|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GENERALO VENAS DE LA ĜANGALOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
Neniu, nek iu el la soldatoj nek iu el la oficiroj sciis diri kun certo, ĉu li ĵus dormis nur kvaronon de horo aŭ kvar horojn. Ŝajne neniu sciis precize indiki, ĉu estas la unua nokte aŭ la kvara matene. Sed estis fride kaj vente, kaj el tio konkludis ĉiu, kiu konas la landon, ke devas esti pli proksime al la kvara ol al la unua. Kaj pro stranga kaŭzo ŝajne pensis neniu pri tio, eĉ ne la oficiroj, simple rigardi al sia horloĝo, por ekscii, kioma horo estas. Ĉiu timis ekflamigi alumeton aŭ funkciigi elektran poŝlampon. Ĉar ĉiu sentis, ke en tiu kazo, se li malkaŝus sian pozicion eĉ nur per sparketo, tio povus kosti la vivon. La atentemo de ĉiu estis tre katenita per aliaj aferoj; tial tio aspektus ridinde scii, kiu horo en la nokto estas. Ĉar tiam, kiam ne povus esti hela mateno interne de la dudek sekvaj minutoj, estus ja tute egale, ĉu estas je la unua nokte aŭ je la kvara matene.
La stranga afero okazis. Ĉio kaj ĉiuj, kio kamapadis en la ranĉo, vekiĝis. Preskaŭ ĉiuj je la sama sekundo, ĉiuj kvazaŭ vokitaj de unu voĉo, kiun ili ne aŭdis, sed supozis aŭdi.
La unua certa sono, kiun ili ĉiuj aŭdis, estis la subita bojado de la hundoj, kiu plifortiĝis. La hundoj, kiel kutime, bojis dum la tuta nokto sen interrompo. Ili bojadis pro la multnombraj ĉevaloj kaj muloj, kiuj tie hopadis; ili bojadis pro la granda nombro da dormantaj soldatoj, kaj ili bojadis unu al la aliaj, la hundoj de la ranĉo kaj tiuj de la peonoj sur unu flanko, kaj tiuj de la hundoj kurantaj post la trupo kaj de la trupo tolerataj, sur la alia flanko.
Tial neniu atentis la bojadon de la hundoj. Nur kiam la bojado fariĝis pli laŭta kaj kolektiĝis en unu forta, kolera tono, sciis ĉiu en la ranĉo, ke ĉi tie io okazas, kio devas esti nekutima.
Sed ĉiu, aŭ viroj aŭ oficiroj, restis sur sia kuŝejo, dormeme ili nur iom rektiĝis kaj rimarkis en la tenebra nokto, ke amaso da ĉevaloj sen permeso eniĝis la korton kaj tie timeme kaj maltrankvile stamfadis. Inter ili la viroj rimarkis la ombrojn de iuj homfiguroj, kiuj kuradis tien kaj tien, evidente kunpelante kaj pelante el la korto la ĉevalojn. La figuroj proksimiĝis ĝis la dormantoj, stumblante transiris ilin, falis sur ilin, leviĝis kun mallonga sakro kaj stumbladis plu, elpelante la ĉevalojn.
La ĉevaloj, kiuj moviĝadis en la interna korto kaj ĝenis la dormantojn, moviĝadis jam sen la ligaĵoj ĉirkaŭ la antaŭaj kruroj. Jen la kaŭzo, kial ili venis en la korton, aŭ pro timo aŭ pro malsata jaguaro aŭ pumo, kiu ŝteliradis sur la paŝtejo aŭ allogitaj de la maizo surtavoligita tie en sakoj por servi kiel nutraĵo de la ĉevaloj je la mateno.
Tie kaj tie oni aŭdis la insultadon kaj sakradon de la soldatoj, kiuj pelite el la dormo kaj tretite de kamarado dum ties forlaso de la korto, ĉar tiu devis plenumi ekstere de la ĉirkaŭmuro privatan aferon kaj pro la tenebro ja ne povis vidi, kien ili tretas.
Post malpli ol kvin minutoj finiĝis la stranga bruo, la insultado kaj sakrado de la homoj, la maltrankvila stamfado de la ĉevaloj tiom subite, kiom ĝi aperis. La hundoj denove ŝanĝis la tonon de la bojado kaj bojadis nur siajn kutimajn noktajn interparoladojn. Kelkaj uloj, kiuj leviĝis, sed ne foriris de sia loko, ankoraŭ parte endorme rekuŝiĝis kaj dormis plu, ĝojigite pri tio, ke ili ankoraŭ ne estis skuataj por leviĝo, ĉar certe ankoraŭ mankis kelkaj belaj horoj antaŭ ol El Corneta komencos trumpeti. Post dek minutoj ree ronkis la tuta soldataro, eĉ pli profunde kaj pli bonfarte ol antaŭe.
Kiam la kornsignaloj lade sonis trans la ranĉon, kiam ĉiu komencis etendi siajn membrojn kaj ĉiu komencis oscedi tiom, ke li minacis vori sin mem kaj poste ĉiu komencis grati sin je kapo, dorso, brusto kaj gamboj, kvazaŭ troviĝus troa tavolo da haŭto sur lia korpo, estis la unuaj vortoj, kiujn diris ĉiu, ĉu simpla soldato ĉu oficiro, al sia najbaro: „Damne, ĉu mi nur sonĝis tion en la lasta nokto, ĉu ĉi tie efektive dum certa tempo infere spektaklis?!“ Kaj la najbaro pro tio respondis: „Do sekve mi ne sonĝis tion, se ankaŭ vi aŭdis tion. Tie sur la prerio certe estis kvindek pumoj, kiuj enpelis ĉiujn ĉevalojn ĉi tien kaj tretadis sur mia ventro.“ Kaj la diviziestro diris al la kapitano, kiu sidis sur la najbara lito, oscedis kaj gratis sin: „La serĝenton de la kavalerio mi suke vangofrapos, ĉar li ne pli bone protektis la ĉevalojn. He, ĉe la diablo, kien mi metis mian kanonon? Tiel ebria mi ja tute ne estis, ke mi ne plu scias, kien mi ĵetis la zonon kun mia kanono. Mi scias tute precize, ke mi pendigis la zonon je la lita rando, proksime ĉemane.“
La diviziestro serĉis dekstre kaj serĉis maldekstre, li serĉis sub la lito, serĉis ĉe la lignaj fostoj de la argila vando, li palpadis ĉie sian ventron kaj diris poste kun mirigita vizaĝo: „He, dio damnu ĝin, kien, ĉe mil diabloj, mi ĵetis mian „artilerion“ lastnokte. Diru, kapitano, ĉu mi vere estis tiel ebria, ke mi ne plu sciis, kion mi faras?“
„Certe ne, mi general. Mi havis la impreson, ke vi estis sobra kiel pastro antaŭ la unua matena meso.“
„Ĉu pastro ĉiam sobras antaŭ la matena meso, tion mi ja ankoraŭ pridubas“, respondis leviĝante la diviziestro, kiu rigardis al siaj gamboj, esperante trovi, ke lia kanono pendas inter la gamboj. „Sed ĉu pastro ebria ĉu neebria, mia pistolo estas for, tion mi scias kun certo.“
„Eble la servoknabo prenis ĝin al si por purigi ĝin“, diris leŭtenanto.
„Li ŝajne kunprenis tuj ĉiujn revolverojn por la purigado“, opiniis iu alia el la oficiroj, kiu same serĉis dum kelkaj minutoj per la flagranta kandelo sian pistolon sub la mato, en siaj botoj kaj inter sia vesta bulo.
Ekstere antaŭ la domo, en la vasta korto okazis la kutima kirlado de la soldatoj post la vekiĝo. Estis ankoraŭ tiam tenebra nokto, sed en kelkaj lokoj de la korto brulis jam bivakfajretoj, kiuj lumigu la korton.
„He, Klaŭdio!“ oni aŭdis voki viron el la pelmelo, „ĉu vi ne vidis mian damnitan karabenon? Scias nur la diablo, kien ĝi perdiĝis.
„Ne demandu min, azeno, dum duono de horo mi faras nenion alian krom serĉi mian pafilon. Ankaŭ la bajoneto estas mi ne scias kie.“
Serĝento kriis ĉagrenite trans la aliajn: „Kiu el vi, muknazaj kanajloj, renversis la fusilpiramidojn? Eĉ ne unu bastono videblas.“
La pelmelo de la uloj fariĝis pli kaj pli granda kaj pli maltrankvila. Tuj poste oni aŭdis el ĉiuj anguloj kaj anguletoj de la korto ĉiam nur la saman ĉagrenan kaj koleran demandon: „Kiu malica putinhundido formetis mian karabenon?“ Poste denove: „Kie estas mia pafilo, ĉe la diablo?!“ Kaj el alia angulo: „Tion mi ja povas ĵuri al la damnita virkapro, se mi kaptos la ulon, kiu kaŝis mian knalilon, mi draŝos lin tiom, ke ĉiuj liaj dentoj elrompiĝos en la faŭko; foriĝu inferen la tuta bando, ja kien malaperis mia diodamnita fusilo? Dum la tuta nokto ĝi kuŝis proksime apud mi kiel magra fianĉino, kaj nun ĝi foriĝis.“
La kornisto blovis, ke oni enviciĝu por la matena parado. La tago ekgrizis. Kiam oni nombris ĉion, montriĝis, ke mankas cent tridek karabenoj, ok oficiraj revolveroj, du mitraloj, kvar kestoj kun mitralomunicio, ĉiuj portoseloj de la mitralotaĉmento, cent kvindek plenigitaj kartoĉozonoj kaj certa nombro da bajonetoj, tranĉiloj, malgrandaj armehakiloj kaj ĉirkaŭ dudek sakoj plenaj de maizo. Kiam la kavalerio ekrajdis al la parado, glitis la soldatoj iom post iom de la ĉevalodorsoj, kaj la timigitaj ĉevaloj sovaĝe forkuris. Montriĝis, ke oni tratranĉis ĉiujn selorimenojn je du trionoj, kaj ke ili nepre estis disŝirontaj, kiam ĉevalo komencis galopi aŭ ekprovis saltadi.
„Kia pedikohava fibando de soldatoj vi estas!“ kriis la diviziestro. „Ĉu tio jam iam okazis en armeo? Ke iuj lasis fortiri siajn pafilojn de sub la postaĵoj, kiel vi. Dum tri monatoj mi lasos vin punekzercadi, por ke la verda supo ŝprucu de vi el ĉiu kunkudraĵo. Kaj al ĉiu, kiun mankas la ŝprucilo, mi kroĉos dek tagojn da arestĉelo. Mi instruos al vi, kiom valoras viaj armiloj, fiularo! Ĉiu, kiu ne plu havas fusilon, detranĉu bastonon. Kaj kun tiuj bastonoj vi ataku la kotulojn, kiuj forŝtelis la armilojn de sub viaj postaĵoj. Aŭ, ĉe Satano, mi pafmortigos la tutan bandon ĉi tie. Forpaŝu matenmanĝen!“
„Kaj vi, caballeros“, diris la diviziestro, dum la oficiroj sidiĝis por manĝi, „mi krome rimarkis, ke ankaŭ vi ne plu havas revolverojn. Kiun senkulpigan respondon vi havas pro tio?“
La oficiroj, kiuj ja sciis, ke ne nur al ili, sed ankaŭ al la komandanta generalo perdiĝis la revolvero senspure, diris unue nenion. Ili provis nur konfideme okulume rideti al la generalo. Sed la diviziestro respondis kun serioza grimaco, kiu eksludis ĉiun pluan konfidemon.
Leŭtenanto ŝajne rapide kompreninte tiun seriozan kaj neproksimigeblan grimacon, rigardis al la dekstra kokso de la diviziestro kaj donis al la kamaradoj kun kunpinĉita okulo la signalon, ke ili sekvu la direkton de lia rigardo.
Sur la dekstra kokso de la diviziestro pendis laŭinstrukcie 45-kalibra armea revolvero. Ili ĉiuj pensis, ke la diviziestro ĝis tiu momento havis ne armean revolveron, sed laŭordan Aŭtomatic-on. Sed ĉiu el ili pensis, ke tio eble estis eraro kaj, ke la diviziestro pro tiu marŝo kontraŭ la ribeluloj interŝanĝis sian Aŭtomatic-on kontraŭ revolvero, tiel, ke neniu rimarkis tion ĝis tiu momento.
La diviziestro nun facile povis paroli kun grandaj gestoj kontraŭ ĉiu, kies armilo en la nokto estis ŝtelita. Tuj, kiam li jam serĉis dum kelkaj sekundoj sian Aŭtomatic-on kaj ne trovis ĝin, li rememoris pri la stranga pelmelo en la nokto kaj venis en lian kapon alludo de ideo, kio eventuale okazis. Sen serĉi plu, li haste kuris el la ĉambro kaj iris al la pordo de la dua ĉambro en la domo, kie dormis la ranĉisto kun sia edzino. Vespere antaŭe li rimarkis, ke la ranĉisto posedis preskaŭ tute novan pezan 45-kalibran revolveron. Kaj tuj kontante paginte per sumo, por kiu aĉeteblus de la ranĉisto du novaj revolveroj kaj sufiĉe da mono reteneblus por aĉeti ankoraŭ aldone kelkajn skatolojn da municio, akiris la diviziestro tiun revolveron kun la kondiĉo, ke la ranĉisto ĵuru je sia honoro, ke li perfidos nenion pri tiu komerco.
„Mi demandas vin ankoraŭfoje, sinjoroj miaj, kion vi povas diri por senkulpigi vin?“ La diviziestro ripetis la demandon kun la tuta ĉagreno , kiun li sentis pri tio, ke la ribeluloj povis mistifiki lin tiel. Sed tio, kio plifortigis lian ĉagrenon eĉ ĝis kolerego, estis ne sole la rabado de la armiloj, sed, ke tiuj kotaj kaj pedikohavaj muchachos kuraĝis tiom fie konduti al li kaj al la lauleĝaj federaciaj trupoj, kontraŭ la fiero de la nacio, ke ili montris tiom malmulte da respekto pri la flagoj hisitaj en la korto, ke ili distranĉis tiujn flagojn en pecetojn kaj priŝmiris ilin per freŝa koto.
La oficiro, kiu laŭaĝe estis la dua, ekstaris, militece mansalutis kaj diris: „Kun via permeso, mi general, en la nomo de miaj kamaradoj mi devas doni la sekvan klarigon: Ni havas neniun senkulpigon kaj staras je via dispono!“
La diviziestro rigardis sian plej junan leŭtenanton plej akre kaj neniige: „Vi, leŭtenanto Manero, ja deĵoris en la kampadejo. Ĉu ĝuste?“
„Si, mi general, mi deĵoris.“
„Ni ankoraŭ interparolos , teniente Manero, pli poste.“
,A sus ordenes, mi general!“
La diviziestro kapjesis al si mem.
En tiu momento la knabinoj portis sur teleroj pecetigitajn papajojn al la tablo kiel matenmanĝan frukton.
La diviziestro, kiun oni priservis unue, rigardis kun vakaj okuloj sur la teleron, kvazaŭ li ne vidus ilin. Li kapjesis ankoraŭfoje. Poste li kaptis mekanike la tranĉilon kaj la forkon, detranĉis pecon de la suka frukto kaj ŝovis ĝin en la buŝon, kiun li malfermis nekutime vaste, kvazaŭ li volus enŝovi pecon, kiu estas trifoje pli granda.
Dum li softe dispremis la frukton inter palato kaj volbita lango, por tute elgustumi la frukton, li ankoraŭ kapjesis al si mem. Kiam li estis malpleniginta la teleron kaj devis atendi kelkajn minutojn, antaŭ ol oni enportis la ovojn, li diris, ĉiujn oficirojn rigardante laŭvice: „Laŭ pramalnovaj militecaj reguloj kaj principoj, kiuj kompreneble neniam estas akceptitaj en la regularoj, mi nun fakte estus devigita honorplene adiaŭi min de la Tero per bona pafo tra mia supra kesto.“
Laŭta protesto de la oficiroj sekvis, kiel tio ja estas la devo de la oficiroj kontraŭ pli alta rangulo. „Ni ne estas en milito, mi jefe.“ „Tio estas ja malnova stulta sensencaĵo.“ „Ni estas modernaj soldatoj, mi general.“ „Tio estas malnova ŝimokovrita superstiĉo.“
Leŭtenanto Manero distingiĝis speciale per laŭta kaj energiplena: „Mi, mi general, sole mi havas la tutan kulpon. Mi deĵoras. Mi ne agis laŭdeve. Estas mi tiu, kiu devas adiaŭi sin. Mi petas pri la permeso adiaŭi min kun ĉiuj honoroj.“
Kia viro! Kia grando kiel oficiro! En la historio de la bataliono li eterne vivus plu kiel la oficiro, kiu preferis la morton al perdita honoro. Jen la materialo, el kiu la oficiroj de la glorriĉa ameo estas formitaj. Tiom longe, kiom ekzistas tia spirito ĉe la ofciroj, tiom longe ne estas eĉ la plej eta danĝero, ke la nacio eble eĉ povus esti estingita. Sen laboristoj kaj similaj fibandoj, kiuj eterne deliras pri malsatado kaj eterne volas striki, kiuj eterne devas kritikaĉi la registaron, nacio tute bone povus elteni kaj tamen postuli la laŭan respekton de ĉiuj civilizitaj nacioj de l‘ Tero; sed sen tiaj oficiroj kia leŭtenanto Manero, neniu nacio povus vivi eĉ nur dum unu tago.
Tion tuj ĝuste komprenis ĉiuj ĉeestantaj oficiroj, kiuj ekkriis trifojan „Viva, Manero!“ , dum ĉiuj aliaj leviĝis, kun la escepto de la diviziestro.
La diviziestro interrompis la hurladon de la tro honorsaturitaj fajrodancistoj per kurta dura: „Leŭtenanto Manero, por tia infaneca sensencaĵo mi ne donas mian permeson. Ĉu komprenite? Kio estas eĉ pli, mi malpermesas al vi, kiel via plej altranga oficiro ĉi tie, turni la armilon kontraŭ vi mem. La trupo estas sur la batalkampo, suicido sur la batalkampo estas kvazaŭ la sama kiel dizerto antaŭ la malamiko. Ĉu komprenite, leŭtenanto Manero?!“
,,A sus ordenes, mi general!“ La leŭtenanto estis ekstaranta kaj salutis al sia generalo.
Estis la plej honorinda, sendubiga kaj bone militeca savado de la situacio. Pri logiko tiu speco de savo ne postlasis dezirojn rilate la neatakeblecon. La diviziestro ne povus komandi ion, kion li mem ne estus preta akcepti. Ordono donita de li validis por la tuta trupo. Li estis parto de tiu trupo. Suicido sur la batalkampo estis senhonta kaj senhonora dizerto. Malpli ol iu ajn alia povus dizerti, povas permesi tion al si komandanta generalo de la trupo. Karabenoj anstataŭigeblis. Sed ne generalo. Ankaŭ tio estas pripensinda. Tial nenio alia fareblis ol fini la matenmanĝon kun la kutima ĝuo, sen malavantaĝe influi per suicidpensoj la digeston.
Kiam la matenmanĝo kun ĉiuj partoj estis finita kaj ankaŭ la dentpurigiloj eluzitaj, ne plu restis senkulpigo ankoraŭ pli longe ĉi tie sidi ĉe la tablo.
La diviziestro kunvokis kelkajn soldatojn por porti la krudajn kaj rigidajn seĝojn, sur kiuj sidis la oficiroj, en la portikon, kien li vokis ĉiujn oficirojn kaj la unuarangajn serĝentojn.
„Serĝento Morones, kiom da fusiloj restas al ni?“ li demandis la ĉefserĝenton, kiun li estis komisiinta nombri ĉiujn postrestintajn kaj uzeblajn armilojn kaj la municon.
Laŭ la opinio de la diviziestro estis sufiĉe da ili por ne rezigni pri la planita antaŭmarŝo. La muchachos, laŭ li, eĉ se ili posedas trifoje pli da armiloj ol la federales, komprenas tiel malmulte uzi la armilojn, ke, kiel samopinie supozis ĉiuj oficiroj, ĉiu armita soldato valoras tiom, kiom dudek armitaj rebeldes, do dudek ribeluloj. La indiĝenoj, kiel la diviziestro bone sciis kaj kiel sampensis ĉiuj ceteraj oficiroj, tenas la fusilkapon al la malamiko anstataŭ kontraŭ propra ŝultro. Tiuj el la insurgentoj, kiuj kapablas teni la fusilbuŝon al la malamiko, kunpremas la fusilokapon inter la genuoj, aŭ antaŭ la ventro, aŭ kuŝigas ĝin plate sur la teron kaj kaŭras sin dum la pafado apud ĝi, esperante, ke la kugloj ĝuste iru tien, kien la indiĝeno deziras havi ilin. Ŝtonojn, lancojn aŭ sagojn la pedikohava indiĝeno ja pli ĝuste traktus, sed modernaj pafiloj laŭ la indiĝeno trafas ja tute per si mem la celon, kiun oni deziras trafi. Tio estis tute klara, kaj ĉiu oficiro kaj ĉiu serĝento sciis tion ja ankaŭ tute persone pro multnombraj bataloj kontraŭ strikantoj, insurgentoj kaj ribelaj indiĝenaj kamparanoj. En tiu kazo tio laŭ ili ne estis alia afero, des pli, ĉar la ulo, kiu lasas nomi sin generalo de la ribeluloj, sin tiel kondutas kaj moviĝas kvazaŭ li estus trivita viŝĉifono. Por tio la diviziestro havas fidindan raporton de vidatestanto, la leŭtenanton Bailleres.
Ankaŭ la kvanto de la ribeluloj laŭ ili estis konata. Laŭ ĉiuj spionadoj kaj pridemandoj kaj precize kalkulate laŭ tio, kiom da ili mortis batale kaj kiom estis ekzekutitaj, ilia kvanto aktuale ne povas esti pli granda ol cent aŭ cent dudek da viroj, el kiuj aldone granda parto certe estas vundita kaj same granda parto tute ne kapabla uzi armilon kaj tial maldanĝera por oficiale rekonataj soldatoj.
Sed per tiu atako la soldatoj supozeble aldone rericevos siajn ŝtelitajn armilojn; ili gajnos aldone la armilojn pli frue ŝtelitajn aŭ iel alie glitintajn en la manojn de la ribeluloj, kaj la trupo post tio marŝos kun ĉiuj honoroj hejmen en la garnizonon.
Kun ĉio, kion la diviziestro proponis dum tiu oficista interkonsiliĝo, konsentis la aliaj sen kontraŭdiro, ĉar ĝi estis militece ĝusta kaj, rigardate el la vidpunkto de honoro, neevitebla. „Unue ĉiam la honoro, caballeros!“ ripetis la diviziestro ĉe ĉiu okazo, se li ne sciis, kion diri, kion ordoni kaj kion proponi en diskuto.
Ĉefserĝento Morones, kiu partoprenis la oficistan interkonsiliĝon kun la ceteraj unuarangaj serĝentoj, estis sekve de sia longa servotempo kaj sia sperto tre ŝatata de la diviziestro. La komandanto rigardis la serĝenton samranga al oficiro kaj li jam antaŭ certa tempo sendis al la militministerio la petskribon nomumi la serĝenton Morones kiel subleŭtenanton kaj per tio envicigi lin en la oficistaron. Tiun rangaltigon oni certe konsentos.
Morones pri ĉiuj aferoj rajtis permesi al si pli da liberoj ol la pli junaj oficiroj, kiuj ĵus venis de militista akademio.
Ili en ĉiu rilato estis rigardataj kiel flavbekuloj, kun la ŝiraĵoj de la vindotukoj, kiuj ankoraŭ pendis de iliaj postaĵoj.
Estis do serĝento Morones, kiu nun en tiu momento diris: „Se vi permesas al mi, mi general!“
„Ekparolu, serĝento Morones, tial ni estas ĉi tie, por interparoli kaj proponi ion. Kompreneble, multe da interkonsiliĝo en tiu kazo ne necesos. Ni ekmarŝos kaj traktos la kanajlaron tiel, ke sufiĉos por ĉiam. Ke ni entute interkonsiliĝas, okazas nur tial, ĉar mankas al ni armiloj kaj la municio ne abundas tro. Do, kion vi celas, Morones?“
„Mi pensas, mi general, ke ĉi tie pri la afero io ne estas en ordo, se mi rajtas paroli tiel, mi general“ „Kio do? Kion vi opinias, serĝento Morones?“ La diviziestro demandis strange koncize kaj dure. Li timis, ke serĝento Morones eble eĉ povus kritiki la geniajn planojn de la komandanto, aŭ, kio estus pli terure, trovi eĉ eraron en la plano. Sed li ankaŭ konsciis, ke la serĝento estis bone edukita, precipe kiel soldato, kaj tre lerte evitas trovi erarojn en la planoj de altrangaj oficiroj.
Junaj leŭtenantoj en tiu rilato estis multe pli mallertaj kaj pli sentaktaj. Iafoje ili prezentis kelkajn novajn elegantajn ideojn, kiujn ili ja ne lernis kiel kadetoj, ĉar oni ankoraŭ instruis ilin laŭ la metodoj de Cezaro, Hanibalo kaj Aleksandro kaj ĉar la metodoj de Napoleono ankoraŭ estis rigardataj kiel modernaj; sed ili trovis tiajn supermodernajn ideojn en libro pri moderna franca taktiko, ili komprenis ilin nur parte kaj ne digestis ilin, kaj poste ĉeokaze provis brili per tiaj ideoj, se la komandanto ellaboris la planojn por batalkampaj ekzercoj kaj al tio komande invitis la flavbekajn oficirojn, por delektiĝi je ties nelerta rigideco.
Sed la vizaĝo de la diviziestro eklumis plaĉe, kiam la serĝento, preskaŭ kiel lernanto, tute naive demandis:
„Kial, mi generalo, vi supozas, ke la ribeluloj ne murdis ĉiujn niajn soldatojn en la nokto?“ Tiel facilpaŝe kaj senbrue, kiel ili ŝteliradis inter niaj viroj por ŝteli niajn armilojn, ili facile ja certe povintus tratranĉi ankaŭ ĉies ĝorĝon. Kaj car ili ne faris tion, mi general, mi supozas, ke en tiu kazo io ne estas en ordo.“
La diviziestro ridetis. Kun patreca rideto sur la rozkoloraj kaj grasaj lipoj li rigardis la oficirojn laŭvice. Poste li kapjesis al la serĝento kaj diris akordiĝeme, favore kaj instrue: „Serĝento Morones, viaj demandoj kaj via rimarko montras, ke vi estas brava soldato, kaj ke vi kapablas pensi mem kaj metas demandojn al vi dum tiaj nekutimaj okazaĵoj, kiel pri tiu de la lasta nokto. Sed la demando estas facile respondebla, serĝento Morones.“
La oficiroj, el kiuj neniu trovis menciinda la konduton de la ribeluloj, kvankam ĝi estis atentofrapa, atentis kun streĉitaj mienoj la klarigon de la komandanto. La graveco de la rimarko de la serĝento nur en tiu momento konsciiĝis al ili. Sed la diviziestro pretervidis tiun gravecon tute. Lia klarigo estis ekzemplo por la pigriĝinta penskapablo de ĉiuj viroj, kiuj en la diktaturo estis en honorinda ofico. Inteligentaj viroj kapablis eĉ ne dum ses monatoj teni sin en publika ofico en la lando.
„Simplas, sinjoroj miaj. Nenio surtere estas pli facile klarigebla ol la konduto de tiuj kotkovritaj porkuloj. Tiuj pedikohavaj kanajloj scias tre bone, ke per la morto estas punota ĉiu, kiu aŭdacis ataki la vivon de persono, kiu prezentas aŭtoritaton. Tio rilatas ne nur al El Caudillo, sed same al oficiroj, soldatoj kaj policistoj. Eĉ la provo nur tuŝi la vivon, ja nur minaci ĝin estas punata per mortpafado aŭ pendumado. Jen tio, caballeros, kion tiu senhonta fibando timas. Ili scias tre bone, tiuj favaj hundidoj, ke la ŝtelado de armiloj en pacotempoj estas nur punenda kiel ĉiu alia ŝtelado, per kelkaj monatoj en prizonaresto, ne per pli. Tial oni kurbigis eĉ ne haron de iu el niaj viroj. Estas la palvizaĝa timo de tiuj hundidoj, kaj ili ĉiuj agas tiel, kiel tio atendeblas de tiaj friponoj. Ili alŝteliĝas en la nokto por ŝteli. En hela lumanta tago, kiam brilas la suno de Dio, ili rampas en siajn kadavrokavernojn por kaŝi sin. Tio estas ja ankaŭ la kaŭzo, la ununura kaŭzo, kial ili ne ekmarŝas al ni kaj ne venos tien, kie ni bonvoleme pretis atendi ilin por kroĉi al ili la delonge merititajn drastajn batojn kaj tiam pendumi ilin, se estas sufiĉe da ŝnuroj. Je sendefenduloj, kiel al nia leŭtenanto Bailleres kaj al niaj kompatinde malbonŝancaj tri kamaradoj, ili metas manojn, tion ili kuraĝas. Sed alfronti publike honestan soldaton sur la batalkampo, por tio mankas al la pedikovoruloj la pipro en la intestoj. Tio estas klara al vi, serĝento Morones, mi pensas.“
„Si, mi general, muchas gracias, tio estas nun tute klara al mi.“ Serĝento Morones diris tion kun la tute senkulpa mieno kaj kun ĉiu respekto de subulo al tia altranga ĉefo. Sed en lia tono, sen lia volo, iel kunsonis, ke li sentas sin eĉ ne je joto pli prudenta ol antaŭe kaj, ke li pensas alie pri tio. Kiel bona kaj sperta soldato, kiu krome ankaŭ scias, ke lia rangaltigo al oficiro dependas de tio ĉiam jesigi ĉefojn, ĉiam esti taktoplena kontraŭ pli altaj ranguloj kaj okupiĝi pri nenio, kion oni ne eksplicite ordonis al li, li gardis sin atente ankoraŭfoje mencii iujn dubojn, kiuj restis al li, post kiam la altrangulo diris sian opinion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.