La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Estis la lasta semajno de januaro. Meze de februaro oni festis en Balún-Canán la feston de la sanktulo Caralampio.
Sankta Caralampio estas la sankta patrono de la urbo Balún-Canán. Li estis samtempe ankaŭ la sankta patrono por la urbeto Sapaluta, situanta sur la vasta ebenaĵo de Balún-Canán, ĉirkaŭ dudek kilometrojn malproksime de ĝi.
Kiel la sanktulo Caralampio venis al la honoro fariĝi la sankta protektanto de Balún-Canán, li certe apenaŭ mem ne povus respondi. Estis krome neniu, kiu sciis, kial San Caralampio estis elektita gardi la urbon Balún-Canán kontraŭ la diablo kaj ĉiuj ceteraj danĝeroj. Ankaŭ la curas, la klerikaro en Balún-Canán embarasiĝus, se ili koncize kaj klare devus diri la kaŭzojn, kial Caralampio por la urbo fariĝis tiom grava sanktulo. Kaj neniu, inkluzive de ĉiuj klerikoj, sciis kun certeco, kiu fakte estis San Caralampio, kiam li vivis, kion li faris, ke oni sanktuligis lin. Ĉiu kontentiĝis per la fakto, ke lia figuro el ligno staras en la ĉefa preĝejo en Balún-Canán kaj en la preĝejo en Sapaluta, kie ĉiu povas rigardi lin kiel enkorpiĝintan personon antaŭ si, por konvinkiĝi, ke San Caralampio efektive ekzistas.
La festo honore al la sanktulo Caralampio estis nenio alia krom pura kaj nuda komerca afero.
La festo daŭris tutan semajnon. Kaj ĉar ĝi estis ligita al antaŭfestoj kaj postfestoj, ĝi daŭris fakte almenaŭ du semajnojn.
En tiuj du semajnoj faris la eklezio sian plej lukran negocon en la tuta jaro.
Bonegan negocon faris la centoj de ĉirkaŭvagantaj komercistoj kaj la posedantoj de ludotabloj, kiuj el ĉiuj lokoj kaj anguloj de la ŝtato migris al tiu festo por senpezigi la piajn festpartoprenantojn de mono, havaĵo kaj posedaĵo.
En aroj alvenis: petantoj de almozoj, kripluloj, poŝoŝtelistoj, friponoj, ludkarttranĉistoj, poluristoj de ĵetkuboj, aŭguristoj, fajrovoruloj, sabroglutistoj, serpentohomoj.
En la kantinoj oni stimulis la negocon per tielnomataj kelnerinoj, kiuj en trupoj kun siaj „patrinoj“ kaj „nutristinoj“ alvenis. La patrinoj kaj nutristinoj estis la afergvidantoj de tiuj inoj.
Ĉion, kio iel eblas sub la suno, permesis la urba administraro ĉe tiu tiom pia sankta festo. Ĉar ankaŭ por la urbestro, por la imposta kolektisto, la impostmarka administranto kaj la polica prezidanto tiuj du semajnoj estis la plej grava kaj plej granda negoco en la jaro. Pro tiu granda negoco centoj da revolverpafoj, mortpafitaj kaj vunditaj rivalaj kandidatoj kaj balotantoj plivigligis la elektojn de la urbaj oficistoj kaj de la polica ĉefo. Ĉar ĉiuj komercistoj devis pagi altan standokotizon. La ludado per mono estis malpermesita laŭ leĝo en la tuta respubliko.
Kaj ĉar nur la urbestro, la polica ĉefo kaj la politika ĉefo por tio povas doni la specialan permeson, la posedantoj de ludotabloj devis aĉeti tiun permeson per multe da mono. Sed eksterordinare multan monon devis pagi la cantineros, la kantinaj posedantoj por la permeso okupi dum du semajnoj kelnerinojn por la priservado. Kaj la „patrinoj“ de la kelnerinoj devis bone pagi al la urbestro kaj al la ceteraj superaj aŭtoritatoj, por ke ili ricevu la permeson sendi ĉeokaze la kelnerinojn kun gasto por horo en ĉambron. Ankaŭ la piaj civitanoj, kiuj ludonis siajn bonajn loĝoĉambrojn kaj siajn geedzajn litojn hore al la kelnerinoj, devis aĉeti tiun ludonantan permeson per atentindaj sumoj de la superaj aŭtoritatoj. Por nenio oni ricevas ja nenion en tiu mondo. Ankaŭ la kuracisto, kiu ricevis de la aŭtoritatoj la privilegion ekzameni la kelnerinojn kaj skribi por ili sanecan ateston, devis interkonsentiĝi kun la urbestro rilate tiun privilegion, por ke ne ricevu ĝin eble alia kuracisto, kiu pagas pli. Ĉiu kelnerino devis renovigi la sanecan ateston trifoje dum semajno. Tio estis preskribo, kiun proklamis la urbestro kaj la polica ĉefo. Por ĉiu atesto la kelnerino devis pagi tri pesojn. Tiel ankaŭ la kuracisto konsideris la sanktigitan feston honore al SanCaralampio kiel sian plej lukran negocon en la jaro. Lia bona burĝa klientaro lasis sin kuraci nur fakture; kaj tiuj fakturoj restis kelkfoje nepagitaj dum tri aŭ kvar jaroj. La kelnerinoj male al tio estis honesta klientaro, kiuj tuj pagis kaj ne acide tordis la vizaĝon.
La urba administraro faris ion por la mono, tiel, ke neniu en la urbo povis diri, ke la mono foriĝas en la poŝoj de viroj, kiuj apartenas al la administraro. La aŭtoritatoj aĉetis por ducent pesoj aŭ simila sumo raketojn kaj aliajn petardojn kaj aranĝis piroteknikajn lumludojn por plezurigi la loĝantaron. Ili neniam studis romian historion, sed laŭ ennaskita prudento ili sin direktis laŭ la antikva romia ŝtatfilozofio: Pano kaj cirko. Ankaŭ la panon ili ne forgesis. Oni rostis bovon kaj kelkajn porkojn sur placo, kaj ĉiuj povruloj ricevis pecon de la barbacoa.
Ankaŭ pere de la lumludoj kaj la rostiloj la aŭtoritatoj enspezis, ĉar la viro, kiu volis vendi la piroteknikaĵojn al la urbo, kaj tiu, kiu liveris la rostkradojn, devis pagi honoran sumon al la disdonanto de tiuj komisioj, por ke ne alia viro, kiu same aspiras la negocon, ricevu la komision. Neniu surtere atendas, ke iu plezurigas sen pago la popolon kaj sen kostoj nutras la povrulojn. Neniu homo povas fari tion, se li ne volas esti rigardata stultulo.
Kaj ĉar tiuj viroj volis enspezi monon, ja eĉ devis enspezi ĝin, ili liveris apenaŭ la duonon de tio, kion la aŭtoritatoj pagis, aŭ ili liveris varojn tiom aĉajn, ke ili valoris eĉ multe malpli ol duonon.
Ĉar ĉiu el la superaj oficistoj ie kaj iel havis manon en la ludo, neniu kontrolis tion. Tio kaŭzus ja en ĉiu kazo nur problemojn kaj ĉagrenon, kaj oni farus nenecese malamikojn al si. Por kio tio? La vivo estas multe pli suneca, se oni kontrolas nenion. La urbestro, la impostoficisto kaj la polica ĉefo, ĉiuj havas sufiĉe da zorgoj surtere. Kial oni ankoraŭ eĉ pli tristigu al ili la vivon, kiu jam per si mem estas malgaja, per tio, ke oni precize kontrolas iliajn kasojn kaj fakturajn librojn kaj kvitancojn kaj liverajn slipojn. Se efektive iu iam ordonas revizion – la diablo sciu, kiu – tiukaze ja ankaŭ tiuj homoj scias sufiĉe bone ŝati la valoron de kvindek pesoj, kiujn oni tiel facile perlaboras kvazaŭ preterire. Ni ja ĉiuj estas fratoj, kaj ĉiu el ni jam pekis iam, ĝi restas ja inter fratoj, ĝi restas ja en la lando. Viva LaPatria! Vivu la bela patrujo! Kaj tie, kie la amata patrujo ne estas favora al via negoco, jen fabriku kanonojn kaj municion por la tradicia malamiko, kiu embuskas nin.
Andreo gvidis malgrandan ĉarokaravanon de Chiapa de Corso al Sapaluta.
Don Laŭreano konfidis la gvidadon de tiu karavano al li, ĉar tiu vojo prezentis nur malmultajn komplikaĵojn, kaj ĉar estis dum la seka sezono. Krome don Laŭreano ĝuste en tiuj semajnoj ne povis rezigni pri la pli spertaj ĉaristoj, ĉar li havis eksterordinare multe da frajto sur la vojo de Arriaga al Tuxtla kaj la fraĵtaĵoj estis tiaj, ke necesis tre spertaj ĉaristoj, por ke la varoj ne ricevu damaĝon.
La gvidado de la karavano, estis ankaŭ tial simpla por Andreo, ĉar ĝin akompanis multaj komercistoj, viroj kaj inoj, kiuj transportis siajn varojn per ĉaroj al Sapaluta.
Tiuj komercistoj havis personan intereson, ke la varoj bonorde atingu la celon. Se io okazus sur la vojo, rompo de rado aŭ necesa plibonigo de deglitinta vojdistancaĵo, ili diligente helpus per fortaj manoj por savi siajn varojn kaj por atingi ankoraŭ ĝustatempe la foirplacon.
Sapaluta, kiu verŝajne tial havis la saman protektan sanktulon Caralampio kiel Balún-Canán, ĉar la homoj ne havis sufiĉe da fantazio aŭ sciojn pri sanktuloj por elekti propran sanktulon, festis la feston jam du semajojn pli frue ol Balún-Canán. Bonaj negocaj kaŭzoj instigis la piajn homojn de Sapaluta ne samtempe festi kun Balún-
Canán. Alikaze ili estus devintaj dividi la enspezojn kun la multe pli granda urbo.
Nun ili havis la negocon tute por si mem, kaj ili povis ĉerpi la unuan plej dikan kremon.
Al la festo venis centoj da vizitantoj de Balún-Canán. Ili uzis la okazon de la festo por viziti amikojn kaj parencojn, kiujn ili tiom longe ne vidis kaj tamen tiel kore amis. Per tio ili gajnis la monon por nutrado kaj loĝado, kaj tiel ŝparis la kostojn por la hotelo. Ke oni pri ili poste parolis malice, ĉar ili estis granda ŝarĝo, tio ne ĝenis ilin, ĉar ili ja ne aŭdis tion. La bonaj homoj de Balún-Canán tamen valoris la penon, ĉar la bonaj homoj de Sapaluta du semajnojn poste ĉiuj iris al Balún-Canán kaj tie ĉe la parencoj kaj amikoj serĉis kaj trovis nutradon kaj loĝejon.
Sed ĉio ĉi helpis al la negoco. Ĉar la centoj de vizitantoj el ambaŭ urboj konsiderinde pligrandigis la nombron de la konsumantoj. Kaj kie estas multaj konsumantoj, tie oni havas la bonŝancon pri floranta negoco.
La tuta regiono en ĉirkaŭo de cent kilometroj vivis pro tiuj du festoj kvar semajnojn en deliro de ekscitiĝo, el kiu la regionanoj vekiĝis nur tiam, kiam komenciĝis la preparaj laboroj por SemanaSanta, la Sankta Semajno.
La Sanktan Semajnon festis ĉiu loko, kiom ajn malgranda ĝi estis, por si mem, sen la partopreno de eksteraj vizitantoj. En tiu semajno la kernpunkto de la plezuro estis forbruligi la judíos, la tielnomatajn „judojn“ aŭ meti raketojn en la kartonkorpojn kaj eskplodigi ilin en la ventojn.
Ĉe tiuj du festoj de San Caralampio precipe la eklezio riĉe kontentigis siajn bezonojn. Neniu riproĉu la eklezion pri tio. La eklezio kreis krom la kvardek kvar mil aliaj sanktuloj ankaŭ la sanktulon Caralampio, kaj tial estis nur ĝuste kaj juste, ke ankaŭ la ekleziuloj ne staru kun malplenaj manoj ĉe la festo.
La centoj de vizitantoj, kiuj venis el Balún-Canán al Sapaluta, konsideris tion sia unua devo saluti la sanktulon Caralampio kaj doni monon al la eklezio. Kaj kiam la kontraŭvizitantoj de Sapaluta venis al la festo de Balún-Canán, estis same necese por la savo de la animoj, ke ili montru sian respekton al SanCaralampio ankaŭ en la katedralo de Balún-Canán, kaj ke ankaŭ ili donu monon al la eklezio. La plej piaj homoj de la regiono, eĉ, se ili nek en Sapaluta nek en Balún-Canán havis la rajton pri daŭra loĝadejo, pilgrimis al ambaŭ festoj, por ne neglekti eble ion ĉe la adorado de San Caralampio. Pli bone dufoje doni monon al la eklezio ol nur unufoje.
Sekure estas sekure. Ĉe religiaj aferoj estas multe pli bone, fari bonon tro multe kaj tro supermezure ol tro malmulte. Neniu centavo oferita al la eklezio estos forgesita, kiel oni povas legi en la preĝejoj sufiĉe klare sur la oferkestoj.
La preĝejoj de Sapaluta kaj de Balún-Canán prenis la monon ne nur de la piuloj. La eklezio ne atentas pri tio, de kie ĝi venas kaj kiel la mono estas akirita. Des pli ĝi interesiĝas pri tio nombri la ricevitan monon, pro la trezoroj, kiujn konsumas tineo kaj rusto.
Ĉiuj komercistoj kaj ĉiuj posedantoj de ludotabloj iris tuj, kiam ili jam pagis sian standon kaj pagis ĉe la aŭtoritatoj la standokotizon kaj la imposton, en la preĝejon por petegi la sanktulon Caralampio, je kies honoro kaj invito ili venis ĉi tien, ke li benu iliajn negocojn per riĉa gajno, ĉar ili faris nur pro li tiun longan kaj penigan vojaĝon, kvankam ili prefere restus hejme ĉe la edzino kaj la infanoj. Ili oferis kandelojn kaj metis sufiĉe da bonaj moneroj en la precipan oferkeston de SanCaralampio, ĉar ili sciis, ke oni sur tiu ĉi mondo faras nenion por nenio. Ankaŭ ne en la ĉielo. Oni devas doni monon, kiam oni ankoraŭ havas vestojn kun poŝoj. Kiam oni jam iras en la ĉielon, mankas kutime la poŝoj, kaj tiam estas tro malfrue.
Ankaŭ la kantineroj komencis sian negocon per humila preĝo al la sanktulo Caralampio kaj kun valorplenaj moneroj. Ili devis sekurigi al si bonan gajnon el la vendo de siaj komitekoj kaj de siaj aliaj alkoholaj trinkaĵoj. Eĉ pli arde preĝis la kelnerinoj, la meseras, dum kelkaj horoj antaŭ San Caralampio kaj oferis monon, kaj se ili ne havis ĝin, ĉar ili ankoraŭ neniom perlaboris, ili promesis al li solene laŭprocentan parton de la negoco. Kaj kun deca digno surgenuiĝis antaŭ la sanktulo la etikedaj damoj anstataŭantaj la patrinojn de la povraj, nenion sciantaj virgaj kelnerinoj. Ili tiris per nobela gesto sian nigran kaptukon vaste sur la vizaĝon kaj preĝis dum unu surgenuo ses rozariojn. Ili devis fari eĉ multe pli da bono ol la aliaj, ankaŭ ĉe la oferado de mono. Kaj precipe dum la oferado. Ili preĝis ja ne nur por si mem kaj por la propra animo. Ili estis sufiĉe maljunaj, por nun senpene resti virgaj kaj netuŝitaj. Sed ili ne estis egoistaj. Ili preĝis por la animoj de la kompatindaj protektatinoj al ili konfidataj, kiujn ĉiam minacis la kaptiloj de Satano, kaj kiuj ne povis defendi sin, ĉar ili havis lindajn vizaĝojn kaj tamen ne volis malsatmorti. Per siaj preĝoj kaj malavaraj oferoj la „patrinoj“ de tiuj knabinoj liberigis sin jam antaŭe de ĉiu kulpo. Kiam ili jam faris tion, la vojo al floranta negoco estis malfermita; ĉar oni diris al ili: Kredu kaj oferu, tiam oni pardonos al vi; kiu kredas kaj konfidas, al tiu la ĉiela regno estas malfermita, amen.
Ankaŭ la kripluloj kaj la almozpetantoj donis sian modestan financan kontribuon kaj ne forgesis, ke estis San Caralampio, kiu ofertis la proksiman bonan negocon al ili. Tuj post la fino de siaj preĝoj ili elrampis el la preĝejo kaj ekde tiu tempo sidante restadis tuj apud la pordo kaj sur la ŝtupoj por komenci la negocon. Antaŭe ili kverelis kelkan tempon pri la plej proksimaj lokoj al la pordo. Sed tiam ili prudentiĝis kaj organizis la aferon tiel, ke ĉiu el ili havu la rajton sidi dum du horoj plej proksime al la pordo, laŭ detale fiksitaj skipoj kaj alternadoj.
Kiam la festo de ĉiuj surteraj kaj enĉielaj aŭtoritatoj fine estis preparita, en maniero, kiu kontentigis ĉiujn, la negoco komenciĝis. Ĝi ekis per granda solena meso, kun plorantaj, ruĝiĝantaj okuloj kaj tuŝitaj koroj, kaj kun la voto ekde nun neniam plu fari ion malbonan surtere kaj ekskluzive prepari sin por la eterna vivo. Tedeum laudamus.
Kiam la granda solena meso estis finita kaj la piaj ĉeestintoj komencis forlasi la preĝejon, sur la placo antaŭ la katedralo ludis jam la muzikgrupoj kaj la marimbistoj.
La ludotablaj bankieroj kriis: „Se fué!“, kaj la ruletdiskoj sur iliaj tabloj gaje ekzumis. Ĉe la la standoj la komercistoj kriaĉis: „Soy el más barato delmundo!“ Mi estas la plej malkara de la mondo! El la kantinoj oni aŭdis la vokojn: „Otra copita!“ Plian malgrandan por la seka gorĝo! La kripluloj kaj almozpetantoj sur la ŝtupoj de la katedralo hurlis: „Tengohambre, caridad, por Dios, me muero!“ „Mi malsatas, donu almozon, por la amo de Dio, mi mortas!“
La kelnerinoj prenis sian lipkolorilon kaj farbis sian buŝeton brilege ruĝa.
La negoco honore al Sankta Caralampio jam komenciĝis.
Rimarkoj: „Se fué!“ = Li venkis! Li finigas la ludon! ¡Se fue! estas malnova ortografio, jen ludesprimo. Se la bankiero kaj la kunludantoj ludis domenon, „¡Se fue!“ signifas ke unu el la ludantoj metis sur la tablon sian lastan ludmarkon; do, ke iu gajnis la ludon.
Plenumante sian taskon, Andreo gvidis la karavanon de Sapaluta al Balún-Canán, por veturigi la komercistojn kun siaj varoj al la festo, kiu nun komenciĝis en Balún-
Canán. Tie li devis atendi ĝis la festo estos finita kaj poste li havos la taskon hejmenveturigi la homojn al Tuxtla aŭ al Suchiapa aŭ de kie ajn ili estis. La pezo de la varoj nur malmulte malpliiĝis, ĉar la komercistoj survoje aŭ sur la placoj, aŭ kie ajn ili faris siajn negocojn, ĉiam uzis la okazon aĉeti novajn varojn faritajn aŭ kultivatajn en la regiono. Tio estis, laŭ la cirkonstancoj: tabako, kafo, lano, lanaj tilmas, feloj, petatoj, bastvaroj, korbvaroj, komiteko, ludiloj el bakita argilo. Tiujn tie malkare aĉetitajn varojn ili kunprenis aŭ vendis en la lokoj survoje aŭ transportigis ilin ĝis malsupren al la pli grandaj urboj ĉe la fervojo, kie ili enspezis altajn gajnojn el ili.
La karavanistoj de Andreo dum la festo en Sapaluga ne staris pigre. La ĉaristoj reveturis la ĉarojn ĝis Tsobtajal, kiu troviĝas meze de la vojo inter Balún-Canán kaj Jovel.
Tie ili plenigis la ĉarojn per frajto de potistovaroj, kiujn faris indiĝenoj en Tsobtajal, kaj ili liveris la frajton al la komisiitoj, kiujn don Laŭreano havis en tiuj urboj.
Male al tio don Laŭreano ĉe la ekveturo de la karavano de Chiapa de Corso ordonis, ke la bovoj dum la festo en Balún-Canán ripozu kaj bone sin paŝtu por povi reveturi dum mallonga tempo kaj sen tro granda laciĝo de la bestoj. Intertempe li jam akceptis denove sufiĉe da frajtkomisioj kaj tial bezonis la bestojn en bona konstitucio. Tiun ripozon dum preskaŭ du semajnoj la ĉaristoj uzis por foje ĝisdetale lavi sin, por reordigi siajn personajn aĵojn kaj tiom ofte, kiom eblas ebriiĝi.
Se la proleto sur la plej malsupra ŝtupo de la ekonomia kaj socia ranga ordo ne devas labori, ĉar estas festtago aŭ ripoztago, li ebriigas sin.
Li ne scias ion pli bonan. Neniu instruis lin uzi la tempon je sia propra avantaĝo. Neniu diris al li, ke li lernu pensi por si mem, anstataŭ lasi pensi aliajn por si dum la tuta vivo. Li lernis nur unu aferon, kaj tiun li lernis bone, tio estas: obei. Por tio li ricevadis batojn ekde juneco. Lia patro komencis bati lin, por ke li obeu. Kaj ĉar li lernis nur obei, kaj ĉiam nur obei, tial li ne lernis pensi por si mem. Kaj kiam li ebriiĝas, li havas senkulpigon por sia festtago, kaj li sugestas al si, ke li nun ĝojas.
Tio servas al la granda Difavoro de sia mastro, se li ebriiĝas. Sub la kondiĉo, ke lia laboro ne suferas pro tio.
Kaj ĉar li ne scias, kion fari pli bonan en ripozaj tagoj, li simple drinkas ĉiun ripoztagon. Tiel li almenaŭ ne fariĝas pli inteligenta, kaj, kio estas speciale utila por lia mastro, li havas plu ŝuldojn ĉe li.
Drinki li rajtas tiom, kiom li emas. Li estas ja libera viro, kiu povas fari aŭ ne fari, kion li volas. Kiel libera viro li havas la bonan rajton ebriiĝi kaj elspezi sian monon tiel, kiel plaĉas al li. Sed li devas ĉiufoje tiom frutempe ebriiĝi, ke li, kiam lia laboro denove komenciĝos, ne neglektas sian laboron.
Rimarkoj: tilma = tilmo estas kruda kotona mantelo uzata de indiĝenaj meksikaj kampuloj, nodita sur unu ŝultro.
La ripozaj tagoj kaj eĉ la festtagoj en la vivo de ĉaristoj estis tre raraj. Nur se la bovoj nepre bezonis ripozon, ricevis ankaŭ la ĉaristo per tio ripozotagon. Sed ne, se eventuale estis riparendaj rompitaj radoj. La bovoj ricevis plenajn ripozajn tagojn kaj eĉ feriojn, kaj de ties tagaj manĝoporcioj oni ne minusis certan kvanton dum la ferioj. Ili ricevis sian plenan salajron, ĉu ili havis feriojn, ĉu ne. Ĉar ili estis nur bovoj. Ili rajtis satdormi, ĉar ili ne sciis ripari rompitan radon. Tiukaze, se sufiĉe da frajtoj estis veturigendaj kaj se eblis kunpeli rezervajn bovojn en la karavanoj, tute ne estis ripozotago kaj neniam dimanĉo por ĉaristoj. Ofte ne dum tuta jaro. La ĉaristo povis ĝui siajn ripozotagojn, se li, skuate de febro, ruliĝis kaj kurbiĝis sur sia petato aŭ, se li ne povis movi siajn gambojn, ĉar li venis sub la radojn de ĉaro.
Ses tagojn ĉiusemajne laboru kaj aranĝu ĉiujn viajn aferojn, sed la sepan tagon ne laboru, sed gloru Dion la Eternulon. Tio tre bone estis farebla de Adamo kaj Evo en la paradizo, kiuj ĉiusemajne faris ses tagojn nenion alian krom rigardi la pomujon en la ĝardeno Edeno.
Sed la ĉaristoj ne vivis en la ĝardeno Edeno, sed en la dia ekonomia ordo, kie frajto ne rajtas atendi, ĉar alie suferus la civilizacio. Ili ne havis tempon glori la Eternulon pro tio, ke li donis la vivon al ili. Jen la vivo de ĉaristo. Preĝu por la savo de via eterna vivo kaj laboru por pliigi la trezorojn de la mondo. Kvankam via stomako tiel ne pleniĝas, vi almenaŭ ĉiam restas sklavo, kaj la ĉielaj ĝojoj kaj laŭdaj kantoj iam estos certaj al vi. Ne strebu al libero kaj bonfarto ĉi tie surtere, ĉaristo, alie vi falus en la maŝkaptilojn de Satano, vi metus en tumulton la bone ordigitajn rilatojn de la ŝtato kaj preterirus la dornan padon. Esti fidela kaj obeema sklavo pli valoras ol aspiri la trezorojn de la bone grasigitaj mastroj. Tio estas malnova bona kaj elprovita leĝo. Tial estas pli da servistoj ol mastroj.
La grandiozeco de la ĉaristoj estis, ke ili ne cerbumis pri tiaj aferoj. Ili ne havis tempon pensadi pri io alia ol pri la bonfarto de siaj bovoj kaj pri la bonstato de la ĉaroj.
Krome ili estis ĉiam tro lacaj por pensi entute ion. Ili volis esti kontentaj. Nenion pli. Ĉio alia lacigis ilin eĉ pli.
Kaj ili estis kontentaj, se ne mankis al ili la centavoj por aĉeti en ripozotagoj sufiĉe da brando, por ke ili povu forte ebriigi sin. En tiu stato neniu postulis de ili, ke ili pensu.
La karavano de Andreo troviĝis ekstere de la urbo, sur vasta ebenaĵo, tuj apud la vojo, kiu kondukas al El Puente.
Oni estis kunveturigintaj la ĉarojn kaj bonorde laŭ rekta linio starigis ilin. La ĉaristoj faris grandspacan kampadejon por si mem.
La bovoj paŝtis sin, vaste dise, sur la ebenaĵo.
Plurajn fojojn oni kunigis la bovojn kaj pelis ilin al la rivereto, kie ili banis sin dum horoj en la akvo por mortigi la milojn da iksodoj, kiuj boris sin en la haŭton de la bovoj.
Post la banado oni kondukis ilin al la kampadejo. La ĉaristoj zorgeme rastis la korpojn de la bestoj pro vundoj, por kuraci ilin, se necesis.
Poste la bestoj ricevis siajn porciojn da maizo, kaj se ili jam plenŝtopis siajn stomakojn, oni liberigis ilin, por ke ili paŝtiĝu.
Sur la ebenaĵo paŝtis sin nenombritaj centoj da bovoj, muloj kaj azenoj. La ĉevaloj, muloj kaj azenoj neniam paŝtis sin en la proksimo de bovoj kaj la bovoj neniam en la proksimo de ĉevaloj. Ĉiuj bestoj, kiuj sin tie paŝtis, restadis kune en certaj grupoj. Plej ofte estis la gregoj, kiuj havis la saman posedanton; ĉar la libere paŝtiĝantaj bestoj prefere restas ĉe tiuj, al kiuj ili kutimiĝis per komuna plenkreskado en la korto de sia posedanto kaj per ĉeokazaj kunpeladoj kaj hejmkondukadoj al siaj ranĉoj, kie ili ricevas sian salon.
Sed multaj grupoj formiĝas pro simpatio. Kaj aliaj formiĝas pro neceso. Ĉar ties posedantoj neglektas ilin, ili tute forgesas, kien ili apartenas. Al tiuj pli malkompaktaj grupoj aliĝas tiuj bestoj, kiuj venas nur ĉeokaze sur tiun grandan ebenaĵon. Do, la bovoj de la haltantaj ĉaristoj kaj la ĉevaloj, muloj kaj azenoj de la migrantaj komercistoj.
Kvankam sur la ebenaĵo miloj da bestoj paŝtas sin, oni vidas nur malmultajn brutarojn, ĉar la ebenaĵo estas tiom vasta, ke la bestoj en ĝi tute perdiĝas por la okuloj. Oni vidas ilin malproksime apenaŭ kiel punktetojn. Ne estis tre komplike por la ĉaristoj serĉi kaj trovi siajn bovojn sur la ebenaĵo. Survoje kaj sur la haltejoj la ĉaristoj kutimigis la bovojn al tio resti kune kaj ne vagi tro malproksime de la ĉaroj. La bestoj ja tro malproksime vagas nur tiukaze, se ili ne trovas sufiĉe da herboj, aŭ la herboj estas tro amaraj aŭ la paŝtejo estas tro kota pro la bestoj, kiuj antaŭe tie paŝtis sin.
Krome la bovoj de la ĉaristoj distingiĝas de la ceteraj bovoj en tia konsiderinda mezuro, ke ili estas facile ekkoneblaj eĉ el granda distanco por spertaj ĉaristoj, ĉu estas ĉarobovoj ĉu kutimaj brutoj. La ĉarobovoj estas ege grandaj fortaj bestoj kun pezaj, tre larĝe etendiĝantaj kornoj, kiuj erare apenaŭ preneblas por aliaj brutoj.
Sed tie antaŭ la urbo haltis ankoraŭ kvar aliaj karavanoj de frajtentreprenistoj. Kaj ĉar ankaŭ la bovoj de tiuj ceteraj karavanoj paŝtis sin sur la sama ebenaĵo, kompreneble povis okazi, ke la ĉaristoj, rekondukante la bestojn, marŝis kvin ĝis ok kilometrojn en la direkto de ekrigardita grupo de ĉarobovoj, nur por fine eltrovi ĉe la alveno, ke estas la bestoj de alia karavano, kaj ke ili iris la longan vojon por nenio. Sed ĉar ĉiu el la ĉaristoj konas la brulmarkojn de ĉiuj frajtentreprenistoj en la ŝtato, diris la diversaj ĉaristoj al la aliaj, kie ili renkontis la aliajn bestojn ĉe la serĉado de la propraj.
En la lastaj tri tagoj de la festo komenciĝis la ĝenerala rastado de la ebenaĵo pro paŝtiĝantaj bestoj. En ĉiuj direktoj oni vidis virojn surpiedajn aŭ sur ĉevaloj, kiuj serĉis siajn rajdo- kaj pakbestojn sur la ebenaĵo. Okazis kelkfoje, ke vojaĝanto, kiu venis sur ĉevalo al la festo, devis serĉi dum tuta semajno sian formarŝintan beston kaj ĝin ne trovis eĉ post tiu longa tempo kaj devis peti la posedanton de proksima ranĉo, ke li informu lin, tuj kiam la besto estos trovita ie, ĉar li ne povas atendi pluan tempon.
En la lastaj tagoj de la festo ankaŭ la posedantoj de la gregoj, kiuj paŝtis sin sur la ebenaĵo, elsendis siajn virojn, por bone gardi siajn brutarojn kaj ĉevalogregojn. Ĉar tiam venis la danĝera tempo, kiam la ŝtelistoj de ĉevaloj kaj muloj vagadis pro negardataj bonaj bestoj. En la pelmelo de la multaj forvojaĝantaj komercistoj kaj festvizitantoj neniu tuj povis diri, ĉu la rajdataj kaj pakitaj bestoj apartenas al la forvojaĝantoj, aŭ ĉu ili estas ŝtelitaj. Tiuj, kiuj prenis fremdajn ĉevalojn kaj mulojn kun si, marŝis ja ne sur la larĝaj vojoj, kie estis veturigataj la ĉaroj. Kiu rajdis sur ĉevalo, ekde la ebenaĵo, tiu povus formigri en ĉiu direkto, kiu plaĉus al li. Se li ne ĵus renkontis farmiston de la distrikto, kiu konas la brulmarkojn de ĉiuj siaj najbaroj, kaj lin preterire demandis, ĉu li aĉetis la bestojn kaj je kiom da mono, jen la ŝtelitaj bestoj estis post malmultaj tagoj en Tabasko aŭ eĉ en Gvatemalo.
Estis nur dum tiuj festoj, kiam multaj centoj de nekonataj homoj troviĝis en tiu loko, kiam eblis ŝteli bestojn de la ebenaĵo. En aliaj tempoj la vojaĝantoj estis tiom raraj, ke ĉiu enloĝanto tute precize sciis kia aspektas la vojaĝanto, kia li estas vestita, kun kiuj bestoj li alvenis, kaj kun kiuj li poste forvojaĝis. Se li havis ĉe si eĉ nur unu ĉevalon eksuspektatan, ke li povus esti ŝtelinta ĝin ie sur la vojo ĉi tien aŭ reen, ili kaptus lin antaŭ ol pasus tri tagvojaĝoj, se ne jam post du horoj.
Tial en kutimaj tempoj la gregoj sur la ebenaĵo estis tiel sekuraj, kvazaŭ ili starus en stalo. Sed ĉe la ekleziaj festoj de ambaŭ urboj, kiuj estis disigitaj pere de la granda ebenaĵo, la posedantoj de la gregoj dum la lasta semajno de la festo tage kaj nokte devis sidi sur seloj kaj kunteni siajn gregojn.
Tiel kiel la maristo, kies ŝipo troviĝas en haveno por ŝarĝi aŭ malŝarĝi kargon, neniel povas pigri, kiel tion eble supozas la naiva loĝanto sur firma tero, sed plej ofte devas labori pli streĉe ol tiam, kiam la ŝipo estas veturigata sur la alta maro, tiel tio okazis ankaŭ al la ĉaristoj.
Baninte, kuracinte kaj nutrinte la bovojn, ili tuj okupiĝis pri la ĉaroj. Se de tie estus okazinta rompo en la sekvantaj dekdu semajnoj, hajlus riproĉoj al ili. „Pigruloj, damnitaj de Dio, vi kampadis du plenajn semajnojn en Balún-Canán, sed vi faris nenion alian krom dormi kaj drinki, anstataŭ ripari viajn ĉarojn. Tiu rompita rado kostas al vi monatsalajron, por ke vi lernu teni vian ĉaron en ordo“, dirus don Laŭreano. „Kion vi pensas, kial mi pagas al vi tridek centavojn ĉiutage? Plej prefere mi draŝus per bastono vian melonkapon, filo de hundino damnita de Dio!“
Kiel la ĉaroj aspektis, se ili veturis duonon aŭ eĉ tutan jaron sen ripoztago kaj ĉiam estis sur la vojo, oni povas imagi.
Tia ĉaro estis farita antaŭ ducent jaroj. Kompreneble, de la partoj, kiuj donis al la ĉaro novan aspekton antaŭ ducent jaroj, restis eĉ ne unu peco. Unue la maldekstra rado estis tute rompita, poste la dekstra, poste la timono, poste la framo kun la tegmento. Ĝia plej nova peco eble aĝis kvin semajnojn, la plej malnova certe kvardek jarojn.
Kaj tial, ĉar ĉiuj unuopaj partoj de la ĉaroj rilate la aĝon kaj tial ankaŭ rilate la daŭron de la uzebleco estis tre diversaj, laŭ tio, ĉu oni renovigis ilin aŭ ne, necesis multe da ekzercado kaj precizaj scioj pri la esenco de ĉaro por povi eltrovi, kiuj partoj rompiĝus en la sekvonta marŝo.
Renovigi tiujn partojn estis la tasko de la ĉaristoj, kiam ili haltis sur ripozejo.
Don Laŭreano sciis tre bone, ĉu io ne estis en ordo en certa marŝo, ankaŭ tiukaze, se li ne estis ĉe la karavano, eĉ, se neniu ĉaristo diris ion pri tio. Neniu el la ĉaristoj elbabilaĉis ion pri siaj kamaradoj, nek por venĝi sin, nek por kaĵoli sian mastron. Tio estis kontraŭ ilia naturo. Eĉ ne venis en iliajn kapojn povi esti tiel fiaj.
Inter si, dum marŝo aŭ en kampadejo, ili de tempo al tempo malice batalis. Ili atakis sin per tranĉiloj, aŭ per maĉetoj aŭ bastonegoj, fluis sufiĉe da sango, ekestis multnombraj ŝvelintaj tuberoj kaj bluiĝintaj vizaĝoj.
Proletoj, ĉie surtere, trovas specialan plezuron pri tio reciproke dishaki la kapojn. Tial la kapoj de iliaj mastroj restas sanaj. Ĉar la kolero, akumuliĝinta sub la influo de ilia mizera kaj senperspektiva situacio, forvaporiĝas en la interfrata dishakado de la proletoj. Jen la kaŭzo, kial ili ne havas sufiĉe da puŝforto kaj laŭordan koleron, kiam prezentiĝas foje la okazo ĵeti la tutan ekonomian ordon en promesplenan malordon. Ne el bonega ordo, sed nur el furioza malordo kaj per luktado povas naskiĝi nova prudenta socio.
Sed post tiuj perfortaj bataloj neniam restis malamo, tiel, ke iu el ili iam pensus pri tio, ke li venĝos sin per tio, ke li eltrumpetos ion pri sia kamarado ĉe la mastro. Tio estis kontraŭ ilia honoro kaj ilia moralo.
Sed don Laŭreano tamen sufiĉe precize eksciis, kio okazis en la marŝo, kaj kial tio okazis.
Estis ĉiam kelkaj vojaĝantoj sur ĉevaloj, kiuj preterpasis haltantan karavanon kaj kompreneble vidis, kio okazis.
Ili venis al Chiapade Corso kaj renkontis don Laŭreanon ie surstrate, aŭ ili havis eĉ negocon kun li.
„Mi vidis vian karavanon, kiu haltis proksime al Santa Catarina, don Laŭreano, ili streĉe laboris kaj ne povis ekveturi.“
„Kio okazis tie, don Cesar?“
„Rompita rado, kaj bovo eskapis, nur kojoto scias, kiom la muchachos devis kuri, antaŭ ol ili kaptis ĝin.“
Ankaŭ la komercistoj aŭ la familioj, kiuj vojaĝis en la ĉaroj, plendis ĉe don Laŭreano: „Aŭskultu, don Laŭreano, viaj ĉaroj estas skandalo. Trifoje ili havis rompiĝon survoje, ĉar viaj muchachos dormis, tan flojos, tiuj malagemaj dormemaj pigruloj. La venontan fojon mi prefere traktos la frajton kun don Mauricio.“
Aŭ komercisto en Shimojol skribis al don Laŭreano drastan leteron, ĉar la frajto alvenis du tagojn tro malfrue.
„Kial vi du tagojn malfruiĝis dum la marŝo? Ekparolu!“ vokis don Laŭreano al la marŝkolonestro. Tiam ili do devis ekparoli, kiu ĉaro havis rompon, kaj kial, kaj kies kulpo tio estis.
Kaj tiun, kies ĉaro disrompiĝis, kaj kiu retenis la marŝon, oni punis per dekalkulo de unu aŭ du monatsalajroj. Tio konsiderinde helpis, ke, kiom ajn li laboris kaj kiom ajn li provis vivi ŝpareme kaj kiom ajn malofte li permesis plezuron al si, lia ŝuldoŝarĝo ne malpliiĝis ĉe lia mastro, sed pli kaj pli altiĝis. Tiom longe, kiom li havas ŝuldojn, li devis labori kaj elteni la vivon ĉe sia mastro, al kiu li restas ŝulda ion. Li ne povis foriri kaj serĉi okupon, kie li perlaborus pli, aŭ kie li havus pli facilan laboron, kaj kie li pli povus esperi fine foje fariĝi pli libera kaj pli sendependa kaj por fari tion, kio plaĉas al li, kaj kio ebligus pli agrablan vivon al li.
Rompita rado aŭ la deglitado de ĉaro de la vojo ne nur kelkfoje retenis la marŝkolonon dum duonoj de tagoj kaj malfruigis la frajtalvenon, sed ankaŭ tre ofte okazis, ke pro la rompo aŭ pro la deglitado de ĉaro la transportataj varoj disrompiĝis kaj senvaloriĝis. Kesto kun porcelanvaroj aŭ kun medicino rapide senvaloriĝis pro misatento de ĉaristo. Kaj, se la malfeliĉo de rompo trafis lin, kiam la ĉaro troviĝas meze de rivero, kiu trapasendas, tiukaze ofte la tuta frajto estis neniigita, se temis pri frajtaĵoj, kiuj ne eltenas malsekiĝon.
Ne la forsendinto de la varoj, kiu malbone pakis la varojn, devis kompensi la damaĝon. Li ne transprenis la kompensodevon por sendaĵoj sur ĉaroj. Tion li klarigis tuj en siaj vendokondiĉoj. La kompensdevigan asekuron por la sekura alveno de la varoj oni ŝarĝis al la frajtentreprenisto. Kompreneble li povis rifuzi la transprenon de la varoj, se ili estis malbone pakitaj. Sed tiukaze alia entreprenisto transprenus la riskon, kaj don Laŭreano perdus klientojn.
Nu, kial li havis spertajn ĉaristojn? Kaj kial li pagis akcepteblajn salajrojn al ili? Kial li transprenis la ŝuldojn de la antaŭaj mastroj, kiam ili venis al li por plibonigi sian situacion? Kial li traktis ilin ne kiel malliberajn peonojn, sed kiel liberajn laboristojn, kiujn li ne skurĝis kaj ne enfermigis ĉe manoj kaj piedoj en dupartan tabulon? Kial ĉiuj tiuj konsideroj de civilizita entreprenisto por siaj laboristoj, se tiuj siavice eĉ ne iom atentas pri tio, ke li ne suferu damaĝon?
Estis nur juste, ke li enskribis ĉiun rompon okazintan dum transporto kiel debeton en la konton de siaj ĉaristoj.
Se ili bone tenas en ordo siajn ĉarojn, rompo ne okazas.
Kaj se ili bone konas sian vojon kaj ne dormas dum la marŝo, sed zorgeme atentas, ekestas neniuj perdoj. Estis nur pro neglektoj de la ĉaristoj, se ili malfruiĝis aŭ rompiĝis radoj aŭ varoj perdis sian valoron.
Neatentemon oni ne subtenu. Li ja estus akcelinta la fuŝemon kaj neatentemon de siaj ĉaristoj, se li ne lasus pagi la virojn por ĉiu damaĝo, kiu ekestas pro ilia kulpo.
Li pagis la ĉaristojn ne por tio, ke ili dormu kaj drinku, sed por tio, ke ili laboru, kaj ke ili laboru por lia uzo. Kien la mondo kaj la civilizacio irus, se la laboristoj rajtus fari aŭ ne fari, kio plaĉas al ili. Al ĉiu laboristo oni donis ja kapon, kun kiu li pensu. De la bovoj li ne postulus pagon por damaĝo, ĉar tio estus stultaĵo, ĉar ĉiu prudenta homo scias, ke bovo ne kapablas pensi. Tial oni ja ankaŭ ne pagas salajron al la bovoj. Sed ĉar la ĉaristoj povas pensi, tial li pagis salajrojn al ili. Kaj ĉar li pagis salajrojn, tial li havis bonan rajton postuli de ili, ke ili pensu pri lia uzo.
En la stato, en kiu la ĉaroj ĉiuj troviĝis, nur unu rimedo povus helpi eviti rompojn. Kaj tiu estus anstataŭi tiujn ĉarojn, kiuj servis jam tro longe, per novaj. Sed ĉar kelkaj partoj de ĉiu ĉaro estis bonaj kiel novaj, ĉar oni enmetis ilin nur antaŭ kelkaj monatoj, tio estus sensenca disipo de uzvaloroj, kion la negoco ne povus elteni.
Kiam don Laŭreano devis pligrandigi la nombron de ĉaroj, ĉar la frajtoj pliiĝis, li ĉiufoje unue ie provis kunaĉeti malnovajn ĉarojn. Nur se li ne sukcesis kunaĉeti malnovajn ĉarojn, li mendis novajn.
Al la ĉaristoj ne restis alia elirvojo krom per riparo plibonigi kaj teni en bona ordo la ĉarojn, kiam ajn ili havis liberan horon por tio.
La plibonigado de la ĉaroj estus estinta facila afero, se don Laŭreano disponigintus por tio la materialon aŭ estis doninta monon al ili por povi aĉeti materialon, kiam ĝi necesas.
Kiam la ĉaristoj estis en la hejma starejo, en Chiapade Corso, estis tie kompreneble du ĉarfaristoj, kiuj provizis la ĉarojn per bona materialo. Krome ĉiu karavano ricevis kelkajn novajn rezervoradojn, jugojn kaj timonojn por la vojaĝo. Sed okazis ofte, ke kelkaj marŝkolonoj du aŭ eĉ tri monatojn ne tuŝis la hejmlokon, sed ĉiam restadis nur sur la vojo inter Arriaga kaj Tuxtla, aŭ inter Jovel kaj Balún-
Canán, aŭ kie ajn ili ĝuste akceptis sufiĉe da frajto.
Monon por povi aĉeti materialon survoje la ĉaristoj ne ricevis.
„Se mi farus tion“, diris don Laŭreano, „mi estus sufiĉe stulta. La muchachos tuj en la unua vendejo ĉe la vojo fordrinkus ĝin aŭ forludus per ĵetkuboj aŭ ĉe la surĵetada ludo de pesoj. Mi ja konas ilin, mi scias, kiaj ili estas.“
Eble li kolektis spertojn de tiu speco. Sed restis la fakto, ke la ĉaristoj neniam ricevis monon por tio. Li donis al ili nur bonhavaĵajn biletojn, por ke ili povu aĉeti maizon por la bestoj. La kreditbiletojn, kiujn li persone subkribis kaj stampis, akceptis ĉiu en la ŝtato, ĉar ili estis tiel sekuraj kiel kontanta mono.
La bovojn oni devis nutradi bone. Li ne povis respondecigi ĉariston, se bovo ĉe la marŝo renversiĝis, ĉar la bovo ja ankaŭ ie sur paŝtejo povis esti manĝinta venenajn foliojn, aŭ eble serpento mordis lin. La renversiĝintajn bovojn oni ne povis ripari per novaj enmetitaj eroj; kaj tial la ĉaristo ne kulpis tion. Kio ajn okazis al bovo, okazis kun la volo de Dio, kiu gardas la paserojn, por ke ne falu plumo el iliaj vostoj sen lia ordono eksplicite esprimita.
Ĉar la ĉaristoj havis nek monon nek kreditbiletojn por aĉeti la necesan materialon por la plibonigado de la ĉaroj, restis ilia afero, kie kaj kiel havigi la materialon.
Teni en ordo la ĉarojn ili devis, por ne perdi kelkajn monatsalajrojn.
Tial ili devis preni la materialon tie, kie ili trovis ĝin.
Eĉ la enmartelita kredo pri terura venĝo en la alia mondo ne povis reteni ilin havigi al si la materialon tiel, kiel ĝi estis akordigebla nek kun surteraj, nek kun ĉielaj, kaj plej malmulte kun ŝtataj leĝoj. Antaŭ ĉio alia ili devis pensi pri la plej proksima afero, kaj tiu estis, ĉiukaze eviti rompojn de radoj; ĉar la unua devo de bona, fidela kaj obeema servisto estas, ke li servas al sia mastro, ke li akcelas ties prosperon kaj gardas lin kontraŭ ĉiu damaĝo. Ĉiuj ceteraj devoj povas atendi.
Tiom malofte, kiom la unuopaj eroj de ĉaro estis enmetitaĵoj el la sama jaro, estis ĉiuj eroj ĉiuj el la sama materialo.
Kelkaj eroj estis el mahagona ligno, aliaj el ebono, aliaj el cedro, aliaj el kverko, aliaj el abia ligno. Ĉiuj lignoj, preterpasataj de la karavanoj survoje, estis troveblaj en la ĉaroj.
Kelkajn kilometrojn for de Balún-Canán, sur la vojo al El Puente estis mirinde bela abia arbaro, kun la plej majestaj arboj, kiuj imageblas. Estas verŝajne la beleco de tiu arbaro, kiu instigis la indiĝenojn el praa pasinteco, prezenti tiun belegan arbaron al siaj dioj kiel hejmlandon.
Ili starigis en ĝia mezo grupon el piramidoj kaj altaroj, por ke la dioj delektiĝu je ili. Ke la indiĝenaj dioj ankoraŭ nun loĝas en tiu arbaro apenaŭ estas supozebla; sed la piramidoj ankoraŭ ĉiuj ĉeestas.
Tiu ĉi arbaro apartenis nek al don Laŭreano nek al ties ĉaristoj, nek al la ceteraj ĉaristoj, kiuj ripozis sur la ebenaĵo kaj plibonigis per riparoj siajn ĉarojn.
Por rigardi tiujn piramidojn, la indiĝenoj ne havis la tempon. Ili ankaŭ ne interesiĝis pri tio rigardi ilin, ĉar ili koncentris sian intereson nur al la bona stato de la ĉaroj.
Estas neniam bone por la proletoj interesiĝi pri io, kio ne havas rilaton al la laboro. Pri sia laboro ili pensu, kaj la piramidojn kaj la historion ili lasu al tiuj, kiuj estas elektitaj de la ŝtato alĝustigi la mondohistorion laŭ la bezonoj de tiu ŝtato. La bonstato de ĉiu ŝtato estas akcelata kaj lia interna paco kaj lia ordo konservata, se la ŝuisto restas ŝuisto, se la laboristo estas obeema servisto kaj la sciencisto ennebuligas la problemojn de la ekonomia vivo.
Krome la piramidoj estis multe tro malproksimaj por la ĉaristoj. Ili iris nur ĝis tien en la arbaron, kie ili trovis tiajn arbojn, kiajn ili bezonis, por fari el ili timonojn, jugojn kaj spokojn.
Poste ili kondukis la bovojn tien kaj trenis la uzpretajn anstataŭaĵojn al la kampadejo.
La posedanto de la arbaro dum tiu tempo troviĝis verŝajne en la ungegoj de kelnerino, honore al Sankta Caralampio. Tial li ne multe zorgis pri tio, kiu ŝtelis lignon en lia arbaro.
Sed mankis al la ĉaristoj ankoraŭ aliaj gravaj aĵoj, por povi teni en ordo la ĉarojn de la mastroj. Tial ili nokte ŝteliris sur la ebenaĵon kaj buĉis kelkajn bovojn. Ili bezonis la haŭtojn por tranĉi el ili novajn rimenojn, ĉar la malnovaj elsekiĝis kaj estis rompiĝemaj.
La ĉaristoj neniam ŝtelis por si mem. Facile ili ie survoje povus ŝteli kokinon kaj aliloke porketon, por fortiga manĝo, kiun ili ĉiam tiom bezonis. Sed, se la bovoj tie jam foje estis buĉitaj, malmulte ŝanĝis tion je la eble leviĝantaj konsciencriproĉoj, se ili nun ankaŭ kunprenis kelkajn bonajn pecojn da bovokarno al la kampadejo.
Ĉar ĉiu karavano, kiu haltis tie, devis vivi sub la samaj kondiĉoj, ĉiu karavano bezonis novan bovohaŭton. Tial pluraj bovoj devis lasi la vivon por la bonfarto de la frajtentreprenistoj.
La ŝtelado de arboj estis embarasiga afero por la ĉaristoj, se oni kaptis ilin ĉe tio. Furiozaj riproĉoj trafis la kulpinton, kaj eble svarmo da batoj per la rajdovipo sur la kapon. Sed la bovobuĉado estis eĉ pli malica afero, se eble eĉ vakero vidis tion. Tiam ili malaperis fulmrapide en karcero. Don Laŭreano kompreneble ne lasis siajn ĉaristojn en la karcero, ĉar li bezonis ilin por la laboro, kaj ĉar ili havis ŝuldojn, kiujn ili devis forlabori. Se ili ne estus havintaj ŝuldojn, eble estintus egale al li. Sed li devis savi sian kapitalon. Do, se ŝtelo malkovriĝis, li pagis al la posedanto de la grego la valoron de la bovo, kaj li pagis al la urbestro kaj al la polica ĉefo de la loko, kie lia ĉaristo estis prizonulo en la carcelmunicipal, dudek pesojn da amikeca mono, kaj oni liberigis lian ĉariston. La elspezojn, kiujn don Laŭreano havis, kaj por la pagita bovo kaj por la amikeca mono, li skribis en la debeton de la ĉaristo. Kaj tute pravigite. Don Laŭreano ja neniam ordonis al siaj ĉaristoj ŝteli arbojn, buĉi bovojn, eltiri najlojn el domoj, rabi nokte feron en forĝejoj. Tiajn ordonojn don Laŭreano ankaŭ neniam en sia vivo donus, eĉ se unu el liaj karavanoj dum semajno devus halti sur la sama loko de la vojo. Ĉar li estis tre respektata kaj alte estimata membro de la komunumo. Li vivis en humileco antaŭ la Sankta Eklezio, kaj kvankam li konsideris la leĝojn de la lando en kelkaj kazoj kiel reformindaj favore al la posedantoj, li trovis ilin entute bonegaj; ĉar ili protektis lian juste akiritan propraĵon kaj retenis tiujn, kiuj ne havis propraĵon, post decaj barieroj.
Sed sendepende de ĉio ĉi, la ĉaristoj, kampadantaj ĉi tie sur la ebenaĵo, riparis la ĉarojn ĝis ili estis en bona ordo.
Ĉar ĉiuj homoj, kiuj povus ĝeni ilin, troviĝis en festekscitiĝo honore al la sanktulo Caralampio, estis la havigado de la necesa materialo pli facila kaj pli rapide okazis, ol la ĉaristoj atendis tion.
Tiel restis al ili fine ankoraŭ sufiĉe da tempo por foje rigardi la feston elproksime, por ke ili ne devu restadi por ĉiam tie ekstere sur la eterne venta ebenaĵo, tiom malproksime de la urbo, por ke ili ĝuste povu aŭdi ankoraŭ de tempo al tempo la sonorilojn kaj la eksplode krakantan pafadon de la piroteknikaĵoj.
Kiel ĉiu, kiu iras al festo, ili havis la nepripensitan esperon, ke tie okazos io precipa kaj interesa, aŭ ke falos iu bonvenigata dono en iliajn manojn.
Sed ĉe festoj okazas iu surprizo nur tiam, kiam oni atendas neniun.
En ĉiu kazo la ĉaristoj deziregis foje dum kelkaj horoj aŭskulti, vidi kaj flari ion alian ol nur ĉiam kaj eterne la ĉarojn kaj la bovojn. Eĉ la plej inteligenta homo transformiĝas tre rapide en bovon, se li vidas ĉiun tagon ĉirkaŭ si nenion alian krom bovoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.