La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko II

Kelkaj pensoj pri B. Traven

Tiu romano, tradukita de mia edzino kaj de mi, estas la dua el la mahagonciklo, jen eksterordinara romano, ĉar en tiu libro parolas al ni maturiĝinta revoluciulo, kiu mem bezonis longan vojon por atingi tian majstrecon kiel verkisto. B. Traven, la filo de la brikofaristo Feige el la nuna Pollando, fuĝis deksesjara el la hejmo.

Li fariĝis iam aktoro kaj nomis sin tiam Ret Marut. Li havis kontaktojn al ruĝaj framasonistoj, estis adoranto de Max Stirner kaj de aliaj individuaj anarkiistoj, poste li ĵetiĝis en la konsilian revolucion en Bavario. Kaj en tiu tempo li komencis jam legi verkojn de Marx kaj Engels, li tre interesiĝis ankaŭ pri la unua libro de Engels : „La situo de la laboranta klaso en Britlando“, kiu tre forte influis lin. Tion pruvas multaj partoj de „La Mortula ŝipo“, kiuj laŭteme estas ĉerpitaj el tiu libro.

Li legis la verkojn de Jack London jam en la angla, ĉar tradukoj de Jack London tiam ankoraŭ apenaŭ ekzistis.

Kiel revoluciulo kaj aktivulo de la Ruĝa Konsilia Registaro, kiu fine fiaskiĝis, li devis fuĝi kiel serĉata ŝtatperfidulo el Germanio, li estis „sur la fuĝo pro kuloj“ kiel li mem nomis tion, „ĉar el la triopo ŝtato, registaro kaj mi, mi estas la plej forta. Tion notu!“

Kiel kotonplukisto en Meksiko li fine reaperas kaj entuziasmiĝas pri la radikalaj „Wobblies“, jen revoluciema sindikato de laboristoj en Usono kaj Meksiko, kiuj havis krom anarkiistoj, multajn marksistojn en la vicoj.

En la mahagonociklo, kiu konsistas el ses volumoj,

Traven uzis ĉiujn ĉi spertojn por verki grandiozan volumaron pri la meksika revolucio. La romanoj estas fakte dokumentoj pri la antaŭhistorio kaj historio de la revolucio en Meksiko mem. Tiuj dokumentoj estas verkitaj surbaze de ekonomia analizo, kiu estis tute laŭmarksa, aŭ ni diru pli sobre laŭ la „Kapitalo I“, kiu ja tre deflankiĝas de la avangarda teorio de Marx, kiu tie tute ne ludas rolon.

Mi pensas, ke neniu anarkiema verkisto antaŭ Traven tiom bone prezentis la ekonomian pensadon de Marx.

Nur Jack London jam antaŭ li provis tion. Speciale per la verko „People ofthe abyss“: „Homoj de la abismo“.

La tamburado pri tio, ke Traven estis anarkiisto, estas ja prava, sed kiel verkisto de la mahagona ciklo li estis ankaŭ ekonomia marksisto. Ne jam en „La Mortula Ŝipo“, kiu estas efektive esence individue anarkiisma verko laŭ la ideologio de Maks Stirner.

Anarkiistoj, kiuj grumblas, se oni mencias la marksimeman flankon de Traven, komprenas Travenon nur parte. Ili subtaksas lin. Traven estis ne nur lerta disvastiganto de konataj anarkiistaj pensoj, sed ankaŭ profunda mempensanto.

Por mi li estis ankaŭ klarvida grava pensulo pri la revolucia potencialo en Latin-Ameriko, kio montriĝas nun iom post iom kiel tute ĝusta diveno.

Traven kiel sendependa pensanto, kiu apartenis al neniu partio, estas tial grava por nia tempo, ĉar ni nepre bezonas novan pensdirekton, kiun li ĉiam postulis.

La revoluciuloj en Ĉiapaso, kiuj konas la verkaron de Traven kaj uzas ties pensojn kaj ideojn eĉ en deklaroj, komprenas tion. Partiano de burokrataj komunistoj Traven neniam estis, rilate al ili li estis akra anarkiisto.

Kaj efektive, kiun vojon ni iru nun, denove tiun de diktatoroj, tiun de senfantaziaj burokratoj, je la kioma fojo do? Ĉu ni ree iru kun partio avangarda, kiu denove sklavigos nin post la venko de la revolucio? Aŭ tiun de moralistoj laŭ la kleriga movado en Eŭropo? Ĉu ni do pluan fojon provu ŝanĝi la homojn per nura edukado sen scii ion pri la bazo de nia vivo, pri la ekonomio? Kiun vojon ni do iru? Mi pensas, ke ni iru la vojon de tiuj anarkiistoj, kiuj konsicas, ke la ekonomio estas la bazo, sed ne la celo de nia vivo. Kun Traven ni postulu mondon sur la bazo de anarkio kaj de komuneco, en kiu neniu plu regas iun alian. Jam la individua anarkiisto Max Stirner pensis en tiu direkto, kio estas ankoraŭ nun ne tre konata. Li estis individuisto, sed senhonta egoisto en la kutima senco li ne estis.

La plej stulta interpreto kaj impertinenta ŝtelisto de la ideoj de Stirner estis Nietzsche, kiu tordis ties ideojn tiom longe, ĝis fariĝis el ili la malo. La babilaĉo pri la tielnomata superhomo simple estas ridinda. Stulta estas ankaŭ la primitiva kontraŭkomunismo de Nietzsche, kiu ne havis argumentojn kontraŭ la pensulo Marx. Rilate al Marx li estas nur absurda modofilozofo, kiu postdormis sian tempon je almenaŭ kvindek jaroj. Post Marx kaj Stirner ne plu estis ebla ludi la rolon de superhoma Nietzsche sen ridigi sin inter veramaj homoj. En la historio de la filozofio ludas la talente tre dotita verkisto Nietzsche nur la rolon de ratkaptisto, kiu kapablis kapti precipe tiujn, kiuj mem estas tro arogantaj aŭ tro blindaj por la dialektika kaj historia materiismo de Marx kaj Engels.

Sed paradoksa estas kompreneble ankaŭ komunismo, kiu asertas, ke en komunuma ordo necesas gvidantoj. Tio estas kaj restas absurda. Traven ĉiam akre kontraŭis tion.

La volo ne obei laŭ li estas en la homaro multe pli forta ol la deziro regi iun. Ju pli alta la socia evoluŝtupo de la homaro estas, des malpli homoj volas esti nur sklavoj de partioj au de aliaj fortaj individuoj.

La estonteco, kiu kaŭras jam kiel leopardo saltoprete en la nuna mondo, la utopio pri pli bona mondo, ne estas io, kio estigendas, sed tio, kio jam delonge komenciĝis kaj moviĝas tie, kie oni permesas tion en sia kapo kaj en sia vivo. La liberiĝo okazas ankaŭ en la kapo de individuo, kaj tiukaze, se oni ankaŭ agas laŭ tio, se oni ne volas demeti la kapon en la vestejo de iu nobla gvidanto, ĉar tiu laŭdire pli bone scias ĉion ol ni mem, oni povas krei ion, kio meritas la nomon libera socio.

Ke nia pensado kaj la sukceso de nia agado en ĉiu kazo estas ligita al certa evoluŝtupo de la homa socio kaj precipe al la aktuala ekonomia situacio, tio kompreniĝas per si mem. Sed dezirata estonteco, ne ekestas fatale per si mem pro la evoluŝtupo de socio kaj tio eĉ sen sen iuj propraj penoj; se ni ne faras ion por pli hominda estonteco, eble neniam estos pli hominda estonteco. Pri ni kaj niaj infanoj zorgi, por ni mem batali, tion ni devas mem. Se ni ne faras tion, savos nin ankaŭ neniu partiprogramo el la Orwell-mondo, en kiu ni nun plimalpli devas vivi.

Traven verkis la mahagonociklon unuavice por la legantoj de la sindikata eldonejo BüchergildeGutenberg, do kun la celo „fortigi la dorson de la proletoj“ en Germanio, sed ne nur pro tio li verkis. Traven tute ne estis naciisto aŭ adepto de falsa proletkulto. Traven estis internaciisto kaj sennaciisto, kiu verkis la mahagonociklon por ĉiuj homoj en la mondo – kaj ĉe tio li eksplicite ne preferis la proletojn, li turnis sin al ĉiuj homoj, ankaŭ vidalvide kun la faŝismo, kiu tiam ekestis kaj triumfis en Germanio.

La okazaĵoj en Germanio rekte respeguliĝas en la tuta mahagonociklo, tial tiu ciklo legeblas ofte kiel komento de la okazaĵoj en la tiama faŝisma Germanio. Sed samtempe la mahagonociklo estas bonega lernolibro por venontaj revoluciuloj kaj por ĉiuj, kiuj ankoraŭ „ŝanceliĝas“, kiuj ankoraŭ ne trovis vojon, sed kiuj tamen jam volus scii, en kia socio ni vivas, kiun vojon ni iru en Latina-Ameriko kaj ĉie en la mondo.

La diktatoremaj komunistaj gvidantoj en Germanio perfidis Travenon per neglekto, kaj aliaj regemaj maldekstruloj ĝis nun perfidas lin (ĉar komunismaj anarkiistoj nur ĝenas ĉe la senhonta regado de homoj); ankaŭ tiuj laboristoj, kiuj volas fariĝi mezklasuloj, perfidas Traven.

Traven tamen neniam estis tute forgesita, kaj ĝuste nun la intereso pri tiu aŭtoro en Germanio kaj en aliaj landoj, precipe en Usono, ree kreskas, la tempoj ŝanĝiĝis, revoluciuloj kiel Traven ree estas legataj pli ofte! De li mem oni povas mendi plu preskaŭ ĉiujn librojn en Germanio. Kaj „Ĉaro“, tiu majstroverko, estas unu el la plej ŝatataj libroj de Traven entute, ĉar Traven en tiu verko prezentiĝas kiel eksterordinare klarpensa batalanto por la bona afero de la indiĝenoj en Ameriko, sed ne nur por tiu. Traven celis ne pli malmulton ol la emancipiĝon de la tuta homaro.

Mi konsilas al vi, legu la libron. Mi promesas, ke vi ne enuiĝos, se vi legos ĝin. Eĉ se vi ne ĉiam konsentos al la aŭtoro, kion li mem cetere tute ne celis. Li verkis ja por tio, ke homoj mem lernu pensi kaj agi, sen mastroj aŭ dioj.

Unu el la fenomenoj pri la verko de B. Traven estas, ke legas lin tre diversaj homoj kun plezuro, el preskaŭ ĉiuj popoltavoloj de la homaro. Kiam mia kara avino pro mia entuziasmo eklegis Traven, mi estis iom mirigita pri tio, ŝi estis ja iam grandbienulino en Orienta Prusujo, ŝi havis grandan bienon kun multaj bestoj kaj kampoj, eĉ fiŝojn ŝi bredis mem en lago. Tial ŝi pli bone ol mi konis la rilatojn inter mastroj kaj servutuloj, ŝi tuj ekkomprenis, kionTraven celas, ke li estas tute aŭtentika maldekstrula aŭtoro. Kaj ŝi tuj flaris, kun sia granda vivsperto, ke Traven ankaŭ estas tre leginda kaj kapabla aŭtoro. Mi vere ne trudis la librojn al ŝi, sed subite ili estis en ŝia bretaro, ŝia plej ŝatata libro de Traven estis „Ĉaro“.

Se vi, kara leganto, legos la verkon, vi pli bone komprenos nian entuziasmon pri tiu verkisto.

Se mi provas meti Traven por klarigoj de lia persono en kadron de certaj mondkonceptoj kaj ideoj, mi faras tion tamen bone sciante, ke Traven mem tre misfidis al ĉiuj belaj vortoj kaj voldeklaroj, li neniam asertis pri si esti marksisma anarkiisto aŭ anarkiista komunisto, aŭ kio ajn, sed li agis kiel tia! Kaj tio por li pli gravis ol senfine babilaĉi pri la ĝusta direkto aŭ la ĝustaj nomoj por maldekstrula movado. Li ne bezonis ordenojn por certigi al si, ke tio estas ĝusta, kion li faras. Traven sciis ankaŭ sen pasporto, kiu li estas. Traven havis la memkonscion, kiun bezonas vivanta revoluciulo, kiu ne lasas korupti sin de ĉiuspecaj oportunistoj, kiuj volas havi nur panerojn de la riĉuloj. Traven celis profundan ŝanĝon de la tuta socio, surbaze de revolucioj, sed finfine por la emancipiĝo de la tuta homaro.

Tierra y libertad, Donjo & Cezar


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.