La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 13

1

La ĉaristoj frue vekiĝinte leviĝis. Kiel ĉiam. Estis sufiĉe da laboro. La ĉaroj ankoraŭ ne estis tiel bonordaj, kiaj ili devus esti por trapasi la sekvajn semajnojn sen rompoj.

La viroj preparis sian matenmanĝon.

Kelkaj havis damne pezan kapon de la aĉa falsita tekilo, kiun ili trinkis, ĉar la mono ne sufiĉis por trinki la pli bonan.

Andreo estis respondeca por la bona stato de la marŝkolono. Sed li vidis, ke en ĉi tiu tago oni ne faros multon por la plibonigado de la ĉaroj. La viroj estis ankoraŭ en festebrieco. Frue posttagmeze ili jam denove ektrinkos. Alian amuzon kaj distron ili ne sciis, kaj se ili scius aliajn, ili ne trovus ilin tie.

La plej neutiligeblajn ulojn, kiuj sekve de la postebrieco estis letargiaj kiel malsekaj viŝĉifonoj, li sendis al la ebenaĵo, por ke ili okupiĝu pri la bovoj, por ke ili ne tro vaste disiru kaj ne havu vundojn de la mordemaj muŝoj.

Tio estas simpla laboro, kaj la viroj povis fari tion.

Por si mem li decidis iri kun kelkaj aliaj ĉaristoj en la menciitan abian arbaron proksime de El Puente kaj tie ĉarpenti rezervajn timonojn kaj jugotrabojn.

Kiam la matenmanĝo estis preta, Andreo iris al sia ĉaro, por vidi, kion faras la knabino.

Ŝi jam delonge vekiĝis, sidis sur kesto en la ĉaro kaj trakombadis sian hararon.

„Buenos dias, malgranda knabino, bonan matenon! Kiel vi dormis?“ li demandis ridante.

Ŝi diris gaje: „Mi dormis tute bonege. Tiel bonege, kiel jam dum monatoj ne. Mi deziras al vi tre bonan tagon, Binash Yutsil.“

„Vi nun certe estas malsata“, li diris. „Ni ne havas multajn bonaĵojn por la matenmanĝo. Nigrajn fabojn, tortiljojn, kapsikon kaj kafon.“

„Tio estas ja manĝo kvazaŭ por riĉulo“, ŝi diris. „Mi jam havas grandan apetiton.“

Ŝi grimpis malsupren de la ĉaro. Tiam ŝi aranĝis sian truitan jupon, glatigis la ĥorongon sur siaj mamoj kaj venis timide pli proksime al la bivakfajro, kie la viroj jam komencis preni la fabojn per la tortiljoj kaj ŝtopi ilin en siajn malsatajn faŭkojn.

Ili ĉiuj rigardis supren, kiam la knabino proksimiĝis, sed sen direkti scivolemajn rigardojn al ŝi aŭ gapi ŝin impertinente. Ĉar Andreo venis kun ŝi de sia ĉaro, ili jam sciis, al kiu ŝi apartenas.

„Mi mujer“, Andreo diris koncize kaj senemocie, „edzino mia. Ŝi iras nun kun ni.“

Per tiuj ĉi vortoj estis finita ne nur la prezento de la knabino, sed samtempe ankaŭ farita la geedziĝo, kiun la kamaradoj de Andreo nun tiel respektis, kvazaŭ ĝi estus sigelita en preĝejo. Se la knabino mem ne donos motivon por tio, ŝi estos same tiel netuŝebla kaj ekstere de ĉaristaj deziroj kiel la edzino de patrono.

La ĉeestantaj ĉaristoj, kiel ĉiuj aliaj sur la vojoj, estis ankaŭ multe tro prudentaj por provi stultaĵojn. Tio kostus la vivon. Ĉiu sciis tion. Se ne en publika batalo, tiukaze nokte ie en la ĝangalo, kiam oni serĉas la bovojn. Ĉiu havas ja sian maĉeton en la mano por trabati por si vojon en la vepro. Kaj maĉeto glitas pli rapide en la dorson de la kulpulo ol tiu povus ekscii, kio okazis. Oni enfosas la kulpulon. La ĉaristoj havas sian propran moralon kaj sian propran honoron. Okazis juste al la mortigito. Kial li ne lasis la edzinon en paco. Oni avertis lin ĝustatempe. Kaj la knabino tute ne volis havi lin. La verdikto de ĉiuj ĉaristoj, kiuj sciis kiel okazis, estis konciza kaj klara. Tiukaze nenio estis nebuleca. Neniuj longaj debatoj kaj superfluaj vortoj. Al la patrono oni rakontas, ke la kondamnito mortis en la ĝangalo ĉe la serĉado de bovoj. Kaj se la afero vere iam malkovriĝus, eble pro la babilaĉo de ebria ĉaristo, tiukaze povus okazi, ke tiu, kiu ekzekutis la mortkondamniton, devos transpreni la ŝuldojn de la mortigito. Sed neniu juĝisto interesiĝas pri tio. Se la juĝisto volus okupiĝi pri la privataj aferoj de la ĉaristoj, la ŝtato havus nur malnecesajn elspezojn pri aferoj, kiuj, ĉar ili jam foje okazis, ne plu ŝanĝeblas. Kaj se la juĝisto devus zorgi pri la privataj rajtoj de la ĉaristoj, tiam la frajtentreprenistoj baldaŭ ne plu havus eĉ unu uzeblan ĉariston. Krome la juĝisto havas sufiĉe da aliaj farendaj laboroj, kiuj enspezigas monon. Je la ĉaristoj li povas enspezi eĉ ne centaviton. Por kio do la peno kaj la suramasigado de aktujoj, sur kiuj tavoliĝos la polvo, se neniu legos ilin, kaj se oni skribante kaj ordigante disipus nur fortojn kaj tempon!

2

La ĉaristoj diris indiferente: „Cómo estáschica; kiel vi fartas, knabino?“ Ĉe tio ili eĉ ne ĉesis maĉi.

Estis nek io grava nek io nova, ke iu el la marŝkolono levis inon de la vojrando kaj kunprenis ŝin.

Tio okazas jen ĉi tie kaj jen tie ĉe marŝo.

Kelkfoje la ino restadis nur dum unu marŝo en la kolono.

Tiukaze tio ne plaĉis al ŝi, kaj ŝi serĉis servon en iu alia loko, kiun ili trairis, aŭ ŝi trovis kamplaboriston, kies nenomada vivmaniero pli plaĉis al ŝi, aŭ kies karaktero ŝin pli altiris. En tiu kazo la divorco ĵus okazis. Sen ploroj kaj sentimentaleco.

La streĉega kaj kruda vivo de la ĉaristoj dorlotas nek la korojn nek la animojn. Ili prenas la vivon tiel, kiel ili trovas ĝin. Romanojn kaj filmojn kaj poemojn de plorsingultaj poetoj, poemoj tiaj, kiaj povus detrui ilian naturan fortikecon, ili ne konas. Estas nur la mensogitaj romanoj kaj la mensogitaj poemoj, kiuj enblovas sentojn al la homoj, kiujn ili en vero tute ne havas kaj neniam sentas sen embaraso.

La viroj iom pli dense kunsidiĝis por liberigi lokon por la knabino, por ke ŝi povu sidi proksime ĉe la fajro. Estis ankoraŭ tre frue. Suno ĵus heziteme leviĝis. Larĝa malseka nebulo vualis la ebenaĵon, kaj la aero estis senteble frida.

Andreo kaŭriĝis apud la knabino kaj donis argilan pelvon kun varmegaj faboj al ŝi, el sia akveca saŭco sen graso aŭ viando. Li metis la tortiljojn sur la malfermitan fajron por varmigi ilin. Li turnadis ilin tiel ofte super la fajro, ĝis li supozis, ke ili estas nun sufiĉe varmegaj. Poste li donis ilin al la knabino.

Ili enbuŝigis la fabojn per derompitaj pecoj de la tortiljo.

Kulerojn ili ne havis.

Li metis iom da chile, do verdajn akrajn kapsikojn sur la tortiljojn kaj donis ilin al ŝi. Ŝi demordis pecetojn de la akraj kapsikoj por spici la sengustajn nigrajn fabojn.

Tiam li verŝis por ŝi varmegan kafon en sian argilan kruĉeton kaj ŝovis ĝin al ŝi. Li mem trinkis la kafon el fruktoŝelo de kalabaso.

Ĉiuj ĉaristoj trinkis la kafon el tiaj fruktoŝeloj, kaj ili ĉiuj havis nur tiajn fruktoŝelojn por sia fabosaŭco. La kruĉeto, kiun havis la knabino, kaj la argila pelveto estis la solaj manĝiloj ĉe la fajro, kiuj memorigis iom pri la civilizacio.

Pri alte evoluita civilizacio memoris nur la blue emajlita kuirpoto, en kiu kuiriĝis la faboj. Sed tiu poto estis tiom disformita de premkavetoj, ke ĝi ŝajne apartenis en la plej bona kazo nur al surŝutita rubo aŭ al rubobarelo, kiun la civilizacio elkraĉis ie. La lada poto jam tute nigriĝis de la fumo kaj ĝi aspektis tiom primartelita kaj kavetigita, ke oni ekkonis plu nur je kelkaj etaj lokoj, ke ĝi estis antaŭ cent jaroj emajlita, ekstere blua kaj interne blanka. Oni turnmovadis la fabojn en la poto per peco de spokosplitaĵo.

3

„Manĝu diligente, knabino“, diris Andreo por kuraĝigi ŝin.

Ŝi kapjesis al li kiel obeema infano.

„Vi estas sufiĉe magra, chica“, diris Manuel, unu el la viroj. „Mankas al vi la kusenoj je la femuroj, knabino. Laŭ mia gusto vi ne estus, tion mi diras al vi. Mi devas senti karnon inter la manoj, se mi estu feliĉa.“

La knabino kapjesis al li. Ŝi ne komprenis, kion li diris, ĉar ŝi sciis nur malmulte la hispanan, kaj ĉar ŝi supozis, ke li diris ion similan al ŝi kiel Andreo.

„Ŝi ne komprenas la hispanan“, diris Andreo. „Kaj krome, lasu la mokadon.“

„Nu, ne ekscitiĝu, Andreĉjo“, Manuel diris ridante, „tiukaze ja estas pli bone, se ŝi ne scias la hispanan, jen ni ne devas elartikigi la lipojn pro ŝi. Sed, hombre, tion vi mem devas diri, kion vi trovas je tiu minca stangeto? Se vi foje vere surseliĝos ŝin, hombre, ŝi tuj saltos el siaj artikoj. Ŝi ja ne plu kunus, kaj vi tuj malantaŭe elirus de ŝi.“

La viroj ridis pri tio.

Sed tio estis nek malica nek naŭza ridado. Ili tute ne pensis fariĝi obscenaj. Ĉar tio estis por ili tiel natura, kvazaŭ ili parolus pri la stato de siaj ĉaroj. Por ili pri tio estis nek malklaraj sekretoj nek subigita seksa senseco. Ili ja ne estis edukitaj sub eklezia influo. Neniu instruis al ili, ke oni hipokritu pri naturaj fenomenoj kaj, ke memkompreneblaj agoj estas pekoj.

Kompreneble ili ne pesis siajn vortojn. Ili elparolis tion, kion ili pensis kaj kiel ili sentis tion. Kaj, se laŭ la gusto de Manuel, la knabino ne havis sufiĉe da karno, li ne povis senti emon al la knabino, kia ajn ŝi estis krome. Tio estis klara, simpla kaj objektiva. Problemoj pri psikologio kaj sekso estis fremdaj al ili. Tial oni senutile ne molestis ilin.

Viro estas viro kaj ino ino, kaj se ambaŭ kunvenas, ili scias, kion ili deziras de la alia. Tio estis la sumo de ilia seksfilozofio. Kaj ili sentis sin tre bone pri tio kaj ĉiam sciis, kiel konduti.

Andreo sciis kompreneble sufiĉe bone, kion ili opiniis kaj pri kio oni parolis. Sed iun personan sperton sur tiu tereno li kompreneble ankoraŭ ne faris. Kaj ĉu li esperis, ke li nun kun tiu knabino faros tian sperton, tion li mem ne sciis. Difinitan esperon li havis same malmulte kiel klaran deziron. Li sentis ĝis tiu momento al la knabino nur profundan kamaradecon kaj pasian helpopretecon.

Sed li sentis ankaŭ sufiĉe forte, ke tiu emo al la knabino estis de alia naturo ol tiu al lia patrino aŭ al unu el liaj fratinoj. Se li efektive havis difinitan deziron, tiukaze estis tiu, ke inter li kaj ŝi ĉio tiel restu, kiel estis en la lasta nokto kaj matene. Li sentis, ke li pri tia stato sufiĉe kontentus. Se plua okazus, li akceptus tion kun ĝojo kaj dankemo. Sed pri tio, ke li urĝu ŝin, li eĉ ne pensis.

Kaj kiam li pripensis tion, li sentis sin supera al siaj laborkamaradoj. Ili ja tuj sur la vojo tirus ŝin al si por elprovi ŝin kaj por scii, ĉu valoras la penon kunpreni ŝin kaj zorgi por ŝi.

Sed pri tiu punkto li tre malpravis, kiel li pli poste mirigite rimarkis. Tiam li eksciis, ke Manuel, kiu sin prezentis tiel kruda kaj tiel rekte marŝis al la celo, tute same atendante kaj esperante agis kiel li mem. Manuel trovis knabinon kaj traktis ŝin tute tiel, kiel Andreo sian knabinon hieraŭ kaj hodiaŭ. Kaj li vidis, ke ambaŭ dum semajnoj kunestis kaj apudestis sur la marŝoj, sen tio, ke ili efektive fariĝis perfekta paro. Ĝis fine venis nokto, kiam ili ĵetiĝis kiel freneziĝinte reciproke en la brakojn, superfortitaj de dezirego, kiun ili, kiel ili supozis, ne povus rezisti eĉ nur horon pli longe.

Tio estis bona instruo por Andreo, ĉar li lernis per tio, ke li vere ne havas rajton senti sin supera al siaj kamaradoj, ke li tute ne havas sentojn, kiujn nur li mem povus havi kaj de kiuj liaj kunproletoj estas ekskluditaj. Li lernis tial, ke dependas certe nur de la cirkonstancoj, ĉu kiu ajn alia homo povas havi kaj evolui sentojn, pri kiuj Andreo ĝis tiam supozis, ke nur li mem estas la elektito, kiu noble kaj bone pensas kaj sentas.

4

Sed la aliaj viroj, des pli, ĉar ili nun ja sciis, ke la knabino ne komprenas, kion ili parolas, uzis rigore la bonŝancon daŭre mistifiki Andreon kaj plezuriĝi je liaj kostoj.

La ŝercoj neniam havis malican intencon, sed estis klaraj aludoj. Se la knabino ne sidus en la rondo, la akompanaj gestoj estus ankoraŭ multe pli klaraj ol la vortoj.

„Vi ja eble ne lasis elsekiĝi ŝin en la nokto, Andreĉjo?“

Jose demandis laŭte ridante.

„Kompreneble ne“, diris Andreo. „Kion vi pensas pri mi? Mi bone pinĉadis ŝin, Pepe, je tio vi povas trinki grandan gluton, tion mi diras al vi.“

„Kaj ĉu vi bone eliris?“ demandis Esteban.

Andreo ridis kun supera mieno.

„Kaj kiomfoje? Ankaŭ tion ni ja volus scii“, demandis Hilario.

„Aŭskultu foje, pollitos, flavbekuloj“, diris Andreo kunpinĉinte siajn okulklapojn. „Se mi surŝarĝas kestojn, tiukaze mi nombras ilin, kaj kiam en la kantino oni eldonas la monon je mia donita peso, mi nombras tiun. Sed en multaj aferoj mi ne nombras. Ĉu vi tion komprenas, hombres?“

„Tio estas abunda“, Manuel koncize rimarkis. „Se oni povas misnombri, estis bone kaj abunde.“

Li verŝis la kaforekrementon el kalabasa kruĉo en la fajron, ekstaris kaj poste diris: „Ni nun ekiru eltranĉi la timonojn. Mi volas iri posttagmeze ree sur la placon. Eble mi havos feliĉon kaj ankaŭ alvenos edziĝite ĉinokte. Sed pli da karno ŝi devus havi, tion mi diras al vi.“

Ili tiam ĉiuj ekstaris iom post iom. Du el la viroj, kiujn Andreo pro ilia postebria stato elserĉis por tio, iris eksteren sur la ebenaĵon por observi la bovojn, kaj la ceteraj kroĉis la maĉetojn al la zono kaj pretigis sin por iri en la abian arbaron.

La knabino lavis la kruĉeton kaj la pelveton kun la akvo, troviĝantan en disformita gazolina ladujo kaj portis la manĝilaron al la ĉaro, en kiu ŝi dormis.

Andreo sekvis ŝin.

Kiam ili staris ĉe la ĉaro, Andreo prenis tri kuprajn kvincentavajn monerojn el pantalonpoŝo, enmanigis ilin al ŝi kaj diris: „Tujom ants, bela ino mia, vi iru nun transen en la urbon kaj aĉetu kelkajn kudrilojn kaj nigran tvirnon. Tiam vi revenu ĉi tien kaj kunkudru ĉiujn truojn en via jupo.“

„Tion mi faros“, diris la knabino. „Tion mi volonte faros, ĉar diras vi tion.“

„Kaj poste“, Andreo parolis plu, „vi iru malsupren al la rivereto, vidu tien, tie malsupre ĝi estas, kaj jen vi lavu viajn piedojn ĝis ili estos puraj, kaj viajn gambojn kaj vian vizaĝon. Kaj se vi estos farinta tion, vi revenu ĉi tien kaj kombadu vian hararon tiom longe ĝis ĝi brilos.“

Ŝi ridis kaj diris: „Tion mi ĉion volonte faros, kiel vi diris tion.“

„Kiam iu demandos vin, al kiu vi apartenas, jen diru, ke vi apartenas al la ĉaristoj de don Laŭreano, kaj ke unu el la ĉaristoj estas via marido, via edzo. Tiukaze neniu dolorigos vin kaj la polico ne metos vin en karceron, ĉar ĝi supozas, ke vi ne havas mastron kaj forkuris. Kaj se oni demandos vin, kie estas via na, via hejmo, kaj kie vi estas tocvil naskita, tiukaze vi diru, ke en Ĉiapaso. Ĉu vi tion ĉion komprenas, malgranda knabino?“

„Jes, mi komprenas ĉion“, ŝi respondis, „kaj mi ĉion tiel diros kaj faros kiel vi ordonis tion al mi.“

„Vicente, la knabo, restados ĉi tie ĉe la ĉaroj kiel gardanto.“ Andreo estis jam ekironta, por sekvi siajn kamaradojn, kiuj jam iom malproksimiĝis. „Se Vincente alportos akvon, vi restados ĉe la ĉaroj por gardi ilin. Ĉi tie neniu faros ion malbonan al vi, vi ne devas timi ion, malgranda knabino. Mi nun ekiros; ni havas multe da laboro.“


Rimarkoj: pollitos = kokidoj, kokinetoj

5

Andreo sciis tre bone, kial li donis ĉiujn tiujn strangajn konsilojn al la knabino.

La knabino ne estis sklavino. Neniu havis korpan rajton je ŝi. Ŝi estis libera meksika civitano. Sed, se oni renkontus ŝin sen akompano kaj ŝi ne povus rakonti akceptindan rakonton, policano kunprenus ŝin al la urbodomo, ĉar li esperus, ke li povas perlabori peson kiel rekompencon de tiu mastro, el kies servistaro ŝi fuĝis kaj ĉe kiu ŝi certe havas ŝuldojn. Estis ja eĉ ne unu indiĝeno, ĉu vira aŭ ina, kiu ne havis ŝuldojn ĉe iu mastro, se ili ne apartenis al sendependa komunumo. Kaj se ŝi ne apartenus al iu mastro, oni arestus ŝin eĉ des pli certe. Iu kulpigo troviĝus ĉiam. Oni kulpigus ŝin esti ebria, aŭ pri tio, ke ŝi ŝtelis de la stando de iu komercisto butonon, aŭ, ke ŝi estas vagabondino sen hejmo kaj loĝloko. Poste la urbestro aŭ la polica ĉefo aŭ la impostoficisto aŭ la politika distriktĉefo, aŭ la ĉefo de la enmigra oficejo ricevus malmultekostan servistinon. Ŝi ricevus ĉiumonate peson da salajro, ĉar ŝi ja ne estis sklavino; la fihumora mastrino kaj ties filinoj batus ŝin. Kaj se la mastro aŭ unu el ties filoj trovus plaĉon pri ŝi, ili farus al ŝi infanon, ĉu ŝi volas tion ĉu ne, ĉar ŝi devus obei kaj fari tion, kion oni ordonas al ŝi, egale kion oni postulus, eĉ se oni postulus, ke ŝi sternu sin kaj malfermu la gambojn. Sed, se ŝi havis maridon, viron, kiu zorgas por ŝi, policisto prefere ne kunprenis ŝin. La ĉaristoj, estas vere, ne havis pli da rajtoj ol indiĝena knabino, sed la policisto aŭ la urbestro certe foje devas rajdi al alia urbo, kaj tiam facile povus okazi – kaj eĉ okazas kun certeco, ke ĉaristoj estas sur la vojo. Kaj preskaŭ neeviteble estas inter ili iam la ĉaristo, kies knabinon oni forprenis pro tiu aŭtoritata persono. Tiu aŭtoritatulo neniam plu revenus, neniu scius, kie li estas, neniu trovus la termonteton, sub kiu putrus lia karno, kaj dekduo da juĝistoj nek per rekompencoj nek per arestopunoj nek per torturadoj eltrovus, kiu faris tion.

Kaj ĉar ĉiuj aŭtoritatoj de la politika ĉefo ĝis la nudapieda policano ĉion tion tre bone sciis kaj sciis tre bone tion ne nur onidire, la edzino de ĉaristo estis tiel netuŝebla kiel la tribestro de sendependa indiĝena komunumo, kiam li tenas la bastonon per la mano.

La ĉaristoj havis nek sindikatojn nek ion similan. Sed ili estis respektataj en la ŝtato. Ili konis nur la memhelpon, kaj tiun ili uzis tiel konsekvence, tiel brutale kaj kun tia neevitebleco, ke fuĝo ne eblis.

Ili havis tre aĉajn salajrojn, mizeran manĝon kaj senkompate duran laboron, kiu detruas la korpon. Tion ili akceptis, kvazaŭ tio estus neevitebla sorto, en kiun ili estis naskitaj. Sed multajn aliajn aferojn ili ne akceptis.

Oni regis, subigis kaj ekspluatis ilin ĝis la lasta sangoguto, kiu estis en ili. Sed eblis nur tiukaze regi kaj sukcese ekspluati ilin, se la regantoj kaj ekspluatantoj tute precize sciis, kion ili povas riski fari kaj kion ne. Kaj la frajtentrepenisto, kiu sciis tion plej bone, havis la plej bonajn ĉaristojn kaj enspezis plej multe pere de ili. Kiel tiom da proletoj en Meksiko, Peruo, Bolivio aŭ Venezuelo, ankaŭ la ĉaristoj fajfis pri tio, ĉu oni pafmortigas aŭ pendumas ilin. Tial ili moviĝis ekstere de la leĝo, precipe de tiuj leĝoj, kiuj ne akordigeblis kun la propraj imagoj pri justeco.

6

Je la frua posttagmezo la viroj revenis en la kampadejon.

En la sekva tago ili intencis altreni helpe de la bovoj la eltranĉitajn timonojn kaj trabojn en la kampadejon.

Ambaŭ ĉaristoj, kiuj havis la taskon serĉi la bovojn, ankoraŭ ne revenis. Andreo diris: „Ili ie tie ekstere kuŝiĝis, kaj tie ili ankoraŭ nun dormas. Ili certe ne perdiĝos.“

La knabino fiere montris la flikitan jupon al Andreo. Ĝi estis tiel mallerte flikita, kiel tio eblas en la plej aĉa kazo.

Sed ŝi pruvis, ke ŝi almenaŭ havis la bonintencan volon fari tion. Ĉiukaze la jupo aspektis nun iom pli bela ol antaŭe. Iomete pli bela. Por fari bone tiun laboron, estus necesaj flikopecoj, kiujn la knabino ne havis. Sed Andreo promesis, ke li provos ricevi kelkajn ŝtofajn pecojn.

Ŝiaj piedoj kaj gamboj estis ĵus lavitaj, ankaŭ la manoj kaj la vizaĝo. Sed la plej bela estis ŝia hararo. Pro la zorgema kombado, kiu daŭris horojn, la feltiĝinta miksamaso el hararo sur ŝia kapo transformiĝis en longan briletantan profunde nigran ondaron tiom abundan kaj plenan, ke ŝi povus envualigi sian tutan supran korpoduonon per la hararo.

Andreo vidis ŝin nun unuafoje en hela lumo. Matene, kiam li foriris, la vetero estis ja tiom nebula, malgaja kaj malseka, ke li ne povis gajni ĝustan impreson pri ŝi. Kaj tio, kio eble estis videbla, estis parte kovrita de la ĥorongo, kiun ŝi metis pro la forta frideto tiel sur sian korpon, ke ĝuste nur la okuloj, la nazo kaj la buŝo restis nekovrataj, kaj parte ŝi estis tiom kovrata de koto kaj polvo kaj de terkrusto, ke nur malfacile estis diveneble, kio povus esti sub tio.

Kaj Andreo vidis tre mirigite kaj ankaŭ kun granda kontentiĝo, ke ŝi estas linda knabino kun fortaj blankaj dentoj, kun regulaj trajtoj, brilaj nigraj okuloj, kurta rekta nazo, ronda mentono kaj obtuza malhela bronzokolora haŭto.

Ŝi ridis al li kaj diris: „Ĉu mi nun ĉion tiel faris, kiel vi ordonis?“

„Jes, malgranda knabino, tion vi faris“, li diris al ŝi kaj ekkaptis ŝin je ambaŭ brakoj.

„Kaj ĉu vi estas kontenta pri mi?“ ŝi demandis, pli proksimiĝante al li.

„Jes, mi estas“, li respondis.

Li turnadis ŝin kaj rigardis la knabinon de ĉiuj flankoj. Li vidis nenion alian krom nudapiedan hominfanon en tro kurta ĉemizo kaj disfalanta lanjupo. Tio estis ĉio. Estis nur la flikita kaj iom brodita ĉemizo, la malnova nigra kurta lanjupo kaj la kurta ĥorongo, kion ŝi havis pli ol besto en la ĝangalo. Kaj ŝajnis tute tiel, kvazaŭ ŝi ne bezonus pli por esti feliĉa en la mondo, ĉar ŝi montris al li sen embaraso, kiel ŝi ĝojas en lia proksimo.

„Tiam, post la manĝo“, li diris, „ni denove eliros sur la ebenaĵon, vi kaj mi, kaj sidiĝos kaj rakontos al ni reciproke ion belan.“

„Jes, tion ni certe faros“, ŝi konsentis. „Rakonti ion belan. Vi scias tiom da belaj aferoj. Ĉion, kion vi diras, Binash Yutsil, estas bela. Mi povus aŭskulti vin poreterne, kiam vi parolas. Ĉiu vorto estas tiel prudenta.“

Li ekhavis strangan senton, kiam ŝi diris tion. Neniam iu diris al li, ke liaj vortoj estas prudentaj, kaj ke ĉio, kion li rakontas, estas bela. Sed, ĉar diris tion ŝi, tial li fartis pli bone, ol se dirus tion lia patrino aŭ iu alia persono.

„Mi volas diri al vi ĉiam nur belajn vortojn“, li diris flustrante.

„Tiukaze mi ĝojos por ĉiam“, ŝi respondis.

7

La juna viro metis la fabojn frutempe sur la fajron, kaj ili estis nun jam preskaŭ molaj.

La viroj lavis siajn manojn, metis la kafokruĉetojn sur la fajron, kaj tiam ĵetiĝis lacaj sur la teron por pasigi la tempon per dormado ĝis la manĝo estos preta.

Nun alvenis ankaŭ ambaŭ viroj, kiuj matene estis elsenditaj por serĉi la bovojn. Ili ne trovis la bovojn, kiel ili klarigis al Andreo.

„Kompreneble ne“, diris Andreo, „vi havas ja eĉ nun dormemajn okulojn. Vi dormis tie malsupre ĉe la rojo.“

„Ĉu vi havas la rajton komandi nin, pollito, flavbekulo?“, unu el ambaŭ demandis ĉagrenite.

„Mi ne rajtas komandi vin“, diris Andreo, „tion vi scias. Kaj mi ankaŭ ne volas komandi vin. Sed, se ni ĉi tie tri tagojn postkuras la bovojn kaj la ĉaroj ne estas veturpretaj, se la comerciantes, la komercistoj volas ekveturi, tiukaze mi havos mem spektaklon kun la patrono. Kaj vi ĉi tie staras kaj rikanas.“

Manuel, kiu pro laco longe kuŝis sur la tero, rektigis sin kaj diris al ambaŭ: „Andreo pravas. Sur lian kapon trafos la riproĉoj de la viejo, de l' ĉefo, se ni ne ekveturos ĝustatempe. Kaj tio tiam estos kulpo via, hontu foje, vi sinvergüenzas, parranderos, léperos, cabrones!“

Hajlis svarmo da bestecaj insultvortoj, kiujn li kvazaŭ hurlis, al iliaj vizaĝoj. Dum tio li ekscitiĝis pli kaj pli. Fine li salte ekstaris kaj iris taŭre kliniĝinte rekte al ambaŭ. Li pugnigis la manojn kaj kriis al ili: „Hontu, sterkomerduloj insidaj. For nun! Serĉu la bovojn, aŭ mi dishakos vin en pecojn!“

La du pigruloj sciis, ke tio ne alportos bonon, se oni serioze malamikiĝas al Manuel. Li disdonis krudajn batojn, se li opiniis tion helpema. Ili turniĝis por denove iri sur la ebenaĵon.

Sed Andreo diris: „Prefere restadu ĉi tie kaj eldormiĝu. Morgaŭ frumatene ni iros ĉiuj kune eksteren por serĉi la bovojn. Ni bezonas ilin por la altrenado de la timonoj kaj jugotraboj, kaj morgaŭ ni ankaŭ devos nutri ilin per maizo. Oye, Vicente, ĉu la frijoles estas molaj? Bueno. Alportu la tortiljojn. Tiukaze ni nun povos manĝi.“

Kiam ili jam manĝis kaj poste iom dormis, la viroj lavis sin kaj poste deskuis la polvon de la piedoj por iri denove en la urbon. Tie krakadis jam denove la piroteknikaĵoj.

Centmiloj, por ne diri milionoj da apartenantoj de la proleta klaso en Meksiko havas nek tutan ĉemizon nek tutan pantalonon, kaj pri paro da ŝuoj ili eĉ ne revas. Sed ili ĉiam havas monon por aĉeti ĉe la multnombraj sanktulaj festoj de la eklezio grandamase piroteknikaĵojn por pafi en la aeron la monon, monon, kiun ili tiel urĝe bezonas por la plej necesaj aĵoj en la vivo. Honore al la eklezio, kiu neniam konsilis al ili uzi la monon pli bone, tiel kiel la sama eklezio neniam konsilis ne elspezi la lastan peson havatan de proleta familio por kandeloj kaj por prilumi la sanktulojn en preĝejo. En la propra domo la milionoj da proletoj havas nur kenajn splitaĵojn por lumigi ion. Sed en tiu lando, kie la potenco de la katolika eklezio efikis tiom malfeliĉige, estas ĝuste tiuj milionoj da proletoj havantaj nur kenajn torĉojn kiel lumon en siaj kabanoj, kiuj aĉetas la plej multajn kandelojn kaj la plej multajn petardojn por „edifi“ la sanktulojn. La sanktuloj restas ankaŭ tiukaze sanktuloj, se ili ne havas kandelojn kaj neniujn raketojn. Ili bone povas rezigni pri ili, ĉar ili jam delonge estas mortaj. La ankoraŭ vivanta proleto bezonas ĉemizon kaj pantalonon centfoje pli necese ol sanktulo kandelon aŭ petardon. Sed la eklezio prenas kaj prenas kaj prenas, kaj ĝi interesiĝas malpli ol Satano pri tio, ĉu mankas aŭ ne mankas la plej necesaj aĵoj por la vivo al tiuj, al kiuj ĝi preĝas ĉiam denove doni al la eklezio kaj oferi al ĝi por veni iam en la ĉielon. La eklezion tio tute ne afliktas, ke ekzistas povruloj, kaj ke pro ties instruoj kaj pro la promeso pri la eternaj ĝojoj en la paradizo neniam ajn vidita de iu, kaj pri kiu neniu eĉ scias, kie ĝi estas, pligrandiĝas kaj disvastiĝas la povreco de milionoj da proletoj kiel nesanigebla malsano! Ju pli da povruloj kaj malsatuloj en la mondo estas, des pli granda estas la profito de ĉiuj tiuj, kiuj scias kiel uzi la povrulojn por riĉigi sin je ties laboro. Malsata stomako kaj disŝirita ĉemizo faras la plej servopretan proleton, kiu tial ne ekŝvelas kolere kaj ne ribelas, ĉar lia stomako krias kaj lia haŭto postulas protektan varmon. Se nur la eklezio fariĝas riĉa, plu restas riĉa kaj kun ĝi ĉiuj tiuj, kiuj komandas kaj diras: 'Konservu al la proletaro la religion, ĉar ĝi estas nia plej granda protekto. ' Kion la proleto povus havi jam ĉi tie surtere, tion vidas proleto, kies okuloj ne estas priŝmiritaj. Sed kion li iam povos havi en la paradizo, tion li ne vidas kaj ne scias. Povas okazi al la proleto, ke tiukaze, se vere ekzistas paradizo kaj li tie finfine alvenos post la penoj de la vivo, tie supre sidas la samaj kun la pelvo, kiuj jam ĉi tie surtere ĉerpis la kremon de la vivo. Tiuj ĉi homoj havas firmajn manojn, kaj ili prenas al si tie, kie ili povas preni ion, en la ĉielo aŭ sur la tero. Ili ĉiam ricevas sian parton. Kaj se tro malvastas kudrilotruo, tra kiu kamelo iras pli facile ol ili, ili simple faras ĝin pli vasta kaj la damaĝo estas forigita.

Nur kion vi vere havas, proleto, tio estas via kaj vi povas delektiĝi je ĝi. La pasero en la mano estas pli valora por vi ol du grasaj meleagroj en la ĝangalo. Kaj se vi ĉi tie surtere lernis bone ekkapti la okazon kaj preni tion, kion vi meritas, vi estas ekzercita, kiam vi ĉiele alvenos.

Eklumigu la kandelojn en via domo kaj ĝoju pri ili, se vi volas elspezi monon por kandeloj, proleto. Fidu al tiuj, kiuj havas surteran sperton, proleto: Se vi rifuzas doni al la eklezio viajn centavojn kaj rifuzas esti devota kaj fidi pri ties aŭtoritato, tiukaze la unktitaj dioservistoj kiel vi devas malsuprenveturi per lifto en la minojn kaj devas kiel vi ŝoveli karbojn, kaj kiam ili staras apud vi kaj kun vi konstruas danĝerajn minogaleriojn, tiam vi rapide ekscios, kiun valoron ili havas en vero, kiam ili ne portas sutanon kaj ne plu orobrokatan mantelon sur la ŝultroj.

Kaj se ili tiam kun vi kaŭros sur la malseka tero kaj kiel vi ĉerpos per kulero la manĝaĉon el gameloj, kiuj estas kotaj kaj ŝvitmalsekaj, kaj se ili tiam kiel vi portos en sia subkonscio la timon, ke atendas ilin eksplodoj de gasmiksaĵoj en la mino, trarompoj de akvo kaj malsuprenrompiĝoj de ŝtontavoloj, tiam lasu foje rakonti al vi de ili la rakonton pri la paradizo. Ili rakontos ĝin tiam en alia maniero, kaj ili fariĝos centfoje pli rapidaj kaj pli bonaj revoluciuloj ol vi estos en via tuta vivo, se vi atendos plu la eternajn goĵojn de la paradizo anstataŭ preni al vi ĉi tie surtere tion, kio estu via kaj kio apartenas al vi pro via laboro.

De Andreo oni ne povis atendi, ke li pensus ion tian, kiam li aŭdis la krakadon de la petardoj honore al la sanktulo Caralampio. Li ne konis paradizon en la alia mondo.

Neniu parolis pri tio al li. Sed li ankaŭ ne konis paradizon surteran. Li sciis, kiel vivas la riĉaj bienuloj, li sciis kiel vivas bonstataj komercistoj kaj sukcesaj frajtentreprenistoj. Sed, ke li povus partopreni ties bonfarton, aŭ, ke li eĉ havus rajton postuli pli grandan parton de la havaĵoj, tio ne venis en lian kapon.

Li, kiel ĉiuj ceteraj ĉaristoj, kiel homo vivanta estis surtere en la socia ordo sur tiel malalta ŝtupo, ke por li jam signifus la paradizon, se li havus dudek kvin centavojn pli ĉiutage kiel salajron, se li trovus viandon en sia manĝo, se liaj ŝuldoj ĉe lia mastro ne estus ĉiam multe pli altaj ol li povus perlabori por malpliigi aŭ eĉ nuligi tiujn ŝuldojn.

Ĉion, kion li vere posedis surtere kaj pri kio li povis plezuriĝi, se li trovis la tempon por tio, estis la nuda vivo, kion li havis.

Kaj tio efektive estis multo. Li memoris, ke iutage, kiam li ankoraŭ estis sur la hejma bieno, peono kontraŭdiris ion en kverelo pri la prezo de porko, kiun li bredis mem.

Komercisto ofertis al la peono ok pesojn por la porko. Sed la bienulo ofertis por la porko nur kvin pesojn. Kaj kiel peono li estis devigita vendi la porkon al la patrono por nur kvin pesoj, ĉar la patrono havis la prioritatan aĉetorajton je ĉiuj bestoj, kiuj plenkreskiĝis sur lia terposedaĵo, tute egale, kiu bredis kaj provizis ilin per la maizo, kiun la peono kultivis per siaj propraj manoj sur sia parceleto da tero. Kiam la kverelo fariĝis troa al la bienulo, li koleriĝis kaj batis la peonon per la maĉeto sur la kapon. La peono sangante renversiĝis, kaj kuŝante sur la tero petis mallaŭte plendante: 'Indulgon, patroncito, indulgon, ne mortigu min, patronĉjo. ' La patrono tretis lin per piedo en la ripojn kaj diris: „Estu ĝoja, kota hundo de indiano, ke vi ankoraŭ havas la vivon. Kion vi bezonas plu?“

Andreo havis la vivon. Kion plian li postulu! Sed la eklezio, tiu granda savanto de la animoj, instruis nek al li nek al aliaj indiĝenoj vivantaj en dependeco, kion instrui devus esti la unua devo de animosavantoj kaj de redemptuloj: Faru la plej bonan kaj la plej avantaĝan el via vivo kaj poste zorgu vin pri la ceteraj aferoj.


Rimarkoj:
sinvergüenzas = impertinentaj kanajloj
parranderos = lantemuloj
léperos = lepruloj
borrachos = ebriuloj
cabrones = virkaproj


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.