La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

1

Ŝanceliĝante kaj brue pum-pum-ante la ĉarokaravano sin trenis sur la dek kvin mejlojn longa vojo de Chiapa de Corso ĝis supren al la altmontara pasejo El Calvario. Tiu pasejo ElCalvario kondukas transen de la plej alta punkto Cerro de Chiapa, kiu estas parto de la kruta rokmontara ĉeno nomata Sierra, kiu etendiĝas longe inter Chiapa de Corso kaj Ixtapa kaj disigas la tropikan malaltan ebenaĵon Tuxtla Gutierrez de la frideta alta regiono La Mesa de LasCasas.

La altmontara pasejo ElCalvario havis spite al sia tiom pia kaj tiel katolika nomo diable malbonan reputacion. Ĝi estis vojo plena de suferoj en ĉia ajn rilato, kiu penseblas.

Vojo de suferoj por vojaĝantoj de ĉia maniero kaj de ĉiu speco; por vojaĝantoj, kiuj iris piede, rajdis sur ĉevaloj aŭ sur la dorso de muloj. Ne malpli ĝi estis vojo de suferoj por la indiĝenaj portistoj, kiuj devis pene porti pezajn ŝarĝojn kun varoj, aŭ portokorbojn, en kiuj sidis vojaĝantaj inoj aŭ oldaj, ne rajdokapablaj viroj.

Korpulentaj inoj, sufiĉe ofte portendaj, pezis cent tridek ĝis cent kvindek kilogramojn. Kaj eĉ pli la pasejo estis vojo de suferoj por la gvidantoj de la ĉaroj aŭ por la pelistoj de pakbestaj karavanoj.

Tiuj gvidantoj komencis sakri, forlasinte antaŭ horo la afablan urbeton Chiapa de Corso, nestigita en la eterna verdo de la palmoj kaj de la bananaj arboj, ĉar ili ne estis tiel stoikaj kiel la indiĝenaj portistoj, kiuj trotis silente kaj persiste alten per facilaj kaj balanciĝantaj paŝoj. Ju pli kruta kaj komplika iĝis la vojo, des pli detalaj kaj des pli sovaĝaj fariĝis la sakroj. Tiuj ĉarogvidantoj kaj mulopelistoj forĵuris kaj malbenis sur tiu ĉi vojo la proprajn animojn kaj la animojn de siaj patrinoj, ili malbenis siajn naskigintojn kaj ili malbenis la tagon, kiam oni naskis ilin, kaj tiom pli ili malbenis la tagon, kiu faris el ili ĉarogvidanton. Ili malbenis per kriantaj voĉoj Dion en la ĉielo kaj Sanktan Virgulinon, kaj kiel kromdonon ili deziris, ke ĉiuj sanktuloj de la eklezio venu en la inferon. Ĉe ĉiu vojkurbiĝo de la vojo ili promesis sian animon kaj la animon de ĉiu el siaj infanoj al la diablo, se tiu bonŝance pasigus ilin sen rompita rado aŭ rompita akso, sen falo de tirbovoj en la profundajn abismojn, sen malsuprenglitado de pakbestoj de la vojo en la fendoriĉajn ravinojn.

Supre sur la kalvaria monto staris granda ligna kruco, evidente de la vetero atakita, en alta ŝtonamaso, sur kiu kuŝis montoj de velkintaj floroj. Kaj se la ĉaristoj kaj mulpelistoj atingis la krucon, tiam ili ĉiuj demetis la grandan de fulmotondroj distaŭzitan bastĉapelon, faris tri genufleksojn kaj sin krucosignis. Per tio ili denove estis akceptitaj en la aron de la kredantoj kaj piuloj, kaj Satano ne plu havis potencon pri ili kaj pri iliaj animoj; ĉar Dio kaj Benata Virgulino grandanime pardonpetas al la pekinto, kiu reiras plena de pento al la laŭdokantoj kaj konsekritaj krucoj, kaj ĉar Tiu, kiu kreis montojn, ravinojn, riverojn, marĉojn kaj lagojn, transprenis la respondecon por ĉio, kio okazas al tiuj kreitaĵoj kaj kion oni faras pro ili. Suprenveni sur la altmontaran pasejon ili ja nepre devis, kaj ĉu ilin helpas ĉe tio Dio aŭ Sankta Virgulino aŭ Satano, tio estis fakte egala al ili, se ili nur venos supren kun siaj ĉaroj, siaj bestoj, siaj ŝarĝoj kaj siaj varoj.

Post la atingado de la kruco la kalvaria vojo kompreneble ne finiĝis, kiel oni povus supozi, ĉar tie ja staras la kruco, kiu promesas saviĝon al ĉiuj homoj. Tiel facile oni ĝin ne faras al la homoj surtere, alie ili tro rapide ekdiboĉus kaj malĉastiĝus. Kaj sin nur signi per kruco, tio ne sufiĉas.

Tiom malkara la vivo ne estas en la plendinda surtera mizera mondo.

Por multaj vojaĝantoj, precipe por tiuj sur ĉevaloj, kiuj vojaĝis sole aŭ nur duope kaj akompanataj ĝuste nur de unu aŭ de du servoknaboj, komenciĝis nur tiam la vera kalvaria vojo.

El Calvario havis duoblan signifon. Kiam oni komprenis la unuan el la signifoj, sakrante, ĵurante, ĝemante kaj ŝvitante, oni havis ankoraŭ la solvon de la dua signifo antaŭ si. La solvado de la dua signifo sufiĉe ofte finiĝis per rapida kaj rutina kaj pro tio senkompata morto de la vojaĝantoj. Tial sakris tiuj, kiuj ne estis tiom certaj, ke ili sane kaj sendamaĝite preteriros la krucon, malpli ofte sur la vojo ol la carreteros kaj arrieros, kiuj havis pli fortikan naturon kaj malpli ofte pensis pri la alia mondo, ĉar ili pli devis pensi pri la pli proksima ĉi-tiea mondo. La vojaĝantoj plej ofte mortis tiel subite, ke ne restis sufiĉe da tempo por krucosigni sin, kaj sekurigi al si per tio ankoraŭ ĝustatempe oportunan vivon en la alia mondo.


Rimarkoj: carretero = ĉaristo arriero = mulpelisto

2

La altmontara transpasejo estis fifama kaj timata pro la banditoj embuskantaj tie vojaĝantojn kaj karavanojn.

La banditoj estas lertaj kaj prudentaj negocistoj, kiuj regas sian metion kaj faras sian laboron kun memgardemo kaj saĝeco. Tie, kie guberniestroj, generaloj, policaj ĉefoj, deputitoj, urbestroj kaj impostkolektistoj priŝtelas la landon kaj la popolon, kie ajn estas nur okazo, al centoj de neoficistoj ne restas io alia, krom same priŝteli iun. Se oficisto ŝtelas ion, oni nomas tion korupteco, se neoficista persono ŝtelas ion, estas bandito. Sed nur tie, kie oficistoj ŝteladas, ŝtelas ankaŭ banditoj. Kaj tuj, se oni supre ĉesigas la ŝteladon, la banditoj malsupre ĉiuj formortas dum la paso de semajno.

La banditoj de la Calvariomonto ne embuskis ĉiutage.

Tion iliaj inoj tute ne estus indulgintaj; ĉar ankaŭ la edzino de sia edzo volas havi ion alian aldonan ol nur la ĉiutagan panon kaj ĉeokaze novan robaĉon. Krome la embuskantoj ne povis vivi nur de la banditaj enspezoj, ili devis konservi sian bonan reputacion. Tial ili ĉiuj havis malgrandan, kelkfoje eĉ grandan farmon. Kaj al tiuj farmoj ili dediĉis la plej grandan parton de sia tempo.

Unue por resti estimataj civitanoj, due por ne veki nenecesan suspekton kaj trie por havi sekuran enspezon por la infanoj, por ke tiuj povu plenkreski al honorindaj civitanoj.

Pro ĉiuj ĉi kialoj ili ne ĉasis ĉiutage. Krome tio fortimigus la vojaĝantojn efektive vojaĝi tie, aŭ ili veturus nur en grandaj grupoj, tiel, ke la banditoj ne plu povus fari negocojn. Kaj la registaro tie starigus daŭran komandan postenon, kiu estus ĝeno por la banditoj. Tial okazis, ke pasis multaj semajnoj, ja ofte eĉ monatoj sen iu rabatako.

Kaj tiam oni subite dum tri tagoj prirabis ĉiujn vojaĝantojn kaj karavanojn, kiuj alvenis sur la vojo.

Alitempe eble okazis, ke oni nur al unu aŭ du vojaĝantoj baris la vojon kaj prirabis nur malgrandan mulan karavanon, dum ĉiuj ceteraj, kiuj devis iri en la sama tago aŭ en la sama semajno la vojon, vojaĝis sen molesto.

Ĝuste la necerteco, kiam la banditoj aperos, faris el la vojo terurvojon. Neniam iu antaŭe kun certeco sciis, ĉu li traglitos sane kaj ne prirabite, aŭ ĉu ne. Neniam iu kun serena certeco povis porti monon de loko al loko bezonatan por aĉetoj aŭ gajnitan el vendoj, aŭ iujn aliajn valoraĵojn. Eĉ, se iu vojaĝante havis nek multan monon, nek iujn valoraĵojn ĉe si, tamen ne estis certe, ĉu oni ne senvestigos kaj murdos lin. Nur ĉevalojn kaj mulojn kaj selojn oni ne rabis. Ĉar ĉiuj bestoj havas siajn brulmarkojn, kaj seloj havas tiom da specialaj malgrandaj rekoniloj, ke per ili oni povus trovi la banditojn.

La vojaĝantoj kompreneble povus veturi en grandaj grupoj. Kompreneble ili povus fari tion. Sed oni ne povus aranĝi tion tiel facile kiel ĉe kompanio de soldatoj, al kiuj oni ordonas, ke ili ekmarŝu je certa horo, kaj tiam ili simple ekmarŝas.

Je la tago, kiam ekzemple kvinopo povus ekvojaĝi, la alia kvinopo, intencanta vojaĝi kun la unua grupo, ne povas ekveturi, ĉar iu el ili intertempe havas malsanan infanon, la alia naskigontan edzinon, la tria aĉetis domon, kiun li devas inspekti je tiu tago, la kvara tro ŝarĝis sian stomakon, kaj kvina en la nokto eble decidis, ke la vojaĝo tute ne urĝas, kaj ke li ĝin prefere prokrastas. Poste ankaŭ la unua kvinopo ne restas kune. Iun viron oni alvokis neatendite al tribunalo, al alia en la frua mateno forbrulis la domo, kaj tial restas nur tri aŭ eĉ nur du homoj, kiuj nepre devas entrepreni la veturon, ĉar ilia tuta negoco dependas de tio esti je certa tago en Tuxtla aŭ en Arriaga.

Tiel la restintoj veturas duope. Je bonŝanco. Ili ekrajdas kun konsekritaj amuletoj, kun sennombraj krucosignoj de la familianoj kaj kun bonkvalita ĉirkaŭpendigita revolvero. Du tagojn aŭ du semajnojn poste oni trovos ilin mortpafitaj aŭ mortbatitaj en unu el la abismoj.

Kelkaj el la banditoj, ne sciante ion, diligentaj kaj sobraj kamparanoj, al kiuj oni ne povus riproĉi iun honordifekton, helpas ĉe la serĉado, ili kulpigas per tondraj vortoj la registaron kaj plendas, ke mankas al la banditoj la eklezia kredo, kaj ke ili estas punoskurĝo por la lando, ĉar mankas al ili ĉiu kredo pri venĝo en la alia mondo.

3

Kiu ajn kreis la altmontaran pasejon, ĉu tertremo ĉu la kara Dio en la ĉiela alto aŭ tre lanta ŝanĝiĝo de la terkrusto, ĉiukaze tiu aŭ tio, kio kreis la pasejon, estis donacema. Li aŭ ĝi konstruis miraklon de la naturo.

La vojo kondukas kun pli ol kvindek kurbiĝoj sur la rokmontaran supraĵon. Eble estas eĉ okdek vojkurbiĝoj aŭ cent dudek. Kiu sciu? Quién sabe! Neniu kalkulus la kurbiĝojn. Kaj tiu, kiu planis kalkuli ilin, tre baldaŭ forgesas, kiom da ili li jam pasis, ĉar li devas koncentriĝi pri aliaj aferoj, kiuj momente estas pli gravaj ol geografiaj aŭ topografiaj konstatoj.

La suprengrimpado komenciĝas jam antaŭ ol oni forlasos la lokon Chiapa de Corso. La lasta preĝejo de la urbo staras jam tiom alte super la urbo, ke piuloj, kiuj rapide senspiriĝas, ne povas viziti ĝin.

En la urbo la stratoj estas bone pavimitaj, kun krudaj rondaj ŝtonoj de tiu speco, kiu estis tre moderna antaŭ kvincent jaroj. Sed tuj, kiam oni forlasas la lastan pavimitan straton, komenciĝas la turmentoj, el kiuj oni liberiĝos nur tiam, kiam oni atingos post preskaŭ cent kilometroj la sekvantan urbon kun pavimitaj stratoj.

Sur la tropika malalta ebenaĵo, kie la stratoj kaj placoj estas limigataj de altaj palmoj, tie, kie la agroj, la ĝardenoj kaj la kultivitaj terposedaĵoj estas plenaj de riĉaĵoj el plantoj, floroj, arbustoj kaj arboj de la varmega zono, grimpas la vojo supren sur la fridetan altaĵon de la Sierra, kie staras abioj tiel belaj, fortaj kaj sveltaj kiel en la nordo de Ohio.

Pli kaj pli profundaj fariĝas la krutaj ravinoj kaj abismoj ĉe la maldekstra flanko de la vojo; kaj dekstre staras preskaŭ je la tuta longo de la vojo la alta kruta rokara fronto de la Sierra, kiu ŝanĝiĝas nur rilate al la karakterizaj trajtoj de la plantoj kaj de la dorna vepro, kiuj kreskas tie.

Tiam, supre sur la pasejo, oni vidas la tutan tropikan ebenaĵon, kiu sin sternas ĉe la piedoj. Tre malproksime ĉe la horizonto, en verde blua vibrado, leviĝas la longa montoĉeno de alia brako de la Sierra, kiu per siaj montosuproj profunde etendiĝas super la nubojn. Kiel arĝenta fadeno, kiu sen formo kaj sen dezajno estas enteksita en gigantan tapiŝon, kuŝas la Grijalva-rivero, ŝajne senmova kaj ŝajne fremdeca en la briletanta ebenaĵo.

Estas groteska tragiko, ke ĝuste en tiuj lokoj de la vojo, kie oni tute povas forgesi sin mem, dum oni rigardas la eksterordinarajn donacojn de disipema naturo, plej proksimaj estas la banditoj kun revolveroj, fusiloj kaj tranĉiloj. Ĉar estas ĝuste tiuj lokoj, kie la vojaĝantoj kaj la karavanoj povas nek eviti, nek reiri nek fuĝi. Sur la maldekstra flanko de la vojo, ducent ĝis tricent metrojn profunde troviĝas la kruta roka abismo, kaj sur la dekstra flanko staras dura kaj kvazaŭ elkreskinta el la vojo la rokara fronto, tiel kruta, tiel malglata, tiel dense kovrata de dorna vepro kaj fingrolongaj pikiloj de multaj diversaj kreskaĵoj, ke eĉ kaprino perdus ĉian esperon povi fuĝi sur tiu vojo.

Oni povas kompreni, kial multaj vojaĝantoj nomas la pasejon „Ayúdame Purísima!“ „Sankta Virgulino, patrino de Dio, helpu al mi!“ Sed ĉar ankaŭ la banditoj estas bonaj katolikoj, kaj same alvokas Sanktan Virgulinon, ke ŝi havigu grasan predon al ili, la ŝancoj por ambaŭ partioj estas kvindekprocentaj.

4

Ĉar la ĉaristoj bone konis la multnombrajn danĝerojn de la vojo, tio instigis ilin atendi en bivako ekstere de la urbo Chiapa de Corso, ĝis sufiĉe da ĉaroj estos kune, por ke ili povu formi tre grandan longan karavanon.

Grandan karavanon la banditoj povas reteni certan tempon, sed ili ne povas sukcese ataki kaj prirabi ĝin. Se la rabistoj atakas la unuan ĉaron kaj eĉ knalas nur unu pafo aŭ eksonas nur unu krio de la atakita ĉaristo, haltas tuj la tuta karavano kaj la gvidantoj de la mezaj kaj malantaŭaj ĉaroj, bone ŝirmataj per la ĉaroj, avancas kun siaj pafiloj, maĉetoj, bastonegoj, tranĉiloj, radospokoj, ŝtonoj aŭ kion ajn ili krome havas ĉemane. Kaj tiam la situacio por la banditoj iĝos tikla, se ili ne fuĝas ĝustatempe. Se ili atakas la lastan ĉaron, okazas nur ŝanĝiĝo de la fronto, sed la rezulto estas la sama. Se la banditoj eksciis, ke la ĉaroj ŝarĝis metalmonon, okazis kelkajn fojojn, ke oni samtempe atakis la unuan kaj la lastan ĉaron. En la sovaĝa tumulto de la batalo, kiu estis la sekvo, la banditoj, rapide eljunginte per tranĉado la bovojn, sukcesis ĵeti kelkajn ĉarojn en la abismon, kaj ili ankaŭ sukcese elrabis kelkajn pluajn ĉarojn kaj ĵetis la enhavojn en tiujn abismojn, kie staris kelkaj viroj postene por tuj forporti la rabitajn aĵojn al sekura loko. Sed tiam por la supre batalantaj banditoj estis jam la plej lasta momento por foriĝi kiel eble plej rapide kaj kaŝi sin mem en sekura loko, ĉar jam pli ol duono el ili estis vunditaj kaj kelkaj el ili ne plu estis tute kompletaj rilate siajn korpajn partojn. Ili devis kapitulacii, sen gajni aŭ nur vidi la monon transportatan de la ĉaristoj.

Se la ĉaristoj transportis ankaŭ varojn havantajn nur malgrandan komercan valoron, ekzemple salon, kahelojn, librojn, botelojn aŭ frajtaĵojn ne bone vendeblajn de la banditoj, kiel ekzemple maŝinpartojn, ladoplatojn aŭ ferstangojn, la ĉaristoj tiukaze iris en grupoj kun kvar ĝis ok ĉaroj. La ĉaristoj mem havis nur malmulte da mono ĉe si, ĉiu el ili eble nur sesdek aŭ sepdek centavojn, kaj tiujn malmultajn centavojn ili scipovis tiel bone kaŝi, ke neniu bandito povus trovi ilin.

Se la ĉaroj male al tio transportis valoran frajton, kiel ekzemple silkaĵojn, horloĝojn, vestajn ŝtofojn, juvelojn, vinojn, likvorojn, revolverojn, ĉasarmilojn, municion, ili iris nur en grandaj karavanoj kun kvardek ĝis sesdek aŭ eĉ pli da ĉaroj.

Sed la grandaj karavanoj, kiel ajn utilaj ili estis kiel protekto kontraŭ banditoj, havis multajn malavantaĝojn.

Ili marŝis multe pli lante ol pli malgrandaj grupoj, kio altigis la frajtkostojn, ĉar ĉiu tago kaŭzas kostojn por la nutraĵoj de la bovoj kaj la salajron de la gvidantoj, kaj por la komercisto malfruiĝo je tago povas signifi, ke li ne ĝustatempe povas vendi la frajton. Por grandaj karavanoj estis multe pli komplike havigi la necesan bestonutraĵon ol por malgrandaj. En granda karavano la nombro de la aksorompoj estas pli granda ol en malgranda. Kaj se la karavano ne volas disiĝi, la tuta karavano devas halti, ĝis la rompitaj aksoj estas riparitaj. Jen la kaŭzo, kial oni nur en tiu kazo iris en grandaj ĉarokaravanoj, se oni bezonis protekton.

5

La carretas estas plumpaj, peze konstruitaj duradaj ĉaroj.

La radoj estas tre altaj, pro la riveroj kaj marĉoj, kiujn oni devas transiri en marŝoj. La ĉaro mem havas malvastan konstruon, ĝi estas duoble pli longa ol larĝa. Ĝi havas duonrondan tegmenton, kiu kuŝas sur framo el grandaj ringoj. En karavano kun dudek ĉaroj estis apenaŭ du ĉaroj kun tegmento de la sama speco. Unu ĉaro havis tegmenton el kruda tolteksaĵo, alia tegmenton el fragmitaj matoj, plua havis kovrilon el interplektitaj palmfolioj, kaj aliajn oni kovris per feloj de cervinoj, antilopoj, pumoj aŭ jaguaroj, alia havis ĉifontegmenton, do kolekton el malnovaj ĉemizoj, kotonpantalonoj kaj disŝiritaj lankovriloj. Kaj troviĝis eble ankaŭ ĉaro, kiu havis tegmenton el speco de korboplektaĵo, kaj alia havis tegmenton el brunaj, bone tanitaj feloj de bovinoj, kaproj aŭ ŝafoj.

Ĉiun ĉaron tiris bovoparo. La bovoj estis eksterordinare grandaj bestoj kun longaj kornoj. Multaj el ili aspektis tiel pezaj kaj grandegaj, kvazaŭ ili estus ensorĉitaj elefantoj.

La bovoj ne tiris per jugo troviĝanta sur ilia kolo, sed ili tiris per siaj fortikaj fruntoj.

Du bovojn, la tirparon, oni apudstarigis, tiam oni metis super iliajn kapojn tute proksime al la malantaŭo de la kornoj, pezan tirtrabon. Tiu trabo estis jam per si mem tiom peza, ke forta viro devas klopodi, se li sola surmetas ĝin. Kiam la trabo estas metita sur la deziratan lokon, kaj la bovoj havas la necesan distancon inter si, oni ligas la trabon per firmaj kaj krude tanitaj ledorimenoj kun la kornoj. De tempo al tempo oni boras truojn en la kornojn, por ke oni povu firmteni pli sekure la rimenojn en ties situo.

Kiam la tirtrabo estas firmligita per la rimenoj, oni ligas ĝin per aliaj rimenoj al la peza timono de la ĉaro. La timono estas rigide fiksita al ĝi.

La bovoj tiras la ĉaron per klinitaj kapoj. Neniu el ambaŭ bestoj sendepende povas fari movon per la kapo. Ĉiu kapmovo de unu el la bestoj kaŭzas la saman kapmovon de la apuda besto. Dum la marŝo ili ne povas defendi siajn antaŭajn korpopartojn kontraŭ la mordoj de grasaj muŝoj kaj aliaj insektoj, kiuj milope ĉirkaŭsvarmas la ĉarojn. Ili sin ne povas leki, ja eĉ ne skui sin. Ili devas elteni, kion Dio, kiu kreis tiujn insektojn, ŝarĝas sur ilin. Tiel okazas, ke en tiuj tagoj, kiam pluvo minacas, aŭ se la insektoj pro aliaj kaŭzoj pli ol kutime malsatas kaj sangavidas, la bovoj de la kapo ĝis la piedoj estas kovritaj per sango, kiu senĉese fluetas en sennombraj mincaj strioj super iliajn antaŭajn korpopartojn.

Rigide gapante per siaj grandaj kaj vitrecaj okuloj, movante apenaŭ iam okulglobon, la bovoj peze marŝas, la ĉarojn tirante post si, paŝon post paŝo antaŭen. La paŝoj estas ekstreme lantaj, sed regulaj, kvazaŭ gvidus ilin maŝino.

La bovojn oni pelas ne per vipo, sed per longaj bastonoj.

La bastonoj, eltranĉitaj el dura ligno, estas akre pintigitaj je unu finaĵo. Ĉe kelkaj oni anstaŭis la lignan pinton per najlo. Per tiuj bastonoj la ĉaristo pikas la bovojn en la postaĵojn, se li volas rapidigi ilin. Kion la insektoj ne povas atingi ĉe la malantaŭaj korpopartoj de la bovoj, ĉar tie la bestoj per siaj vostoj forpelas la insektojn, tion la ĉaristoj atingas per siaj akre pintaj bastonoj. Se la irado sur la vojo estas eĉ pli malfacila ol kutime kaj la bovoj estas malsataj kaj lacaj kaj ne tiel rapide antaŭeniĝas kiel la ĉaristoj deziras tion, la sango baldaŭ komenciĝas flueti en sennombraj strioj ankaŭ el la postaj korpopartoj de la bovoj. Sed la ĉaristojn siavice la labordonantoj atakas, pikas, insultas kaj minacas per elĵeto el la laboro, se ili tro malfruiĝas survoje. Tiel la bovoj havas almenaŭ la kontentiĝon, ke la mondo estas perfekta, kaj ke Dio estas justa kaj venĝas ilin.

En la seka sezono la vojo estas kovrita de polvotavolo, kiu estas dudek ĝis kvindek centrimetrojn alta kaj el tre blanka kaj fajna kalkeca substanco, kiu brulas kaj mordas kiel veneno en la okuloj, en la nazo kaj en la buŝo. En la pluva sezono la vojo estas kovrita de tenaca tertavolo, kiu altas duonon de metro kaj firmkroĉiĝas al la ĉarradoj kaj la bovopiedoj kvazaŭ per ŝnuregoj.

Sed egale ĉu estas seka sezono kun la ĉiama vualo de dikaj tavoloj el polvonuboj, aŭ ĉu estas pluva sezono kun la diktavola, tenaca ŝlimo, la vojo estas ĉiam kaj eterne martiriga kun siaj miloj da truoj, vojsulkoj kaj kavaĵoj, kun siaj milionoj da ŝtonoj kaj rokoblokoj, kun siaj dikaj ellavitaj radikoj de gigantaj tropikaj kaj duontropikaj arboj, kun sia deglitado de tutaj vojpartoj, kun sia bruado ĉe la falado de forrompitaj ŝtonamasoj kaj forputritaj aŭ purlavitaj trunkoj. Jen kompato ekzistas nek por la ĉaristoj, nek por la bovoj, neniu saviĝo el miloj da suferoj de homoj kaj bestoj, ĉar en Suchipa, Tuxtla, Chiapa de Corso, Ixtapa, SanCristóbal, Comitán kaj Sapaluta vivis miloj da homoj, kiuj bezonis salon, vestojn, librojn, mandolinojn, serurojn, likvorojn, horloĝojn, ŝuojn, skribmaŝinojn, fonografojn, porcelantasojn, silkajn ĉemizojn, orelringojn, fotografajn aparatojn, parfumojn, feltoĉapelojn, alumetojn, cinamon, aspirinon, oleopentraĵojn, kroĉtrikilojn, botelan bieron, krajonojn, tranĉilrazilojn kun garantiaĵo de sendanĝereco, okulvitrojn, cicumojn, ŝraŭbojn, ŝirfoliajn kalendarojn, butonojn. Sen transporto ne estas civilizacio.

6

Rampante la karavano grimpis sur la pasejon El Calvario.

Tio estis grandioza brua komponaĵo tia, kia ĝin povus krei neniu artisto. Kiom ajn diferencaj kaj kiom ajn disonancaj estis la sonoj, ili formis tamen, ĉiuj kune, mirinde belan harmonion.

Aŭdiĝas anheloj, kelkfoje grumbla grunto de unu el la bovoj, la ĝemsimilaj sonoj de la ledaj rimenoj, la grincado de la radoj, la knarado de aksoj, la raslado de la surkonstruitaj ĉaroframoj, la bruoplena kaj vitreca tintado de malbone pakitaj objektoj en la kestoj, la grincado kaj stumblado ĉe la veturado trans ŝtonojn, la ŝrikanta forglitado de rado de montsupro, la falado aŭ renversiĝo de unu ĉaroflanko en kaveton de la vojo, la trasinkado en akve subminitan kavaĵon, la tam-tamo sur roka parto plena de tuberoj, la pum-puma bruado trans grandajn radikojn, krioj de la ĉaristoj, sakroj, insultoj, ĵuroj, pelantaj vokoj. Iu fajfas melodion, alia kantas ion, alia zumadas ion por si. Tiam sidas ĉaro tiom profunde en truo, ke ĝi firmpinĉiĝas. La viroj de la najbaraj ĉaroj venas por helpi, kaj kun multe da kriado kaj ĝemado oni ellevas la ĉaron. Poste la tuta karavano denove moviĝas pro sia peza ŝarĝo treniĝe antaŭen. Ĉe la vojflankoj en la vepro kaj en la herbejoj ĉirpas kaj flutas griloj kaj cikadoj, ie kantas kelkaj birdoj, abeloj flugas zumante tra la vibranta aero, papilioj flirtas tien kaj tien kaj sekvas la karavanon, atendante la malsekajn ekskrementojn de la bovoj.

La karavanon vualas vasta mantelo el polvo. Kiam vento blovas sur kelkaj lokoj de la vojo, tiam kolektiĝas grandaj pezaj nuboj el polvo, kiuj estas tiel densaj, ke la ĉaristo apenaŭ povas vidi la ĉaron, kun kiu oni marŝas antaŭ li.

La ĉaristoj havas pezajn palpebrojn de la amasa polvo. La viroj aspektas kvazaŭ oni rulis ilin en faruno. Iliaj vizaĝoj estas nigraj de la miksaĵo el ŝvito kaj polvo.

Kiam oni staras supre sur la altaĵo proksime sub la altmontara pasejo, kie oni superrigardas samtempe multajn vojkurbiĝojn, oni gajnas la impreson de la marŝanta karavano, kvazaŭ kolosa, strange fremda vermo rampus alten. Ĉiu unuopa ĉaro aspektas kiel ringo en la longa korpo de la vermo. Kaj ĉar la ĉaroj tien kaj tien balanciĝas kaj kvazaŭ stumblas, la impreso, ke tie granda vermo suprenrampas, fariĝas des pli reala. Ke ili estas ĉaroj, oni ne povas vidi de la altaĵo. La distanco kaj la varmega vibranta aero, kiu sin sternas kiel tremanta blanka nubovualo sur la teron, efektivigas kaj realigas aĵojn, kiuj ĉe sobra rezonado ne povas esti realaj. Sed eĉ homo, kiu kutime klare pensas, perdas ĉian kapablon sobre rigardi kaj objektive juĝi ion sub la ŝarĝanta tropika suno, homo, kiu vualite en ondoformaj polvonuboj grimpas plu kaj plu en la ĉiama konscio de la malfacilecoj kaj danĝeroj de la vojo.

7

La karavano nun atingis la pasejon. Elveninte el vojo tra rokoj de la lasta ravino kaj trairinte krutan rokan pordegon, la karavano venis sur la vastan altan ebenaĵon de El Calvario.

Sur tiu alta ebenaĵo troviĝis tri ranĉoj. La plej granda el ili, la ranĉo El Calvario, aspektis kun la multaj peonaj kabanoj kiel vilaĝo. Alia malgranda ranĉo, ĉe la alia finaĵo de la ebenaĵo, faris per sia blanke kalkita domo kaj la kolonoj de la portiko puran kaj idilian impreson. Tiu ranĉo servis kutime kiel nokta restadejo kaj gastejo por vojaĝantoj sur ĉevaloj, ĉar ĝi troviĝis preskaŭ en la mezo de la vojo de inter Tuxtla kaj SanCristóbal. La vojaĝantoj, kiuj venis de San Cristóbal, ĉiam provis atingi tiun malgrandan ranĉon, ĉar la vojdistanco de ĉi tie al Tuxtla ŝajnis al ili pli mallonga ol tiu ekde la urbeto Ixtapa, kiam ili nokte restadis tie.

La alta ebenaĵo estas ĉiam, dum la tuta jaro, kovrata de herboj. Je la fino de la seka sezono la herboj kompreneble estas tre malabundaj. Sed dure laborantaj bovoj, muloj kaj ĉevaloj sur tiuj vojoj rapide forgesas esti elektemaj ĉe la manĝado. Ili evidente ĝojas, ke ili finfine atingis la bivakon. La aspekto de la bonvenigata herbejo, instigas la bestojn heni kaj bleki. Precipe la bovojn, kutimiĝintajn restadi ĉi tie la tutan laboran vivon, ankaŭ la plej lerta ĉaristo ne pelus plu eĉ nur kilometron. La marŝo de Chiapa de Corso ĝis tiu alta ebenaĵo estas la plej longa dum la tuta veturo inter Arriaga kaj Balún-Canán, ĉar la ĉaroj sur tiu vojo nenie povas halti. La vojo estas tro malvasta, kaj ne troveblas nutraĵoj survoje, kaj nur malmulte da akvo. Akvon bezonas ne nur la bestoj, sed eĉ pli la ĉaristoj. La alta ebenaĵo je unu flanko estas limigita de krutaj rokoj kaj montĉenoj, kaj sur la alia flanko estas densa, dornoplena, tropika vepro.

8

Veninte sur la altan ebenaĵon la ĉaristoj plej volonte ĵetiĝus teren kaj dormus tuj tie, kie ili sin sternas. Ili estas lacaj kaj elĉerpitaj de la laboro ĝis la lasta hareto de sia korpo.

Sed ili havas pluan laboron antaŭ si.

Ili kunveturigas ĉiujn ĉarojn, ĝis ili laŭvice apudas unu la alian, tiel, ke ĉiu ĉaro staras flanke de alia. La ĉaristoj, kiel ĉiuj indiĝenoj, havas denaskan senson por beleco. La kanonoj de artileria regimento ne povus stari pli bele kaj pli soldatece sur sia kampadejo ol la ĉaroj de karavano.

Kun krioj kaj komandoj, kun impeto kaj ŝovado oni rektliniigas la ĉarojn. Oni eljungas kaj dejugigas la bovojn.

La ĉarojn oni ĉiam rektliniigas. Sed okazas sufiĉe ofte, ke la ĉaristoj estas tiel elĉerpitaj de la laboro, ke ili ne dejugigas la bovojn. Oni lasas stari la bovojn kun ilia tiom peza jugo, kun la kompakta tirtrabo malantaŭ la kornoj.

Tiukaze la bestoj devas resti kune kiel paroj. Tie, kie unu el la bestoj sin paŝtas, ankaŭ la alia sin devas paŝti. Ili apenaŭ povas flankenturni la kapon. Kaj se unu besto movas la kapon dekstren, ankaŭ la alia besto devas movi la kapon dekstren. Estas ankoraŭ alia kaŭzo, kial dum certaj bivakoj oni ne liberigas la bovojn de la jugo, kvankam tio evidente estas neeltenebla torturo por la bestoj.

Se la bestoj sin paŝtas unuope, ili vaste disiras por trovi la plej bonan paŝtejon. Ne malofte ili foriras kvin kilometrojn de la ripozejo. Tiam la ĉaristoj devas serĉi la bestojn. Iam kaj tiam ili devas rekonduki la bestojn el la ĝangalo, ĉar la bovoj preferas certajn arbofoliojn al la tro sveltaj herboj. Pro tiu serĉado la ĉaristoj perdas ofte duonon de tago kaj tutajn tagojn. Okazas, ke ĉiuj ĉaristoj de la tuta karavano devas serĉi du aŭ eĉ nur unu bovon.

Estas komplike jam en la taglumo, sed eĉ pli en la nokto, kiam la viroj devas rampi kun lanternoj kaj kenotorĉoj tra vepro kaj ĝangalo por kapti la disirintajn bestojn. La ĉaristoj estas tre ekzercitaj serĉantoj de fuĝintaj bovoj. Ili komprenas ĝuste legi ĉiun forrompitan branĉeton, ĉiun malsupren tretitan arbuston, ĉiun huffrapitan herbotufon, multe pli bone ol abocolibron. Ili scias precize, ĉu hufosignoj estas malnovaj tagon aŭ du semajnojn, aŭ ĉu estas la spuro de libere paŝtiĝanta grego de bovoj de proksima ranĉo aŭ de unu el la propraj bovoj.

Tamen okazas, ke oni trovas la bovojn ne post tuta semajno, aŭ ĉar ili estas tre rapidaj kaj migras al sia hejma ranĉo, aŭ ĉar ili miksiĝas kun alia grego kaj kun tiu marŝas al la ranĉo de tiuj bestoj.

La tempon, kiun la ĉaristoj perdas pro la serĉado de fuĝintaj bestoj, ili devas provi regajni iel. Se ili tro ofte malfruiĝas kun siaj frajtoj, iliaj mastroj ilin krude insultas, eble severe punas aŭ maldungas. Tiukaze ili havas la reputacion de sentaŭguloj kaj de nefidindaj ĉaristoj, kaj retrovas nur kun klopodo alian laboron.

Tial oni ne tro haste akuzu la ĉaristojn pri krueleco al bestoj, kiam ili de tempo al tempo ne liberigas la bovojn de la jugo. Ne dejugigitaj bovoj ne povas fuĝi longan distancon, ĉar ili pro la peza jugotrabo, kiu kuŝas transverse super ili, ĉie puŝiĝas je arboj kaj tiel estas retenataj. Sed ĉiufoje lasi stari la bestojn kun jugo, tion la ĉaristoj tamen ne povas riski. Ĉar tiuj bestoj, kiuj restas en la jugo, ne povas manĝi tiel bone kaj abunde kiel la bestoj, kiuj sin paŝtas libere. Tia besto restas malsata, iĝas magra, ne kapablas sufiĉe forte tiri, kaj eble oni devas eĉ lasi kuŝi ĝin iam ĉe la vojrando.

Kunpreni nutraĵon sur la ĉaroj kaj firmligi la bestojn sur la ripozejoj ne eblas. Ili estas fortaj bestoj, kaj tial ili bezonas multe da manĝo, se ili laboru bone. Sed, se oni ŝarĝus nutraĵon sur la ĉarojn, oni ne povus ŝarĝi ilin per frajto. La maizo, kiu kunportendas por la bestoj, ĉar oni povas aĉeti ĝin ne je ĉiuj lokoj de la vojo, forprenas jam sufiĉe da spaco, kaj jam sufiĉe ŝarĝas la ĉarojn.

Kion ajn bona ĉaristo elpensas al si, por ke li povu esti simile justa kaj al sia mastro kaj al siaj bestoj kaj al la komercisto, kiu bezonas la varojn ĝis certa dato, ĉie li puŝiĝas je rilatoj kaj kondiĉoj, kiuj estas pli potencaj kaj pli fortaj ol liaj plej bonaj intencoj.

Centmiloj de bestoj kaj milionoj de homoj devas elteni kaj trasuferi ŝajne neelteneblajn suferojn, por ke civilizacio povas esti, kaj por ke oni povas porti civilizacion en la plej forajn angulojn kaj anguletojn de la terglobo, tien, kie loĝas homoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.