La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

1

La trupo marŝis nun sur larĝa vojo. La vojo ne estis farita, sed larĝa kaj malferma tial, ĉar ĝi kondukis tra prerio. Tiu prerio apartenis al la bieno Santa Domingo, kies blanke kalkita preĝejo nun jam videblis sur monteto. Tiom distance, kiom rigardis malproksimen la okuloj kaj dekstren kaj maldekstren, estis ĉio posedo de la bieno.

Kvardek peonaj familioj vivis tuj apud la mastrodomo en siaj kabanoj. Kvindek pluaj familoj vivis en kvar etaj setlejoj, kiuj estis distritaj en la kvar anguloj de la granda biena tereno. Lokigi tiujn setlejojn de aliaj peonoj tiom malproksimen de la mastrodomo, havis la avantaĝon, ke la peonoj, kiuj estis bovpaŝtistoj, pli bone povis gardi kaj kunteni la gregojn, kiuj vagadis vaste en la tereno.

Generalo, Profesoro kaj Celso ripozis sur la monteto, de kie ili povis vidi la preĝejon de la bieno. Je pli ol duono de la distanco de la monteto ĝis la bieno troviĝis profunda terkavaĵo, kiu, kiel takseblis de la monteto, certe larĝis du kilometrojn. La preria tereno estis ondeca kaj interrompata de multaj montetoj. La montetoj malofte estis pli altaj ol dekkvin metroj, plej ofte pli malaltaj. Sed sude leviĝis en grize blua foro montoĉeno, kiu etendiĝis ankoraŭ en viddistanco laŭ la horizonto. En la tereno ankaŭ troviĝis distrite kelkaj arboj, unuope, kaj kelkaj grupope unuigitaj en arbaretoj po dek ĝis dudek arboj. Intere, simile distrita en la tuta tereno, videblis tie kaj tie sovaĝaj arbustoj, unuope kaj pogrupe.

Ekde la monteto, je kies malsupro nun laŭvice almarŝis la Unua Kompanio, oni bone povis rigardi per la okuloj la vojon ĝis la korto de la bieno. La vojo konsistis el kvar aŭ kvin firmtretitaj padoj, unu apud la aliaj. Je certaj lokoj ili unuiĝis al nur tri aŭ du padoj aŭ ili disbranĉiĝis en kvin aŭ eĉ ok kaj naŭ padojn. Tiuj padoj aspektis kvazaŭ la radoj de ĉaroj ruliĝis trans ilin. Sed en tiu regiono oni ne uzis ĉarojn. Tiujn padojn firmtretis sur la verda preria lando la brutoj, kiam ili promenis vespere de la paŝtejoj al la korto kaj matene ree elmarŝis. Krome migris tie ĉiuj mulokaravanoj, kiuj de Hucutsin moviĝis al la bienoj kaj al la monterioj. Krome tie trotis la indiĝenoj, kiam ili frekventis la foirplacon.

Tiuj padoj tiom firmtretiĝis, ke sur ili ne pu kreskis herboj. Tial oni klare povis vidi la padojn ĝis distanco de multaj kilometroj malproksime.

La herboj ne estis altaj, apenaŭ metron. Ili ne estis densaj, sed staradis en formo de herbotufoj. Vastdistance la herboj altis apenaŭ duonon de metro. Tamen la herboj ĝuste estis tre verdaj kaj sukaj, sekve de la pluvsezono.

Ĝis tie la vojo eliĝinta de la ĝangalo kvankam jam dum du horoj larĝa kaj malferma, estis limigita ambaŭflanke de vepro. Sed de tie la vepro ambaŭflanke de la vojo retiririĝis pli kaj pli al la flankoj, pro kio la vasta preria ebeno ŝajne fariĝis pli granda kaj vasta ol ĝi efektive estis. La akre hela suno, kiu ŝarĝis la prerion, malaperigis la ebenaĵon pli malantaŭe en briletanta minca vualo tia, ke de tempo al tempo malvidebliĝis la blanka preĝejeto de la bieno kaj la korto aŭ reaperis en alia loko, ne tie, kie oni supozis ĝin ĝis tiam. Trans distanco de pli ol tri kilometroj fariĝis ĉiuj aĵoj - ju pli Suno leviĝis kaj des pli ardante ĝi radiis malsupren - nedifineblaj laŭ la formoj.

Bovoj aspektis iafoje kiel hundoj en la briletanta kaj flagranta lumo, el grandaj ŝtonoj fariĝis domoj, elbruligitaj arbotrunkoj, kiuj staris rekte, kaj elbruligitaj preriaj palmoj jen aspektis kiel falintaj kolonoj de forlasitaj temploj jen kiel brunaj figuroj de indiĝenoj elrigardantaj. Kutime renkontis la vojaĝantaj karavanoj tie tutajn gregojn de bruto kaj sovaĝiĝantajn ĉevalojn, kiuj estis posedo de la bieno. Iam kaj tiam oni eble povis vidi galopi proksime aŭ malproksime du aŭ tri peonojn aŭ vakerojn sur ĉevaloj, kiuj serĉis tiujn gregojn por trovi bovidojn nokte naskitajn aŭ malsanajn bovojn aŭ ĉevalojn por kapti ilin per lazo kaj rekonduki ilin al la korto, por ties protekto kaj kuracado.

Sed hodiaŭ sur la granda vasta prerio ne videblis grego, nur tie kaj tie unuopaj, vojerariĝintaj distraj bovoj. Neniu vakero, neniu peono videblis. Dek vulturoj aŭ eĉ pli cirklis alte en la aero. Kaj en la malproksima korto de la bieno oni ekvidis de tempo al tempo, kiel leviĝis flagranta fumkolono kvazaŭ tordita, kiu eliĝis tie jen el la kuirejo de bieno jen el unu el la peonaj kabanoj.

2

„Tio estas damne granda kaj bela bieno, nomata Santo Domingo“, diris Celso kaŭriĝante kaj volvante cigaron. „Tiun mi konas, ĝi apartenas al don Patrico. Mi konas ĝin bone. Mi tie tranoktis kelkajn fojojn, ĉe la peonoj. Ĝi estas granda kaj riĉa bieno.“

„Ankaŭ mi konas ĝin sufiĉe bone, kaj ankaŭ vi“, diris Generalo turnante sin al Profesoro. „Ni restadis ĉi tie unu tagon kaj tranoktis dufoje, kiam ni marŝis al la monterioj.“

Proksimiĝis nun kelkaj pliaj muchachos sur la monteton kaj sidiĝis al ili.

Profesoro ekstaris kaj retrorigardis sur la vojon, de kie en tiu ĉi momento almarŝis la dua kompanio kaj same kaŭriĝonta por ripozo, kiam ĝi trovis la unuan ripozantan.

„Nu, jen do ni ĉi tie“, diris Profesoro subite kun ŝanĝita voĉo: „Kion ni faru nun? Alvenintaj ĉe la unua granda bieno ni estas. Io nun farendos. Ni povus pretermarŝi ĝin kaj pluiri kvazaŭ ni ne vidus ĝin. Sed por kio ni estas do ribeluloj, se ni celus iri plu sen levi la unuan grandan mordaĵon trovitan survoje? Kaj, se ni serioze faros revolucion kaj volas doni al ĉiuj peonoj tierra y libertad- on, tiukaze oni ja iam devos komenci tion. Grava principo en la revolucio estas, ke oni ne postlasu malamikon en la dorso! Se ni ĉi tie pretertrotus kvazaŭ ŝafgrego, tiukaze ni havus fortan malamikon endorse. Do, kion vi opinias?“

„La saman, kion opinias vi“, respondis Generalo.

Celso elblovis dikan fumnubon kaj diris seke: „Ĝuste. Por kio la bienulo kaj lia fia idaro regu tie ĉi ankoraŭ pli longe? Estas tempo, ke ankaŭ la aliaj foje estos en la vico, kiuj tiom longe estis regataj kaj ne rajtis malfermi la buŝon.“

Profesoro ridis dirante: „Tiukaze ni ja denove ĉiuj samopinias kaj pri la pensado kaj pri la agado kaj pri la batalo. Ĉu ne, muchachos?“ li vokis kun laŭta voĉo trans la homojn, kiuj tie ripozis.

„Tierra y libertad!“ vokis ĉiuj samtempe. Kaj poste ili kriis: „Viva, Profesor! Arriba, General! La muerte a los tiranos y todos los patrones y dictadores! Libertad para todos!“

Kiam Profesoro ree sidis, diris Celso: „La bieno ne estas forlasita. Alikaze tie ne estus videbla fumo.“

„Ĝuste tio estas, kio donas al mi novaĵon por pripensado.“ Profesoro rigardis al la korto. „Kial tie estas fumo en la mastra domo kaj en la kabanoj? Ĉar neniu forkuris, kvankam ili ĉiuj scias, ke ni estas multaj kaj havas revolverojn kaj fusilojn.Kaj kial neniu forkuris?“ Li rigardis demandante al Celso kaj Generalo.

„Ĉar ili pensas, ke ni forprenos nur kelkajn bovojn por buĉi ilin kaj poste iros plu sur nia vojo“, respondis Generalo, ironie okulumante.

„Kaj vi, Celso, kion opinias vi?“

„Ili havas tiujn rurales en la bieno aŭ federaciajn soldatojn“, respondis Celso.

„Celso, mi nomumos vin kolonelo“, diris Profesoro ridante. „Ĉu vi konfirmos tion, Generalo?“

„Konfirmite.“

„Bone, Celso“, diris Profesoro pri tio, „vi estas damne prudenta knabo. Tio, kion vi diris, estas ĝusta. La bieno estas plena de rurales. Certe jam antaŭ kelkaj tagoj en Balun Canan aŭ Aĥlumal alvnis mesaĝo pri nia almarŝo, alikaze la rurales ankoraŭ ne estus ĉi tie.“

„Sed ankaŭ eblas, ke la rurales faras inspektan rajdadon al la bienoj por rigardi, ĉu ĉie estas trankvilo kaj neniuj ribeloj kaj neniuj brutŝteladoj de la baĥajontekoj.“

„Celso, vi foje denove pravas. Tio estas multe pli verŝajna, ke tie en la bieno troviĝas komandita inspektotrupo. Dudek aŭ dudekkvar soldatoj, kapitano, serĝento, tri aŭ kvar suboficiroj. Ili havas karabenojn kaj kutime mitralon ĉe si.“

Aŭskultinte tion, la muchachos, kiuj kaŭradis ĉirkaŭ la monteto, fariĝis ekscititaj: „Karabenoj kaj revolveroj: „Viva las armas! Huraon al la armiloj!“ ili vokis, eksaltis kaj dancadis, kvazaŭ ili jam venkis en la batalo.

„Vere ne eblas, ke sciigo jam atingis la urbon Balun Canan“, parolis Profesoro plu, „kaj en Achlum kaj en Hucutsin estas malgrandaj gardaj komandejoj nur ĉeokaze. Sed certe la sciigo jam estas sur la vojo al Jovel, kaj tiukaze avancas duono de bataliono. Kie, Generalo, ili laŭ vi momente troviĝas?“ demandis Profesoro.

„Se ni estis komanditaj por gardi ie, ni ne atendis en bieno, ne en la korto, mi celis diri. Ni atendis aŭ en subĉiela tereno aŭ moviĝis atakeme al la ribeluloj.“

„Kial vi ne atendis en la korto, kiu ĉirkaŭe havas murojn kaj do formas bonan kovrejon?“

„Simple tial, ĉar unuavice ekestus tro da damaĝoj en la bieno, kaj due, ĉar ni sidus interne de korto facile kvazaŭ en kaptilo, speciale en tiu kazo, se la ribeluloj havis ĉirkaŭ kvincent virojn je dispono kaj ni nur dudekkvin virojn. En la libera tereno ni estis kun la mitralo, kun la karabenoj kaj kun bone dresitaj soldatoj eĉ tiukaze plu pli fortaj, se ni havis nur dudek virojn kaj la ribeluloj kvincent da ili.“

„Sekve vi pensas, ke ili renkontos nin ĉi tie sur la malferma ebenaĵo, ĉu?“

Tion mi ne nur pensas, sed mi certas, ke ili faros tion. Mi estis ja ne por nenio serĝento. Mi scias, kiel oni faras tion. Mi faris mem.“

„Kontraŭ peonoj kaj laboristoj, ĉu?“

„En tiu kazo, se vi jam estas enmeze de la armeo, vi ne plu povas fari multon. Tio iradas kiel maŝino, ĉu vi volas, ĉu ne, vi kun-devas, vi povus ŝanĝi tion nur, se vi mortpikus kelkajn oficirojn aŭ rompmartelus iliajn konusojn kaj poste skuus la polvon de la piedoj. Sed, se vi scias, ke vi havas kelkajn dekojn en la bataliono je via flanko kaj vi havas la necesan sangofridecon kaj faras tion en la ĝusta momento, tiukaze vi tiros la tutan batalionon al via flanko. Ili estas ja ĉiuj turmentitaj sklavoj kiel vi mem.“


Rimarko

Viva, Profesor! Arriba, General! La muerte a los tiranos y todos los patrones y dictadores! Libertad para todos!“ = „Vivu Profesoro! Supreniĝu Generalo! La morton al la tiranoj kaj al ĉiuj patronoj kaj diktatoroj! Liberon por ĉiuj!“

3

Dum Generalo babilis, Celso pigre kaj leĝere kaŭradis tie, fumis cigaron kaj palpebrume okulumis al la korto de la bieno.

Subite li aŭdigis duone glutitan brueton. La cigaro glitis el lia fummano. Li sanĝis sian kaŭrantan pozicion en surgenuan, li apogis ambaŭ pugnojn antaŭ si sur la tero kaj kliniĝis kaj etendegis la kapon antaŭen.

„Ĉe la diablo, kio tiom perpleksigas vin?“ demandis Profesoro.

Kelkaj muchachos, kiuj jam kolektiĝis sur la monteto, ekuzis la saman pozon kiel Celso. Estis ilia natura pozico, se ili rigardis ion malproksiman, kion ili ĝuste volis ekkoni kaj prijuĝi antaŭ ol ĝi proksimiĝis.

„Generalo pravas“, diris Celso duonlaŭte al la muchachos, kiuj estis plej proksimaj al li.

Generalo kaj Profesoro rampis pli proksimen al li.

„Kion vi diras, Celso?“ demandis Generalo.

„Ili sidas en la terokavaĵo“, respondis Celso tiom mallaŭte, kvazaŭ li timus, ke la rurales povus aŭdi lin. Estis pli ol tri kilometroj ĝis la terkavaĵo.

„Mi vidis ekfulmojn je diversaj lokoj en la kavaĵo. Povus esti iliaj ĉapoj aŭ la fusiltuboj aŭ butonoj. Ili estas rurales federales.“

„Damne, Celso, nun ankaŭ mi vidis la fulmadon, kaj eĉ tri diversajn en la sama momento“, diris Generalo.

Olegario, unu el la muchachos, kiuj kunrampis sur la monteton, demandis: „Kion vi supozas, Generalo, kiom da ili povus esti, kiuj atendas nin?“

„Unu gardokompanio certe estas. Eble dudek kvin viroj.“

Alia muchacho, Herminio, aŭdinte tion, vokis laŭte:

„Volu tion iu kara Dio en la ĉielo, ke ili estas du regimentoj. Kiom da belaj revolveroj, karabenoj, mitraloj kaj kartoĉoj ni havus tiukaze, se ili estus du regimentoj.“

Generalo ridis: „Estu tute trankvila , muchacho, ni havos sufiĉe da penoj pri la mitralo, kiun tiu manpleno da soldosklavoj havas ĉe si. Sed ni ja konkeros ĝin. Nur ne zorgu vin. Kaj se ni foje estos glutintaj tiun kompanion, kiu tie nazblovas kaj gapi provas, tiukaze ni jam povos trankvile konfronti tutan batalionon. Nur ne provu havi ĉion per unu fojo, muchachos. Pecon post peco ni kaptu ĉion. Kaj ne faru erarojn. Mi diru tion jam nun antaŭe al vi, ke tiukaze, se ni estos vorintaj ilin tie transe, vivos eĉ ne duono plu de nia tuta compania.“

Tion diris Olegario: „Ĉu ni ankoraŭ vivos aŭ ne, tio estas valora tiom, kiom koto, kiom hundokoto. Sed tiuj, kiuj restos vivantaj, tiukaze almenaŭ scios, kial ili vivas kaj por kio. Mi volas havi karabenon, ĉe la diablo, kaj la kartoĉojn aldone. Mi atakos ilin sola, se vi ne volas.“

„Ĉi tie vi restu, diodamnita bubo“,diris Generalo kolere. „Vi ekiros, se mi diros tion al vi, kaj kiam ni ĉiuj ekiros. Eble vi ja ricevos la karabenon, sed puŝitan en vian ventron, se vi volas fari la militon laŭ via propra plaĉo.“

„Generalo pravas, Olegario“, diris Celso trankviligante al „Ĉi tie ne ĉiu povas komandi kaj neniu agi laŭplaĉe. Tiukaze oni buĉus ĉiun el ni laŭvice kaj neniu postrestus. Ni ĉiuj ekatakos kune, kaj ne nur unu, kaj ni ekiros, kiam Generalo diros, ke estas jam la tempo.“

4

La muchachos rampis malsupren de la monteto. La du kompanioj, kiuj kampadis ĉirkaŭ la monteto, ne videblis de la rurales, kaj ĉu la malmultaj muchachos sur la monteto estis vidataj aŭ ne, ne estis tute certa. Sed Generalo diris, ke li supozas, ke la rurales vidis ilin, ĉar la kapitano certe havas binoklon ĉe si.

Intertempe alvenis plua kompanio. Generalo ordonis, ke ili ekkampadu, kaj, ke tiukaze se ili volos iri tien kaj tien, ke tiukaze nur kliniĝintaj. Li volis eviti, ke la rurales eksciu, kiom granda estas la tuta trupo, kiu momente tie kampadas.

Li pruvis per tio, kion li nun interkonsiliĝis kaj ordonis, ke li, kvankam nur filo de povra indiĝena etkamparano, kun bona rajto povus esti generalo en armeo. Neniu sperta oficiro de la federales povus fari tion pli bone. Kun certeco oni rajtas diri, ke verŝajne el cent trejnitaj oficiroj de la federacia armeo eĉ ne du estis, kiuj farus tion same tiel bone aŭ eĉ pli bone ol li, do tion, kion li elpensis kaj poste entreprenis.

Li vokis al si Profesoron, Celson, Santiagon kaj la alvenintajn kompaniajn gvidantojn, por interkonsiliĝo kaj por sciigi siajn planojn.

„Se ni nun ekmarŝus kiel ŝafoj, ili klakadigus sian mitralon kaj eĉ ne unu el ni postrestus vivanta; kaj eble la ribelo en tiu ĉi federacia ŝtato, sed certe en tiu ĉi distrikto estus finita en tiu ĉi jaro. Ni devos ellogi ilin de tiu ĉi terkavaĵo.“

„Dekdu da muchachos povus ataki ilin. Tiukaze ili elvenus kaj ni ĉiuj leviĝus kaj atakus ilin“, konsilis la kapitano de la tria kompanio.

„Ne, tiel ili ne elirus de siaj truoj. Ili lasus alveni la dekduopon sen pafi eĉ unu pafon, kaj nur tiumomente, kiam la muchachos marŝus en la kavaĵon, la soldsklavoj jetiĝus sur ilin kaj mortpikus ilin, por ke la postsekvantuloj ne aŭdu kaj ne sciu tion, kio okazas tie.“

„En ordo, tiukaze ni ĉiuj kune ataku sturmante“, konsilis unu el la muchachos, kiu sidis apude kaj ne apartenis al la milita interkonsilantaro.

„Tio estus ankoraŭ pli stulta“, diris Celso, „tion povus kompreni ja eĉ vi mem, kvankam vi nur nutris la bovojn en la monterio.“

„Ĝuste, tio estus la plej stulta, kion ni povus fari.“ Generalo prenis la vorton. „Ni povus ĉi tie aranĝi grandan kampadejon kun multe da leviĝantaj fumkolonoj. Se ni faros tion, la sklavoj respondus laŭ unu el pluraj manieroj. Unu maniero estas, ke ili reiros al la bieno, ĉar ili ne kuŝos tutan tagon kaj tutan nokton ĉi tie ekstere en malsekeco; por tio ili estas tro pigraj, tro oportunaj kaj tro manĝegemaj. Tie en la bieno ili atendos je batalionduono da federales por plifortiĝo.“

„Eble ili ne scias, kiom multaj ni estas kaj supozas, ke ni estas ĝuste nur sesdek muchachos, el ne pli ol unu monterio“, dirisProfesoro.

„Tio ŝajnas al mi ĝuste, Profesoro. Ĉar eĉ tiukaze, se ni estus perfiditaj, neniu el la perfiduloj scius, kiom da homoj ni estas, ĉar ni marŝis ja ne unuformacie. Nur en la ranĉeto, kie la peonoj denukigis sin de don Chucho, la peonoj, kiuj tie loĝis, sciis, kiom da homoj ni estas. Sed el tiuj neniu forkuris antaŭe. Mi okupiĝis pri tio ekscii, kiom da ili estis, kiam ni almarŝis, kaj kiom da ili ankoraŭ ĉeestis, kiam ni formarŝis. Ili estis kompletaj. Sed el unu de la aliaj pli malgrandaj kortoj devas esti rajdinta la patrono aŭ la majordomo al la bieno. Sed estas tute egale, kiu heroldis la sciigon al la bieno aŭ eĉ ĝis Hucutsin aŭ Achlum, li sciis nur la proksimuman kvanton de la muchachos el la Unua compania - de nia avangardo - kaj la rurales opiniias, ke temas pri nur unu trupo.“

„Kiel vi povas scii tion?“ demandis Celso.

„Tio estas tre simpla. Se la rurales scius, ke ni avancas kun proksimume dekcent da viroj kaj havas proksimume dudek revolverojn kaj dek aŭ dekdu ĉasknalilojn kaj krome sescent maĉetojn, ili ĉi tie ne atendus nin kun nur unu gardokompanio kaj nur unu mitralo; tiel, kiel mi konas tiujn esclavos de la diktatoro. Ne tiuj uniformitaj soldoservistoj. Tiuj torturuloj kaj skurĝantoj estas nur kuraĝaj, se ili kunas dekope, ĉiu kun klabo kaj revolvero kaj, se ili havas antaŭ si arestiton, kiu ne povas defendi sin. Jen foje rigardu kiel kuraĝaj ili estas. Sed ĉi tie en la subĉiela tereno, se ili estas dudekkvinopo kun mitralo kaj ĉiu el ili kun karabeno kaj ni kelkaj centoj kun kelkaj revolveroj kaj maĉetoj, tiukaze ili atendos eĉ ne dek minutojn kaj fuĝos kiel leporoj kaj eĉ ne prenos la tempon al si senhokigi la mitralon kaj surŝarĝi ĝin, ĉar alikaze ili povus perdi sian felon. Kaj ĝuste tial, ĉar ili tie kaŭras transe en la kavaĵo, mi scias, sen devi demandi ilin, ke ili supozas nin ne pli ol ĉirkaŭ sesdek aŭ sepdek sufiĉe elmalsatigitaj muchachos. Ili pensas, ke ili povos vori nin kvazaŭ preterire kiel tagmanĝon. Ili certe jam mendis en la bieno la bankedon por festi kun la bienulo kaj ties najbaroj la venkon.“

5

Plua kompanio marŝante proksimiĝis.

Celso ĉirkaŭrigardis kaj observis la nubojn, kiuj okcidente malhele buliĝis kaj en ĉiuj aliaj direktoj allogis la sencertigite tien kaj tien ŝvebantajn nubetojn, kiuj evidente ne sciis kion fari, kaj kiuj tiel rapide pligrandigis la malhelan griznuban amasiĝon. Ju pli ampleksa ĝi fariĝis, des pli rapide ĝi proksimiĝis kun tondrado. Suno, kiu leviĝis nun al la kulmina punkto, estis ankoraŭ hela kaj ardanta. „Jen la Dio de la indiĝenoj ekhelpas al ni, kaj je la ĝusta tempo“, diris Celso. „Se ili ne volas malsekiĝi, ili nun devos rampi el siaj truoj; la malsekiĝon ili timas ja pli ol maljunaj katoj. Ĉu vi ne same pensas, Generalo?“

„Tion mi ja jam diris al vi, ke ili ne volonte malsekiĝas.

Tio tamen ne ŝanĝos ion je mia plano, ĝi nur plirapidigos ĝin. Vi, Olegario, denove grimpu tie sur la monteton. Sed kaŝu vian kapon. Vi observu, kaj vi observu bone! Ili baldaŭ komencos kape aperi. Kaj ĝuste pro la komenciĝonta pluvo ili provos rapide fini la renkontiĝon por povi reiri al la bieno kaj kaŭri sekeje.“

„Estas tamen eble“, obĵetis Profesoro, „ke ili tute ne ekrilatos al ni kaj tiel kondutos kvazaŭ ili ne vidis nin. Tiukaze ili simple formarŝos kaj lasos al ni ataki la bienon.“

„Tio apartenas al mia plano.“ Generalo sekvis kun siaj okuloj Olegarion kaj atendis ricevi signon de li, kion la rurales do entreprenos. „Tion la friponoj, Profesoro, volonte farus, tion ili tre volonte farus, retiriĝi al la bieno por tie drinki, manĝaĉi kaj fikadi kun la inoj. Sed tion ili tiel simple ne povus fari. En la bieno kaj certe ankaŭ en ĉiuj aliaj bienoj de la ĉirkaŭa regiono, scias ĉiu, ke ni marŝas. Ili devas atendi nin, jam tial por konservi plu la reputacion kiel kuraĝaj soldatoj. Ili ne povas ridindigi sin, kaj tion ili ankaŭ ne faros, jam pro la inaĉoj, kaj ankoraŭ malpli pro la bienuloj.“

„La plej gravan vi forgesis, Generalo“, Celso diris ridante. „Tiuj ja ne povus forkuri de indiĝenoj, kaj eble eĉ de peonoj. Ili povus montri sin plu antaŭ neniu ladino. Sur la vizaĝon oni kraĉus ilin, se ili kiel rurales, armitaj ĝis la radikoj de la hararo per karabenoj kaj ametralladoras, pro ni, pro pedikohavaj kaj kotaj monteriuloj skuis la polvon de la piedoj. Antaŭ la milittribunalo aŭ antaŭ speciala tribunalo de la jefe de l‘ Sekreta Politika Polico ili krome retroviĝus. Kaj oni pafmortigus ilin.“

„Vi estas bona lernanto, Celso.“ Profesoro ridis laŭte. „Antaŭ tri monatoj vi sciis nenion pri ametralladoras kaj vi havis eĉ ne ideon pri Sekreta Politika Ŝtat-polico, kiu respondecas nur al la maljuna kaciko. Kaj nun vi parolas pri tio kaj elĵetadas la esprimon tiel elokvente kvazaŭ vi farus en via tuta vivo nenion alian krom legi malpermesitajn gazetojn.“

„Ne miraklas“, diris Celso, kiu pro embaraso ruĝiĝis vizaĝe, „mi havis ja bonan profesoron. Krome mi estas kolonelo, ne forgesu tion.“

Ha!“ vokis en tiu momento Olegario de la monteto malsupren. „Fariĝas vigle tie! Tri el ili ekstari, ili rigardas transen al ni kaj al ĉiuj flankoj. Unu el ili havas ion antaŭ la okuloj, per kio li rigardas.“

„Tio estas binoklo.“ Generalo fariĝis nun agema. Sed li ne montris ekscitiĝon. Li agis tiel trankvile kaj malstreĉite kvazaŭ li preparus leporoĉasadon, tiel, kiel li kutimis fari tion kun la knaboj de sia hejma vilaĝo.

„Restadu tie supre kaj observu bone plu, tion, kion ili faros.“ Turninte sin al la muchachos de sia stabo, li diris: „Ni devos provoki atakon de ili. Ni ne povus ataki ilin, se ili restus en la terkavaĵo. Eĉ ne unu viron de ni ni povus traigi kaj ĝi estus nur sensenca buĉado. Ke ni estas proksimaj, ili nun scias. Ankaŭ el kiu direkto ni venas, ili scias. Tial ili ekstaris, por transrigardi la batalkampon. Se ni foje estos eligintaj ilin, ili ne povos retiriĝi en la kavaĵon kaj feki en siajn pantalonojn. Tie transe, sur tegmento de la konstruaĵoj staras la bienulo kaj la majordomo, kaj eble eĉ najbaraj bienuloj, ili havas ĉasbinoklojn antaŭ la vizaĝo kaj vidas ĉion, kio okazas ĉi tie. Kaj nun ek do, ni logu ilin el ilia truo.“

6

Iom post iom ekestis softa stria pluvo.

Generalo vokis Santiagon al si. Tiam li mangestis Fidelon, ke li venu. „Vi ambaŭ estas ekde nun serĝentoj. Vi, Santiago, prenu al vi dek el la muchachos, ĉiujn kun ties pakaĵo surdorse, kaj ekmarŝu. Sed ne rekte antaŭen, ne al la terkavaĵo, kie la uniformitaj sklavoj kaŭras kaj atendas, ke ni ekkuru al ilia mitralo, por ke ili plezure povu falĉi nin per kuglosvarmo. Vi marŝu dekstren, ĉiam dekstren, transverse, ĉu komprenite? Unue vi marŝadu kun viaj viroj proksime de la vepro. Jen tie malproksime, ĉu vi vidas la pintan montsupraĵon?“

„Kompreneble mi vidas ĝin.“

„Bone, tien marŝu do. Ĝi devas aspekti observata de la kavaĵo tiel, kvazaŭ vi survoje volus eviti kun viaj kunuloj tiujn rurales. Ili eksciu, ke vi scias, ke ili sidas tie en la tersulko. Ili supozu, ke vi intencas preteriri ilin. Se ili ekpafos al vi, jen vi laŭlonge sternu vin, deprenu viajn ĉapelojn kaj ligu la ĉapelojn sur viajn pakaĵojn. La pakaĵoj estas pli altaj ol viaj dorsoj. Tiukaze tiuj hunduloj pensos, ke vi havas viajn kapojn sub la ĉapeloj. Tute precize ili ne povos vidi tion. Ili estos tre malproksimaj de vi. Tiam vi rampu ĉiam klinite surtere antaŭen, por ke la ĉapeloj moviĝu kun viaj pakoj. Ĉiam plu al la fora monto. Se vi estos marŝintaj ĉirkaŭ tri kilometrojn en tiu direkto, tiam turnu flanken kaj transverse ataku rapide la bienon. Se ili ĝis tiam ne estos rampintaj el sia sulko, tiukaze ili eliros tiumomente, ĉar ili volos protekti la bienon. Tuj, kiam ili eliros kaj atakos vin, vi returniĝu kaj kuru klinite rekte al la vepro. Devas apekti tiel, kvazaŭ al vi firmgluiĝis pro timo la pantalonoj sur la postaĵo. Tuj se ili elestos el la kavaĵo kaj saltos sur la selojn de siaj „kaprinoj“ kaj sturme kuros al vi, tiam ni eksaltos kaj logos ilin ĉi tien. Tiam ili lasos vin en paco. Kaj vi tiam iru plu ĝis vi estos en la vepro. Kaj tuj, se vi estos en la vepro, rapide proksimiĝu al la loko, kie ni nun estas. Ni logos ilin pli en la vepron, kaj tiel vi kaptos ilin dorse kaj ni antaŭe, tiel, ke neniu povos forŝteliĝi. Vi, Fidel, prenu al vi same dudek virojn. Kaj al tiu, kiu ne volos sekvi al vi, poluru per viaj pugnoj la grimacon.“

„Mi ne devos poluri al iu la grimacon, Generalo.“ Fidel ridis optimisme. „Ili kvazaŭ kverelas pri la honoro, kiu saltos unue al la rurales. Ni bezonas karabenojn kaj kartoĉojn, kaj ankaŭ bonajn ĉemizojn kaj pantalonojn ili havas.“

„Tion vi ja scias, ke ĉiu karabeno, kiu estos konkerita, apartenos al tiu, kiu estos venkinta la koncernatan viron. Prenu ankaŭ la kartoĉojn, kaj tion, kion tia stinkanta ulo krome havas: la horloĝon aŭ ringojn. Sed la monon vi transdonos. Ni bezonos la monon en la ĉefstabo. Se ni ne ricevos monon, tio ne damaĝos multe. Mi ja ĉion havigos, kion ni bezonos krome, se ne per mono, tiukaze do sen mono. Vi, Fidel, kompreneble ne iros el la vepro. Vi iru nur flanken en ĝin, kaj sufiĉe profunde, por ke oni ne povu vidi vin kaj viajn muchachos, vi ataku ilin,kiam ni havos ilin survoje en la vepro, tiel, ke ankaŭ vi havos ilin dorse, tiel kiel Santiago. Ĉu vi ambaŭ komprenis, kion vi faru? Se ne, jen mi trovos ankaŭ aliajn serĝentojn, kiuj komprenos tion.“

„Nur ne afliktiĝu, Generalo“, respondis Santiago. „Ĉu komprenite, ĉu ne komprenite, ni ja kaptos ilin gorĝe.“

„Ek do, vi ambaŭ, al viaj postenoj.“

Post malpli ol tridek sekundoj ambaŭ novaj serĝentoj kunstarigis siajn kompaniojn. Estis necese nur ekparoli pri la ordonita atako kontraŭ la rurales, kaj jam cent muchachos eksaltis por partopreni. Ke tiuj du kompanioj estis kaptontaj tiujn rurales dorse kaj tial havos precipe favoran okazon forpreni la armilojn de ili, faris la partoprenon en tiu kompanioj tre alloga. Pri la danĝero de mortpafiteco aŭ kaptiteco pensis eĉ ne unu el la muchachos. Ribeluloj devas ataki kaj venki. Se ribeluloj ne venkas, tiukaze estas en ĉiu kazo pli bone ne transvivi. Kion signifus malsukcesa ribelo, neniu devis rakonti aŭ klarigi al la muchachos. La tuta brutaleco, bestaĉeco, krueleco kaj retenita perverseco de hipokritaj idiotiĝintaj bierbarelaj etburĝoj, kiuj rajtis rigardi sin dum certa tempo kiel mastroj kaj policanoj, plej naŭze eksplodis ĝuste ĉiam en tiu momento, kiam ajn indiĝenaj proletoj kuraĝis leviĝi kontraŭ la tiraneco kaj diktaturo kaj la ribelo estis sufokita. Por ĉiu flavbekulo en unifomo, kiu mortis en batalo, oni torturis, skurĝis kaj poste mortbatis kiel hundojn cent aŭ ĉeokaze eĉ tricent indiĝenajn proletojn aŭ oni pendumis ilin same al rabistoj dudekope je la sama arbo. La hororrakontoj, kiuj legeblis de tempo al tempo en usonaj gazetoj, rakontis eĉ ne dekonon pri tio, kio okazis efektive.

Sed la viroj ne okupiĝis pri la malvenko, ili okupiĝis nur pri la venko. Ilia aktuala zorgo ne estis ricevi teron kaj liberon, sed venki por preni de la uniformitaj sklavoj la armilojn kaj la sklavojn antaŭe portintajn la armilojn lasi kuŝi por la vulturoj.


Rimarkoj bierbarelaj etburĝoj = la esprimo certe devenas de la usona ,,Beer Barrel Man“ = bierbarelviro


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.