La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

1

Ambaŭ kompanioj ekmarŝis. Ĉiu en tiu direkto, kiun Generalo ordonis.

La kompanioj apenaŭ forestis cent paŝojn, kiam Generalo alvokis ĉiujn muchachos, kiuj troviĝis proksime, teni sin pretaj por la ekmarŝo. La granda trupo, kiu kampadis pli malantaŭe, ricevis la ordonon surmeti la pakaĵojn kaj ekmarŝi, tamen ne antaŭen, sed reen al la vojo, sur kiu la companias alvenis tiutage.

Pluvis ne forte, sed en longaj tristaj strioj. Pro tiu pluvo la travideblo fariĝis malpli bona, sed ĝis tiu terkavaĵo la tereno sufiĉe bone observeblis.

La Santiago-kompanio intertempe marŝis kilometron kaj troviĝis proksimume en la alto de la sulko.

En tiu ĉi momento la rurales, kiuj embuskis en la sulko, ŝajne rimarkis, ke por ili ekzistas la danĝero, ke ili estos ĉirkaŭirataj. Tion ili devis malhelpi, des pli, ĉar per tiu ĉirkaŭirado la muchachos povus sukcesi ŝovi sin inter la rurales kaj la bieno. Se la muchachos jam estus interne de la ĉirkaŭmuroj de la bieno, ili havus tre fortan avantaĝan pozicion, plifortigitan per tio, ke ili povus uzi la bienulon kaj ties familion kiel ostaĝojn.

Eksonis akra fajfsono en la tersulko, kaj tuj poste aperis la rurales. Kelkaj jam surseliĝis. Aliaj, kaj tiuj estis la plimulto, tiris siajn ĉevalojn post si ĝis supren al la rando de la sulko, por pli rapide supreniri la deklivon. Supre alveninte, ili saltis sur la ĉevalselojn kaj atendis pluajn komandojn de sia kapitano. La ĉevaloj karakolis tien kaj tien, evidente maltrankviligitaj pri siaj rajdistoj, kiuj ŝajne tre rapide volis fini la bataleton. La kaŭzo de tiu fervoro kompreneble ne estis kuraĝo aŭ milita entuziasmo, sed la fakto, ke la softa stria pluvo kvazaŭ flegme kaj heziteme pisetinta ĝis tiu momento - chipichipi-maniere kiel dirus indiĝeno - estis eksplodonta dum tridek minutoj en fulmotondran gravan tropikan aguacero-n, do en torentan pluvelverŝiĝon. Ju pli rapide la rekontiĝo finiĝus, des pli rapide la rurales estus denove en la bieno. La kvindek pedikohavajn indiĝenojn la ekzercitaj rurales laŭ propra opinio transmondigus interne de dek minutoj. Ili ja spertis pri tiaj aferoj.

2

Kiam ili ĉiuj sursidiĝis, ili tuj komencis trote rajdi al la kompanio de Santiago. La stumbliga mola tero, en kiun sinkis la hufoj de la ĉevaloj, se ili paŝis tro firme, ne permesis rapidan galopon.

Unue videblis nur dek viroj. Generalo supozis, ke tiuj dek viroj estas la duono de tiu rura milico, kiu embuskis ĉi tie la marŝantajn ribelulojn. Sed ne daŭris longe ĝis pli kaj pli da rajdistoj aperis el la tersulko. Fine Generalo vidis mirigite, ke la rurales havis ĉirkaŭ la povon de sesdek viroj; kaj - kiel li povis taksi laŭ la akompananta mulokvanto - ili havis du mitralojn kun si.

„Damne! Damnite! Malbenite kaj surfekite!“, li diris. „Tio estas ja preskaŭ tuta compania, kiu tie elrampas. Nun fariĝos gaje ĉi tie ĉirkaŭe.

„Espereble ĝi fariĝos gaje“, vokis iu. „Du mitraloj estas pli bonaj ol nur unu, kaj sesdek karabenojn ni bezonas pli ol nur dudek. Kion vi opinias, muchachos?“ li demandis ĉiujn tiujn, kiuj troviĝis proksime de li.

Antaŭ ol ili povis respondi, Generalo ordonis, ke ĉirkaŭ sesdek viroj el tiuj, kiuj kuŝadis tie, pretigu sin por povi ekiri en la sekvaj kvin minutoj.

Generalo vokis Profesoron: „Prenu la ĉefan trupon kaj komencu retromarŝi sur la sama vojo, tra kiu ni venis.“

La viroj faris tion malvolonte. Profesoro ne havis tempon klarigi al ĉiuj, kiun planon Generalo sekvas.

Generalo tenis la sesdek virojn proksime ĉe si kaj vokis al ili: „Tuj kiam mi pafos per mia revolvero, leviĝu kaj ekmarŝu malantaŭ mi al la bieno. Mi diros al vi, kiam vi ataku. Se vi pli frue atakos ol mi diros al vi, mi pafmortigos ĉiun unuopulon el vi laŭvice. Ĉe la diablo!“

3

La rurales nun tiom proksimiĝis al la Santiago- kompanio, ke ili distancis nur plu ĉirkaŭ kvincent metrojn de ili. Per tio estis barita al tiu kompanio la vojo al la bieno.

Nun, sekvante ĝuste kaj fidele la planon de Generalo, ordonis Santiago al siaj viroj, ke ili ŝajnigu sin timemaj kaj kiel eble plej rapide retrokuru al la vepro por tie trovi protekton.

Kiam la viroj tiel timeme komencis kuri, rigardis tion la majoro komandanta la ruran milicon kiel signon de la certigita venko. Li diris rikane al la leŭtenanto: „Jen vi vidas tion. Kion mi ĉiam asertis? Tiu pedikohava indiana fatraso estas impertinenta nur profunde en la ĝangalo. Sed, se tiuj kotaj kanajloj nur ekvidas uniformĉapon oblikve surorele, jen ili forkuras kiel kunikloj, kun malseka merda suko gutanta el la ĉifonita pantalonfundaĵo. Ek do, buĉu ilin! Tiu, kiu portas armilon aŭ maĉeton aŭ tranĉilon, tuj senpardone estos pafmortigenda! Kiu nenion, tute nenion portas, tiun tuj ligu al la lazo kaj trenu al la bieno, kie ni konservos ilin por hodiaŭ vespere. La inaĉoj havos plezuron pri tio kiel ni traktos la prizonulojn. Ek! Antaŭen! La mitraloj provizore restadu ĉi tie, sed estu pretaj por fortransporto. Marcha adelante!“

El Corneta blovis la signalon. La soldatoj ektrotis pli haste. Sed la ĉevaloj stumblis kaj kaptiĝis en la fortaj tufoj de la herboj. Tial la atako ne okazis tiel militece elegante, kiel tion la majoro kaj la leŭtenanto deziris. Ambaŭ sciis tute bone, ke oni observas ilin en la bieno de la mastrodoma tegmento per ĉasbinokloj.


Rimarkoj

Marcha adelante! = Marŝu antaŭen!

4

El Corneta = La korno Generalo kuŝante longe etendite sur la tero, ekapogis sin nun pli altigante sin sur siaj brakoj. Nun li eltiris la revolveron. Sekvis kelkaj sekundoj de tre streĉita atendado ĉe la muchachos, kiuj turnis siajn okulojn al ĉiu movo de Generalo.

La kompanio de Santiago retrokurante nun alvenis ĉe la rando de la vepro. La rurales troviĝis nur ĉirkaŭ ducent metrojn for de ili. Spite al la aĉa tereno ili en ĉiu kazo volis komenci rapidan galopon por ankoraŭ malhelpi, ke la kompanio de Santiago ankoraŭ sufiĉe frutempe atingu la vepron, ĉar en la vepro fariĝus pli malfacile kapti la virojn ol en la bone transrigardebla ebenaĵo.

La galopsignalo estis donita. La ĉevaloj baŭmis kaj eksaltis.

Sed samtempe knalis de la monteto du pafoj, unu el la revolvero de Generalo, kaj unu el tiu de muchacho, al kiu Generalo mansignis tion. Ankoraŭ en la sama sekundo la komanditaj muchachos staris sur la piedoj. Tuj ekkurante, ili komencis rekte sturmi al la bieno. Ili kuris, sekvante la komandon de Generalo, ne ĉiuj en unu granda bloko, sed grupope, kvin- aŭ sesope, por malhelpi esti tro bonaj celoj.

5

La militplano, kiun Generalo ellaboris, estis inda al sperta kaj genia militestro. Ellogi la kaŝitajn rurales el ties sekura sulko, kie ili pro siaj pli bonaj armiloj kaj sia militeca trejniteco estis fakte neatakeblaj, kaj eligi ilin en la neprotektitecon de la prerilando, jam tio estis por si mem verko de majstro. En la libera tereno la rurales spite al siaj ĉevaloj estis ne nur atakeblaj, sed eĉ venkeblaj. La ĉevaloj tie estis pli malhelpemaj ol utilaj, tiom pli ĉar ju pli pluvis des pli ree moliĝis la prerilando, kiu jam estis tute moligita de la longa pluvsezono. La majoro de la rurales ekkonis tro malfrue, kiel malgrabla estas la tereno tie. Ĝi estis pli firma ekde la bieno ĝis tiu tersulko, kaj li supozis, ke tio estas simila inter la sulko kaj la vepro. Li ne pripensis, ke ĉiu tereno ju pli ĝi proksimas al ĝangalo aŭ vepro des pli alprenas la ecojn de la vepro, tial, ĉar tie ĉiu malseko multe pli longe konserviĝas ol en la libera prerilando, kie pro la influo de la tropika suno la tereno eĉ post la plej drastaj pluvelverŝiĝoj elsekiĝas dum kelkaj tagoj.

Generalo konsideris tiun konatan fakton en sia plano. Ju pli proksime li povus logi la rurales al la vepro, des pli malbone ili povus uzi siajn ĉevalojn. Krome estas por la homoj kun botoj multe pli malfacile marŝi en moligita veprotereno ol por nudapiedaj indiĝenoj. Nudapieda indiĝeno kapablas kuri sur tia ŝlima tero, male al tio viro kun botoj ege devas peni entute antaŭeniĝi. Tiom da atento li devas uzi por sia vojo, ke li, envolvita en batalon, fariĝas preskaŭ senhelpa.

Ankaŭ la pluvo al Generalo estis tre bonvena, kvankam la pluvo estis pli neatendita - tamen danke salutata aliancano - ol helptrupo, kiu jam antaŭe trovis konsideron.

Sed tio, kio faris el Generalo kapablan militestron multe superan al la majoro de la rurales, estis lia doto povi pensi kvazaŭ per la cerbo de la kontraŭlo. Ĝis la lasta kaj plej eta ideo li ĝuste antaŭkonsideris, kion faras oficiro de la rurales aŭ de la federales en tiaj cirkonstancoj kaj kiel li agas.

Estis laŭnature, ke la oficiroj de la rurales trovis tion sia plej grava devo protekti la loĝantojn de la bieno, en kiu ili estis gastoj, kaj la caballeros sentis sia plej nobla tasko savi la inajn membrojn de la bienula familio kontraŭ la krudaj kaj nelavitaj manoj de la indiĝenaj ribeluloj.

Tial la kompanio de Santiago nepre ne estu venanta en la dorson de la rurales. Krome la komandanta oficiro pro militecaj kaŭzoj devis malhelpi, ke la ribeluloj eble eĉ ĉirkaŭiros la bienon kaj moviĝos al Hucutsin, kiu momente estis senigita de soldatoj. Tial pro tiu kompanio de Santiago la majoro havis la devon forlasi kontraŭvole kaj kontraŭ sia plano la sekuran tersulkon kaj eliri en la prerilandon.

Necesis nun nur plu logi tiujn rurales al la ĉeftrupo. Tio estis pli komplika. Sed Generalo solvis tiun taktikan taskon simile genie, kiel li solvis la alian taskon, kiu estis eldevigi la kontraŭulojn en la prerion.

Estis lia plano logi tiujn rurales en la vastan prerian senarbejon, kiu etendiĝis kelkajn kilometrojn kiel larĝa strato en la vepron.

Dum la rurales, por povi noti grandiozan venkon, persekutis la kompanion de Santiago, kies membroj ŝajne jam pro timo fekis en siajn pantalonojn, retiriĝis la Fidel- kompanio maldekstre laŭ la limo de la vepro proksime al la enirejo de la senarbejo. Samtempe Generalo plenigis la vepron ambaŭflanke de la senarbejo tiamaniere, ke la kaŝitaj viroj ne estos videblaj de la rurales, se tiuj eniros la senarbejon.

Post kiam ĉio estis preparita por la batalo, Generalo devis nur ankoraŭ logi la kontraŭulojn en la senarbejon. Li faris tion tiel lerte, kiel povis fari tion pli bone eĉ ne sperta militestro.

6

Kiam ambaŭ pafoj knalis, unu el ili pafita de li mem kaj la alia fare de lia apudulo, la rajdantaj rurales haltis senescepte, sen atendi komandon, tiel neatenditaj estis al ili tiuj du pafoj, el la direkto, en kiu ili tute ne atendis la ribelulojn.

Ili vidis en la sama momento la trupon kun ĉirkaŭ sesdek viroj, kiun gvidis Generalo, kaj kiu sovaĝe ekkuris al la bieno. Dum la viroj kuregis, pafis tri muchachos per pafiloj, sekvante al la rurales, laŭ la ordono de Generalo.

„Ĉe ĉiuj sanktuloj!“ vokis la majoro al la leŭtenanto rajdanta je la maldekstra flanko, „jen ni estas ja sur mizere malĝusta spuro.“

La leŭtenanto algalopis.

„Tie transe, jen la kanajloj, kiujn ni devus persekuti efektive“, diris klarigante la majoro. „La muchachos, kiujn ni persekutas ĉi tie, kvazaŭ ili estus leporoj, estas nur mizeraj fuĝintaj buboj, nenion plu. Verŝajne ili forkuras de la hundecaj ribeluloj, kiuj volas ŝteli de ili ties pene perlaboritajn centavitos. Ek, kornisto, blovu la signalon! Turniĝon dekstren! Atakon plenarmitan!“

La signalo eksonis kaj la dissvarminta vico de la rurales alidirektiĝis kaj galopis al la senarbejo, el kiu saltis la sturmantaj ribeluloj. Ĉirkaŭ du kilometroj disigis ilin reciproke.

Apenaŭ la rurales turniĝis novdirekte, retiriĝis la kompanio de Santiago en la vepron. Jen manovro, pri kiu la majoro supozis, ke ĝi okazis pro timo, ke la ribeluloj volis nur eviti la batalon, kiun ili vidis proksimiĝi, por ke ili ne estu trafitaj de vagantaj kugloj. Se la kompanio de Santiago ne estus aginta tiel kaj kuregus plu en la malnova direkto, tiukaze la majoro certe sendus suboficiron kun ses viroj, por ke ili persekutu la virojn. Tio estus kontraŭ la plano de Generalo, kiu devis malhelpi, ke la kompanio de Santiago estos implikita en batalon, per kio ekscius la komandanto de la rurales, ke la Santiago-kompanio apartenas al la ribelula armeo kaj, ke ties flanksalto estis nur taktika manovro.

Tuj kiam Generalo vidis, ke ĉiuj rurales rajdas al la avangardo, li ordonis al ĉiu viro, kiu havis pafilon, unufoje pafi al la rurales. Du ĉevaloj de la rurales renversiĝis. Ĉu ili estis trafitaj aŭ nur stumblis trans altajn tuberojn de la grandaj drataj herbotufoj, ne videblis. Sed du rurales, kies ĉevaloj ne renversiĝis, estis vunditaj. Tio observeblis de la muchachos sekve de la spasmecaj movoj, kiujn faris la trafitoj.

Sen tiuj trafoj, kiuj necesis por la sukceso de la plano de Generalo, povus okazi, ke la majoro rekondukus siajn soldatojn al la sulko por atendi la ribelulojn tie aŭ por ataki alimaniere, aŭ por eĉ retroiri preskaŭ ĝis la konstruaĵoj de la bieno kaj ekde tie svarme disfaldiĝi kiel ventumilo trans la tutan terenon.

Denove Generalo konsideris ĝuste la cerbon aŭ, en tiu speciala kazo, la strangan psikologion de la oficiro. Ĉu ili komandas hajdukojn aŭ flavbekulojn kun brunaj, verdaj aŭ nigraj ĉapoj, ili ĉiuj estas la samaj. Ilia honoro estas vundita, se proleto ĵetas koton kontraŭ ili aŭ pavimŝtonojn. Des pli mortige akre vundita estis ĉikaze la honoro de rurales-oficisto, ĉar kotaj kaj pedikohavaj indiĝenoj aŭdacis pafi al li. Rigide indiĝeno staru, se oficisto staras antaŭ li. Rigide li staru kaj krucu la manojn super la brusto kaj profunde kliniĝu, se tiu alparolas lin; ĉar rigardi ties vizaĝon estis por peono pli granda krimo ol provi esplori la vizaĝon de Dio.

La pluvo, kiu tiumomente forte kaj vipe torentis malsupren, fihumurigis la majoron eĉ pli. Kial ne povas brili Suno, se brava militisto volas batali batalon! Foriĝu inferen, diodamnita pluvo! Oni estas malseka ĝis la ostoj sub la makulita ĉemizo kaj nun oni devas eĉ postkuregi la pedikohavajn indianojn. Kial, diablo sciu, oni ne simple buĉis ĉiujn indiĝenojn tuj en la unua jarcento post la malkovro? Tiukaze oni havus pacon, povus nun bonfarte kaj plezure sidi en la bieno kaj ludi sub la jupoj de la servistinoj kaj forludi de la bienulo cent pesojn per la kartludo „Sep kaj duono“

„Eksaltu! Sur la fibandon! Ni ja instruos al ili, kion signifas, se oni pafas al honestaj soldatoj. Eĉ ne unu el ili restu vivanta, kiu havas eĉ nur eron de iu armilo aŭ tranĉilon ĉe si. Tio estas ordono! Ĉu komprenite?

7

Ŝanceliĝante kaj stumblante rajdis la rurales al la senarbejo. Ĉiuj, sen escepto, fihumuris pro la torenta pluvo, tiel, kiel nur povas fihumuri iu, kiu devas kuradi en la pluvo kaj scias kun certo, ke pluvos tiel dum kelkaj horoj plu. Ili gluiĝis al siaj ĉevaloj, kuntiriĝinte, kvazaŭ ili esperus per tio pli bone povi gardi sin kontraŭ la pluvo. Iliaj gumitaj pluvrezistaj manteloj ne uzeblis, ĉar ili en la batalo estus malhelpemaj.

Sed la avangardo de la muchachos marŝis plu al la bieno. Kiam Generalo troviĝis tiel profunde en la preria ebenaĵo, ke li kaj lia trupo havus por la retromarŝo aŭ la marŝo antaŭen al la elirejo de la senarbejo proksimume tiom da tempo, kiom la rurales, li ordonis turniĝi al ili kaj komandis, ke la muchachos ekpafu. Denove ŝajne du aŭ tri soldatoj estis trafitaj, sed ili restis sur siaj ĉevaloj kaj rajdis antaŭen al la senarbejo. La kornisto blovis la signalon kaj la rurales provis rajdi perfektan atakon. Sed pro la tereno kaj malhelpita de la pluvo la atako denove daŭris ne longe. La majoro haltigis la soldatojn kaj komandis kelkminutan pafadon al la avangardo de la muchachos. Tiuj respondis per kelkaj malmultaj pafoj kaj tiam, fidele al la komando de Generalo, ili kuris kvazaŭ en granda timo kiel pelmela aro en la stratsimilan senarbejon de la vepro.

Nun la majoro pensis, ke venis la ĝusta tempo doni al la ribeluloj la neniigan finbaton. Li sekvis la konfuzitan trupon en la senarbejon. Tiu senarbejo estis prikreskata per rigidaj, duraj malaltaj herboj. La tersurfaco estis tial malpli mola ol en la prerio. Tiel la polico kapablis pli rapide galopi. La muchachos kuris kiel ĉasataj kunikloj. Persekuti ilin plezurigis la policanojn. La plezuro estis des pli agrable perceptita, ĉar la forta pluvo maldensiĝis kaj la nuboj klariĝis.

„Ne pafu“, komandis la majoro, „ĝis mi donos la signalon.“ Li turniĝis al la leŭtenanto. „Rigardu tien, teniente, pli profunde en la senarbejo estas ankoraŭ pli granda aro. Se ni havos la arojn unu apud la alia, mi ordonos, ke oni pafadu per la mitraloj al ili kvazaŭ tambure. Caray, ha, jen vi foje rigardu, kiom draste la ametralladoras povas koleregi. Bone por vi scii, kiel ili falĉos la vicojn. Tio apartenas al la militinstruado.“

La retrokuranta avangardo renkontis aliajn kompaniojn, kiuj jam longe antaŭe ricevis la ordonon retiriĝi en la vepron. La kuranta aro, pligrandigata per tiuj companias, konsistis nun el proksimume ducent viroj. La aro aspektis sufiĉe konfuzita kaj estis do tute normale, ke la rurales ĝojis pri la persekuto de tiu kuranta bulo. Tio estis pli granda plezuro ol bloki brutarojn. Inter la kurantaj muchachos estis ja ankaŭ multnombraj ĉevaloj, muloj kaj azenoj, kiuj estis kunkondukataj el la monterioj. Tiuj fortimigitaj bestoj, kiujn oni vipadis, por ke ili pli rapide kuru, konfuzigis la fuĝantan amason tiel, ke la tiel bone dresitaj kaj tiel bone ordigitaj alrajdantaj rurales havis la impreson, ke tiu tute panike kuranta pelmelaro neniam denove povus rekolektiĝi laŭorde.

Sed la majoro, kiu estis tiel certa pri sia venko, ne rimarkis, kaj ŝajne ankaŭ neniu el ties viroj, ke tiu neimagebla konfuziĝo servis nur por kaŝi militruzaĵon, kiun elpensis Generalo.

La fuĝanta amaso okupis la tutan larĝon de la vasta vojo.

Ĝi tiom etendiĝis al ambaŭ flankoj, ke la flankuloj preskaŭ tuŝis la vepron, kiu etendiĝis dekstre kaj maldekstre de tiu senarbejo. La ĉasataj muchachos estis tiel konfuzitaj, ke ili, por povi fuĝi pli rapide, premiĝis ĉe la randoj en la vepron por havi liberan vojon, kiun ili meze de la amaso ne povus havi.

Tio aspektis tiel neimageble gaja en la okuloj de la rurales, kiel tiuj muchachos simile al panikaj formikoj kvazaŭ rampas kaj stumbladas antaŭen. Sed la rurales ne rimarkis, ke tiuj muchachos, kiuj premiĝis kaj puŝiĝis en la randojn, tuj kiam ili malaperis el la amaso, pli profunde forŝteliĝis flanken en la vepron kaj pli kaj pli profunde kuris en ĝin kaj inter la arboj atendis, ĝis kiam la rurales estos en sama linio kun ili. Tuj kiam la rurales estis preterhastintaj, ĉiam persekutantaj la fuĝantojn, forŝteliĝis tiuj muchachos ankoraŭ plu restante en la vepro, denove laŭdirekte al la bieno. Se ili iris jam kelkajn cent metrojn en tiu direkto, ili denove reaperis proksime de la veprorando. Ili ekde tiam troviĝis en la dorso de la rurales.

Se kontraŭus al la majoro ekzercitaj soldatoj aŭ spertaj revoluciuloj gvidataj de kapablaj oficiroj, li certe estus pli atentema. Verŝajne li eĉ ne rajdus en tiun senarbejon, sed atendus la ribelulojn, kiuj ja finfine iam devus eliri en la ebenaĵon. Sed tiuj pedikohavaj kaj kotaj indiĝenoj laŭ li ja ne povas pensi mem. Tial ili bezonas tiranojn kaj diktatorojn, kiuj forprenas de ili la negocon de la pensado. Kaj ĉar tiuj kotaj friponoj ne povas pensi, ili ankaŭ ne kapablas fari planojn. Tial, ek do kaj ĉiam rekte antaŭen!

8

Nur la membroj de la du Unuaj Kompanioj komprenis, kion Generalo intencis fari; ĉar ili aŭskultis Generalon, kiam li klarigis la planon al la capitanes. Sed la pli antaŭaj trupo en la kompanio ne sciis ion pri la plano. Ili vidis nur la fuĝadon kaj estis kunŝiritaj de la fuĝantoj. Ili provis kontraŭstari, sed pro la pli fortaj antaŭaj kompanioj, kiuj kunpuŝiĝis kun ili, ili ne povis sukcesi kaj estis kunpelataj en la fuĝantan aron. Dum intervaloj de kelkaj minutoj ili kriadis: „Ni ja ne estas timemaj pantalonfekuloj! Ni ne forkuru! Ek, ĵetiĝu sur la soldatojn! Ni bezonas iliajn karabenojn!“

Malbonŝance por la tuta sukceso de la plano, kunpuŝiĝis la fuĝanta aro kun la du lastaj kompanioj de la marŝtrupo, do al tiuj kompanioj, kiuj formis la fortan ariergardon. Estis tiuj kompanioj, en kiuj troviĝis Andreo kaj Kolonelo, kaj kelkaj pluaj el la pli inteligentaj muchachos.

Nek Generalo nek Profesoro nek la instruitaj capitanes havis la tempon kaj la okazon sciigi la planon al la posteuloj, ĉar tuj kiam kunpuŝiĝis la unuaj grupoj de la fuĝantoj kun la ĵus alvenintaj kompanioj, tiuj jam sovaĝe ekhurlis: „He vi, fiaj ratoj, vi ja ne eble fuĝas eĉ pro soldados kaj policias, ĉu? Ni estas ribeluloj. Tierra y libertad! Ek, kontraŭ la soldosklavoj de la tiranoj! Ek, kaj buĉu ilin! Akireblos revolveroj kaj karabenoj de tiu flavbekaj pantalonfekuloj. Tiuj flavbekaj kanajloj. Antaŭen do!“

La muchachos kvazaŭ sovaĝiĝintaj taŭroj trarompis al si vojon en la fuĝanta amaso, kaj dum malpli ol dek minutoj ili estis jam en la frontlinio, apenaŭ kvindek metrojn for de la rurales.

9

La batalo komenciĝis pli ol dek minutojn tro frue.

La du flankgrupoj ankoraŭ ne povis esti alvenintaj komplete ĉe la rando de la senarbejo. La dekoj de la muchachos, kiuj ŝteliĝis flanken en la vepron, ankoraŭ ne tute kolektiĝis kaj ankoraŭ ne sufiĉe fortis por detranĉi la vojon de la surĉevalaj rurales kaj por encirkligi ilin de kvar flankoj. Se la ariergardo estus almarŝinta nur je kvaronhoro pli malfrue, transvivus de la rurales eĉ ne unu viro.

Tiuj, kiuj estis de tiu momento la veraj konfuzitoj kaj ĉasatoj, estis la rurales.

La muchachos de la lastaj kompanioj ekkuris sen afliktiĝi pri pafoj, kun maĉetoj enmane, kriante kaj hurlante renkonte al la rurales. Eĉ la muchachos, kiuj posedis revolverojn aŭ pafilojn, ne prenis la tempon uzi tiujn armilojn. Tio daŭrus tro longe kaj estus tro komplike. Krome povas pafi per revolvero ĉiu flavbekulo. Tio tute ne estas kuraĝa. Multe pli bone kaj multe pli suke tio eblas per maĉetoj. Tiom ekscititaj, tiom entuziasmaj kaj militkoleraj estis la muchachos, ke ili forĵetis ne nur siajn pakaĵojn, sed eĉ la pafilojn, se ili portis iujn. Ĉio ĉi estis malhelpema en aŭtentika batalo tia, kia ĝi estis komenciĝonta.

La rurales, dum ili alrajdis, apogis siajn pafpretajn karabenojn sur la dekstra femuro. Ili devis nur levi ilin por knale ekpafi. Tion ili efektive provis, sed la plimulto de la kugloj flugis fulmrapide trans la kronojn de la arboj. La kriado kaj hurlado de la alsturmanta amaso de koleraj muchachos liberigis la ĉevalojn el la bridopovo de ties rajdantoj. La atako okazis tro subite kaj tro neatendite. La ĉevaloj baumis, hufobatis, turniĝis tien kaj tien kaj provis preni la bridilojn antaŭ la dentojn kaj sovaĝe retrogalopi. Pli ol dek rajdistoj estis ĵetitaj el la seloj. La deĵetitaj rajdistoj leviĝis pene kaj komencis pafi per siaj karabenoj. Sed eĉ ne en unu kazo ili kapablis malplenigi tutan magazenon. Jen jam kroĉis sin tri aŭ kvar viroj al iliaj koloj, brustoj aŭ dorsoj. Kaj tri sekundojn poste la viro estis dishakita en pecojn.

Se la tero estus tre dura, la rurales verŝajne fuĝus kaj eskapus grandnombre. Sed, eĉ, se nur unu el ili provis kvazaŭ perforte alidirekti la ĉevalon kaj draste sproni ĝin, jen tuj kvin viroj krociĝis je la vosto de la ĉevalo kaj tri el ili je la bridilo, dum du aŭ tri aliaj ŝiris la viron de la selo.

La provo deseligi la mitralojn kaj surterigi ilin ne pli progresis ol ĝis la demeto de la rimenoj. Kaj tiam la mitralistoj jam estis dishakitaj.

La majoro kaj la leŭtenanto provis voki komandojn. Sed neniu atentis ilin. La kornblovisto kuŝis sen kapo en la koto. Ĉevaloj tretadis sur lia korpo.

„Savu sin tiu, kiu povas!“ kriis la majoro por povi senkulpigi sin kaj por havi rajton forrajdi. Lia leŭtenanto jam flugadis mil mejlojn super la tero kiel harpoludisto.

La majoro forrajdis kvindek metrojn kaj jam sentis sin savita. Sed jen subite elsaltis de la vepro, je kies ekstrema rando li rajdis, kvin el tiuj viroj, kiuj kaŝiĝis tie en la retromarŝo. Daŭris nur du sekundojn, tiom longe, kiom la flugo de la vojerarinta kuglo el la eleganta, per oro ornamita revolvero de la majoro, kaj jam kvin sekundojn poste lia plej bona amiko ne plu povus identigi lin eĉ inter nur du kadavroj.

Kvar policanoj sukcesis eskapi. Ili devis danki tion al siaj ĉevaloj, kiuj estis tiom timemigitaj, ke ili forgesis la truojn en la tero kaj la ŝlimon kaj je morto kaj vivo rapidegis trans ilin.

La du flankgrupoj atingis la senarbejon je duono de minuto tro malfrue. Alikaze eĉ ne la plej kuraĝa ĉevalo sukcesus savi sian rajdiston. Almenaŭ eĉ tiu sukcesa fuĝo de la kvar rurales estis ne tuta perdo por la muchachos. La rurales forĵetis siajn karabenojn kaj sian municion por povi esti pli certaj pri sia sukcesa fuĝo.

Tiuj kvar fuĝantaj rurales trafis dum sia galopo al la bieno la du aliajn kamaradojn, kiuj jam antaŭe, antaŭ la enmarŝo en la senarbejon, renversiĝis kun siaj falintaj ĉevaloj. Tiuj ambaŭ retromarŝis piede al la bieno. Bonŝance al ili retrokuris ankaŭ kelkaj fuĝintaj ĉevaloj sen rajdistoj al la bieno. Estis ĉevaloj, kies rajdistoj en la batalo transmondiĝis. La kvar rajdistoj kapablis kapti du ĉevalojn kaj surseligi siajn du lame irintajn kamaradojn.

Tiel, ke tiuj ses ununuraj transvivintoj de tiu tiel elegante kaj verve elrajdinta polica trupo atingis la gardantajn murojn de la bieno humiligite kaj deprimite.

Ankaŭ por la deĵetitaj rurales ne postrestis armiloj. Ĉiu karabeno pendis plu je la elstaraĵo de la selo, kiam la ĉevaloj renversiĝis kaj svingoplene deĵetis la rajdistojn. Sed la ĉevaloj post kelkaj sekundoj denove surpiediĝis kaj spite al siaj vundiĝoj postkuris al la ĉefa trupo kaj kuntrotis en la senarbejon, kie ili kolapsis pli malfrue sekve de la sangoperdo. Kaj tial la muchachos povis havigi selojn kaj karabenojn al si.

Kiam oni nombris la predon, la ribeluloj konstatis, ke ili estas pli riĉaj je sesdek tute novaj karabenoj, je ok revolveroj kaj tri kampaj binokloj. Krome ili posedis du novajn mitralojn kun la kompleta municio. La magazenoj de la karabenoj kun tre malmultaj esceptoj estis elpafitaj, sed ĉiu policano de la rura surĉevala milico krome havis kvardek ĝis sesdek kartoĉojn en la zonoj kaj en la poŝoj.

En la predo troviĝis horloĝoj, ringoj, klaktranĉiloj kaj aliaj havaĵoj de la rurales. La havaĵoj apartenis de nun al tiuj, kiuj venkis kaj buĉis la posedanton, kaj se tio ne tute precize decideblis, la muchachos ne kverelis pri tio. La plej multaj tute ne interesiĝis pri tio ricevi ion de la predo. Ĉiun trovitan monon ili transdonis al Profesoro por la militkaso. Estis ĉirkaŭ tricent kaj dudek pesoj, el kiuj aparternis pli ol ducent kvindek al la majoro, kaj al la leŭtenanto kvardek pesoj. La policanoj havis en kelkaj kazoj malpli ol peson en siaj poŝoj, kelkaj eĉ ne dek centavojn, ĉar estis jam antaŭ ses semajnoj, kiam ili entreprenis la lastajn domtraserĉojn en la loĝejoj de denuncitaj civitanoj.

Lucio Ortiz, nomata Kolonelo, kiu alvenis kun la ariergardo, spertis pri mitraloj, ĉar oni instruis lin en ties bataliono pri tiu armilo. Ridis lia koro kaj liaj ripoj tremetis, kiam li vidis tiujn du belajn brilpoluritajn ametralladoras. Li brakumis kaj kisis ilin kiel fianĉinojn. „Vin mi ja delikate tiklos, chamacas tan dulces, dolĉegaj infanetoj. Vi ja petolu“, li diris, dorlotante kaj karesante ilin. „Vi ekŝprucu, ek, sur la favajn soldoservutulojn, ke Dio en la ĉielo ridu pro ĝojo. „Ili mankis al ni, muchachos“, li diris turniĝante al la aro de viroj, kiuj urĝante interpuŝiĝis por povi rigardi la strangajn pafilojn. Eĉ ne unu el ili iam ajn aŭdis ion pri mitralo kaj tial ankaŭ ne sciis ion pri ties efiko.

Mi General“, li vokis, „cetere, kiun vi nomumos komandanto de tiuj du lindaj ŝpruciloj? La spegule polurita latuno aspektas kiel brilanta oro. He, mi General, vi certe devos havi iun comandante por ili. Kion vi diras pri mia bonega propono?“

Generalo proksimiĝis kaj diris ridante al li: „Vi, Kolonelo, estos la comandante de la ametralladoras. Mi ne povas okupiĝi pri ĉio. Vi estas nomumita.“

Gracias, mi General. Mi tuj formos kompanion de ametralladoras kaj instruos la muchachos. Que chingan a todas las madres, fikite je tio, kaj ĉiun patrinon, damne, nun ni estas trans la monto. Mi kuraĝas alfronti du kompaniojn de la kaciko. Espereble li sendos al ni du regimentojn. Aŭ prefere divizion. Ju pli da ili des pli bone. Ni bezonos ankaŭ du kampkanonojn. Kion pensas vi, Generalo? Ni devas mastrumadi nun tiel, ke la ekzekutisto sidanta sur sia agle pavumita seĝo, sendu al ni du diviziojn. Eble eĉ kun ses kampaj kanonoj. Li devas nur sendi ilin, ni ja forprenos ilin de li. Poste ni marŝos al Tullum kaj vizitos la guberniestron.“

Li vidis stari Andreon kaj vokis bonhumure: „He, Andreĉjo, kion vi pensas? Ĉu vi ne pensas, ke vi sufiĉe bone povas skribi kaj legi por fariĝi la nova guberniestro? Ni bezonos guberniestron el niaj vicoj.“

Andreo ridis. Poste li okulumis laŭvice al Kolonelo, Generalo, Profesoro kaj Celso. Denove ridante li diris: „Ni parolu pri la stato de la ponto, se ni estos atingintaj la alian bordon. Estas ankoraŭ diable longa vojo al Tullum. Mi konas la vojon. Kaj krome de ĉi tie ĝis la zocalo de Tullum, kie troviĝas la registara palaco de la guberniestro, troviĝas tri infanteriaj batalionoj, kvar kavaleriaj regimentoj kaj certe dudek kompanioj de la surĉevala kampara polico.“

Generalo tordis sian vizaĝon, poste li oblikve rigardis de malsupre al la komandanto de la mitrala taĉmento. „Ĉu vi aŭdis tion, Kolonelo?“, li demandis. „Ĝis Tullum estos dudek kompanioj da rurales.“ Li ridetis ironie.

Kolonelo rigardis ĉirkaŭ si por rigardi, kiajn grimacojn montras la vizaĝoj de la muchachos. Sed tiuj restis enuaj. La muchachos ne okupiĝis pri sia estonta sorto post kvar semajnoj. Regimentoj kaj batalionoj povus esti survoje, aŭ eble ne. Oni ilin atakus, se oni renkontus ilin. Tiom longe, kiom oni ne renkontus ilin, estus la sama, ĉu estus ok regimentoj aŭ okcent, kiuj atendas je tio, ke la muchachos venkos ilin.

10

La batalo, kiom ajn rapide ĝi deruliĝis, kiom ajn sukcesa ĝi finiĝis por la muchachos, kompreneble kostis viktimojn. Se la plano de Generalo estus sukcesinta tute, tiukaze verŝajne estintus ebla subigi la rurales sen tio, ke eĉ nur dek pafoj antaŭe pafeblus.

Kvankam la plimulto de la pafoj, kiu estis pafitaj de la surprizita policaro, impete ĵetiĝis aeren sen kaŭzi damaĝon, sendepende de la disŝiritaj arbokronoj, tamen sufiĉe da policanoj, kiuj ĉiuj estis ekzercitaj soldatoj, havis la okazon, elpafi sian plenan magazenon en la densan aron de la muchachos, antaŭ ol tiuj ŝiris ilin teren. Se la mitraloj jam estus surtere kaj pafpretaj en la momento de la alsturmado fare de la ariergardo, tiukaze la malvenko de la rurales tamen neeviteblus, ĉar la muchachos sufiĉe multnombre okupis ambaŭ flankojn de la vepro kaj ĉar en la vepro la plej bona mitralo ne taŭgas. La viktimoj flanke de la ribeluloj tiukaze tamen atingus tian grandan kvanton, ke eble duono de la ribeluloj kuŝus morta sur la batalloko.

Serĉinte siajn mortintojn, la viroj trovis, ke dek naŭ viroj ne transvivis. Pli ol tridek aliaj estis vunditaj, plej ofte per pafoj, malofte per sabrobatoj aŭ per hufobatoj de timigitaj ĉevaloj. El la vunditoj mortis ankoraŭ antaŭ la vespero ok viroj, tiel, ke la kvanto de la mortintoj altiĝis ĝis dudek sep.

Oni enterigis ilin sen fari grandan ceremonion el tio. Kiam ĉiuj estis enfositaj kaj kiam kelkaj muchachos jam kvazaŭ preĝrade gurdis delonge kutimigitajn litaniojn, la mortintoj rapide estis forgesitaj. Kaj tute forgesitaj.

Profesoro diris al la muchachos, kiuj staris ĉirkaŭ la teraj montetoj, en kiujn estis pikitaj simplaj krucetoj: „Ni estas ribeluloj, ĉu ne, muchachos?“

Tierra y libertad!“ ili vokis kiel respondon.

„Ĝuste, camaradas, tierra libre para todos. Tierra sin capataces y sin amos. Kaj ĉar ni estas ribeluloj, tial ni nun ne havos tempon plendaĉi pri niaj falintaj hermanos. Tiujn ni memoros, kiam la revolucio estos venkinta la malamikojn. Kaj tiam ni memoros niajn kamaradojn honorige, solene kaj dankoplene. Ĉar ili falis por nia revolucio. Sed nun ni ne havos tempon por tio. Nun ni devas pensi pri la vivantoj kaj pri la venko. Kiu mortas batale, tiu ne povas festi venkon. La venkintoj festas. Sed sen falintaj batalantoj ne estos venko. Nur la vivantoj povos ĝui la sukcesojn de nia revolucio. La muchachos, niaj fidelaj kamaradoj, kiuj kuŝas ĉi tie nun enterigite, devis morti, por ke ni povu venki. Ili ne estis la unuaj, kiuj falis por tero kaj libero kaj kontraŭ la kaciko, kaj ili ne estos la lastaj, kiuj mortos batale. Sed unu aferon mi povas promesi al vi jam nun, muchachos, kaj tion, kion mi promesas, iutage estos vera. El ni ĉiuj, kiuj ĉi tie nun staras ĉe la tomboj de niaj mortaj fratoj, eĉ ne pli ol du dekoj estos plu vivantaj, se la revolucio finfine sukcesos. Sed tio ne damaĝas, fratoj. Ni ne estas la unuaj homoj surtere, kaj ni ne estos la lastaj. Post ni venos centoj, ja miloj de generacioj, kaj tiuj generacioj, kiuj venos post ni, vivos libere de tiranoj, de subigantoj kaj diktatoroj, tiuj scios danki al ni kaj scios honori nin, nin, tiujn,kiuj estos mortintaj por ilia libero. Ankaŭ tio havas valoron: ke oni honoros nin en estontaj generacioj. Sed tiuj, kiuj tie ĉirkaŭkuŝadas kiel pecoj kaj ŝiraĵoj, mortintaj kiel soldosklavoj de la diktatoro por konservi lian potencon, por ke li povu nutri la popolon per mensogoj, tiuj estos iam pli forgesitaj ol tiu forrompita branĉo, kiu kuŝas tie transe. Ilin la estontecaj generacioj ne tenos en memoro kiel kiel batalantojn, ne kiel fidelajn soldatojn, sed kiel ekzekutistservistojn, kiel torturistojn, kiel uniformitajn sklavojn, kies tuta saĝo elĉerpiĝis en tio, esti obeemaj sklavoj kaj lakeoj de El Caŭdillo kaj de la aristokratoj kaj cientificios. Al la tiranoj kaj diktatoroj kaj la ĉikanuloj de la homoj apartenas ĉiam nur mallonga tempospaco en la historio de la homoj, kvankam tiu periodo estas ĉiam la plej terura kaj plej horora. Sed al ni, al la batatalantoj pri libero, pri la popolrajtoj kaj demokratio, al ni apartenas la tuta historio de la homaro. Ni estas la progresuloj, dum tiuj sklavoj estas la haltigantoj de la tempo kaj la malamikoj de trankvila progreso. Kaj per tio ni nun adiaŭu, camaradas, ni adiaŭu de niaj falintaj fratoj. Ni ĉiuj deprenu niajn ĉapelojn, honorigante tiel niajn mortintajn fratojn, kiuj mortis por nia revolucio. Ni ĉiuj prenu manplenon da tero, kaj tiam ni metu tiun teron sur la tombojn, en kiuj dormas niaj fratoj. Kaj dum tio ni voku: Tierra y libertad! Viva la revolucion proletaria!

Viva la revolucion de los peones! Abajo los dictadores y los tiranos! Tierra y libertad!“

Kiam la muchachos estis postvokintaj ĉiun vokon, kiun Profesoro antaŭvokis, estis dum sekundo kvieto, levis Profesoro manon kaj diris, sed ĉifoje nur kun ne laŭta voĉo: ,Adios, muchachos! Que duermen bien! Adios, muchachos! Dulce es morir para la revolucion de los pobres! Dormu bone, filoj miaj. Dolĉe estas morti por la revolucio de la povruloj. Dormu en paco!“

Li surmetis sian ĉapelon kaj iris renkonte al Generalo. Per tute ŝanĝita voĉo li nun diris: Ek nun, al la bieno!“

General saltis surselen, por esti pli bone vidata, kaj vokis trans la aron ,A la finca, Muchachos! Adelante!“

Kiam la lasta viro de la aro jam ĵetis sian pakaĵon surdorsen kaj ekmarŝis por sekvi al la antaŭirantaj muchachos, la dishakitaj pecoj de la rurales estis jam abunde okupitaj de ruĝaj formikoj.

Alte super la vepro, kie nun la nuboj komencis malaperi, flugis aro de vulturoj en cirkloj, kiuj fariĝis pli kaj pli malvastaj, ĝis ili formis laste nur malgrandan cirklon super tiu parto de la senarbejo, kie okazis la batalo.

Antaŭe, marŝante je la pinto iris Generalo, kiu denove deseliĝis, Profesoro kaj Celso.

Generalo ĉirkaŭkole pendigis la rimenon de la kampa binoklo de la majoro. Li haltis kaj rigardis per la binoklo al la bieno, li turnadis la distancradojn de la tuboj, ree trarigardis la binoklon kaj lasis ĝin poste fali kunrimene.

Ankaŭ Profesoro havis binoklon, kaj Kolonelo, kiu denove gvidis la ariergardon, subtenata de la furiero Andreo.

„Ĝi estas superba aĵo, tia binoklo“, diris Profesoro, karese frapante la binoklon, kiun li kiel Generalo portis rimene surbruste.

„Povas esti“, respondis Generalo indiferente kaj evidente sen intereso. „Povas esti, ke tiu fatrasa aĵo estas superba. Sed tre valora ĝi ne estas. Se vi povas vidi tiujn hundecajn servistojn nur per tia aĵo, la distanco al ili estas ankoraŭ tro malproksima, por ke oni povu trakti per bastonoj ilin. Kaj se ili sufiĉe proksimas, tiel, ke oni povas prepari sin laŭorde akcepti ilin, oni ne plu bezonas binoklon. Kaj, kiam ili fine tiom proksimos, ke oni povas pike puŝi maĉeton en ties ventrojn, la laŭseca aĵo nur petoladas ĝene en via vojo. Kion mi komencu per tia gapilaĉo? Eble ĝi taŭgas por hundeca sklavo, sed ne por ribelulo.“

Li malkroĉis la binoklon de sia kolo kaj donis ĝin al Celso. „Jen, prenu la binoklon. Vi estas kolonelo kaj bone povos uzi ĝin.“

„Merdo“, respondis Celso.„Kion mi komencu per tia gapilo? Mi ne bezonas binoklon. Mi povas sufiĉe bone rigardi per miaj propraj okuloj. Je distanco de kvincent paŝoj mi povas vidi birdeton sidantan sur branĉeto kaj povas diri al vi, kiu birdo ĝi estas.“

Generalo ridis: „Atentu, neniu volas havi la aĵon de vi, eĉ ne donacite.“

„Bone, donu ĝin al mi. La binoklo, kiun mi havas, estas tiom malklara kaj tiom kovrita de veziketoj kaj polvograjnetoj, ke mi mi tre volonte akceptas vian. Al mi taŭgas bonkvalita binoklo. Miaj okuloj ne estas tiel bonaj, kiel viaj. Donu ĝin al mi.“

„Kun ĝojo“, diris Generalo.

Profesoro dekroĉis sian binoklon, prenis la ofertitan, kroĉis ĝin ĉirkaŭ sian kolon, mantenis sian binoklon alte en la aero kaj vokis al la marŝantaj muchachos: „He, ĉu iu volas havi la binoklon?“

Neniu respondis.

Profesoro haltis dum momento kaj cirkaŭrigardis. Jen li vidis fervore marŝi la malgrandan Pedriton. La knabo, same kiel plenkreskuloj, portis sian pakaĵon sur la dorso. Kompreneble la pakaĵo estis laŭmezurita al lia forto.

Apud li marŝis lia juna onklino Modesta, simile portante sian pakon. Ŝi estis knabino de la tribo de la cociloj, deksepjara. Ĝi bonfartigis la okulojn de viro rigardi ŝin.

Oye, Chamaco“, vokis lin Profesoro al si. „Jen mi donacas du kunnajlitajn tubetojn al vi. Se vi rigardos tra ili, tiukaze vi povos vidi la homojn sur Luno promenantaj per kanuoj sur la riveroj.“

La knabeto turniĝis al sia onklino:„Ĉu tio estas vera, veridico, tia, ke oni povas vidi veturi per tiaj etaj nigraj tvernobobenoj la homojn surlune en canoa?“

„Mi ne scias, m‘jito“ respondis Modesta, ridante al li. „Sed prenu ĝin, se Profesoro donacas ĝin al vi. Profesoro estas tre prudenta kaj erudita viro. Se tiu diras, ke vi povas vidi la homojn sur Luno per tiuj etaj tubitos, tiukaze certe estas vere.“

Profesoro kroĉis la binoklon ĉirkaŭ la kolon de la knabo.

La knabo havis senton, kvazaŭ instruisto honoris lin per ordeno. Kun ĝojego sur la vizaĝo li mansalute gestis al alia iom pli aĝa knabo kunmarŝanta en la grupo, ke li proksimiĝu kaj li montris al li sian novan ludilon. La pli aĝa knabo rigardis ĝin de ĉiuj flankoj kaj diris malŝate: „Per tio vi povas pafi eĉ ne leporon laman. Karabenon mi volas havi. Jen tio, kion mi havigos al mi en la sekva batalo. Jen rigardu kiel mi kaptos ĝin! Jen, per tiu ĉi klaktranĉilo mi havigos la karabenon. Mi jam dum la tuta marŝo preĝas frue matene kaj vespere al Plejsanktulino, ke ni nun baldaŭ denove renkontu iujn rurales kaj federales. Tio, kion havas vi, estas nur ludilo por knabeto tia kia vi, ne por viro, tia kia estas mi. Soy un rebelde, kaj mi kaptos karabenon.“

La knabo havis dek jarojn, sed li portis pakaĵon, kiu certe pezis tridek kilogramojn.

Sed Pedrito ne lasis malŝatigi la donacon deProfesoro al si. Li puŝetis Modestan kaŝeme je brako.

„Ĉu Luno brilas hodiaŭ nokte, onklino?“

,No, mi vidita, mi pensas, ke ne. Li ree aperos nur en la sekvaj semajnoj. Tiom longe vi ja devos atendi, antaŭ ol vi vidos veturi la homojn sur Luno en canoa.“

„Onklinjo“, li diris post iom da silenta tempo, „sed eble mi povos vidi per la tubetoj la mortintojn, kiuj loĝas sur la steloj, ĉu?“

„Eble, filĉjo mia. Hodiaŭ vespere ni bone observu, ĉu la steloj aperos. Kaj ni serĉos la plej grandan al ni, ĉar sur tiu lumos la plej multaj lanternoj, kaj eble ni povos vidi tiam la homojn, kiuj formas tie la nubojn por ni kaj kiuj bunte pripentras la florojn kaj birdojn.“


Rimarko

,,Camaradas, tierra librepara todos. Tierra sin capatacesy sin amos. = Kamaradoj! Liberu la lando por ĉiuj! Por tero sen submastoj kaj sen mastroj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.