La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Unua enkonduko de „Ĉaro“ ĝis „Generalo“ (1. Daŭrigo) laŭ la libro „B. Traven-sciigoj“ N-o 1-36
En sia libro „Ĉaro“ B. Traven rakontas al ni la sorton de ĉaristo Andreo Ugaldo, kaj tiel pri la malgaja vivo de indiĝenaj ĉaristoj kaj peonoj, do pri la indiĝenaj proletoj en Meksiko dum la diktaturo de Porfirio Diaz.
Oficiale la sklaveco en Meksiko estis forigita per la konstitucio el la jaro 1824. Sed ĉiujn bonkvalitajn rikoltogrundojn oni antaŭe forprenis dum la koloniisma tempo de la ejidos, de la indiĝenaj komunumoj. Tial la praloĝantoj de Meksiko laboras nun kiel peonoj, kiel taglaboristoj de la grandbienuloj por aĉa salajro. Kaj kion ili rikoltas sur siaj propraj malfekundaj kampoj, ili devas vendi al la patrono por prezo, kiun tiu mem difinas. Kion ili bezonas por sia vivtenado, ili devas aĉeti de la patrono, por prezoj, kiuj estas multe pli altaj ol ĉe normala komerco. Ili povas nenie aliloke aĉeti ion, ĉar ili neniam havas kontantan monon en la manoj kaj ĉar ili eterne havas ŝuldojn ĉe sia patrono. Eterne, tio signifas, dum la tuta vivo, kaj ankoraŭ post la morto. Se ili mortas, ilia ŝuldo transiras sur la filon aŭ la fraton aŭ kiun ajn en ilia parencaro. Se ili provas fuĝi, oni kaptas ilin kun la helpo de la polico, kaj la kostoj de la polico transiras sur la debitan flankon de ilia konto. Ilia mastro povas bati ilin laŭ emo kaj plaĉo, ja eĉ skurĝi aŭ pafmortigi ilin. Tiun senhontan ekspluatan sistemon subtenis de sube ĝis supre korupta registaro sankciigita de ĉiopotenca eklezio, kiu ne plej malmulte profitis de tiaj cirkonstancoj kaj ne havis intereson pri tio liberigi la indiĝenojn el la nesciado kaj sklaveco. La ĉaristoj havas iom pli bonan salajron. Sed ankaŭ ili restas la tutan vivon ŝuldantoj ĉe sia mastro. Sed iliaj ŝuldoj estingiĝas kun ilia morto kaj oni ne povas transskribi ilin sur la konton de la parencaro. Sed ankaŭ ili vivas streĉan kaj rezignoplenan vivon. Ilia tasko estas gvidi bovoĉarojn de urbo al urbo en la regionoj de Meksiko, kiuj ne estas tuŝataj de fervojoj, tion ĉe tropika varmego tra sovaĝaj pejzaĝoj kaj en tranĉanta frido, tra la transpasejoj de Sierra Madre, sur aĉaj vojoj kaj tra marĉoplenaj regionoj, preter krutaj deklivoj kaj ravinoj, kie pluvoverŝoj parte aŭ tute forlavis la vojon, tra vepro, ĝangalo kaj riveroj, kie finiĝas ĉia vojo, aŭ kion oni nomas vojo en tiaj regionoj forlasitaj de Dio. La materialo por la riparo de malnovaj rompiĝemaj ĉaroj – se sur la malglataj vojoj disrompiĝas radakso aŭ rado aŭ io alia – ili devas prizorgi al si mem, aŭ ŝteli, ĉar tiaj elspezoj ne estas rekompencataj. Ofte minacas ilin survoje atakoj de banditoj, se ili kunhavas valorplenajn ŝarĝojn. Entute estas vivo kiel apenaŭ imageblis, antaŭ ol Traven rakontis tion en sia majstra maniero.
Andreo Ugaldo, la filo de biena peono, en la aĝo de dek unu jaroj estas pruntedonata de la bienulo al sia edziniĝinta filino en Tenejapa, kie li devas labori en la domo kaj en la magazeno de don Leonardo. Li estas obeema kaj lerta knabo, kiu eĉ rajtas lerni legi kaj skribi, por ke li povu esti pli utila al sia mastro. Kiam li havas dek kvin jarojn, li fariĝas bovoĉara gvidanto kaj konatiĝas sur siaj vojoj al nova mondo, li observas, komparas kaj komencas memstare pensi. La leganto akompanas nun la marŝkolonojn de la ĉaristoj sur streĉaj vojoj tra la interna lando de Meksiko kaj ekscias multon el la vivo de la indiĝenoj, de iliaj moroj kaj kutimoj, de iliaj zorgoj kaj turmentoj. Tiam li akompanas Andreon al la festo de Sankta Caralampio en Balún-Canán, kiu daŭras ok tagojn kaj servas unuavice al la eklezio, al la aŭtoritatoj kaj negocistoj por ankoraŭ pli riĉiĝi. Krome ĝi disponigas bonvenigatan okazon sub la kovromantelo de pieco fordoni sin al ĉiaj nur iel eblaj malvirtoj. Pro naŭzo pri la funkciado de la aferoj Andreo paŝas iom flanken al la vilaĝa puto, kie indiĝenaj junuloj kaj junulinoj, kiuj ne povus pagi la multekostajn plezurojn de siaj mastroj, faras al si propran simplan feston kaj dancas. Jen li malkovras en morna anguleto kunkaŭriĝintan timidigitan indiĝenan knabinon. Li interparolas kun ŝi. Ŝi parolas celtale, la lingvon de lia tribo. Kaj nun Traven, tiu ofte tondre parolanta kaj maldece sakranta homo rakontas al ni amhistorion, kiu pli delikate kaj pli bele apenaŭ troveblas en la literaturo. Andreo ekscias de tiu knabino ŝian tragikan sorton: patro kaj patrino estas mortaj. La ŝuldoj de la patro transiris al la du fratoj, tiujn tiam vendas la bienulo kiel kontraktlaboristojn al monterio, el kiu malofte iu revenas. La knabino devas nun labori en la domo de la bienulo, la senhonta filo seksperforte molestas ŝin kaj ŝi fuĝas en sia mizero al Balún-Canán, esperante, ke ŝi trovos tie iun pagatan laboron. Kiam ŝi ne sukcesis, ŝi renversiĝis lacigite en la proksimo de la puto.
Andreo donas manĝon al ŝi kaj prenas ŝin al si. Sur la vojo ŝi rakontas al li la kreadan rakonton de sia tribo, kiun Traven en pli ampleksigita versio reverkis en la libreto „Sunkreado“. Al siaj kamaradoj li prezentas la knabinon kiel sian edzinon, kaj ĉar ŝi ne havas nomon, li nomas ŝin Estrellita, steleto.
Je la lasta vespero de la festo, kelkaj horoj antaŭ la ekveturo de la karavano de Andreo, ankaŭ Manuel ankoraŭfoje, por lasta fojo volas tralavi la gorĝon kaj iras en la urbeton, kie la festo intertempe degeneris al diboĉa orgio, kia ĝi povus esti apenaŭ pli senhonta. Sed Andreo, kiu atendis, ke li trovos sian kamaradon ebrian kiel porko, trovas lin nun en la akompano de sana kaj forta indiĝena knabino, kiun Manuel prenis al si ĉe la puto. La rakonto de Rosario ne estas tia, kia la rakonto de Estrellita. Ŝi ne estas plu tiom naiva, sed honesta kaj fervora knabino, kaj Manuel pensas pri tio fuĝi ĉeokaze for de sia mastro, por komenci kun ŝi pli liberan kaj pli belan vivon.
Kelkajn jarojn poste – Estrellita lernis intertempe en la veturoj legi kaj skribi la hispanan lingvon- ili trafas survoje indiĝenan grupon, kiuj alportas sciigojn de la bieno Lumbojvil. Malbonaj sciigoj. La bienulo vendis la patron de Andreo al monterio. Dum nokto Andreo pripensas, kio estas farenda. Tiam li decidiĝis, kaj tiel, kiel tio ne estis alie atendebla de nekoruptita indiĝeno. Li gvidas sian karavanon rapide al la destinita loko por iri por sia patro en la monterion. Al Estrellita li diris, ke ŝi serĉu al si en urbo ĉe la bordo laŭ la fervojlinio bone pagatan laboron, por ke li povu trovi ŝin, kiam li post jaroj revenos el la monterio.
„Ne timu vin, steleto, estu kuraĝa. Eĉ se centoj de viroj kaj junuloj el la monterioj ne revenos kaj en ili estos forblovitaj kaj estos tie enfosigitaj – mi revenos. Mi revenos al vi, steleto mia, kaj eĉ se pro tio la mondo devus rompiĝi en pecojn.“ Kaj la steleto respondis: „Mi atendos vin, ĉiam kaj ĉiam.“
Rimarkoj: Porfirio Diaz estis dufoje prezidanto de Meksiko, de la jaro 1877 ĝis la jaro 1880 kaj de 1884 ĝis 1911. La artikolo supozeble estas verkita de B. Traven mem. (Cezar)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.