|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
„TIERRA Y LIBERTAD!“ Per tiu ĉiu batalkrio sude de la respubliko marŝis armeo de indiĝenoj el la ĝangalo por renversi la diktaturon kaj konkeri la landon kaj la liberon por si.
Kia ajn simpla kaj konciza tiu batalkrio estis, ĝi sonis por la marŝantoj kiel heroa kanto.
Tion, kion ili sentis en sia premiteco kaj en sia kompatinda nescieco pri poezio, pri sia sopiro je beleco, je deziro pri paco, pri amo al homoj kaj kreitaĵoj, pri natura kredo pri neskuebla justeco, kiu ie devas esti trovebla, kaj kion ili sentis pri profunda funebro pri kamaradoj, kiujn oni fie murdis aŭ bestaĉe torturis ĝismorte, ĉio ĉi kaj multe pli de tio, kio nekonscie dormis en ili, ili kapablis esprimi en tiu batalkrio. Eĉ, kvankam ili kiel kunigita amaso pelata de la sama volo, suprenetendis siajn pugnojn per unu fojo, kvazaŭ ili volus instigi Dion ne forgesi ilin, kaj ili samtempe elkriegis kun unuecigita voĉo universen, ke tio eksonis kvazaŭ ĵetiĝus giganta ondo de la maro kontraŭ la rokojn, elsentis tamen ĉiu unuopulo el ili klare sian propran voĉon, ĉar ĉiu sentis tiun en sia animo, kvazaŭ ĝi estus la prapropra kaj prae persona preĝo.
Popolkantoj, bele sonantaj rimoj, politikaj kaj patriotaj frazaĉoj perdas tuj sian sencon kaj sian signifon kaj evidentigas sian stultecon en tiu momento, kiam oni esploras ilin sobre kaj sinsekve pripensas ilin. Kaj ja eblus, ke ankaŭ tiu militkrio de ribelantaj indiĝenoj sen antaŭjuĝo esplorata solviĝus en nurajn sensignifajn vortojn.
Kiam iliaj suferoj, iliaj turmentoj, malhavoj kaj sendefendeblo kontraŭ la mastroj, do al la mahagonkoncesiistoj kaj ties vasaloj en la ĝangalo, fariĝis tiom neelteneblaj, ke ili ekkonis - kaj ĉiuj strange preskaŭ je la sama tempo kaj samtempe en la plej malproksimaj regionoj de la tropikaj praarbaroj - ke estas pli bone kaj pli hominde perei en ribelo ol vivi ankoraŭ pli longe sub tiaj humiligoj kaj turmentoj, jen ili ekagis kun emfazo. Ili ekagis plenaj de energio por fari laste finon al ĉio ĉi, aŭ finon al sia propra vivo aŭ finon al la vivo de siaj tiranoj.
Spite al la suferoj kaj humiligoj konserviĝis en ili ankoraŭ resteto da kompreno pri ilia mizera situacio. Vidalvide kun la birdoj de la ĝangalo kaj eĉ kun milionoj de insektoj, kiuj ĉiuj kun libero kaj vivĝojo alvenis kaj foriris tiel, kiel plaĉis al ili, ili perdis neniam la sopiron pri libero.
Unue timeme, heziteme kaj nesekure; tuj poste forte kaj energie, ili fine decidis sin por la ribelo.
Kiam la komenco estis farita, ĉio okazis pli rapide ol ili kiam ajn aŭdacis pensi.
La posedantoj, adminstrantoj kaj inspektistoj de la monterioj, kiuj sekve de sia potenco kaj krueleco estis pli timataj ol eĉ la ĉiopotenca Dio, ŝrumpis en la unuaj horoj de la ribelo, tuj kiam ili vidis, ke ilia aŭtoritato disrompiĝis eĉ en la plej timigita kaj plej tradraŝita bovisto-knabo, al senhelpaj kompatindaj pupoj, kiuj ŝajne subite forgesis kiel paroli, kiel moviĝi kaj kiel akcepti kun deco sian delonge merititan justan pagon.
Dum mallonga batalo ili mortbatis ĉiujn, kiuj ne apartenis al ili, do al la ribelantaj indiĝenoj. Ĉe tio la ribeluloj konkeris kelkajn armilojn. Ili ne estis multaj. Estis ĉirkaŭ dudek kvin revolveroj, ne ĉiuj bonkvalitaj. Proksimume dekdu ĉasfusiloj. Kelkaj el ili nefidindaj kaj tute rustitaj en la eterne varmege malseka klimato de la ĝangalo. Aldoniĝis ankoraŭ kelkaj malpezaj birdopafiloj kaj dek malnovaj hispanaj pafiloj buŝe ŝarĝendaj. La akiritaj malmultaj municioj estis malegalaj laŭ kalibro tiom, kiom estis la armiloj.
Sed ĉiuj muchachos portis kiel bonegajn armilojn maĉetojn, veprotranĉilojn, hakilojn kaj toporojn. Tiujn armilojn ili kapablis trakti pli bone kaj pli lerte ol ripetkarabenojn, ĉar ili estis devigitaj ĉiutage batali per tiuj maĉetoj kaj toporoj kontraŭ la ĝangalo.
Kompare al la moderne armitaj federaciaj trupoj kaj al la trupoj de la rurales, la ribelantaj mahagonlaboristoj kompreneble ne povis paroli pri laŭorda armiteco. Kontraŭ la oficialaj trupoj ilia kuraĝo, ilia malamego, ilia sovaĝa kolero kontraŭ siaj subigantoj devis anstataŭi tion, kio mankis je armiloj. Tion sciis ĉiu el ili. Kaj ĉiu rigardis tiun malamegon kaj tiun koleregon kiel pli grandan batalvaloron ol superfluon je municio.
Rimarkoj
muchachos = knaboj, junuloj, eŭfemisme: servistoj
rurales:sub Porfirio Diaz ili estis policaj helptrupoj de la registaraj polictrupoj (federaloj) kaj gardotrupoj de la diktaturo.
Tierra y libertad! = Tero kaj libero!
En la diktaturo neniu estis pli timata - escepte de la diktatoro, El Caudillo - sed ankaŭ neniu pli malamata ol la rurales.
La rurales estis ŝtat- kaj rurpolico provizita per rajdobestoj, la speciala armilo de la diktatoro, kiu de tempo al tempo ne estis tute certa pri la lojaleco de la oficiroj de l’ federacia armeo. La rurales, precipe timataj de ribelantaj kaj strikantaj laboristoj, estis elektita trupo el viroj kaj servosoldatoj de oficiroj. Ili estis bonege armitaj, bone dresataj kaj flegataj kaj pagataj. Centojn de junaj viroj oni envicigis en la trupojn speciale pro ties sadistaj instinktoj. Por la agoj kaj faroj, arestoj kaj ekzekutoj faritaj de la rurales iliaj oficiroj respondecis al neniu juĝisto, sed nur al El Caudillo, al la diktatoro mem. Ili estis la ilo de l’ teroro kun kies helpo El Caudillo ĉiun, ankaŭ la plej etan reziston aŭ kritikon kontraŭ ties regado senkompate kaj senpardone subigis. Se, kiel okazis en pluraj strikoj de la tekstilindustriaj laboristoj, la oficiroj de la armeo rifuzis, post subigo de striko entrepreni bestaĉan buĉadon kontraŭ la humiligitaj kaj venkitaj gelaboristoj, kiel tio estis komandita al ili fare de El Caudillo, oni sendis rapidmarŝantan trupon de rurales en la regionon. Kaj kion la oficoroj de la armeo rifuzis fari, la rurales tiam entreprenis, kaj ili entreprenis tion per tia brutaleco, ke ili indulgis neniun, kiu havis la malbonŝancon troviĝi en tiu fabriklaborista vilaĝo aŭ en tiu urboparto, kiu estis encirkligita de la rurales. Ĉu laboristoj kaj nelaboristoj, ĉu inoj, infanoj, maljunuloj, malsanuloj, neniun diferencon oni faris. Kaj tio ne okazis dum striko, sed ĝi okazis tagojn, ja ofte du semajnojn post la fino de striko, kiam la laboristoj jam revenis en la fabrikojn kaj la loko ree tute trankvilis. Ĝi estis la pun-kaj venĝotribunalo, kiun la diktatoro ordonis kiel averton al ĉiuj, kiuj ne konsentis rilate al la avantaĝoj de la ora kaj glorriĉa erao, kiun li, El Caudillo, donis al la popolo. Renkonti batalionan duonon de tiu ĉi rurales en la marŝo devis signifi laŭ prudenta juĝo de ĉiu prudenta viro la sekuran pereon de la ribelularo de ĝangalolaboristoj, kaj per ties neniigo la rapidan finon de la revolucio en la regionoj de l’ ĝangalo.
Rimarkoj
El Caudillo = La gvidanto
Kvankam la militkrio de la muchachos, kiuj leviĝis por faligi la diktaturon, ŝajnis klara kaj evidenta, se ĝi estis kriita plena de entuziasmo, ĉiuj homoj fariĝus preskaŭ senvortaj, se iu demandus ilin, kion ili do propre imagas pri tero kaj libero, por kiu batali ili decidis sin.
Ĉiu unuopulo el ili portis en si alian pure individuecan ideon pri tierra y libertad. Ĉar por ĉiu el ili tero kaj libero signifis ion alian laŭ ties deziroj, afliktoj, rilatoj kaj esperoj.
Kelkaj el ili, venditaj kiel kontraktlaboristoj en la monteriojn pro propraj ŝuldoj aŭ pro ŝuldoj de sia patro aŭ por nepagitaj policaj punoj aŭ tribunalaj punoj aŭ kiel garantiantoj por nepagikapablaj parencoj mortintaj, posedis en sia hejmlanda vilaĝo pecon da propra tero, kiun ili amis kaj kiun ili ŝanĝus por neniu alia konkerita terpeco, eĉ se ĝi estus pli bona kaj pli riĉa. Por tiuj homoj la batalkrio ŝajne tute ne havis signifon, ĉar ili jam posedis terpecon. Sed, por povi kultivi sian terpecon kaj por povi ĝui la produktojn de sia laboro en paco kaj trankvilo, por tio mankis al ili je libero.
Kaj mankis al ili je libero kontraŭ miloj de koruptaj oficistoj de ĉiu speco, grandaj kaj malgrandaj, breditaj de la diktaturo por ties protekto kaj konservo, kiuj devis esti grasigitaj por ke ili ne fariĝu danĝero por El Caudillo. Neniu juĝisto eldiris verdikton kontraŭ ili. Se okazis, ke iliaj agoj efektive tro kriis ĉielen, oni senkulpigis ilin per tio, ke oni diris, ke ili agis tro fervore por la intereso de la ŝtata bonfarto kaj pro sindono al sia adorata El Caudillo.
Kiu ajn el tiuj, kiujn oni liberigis de tiuj parazitoj, rajtigite povis diri, ke li nun scias, kio estas libero.
Por aliaj tierra y libertad signifis la nemalhelpatan liberon rajti reiri al siaj gepatroj, al siaj edzinoj, al siaj infanoj, al siaj fianĉinoj, al siaj amikoj kaj parencoj, al siaj hejmaj vilaĝoj. Pluaj aliaj rigardis tiun tierra y libertad kiel la simplan rajton labori tie, kie plaĉas al ili kaj por tiu, kiu bone traktas ilin kaj por salajro, kiun ili rigardis kiel justan.
Por la plimulto el tiuj indiĝenaj mahagonlaboristoj, kiuj estis naŭdek procentoj el la homoj de la kamparo, densiĝis la nocio libero al la simpla kaj klara deziro simple esti lasata en paco de ĉio, kio nomiĝas registaro, ŝtata bonfarto, amo de la patrio, altigo de la produktado, ekonomia ekspansio, konkero de la merkatoj, obeo, devoj kaj rajtoj, fleksebla enmeto en la popoltuton kaj kio ajn plu ekzistas el tiuj senpensaj kaj sensencaj kaj absurdaj virtoj, kiujn oni dorlote grasigadis en la diktaturo por stultigi la cerbojn de la regatoj kaj malhelpi al ili rigardi tien, kie la radiko de ĉiuj aĉaĵoj trokreskas.
Se ili kriis pri libertad, la muchachos esperis, ke ili, post gajnita batalo pri la libero, povos aranĝi sian vivon laŭ sia propra maniero, nemolestate de viroj, kiujn ili ne povis konfidi, ĉar ili komprenis nenion pri ties bezonoj kaj zorgoj kaj ne penis ekkompreni ilin, sed ĉiam kaj ĉiam nur alvenis kun notfolietoj, kiuj estis plenigendaj kaj pagotaj. La liberigontoj volis ĝui la produktojn de sia dura laboro sole; kaj ili ne volis esti prirabataj de cent aŭ eĉ pli da publikaj oficejoj je parto de tiuj produktoj aŭ je konsiderinda parto de sia laboro por celoj, kiuj estis por ili tute sensencaj kaj senvaloraj kaj kiuj servis nur por tio, doni al El Caŭdillo pli da okazoj kaj rimedoj plenblovi ties regadon en ties ora erao.
Kiel ajn neprecizaj la nocioj tero kaj libero por la ribeluoj estis, ili sentis tamen instinkte ĝuste kaj tute ĝuste, kion ili celis. Kaj kion ili celis, tio estis ne plu esti regataj kaj ne plu komandantaj. Partopreni je la grandaj kulturaj valoraĵoj de la civilizacio tiel, kiel postulis tion la industria proletaro de la civilizitaj landoj, tia deziro estis fremda al ili. Ili ne komprenus tian postulon eĉ tiukaze, se oni provus klarigi tion al ili dum tagoj aŭ semajnoj. Ili sciis nenion pri demokratio, socialismo, organizo. Kaj se iu eĉ parolus pri tio, ke ili postulu lokon en la parlamento aŭ en la kongreso de la nacio, ili pensus pri tiu, kiu konsilis tion, ke li estas trompisto, kiu volas nur konfuzi ilin kaj sendube ili respondintus: „Kial koncernu nin parlamento kaj kongreso? En paco oni lasu nin, ĉe la diablo, kaj nun foriĝu de ĉi tie, mensogistoj!
La malinda, hontiga kaj kruela traktado, kiun ili kaj ankau ĉiuj aliaj anoj de la sama socia rango suferis en la longaj jaroj de la diktaturo, ŝanĝis la ribelulojn karaktere profunde en ĉiu rilato.
El pacemaj agrokulturistoj, lignohakistoj, karbobruligistoj, potistoj, kovrilteksistoj, ĉapelplektistoj, tanistoj aŭ matofaristoj, kiuj havis neniun alian vivcelon krom sen molesto rajti labori, kultivi sian terpecon, bredi sian bestaron, porti siajn varojn sen ĝeno al la foirplacoj, fondi familion, havi infanojn, ĉeokaze festi feston kaj unufoje aŭ dufoje dum jaro migri al la grandaj ferias de la federaciaj ŝtatoj kaj poste oldiĝintaj morti kviete kaj en paco kaj en la rondo de bonaj amikoj kaj najbaroj, la diktaturo sukcesis fari homojn venĝavidajn, kontraŭstaremajn, eterene misfidajn, kverelemajn, hipokritajn , brandavidajn sovaĝulojn. Tial, kaj nur tial pensis tiuj sovaguloj, post kiam la ribelo foje ekis, pri nenio alia krom detrui ĉion, al kio ili proksimiĝis kaj senkompate neniigi ĉiun, kiu havis uniformon aŭ nur uniformĉapon sur la kapo, kaj ĉiujn tiuj, kiuj laŭ ofico aŭ profesio devis esti rigardataj de ili kiel turmentistoj kaj subigistoj.
Kiel neplenaĝajn sklavojn, kiu rajtis malfermi la buŝon nur tiukaze, se oni demandas ilin, oni traktis ilin. Kaj same al tiaj sklavoj, kies katenoj subite disŝiriĝis, ili nun kondutis.
La bestaĉoj kun homaj vizaĝoj torturis kaj skurĝis, humiligis ilin kaj batis ilin sur la buŝon. Kaj kiel bestaĉoj ili tiam eksvarmis por detrui la landon kaj mortbati ĉiun, kiu ne apartenis al ilia klaso.
Se tiam iutage ĉio estos detruita kaj dezertigita ĉio, kion kreis El Caudillo per ilia sango, per ilia ŝvito, per ilia mizero , per iliaj afliktoj kaj ploroj, la oran eraon de la respubliko, tiam ili iros hejmen, kontentigitaj pri sia venĝo, reen al siaj loĝlokoj, vilaĝoj, setlejoj kaj kabanoj kaj de tiam vivi pacan vivon laŭ ilia plaĉo.
Estis antaŭvideble, ke la fariseoj kaj skribistoj el ĉiuj landoj en siaj priskriboj kaj historiaj esploroj metus ĉiujn bestaĉajn agojn ekzercitajn sur la flankon de la sovaĝuloj, kiuj ne komprenis la grandan tempon, en kiu ili vivis.
Kaj estis samtempe antaŭvideble, ke la sentronigitaj tiranoj kaj ties admirantoj tie kaj ĉie en la mondo, kiam ĉio ĉi estos pasinta, sciigos al la frapatentigita mondo, ke nun ĉiu povas vidi kaj kompreni, kial la diktaturo pravis tiel trakti la sovaĝulojn, kiel ili traktis ilin en la diktaturo, kaj kial la diktaturo, fereca kaj senkompata diktaturo estas la sola speco de regado, per kiu oni povas regi plej avantaĝe por sia propra utilo popolon konsistan el sklavoj kun nura sklavsento. Surtereniĝu la dekadenta putranta demokratio!
Vivu la vivofreŝa kaj plijuniga diktaturo!
La ribelularo havis preskaŭ sescent virojn. Neniu nombris ilin precize. Estus estinte malfacile ricevi precizan nombron.
Ĉiutage dum la marŝo tra la ĝangalo aliĝis tie kaj tie sur la padoj malgrandaj grupoj aŭ izolitaj homoj, kiuj dizertis el la plej malproksimaj distriktoj de la ĝangalo, kie ili laboris, jam antaŭ ol komenciĝis la ĝenerala ribelo en ĉiuj monterioj. Ankaŭ peonoj, kiuj fuĝis de bienoj kaj poste kaŝis sin en la regionoj proksime de la ĝangalo, uzis la okazon je daŭro liberigi sin el sia ŝuldodependeco kaj ili marŝis bonhumore kun la armeo, feliĉaj, ke ili renkontis la ribelulojn, pri kiuj penetris kelkaj nebulaj kaj neklaraj onidiroj en tiujn regionojn.
Dum la komplika marŝo tra la granda ĝangalo multaj perdiĝis. Kelkaj dronis ĉe la travado de rivero, kelkaj sinkis en marĉojn kaj ŝlimojn; aliajn voris malario dum unu tago, kelkajn mordis serpentoj kaj pikis venenaj insektoj; pluaj estis mortbatitaj per la hufoj de timigitaj ĉevaloj aŭ muloj, kiam ili troviĝis sur malvastaj montaraj padoj, kaj ili rapide falis en la abismojn. Pluaj aliaj mortis pro vundoj, kiujn ili ankoraŭ havis sur la korpo pro sia laboro aŭ pro torturoj, kiujn iliaj kamaradoj ne povis kuraci. Tial ŝanĝiĝis la kvanto de la homoj ĉiutage. En la trupo marŝis ankaŭ konsiderinda kvanto de inoj kaj knabinoj kaj certe dudek kvin infanoj aŭ eĉ pli da ili, jen familanoj de la laboristoj, kiujn oni vendis en la monteriojn. Tiuj inoj kaj infanoj ne forlasis siajn edzojn, patrojn, fratojn kaj nevojn kaj libervole migris kun ili en la ĝangalon.
La armeon gvidis juna viro, kiu havis dudek unu jarojn. Li nomiĝis Juan Mendez aŭ almenaŭ nomis sin tiel, sed ĉiuj muchachos simple nomis lin Generalo.
Li apartenis al la grupeto de la laboristoj, kiuj komencis la ribelon. Ĉar li posedis militistan kvalifikon, estis tute normale, ke oni konfidis la ĉefkomandon de la armeo al li.
Laŭ sia raso li estis indiĝeno de la regiono La Huasteca, laŭ la aspekto miksita kun iom da hispana sango. Kiam li aĝis dekses jarojn, li aliĝis libervole al la armeo. Tie li rapide fariĝis, ankoraŭ antaŭ ol li estis deknaŭjara, serĝento. Li instigis sian plej ŝatatan fraton, kiu estis kelkajn jarojn pli juna ol li, same fariĝi soldato kaj aliĝi en la sama bataliono. Dum soldata servo li permesis al si neakuratecon sen granda sekvo.
Sub kutimaj cirkonstancoj oni punus tian neglekton per du tagoj da aresto aŭ per kelkaj malagrablaj kromaj gardostaroj. Kamaradece sentanta leŭtenanto malice insultus lin per vortkanonado kaj poste la delikto estus forgesita. Sed en la diktaturo oni estis levinta la superrangulojn kaj en la federacia armeo kaj des pli ĉe la rurales, pli kaj pli en la rangon de seneraraj sanktuloj, kiuj devis anstataŭi Dion surtere. La subranga soldato kontraŭ sia superrangulo posedis neniun alian rajton krom blinde obei kaj silente akcepti, kion oni ŝarĝis sur lin. Tiel okazis, ke la knabo pro tiu neglekto fare de oficiro, kiu eble estis eĉ ebria, estis kape trempita en akvositelon kaj per ties botoj tenita tiom longe sub la akvo ĝis li dronis. La murdiston oni ne punis, sed li ricevis en la ordono por la tago laŭdantan mencion por tio, ke li agis en la intereso de severa disciplino , tiel kiel estis lia devo, ĉar la disciplino estis la plej sankta sakramento.
La serĝento ankoraŭ ne tute estis stultigita en la senco de la diktaturo, eble ĝuste tial, ĉar li estis pli indiĝeno ol pacienca soldato. Li forgesis dum horo la diosimilecon de la oficiro kaj mortbatis lin sen senti eĉ la plej etan penton pri sia ago. Tiu ago necesigis, ke li devis dizerti kaj translasi ĝin al la armeo, kiel ĝi evoluu plu sen lia kunhelpo.
Lia plej bona kamarado en la bataliono estis kaporalo, tiel kiel li, kun indiĝena deveno. Li estis la ununura viro, al kiu li konfidis tion, kion li faris, kaj kie li kaŝis la kadavron de la idolo por gajni tempon por la fuĝo. Al la kaporalo valoris fidela amikeco pli ol la amo al la patrio kaj krome pli ol la solena ĵuro de fideleco, kiu estis tiel indiferenta al li kiel al ŝnurdancanta simio eksedziĝo en Tlaxcala. „Sciu, Juanĉjo“, li diris simple al sia kamarado, „mi iros kun vi, la tuta de Dio damnita armeo iru kun kondamno en la inferon kaj kun la tuta stinkanta feko pri amo al la patrio, kaj patria honoro, kiun, pro mi, la hundoj pripisu, se ili volas, tio ne interesas min.“ Tiel ambaŭ ekmarŝis.
Ili havis la intencon fuĝi al Honduro aŭ al San-Salvadoro. Nur for de tiu ĉi sankta patrio. Sur la vojo ili renkontis varbitan trupon de indiĝenaj laboristoj, kiujn oni forpelis kiel kontraktlaboristojn en la monteriojn. Ili lasis varbi sin por tiu trupo. En la monterioj neniu serĉos ilin kaj des malpli forkondukos ilin de tie, tute egale, kiu serĉus ilin kaj kion ili krimis. Tiu, kiu estis kontraktlaboristo en monterio, havis dekfoje pli aĉan sorton ol iu en pundomo aŭ en El Valle de Muerte, en la timata koncentrejo por politikaj kaptitoj, el kiu nur malofte iu revenis, kaj se li revenis, li estis disrompita dum la tuta resto de sia vivo.
Tiun kaporalon, kiu nomiĝis Lucio Ortiz, Generalo nomumis kolonelo de la armeo.
Kiel sian estron de la ĉefa stabo li nomumis la kamaradon Celso Flores, kiu estis cocil-indiĝeno. Celso laboris kelkajn jarojn kiel hakisto en monterioj, kvankam li ne sciis legi kaj skribi. Tiel, kiel ĉiuj mahagonlaboristoj, li tamen posedis grandan naturan inteligentecon. Samtempe li havis la maloftan doton entuziasmigi homojn al la plej ekstremaj fortostreĉoj, plej ofte laŭ indiĝena maniero. Li postulis nenion, kion li ne mem povus fari kaj montri kaj pli bone plenumi ol iu alia, se oni asertus, ke ne eblas plenumi lian ordonon.
Kiel sian provizgeneralon la muchachos nomumis Andreon, celtalan indiĝenon, kiu laboris en la monterio kiel bovoservisto ĉe la fortrenado de la hakitaj trunkoj. Li povis legi kaj skribi kaj akiris spertojn pri certaj ekonomiaj kaj negocaj aferoj, dum li estis unu el la bovoservistoj de la ĉarkaravanoj, kiuj veturigis komercajn varojn kaj veturgastojn de la fervoja stacio ĉe la bordo ĝis distanco de kvarcent kilometroj internen de la federacia ŝtato.
La spirita ĉefa estro, la cerbo de la armeo estis Profesoro, kiel nomis lin la muchachos. Profesoro estis instruisto en mezlernejo. Iom post iom li lernis kompreni la veran situacion, en kiu vivis la popolo sub la diktaturo. Tiel okazis, ke li rifuzis pli kaj pli, pere de postaĵtamburado de la lernantoj - tiel, kiel fariĝis kutima en ĉiuj lernejoj - enkapigi honoradon kaj diigon de la sistemo. Ju pli li vekiĝis des malpli sklavigita li fariĝis anime. Tiel li komencis ĉie, kie li havis la okazon, en la lernejo, sur la strato, en manĝokuirejoj kaj en kafejoj malestime kraĉi pervorte al la diktatoro kaj ties regado, kvankam li sciis, kio okazus, se li ne fariĝus prudenta tiel, kiel liaj profesiaj kolegoj. Foje ekkoninte la situacion ĝuste, li ne plu povis teni fermita sian buŝon. El bone pagitaj dungoj en lernejoj de pli alta grado kaj en la grandaj urboj oni transŝovis lin pli kaj pli malsupren. Ĉiun transŝoviĝon antaŭis kelkaj monatoj en prizono aŭ en koncentrejo.
Lastfine li venis en malgrandan minejan urbon kaj tie oni dungis lin en la plej aĉa popollernejo de la plej suba grado, kiun frekventis la infanoj de la plej povraj kaj plej malbone pagataj minejaj laboristoj. Li estis nur tri semajnojn sur la nova posteno, kiam okazis ĉiuvespere en iu alia aĉa adobe-kabano de la laboristoj renkontiĝo de la gepatroj kaj pli aĝaj fratoj de liaj lernejaj knaboj. Ses semajonojn poste eksplodis jen tie jen tie minogalerio, ja tutaj regionoj en la minoj. Dio estis flanke de la mineros, ĉar ĉiukaze okazis tiel, ke mortis ĉe neniu eksplodo kaj subakvigo de mino iu el la proletoj, sed tre ofte militistaj gardistoj kaj agentoj de la sekreta ŝtatpolico, kiuj en minejoj, kamuflite kiel laboristoj, estis lanĉitaj por malkovri, kial la elminigo malkreskis kaj kiu metis la dinamiton en la malĝustajn bortruojn. Kiam okazis eĉ strikoj kaj malfermaj ribeloj, kiam oni ĵetadis stonojn al la konstruaĵoj de la mineja administrado kaj la polictrupoj komencis suke pafi en la amason de la labormalvolemaj mineros, oni ree arestis Profesoron. Ĉifoje la registaro ŝajne por ĉiam volis detiri lin el la publikeco. Ĉifoje eĉ la patroj kaj fratoj de ties pli fruaj lernantoj de la mezlernejoj ne plu povis atingi mildigon por li, tiel, kiel ili ĉiam povis fari tion kun sukceso ĝis tiam, ĉar ili havis influriĉajn postenojn. Ĉifoje oni envicigis Profesoron en la transporton de la neplibonigeblaj kaj nekonvinkeblaj, kiu estis kondukata kiel aro da negrosklavoj en la dekoka jarcento al El Infierno, jen koncentrejo por politikaj kaptitoj, kiu estis nomata nur tial „la infero“, ĉar neniu pli fortan vorton, per kiu oni povus priskribi tiun ĉi inferon ĝis tiu tago eĉ la plej sprita popoldiranto, ne povis eltrovi. Ankaŭ tie Profeso ne tenis fermita sian provokan buŝon. De tempo al tempo oni tenis ĝin fermita dum sepdek du horoj per buŝoŝtopilo. Oni donis al li nek akvon nek permesis al li ombron sub la tropika suno. Sed apenaŭ oni deprenis lian buŝŝtopilon kaj apenaŭ la kramfo forlasis ties torturitajn lipojn, jen tuj la unua, kion li kriis, estis: ,Abajo El Caudillo! Pereu la gvidanto! Que muere la dictadura! La morton al la diktaturo! Viva la revolucion social! Vivu la sociala revolucio! Sufragio efectivo! Efektiva balotrajto! No Reeleccion! Neniu reelekto! Viva la revolucion del pueblo! Vivu la revolucio de la popolo!“ Kaj tuj oni denove ŝtopis lian buŝon. Kaj tuj oni kunŝnuris lin kiel pakaĵon kaj metis lin sub la ardantan sunon sur la sablon. Fine li sukcesis fuĝi kun kelkaj el la suferkunuloj, el kiuj kompreneble tre multaj aŭ mortis aŭ ree estis kaptitaj kaj poste malrapide torturitaj ĝismorte. Fuĝante li renkontis la kaporalon kaj la serĝenton, kiuj aspektis kiel damnitaj ĉifonuloj kaj ne distingeblis de migrantaj indiĝenaj etkamparanoj. Kaj kun ambaŭ ankaŭ li lasis varbi sin kiel mahagonlaboristo por monterio, atendante esperi la eksplodon de la revolucio, kiu jam ĉie en la lando ardetis, por de tie ekbati en la profundo de la ĝangalo kaj gajni la sudon por la revolucio.
La armeo estis dividita en ok kompaniojn, ĉiu gvidata de kapitano kaj de teniente, do de leŭtenanto, kaj kun kaporaloj kiel grupkomandantoj.
Dum la marŝo tra la ĝangalo marŝis ĉiu kompanio kun tempa distanco de tago ĝis la sekva, parte pro la pli ol cent kvindek ĉevaloj, muloj, azenoj, bovoj kaj kaprinoj, kiuj estis kunkondukataj; sed parte ankaŭ por doni tempon post la tramarŝo de kompanio al la tute marĉigita ĝangala vojo, por ke ĝi iom sekiĝu kaj tiel plifaciligu la marŝon al la sekva kompanio. Kiam kompanio jam marŝis kun siaj bestoj tra tiu malvasta ĝangala pado, ĝi postlasis vojon, kiu konsistis el kaĉa tenaca ŝlimo, en kiu homoj kaj bestoj sinkis ĝis la genuoj, ja ĝis la ventro.
Rimarko
teniente = leŭtenanto
Post marŝo, longa semajnojn, peniga kaj laciga, tiel, devas marŝo tra tropika ĝangalo, kies grundo neniam fariĝas seka, la armeo atingis la unuan setlejon ĉe la ekstrema rando de la ĝangalo.
Pro la malfacileco de tiu marŝo, pro la trairado de la marĉoj, pro la travado de riveregoj kaj riveroj, pro la trapaso de multnombraj montarĉenoj, la ribeloj havis sufiĉe da okazo riveli tion, kion ili kapablas fari.
Neniu akademie edukita kaj sperta generalo de kutima armeo plenumus tiun marŝon tra la ĝangalo kun tiom malmultaj perdoj kaj kun tiom malmultaj malsaniĝintoj, kiel sukcesis al la oficiroj de la ribeloj. Ĝi estis bonega instruo por ili mem kaj por ĉiuj, kiuj apartenis al la armeo. Armeo, kiu tiom sukcese povis venki tiun ĝangalon, rajtigite povis esperi venki ankoraŭ aliajn potencojn. Kaj tiuj aliaj potencoj, kiuj pribatalendis kaj venkendis, proksimiĝis nun ĉiun tagon dum kiu la armeo marŝis pli kaj pli profunde en la malferman landon, kie estis la grandaj bienoj, la fincas, la finqueros, la feŭduloj, kie estis lokoj, vilaĝoj, urboj, postenejoj de militistoj, militaj patroloj, vagadantaj eskadronoj de la rurales.
La armeo marŝis en la landon sen havi difinitan celon.
„La celo ja troviĝos, se la marŝo foje komenciĝis“, diris Profesoro kaj Generalo.
Por la muchachos certa difinita celo certe tiam ne taŭgus, tiel kiel programo aŭ statuto neniel taŭgus. Gvidis ilin nur ilia ideo konkeri teron kaj liberon. Tie, kie ili trovis ambaŭ aferojn kaj povis certe konservi ilin, tie ili setlis, tiel, kiel la nahuas setlis post centjara marŝo en tiu regiono, kiu plaĉis al ili kaj kiu garantiis teron kaj liberon al ili.
Tierra y libertad kompreneble estis konkereblaj nur tiukaze, se tiuj, kiuj posedis tiujn aferojn kaj defendis ilin, estis venkitaj. Tial estis la unua tasko renkonti tiujn defendantojn. La dua tasko estis batali kontraŭ ili, venki ilin, tute surgenuigi ilin kaj ekstermi. La sekva tasko estis poste subigi ĉiujn, kiuj aŭ malhelpemis la gajnon de Tiera y Libertad aŭ povus fariĝi malhelpemaj por ĝi. Tiel certe ankaŭ necesis, ke ili marŝu al la ĉefurbo de la ŝtato, por ke ili okupu la registaran konstruaĵon, por ke ili mortbatu la guberniestron kaj ĉiujn liajn burokratojn kaj el tiu konstruaĵo ordonu, kio okazu plu, kaj ke oni de tiu tago severe atentu pri tio, ke ĉio ĉi, kio okazos plu, okazu en la intereso kaj por la bonfarto de la venkintoj.
Tio estis en grandaj kaj tre vastaj trajtoj proksimume la ideo de la pli prudentaj en la armeo. Profesoro donis en tiu rilato plej ofte nur koncizajn klarigojn. Li preferis diri ĉiam, ke unue venku la revoluciuloj, ke ili unue devos liberigi sin de ĉiuj malamikoj, ke post tio estos la ĝusta tempo interkonsiliĝi pri tio, kio tiam estos farenda. Antaŭe multe babili pri tio por li estis nur disipo de tempo kaj fortoj, kiuj aktuale estas pli bezonataj por la plej urĝa. El ĉio, kio urĝis, nenio pli urĝis, nenio pli gravis ol ricevi armilojn. Kaj tiujn armilojn la ribeluloj povis ricevi nur per tio, ke ili forprenis la armilojn de tiuj, kiuj posedis ilin en tiu momento. Kaj tiuj estis la soldatoj de la rurales.
Komencante ekde tiu setlejo la unuopaj kompanioj nun ne plu migris kun distanco de plena tago, unu post la alia. De tiam la kompanioj marŝis malpli dise, tiel, ke ĉiu unuopa kompanio de la sekvanta malproksimis nur ĉirkaŭ du horojn da marŝtempo. Povis esti, ke baldaŭ la unuaj bataloj estas elbatalotaj. Pro tiuj cirkonstancoj estus taktika eraro lasi marŝi la kompaniojn tro malproksime unu de la alia.
Je la dua tago de la marŝo ekde tiu setlejo atingis la armeo la ranĉon Santa Margarita.
Estis posttagmeze, kiam la Unua Kompanio tie alvenis.
Santa Margarita konsistis el mastrodomo, kiu estis konstruita el adoboj, do el ne bakitaj argilaj brikoj. Al tio apartenis du bodegas, speco de remizoj, same el adoboj. Tie oni konservadis la rikoltitan maizon, la fabojn kaj fazeolojn, la sisalon por la farado de ŝnuregoj kaj matoj. Tie troviĝis ankaŭ la rajdoseloj kaj pakseloj kaj la malmulto da agrokulturaj iloj, kiujn posedis la ranĉisto.
Kvar aĉaj kabanoj troviĝis tuj apud la bodegas.
Ĉiuj ĉi konstruaĵoj formis kortegon aŭ pation, ĉar ili estis konstruitaj kvarangule. Sed unu el la flankoj estis malferma. Tie disigis kruda latbarilo la pation de la corral, de la elkurejo, kie nokte staris la ĉevaloj kaj bovinoj. Je la flanko plej proksima al la mastrodomo troviĝis senkostruaĵa loko, kiu same estis fermita kontraŭ ekstero per dorna barilo. Tie kondukis pordo el la patio eksteren al la pado, kie migris la vojaĝantoj kaj ĉiuj karavanoj, kiuj renkontis tiun ranĉon.
La ranĉo troviĝis sur monteto. La monteto estis ĝuste tiom granda, ke la konstruaĵoj, la patio kaj la corral kun ĉiuj ĉirkaŭbariloj trovis lokon sur ĝi.
Distrite ĉirkaŭ la monteto troviĝis la primitivaj palmkabanoj de la peonoj, kiuj apartenis al la ranĉo. Estis kvardek tiaj kabanoj. En la tri tre aĉaj kabanoj, kiuj kiel la mastrodomo troviĝis en la patio, loĝis la majordomo kaj la ŝnuristo kaj la respondeca vakero, jen la viro, kiu respondecas pri la bruto. Tiuj tri familioj estis parte ladinos, dum la peonoj kaj ties familioj, kiuj loĝis dise en La mastrodomo kompreneble estis mastrosdomo nur tie ĉi, kie ĉiuj ceteraj loĝkonstruaĵoj estis nur tre aĉaj chozas, palmkabanoj de la plej primitiva maniero. Ĝi ne havis fenestrojn, nur pezajn krudajn pordojn el masiva mahagono. La planko konsistis el malbone bakitaj argilaj brikoj, la tegmento el vente detruataj lignaj ŝindoj. La domo posedis nur du ejojn. La ununura aĵo en la mastrodomo, kiu memoris tion, ke la loĝantoj ne vivis en la kvara jarcento, kaj samtempe la ununura aĵo, kiun oni povis nomi meblo, estis usona kudromaŝino, kiu jam komencis konsiderinde rustiĝi.
La tablo kaj la seĝoj estis el mahagono, krude prilaboritaj per maĉeto. La litoj estis simplaj stabloj el ebono,trans kiuj krucforme estis etenditaj rimenoj el bovohaŭto, sur kiuj kuŝis dikaj bastmatoj teksitaj el la basto de palmtrunkoj. Malpuraj kusenoj remburitaj per Luiziano- musko, kiu abunde ĉeestis en la proksima vepro.
Tiu mastrodomo validis kiel nobla kaj la mastro kiel bonstata. El tio konkludeblis, sen vidi ĝin, kiel tiukaze Ĉion, kion la familio bezonis, krom la silko, kotonŝtofoj kaj feraĵoj, oni produktis en la ranĉo. Tie oni destilis brandon, teksis la lankovrilojn, selojn kaj sandalojn, ŝnuregojn kaj firmajn sisalfadenojn, el kiuj oni plektis retojn, saketojn kaj hamakojn.
La mastrino estis la antaŭpreĝantino kaj antaŭkantistino en la kapelo de la ranĉo. Tiu kapelo estis malgranda halo sen muroj kaj kun palmtegmento. Je unu finaĵo de la halo staris kruda tablo, sur kiu troviĝis bildo de Sankta Virgulino de Guadalupo. Ĉiam estis freŝaj floroj antaŭ tiu bildo. Serĉis kaj plukis ilin en la vepro la edzinoj kaj filinoj de la peonoj, kiuj ĉiutage matene envazigis kaj poste starigis tien. Ĉiun dimanĉan matenon oni abunde ŝutis verdajn branĉojn sur la teran plankon de la kapelo tiel, ke la preĝantoj sur ĝi povis surgenui kvazaŭ sur tapiŝo. La mastrino samtempe estis ankaŭ kuracistino kaj akuŝistino por la homoj, kiuj apartenis al la ranĉo.
Kontantan monon ili havis malofte pli ol cent pesojn, ofte eĉ nur kvin pesojn en la tuta ranĉo, inkludite la gemastrojn kaj la peonojn. Oni pruntis ĉion. Unu el ili pruntis ĝin de alia. Kaj ĉiuj pruntis monon de la gemastroj. La gemastroj sentis same tiom moralan kiel sobran ekonomian devigon vivteni en sana stato la peonojn.
Kion revolucio tie kaj sub tiuj rilatoj, kiel ili ekzistis dum alveno de la ribeluloj kaj tie antaŭe ekzistis dum kvarcent jarcentoj, plenumu kaj ŝanĝu, tio konfuzus eĉ la plej radikalan eŭropan teoriulon, se oni postulus de li liberigi la peonojn el ties sklaveco kaj doni al ili pere de la revolucio iom pli ol ili posedis ĝis tiam.
Ne estis io por disdono. Kaj libero, kiujn ili dankus al la revolucio, postlasus tiujn peonojn je duono pli povraj kaj pli senhelpaj ol ili estis tiam.
Estis sufiĉe da tero je dispono. La ranĉo validis kiel granda bieno. Sed kvar kvinonoj de la terposedo estis vepro kaj ĝangalo, ŝtonecaj kaj montecaj. De la cetera kvinono parto estis prerilando, kiu taŭgis por paŝtejoj de bovinoj, ĉevaloj kaj muloj. Nur dekono de la terposedo estis kultivita agrokulturo, aŭ en la seka sezono dura kiel cemento aŭ en la pluvsezono ŝlima kaj tubera. Se la pluvosezono daŭris tro longe, ĉiu el la loĝantoj de la ranĉo, inklude de la potenca ranĉero kaj lia familio, estis same tiom proksimaj al la malsatmorto kiel la ceteraj. La efektiva riĉo konsistis el la bovinoj, ĉevaloj kaj muloj, kiujn la ranĉero bredis. Por povi bredi tiujn bestojn, li bezonis kapitalon, ĉar li devis kunaĉeti bredobestojn kaj tiam atendi dum jaroj ĝis la bestoj estos sufiĉe grandaj por vendo. Se la seka sezono daŭris tro longe, fortmortis ankaŭ la bestoj. Kion tie la ribelo, kiu estis certe necesa en la monterio, povus ŝanĝi favore al la peonoj? Eĉ se ĝi havigus al ili liberon de tiu patrono, la ĉielo baldaŭ forpenus tiun liberon de ili; ĉar ilia libero estus senvalora, se ili ne havus ion por manĝi, ĉar nenio kreskas kaj ĉar la peonoj, post kiam ili estus liberigintaj sin, ili uzus tiun liberon labori malpli multe ol antaŭe. Neniu instruis ilin al si mem ordoni, sen komando kaj sen kontrolo labori. Neniu donus al ili semaĵojn, ĉar aliaj, kiuj estus pli proksimaj al la disdonejoj, se tiaj ekzistus, la semaĵojn bezonus pli ol ili. Neniu instruis ilin kiel organizi sian laboron, kiel kuniĝi al kooperativaj komunumoj. Ilia komuna sento estis evoluita tiom malmulte, aŭ tiom detruita, se ĝi efektive iam ekzistis, ke kooperativa komunumo malmulte helpus al ili; ĉar ĵaluzo, envio kaj eternaj kvereloj pri la regado iom post iom detruus la kooperativan komunumon. Homoj, kiuj dum kvarcent jaroj, ja eĉ dum kvardek mil jaroj vivis en sklaveco kaj dum tiu tuta tempo estis devigitaj translasi ĉiun pensadon, ĉiun respondecon, ĉiun organizadon, ĉiun paroladon kaj interkonsiliĝon, ĉiun komandadon al siaj mastroj kaj al la aŭtoritatoj, ne povas esti faritaj per ribelo interne de unu jaro al liberaj kamparanoj, kiuj memstare pensas, agas kaj mastrumadas kaj kiuj bezonas neniun, kiu ordonas ilin, ke ili frue matene je la kvara surpiedu por kultivi la agron.
La ribeluloj, kiuj venis nun al tiu ranĉo, kompreneble ne rigardis tion sia tasko pensi pri tio, ke revolucio sistemon sole ne ŝanĝas, sed ke ĝi nur interŝanĝas la posedon,ke nur la nomoj de la posedantoj ŝanĝiĝas, kaj ke la nacio aŭ la ŝtatkapitalismo povas esti pli brutala, pli senrespekta kaj pli tirana ol la pli fruaj mastroj estis kiam ajn. Sistemoj ribelulojn ne interesis, ĉu novaj, ĉu malnovaj.
Oni skurĝis kaj pendumis ilin tiom longe, tiom longe humiligis ilin kaj prirabis ilin pri senmalhelpata parolado, ke ilia komuna sento, kiu ligis ilin kun ĉiuj aliaj popolanoj pro tute naturaj kaŭzoj, estis mortigita. Ili konis nur plu venĝon kaj rekompencon. Detruo estis la ununura, kion ili komprenis. Ju pli ili detruis, ju pli ili mortigis iujn el tiuj, kiujn ili rigardis siaj malamikoj, des pli liberaj ili sentis sin fariĝi. Ĉar ĉio, kio ekzistis kaj vivis kaj ne apartenis al ili, estis la kaŭzo de ilia sklaveco. Se ili volis saviĝon el la sklaveco, jen ili devis detrui. Ne afliktis ilin plu la futuro, afliktis ilin nur la hieraŭ, kiam oni turmentis ilin.
Ne, ke estas diktatoroj kaj, ke povas esti diktatoroj, estas tragika, sed, ke kiu ajn diktaturo, ankaŭ la plej prospera kaj ŝajne plej benoplena, finiĝas per detruo, dezertigo kaj kaoso kaj neeviteble devas finiĝi tiel laŭ feraj leĝoj de la naturo, kiujn neniu homo kapablas ŝanĝi aŭ influi, tio estas la ververe tragika, ĉar tio reĵetas la homaron je jarcentoj rilate al sia nesubigebla instinkto pri lastfina liberigo el la besteca kaj neorganizita.
Rimarkoj
adobo = nebakita briko el argilo, sekigita de la suno
corral = elkurejo por ĉevaloj, bovoj ktp.
patio = korto (interna korto de hispanaj domoj)
Kiam la antaŭtrupo alvenis ĉe la ranĉo, la muchachos trovis, ke ĉiuj kabanoj estas forlasitaj. La patrono iris kun sia familio profunde en la ĝangalon. Ĉiuj familioj de la peonoj sekvis lin.
„Jen do la pruvo, ke iu perfidis nian alvenon kaj nian marŝon“, diris Generalo. „Ili ĉi tie ricevis la sciigojn kaj la timo ĉiujn forpelis.“
„Scii tion, tio multe valoras“, opiniis Profesoro. „Nun ni povas esti certaj, ke ni renkontos en unu el la du sekvaj bienoj la rural-policon.“
Du el la muchachos deĵetis sian pakaĵon kaj aŭskultis, kion Generalo kaj Profesoro kune interparolis. Unu el ili diris: „Generalo, ni trovus la patronon facile en la ĝangalo. Vi devas nur diri ĝin kaj ni ekiros kaj altrenos lin kun lia tuta kanajlaro.“
„Kiun sencon tio havus?“ kontraŭdiris Generalo. „Buĉu la tutan brutaron, tion, kion vi trovos kaj foje satmanĝu.
Tio, kio postrestos, ni kunprenos por la marŝo. Kaj la lasta kompanio ekbruligos ĉion. Tiukaze ne restos fortikaĵo en nia dorso. La peonoj tie ja povis atendi nin. Sed, se ili kaŭras ĉe sia patrono, tiukaze tiu povos ankaŭ konstrui novajn kabanojn por ili. Vi, Nicasio, heroldos al ĉiu almarŝanta kompanio, ke ni ĉi tie kampados dum la nokto. Ree pluvos kaj tial ni povos uzi la kabanojn por la nokto. Mi iros kun Profesoro kaj Celso en la domon de la patrono, kaj kun tiom da aliaj, kiom trovos lokon tie. Frue je la kvara ni ekmarŝos.“
Je la mateno, kiam la trupo surmetis la pakaĵojn, ĝi estis prilumata; ĉiuj domoj kaj kabanoj flamiĝis. Estis apenaŭ plu ardetanta restaĵo, kiam la lasta kompanio forlasis la ranĉon. Ĉiujn porkojn kaj bovinojn ili buĉis kaj ĉiujn ĉevalojn kaj azenojn ili kunkondukis kiel militpredon.
Ĉirkaŭ tagmezo la trupo venis al la ranĉo Santa Isabel. Tiel, kiel en Santa Margarita, ankaŭ tie la kabanoj estis forlasitaj. La bovinojn kaj la porkojn la homoj evidente kunpelis en la vepron. Nur ses katoj etendiĝadis dormeme ĉe la diversaj kabanoj. Du aŭ tri hundoj, kiuj verŝajne vagadis kaj revenis tro malfrue por fuĝi kun la loĝantoj, bojis atakeme antaŭ la trupo, sed retiriĝis malantaŭ la kabanojn, kiam la hundoj de la trupo ekĉasis la ranĉohundojn.
La trupo ankoraŭ ne je duono preteriris, kiam jam brulis ĉiuj kabanoj, la mastrodomo, la bodega kaj la pordego kaj la latbarilo. Antaŭ ol ili ekbruligis la ranĉon, la muchachos serĉis selojn kaj maĉetojn, sed trovis neniujn. Ĝi faris efektive la impreson, kvazaŭ la loĝantoj jam hieraŭ forlasus la konstruaĵojn, se ne jam antaŭhieraŭ. Ĉiuj kuirfajrejoj estis fridaj kaj malsekaj. Nur kelkaj argilaj akvopotoj estis tio, kio ankoraŭ troviĝis tie en la kabanoj.
Dum la plua marŝo malkovris la muchachos, ke eĉ la malgrandaj setlejoj de sendependaj indiĝenaj etkamparanoj estis forlasitaj. Pigraj hundoj kaj katoj kuŝadis aŭ misfideme ŝtelforiris de la vojo ĉe la alveno de la trupo.
„La famo, kiu antaŭiras nin“, diris Profesoro al Generalo, kiam li rimarkis la solecon kaj la fantomecan aspekton de la forlasitaj kabanoj, „estas malica. Mi volus scii, kiu fifamigis nin kiel murdistojn, brulofaristojn kaj banditojn.“
„Tio glitas de ni kiel pizo de la muro, kion oni diras pri ni.“ Celso proksimiĝis, demetis sian pakaĵon kaj kaŭriĝis sur la tero por ripozi dum minuto. „Ni estas ribeluloj. Aŭ ĉu ni eble ne estas ribeluloj? Ni venas ĉi tie ne kun sukeraj bakaĵetoj. Kaj tiu, al kiu ne plaĉas ĉi tie, trankvile foriĝu. Ni paŝas antaŭen kaj faras tion, kion ni pensas farenda.“
„Celso pravas“, opiniis pri tio Generalo. „Kio koncernu nin tio, ĉu la inditos timas aŭ ne? Iutage ili ja ekakceptos, ke ni ne estas banditoj. Se ili nun ne volas helpi al ni fari ordon rilate la tiranojn, ili simple kelkajn jarojn devos plu toleri la patronojn kaj skurĝojn. Ni ne plu toleros fian traktadon. Kion vi opinias, muchachos?“ Li turniĝis al la amaso de la almarŝintaj viroj, kiuj intertempe venis sur la firmtretitan placon de la vilaĝeto, kiel Celso forĵetante siajn pakaĵojn kaj kaŭrigante sin por kolekti novan spiron kaj freŝajn fortojn por la plumarŝo. Mankis ankoraŭ du aŭ tri horoj ĝis tiu loko sur la vojo, kie la sekva kampadejo estis starigota.
Tiupueblito konsistis nur el dek kabanoj, el kiuj ĉiu havis nur unu ĉambron. Ankaŭ tie la revolucio ne povis plibonbigi ion al la etkamparanoj. La revolucio devus alporti pli fekundan teron, bruton kaj herbojn por la bruto, kelkajn sakojn da vestĉifonaĵoj, por ke tiuj povraj kamparanoj kaj ties edzinoj kaj idoj povu havi la plej necesan je vestoj. De la loĝantoj de tiu eta pueblo posedis nur po tri familoj kune unu maĉeton, ĉiu viro rustitan kaj disrompiĝeman tranĉilon. Ĉiu familio havis nur unu kurbigitan kuleron. Neniu lito, neniu seĝo, neniu tablo tie troveblis en la tuta vilaĝo. Neniu plugilo videblis, neniu hakilo, neniu najlo. Ĉirkaŭ dudek metrojn da drato oni kunhavigus, se oni serĉus en ĉiuj kabanoj. Estis drato, kiun la viroj dum siaj longaj marŝoj en lando pecope trovis kaj kolektis aŭ tranĉis de malsuprenpendantaj telegrafaj dratoj aŭ deŝiris de dratbariloj preterirataj de ili. Ĉio, kion ili bezonis por prilabori la magran ŝtonecan agron, estis dika pintigita paliso, kiun ili puŝis en la teron, se ili semis maizgrajnojn.
Ankaŭ tiuj viroj kaj ties familioj forlasis siajn mizerajn loĝejojn kaj fuĝis profunde en la ĝangalon pro timo, ke la ribeluloj povus mortbati ilin la ribeluloj almarŝantaj kun la militvoko: „Tierra y libertad!“
Plenan tagon ili povus aŭskulti Profesoron, kion li sciis diri pri diktaturoj, tiraneco kaj sklaveco de la proletaro, kaj ili tamen ne komprenus lin. Ili posedis tie teron kaj liberon kaj nenion alian ili postulis de la vivo kaj de la tiranoj krom tio, ke oni ne murdu ilin, ke oni ne priŝtelu ilin kaj, ke oni lasu ilin en paco mortaĉi, se la magra tero pro mankanta pluvo aŭ pro fordrivado de la minca tersurfaco sekve de la pluvelverŝiĝoj, fariĝis ankoraŭ pli magra kaj la mizera rikolto je maizo, fazeoloj kaj faboj estis vorita je triono de la ratoj kaj je plua triono de la maizvermoj kaj fazeolaj larvoj. Ili estus dankemaj al la revolucio, se tiu protektus ilin kontraŭ agloj, akcipitroj, martesoj kaj kojotoj, kiuj ŝtelis iliajn kokinetojn, kaj kontraŭ la jaguaroj kaj aligatoroj, kiuj fortrenis iliajn porketojn kaj bovidojn. Iliaj problemoj estis tiel simplaj, ke ankaŭ la plej bela revolucio kaj la plej glorriĉa ribelo, kiu liberigis la landon de la diktaturo - en dikaj historiaj libroj parte aŭreole glorata kaj parte damnata kaj malbenata - preteriris ilin kaj ilian vivon sen trovi ilian atenton. La revolucion ili rimarkus nur per tio, ke sur la foirplaco en la sekva loketo ne plu don Damaso enkasigas la foirplacan imposton de ili, sed don Dionisio, kaj ke ili, se ili volas vendi por dudek kvin centavoj ŝaflanon, nun devas pagi kvin centavojn kiel foirplacan imposton pro kromimposto por kampara lernejo, kiu neniam estos konstruita, dum ili devis pagi antaŭ la revolucio du centavojn kiel foirplacan imposton.
Oni estus povinta facile kontentigi la ribelulojn per iuj parceloj, kiuj abunde ĉeestis kaj disdoneblus el la centmiloj de hektaroj el terposedo, kiu ja apartenis al bieno, sed kiun neniu kultivis, kaj kiun la posedantoj kultivus neniam. Estus estinte pli malkare por la bienuloj, por la posedantoj de grandaj bienoj, libervole transdoni tiujn nekultivitajn terpecojn. Estus estinte pli malkare forigi la peonismon, la ŝuldosklavecon. Kaj por la tuta popolo kaj la gloro de la diktatoro estus estinte milfoje pli bone, se oni estus doninta al la popolo finfine nelimigitan balotrajton kaj se estus pritranĉitaj la aŭtokrataj rajtoj por la diktatoro. Estus estinte pli bone, se la diktatoro devus responsi sian agadon antaŭ la parlamento, eĉ, kvankam la parlamento konsistis el viroj, kiuj parolis dum horoj sen diri ion kaj interkonsiliĝis dum tagoj sen decidi ion. Estus estinte pli bone kaj pli malkare kaj por la popolo pli utile, se la diktatoro estus doninta al ĉiuj popolanoj la nelimigitan rajton, egale ĉu ili estis liaj amikoj, ĉu liaj malamikoj, paroladi ĝis la buŝaĉo malsekiĝas. Sed kiel ĉiuj diktatoroj, kies nomon konservis la historio, li permesis neniun kontraŭdiron. Tion, kion li ordonis, estis leĝo, sen tio, ke oni donis la rajton al la viro, kiu obeu kaj atentu la leĝon, kunparoladi iel ĉe la leĝofarado. Li konis nur unu respondon al la deziroj kaj postuloj de la ŝtatanoj, kaj tio estis la respondo per la bastonoj kaj revolveroj de liaj servistoj en unifomoj.
Estus estinte tiel simple, se la Jefe Politico estus sendinta de la distrikto kelkajn prudentajn kaj trankvilajn virojn al la trupo, kiam li ricevis la sciigon pri la almarŝo. Tiuj viroj certe pli estus atingintaj kaj pli valoran por la ŝtato ol la rurales, kiujn la Jefe Politico elsendis kun la ordono ne permesi iujn intertraktadojn, sed simple suke ekpafi, tuj kiam ekaperos la banditoj kaj murdistoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.