La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

1

Estis subtropika abia arbaro, en kiu troviĝis la nova kampadejo de la ribeluloj. Tiu ĉi nova kampadejo estis jam serĉita kaj trovita kelkajn tagojn antaŭ la batalo, en kiu la federales tiel neatendite malvenkis. Inojn, infanojn, vunditojn kaj malsanulojn oni transigis en la kampadejon, kiam Generalo ricevis la sciigon pri la almarŝo de la bataliono, kiun gvidis la diviziestro kontraŭ li, por unufoje kaj por ĉiam enordigi la aferon pri la ribeluloj. Estis la intenco de Generalo krei en tiu tereno specon de loĝkampadejo anstataŭ la kutima militkampadejo. Li planis de tie entrepreni invadojn, rabataki bienojn, disdividi la terajn parcelojn inter la peonoj, ataki federaciajn trupojn kaj trupojn de la polico, kie ajn ili renkonteblus, kaj se oni ne renkontus ilin, logi ilin per lertaj manovroj kaj rabtakoj kontraŭ malgrandaj lokoj kaj bienoj tien, kie oni kun sukceso povus superforti ilin, kaj tiel malpliigi ilian kvanton.

En daŭra kampadejo sukcesus al li plej bone trejni ĉiujn ribelulojn por soldata uzebleco, por krei armeon, kun kiu li povus marŝi al la ĉefurbo de la federacia ŝtato, por okupi la registarajn konstruaĵojn kaj tiel meti ilin sub la komandon de la revoluciuloj.

La tereno de la kampadejo konsistis parte el arbaro, parte el prerio kaj parte el pluraj hektaroj da vepro, kiu kun nur malmulte da peno ŝanĝigeblus en agrojn, por kultivi sur ĝi maizon, fazeolojn kaj akran kapsikon. Jam post kvin aŭ ses semajnoj oni povus rikolti.

La tereno apartenis al unu el la du grandaj bienoj, kiuj du semajnojn antaŭe estis okupitaj kaj disdividitaj inter la peonoj.

La tereno ofertis ĉion, kion armeo de indiĝenoj bezonas por povi vivi tie dum jaroj, ja dum tutaj generacioj. Larĝa rojo kun klara akvo, kiu eĉ ne elsekiĝas dum la sekaj periodoj, serpentumis tra la tuta tereno de tiu nova loĝloko de la ribeluloj.

Kontraŭ atakoj ĝi estis bonege protektata. Je tri flankoj ĝi estis ĉirkaŭata de rokecaj montoĉenoj, tra kiuj kondukis nur kvar malvastaj ŝtonecaj padoj, kiuj facile gardeblis kaj kie dudek viroj povus malhelpi la antaumarŝon de duono de brigado. La kvara flanko estis limigita de marĉa ebeno, kiu en la aktuala jarsezono tute ne transireblus, kaj en la seka tempo nur en kelkaj malmultaj lokoj, kiuj leviĝis super la ebenaĵon kaj parte elsekiĝis, se dum longa tempo ne pluvis. Sed tiuj lokoj estis tiom raraj kaj tiel bone observeblaj, ke ankaŭ ili, tiel, kiel la montaraj padoj per kelkaj viroj tiel bone gardeblis, ke atako entrepreneblus nur malfacile. Se okazus, ke tia atako tamen sukcesus, la tuta armeo povus kaŝi sin tiel bone en la sulkoj, sulketoj kaj fendoj, kiuj ĉiuj estas priskreskataj per dorna tropika vepro, ke certe apenaŭ eblus ellogi la armeon de tie, des malpli, ĉar la ribeluloj konis la terenon kaj el siaj kaŝejoj post arbustaĵoj kaj rokoj tiel bone povus bridi la atakantajn trupojn per amaso da kugloj, kvazaŭ la ribeluloj sidus en ampleksa fortikaĵo.

Estis tial tute kompreneble, ke la muchachos, certaj pri longa restado, komencis konstrui kabanojn kaj chozas de la facila speco, tiaj, kiajn ili kutimis en la monterioj.

Nur ses, maksimume dek tagoj estos pasintaj ĝis tiu kampadejo simile aspektos kiel iu alia indiĝena vilaĝo. Kvankam oni tiam ne pensis pri tio, tamen eblis, ke la ribeluloj tie setlos daŭre. Se tio sukcesus renversi la diktaturon, povus facile okazi, ke demokrata registaro, kiu alternus la diktaturon, estus preta havigi al tiuj ribeluloj leĝajn posedorajtojn por la setlejo fondita de ili. Demokrata registaro agnoskus des pli volonte tiajn rajtojn akiritajn en la revolucio, ĉar per tio la iamaj ribeluloj estus plej bone konservataj de tio, pelataj de mizero evolui eĉ al kutimaj banditoj. Pri tia aŭ simila fino de la ribelo efektive pensis Profesoro, Generalo, Andreo, Kolonelo, Celso kaj multaj aliaj el la pli inteligentaj muchachos, kaj speciale la inoj en la trupo parolis dum semajnoj ĉeokaze pri tio.

2

Tiu ĉi nova kampadejo troviĝis ĉirkaŭ dekkvin kilometrojn malproksime de la kampadejo, sur kiu la aktuala batalo estis elbatalata, fininta kun venko de la ribeluloj.

La muchachos, kiuj marŝis kun la kaptita diviziestro al la nova kampadejo, rapidis survoje. La diviziestro estis tro grasa kaj tro pezpaŝa por povi forkuri de ili. Ĉiam post dek minutoj li ĝemetis kaj ĝemis kaj denove devis sidiĝi por ripozi. Eble li troigis sian pezpaŝecon kaj lacon kun la espero, ke eble la kolonelo postsendis helpbatalionon, kaj ke tiu nun estas proksima por ŝanĝi la malvenkon en venkon, kaj ĉe tio liberigi la diviziestron. Sed la diviziestro sciis, ke tia espero estas tute senbaza, ĉar ja li mem ordonis al la kolonelo, ke li ne entrprenu trupomovadon sen ricevi por tio ekplicitan ordonon.

Alia espero estis, ke vagadas ĉi tie kelkaj devojiĝintaj soldatoj de la bataliono, kiuj, ekvidante sian diviziestron, deŝirus lin de la manoj de la tri viroj kondukantaj lin en la kampadejon. Ankaŭ tiu espero fariĝis ju pli vana, des pli li malproksimiĝis de la batalejo, kaj des pli li proksimiĝis al la nova kampadejo. Al liaj soldatoj, kiuj mem ĉasataj kaj konfuzitaj serĉis sian sekurecon per fuĝo, neniam sukcesus liberigi lin. Ĉar sur la tuta vojo mizera kaj marĉigita, ĵus elhakita en la vepro, li rekontis grupojn de la ribeluloj, kiuj migris al la ĉefkampadejo aŭ de tie denove al la batalejo, por tie gardi postene aŭ entrepreni postrikolton de la kampo pri armiloj kaj municio.

La senlima kolero, kiun la diviziestro unue sentis, ĉar li kiel kaptito estas forkondukata de pedikohavaj, kotaj kaj stinkantaj indianoj, sur tiu peniga vojo iom post iom foriĝis. Li certe sciis ankaŭ, ke neniel helpus al li, se li restus kolera kaj ŝarĝus sian ĉagrenon al la muchachos.

Se li rifuzus marŝi, ili certe traktus lin per pugnoj. La sola fakto, ke ili montris eĉ ne la plej etan restaĵon de respekto al li, al aŭtoritato, antaŭ kiu la samaj viroj antaŭ kelkaj monatoj ankoraŭ falis surgenuen, kiam ili renkontis tian, pruvis al la diviziestro pli ol la perdita batalo, ke la kuro de la lando troviĝis antaŭ ŝanĝiĝo kiel neniam antaŭe, de kiam la lando denukigis la hispanan reĝan kronon.

De tempo al tempo li provis paroli kelkajn vortojn kun la muchachos. Tio okazis kun la malforta, ja tre malforta espero, ke li eble povus subaĉeti la virojn kaj promesi al ili altan pagon, por ke ili konduku lin sur ĉirkaŭvojo al la ĉefkomandejo. Sed la unuaj provoj jam malsukcesis. Aŭ la muchachos efektive ne komprenis la hispanan aŭ ili sufiĉe komprenis ĝin kaj nur ŝajnigis, ke ili ne komprenis tion, kion li proponis al ili.

Kiam li sidiĝis survoje por ripozi kaj ekbruli novan cigaredon, la muchachos en certa distanco sidiĝis same, dum ili, ŝajne apenaŭ atentante lin, kune interparolis aŭ ridis. Kiam li montris la intencon iri plu, ankaŭ ili ekstaris kaj marŝis post li.

Tiu, kiu trovus tiun etan grupon, certe pensus, ke la diviziestro migras, kaj ke la muchachos estas liaj servobuboj, kiujn li ricevis kiel akompanantojn, por ke li ne eraru pri la vojo. Kiom ajn da tempo la diviziestro prenis al si por hezitigi la marŝon, ĉiam kun iomete da espero, ke io ajn okazu, kio liberigu lin el lia situacio, li fine tamen alvenis la novan kampadejon.

De siaj akompanantoj, eĉ sen tio, ke ili ricevis komision pri tio, li estis tiel lerte gvidata ĉirkaŭvoje tra la vepro al la kampadejo, ke li, se li estus eskapinta, apenaŭ iam retrovus la kampadejon. La indiĝenoj, ĉiam misfidemaj kontraŭ ĉiu, kiu ne apartenas al la komunumo, agis tiel laŭ pura instinkto. Ili faris similan, se ili kondukis iun, eventuale komerciston, al siaj setlejoj, kaj se temis pri setlejoj en la vepro, en ĝangalo aŭ en la sierra, kiujn ili pro bonaj kaŭzoj deziris kaŝadi al la ekstera mondo, speciale al oficistoj kaj aliaj aŭtoritatoj.

3

La tuta kampadejo dum la alveno de la diviziestro okupiĝis pri nenio alia krom pri la kuirado de la vespermanĝo. La vespermanĝo tiutage devis anstataŭi ĉiujn ceterajn manĝojn ellasitajn, de la viroj en la lastaj tridek ses horoj, ĉar la antaŭpreparo de la tiutaga batalo lasis nek al la viroj nek al la inoj tempon pensi pri la manĝo, kaj des malpli pri kuirado. Tie kaj ĉi tie, tiam kaj tiam, iu vore glutis kelkajn buŝplenojn de frida kaj tenaca tortiljo aŭ ŝovis manplenon da parte ŝimaj frijoles en la buŝon. Tial la kampadejo nun dediĉis al la kuirado, banado, lavado kaj al similaj okupoj, kiuj memoris pacan hejman vivon, kaj ili faris tion kun tiaj sindono kaj pasio, kiuj preskaŭ samis al volupto.

Nenio memoris pri tio, ke tiuj ĉi samaj viroj je tiu ĉi sama tago furioze batalis, batalo, en kiu ili havis tridek mortigitojn kaj ĉirkaŭ kvindek vunditojn, kvankam tiu batalo finiĝis por ili per decida venko.

Ĉar neniu en la kampadejo iel okupiĝis pri io, kio rigardeblus kiel antaŭpreparo por nova batalo, sciis la diviziestro, ke neniu trupo estas survoje por liberigi lin. Li intertempe lernis, kie serĉi kaŭzon de la malvenko. La spiona servo de la ribeluloj estis dekfoje pli bona kaj centfoje pli preciza kaj pli fidinda ol la mesaĝoservo de lia divizio. Jam ne plu estis dubo por li, ke ĉiu peono de bieno, ĉiu migranta kaj ŝajne tute maldanĝera kaj senscia indiĝeno, verŝajne eĉ la soldatoj de la federacia armeo kun indiĝena deveno, spione servas al la ribeluloj.

Neniu en la kampadejo estis scivola pli proksime rigardi la diviziestron, kiam tiu kun akompano alvenis. Neniu interesiĝis pri la ĉeesto de tiu viro, kies sakroj ektremigis divizion de la federaciaj trupoj. Tie en la kampadejo de la ribeluloj ĉiuj laŭte ridus pri li, se tiu rekonata alta oficiro postulus de iu el la pedikohavaj indianoj, ke tiu montru al li la necesan respekton kaj plej obeeme salutu lin.

Oni kondukis lin al granda bivakfajro, kiu brulis en la mezo kaj estis rigardata kiel la bivakfajro de la Estado- Mayor, do de la ĉefkomandejo.

Proksimiĝante, li tre mirigite vidis kaŭri sian unuarangan leŭtenanton Bailleres, kiu manĝis kun pedikohavaj muchachos tortiljojn kaj frijoles kaj trinkis kafon.

Leŭtenanto Bailleres troviĝis en la batalo matene en la manoj de muchacho, kiu ĝuste intencis tratranĉi lian ĝorĝon, sed en la sama momento, pretervenis Andreo kaj rekonis la leŭtenanton.

„Haltu, bubo!“ li vokis al la kamarado. „Prefere atendu. Bone ligu lin kaj pli poste konduku lin al la kampadejo. Eble Generalo volas fari lin pluan fojon herolda rajdisto. Liaj armiloj kompreneble apartenas al vi.“

Tial la leŭtenanto nun post la reordigado de la batalejo estis kondukata tien. Tiu leŭtenanto Bailleres kaj la diviziestro estis ambaŭ la lastaj, kiuj kiel kaptitoj ankoraŭ vivis post la batalo.

4

La mirigita diviziestro en la unua momento ne certe sciis, kion pensi pri lia unuaranga leŭtenanto, kiam li vidis lin kaŭri tiel trankvile, ŝajne tiel trankvile ĉe la bivakfajro kaj manĝanta kun la muchachos, kvazaŭ li apartenus al ili.

Lia unua penso estis, ke la leŭtenanto certe kulpis la armiloŝteladon de la antaŭhieraŭa nokto kaj des pli la hontigan fiaskon matene. Eblis, ke li estis aliancano de la ribeluloj kaj intence sciigis malĝustajn indikojn pri ties kvanto, armado kaj pozicio.

Sed tiu suspekto daŭris nur kelkajn sekundojn. Vidalvide kun la sangaj bandaĝoj, kiujn la leŭtenanto volvis ĉirkaŭ la orelojn, kaj vidalvide kun la sangokrustigita stumpo de lia nazo tia suspekto ne daŭrigeblis.

Denove rigardante al sia leŭtenanto, la diviziestro denove fariĝis malcerta. Povus esti, ke la leŭtenanto estis traktita de la ribeluloj ne tiel hontege, sed de kolerigita ranĉisto aŭ bienulo, kies edzinon aŭ filinon li sekse delogis. Estis tute ne malofte, ke trompitaj edzoj aŭ patroj, kies filinoj estis senhonorigitaj senkonsciencriproĉe, tiel venĝis.

Kvankam la tri kapoj, kiujn la leŭtenanto kunportis kiel donacon al la diviziestro, eble efektive estis detranĉita jde la ribeluloj, eblis, ke la leŭtenanto ŝarĝis sian propran senhontigon same sur la ribelulojn por ne devi koncedi, ke li dankis tion al aventuro kun damo, kaj tute ne estis en la kampadejo de la ribeluloj, sed en la sama tempo en la manoj de ranĉisto, kiu sentis sin devigita repurigi sian sangomakulitan honoron per sangolavado.

5

„Estu bonvena, diviziestro“, salutis Generalo, kiam la kaptito sen ceremonio estis kondukata al la bivakfajro. „Bienvenido, Divisionario“, ripetis Generalo. „Sidiĝu sur iun el la konferencaj foteloj, kiujn vi vidas kuŝadi ĉi tie, kaj sentu vin tute hejme.“

Generalo mansignis al unu el la krudaj arbotrunkoj, kiuj kuŝis proksime de la fajro kaj el kiuj kelkaj ankoraŭ estis neuzataj.

Gracias!“ diris mekanike la diviziestro. Sed krude li tuj aldonis: „Tion vi ankoraŭ ege pentos, muchacho, tion mi povas diri jam nun al vi. Oni disŝiros vin en kvar pecojn kaj poste surnajlos kaj verŝos petrolon sur vin.“

„Ĝojige, diviziestro, ke mi tion scias, ke mi scias tion jam hodiaŭ. Kompreneble, unue tiuj, kiuj volas permesi al si tian plezuron je mi, certe devos havi min antaŭe. Kaj tio diviziestro, certe ankoraŭ daŭros kelke da tempo, tion supozas mi. Intertempe ni ja unue povus permesi tian plezuron al ni mem, kaj ja pere de vi, diviziestro. Via propono ne estas malbona, laŭŝajne unuamomente. Kion pensas vi pri tio, leŭtenanto Bailleres?“

„Tio ne estas afero mia“, li diris kun maĉanta buŝo.

La diviziestro turnis sin al sia leŭtenanto: „Buenas noches, teniente Bailleres, bonan nokton, leŭtenanto.“

La leŭtenanto faris koncizan geston por aludi, ke tio signifas leviĝon, klinis iom la kapon antaŭen kaj redonis: „Muy buenas noches, mi general, gracias!“ Li ankoraŭfoje klinis la kapon rapide kaj denove okupiĝis pri sia interrompita vespermanĝo.

La diviziestro evidente ne bone sidis en la profunda softa fotelo, kiun ofertis la muchachos al li.

Li ŝoviĝis tien kaj tien sur sia grasa postaĵo. Ĉiam, kiam li moviĝis, tio kaŭzis brueton kvazaŭ lia tuta korpo estus vestita en seka knaranta ledo. Ĉu la sono ekestis pro la altaj novaj rajdaj botoj, kiujn li surhavis aŭ pro la tre larĝa ventrozono kaj pro la iom malpli larĝa brustzono aŭ ĉu li havis sub sia uniformo firme ligitan ledan kamizolon, tio por kaŝi la ampleksegan ventron, per unu fojo ne estis precize direbla. Ĉiukaze la viroj havis la impreson, ke la tuta viro, korpo, membroj, kapo, cerbo, animo, koro kaj la intestoj konsistis el freŝa ledo, kiu ĝuste venis de la selfaristo kaj ankoraŭ ne travivis pluvon.

Pro la longa marŝo li fariĝis sufiĉe malsata, tiom, ke lia fiero ne sufiĉis rifuzi la manĝon, kiun ofertis la muchachos al li, kaj kiu estis la sama kiel tiu, kiun ili manĝis mem. Li prenis la varmegajn tortiljojn, la frijoles spicitajn per verda kapsiko, la sekan viandon rostitan sur varmegaj lignokarboj kaj la kuiritan kafon, kvankam ĉio ĉi venis de la pedikohavaj kotuloj. Ke li povus esti iam tiom proksima al ili, li antaŭe certe eĉ en sonĝo ne rigardis ebla. Li akceptis la manĝon kun granda plezuro, kvankam li ja divenis, ke tio verŝajne estos lia lasta manĝo en tiu ĉi mondo. Tamen li tre penis konduti tiel, ke iu, kiu de ekstere rigardus, povus pensi, ke li ofertas grandan honoron al la viroj, ĉar li kaŭras kun ili ĉe la sama bivakfajro por ŝanĝi kun ili la duone disrompitajn kaj duone rompiĝemajn argilajn pelvetojn kaj kruĉetojn kaj ĉeokaze demandas kaj humile kaj arogante desupre: „Ĉu mi povas havi iom da salo, muchachos? Ĉu vi ankoraŭ havas postrestintan kruĉeton da varmega kafo? Eventuale vi ankoraŭ povus doni du aŭ tri tortiljojn al mi, ĉu? Muchas gracias, gracias\“

La muchachos, kiuj kaŭris tie ĉe la granda bivakfajro, kondutis tiel, kvazaŭ ili estus tute inter si mem kaj solaj. Ili atentis nek la diviziestron nek la leŭtenanton. Ili parolis, ridis, rikanis, rakontis historiojn kaj ŝercojn saturitajn de suko kaj spermo; kaj ili eĉ interparolis, sen respekto al la tablogastoj, pri tio, kiel ili tradraŝos ĉe la venonta fojo la federaciajn trupojn kaj la ruran policon eĉ pli mizerige ol en tiu tago, kiel ili pendumos ĉiujn bienulojn kaj lasos iri ties inojn kaj filinojn de mano al mano, kaj fine kiel ili sopire deziregis veni al Balun Canan kaj al aliaj grandaj garnizonoj, kiel ili atakos kaj okupos tiujn urbojn por neniu alia celo krom solide sursalti la inojn, filinojn kaj konkubinojn de la oficiroj.

Estis eble, ke nek la diviziestro nek la leŭtenanto pri tio, kio estis dirata tie, komprenis multon, ĉar la muchachos ne interparolis elegantan hispanan, sed tiel, kiel ili sciis kaj kutimis, kaj tio estis koruptita hispana sen reguloj, je duono miksita kun la vortoj kaj frazoj el tri diversaj indiĝenaj idiomoj. Ĉiukaze ambaŭ oficiroj ne rimarkigis, ke ili entute aŭskultis, kion parolis la aliaj.

Subite diris la diviziestro, turnante sin iom al la leŭtenanto: „Mi ĝojas, teniente Bailleres, rajti kalkuli vin al la transvivintoj.“

La iom ironia tono, kun kiu la diviziestro diris tion, ne maltrafis la celon, la intencitan efikon al la leŭtenanto. Li kliniĝis iom kaj diris: „La ĝojo estas tute je flanko mia, mi general“

„Vi ja ne eble eĉ supozas, teniente, ke mi tion, kion mi en tiu momento ankoraŭ rajtas nomi vivon mian, elaĉetis de tiuj kotkovritaj brunaj stinkantaj diabloj?“

La leŭtenanto ridetis tiel, ke la diviziestro komprenu, ke tiu rideto nur ekstere estis surgluita, kaj, ke malantaŭ ĝi kaŝiĝas moko. La diviziestro komprenis tion tute bone. Li ne atendis respondon, sed aldonis: „Mi devus supozi tion ja multe pli pri vi, teniente, ĉar vi estas ĉi tie tiel bone konservata kaj sidas kun la kanajloj ĉe la bivakfajro kaj mi trovas, ke vi fumas eĉ ties cigarojn.“

La leŭtenanto kapjesis, ridetis denove, profunde enspiris la fumon de la cigaro kaj elblovis ĝin poste. „Tiu cigaro estas la lasta, kion mi fumas en mia vivo, mi general. Tiu cigaro, kvankam nekutime longa kaj dika, memrulumita de unu el la muchachos, havas alian celon ol la eleganta cigaredo, kiun vi ofertis al mi. La lasta enspiro el la lasta stumpeto de la cigaro signifas por mi la fanfarsignalon por la ekmarŝo el tiu ĉi mondo. Vi certe en via vivo ankoraŭ fumos pli da cigaredoj ol mi cigarojn.“

„Kion vi celas per tio, teniente Bailleres, fanfarsignaloj, ĉu?“

6

Retiriĝinte dum certa tempo, Generalo revenis al la bivakfajro.

„La fanfarsignalon, la militestro, kiu tradraŝis nin, ja certe tuj klarigos al ni, ĉi tie, tiel, ke mi povas rezigni pri klarigo al vi, mi general.“

Generalo, kvankam li certe aŭdis tiujn vortojn, diris nenion. Sed Kolonelo, kiu same revenis al la bivakfajro, rigardis al la cigaro de la leŭtenanto kaj diris: „Vi estas bona fumanto, teniente. Kaj ĉe tiu okazo trudiĝas en mian kapon, ke niaĵefe urĝe konsilis al vi, ke vi neniam denove lasu revidi vin en tiu ĉi regiono, kiam vi vizitis nin je la lasta fojo.“

La diviziestro movis sian kapon tiel vigle, unue en la direkto al Kolonelo kaj poste en la direkto, en kiu kaŭris la leŭtenanto, ke ŝajnis kvazaŭ li estus ŝirita el sia dormo. Legeblis sur lia vizaĝo, ke li travivis miregon. Lia grasa buŝo klake malfermiĝis kaj restis dum certa tempo malfermita, dum li denove rigardis jen al la kolonelo jen La leŭtenanto suĉis denove sian cigaron, li rigardis ĝin tiel mediteme, kvazaŭ li volus kalkuli, kiom longe ĝi povus daŭri. Perfingre li forviŝis la cindron, rikanis kaj tiam diris: „Jes, mi rememoras, muchacho, estis dirite al mi, ke mi ne ripetu mian viziton ĉi tie. Tio estas ĝusta.“

„Kaj por ke ne ekestu eraro“, daŭrigis Kolonelo, „rilate al la ĝusta persono, al kiu ni diris, ke ties vizito ĉi tie ne estas dezirata, nia jefe opiniis necesa marki tiun personon per ekkonebla eksteraĵo, kio, bedaŭrinde sekvigis la perdon de du belaj oreloj kaj de nazpinto.“

„Tio okazis evidente pro la opinio“, respondis la leŭtenanto, „ke mi dum dua fojo ne kiel peono, sed kiel porkopelisto povus enŝteliĝi en vian duan kampadejon, kaj por esti tute certa pri mi, ke estas mi, mi devis postlasi mian nazon kaj miajn orelojn ĉe vi.“

„Ĝuste.“ Kolonelo trinkis gluton da varmega kafo, kiun li verŝis el ladokruĉeto en la argilan poteton. „Vi tiam ne estis invitita, leŭtenanto, kaj nun vi same ne estas invitita, ja eĉ malpli. Kaj tamen vi sendis al ni kelkajn centojn el viaj viroj, por ke ni forprenu de ili la karabenojn, la kartoĉojn kaj la amatan vivon. Sed tiel vi kompreneble ne opiniis tion. Kaj metite la kazon, ke ni estus ricevintaj la batojn, kaj vi estus gajninta la kampadejon kaj la batalon, kion vi farus en tiu kazo al ni?“

La leŭtenanto rigardis al sia diviziestro kaj diris: „Tiukaze ni vin ĉiujn enfosus ĝis la koloj kaj poste ni ekzercus kurpaŝadon sur trans viajn kapojn. Ĉu ne tiel, mi general?“

„Mi tion ne ordonis, teniente“, respondis la diviziestro kun strangole sonanta glutado en la voĉo.

„Tio pravas, mi General, vi ĉifoje ne ordonis tion. Sed ni tiel faris tion ĉiam, kiam temis pri ribeluloj, insurgentoj kaj kontraŭstaremaj peonoj. Nur stratrabistojn ni traktis alie. Tiujn oni simple tuj mortpafis. Sed de ĉiuj tiuj kanajloj, kiuj konfuze babilaĉis pri libero kaj rajtoj, oni distamfis la kapojn displitige, por ke neniu el iliaj mizeraj cerboj fariĝu heredaĵo.“

La diviziestro montris afliktitan vizaĝon. Li diris eĉ ne vorton, tiris nur la ŝultrojn supren.

„Ĉifoje, kompreneble“, daŭrigis la leŭtenanto per laŭta voĉo, por ke ĉiu komprenu tion ĉe la bivakfajro, „ĉifoje, kompreneble, mi general, vi alian komandis. Vi ordonis, ke oni traktu la kaptitojn milde. Neniu estu mortigita. Oni nur kaptu ilin kaj konduku ilin al Balun Canan, por ke oni pridemandu ilin fare de laŭorda milittribunalo, kie ĉiu laŭ sia maniero rajtu defendi sin kaj konvinki la juĝiston, ke li agis nur pro bezono kaj turmentanta mizero, sed ne aliĝis pro kontraŭstaremo al la registaro la ribelulojn.“

La diviziestro kapjesis, kvazaŭ li volus konfirmi la vortojn. Sed dum tio li ne rigardis al la leŭtenanto. Ŝajnis, kvazaŭ li fariĝus pro la efiko de tiu bela mensogo kelkajn jarojn pli juna ol li aspektis laŭŝajne dum la lastaj du horoj.

Celso vokis: „Jen vi aŭdas, muchachos, ni estis nur kaptotaj, poste iomete kaptitaj kaj nenio plu. Kiel bele estas sur tiu ĉi mondo, kiel fajnsentaj kaj karaj estas la soldatoj.“

La ridado fariĝis pli laŭta. Profesor vokis trans la grupon: „Domaĝe, ke ni ne eksciis ĉi ĉion pli frue. Muchachos, ni tiukaze marŝus kun floroj enmane kaj verdaj branĉoj ligitaj al niaj maĉetoj kontraŭ la federales, rurales kaj bienuloj kaj anstataŭ niaj mahagonkantoj kaj ribelulaj ĥoraj kantadoj ni kantus: Ni laŭdas la plejpotencan Sinjoron, kiu tiel saĝe gvidas ĉion!“

„He, diviziestro“, vokis Celso, „kial vi ne sendis per via sendito, per tiu teniente Bailleres tiun belan mesaĝon? Ne pensu eble eĉ, ke ni irus en tiun kaptilon. Ne ni. Sed ĝi farus belan impreson al ĉiuj, kiuj ŝatas esti gratitaj en la hararo, por ke ili ne mem devu skrapi sin pro la pedikoj. Belaj paroladoj pri la paco kaj humaneco ni povas mem paroli al ni, por tio ni ne bezonas generalojn.“

„Estis bele parolite, teniente Bailleres“, diris Generalo, kiu nun enmiksiĝis ankaŭ. „Sed tiu bela parolo ĉi tie ne helpos plu. Vi venis tro malfrue. Kiom multe forbrulis jam de via cigaro? Dek minutojn ĝi ankoraŭ brulos. Vi estis avertita, ke vi ne denove montru vin ĉi tie. Ĉu tio estas prava, ĉu ne?“

„Ne cidiru al mi, pedikohava kotmalpurulo naskita de putino.“

Generalo rikanis pro tiu ofendo. „Ne tiom troigu rilate la cidiradon. Oni ĉiam cidiris al ni. Nun estas ni en la vico cidiri al la aliaj. Kio koncernas vin, teniente Bailleres, post horo eĉ la larvoj cidiros vin, kaj plej malgaje tiukaze estos, ke vi eĉ ne povos malpermesi tion al ili.“

Li ĉirkaŭrigardis, mansignis al muchacho kaj diris al li: „Konduku la tri salvajes, la tri sovaĝulojn al mi, Pablo.“

La viro forkuris por alkonduki la sovaĝulojn.

7

Kiam la tri postulitoj venis proksimen, Generalo turnis sin denove al la leŭtenanto Bailleres. „Duan fojon, teniente Bailleres, mi ne povos foririgi vin. Tio kostus al ni denove tridek aŭ eĉ pli da muchachos. Vi ricevis vian bonŝancon de mi kaj vi tre fie misuzis ĝin.“

La leŭtenanto ruĝiĝis pro kolero. La krustigita naza stumpo komencis krevi, kiam li malfermegis nun sian buŝon, por meti ĉiun mokon, kiun li kapablas, en siajn vortojn. En ĉiu alia ĉirkaŭo kaj situacio li vekus la impreson de speco de klaŭno, kun la bandaĝoj firme volvitaj ĉirkaŭ la kapo kaj volvitaj sub la mentono. La bandaĝoj estis malpuraj, malseka koto miksiĝis kun la sango, kiu penetris tra la bandaĝo kaj sekiĝis. Sur sian kranion li estis preminta sian militecan ĉapon, kiu aspektis pro la bandaĝoj multe tro malgranda por lia kapo. La vizaĝo estis nerazita kaj samtempe kovrita de kotŝprucaĵoj, kiuj parte jam defalis kaj postlasis grize blankajn makulojn. Sed neniu atentis, ke li aspektis kun sia nazoŝtumpo kaj la bandaĝoj kiel la pajaco de Li aĉe grincis larĝe grimace. Tiam li elpuŝis koncizan ridadon. Kaj kun tiu ridado li samtempe vokis: „Vi, kotulo kaj dezertulo kaj perfidulo, filo de putinsklavo kaj fava hundino, ĉu? Vi, vi do donis al mi bonŝancon, kiun mi fie misuzis, ĉu? Ĝuste tial, ĉar mi de vi, stinkanta ribelulkanajlo ne akceptas donacojn kaj neniun bonŝancon, kaj eĉ mian vivon mi ne volus havi kiel donacon de vi, tial mi uzis la enliberigon tiel, kiel ĝi plaĉas al mi, kaj ne al vi, kota kaj pedikohava hundulo, nomata indiano.“

„Dezertinto kaj perfidulo, mi, ĉu? Tre bone dirite, teniente Bailleres. Estas, kiel oni povas aŭdi ĉie, la plej granda honoro servi en armeo. Estis ankaŭ por mi honoro, kiam mi ekservis. Sed kiu el vi, el la oficiroj, permesis al mi kaj al miaj kamaradoj havi honoron? Oni batadis min kiel rekruton, kaj ankaŭ pli poste, kiam mi estis jam kaporalĉjo. Ne nur batadis, sed eĉ kraĉis min vizaĝen. Kaj ne nur tio. Se iu el vi, putinbuboj kaj malhonorigantoj de inoj, fihumuris, vi oficiroj, vin mi celas, aŭ ebriiĝis ĝis stinkado aŭ, se vi vian superfluon en la saketo ne povis demeti ĉe inoj, ordonis al ni, ke ni surgenue aŭ longe etendite rampu trans la tutan kazernan korton aŭ purigu per dentobroso necesejojn aŭ oni fie agitis la malnovajn soldatjn nokte ataki la rekrutojn sur ties matoj, kaj ke ili ilin tie draste tradraŝu, kaj je la sekva mateno la turmentitoj devis eĉ mensogi, ke ili falis el fenestro, aŭ de tegmento, kie ili tute ne devis esti. Mi diras al vi, teniente Bailleres, la dezertinto, kiu forkuris kaj dizertis de la armea infero, kie oni eldraŝis, elturmentis kaj el-ofendis de li ĉiun ŝprucaĵeton de honoro, havas dekfoje pli da honoro en si ol tiuj, kiuj havas la postaĵon plena de mizera timo, kaj ĉion tion akcepte eltenas sen ekspiti. Tia dizertinto havas milfoje pli da honoro ol la oficiroj kaj suboficiroj, kiuj delektiĝas je sia aŭtoritato kaj refreŝigas sin per ĝi. Perfidulo mi, ĉu? La grandaj kaj efektivaj perfiduloj estas tiuj, kiuj tiom eldraŝas de la soldatoj ĉian honorsenton kaj ilin sklavigas tiom, ke ili eĉ ne plu scias, en kiu armeo ili servu kaj al kiu lando ili montru respekton. Perfiduloj estas tiuj, kiuj tiom longe fermas per ŝtopiloj la buŝojn de la popolo, kiuj tiom humiligas ĝin, kiuj tiom longe prirabas ĝin de ties laŭordaj rajtoj ĝis la popolo tion fine ne plu povas elteni kaj preferas elfurioziĝi en civitana milito ol pli longe toleri tian malhontigon. Jen la perfiduloj, la faktaj, realaj kaj solaj landoperfidantoj, kiuj per potencavido, honoravido, trompoj kaj murdoj kreas la kaŭzojn por ribeloj kaj revolucioj. Eble post dek jaroj, eble post kvindek jaroj, oni iam diros, ke ni, la pedikohavaj kaj kotaj indianaj fatrasuloj, ribeluloj, insurgentoj, banditoj, murdobruligistoj kaj kiel ajn vi nomas nin aldone, estas la faktaj savintoj de la lando. Tion vi ne komprenas, teniente Bailleres. Tial vi ja venis ĉi tien, kvankam mi avertis vin.“

„Pri kio vi, pedika kanajlo, do rajtas averti min?“ vokis la leŭtenanto kolerigite kaj ĵetis la restaĵon de sia cigaro en la fajron. „Pri nenio vi rajtas averti min. Mi venas kaj foriras tiel, kiel mi volas, sciu tion!“

„Tion mi sciis jam antaŭe.Tial oni markis vin, por ke vi eble eĉ ne kamuflita per inaj vestoj revenu en nian kampadejon por spionadi ĉi tie. Hodiaŭ vi ne venis ĉi tien por servi al via generalo aŭ al la registaro, ankaŭ tion mi scias. Vi venis ĉifoje por kapti min, por kapti min vivanta kaj plezuriĝi je mi, pro viaj mankantaj oreloj kaj via „Ĝuste, cabron“, kriis la leŭtenanto, pli kaj pli koleriĝante. „Vin mi volis kapti vivanta. Kaj, ke tio ne sukcesis al mi, tio estas la ununura doloro, kiun mi sentos, kiam mi pagos mian finfumitan cigaron. Por ke vi sciu ankaŭ tion, kion mi farus kun vi, se mi estus kaptinta vin, tial mi diros al vi antaŭ ol estos tro malfrue kaj mia buŝo frostfermita. Mi ordonus vin ĵeti laŭ la tuta longo surteren, kaj tiam mi ordonus marteli lignan pinton tra via ventro, lante, colon post colo, kaj tiel mi firmnajligus vin sur la tero, ĉar vi ja kapablas tiom bone kaj laŭte krii pri tero kaj libero. Mi ordonus plenŝtopi vin per tero ĝis vi krevus, kaj vi ricevus la liberon lante mortaĉi.“

„Proksimume mi ankaŭ tion sciis antaŭe, teniente, ke vi tion, ĝuste tion farus“, respondis Generalo glugle ridante. „Kaj, ĉar mi sciis tion, tial mi alvokis ne iujn el la kutimaj muchachos, por ke ili kunprenu vin por promeno, sed mi mendis tiujn salvajes por tiu vespera distro. Ĝuste pro tiaj malgrandaj vesperaj distroj, kiuj iam estis ekzercitaj je ili, ili fariĝis salvajes. Via cigaro estas finita. Ni ne plu havas ion por diri al ni, teniente Bailleres.“

„Certe ne, hundido.“

Generalo vokis al la salvajes: „Ĉu vi komprenis, kian specon de promeno al la infero la caballero elserĉis por si?“

Seguro“, respondis la tri muchachos samtempe, ni aŭdis ĉiun vorton. Tierra y libertad! Salud, general!“

Tierra y libertad, muchachos!“ salutis Generalo.

Unu el la tri viroj proksimiĝis al la leŭtenanto, puŝis la ripojn de li per maĉetotenilo: „Ek, amiketo, mi kantos al vi lulkanton tie ekstere de la kampadejo.“

La leŭtenanto eksaltis kvazaŭ li ne volus esti pelata de tiuj uloj. Li turnis sin al la diviziestro, kiu sidis dum la longa interparolado sur sia arbotrunko sen partopreni la interparoladon.

„Ĉu vi ne havas laŭordan gluton en via ĉekorpa botelo, mi general?“demandis la leŭtenanto.

La diviziestro elŝiris elegantan kristalan botelon platan kaj iom kurbigitan tiel, ke ĝi oportune porteblas enpoŝe. Ĝi povis teni ĉirkaŭ tri centilitrojn kaj estis ankoraŭ plenigita je duono.

„Trinku la duonon, teniente“, diris la diviziestro, kiam li transdonis la botelon al la leŭtenanto. „Postlasu la restaĵon al mi. Verŝajne mi bezonos ĝin iom pli poste same tiel, kiel vi.“

La leŭtenanto tuŝis perfingre la botelon tiel, ke li povis preni la ĝustan kvanton. Tiam li engorĝigis laŭordan glutegon, demetis la botelon kaj rigardis la randon ĉe la fingro, kaj kiam li trovis, ke li bonhavas ankoraŭ gluton, por akcepti sian parton tute ĝuste, li engorĝigis ankoraŭ duan gluton.

„Do, mi general, mi pensas, ke mi dividis ĝuste.“ Li ridis per unu flanko de sia buŝo, dum li redonis la botelon.

La diviziestro fermŝraubis ĝin kvazaŭ pie. Poste li levis la rigardon. Rekte al Generalo. „Sed muchacho, certe vi ne efektive intencas fari tian kruelaĵon al mia leŭtenanto, ĉu?“ „Komence tio certe ne estis mia intenco, diviziestro. Sed vi ja aŭdis, tiel bone kiel mi kaj kiel ĉiuj aliaj ĉi tie, kion via teniente intencis fari kun mi, se mi estus falinta en manojn liajn.“

„Tio estis nur soldata ŝerco“, trankviligis lin la diviziestro.“

„Tiukaze tio estis same nur soldataj ŝercoj, kiam kvanto de niaj kamaradoj estis kaptitaj de la rurales antaŭ kelkaj semajnoj, jen iom malantaŭe, en la bieno Santa Cecilia, oni tie enfosis ilin ĝis la kolo kaj rajdistoj tie tiom longe galopadis sur ties kapoj ĝis ili estis disstamfitaj. Bonaj soldataj ŝercoj, diviziestro.“

La diviziestro levis la ŝultrojn: „Brutalaj aferoj okazas en milito. Kaj ni estas en milito unu kontraŭ la alia. Sed tiaj brutalecoj estas esceptoj. Mi tiajn kaj similajn agojn ordonis neniam, kaj se mi estus estinta en tiu bieno, tiukaze mi ne estus permesinta tiajn fiajn traktadojn.

Teniente!“ vokis Generalo al la leŭtenanto. „Ĉu vi povas respondi ion pri la soldata ŝerco, kiun la diviziestro ĉi tie „Ne al vi, sterkohundo“, diris la leŭtenanto kaj distordis sian vizaĝon al malbela grimaco.

„Mi volas nun diri ankoraŭ la sekvan al vi, teniente. Vi estas kuraĝa ulo, tion vi certe pensas. Mi havas proponon por vi. Vi ne pensu, ke mi eventuale eĉ timas tian fian mizerulon nomatan naŭza spiono, kia estas vi.“

Generalo tiris sian tranĉilon el la ingo de la zono. Dum li faris tion, li turnis sin al la muchachos ĉirkaŭstarantaj kaj vokis: „Donu al la putinfilo de stinkanta kojoto nomata spiono tranĉilon, same tian longan, kian havas mi.“

Unu el la viroj eltiris sian tranĉilon kaj rigardis Generalon, kvazaŭ li ne scius, ĉu li komprenis bone, ĉu ne.

„Nu, donu ĝin do al li.“ Generalo movis la kapon.

La leŭtenanto kaptis la tranĉilon per dubema gesto.

„Ne, ke vi pensu, ke mi devas meti la manojn al sendefendulo. Ne mi, kaj neniu el tiuj, kiuj ĉi tie ĉe ni havas rajton kunparoli kaj kunkomandi. Ek, prenu la tranĉilon, mi prenos mian, kaj tiu, kiu el ni venkos, faru kun la alia tion, kion vi intencis fari kun mi, se mi estus kaptita por viaj manoj.“

„Ĉu vi ekfreneziĝis, Generalo?“ vokis unu el la muchachos.

„Ĉu 'freneziĝis', Sebio? Mi estas en bona humuro. Sed tiuj favaj hunduloj, nomataj oficiroj, ne pensu, ke ni timas ilin, se la kondiĉoj estas la samaj. En la kazernoj ili vaste malfermegas siajn buŝaĉojn kaj kondutas kvazaŭ ili povus ĉiun el ni vori, se ili nur rigardas nin kaj ili tretas ĉiun postaĵen, kiam iu el ni preteriras ilin. Jen ni, la soldatoj, estas la sendefenduloj, kaj se iu el tiuj hundidoj ricevas vangopfrapon sukan , kiun li meritas ĉiutage dudekfoje, oni pafmortigos la vangofrapinton.“

Generalo turnis sin al la leŭtenanto kaj rikane diris al li: „Venu, venu, ŝafido mia, nun ni ambaŭ estas samrajtaj, vi, hundulo nomata leŭtenanto kaj mi, la dezertinta serĝento. Vi havas tranĉilon tian, kian havas mi; kaj estas neniu ĉi tie, kiu min nun pafmortigos, se mi larĝbatos la grimacon vian. Se vi volas, mi ĵetos eĉ mian tranĉilon teren. Mi eĉ ne bezonas ĝin kontraŭ karikaturo de oficiro tia, kia estas vi.“ Li forĵetis sian tranĉilon vastarke.

„Vi bonvolu reteni vian tranĉilon. Uzu la tranĉilon. Mi uzos nur miajn pugnojn, nenion plu, kaj se vi venkos min, jen iru sen molesto de ni reen al via nazmukhava grego kaj trenu min je lazo post vi.“

La leŭtenanto ĉirkaŭrigardis.

Granda bulo de muchachos, dum nur kelkaj sekundoj alkurintaj, kolektiĝis. Dum mallonga momento li ja estis preta akcepti la ofertitan batalon. Sed tial, ĉar Generalo forĵetis sian tranĉilon, spite al tio, ke la leŭtenanto rajtis uzi sian, kaj Generalo ekis ataki lin per nudaj manoj, kaj ŝajne intencis tordi per tiuj kotaj ostecaj manoj ties kolon kiel tiun de koko buĉota, perceptis la leŭtenanto vidalvide kun granda aro de rikanantaj kaj lin mokantaj muchachos kiel insultegon tioman, ke li devis rifuzi la duelon. Nur per tio, ke li rifuzis batali kun Generalo laŭ tia malsamŝanca maniero, eblis laŭ li konservi la lastan eron de honoro, kiu ankoraŭ restis al li kaj preni ĝin kun si transmonden. Ĉar eĉ tiukaze, se li venkus, li ne povus elteni la hontigon esti akceptinta tian malsamŝancan batalon kun ĉifonvestita kaj pedikohava duonindiĝena ribelulo por savi sian haŭton. Ĉiuj, kiuj aŭdus pri tio, komentus tion kiel timon neindan al oficiro. Pli profunda humiligo ne fareblus al li ol faris Generalo per la simpla gesto forĵeti sian tranĉilon kaj permesi la tranĉilon al li. Li volis disgrati sian vizaĝon pro kolero pri tio, ke li mem ne unue forĵetis la tranĉilon, kaj ke li permesis al Generalo antaŭi lin per tiu gesto. Sen tranĉilo li kompreneble ne povus venki la fortikan labore harditan proleton, ne, se dependus nur de la pugnoj. Sed liaj kamaradoj parolus pri glorriĉa morto.

Tial nun nenio alia restis al li krom respondi laŭ maniero, kiu laŭ lia opinio decas por oficiro.

Li antaŭeniris paŝon. Plena de kolero rigardante Generalon, li antaŭenpuŝis la dentojn, kvazaŭ li volus manĝi lin, li levis brakon kaj ĵetis kun vehementa gesto la tranĉilon teren, tiel, ke ĝi pikiĝis ĝis la tenilo en la teran surfacon. Poste li kraĉis, ĝin tute prenante el la gorĝo, makulon sur la teron, proksime antaŭ la piedojn de sia kontraŭlo, kaj kriis perfingre montrante sur la makulon: „Jen, stinkanta hundido de pedikohava elĵetaĵo de indiana hundino, jen forleku tion. Vi ja ne serioze pensas, ke oficiro kun tia sterkovermo, kia estas vi, ĉi tie pugnobatalos. Fian nanon, kia estas vi, mi vangofrapas sesfoje vizaĝen, sed mi ne batalas kun vi, porko.“

Ĉe tiu kriado la leŭtenanto fariĝis tute ruĝa sur la vizaĝo. El la krustoj de liaj vundoj gutis sango. Sed la efiko, kiun li atendis, kaj kiu evidentigu lin antaŭ la diviziestro kaj la bulo de la ĉirkaŭstarantaj muchachos kiel heroon, tute forrestis. Li esperis, ke Generalo pro tiu insultoparolo kvazaŭ ekfreneziĝos kolere kaj mortpafos lin. Por ke la tragedio rapide finiĝu.

Sed anstataŭ la atendita kolerkriado sekvis nur moka ridado el ĉiuj flankoj. Generalo ja kriegis, sed ne pro kolero, sed pro ridado. Tiajn esprimojn de forto fare de oficiroj li aŭdis kiel soldato kaj serĝento tro ofte, por ke ili ankoraŭ povu havi eĉ la plej etan efikon al li. En la aktuala situacio la ofendoj de la leŭtenanto devis efiki ridinde al ĉiuj ĉeestantoj; ĉar ĉiuj, kiuj tie ĉirkaŭstaris kaj ĝuste komprenis la situacion, ne povis ne percepti tiun, sub tiuj cirkonstancoj tute sengravan kriadon de la leŭtenanto, kiel la kvazaŭan kraĉospiradon, bojadon kaj dentargrincadon de kojoto, kiu estas senhelpe firmpinĉita en sia kaptilo kaj vidas stari la ĉasiston kun ridanta vizaĝo antaŭ si. Kaj ĉar tiuj ĝangalaj laboristoj tro ofte travivis la kraĉospiradon, kriadon kaj dentgrincadon de kaptitaj sovaĝaj bestoj el la ĝangalo, tial la konduto kaj gestado de la leŭtenanto estis por ili tiom ridinda, ĉar ĝi memoris ilin pri la konduto de kaptita kojoto.

La leŭtnanto povis kompreneble ne scii, kial lia insultado kaj gestado tiel mistrafis la heroan esprimon, kiun li intencis peri kaj kial ĝi nur estigis ridadon tioman, ke li perceptis sin dum sekundo kiel komikiston.

Kiam la efiko, kiun li esperis krei, kaj kiu estis intencita por dolĉigi sian adiaŭon de la mondo, ne nur forrestis, sed montris sin laŭ maniero, kiun li tute ne atendis, ja eĉ ne pensis ebla, inundis lin je la unua fojo ekde lia kaptiteco tute malgajiga sento de senhelpemo kaj forlasiteco. Li rigardis sian komandogeneralon per vastaj konfuzitaj okuloj, kiuj petegis pri helpo. Li esperis trovi komprenon almenaŭ ĉe li pri tio, kio okazas tie. Bonfartigus lin, se la diviziestro tiumomente paŝus al li kaj ĉirkaŭbrakus lin kamaradece. Sed la diviziestro alfrontis la situacion same tiel senhelpema kiel lia leŭtenanto; ĉar ankaŭ li atendis kolereksplodon de la generalo kaj de la muchachos, same tiel, kiel la leŭtenenanto, li estis eble eĉ pli surprizita de la neatendita efiko ol la viro, kiu tiumomente petis lin pri morala subteno.

8

Kvankam la situacio daŭris apenaŭ tridek sekundojn, por la leŭtenanto ĝi ŝajnis esti eterneco. Lia malĝojo profundiĝis ju pli dum ĉiu plia sekundo des pli longe li rigardis la ridantajn kaj rikanantajn vizaĝojn de la muchachos. Ĝi puŝis kaj premsufokis lian gorĝon. Se li estus estinta pli juna en tiu momento, li krius nun, ke venu lia patrino, tiel senhelpa kaj forlasita li sentis sin. Dum kelkaj sekundoj li forgesis sian ĉirkaŭon kaj rememoris pri tio, kun la rapidego kaj klareco de fulmo pri epizodo en sia vivo, kion li rigardis kiel la plej malĝojan, kion li travivis iam ajn.

Ankoraŭ antaŭ ol li fariĝis kadeto en militeca akademio, li konis knabinon, kiu tiam ankoraŭ ne estis dekkvarjara. Ili profunde enamiĝis reciproke, kaj ili ĵuris, ke ili geedziĝos, tuj kiam li estos nomumita leŭtenanto. Ili skribis ĉiusemajne dufoje leterojn reciproke, kaj kiam li forpermesis, ili pasigis ĉiun posttagmezon kune. Ŝi estis lia diino kaj sanktulino. Ĉiu el ili promesis al la alia fidelecon eĉ post la entombiĝo. Sed kiam li estis meze de sia lasta jaro en la akademio, li ricevis leteron de ŝi, en kiu ŝi petis lin pri pardono, ĉar ŝi geedziĝis antaŭ ses semajnoj. Lia unua penso estis fini sian vivon per plumbokuglo krake pafitan en sian kapon. Sed li iris nur en sian loĝoĉambron. Kaj kiam li pensis pri ĉio tio, kio la knabino estis por li kaj kiel ŝi ĵuris centfoje eternan fidelecon al li, eĉ en la preĝejo surgenue antaŭ la okuloj de sanktulo, jen li sentis sin tiom soleca en la mondo, tiom senkonsola, tiom senhelpa, ke li ploris dum horoj.

Pli poste li rakontis al siaj kamaradoj, kiuj mistifikis lin pro lia larmŝvelinta vizaĝo, ke li havas la plej malicajn dentdolorojn, kiujn kadeto povus havi.

Tiu epizodo, tute neatendite saltinte en lian memoron, plenumis nun lian spiriton. Inundis lin la sama malgajeco, la sama sento de forlasiteco kiel tiam, kiam li ricevis la leteron kaj sentis plorojn ekflui en si.

Li vere estus ekplorinta, se li estus havinta eĉ nur dek sekundojn pli da tempo por koncentrigi sin al tiu epizodo kaj forŝovi ĉe tio la ĉirkaŭon. Sed malhelpis lin elvoko.

Caray!“ vokis Generalo, forte apogante la brakojn per la koksoj, „jen rigardu lin. Tion mi ja sciis, ke mi havas mizeran malkuraĝulon antaŭ mi, eĉ mizeran karikaturon de malkuraĝulo, kaj li eĉ surhavas sian uniformon. Unue li timis, ĉar mi havis tranĉilon kaj li ne; poste li timis, ĉar mi donis tranĉilon al li kaj mian ĵetis en la koton, kaj nun li timas, ĉar ni povus firmnajli lin surtere per pintigita ligno, tiel, kiel li volis fari tion al mi. Ankaŭ tial li timas, la vermeto. Tial tiu uniformita bufo kraĉis kaj blekis al mi, por ke mi koleriĝu kaj pafu ses kuglojn en lian kadavron, por ŝpari al li esti firmnajlita per fosto. Kaj tiu estas leŭtenanto! Jen oficiro de la glorriĉa armeo! Jen cobarde, malkuraĝulo, nenio alia, kaj mi nun hontas, ke mi volis batali kun tia cobarde. Maljuna lama ino en nia armeo havas pli da kuraĝo en elfalema dento ol tiu kadavro de oficiro. Jen mi, ĉe la diablo, damne, hodiaŭ vespere prefere volas manĝi hundokoton ol puŝi mian honorindan tranĉilon en lian mizeran kadavron.“

Sekvis mokega ridado de la muchachos.

La leŭtenanto aŭskultis la parolon kun teruriĝo tia, ke ĝi profundiĝis per ĉiu plua vorto. Li kapneis kvazaŭ li timus, ke lia cerbo konfuziĝas. Duonlaŭte li diris: „O Dios mio, ho, bona Dio mia en la ĉielo, kiel vi povas permesi, ke homo tiom profunde humiliĝeblas kiel mi?!“

Poste li malfermis la buŝon por laŭte krii inter la mokegan parolon de Generalo, ke tio estas miskompreno, ke li kraĉis ne tial antaŭ la piedojn de Generalo por instigi lin pro kolero pafmorti lin, sed ĝuste ofendis male pro sen-timemo kaj aŭdaco tiel malice Generalon.

Sed antaŭ ol li parolis tiel, li trovis, ke li farus sin eĉ ĉiam pli ridinda, se li parolus pri tio, ke temis en tiu kazo pri miskompreno. Idiote tio devus efiki laŭ li, se li asertus, ke li kraĉis antaŭ Generalon, por evidentigi sian kuraĝon.

Kiam Generalo laste finis sian parolon, la leŭtenanto estis tia pala kaj kunrompiĝema, ke ŝajnis, kvazaŭ la parolo jam mortigis lin. Denove li rigardis al sia diviziestro. Ĉifoje ne por trovi moralan subtenon, sed nur por certigi al si, kiel la diviziestro perceptis la humiligan parolon.

Tiu ne rigardis lin, sed intence rigardis for, kion la leŭtenanto ja rimarkis laŭsente. Jen li sciis, ke la parolo eĉ la diviziestron konvinkis, ke lia leŭtenanto pro timo kaj ne pro aŭdaco provis kolerigi Generalon tiom por kaŭzi rapidan sendoloran finon.

Kaj tiumomente okazis, ke la leŭtenanto ne plu povis reteni sin plori. Li komencis plorsingulti, elprenis naztukon kaj kaŝis sian vizaĝon.

9

Generalo turniĝis kaj retroiris kelkajn paŝojn pli proksimen al la bivak-fajro. Li haltis, mane alsignis iun el la salvajes kaj diris: „Simple pendumu tiun vermon, senceremonie, kaj rapidu!“

La leŭtenanto sekigis haste siajn okulojn, iris renkonte al la diviziestro kaj diris al li: „Mi general, ĉu vi serioze pensas pri mi, ke mi alkriis tiun hundon nur tial, ĉar mi volis, ke - “ Li ne parolis plu. Li turniĝis parte flanken. Por si mem li diris: „Kiun sencon tio havu? Mi scias, kaj tio trankviligos min dum eterneco. Ĉu ankaŭ aliaj scias tion, kaj ĉu mi entute iel estus kapabla klarigi tion al iu ajn, tio post kvin minutoj estos tute sen signifo.“

Li rektiĝis kaj paŝis al sia komandanto, rigardis rekte al lia vizaĝo kaj diris militece rigide: „Pardonu, mi general, mi volas nur, ke vi forpermesigu min por nedifinita tempo. Petas mi vin pri tio!“

Post tio li salutis militece: „Mi general, a sus ordenes! Adios, mi general!“

La diviziestro etendis manon al li, tiris lin proksimen al si, brakumis lin, malkroĉiĝis, same salutis, kaj diris: ,Adios, Muchacho! Forpermeso permesite! Adios, teniente Bailleres! Ni renkontiĝos post kelkaj horoj, hasta la vista!“

Aludo de rideto krispigis la lipojn de la leŭtenanto, kiam li salutis duan fojon.

Post tio li turniĝis rapide. Sen hezito aŭ atendo de komando li rapide iris antaŭ la viroj, kiuj forkonduku lin, kaj el kiuj unu el ili ĵetis ŝlimkovritan lazon trans ŝultron de si.

Kelkajn sekundojn poste oni aŭdis voki iun el viroj: „No, tenientito, leŭtenanteto, ne tien, sed tien, en tiu ĉi direkto. Ek! Ek! Movu la gambojn!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.