la plej aĝa el inter la peonoj. Sed ĉiuj peonoj klarigis lin la pleĵ aĝa kaj ili certe havis bonajn kaŭzojn, kial ili agnoskis lin kiel sian tate.
La kaŭzoj eble estis el tempo, kiu jam pasis kvincent jarojn. Profesoro ne cerbumis pri tio.
Braŭlio tute proksimiĝis. Ĉiuj peonoj urĝis nun antaŭen al Profesoro por kompreni ĉiun vorton. Evidente ili perdis sian timon. Iliaj edzinoj malmulte interesiĝantaj pri tio, kion intertraktis liaj edzoj kun la ribeluloj, komencis proksimiĝi al la edzinoj de la ribeluloj por interparoli kun ili.
La infanoj jam antaŭe forsaltis kaj amikiĝis kun knaboj, kiuj estis en la ribelula trupo. Ili rapidis firmigi tiun amikecon kaj ili faris tion per tio, ke ili kondukis la knabojn en ĉiujn eblajn kaŝitajn angulojn de la korto, kaj montris al ili tie sekretojn de tia speco, kia por ĉiuj knaboj, egale de kiu ajn raso, estas eksterordinaraj kaj hororigaj okazaĵoj.
Jen truoj, kies profundon neniu povis taksi, sed pri kiuj la knaboj tie loĝantaj asertis, ke ili estas la aertruoj de subtera irejo, kiu etendiĝas de volbaĵo en la bieno ĝis Hucutsin kaj tie en la kripto de la katedralo havas sian elirejon. Tie estis bufoj grandaj kiel bubokapo, pri kiuj la knaboj en la bieno asertis, ke ili ne estas veraj bufoj, sed oldaj edzinoj de longe mortintaj peonoj, unu el ili laŭ ili estis la avino de la mortinta bienulo, kiujn la brujo, la ŝamano de la indiĝenoj, ĉiujn sorĉis en bufojn, kiuj en la nokto de San Juan dum tri horoj ree estas inoj. Kvar knaboj vidis elrampi en la lasta nokto la inojn el certa malnova ŝtonmonteto. Kaj poste knabo observis, kiel la inoj iris al la rivero, sed kion ili tie faris, tion la knabo ne sciis, ĉar li timis postkuri ilin.
Tiel la amikeco de la knaboj estis kvazaŭ sigelita; kaj la inoj de la ribeluloj lamentis kun la edzinoj de la peonoj pri tio, kiujn zorgojn ili havas pro la infanoj, kaj ke la patrino de la edzo eterne enmiksiĝas en aferojn, kiuj tute ne koncernas ŝin, kaj ke la bopatrino postlasas nenion krom ĉagreno kaj malpaco.
Intertempe ankaŭ la peonoj antaŭ la altaro komencis interparoli kun la proksime starantaj muchachos el la monterioj, ili interŝanĝis tabakon kaj invitis la ribelulojn vespere viziti ilin en la kabanoj, kie duonplena botelo estas enfosita, por ke la longjara edzino ne trovu ĝin.
Tial perdiĝis ĉe la peonoj, longe antaŭ ol Profesoro kun la disdivido de la bieno atingis kvazaŭ la brilan kulminon de la festo, ankaŭ la lasta timemo kaj la lasta misfido. La ribeluloj estis tute societemaj kaj honestaj muchachos, asertis la peonoj inter si, dum la viroj el la monterioj siavice asertis, ke la peonoj neniel estas tiaj stultaj muloj, kiaj oni ĝis tiam supozis ilin. Ili tute bone povas malfermi sian buŝon kaj tute prudente paroli. Dum oni dum eterneco imagis al si, ke ili estas idiotoj, kaj ĉar ili estas idiotoj, tial la peonoj laŭdire estas pli stultaj ol ties kaprinoj.
Nun Braŭlio fariĝis parolema. Li ne grimpis sur la ŝtonaltaron, sed parolis de tie, kie li staris, tuj apud la piedoj de Profesoro, kiu staris alte, kaj al kiu li devis rigardi krute supren por povi rigardi ties vizaĝon. „Tio estas bonega afero, amigo, ke vi nun donacis la bienon al ni.“
„Jes, ĝi estas via propraĵo, de nun ĝiseterne. Vi kultivas ĝin, kaj ĉio, kion ĝi portos, apartenos al vi“, konfirmis Profesoro. „Ankaŭ la bruto, ĉu?“ vokis iu el la peonoj.
„Ankaŭ la bruto kaj ĉiuj konstruaĵoj ĉi tie.“
Braŭlio gratadis per ambaŭ manoj sian nigran krispan hararon, kiu jam montris kelkajn grizajn harfaskojn. Estis kvazaŭ la gesto de sendecida etkamparano, kiu nepre devas aĉeti junajn porkidojn, sed trovas la prezon tro alta kaj sur la foirplaco ne povas aĉeti aliajn porkidojn por malpli alta prezo.
„Tio estas tute bona, ke ni havas nun la bienon, amigo. Sed kion ni faru, se la patrono revenos?“
„Ke li ne revenos, por tio ni ja zorgos.“
„Kaj se la federales forkaptos vin, kio okazos tiukaze?“
„Tiuj ne kaptos nin. Nur ne afliktiĝu.“
„Vi ne restos ĉi tie en nia bieno, ĉu?“
„Kompreneble ne. Ni marŝos plu, por doni teron ankaŭ al aliaj peonoj.“
„Kiu gardos nin tiam kontraŭ la patrono, se vi estos formarŝintaj?“
„Vi tiukaze simple devos protekti vin mem. Vi estas nun la patronoj, kaj ĉio apartenas al vi.“
„Sed, se la patrono revenos kaj eĉ kunhavos rurales, kion ni faru tiukaze?“
„Kion ni faru kun la rurales? Mortbati ilin kiel malsanajn hundojn.“
„Bueno. Muy bueno, camarada“, diris Braŭlio. „Bone, tre, tre bone.“ Pripenseme li turniĝis dorsen kaj malaperis inter la peonoj.
„Tierra y libertad!“ vokis Profesoro de sur la ŝtonaltaro.
„Tierra y libertad!“ respondis la muchachos al li. Ĉifoje ankaŭ kelkaj peonoj aliĝis al la voko.
„Viva la revoludon!“ vokis Generalo.
„Viva la revolucion de los indios y de lospeones!“ sonis el la vasta korto.
Je la dua tago poste, tre frue, kiam ankoraŭ densaj nebuloj ŝarĝis la prerion kaj la mateno grumble kaj dormeme komencis leviĝi, la trupo jam estis forlasinta la bienon.
Kaj estis je la oka, kiam Generalo sur monteto haltis kaj retroturniĝis por rigardi kiel la trupo alvenos. Cent metrojn pli antaŭe sur ilia vojo estis rivera transirejo. Je la transa bordo troviĝis du cayucos sur la sablo. Tiuj apartenis al la bieno. La rivero estis profunda, kaj ĝiaj akvoj estis urĝaj kaj rapidaj, pelataj de la pluvo, kiu plenigis la riveron en la supra parto. Kelkaj muchachos devis naĝi tra la kunŝiranta torento, por alveturigi la kanuojn. Estis la samaj kanuoj, kiujn la bienulo kaj lia familio uzis por fuĝi. Dum Generalo ankoraŭ elrigardis, li diris subite al Profesoro: „Tie malantaŭe okazas gajaj aferoj.“
Profesoro levis sian binoklon antaŭ la okulojn. „Vi pravas, Generalo, tio aspektas gaja. La tuta fatraso brulas. Eĉ ne unu konstruaĵo restos staranta. Dios mio, tion mi nomas ĝojofajro. Nun brulas ankaŭ jam la kapelo. La diktaturo adiaŭas; la lando komencas plenigi sin per ruinoj. Per brulŝtuparoj ĝi komenciĝis, kaj per brulŝtuparoj kaj ruinoj ĝi finiĝos. Tute natura cirkulado.“
Generalo ne plu aŭskultis lin. Li rigardis malsupren al la larĝa rivero. „Tute natura cirkulado. Kaj ankoraŭfoje diomalbenite, kiel ni transigu ĉi tie nian armeon? Tion mi volonte scius. Kostos al ni certe du, eble eĉ tri diodamnitajn streĉajn tagojn. Sed transiĝi ni devas!“
La armeo de la ribeluloj estis sur la vojo al Aĥlumal.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.