La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GENERALO VENAS DE LA ĜANGALO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

1

Sur prerio, inter Aĥlumal kaj Balun Canan trankvile kampadis la armeo de la ribeluloj. Multaj kaŭzoj instigis Generalon hezitigi la marŝon al Balun Canan.

Balun Canan ne estis foirloketo kiel Aĥlumal, ankaŭ ne urbeto kiel Hucutsin. La loko kun siaj pli ol dek mil loĝantoj apartenis al la plej gravaj en la federacia ŝtato. Tiu havis nur ses urbojn kun pli ol kvin mil loĝantoj.

Fortaj trupoj troviĝis tie en la garnizono.

Simple ataki la urbon, kiel faris tion la muchachos en Aĥlumal, ne estis entreprenebla; aŭ, se oni estus provus tion, ĝifiniĝus kun la kompleta neniigo de la ribelula armeo. Pri tio dubis neniu el la muchachos.

Generalo pripensadis zorgeme planojn, kiel li povus venki kaj neniigi tiujn trupojn sen devi sturmi la urbon, tiom longe, kiom ĝi estis okupata de la trupoj. Por povi ataki la ĉefurbon de la ŝtato, necesis malhavigi la trupojn de Balu Canan endorse, des pli, ĉar la trupoj, kiujn li renkontus en la registara urbo, estus multe pli multnombraj kaj pli bone armitaj ol tiuj, kiuj restadis tiam en Balun Canan.

2

„Ĉu mi povas helpi iel al vi?“ demandis Modesta, kiu renkonte iris al Celso. Celso havis sian mitralon antaŭ si, purigis kaj lubrikis ĝin kaj rastis kun senfina pacienco pro malfirmiĝintaj ŝraŭboj kaj pri sablo.

„Kompreneble vi povas helpi al mi, muchacha“, respondis Celso. „Iru foje al tiu bivakfajro kaj eligu per rostado porkograson, por ke mi povu bone lubriki kaj olei ĉi tie. Damnite, kiam ni estis en Aĥlumal, mi estus kunportinta el tienda kruĉeton kun olivoleo. Sciu, Modesta, olivoleo, hispana olivoleo estas la plej bone uzebla, se oni devas olei mitralon, tiom longe, kiom oni ne havas la ĝustan maŝinoleon ĉemane.“

Modesta alportis pufan viŝĉifonan bulon, kiun ŝi metis surteren. „Jen la plej bona por poluri tian belegan kampkanonon“, ŝi diris ridante.

„De kie vi havas tiun ĉifonon, Modesta? Ĝi aspektas ja kiel silko.“

„Tio ja estas silko, Celso. Jen mia silka robo, kiun vi donis al mi en la tienda de la monterio. Sed por kio mi bezonu silkan robon, se ni estas en milito? Estas nun multe pli bone uzi tiun molan silkon por la purigado de la ametralladora.“ Dum ŝi diris tion, ŝi jam komencis poluri la latunajn partojn, kiuj kvazaŭ brilis tiel, ke oni povis respeguli sin per ili.

„Unue alportu la porkograson, poste vi povos plu purigi ĉi tie“, diris Celso.

„Tion povos alporti ja mi“, obĵetis Pedrito, kiu venis kun Modesta.

„Ĝuste, chamaquito“, rikanis Celso bonhumure. „Tion vi povos alporti same tiel bone kiel Modesta. Kaj tiam mi ankoraŭ montros al vi,kiel oni ĝuste laŭinstrukcie purigu mitralon. Ĉar tiukaze, se ni foje jam troviĝos en batalo, ne plu estos tempo olei kaj purigi ion, kaj se la kartoĉotransporto ekhaltus ĝuste en la malĝusta momento, tiukaze la uniformitoj ĵetus sin sur nin, kaj tiam adiaŭ, bela mitralo mia. Se vi volas fariĝi iam bona soldato,tiukaze bone memortenu, ke la plej grava afero estas ĉiam preta jam tagon antaŭ la kontraŭulo kaj ĉiam esti du horojn pli frue sur la batalejo ol tiam, kiam avancos la soldosklavoj.“

„Tion mi memortenos bone, mi comandante!“ respondis Pedrito kaj militiste salutis. Poste li forkuris por serĉi ujon, per kiu li povos alporti la varmegan porkograson.

Modesta iom mediteme disfrotis en siaj manoj la silkajn ŝiraĵojn por fari ilin ankoraŭ iom pli molaj ol ili jam estis. Atente ŝi observis ĉiun manmovon de Celso, kiu firmturnis loziĝantajn ŝraŭbojn, gratadis per bastoneto sablon kaj polvon el la tuboj kaj fendetoj, turnadis la krankojn, alĝustigis turnigante la vizieron jen tiel jen ĉi tiel kaj palpebrume trarigardis ĝin, rapide turnis la tubon dekstren-maldekstren kaj rigardis tiam ree en la buŝon de la tubo por ĝojigi sin pri la poluritaj kaneloj.

Observinte lin jam dum certa tempo, Modesta ekĝemis elprofunde kaj diris poste mallaŭte kaj ektimigite: „Celso, ĉu vi scias, kion mi plej prefere volus esti en la mondo?“

„Kio do, muchacha?‘‘ li demandis sen rigardi supren de la „Mi volas, ke vi instruu min, kiel funkcias kanono tia, kia tiu ĉi, kaj kiel oni ekŝprucu la uniformitajn sklavojn kaj orelodetranĉistojn.“

Celso ekstaris kaj rigardis ŝin. „Mi pensas efektive, Modesta, ke vi povas fariĝi tre fervora kaj tre taŭga soldato ĉe mia mitralo, se vi bone memortenos tion, kion mi diros al vi. Sciu, knabino, dum ĉiuj ĉi noktoj mi vere ne bone dormis. Ĉiam mi devis pensi pri tio, kio efektive okazos, se min kaptos kuglo. Kiu poste transprenu mian mitralon? Tion mi volonte volus scii. Ĉiu alia viro havas mem sian postenon kaj sian laboron. Sed Ambrozio kaj Eŭlodio, ambaŭ miaj helpsoldatoj, eĉ ne taŭgas tiom, kiom malnova trivita salsako. Tion mi ja devas cedi al vi. Tiuj ne forkuros. Tiuj forkuros neniam, kiu ajn marŝos rekonte al ili. Sed, se la kanono ĉi tie ne ekpafos, ĉar io je la maŝino ne laŭordas, tiukaze ili ne scios kion fari, prenos siajn maĉetojn, jen la ununura ilo, per kiu ili diable bone scias bategi. Kaj tiu bela mitralo estos ekster servo, ĝuste kiam ni eble bezonos ĝin pli necese ol la puran aeron por spiri. Centfoje mi montris al ili. Sed la burros, la azenoj, ne lernas ĝin. Eĉ celi ili ne povas. Ili tenas la mitralon antaŭen kaj pensas, ke la kakaokugloj flugos per si mem, kaj tien, kien ili deziras kaj rapidas kiel fulmoj al la rurales. Generalo sentas la saman kiel mi, ni tre afliktiĝas, ĉar neniu scias kiel trakti la ŝprucilojn, kiujn li konkeras. Sed, vi, Modesta, povas lerni tion, tion mi scias tre bone. Vi estas prudenta. Al vi mi povos translasi la mitralon, kiam ni nepre bezonos ĝin en batalo, kaj mi jam estos ricevinta aĉan atakon al miaj intestoj. Ja kial ne? Vi povas esti same tia bona soldato kia mi mem. Mi instruos al vi ĉion, kion mi scias. Kaj mi estas certa, ke vi fariĝos unu el la plej bonaj mitralaj soldatoj ĉi tie ĉe la ribeluloj.“

Modesta rigardis lin kaj diris mallaŭte: „Vi estas karulo, Celso. Kaj mi pensas, ke mi devas ĉirkaŭbraki vin, ĉar vi estas tia bona muchacho, tioma bonkorulo, vere Celso, tio vi estas. Tion mi jam delonge volis diri al vi. Kaj nun rajtas diri tion, ĉar mi havas la permeson labori kun vi ĉe via bela pafilo.“

Modesta apenaŭ denove komencis poluri la mitralon kaj ĝisdetale, kiam Kolonelo stumble ŝanceliĝante alvenis.

„Kiaj mitralistoj sur la batalkampo, kaj tio antaŭ la malamiko! Dio damnu ĝin, kion mi plenkreskigis ĉi tie?!“

“Ambaŭ, Celso kaj Modesta, rigardis timigite supren.

„Ne timemu, leporetoj.“

Kolonelo ridis. „Ĝis nun ne okazis io malbona. Bona soldato ĉiam tenu sian fusilon en bona ordo kaj tiel ĝisbrile polurita, ke li ne bezonas spegulon. Tio estas en garnizono kaj en paco. Sed ni troviĝas en milito. Ŝmiru kian ajn koton sur la poluritan latunon kaj lasu krustiĝi la koton, tion mi devas diri al vi ambaŭ. Poste volvu branĉojn kun multaj folioj ĉirkaŭ la mitralon, tuj kiam vi scios pri la uniformitoj proksime. Kompreneble ne permesu, ke la koto penetru en la tubon kaj en la kulason kaj en la kartoĉotransportilon, por ke la maŝino ne misfunkciu. Se ĝi tiel brilos kiel nun, ĉe la diablo, tiukaze oni vidos ĝin je distanco de cent mejloj kaj eĉ ne bezonos teleskopon. Farbon vi surŝmiru aŭ grason, kaj ŝutadu cindron sur tion. Jen la ĝusta en la milito. Kiam la diodamnitaj kanajloj almarŝos, la mitralo devos ŝpruci kiel el bovokaco, sed ili ne vidu, de kie la ŝprucado venas.

Ĉu vi nun komprenas la tuberon en la afero, Celso?“

„Vi pravas, Kolonelo. Tion mi ne pripensis.“

„Tion vi ja ne povis. Neniu antaŭe diris tion al vi. Sed de nun vi scias tion. Ĝi estas ordono de prudento.“

„Nun vi pripentas vian belan silkan robon, ĉu?“ demandis Celso, kiam Kolonelo jam forstumblis.

„Eĉ ne je centavo“, respondis Modesta. „En ĉiu kazo ĝi ĉiam ĝenis min. Mi hontis, ke mi havas ĝin. Ĝi aspektis tute tiel kiel la roboj de la riĉaj ladininoj. Por kio mi bezonu silkan robon, se ni ja estas ribeluloj?.“

„Kie vi restis kun la varmega porkograso?“ laŭte vokis Celso, kiam li vidis sagi al si Pedriton, kiu atenteme mantenis kruĉeton.

„Jen ĝi, Celso, oni devis unue buĉi la porketon“, kriegis Pedrito tiel forte kiel li povis. Sed la respondo kaŭzis, ke li ne povis atenti la ŝtonecan grundon. Li falis laulonge , la kruĉeto disrompiĝis, kaj la graso elverŝiĝis vaste sur la tero.

„Kaj jen Pedro kuŝas en la kaĉo enkote, “, vokis ridante Celso kaj iris renkonte al la knabo. „Saltadu tuj denove transen al unu el al bivakfajroj kaj alportu ankoraŭfoje grason.“

„Ĉeestas neniom plu“, diris la knabo kaj komencis plori.

„Kial neniom?“ demandis Celso. „Porketo havas ja pli da graso ol ĝuste nur plenan kruĉeton.“

„Jes“, plorsingulte diris la knabo, „sed kiam mi diris por kio vi bezonas la grason, ĉiuj viroj kun siaj fusiloj kaj revolveroj alvenis kaj volis lubriki kaj olei, kaj jen tuj la tuta graso foriĝis.“

Celso kliniĝis al la kruĉetaj pecetoj kaj kun la helpo de Modesta komencis forskrapi atente la supran grason, kiu ankoraŭ ne tuŝis la sablon kaj metis ĝin sur alian peceton.

3

Fariĝis nokto. Generalo atingis iun el la eksteraj bivak- fajroj, kiuj havis la taskon funkcii kiel gardocentralo por la pli distance elsenditaj gardopostenistoj. Ĉe la fajro kuŝis du muchachos, kiuj kriaĉis kaj kantis.

„Ekstaru!“ komandis Generalo.

„Vi ne rajtas komandi ion al ni, ĉu komprenite? “ diris unu el ili, dum la alia pezpaŝe penis ekstari.

„Kial vi ekstaras, restu kuŝanta“, vokis la alia.

Kelkaj el la muchachos, kiuj akompanis Generalon, alsaltis kaj levis per fortikaj krudaj manoj la du ebriajn muchachos surpieden.

„Kiel vi nomiĝas?“ demandis Generalo la unuan.

„Tio koncernas vin tiel, kiel bulo da fekaĵo“, estis la respondo.

„Jen bona nomo por vi, elfekito“, diris Generalo.„Precize „Kaj vi?“ Generalo demandis la duan.

„Davila, Angelo Davila.“

„De kie vi havas la brandon, kiun vi drinkis?“

„De tie transe, de la ranchito. Ankaŭ li estas povra peono, ĝuste tiel, kiel ni“, diris Angelo Davila.

„Mi ordonis vin kaj ankoraŭ kvar pliajn kiel gardistojn ĉi tien, ĉar vi havas karabenojn.“

„Ili estis armiloj niaj“, diris unu el ili kriante, „tiujn konkeris ni, kaj per ili ni povas fari, kio plaĉas al ni.“

„Kie vi do havas ilin, la karabenojn?“ demandis Generalo trankvile.

„Generalo“, diris nun Angelo konfideme, „Generalo, ne pensu, ke la peono en la ranchito povas donaci al ni brandon. Li estas same tiel povra kiel ni.“

„Ne tute tiom povra, kiom vi ambaŭ“, korektis lin Generalo. Poste li turnis sin al la muchachos, kiuj tenis ilin surpiede.„Delasu ilin, ili estas kadavroj.“

La muchachos retropaŝis kaj la ebriuloj ambaŭ ŝanceliĝis tien kaj tien, sed sen fali teren. Generalo pafis dufoje. „Ĵetu ilin en la fajron“, li diris al la muchachos. „Puŝu ilin per piedbatoj sur ĝin kaj estingu la fajron per surŝutado.“

Poste li elpoŝiĝis peson kaj komandis al kvar muchachos, ke ili iru al tiu ranchito kaj donu la peson al la peono tie kaj reportu la karabenojn.

Poste li iris al la kvar lokoj ankoraŭ pli distance ekstere, kie la eksteraj postenuloj devis gardi. Li iris sola. La kvar muchachos, kiuj tie devis restadi ĉe bivakfajro por plenumi tion, kion Generalo ordonis al ili, aŭdis kvar pafojn.

„Tiujn ekstere“, diris Generalo, kiam li revenis, „ni translasos al la kojotoj kaj vulturoj. Kaj krome“, li aldonis kaj rigardis al la muchachos, „se iu supozas, ke ni ĉi tie vagadas kaj marŝadas pro nia plezuro, jen tiu eraras. Tion finfine ja ĉiu ekkomprenu. Aŭ ni faras ribelon aŭ ni promenas. Sed, se ni konvinkiĝis, ke ni faras ribelon, jen estas do ribelo kaj ne feria ekskurso. Ĉu ĝuste ĉu ne ĝuste?“

„Ĝuste, Generalo,“, respondis Profesoro, „ĝuste pensite kaj ĝuste farite. Tiu, kiu ne komprenas tion, ĉi tie ĉe ni ne serĉu kaj ankaŭ ne trovu ion. Ni ne bezonas lin kaj pli bone statas sen lia kunhelpo. La vivu-kriado ne gajnas revolucion. Pri la vivu-bruado ni tute bone povus rezigni, sed ne pri ribeluloj, kiuj scias, kial ili estas ribeluloj.“

Generalo elektis kelkajn muchachos por la denova okupado de la eksteraj postenoj.

4

Malfrue posttagmeze alvenis kvar peonoj en la kampadejo. Gardisto de posteno kondukis ilin al Profesoro, por ke li aŭskultu, kion ili celas.

„Do kio kondukas vin ĉi tien?“ li demandis. Kaj li demandis laŭ maniero kaj mieno, kvazaŭ tiaj vizitoj okazus ĉiutage dekfoje.

Efektive peonoj aŭ aliaj indiĝenoj ne venis en la kampadejon, escepte de tio, ke ili tute hazarde sur sia vojo renkontis la kampadejon. Eĉ en tiaj kazoj ĉiu el tiuj homoj rapidis forlasi la kampadejon, tuj, kiam li nur ekvidis la unuan postengardiston. La indiĝenoj fariĝis dum kvarcent jaroj da senrajteco tiom misfidemaj, ke ili per siaj lipoj diris JES al ĉio, sed per sia menso fidis al nenio kaj al neniu kaj ili konfidis plej malmulte al tiuj, kiuj venis al ili kun la aserto, ke ili estas iliaj amikoj aŭ intencas fariĝi tio.

Do estis kompreneble, kial Profesoro atente rigardis la kvar peonojn, sed kompreneble sen montri tion al ili.

Unu el la peonoj respondis: „Oni multe parolas en la bienoj pri vi, pri la viroj de la monterioj, ke vi volas liberigi ĉiujn kaj intencas doni al ĉiu teron kaj agron, liberon kaj sendependecon, se vi venkos. Se tio estas ĝusta, ni venis ĉi tien por paroli kun via jefe, ke li venu ankaŭ al nia bieno kaj liberigu ankaŭ nin, ĉar ni estas tre servutitaj.“

La maniero, kiel parolis la viro, fortigis la supekton de Profesoro, ke io ne estas en ordo pri ili. Li rimarkis, ke la parolanto penis pri erara hispana, tiel, kiel senkonscie faras la peonoj, ĉar ili pli kutimas sian propran indiĝenan lingvon ol la hispanan. Speciale la parolturno „ĉar ni estas tre servutigitaj“ frapis Profesoron strange fremde. La peonoj, kiel ĉiuj indiĝenoj, ne esprimas sian malican ekonomian staton kaj sian malgajigan socian situacion per tiaj vortoj. De ilia infaneco oni kutimigis ilin al laboro, tiom longe, kiom estas ankoraŭ sparko da forto en ili. Kontantan salajron ili ricevas neniam, kaj ili ne parolas pri tio, ke ili estas sklavigitaj aŭ subigitaj, sed ekstremokaze eble nur pri tio, ke ili estas tro povraj por povi pagi siajn ŝuldojn ĉe la patrono por rajtigite forlasi la  bienon kaj setli sur iu neloĝata loketo da tero por vivi kiel sendependaj etkamparanoj.

„Nia jefe nun ne ĉeestas, muchachos,“, respondis Profesoro kun enua voĉo. „Li ekzercas kun la viroj tie transe sur la prerio, de kie vi aŭdas la knaladon. Ankaŭ mitralojn ni havas.“

La parolanto de la vizitantaj peonoj mirigite mienis. Sed kiam li konsciiĝis pri tio, ĉar Profesoro fikse rigardas lin, li tuj reŝanĝis sian vizaĝon al la ŝtipkapula subula kaj humila aspekto, kiun li prezentis ĝis tiu momento. Tiu transformiĝo en la vizaĝesprimo Profesoron nur des pli certigis, ke io ne estas en ordo pri tiuj vizitantoj. Sed li ne povis imagi, kion la viroj celas.

Nun proksimiĝis Kolonelo, kiu same ekzercigis virojn kaj intencis kunvoki novajn grupojn. Li rigardis la kvar virojn, rulumis cigaredon por si, sed diris nenion.

„De kiu bieno vi estas?“ demandis Profesoro.

„De Las Margaritas“

„Nia patrono, ĉu?“

„Jes, via patrono.“

„Nia patrono estas, jes, tio estas, nia patrono estas don Fernando, jes ja, tio estas nia patrono.“

„Kia estas ties familia nomo?“

„Sosa, don Fernando Sosa.“

„Jen vi do venis ĉi tien por konduki nin al via bieno, por tie disdividi la bienon inter vi, peonoj?“

„Tiel estas, jefecito, ĉefĉjo. Tial ni venis ĉi tien. Kaj tion ni volus priparoli kun via jefe.“

„Eksidu tuj ĉi tien al la bivakfajro“, diris nun Profesoro kun rikano, kiu je duono similis tiun de dommastrino, kiu neatendite estas vizitata de iu, kiu volas restadi ankoraŭ ĉe la vespermanĝo, kaj kiu havas nur varmigitan restaĵon de lavotaga tagmanĝo en la domo, kaj je la alia parto la rikano similis al tiu de Satano, kiu staras ĉe la pordego, kiam la nova ĉarpleno alvenas kaj rimarkis inter la frajto ses metodistajn predikantojn kaj ses elsekigitajn fratinojn el eklezio. „Jes, sidiĝu ĉi tie ĉe la bivakfajreto. Vi kompreneble estas malsataj de la longa vojo, la muchachos donos al vi frijoles, tortiljojn kaj kafon. Tiajn bonkvalitajn aŭ malbonkvalitajn, kiajn ni havas.

5

Profesoro leĝere promenis transen al la grupo de viroj, kiujn Andreo instruis legi kaj skribi. „Andreĉjo“, li diris tute ne atentofrape, „venu foje al la bivakfaro de la stabo, mi supozas, ke ni havas chinches, cimojn, kiuj venis en la kampadejon.“

„Kiel vi opinias tion, Profesoro, chinches, ĉu?“

„Ĉu eble vi scias, kie estas la bieno Las Margaritas?“

„Proksimume. Kiam mi ankoraŭ estis ĉaristo, ni havis ofte frajton por don Susano en Las Margaritas.“

„Do, sekve don Susano estas la bienulo de Las Margaritas. Mi pensis, ke li nomiĝas don Fernando Sosa.“

„Kial li nomu sin don Fernando, se li nomiĝas don Susano?“

„Tion mi jam pensis. Ĉu vi konas la bienon Las Margaritas?“

„Mi estis neniam tie. Ni transportis la frajtojn por Las Margaritas ĉiam nur ĝis Balun Canan, ĉar la vojo al Las Margaritas estas malvasta kaj aĉa kaj neniuj ĉaroj tie veturigeblas. La bienulo sendis arrieros al Balun Canan, por tie transpreni la frajton kaj poste transporti ĝin per muloj ĝis la bieno. Estas eble ses ĝis ok leŭgoj ĝis Balun Canan.“

„Nu, kaj kiun lingvon parolas la peonoj en Las Margaritas?“

„Ili parolas tojolabale kaj hispane. Kompreneble, en la kabanoj inter si ili parolas nur la tojolabalan.“

„ Ĉu vi estas konvinkita, ke ĉiuj peonoj vivantaj en Las Margaritas, eĉ, se ili scias kompreni kaj paroli la hispanan, tamen regas ankaŭ la tojolabalan?“

„Ĉiuj, sen ecepto. Eĉ don Susano sufiĉe bone parolas ĝin, kaj la mayordomo kaj la capataces parolas ĝin tiel bone kiel la peonoj. Ili ja ĉiuj estas el tiu regiono, tie naskitaj kaj tie plenkreskintaj. La mayordomo estas aŭtentika filo de don Susano, kiun tiu faris kun Tojobal-knabino. Ŝi havas ankoraŭ pli da infanoj de li, de don Susano, pri kiu mi parolas. Kaj kvankam li estas jam pli ol dudek jarojn la edzo de dona Paulina el Balun Canan, kiel civilulo kaj kiel ekleziano, kaj havas kun ŝi naŭ aŭ dek infanojn, li tamen estas ĉiun duan tagon posttagmeze ĉe sia bona Soledad, por kiu li konstruigis belan jacal, kaj li donis parcelon al ŝi, kaj dudek kvar porketojn li donadas al ŝi je ĉiu Epifanio kiel donacon. Ankaŭ monon li donas al ŝi.“

„He, ĉi ĉion mi ne volas scii.“

„Nur por ke vi komprenu, ke eĉ ne unu ulo vagadas en Las Margaritas, kiu ne komprenas la tojolabalan.“

„Jen tio, kion mi volas scii. Alvenis kvar strangaj birdetoj. Mi nur ne scias ankoraŭ, kiu sendis ilin, ĉu la guberniestro ĉu la bienulo ĉu la rurales ĉu la federales? Venu foje transen kaj rigardu ilin kaj parolu tojolabale kun ili“.

„Multe da tojolabala mi ne regas, mi estas celtalo; sed mi scias ĝin sufiĉe bone por eltrovi, ĉu la peonoj estas de Las Margaritas.“

Profesoro kaj Andreo iris senhaste al la bivakfajro, kie sidis la kvar viroj kaj manĝis sindoneme, dum dekdu muchachos ĉirkaŭsidadis kaj parte babilis, parte fumis kaj parolis inter si.

En la armeo estis pli ol tridek aŭ kvardek tojolabal- indiĝenoj, eble eĉ muchachos venditaj de la patrono de l‘ bieno Las Margaritas en monterion aŭ ili fuĝis de tiu bieno. Sed serĉi ilin ne estus facila afero, kaj krome ili eble ne bone komprenus, kion Profesoro celas de ili. Andreo en ĉiu kazo estis la plej taŭga por orelumi la kvar vizitantojn.

Li proksimiĝis kvazaŭ hazarde al la bivakfajro kaj rulumis cigaron por si. Poste li kliniĝis ĉe la fajro kaj eltiris ardetantan branĉon. Sen rigardi iun el la kvar uloj, li diris laŭte tojolabale: „Vi fuĝis de via bieno, ĉu ne?“

La kvar viroj manĝis trankvile plu kaj parolis de tempo al tempo al la muchachos, kiuj interparolis hispane kun ili.

Nun turnis sin Andreo, dum li leviĝis kaj suĉis je sia cigaro, senpere al unu el la kvaropo, kiu plej proksimis de li. Denove li parolis tojolabale: „Ĉu vi ankoraŭ nun havas en la bieno la maljunan mulpeliston, kiu ĉiam ebriigis sin en Balun Canan, se li transprenis frajton?“

La parolanto de la grupo nun ekkomprenis, ke li mem estas celata kaj respondu. Li embarasiĝis kaj sulkigis la vizaĝon kvazaŭ li devus pripensi. Poste li rigardis timeme de malsupre supren al Profesoro, ĉu tiu aŭskultas ilin. Profesoro staris flanke kaj interparolis kun muchacho sed ne preteratentis eĉ unu vorton aŭ geston de la parolanto.

Fine ekparolis la parolanto de la kvar vizitantoj. Li diris kun oblikva ridado: „Ni havis tre longan vojon, amigos, tio estas ĝusta.“ Li diris tion hispane kaj provis formi la sonojn profunde el la gorĝo, kiel faras tion plej ofte la indiĝenoj kutimigintaj al sia propra lingvo.

„Jes, tion mi jam pensis“, respondis Andreo, kaj ĉifoje en bona hispana, „tion mi bone imagis, tial mi ja demandis. Estas tre longa vojo.“

Andreo kliniĝis pluan fojon kaj denove ekbruligis sian cigaron. Ĝi brulis bone, sed li volis ankoraŭ pli detale observi, kion li rimarkis ĉe la parolinto. Li suĉis forte je sia cigaro kaj senhaste iris renkonte al Profesoro.

„Ĉu vi parolas tojolabale?“demandis Profesoro.

„Diru foje: Ĉu vi kiam ajn vidis povran peonon en via tuta vivo, kiu havas enbuŝe riparitan dentojn orumitajn?“

„Ĉu li havas orumitajn dentojn? Tion mi ne rimarkis.“

„Sed mi. Kaj krome ili komprenas eĉ ne ununuran vorton el la tojolabala.“

Profesoro ordonis al tri muchachos gardi la kvar vizitantojn, sed tiel, ke ili ne rimarku tion, kaj se ili ekstarus, ili rajtu fari tion, sed la gardistoj ne lasu ilin el viddistanco kaj nepre malhelpu, ke la kvaropo eble eĉ forlasu la kampadejon.


Rimarko

Epifanio = Evangelia epizodo kaj la granda kristana festo al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu por la plimulto de la kristanaj eklezioj estas la 12a tago post Kristnasko.

6

Nun estis nokto. Ĉiuj bivakfajroj kampadeje flamis.

Generalo alvenis ĉe la staba bivakfajro, sin kvazaŭ treniĝante kaj lace. Dum la tuta longa tago li instruis al la viroj kun la subteno de Kolonelo, Matiaso, Celso, Fidel kaj aliaj pli inteligentaj muchachos celekzercojn kaj paftrejnadon, li ĉirkaŭkuradis kun la muchachos kiel rekruto; supren-malsupren kaj supren li ekzercadis kun ili, tiom longe, ĝis li apenaŭ plu povis leviĝi mem. Poste li instruis ilin kiel antaŭenpaŝi en vastaj pafistolinioj, kiel serĉi bonan kamuflon ĉe la terenjetiĝo; li instruis ilin ne lasi eniri sablon en la tubojn aŭ en la kulason de la karabenoj, kiam ili kuŝis surtere aŭ rampis; li instruis ilin pafi genuante kaj kuŝante kaj li montris al ili, kiel oni rapide fosu en mola tero platajn fosejojn por sterni sin en ili kaj doni nur malmultajn celpunktojn. Ĉio, pri kio li iel povis memori, ke li mem lernis tion aŭ tion instruis kiel serĝento, li instruis nun al la muchachos. La hommaterialo, kiun li havis je dispono, estis dudekfoje pli harhirtiga ol ĉio, kion li ricevis kutime en la formo de novaj rekrutoj en sia bataliono. Se la muchachos ne estus tre bonvolemaj kaj gajegaj pro entuziasmo pri la sekva batalo, li certe devus malesperiĝi vidalvide kun la tro malkontentigaj rezultoj, kiujn estigis lia ekzercado.

Tial oni ne miris, ke li venis al la fajro kiel viŝĉifono kunfaldiĝanta.

„Kaj tio estas via jefe, via generalo, ĉu?“, diris unu el la kvar vizitantoj mallaŭte al sia najbaro, kiam ili konkludis el la salutado kaj alparolado de la muchachos, ke tiu laca, senforta, ŝanceliĝanta, kota kaj nekombita bruna ulo, kiu venis el la fajro, estis la ĉefo de la ribeluloj.

„Tiun ni batos grimacen kaj tiam li falos laŭlonge sur la koton“, flustrante diris la plej proksima najbaro, „tiun pedikohavan kaj pispantalonan fatrasistaron ni kunpelos per bastonoj. Mi ne scias, kial nia ĉefĉjo en tiu kazo tiom spektaklas kaj volas sendi eĉ tri batalionojn. Mi kunpelus ilin per kompanio, tiujn kanajlojn.“

„Ĉe la diablo“, diris mallaŭte alia, apenaŭ malfermante siajn lipojn kaj premante la vortojn inter la dentoj eksteren, „damnite, fermtenu viajn babililojn inaĉajn, ĉu vi ne vidas, kiu tie rigardas transen al ni kaj observas nin?“ Estis Profesoro, kiu ĉiam denove devis rigardi al la kvaropo por elpensi, kiu ili eble estas, kaj kiun celon ili havas.

Kolonelo diris, turnante sin al la muchachos, kiuj apartenis al la stabo: „Ni iru transen al la bivakfajro, ĉe kiu sidas Celso kaj lia muchacha, kiu kuiras. Ili havas porkon ĉenuke. Aspektas malsatige ĉi tie.“

„De kie vi havas la porkon?“ demandis Profesoro Celson, kiu leĝere promenis apud li.

„Mi ne scias, kiu diris ion pri porko, ne estas porko, estas antilopo. Mi estis kun Modesta en la vepro kaj ordonis al ŝi klakadi proksimume dek pafojn de la mitralo, por ke ŝi lernu la celpafadon. Kaj jen la antilopo subite kuris en la celkampon. Modesta tratiris, kaj jen la antilopo sternis sin ĉe la dua pafo. Ambaŭ pafoj trafis.“

„Pro tio mi range altigos ŝin morgaŭ al suboficiro“, diris Generalo kun laca ridado en la voĉo. „Kaj vi, Kolonelo“, diris Celso ridante, „povas lerni tion de la muchacha. Vi elpafis brue kvazaŭ dudek grenadojn sur la arbon, kiel mi vidis tion hodiaŭ posttagmeze kaj boris tamen nur ununuran en la vastan trunkon.“

„Vi devas konsideri la distancon“, respondis Kolonelo.

„La antilopon oni povis kapti je la vosto, tiel proksime ĝi estis.“

„Pri tio vi miros, Kolonelo, diris Celso ridante. „Ĉu kapti permane? Jen mi ja vere tuj volus ekkrii. Kapti permane. Kaj eĉ voste. Ĝi malproksimis almenaŭ ducent paŝojn.“

„Ĉu vi mezuris la ducent paŝojn per irado?“ demandis Kolonelo.

„Mi ne devas promeni la distancon. Mi ja ankoraŭ scias, kiom estas ducent paŝoj.“

7

Kiam ili kaŭris jam ĉe la bivakfajro de Modesta kaj manĝis rostitan antilopon kun neniuj aliaj aldonaĵoj krom tortiljo kaj freŝaj herboj plukitaj ĉe la rando de la vepro, diris Profesoro post certa tempo: „Ni povus manĝi ankaŭ ĉe nia bivakfajro. Sed tiukaze devus forsendi ilin por povi interparoladi. Sed mi volis lasi ilin tie, por ke ili ne rimarku, ke ni scias, kia speco de peonoj ili estas.“

Generalo diris nenion pri tio. Sed dum li manĝis kaj penis ne ekdormi, alvenis plurfoje muchachos en la vepron, kiuj flustris mallaŭte sciigojn en liajn orelojn, kaj al kiuj li parolis same tiel mallaŭte ordonojn.

Liaj oficiroj ne tre interesiĝis pri tio, kion li ordonis, kaj kiamaniere li preparis siajn planojn. Iam kaj tiam li metis demandon al Kolonelo, poste al Profesoro aŭ al Andreo aŭ Matiaso; kaj la respondojn, kiujn li ricevis, li ŝajne enplektis en siajn ordonojn, kun kiuj li forsendis la virojn.

Poste li petis Matiason, ke li rulumu cigaron por li kaj poste ekbruligis ĝin. Kiam li enspiris jam kelkajn fojojn la fumon de la cigaro, lia laceco ŝajne malpliiĝis. Li aspektis tiel kvazaŭ li dormus neprofunde kaj ripozus dum li manĝis. Li kaj la plimulto de ties konsilantoj ne kaŭris apud la bivakfajro, kiel okazis kutime, sed sidis sur mallongaj arbotrunkoj, kiuj tie kuŝadis kaj poste estis uzotaj por pli grandaj bivakfajroj, por doni al la kampadejo pli gajigan aspekton kaj por teni ĉiujn muchachos en bona humuro.

Je la staba fajro ekflamis nun granda stako da ligno, kiu samtempe estis la signalo, bruligi ĉiujn aliajn grandajn stakojn kaj por fini la tagon per kantado, muziko, danco kaj ĝenerala gajeco.

Denove alvenis muchacho kaj transdonis mallaŭte sciigon. Generalo ekstaris kaj mansignis al ĉiuj, ke ili sekvu lin.

8

Ili iris transen al la staba fajro, kie ili sidiĝis sur la trunkojn.

„Jen vi, vermoj, ja ankoraŭ nun estas“, li diris al la vizitantoj, kiuj ŝajne fartis bone ĉe la granda fajro aŭ almenaŭ provis ŝajnigi tiun impreson.

„Jes, jefecito, ni estas ankoraŭ ĉi tie“, respondis la viro kun la riparitaj orumitaj dentoj. „Sed kun via permeso ni nun volus ekiri hejmen, ni havas ankoraŭ longan vojon antaŭ ni.“

„Kiom oni pagis al vi por la vojo, hombres?“ demandis Generalo seke.

Ĉiu el la kvaropo iom paliĝis post tio. Sed la parolanto rapide retrankviliĝis kaj diris: „Nin neniu pagis, jefecito. Ni estas povraj peonoj kaj volas nur scii, kiam vi venos al nia bieno, por liberigi nin el la servuteco.

Kiam la vortoj „eliberigi nin el la servuteco“ estis parolitaj, rikanis Profesoro kaj rigardis al la vizaĝo de Generalo por ekscii, kiel li akceptos la esprimon.

„Povraj peonoj de Las Margaritas vi estas, ĉu?“ demandis Generalo, eble eĉ iom pli seke ol antaŭe.

„Jes ja, jefecito, a sus muy amables ordenes\“

„Vi“, diris Generalo, tute ŝanĝante sian voĉon kaj sen aspekti eĉ iomete plu laca survizaĝe: „vi, leŭtenanto Ruben Bailleres, estas la komandanta oficiro de la tria kompanibataliono sesdek sep, garnizono Yalanchen. Kiu estas la tri aliaj, mi ankoraŭ ne scias, sed morgaŭ vespere mi scios ankaŭ tion.“

La kvar viroj provis malsekigi siajn lipojn per lekado, kio ŝajne ne sukcesis al ili, ĉar ili ekmovis la makzelojn, ĉar la salivo subite perdiĝis.

Profesoro vaste malfermis la okulojn kaj gapis senhelpe al Generalo. La ceteraj muchachos ne miris malpli ol la kvar vizitantoj, sed ili havis malpli da penoj estigi novan salivon en la buŝo.

Daŭris certe tri aŭ kvar minutojn antaŭ ol la leŭtenanto ekparolis.

Fine li diris tiel, kvazaŭ la sonoj en la gorĝo sufokiĝus: „Tio estas eraro, jefecito. Ni estas peonoj de Las Margaritas, kaj tio estas vere kaj efektive vera.“

„Ankaŭ ĉe Plejsankta Virgulino? “

„Jes, jefecito, por la Madre Santisima!“

„Vi ne estas invititaj ĉi tien.“

„Tio estas ĝusta, sed ni volis ekscii la veron.“

„Kiun veron?“

„Ke vi al ni, al la peonoj,volas doni teron kaj liberon.“

„Al la peonoj certe. Sed al la oficiales de la federales kaj de la rurales kaj al ĉiuj uniformitaj sklavoj kaj postaĵaj lekuloj ni donos alian. Ĉu vi nun eventuale volos ankaŭ vidi niajn arsenalojn?“

„Ne, jefecito, ni volas nun iri hejmen al niaj jacalitos.“

„Ni ĉiuj, do ĉiuj muchachos, volas jam de jaroj iri hejmen al niaj kabanoj kaj al niaj familoj kaj ne povas fari tion. Tial ankaŭ vi ankoraŭ devos atendi horon.“

Generalo alvokis per mansigno kvin muchachos kaj parolis mallaŭte kun ili. La viroj, kiuj sidis ĉe la fajro, aŭdis nur la lastan frazon, kiun li postvokis al la muchachos.

„Serĉu al vi firman sakon kaj poste revenu ĉi tien.“

La kvar vizitantoj ekstaris kaj intencis foriri.

Sed en tiu ĉi momento la muchachos alkuris kaj svingadis malplenan sakon.

„Sekvu tiujn muchachos kaj rigardu unue nian arsenalon antaŭ ol vi reriros al Las Margaritas“, diris Generalo al la kvar viroj. Li kvazaŭ substrekis la vortojn Las Margaritas per ironia rikano.

Kiam la kvar vizitantoj jam iris proksimume dek paŝojn kaj komencis foriĝi en la malhelo, vokis Generalo: „Ne, vi, teniente, ankoraŭ restos momenton ĉi tie. Viaj tri companeros vidos pli ol sufiĉe.“

De nun nek li nek la aliaj ĉe la bivakfajro okupiĝis plu pri la leŭtenanto, kiu seninterrompe kaj kun abruptaj kaj eksaltemaj gestoj rigardis en la nokton tien, kien foriris la muchachos kun la tri aliaj. Troviĝis tie kelkaj grandaj bivakfajroj, sed li ŝajne tamen ne vidis tion, kion li intencis vidi.

Pasis certe nur dek minutoj, kiam la muchachos revenis sen la tri vizitantoj. Ili ĵetis sakon antaŭ si sur la teron. La sako estis kunligita per bastŝnuroj. Ĝi estis tute kota kaj malseka kvazaŭ ĝi estus trenita tra ŝlima tero.

Generalo mansignis al du muchachos.Per unu salto ili ĵetiĝis sur la leŭtenanton. Kaj kiam ili ree desaltis de li, fluis la sango trans ties vizaĝo kaj laŭ liaj flankoj malsupren. Li ne aŭdebligis sonon, sed nur provis defendi sin. Ili detranĉis lian nazon ĝis la komenco de la ostaro kaj ambaŭ orelojn laŭlonge enmeze.

„La muchachos pro viaj fiaj mensogoj aldone devus tranĉi en viajn lipojn, per kiuj vi alvokis eĉ Sanktan Virgulinon por povi mensogi pli konvinke. Sed viajn lipojn mi bezonas ankoraŭ, teniente Primero Ruben Bailleres. Vi devos heroldi mian sciigon al via jefe divisionario don Petronio Bringas. Kaj por ke mi rekonu vin, kiam mi eble denove vin trafos kaj demandos vin, ĉu vi ankaŭ ĉion tiel sciigis al via generalo, kiel mi sciigis tion al vi, tial mi devis mallongigi vian nazon. Estontece oni nomos vin nur chato, platnazo. Ankaŭ tio estas bela nomo, ĉu ne?“

La leŭtenanto diris nenion. Per sia ĉemiza maniko li forviŝis la sangon, kiu fluis en lian buŝon kaj laŭ la kolo malsupren. Li ne aŭdigis dolorsonon. Sed Generalo sciis aŭ facile povis imagi, ke la leŭtenanto en tiu momento forgesis ĉiujn dolorojn kaj pensis nur pri la horo, kiam li havos Generalon kiel kaptiton antaŭ si, tiel, kiel li kaŭris nun antaŭ li. Kvankam ne estis certe, ĉu li iam kaptos Generalon, la pensado pri tio tamen treege bonfartigis lin.

„Mi povus pendumi vin, teniente“, parolis Generalo plu „sed mi havas gravajn sciigojn al don Petronio. Kaj vi estas la plej bona herolda rajdisto, kiun mi povus trovi. Viaj ĉevaloj staras en la ranĉeto La Primavera. Morgaŭ frue je la oka aŭ naŭa vi jam povos esti ĉe via bataliono. Tial mi kunprenigos ĉi tiun sakon al vi. En la sako estas la matenmanĝo, kiun mi sendas al via jefe, kiel agnoskon, ke li pensis pri mi kaj sendis al mi tri oficirojn kaj serĝenton, por ke ili demandu pri mia bonfarto. Aŭ ĉu ankaŭ la kvara el vi estas eĉ leŭtenanto? Sed tiukaze la tri aliaj ja ne havus serviston por la ĉevaloj.“

Generalo tiris kruĉon kun kafo el la bivakfajro kaj plenverŝis trinkujeton, kiun li ĉirkaŭtenis per ambaŭ manoj, kvazaŭ li volus varmigi sin per ĝi. Kelkajn fojojn li kirlis la kafon. Tiam, kiam ĝi iomete malpli varmegis, li trinkis plurfoje.

Pli kaj pli da muchachos venis al la staba fajro. Ili urĝis por veni tute proksimen, por ke ili aŭdu ĉiun vorton el tio, kion Generalo intencas sciigi al la divisionario de la federacia armeo.

Don Petronio staras kun du batalionoj da infanterio kaj mitraltaĉmento proksime malantaŭ La Pena Alta, kie li kaŝiĝas kaj atendas, ke mi trotu kun mia armeo en ties malvastan vojon. Diru al li, ke mi ne povos plezurigi lin per tio, ĉar mi ne iros en kaptilon, kiu estas metita tiel stulte.“

La leŭtenanto gapis fikse al Generalo, kvazaŭ li vidus ekaperi fantomon malantaŭ li.

„Li volonte volus logi min al Las Margaritas por ataki min eĉ de la flanko. Sed tion mi vere ne povas akcepti. Mi atendas lin ĉi tie, ĉar vi ja nun konatiĝis al la loko. La olda virkapra putinamiko, kiu fikas sian propran patrinon de antaŭe kaj malantaŭe kaj eĉ fikis sian avinon, tiel kiel ankaŭ vi, hundido, ja eble eĉ ne timas pedikohavajn kotajn stinkantajn fiulojn, kiel estas ni, ĉu? Ja kia malgaja fetora filo de pusohava hundino estas via divisionario, se li kuraĝas ataki nin nur tiukaze, se ni firmpinĉiĝis en marĉa interroka pado? Se li estas granda soldato tia, kia havas siajn kacajn ovojn ĝuste pendante, kaj se li volas havi rajton je siaj ordenoj, jen venu la putinfilo ĉi tien kaj vergu nian pugon. Kaj ja tute ne forgesu diri al li, kion mi pri li pensas, kaj ke ties patrino estas olda soldatoputino, tiel, kiel ankaŭ via patrino,kaj ke ambaŭ vi estas virkaproj trovitaj inter hundoj, alikaze vi ja neniam naskiĝus.“

La leŭtenanto pro la senmezure troigitaj ofendoj koleriĝinte tiom, ke li tute forgesis, kie li troviĝas, eksaltis kaj per unu salto li tuj proksimis de la Generalo.

Generalo samtempe eksaltis. Neniu el la muchachos enmiksiĝis. Eble tial, ĉar ĝi okazis tiel suprize aŭ tial, ĉar ili pensis, ke tio apartenas al la programo.

La leŭtenanto eksvingigis pugnon. Sed antaŭ ol li povis bati Generalon sur la vizaĝon, li havis jam ties pugnon per ĉiuj fortoj elpafitan sur la mentono. La leŭtenanto ŝanceliĝis malantaŭen kaj falis preskaŭ precize tien, kie li antaŭe kaŭris.

„Domaĝe, ke vi ne havas vian revolveron ĉe vi, ĉu? Tion vi ja nun pensas, ĉu ne?“ demandis Generalo. „Vi ne estas la unua oficiro, kiun mi boksis sur la grimacon. Tial mi estas nun ankaŭ la generalo de la muchachos, kiuj ne estas tiel mizeraj sklavoservistoj kiel tiuj, kiujn vi rajtas bati sur la vizaĝon, kaj kiuj ne povas defendi sin. Kion mi pensas pri via jefe kaj pri vi kaj viaj patrinoj, tion vi scias nun. Kaj se via diviziestro ne estos ĉi tie post kvar tagoj kaj ne lasos buĉi sin de ni, de la pedikohavaj kaj kotaj indiĝenaj banditoj, tiukaze li ne plu renkontos min ĉi tie. Tiukaze mi marŝos en granda duoncirklo ĉirkaŭ Balun Canan kaj marŝos al Shimojol por ataki ĝin. Ankaŭ ĝi estas bela riĉa urbeto, kie ni havos multe da diversaj ĝojoj. Kaj poste plu al Huninquibal, post tio mi prenos tiun Yalanchen kaj poste Tsobtajalon, poste Acayan-on, poste Nihiĥon kaj lastfine Socton-on. Kaj post tio sekvos la atako al Tullum, kie ni vizitos la guberniestron, se li ne estos jam forvojaĝinta pro nuptofesto. Eble ni ankoraŭ ŝanĝos niajn planojn. Sed tion mi diras al vi nur por ke vi sciu, ke mi ne devos iri al La Pena Alta, kie estas metita la kaptilo. Tio estas ĉio, kion vi devos sciigi al via jefe. Kaj se vi forgesos vorton kaj ni kaptos vin denove, jen ankaŭ la du aliaj duonoj de viaj oreloj malsupreniĝos. Kaj ne forgesu sciigi al la diviziestro tion, kion mi rakontis pri lia putinpatrino.“

Generalo eltrinkis sian trinkujon kaj elverŝis la kaforekrementon.

„Kiu havas por mi dikan cigaron pretan?“ li demandis ĉirkaŭrigardante.

„Por ke vi ne eraru pri la vojo, mi kunsendos al vi du el niaj muchachos ĝis vi estos proksime de la ranĉeto, kie atendas viaj ĉevaloj.“

La leŭtenanto ekstaris. „Ki estas miaj companeros?“ li demandis.

„Ili ankoraŭ inspektas niajn arsenalojn. Unue ili rigardis al si la trezorojn de supre, nun ili rigardas la belojn de malsupre. Tial ili provizore ankoraŭ restados ĉi tie. Verŝajne ili restos ĉiam ĉi tie. Neniu el ni invitis ilin. Morgaŭ, dum la matenmanĝo via diviziestro ja diros al vi, ĉu li volas kunpreni ilin de ĉi tie kun sia bataliono aŭ ĉu li lasos fari al ni la ĉirkaŭvojon. Kaj antaŭ ol vi foriros, ne forgesu diri „Muchas Gracias!“ por la frijoles, la tortiljojn kaj la kafon. Vi ĉi tie estis bone prizorgataj. Ĉu ne?“

Sen respondi vorton la leŭtenanto turnis sin kaj sekvis al ambaŭ muchachos, kiuj survojigu lin.

9

Apenaŭ la tri viroj foriĝis nokten, la muchachos jam komencis ekscitiĝi ĉe la bivakfajro. „Sed, hombre, Generalo, de kie vi scias ĉion tion? Ĉu estas vere, ke la federales atendas nin post la rokoj? Kial vi sciis, kiuj estas tiuj kvar?“

„Tio estas tute facila“, respondis Generalo, ekbruligante sian cigaron, kaj ankoraŭfoje plenigante sian trinkujon per varmega kafo. „Eble pli facile ol vi povas imagi tion, mi faris tute nenion. La informoj iris kvazaŭ per si mem en miajn brakojn. Venis aŭtentikaj peonoj en la kampadejon. Tri el ili. Ne de Las Margaritas. De alia bieno. Sed ili estis peonoj ĝustaj kaj ne spionoj. Jam post minuto mi sciis, ke ili estas aŭtentikaj muchachos. Tial vi ankaŭ ne vidis ilin. En la kampadejon, ĉi tien enmezen, venis neniu el ili. Ili kuŝis ekstere en la vepro, tre malproksime de niaj eksteraj patroloj. Tri aŭ kvar horojn ili kuŝis tie kaŝite en la vepro, antaŭ ol ili certis, ke mi estas tiu, kiun ili serĉas. Mi estis tie ĉe la ekzercado kaj trejnado en la vepro. Kiam mi estis sola dum momento kaj la muchachos saltante moviĝis antaŭen, mi aŭdis mallaŭtan vokadon: „Hehe, aŭskultu foje, frateto, ni volas paroli kun vi!“ Mi lasis plu salti la virojn tie ekstere kaj ekzerci celi kaj iris kun la peonoj profunde en la ĝangalon. Ili venis por averti min pri la almarŝo de la trupoj kaj rakontis al mi pri la malvasta interroka vojo, en kiun ni trotu por la plezuro de la federales. Ili havis ankaŭ sciojn pri la kvar maskitaj oficiroj.“

Kolonelo laŭte ekridis. „Tiukaze kompreneble ĉiu povas plani, se li havas tiajn bonajn spionojn.“

„Al vi ili eble ne venus, Kolonelo“, opiniis Generalo, rikane rigardante lin de flanko.

„Kial ne same tiel bone al mi?“

„Vi ne aspektas tiom konfidige, kiom mi. Kio plej multe ekscitis min, tio ne estis la bona mesaĝo, kiun ili heroldis al mi. Kio ĝojigis mian koron, tio estas antaŭ ĉio la fakto, ke je la unua fojo dum nia ribelo peonoj libervole venis al ni kaj helpis nin neatendite, sed des pli bonvenigate. Tio estas bona signo pri tio, ke la revolucio nun iom post iom komencas vagi fantome eĉ en la kapoj de tiuj timigitaj kaj timemaj peonoj. Se iam venos la centmiloj de peonoj al ni, kaj se ili iam komencos tute per si mem ribeli en la hejmaj bienoj, tiam la venko de la revolucio estos certigita, ankaŭ se la batalo ankoraŭ daŭros du aŭ tri jarojn.“

„Tion mi ne povus diri eĉ je joto pli bone ol vi, Generalo“, diris Profesoro kun longe daŭranta oscedo. Li ekstaris, serĉis sian maton kaj sian lanokovrilon kaj rampis malantaŭ arbuston por tie pasigi la nokton.

„Mi ne komprenas multe pri la militarto“, opiniis finfine Matiaso, kiam ŝajne neniu plu parolemis, „sed mi pensas, Generalo, ke vi faris azenaĵon.“

„Kiun azenaĵon vi do opiniias?“, demandis Generalo, kiu jam parte endormiĝis, tamen restis kaŭranta ĉe la bivakfajro kaj suĉadis sian cigaron. Li demandis tiel, kvazaŭ li ne atendus respondon, kvazaŭ la demando tute aŭtomate glitis el li.

„Vi ne devis diri al la leŭtenanto, kion vi celas.“ „Azenaĵo, ĉu? Mi faris azenaĵon, ĉu? Nu do, kial ne ankaŭ mi foje rajtu permesi al mi azenaĵon, se jam tiom da azenaĵoj estas faritaj de ni kaj eĉ pli fare de la malbenitaj cabrones kaŭrantaj malantaŭ La Pena Alta ĉe la interroka pado. Azenaĵoj, he. Mi devis rakonti ion al li, por ke li nun tute ne plu trovu la fadenon pri tio, kion ni faros. Se mi ne estus dirinta ion pri liaj planoj, kiujn mi konas, li ne zorgus sin kaj ekmarŝus al ni. Sed nun li ne plu certas, kion li faru. Kaj kion faros la olda grasa suĉfrandulo de dikfingroj? Li galopigos batalionon ien kaj alian aliloken, ĉar li ne scias precize, kie ni ekaperos. Kaj la kompatindajn peonojn, kiuj aŭdace venis ĉi tien por diri al mi ĉion tion, oni certe enfosos ĝis la nuko kaj poste disstamfados, se ili ne precize povos klarigi, kie ili estis dum la tuta tago. Espereble ili ankoraŭ havos sufiĉe da sprito en la kapo, por ke ili sciu, kion rakonti. Ili povus ja diri, ke ili postkuris forkurintan bovinon. Ĉe la diablo, muchachos, mi ja nun lacegas.“

Tuj poste la muchachos aŭdis lin ronki. Fidel ekstaris, serĉis kovrilon, per kiu li kovris lin kaj poste li ŝovis selon sub ties kapon. Generalo etendis bonfarte la gambojn.

Kelkaj piedfingroj elstaris; ĉar la botoj iam apartenintaj al kapitano estis tro malvastaj, kaj li devis entranĉi ilin ĉe la flankoj kaj ankoraŭ eltranĉi kelkajn truojn, por ke la piedfingroj havu spacon.

La muchachos rapide translokigis la bivakfajron pli malantaŭen, ĉar Generalo puŝis siajn botojn amplekse krustigitajn per seka ŝlimo en la fajron, kie la ledo komenciĝis ekbruleti.


Rimarkoj

divisionario = diviziestro de armea parto

jacalitos = simplaj kabanetoj


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.