La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Luis vizitis kantinon, por verŝi komitekon en sin, kaj Andreo promenis transen al la restoracio konsistanta el tablo, kiu estis starigita laŭ la formo de tre primitiva laŭbo.
Malantaŭ la tablo staris malgranda fornelo el lado, en kiu ardis lignokarboj. Sur la forneleto kuŝis lada pleto, kiu estis iomete kavigita en la mezo. En la kavo ŝuŝis graso.
Apud la forneleto kaŭris maljuna indiĝenino, kiu ĉiam denove ardigis la lignokarbojn per bastventumilo. Ŝi estis la kuiristino de la restoracio.
Ŝi rostis tortiljojn kaj plenigis ilin, laŭ la deziro de la mendinto, per barbacoa, guajolote, pollo, res, ternera aŭ queso. Barbacoa estis porkaĵo rostita sur krado.
Guajolote estis rostita meleagro, pollo kokineto aŭ koketo, res bova viando, ternera bovideta viando kaj queso raspita kaprina fromaĝo aŭ io alia, kio estus preta transpreni la kulpon por tiu fromaĝo.
Estis tute egale al la kuiristino, en kiu lingvo oni postulis la enĉiladojn kaj ties enhavon. Ŝi parolis la hispanan lingvon, la cocilan, la tojolavalan kaj la celtalan. Hispano, kiu havis sian vendostandon transe de ŝi, diris, ke la indiĝenino komprenas ankaŭ la anglan kaj la araban, se oni samtempe montras per fingro sur la viandajn specojn, kiujn oni volas havi. Ĉar kiu ajn, kiu tie aĉetis enĉiladojn, montris perfingre, per kio estu plenigitaj la enĉiladoj, ne estis konstatebla kun certeco, ĉu la indiĝenino vere komprenas alian lingvon ol la tojolavalan.
Apud la indiĝenino sur la tero troviĝis pli ol dekdu argilaj pelvetoj kaj potetoj, ĉar ŝi metis krom la diversaj viandospecoj en la enĉiladojn ankaŭ cepojn, tomatojn, iom da ruĝa aŭ verda kapsikoj, verdan salaton, verdajn citronfoliojn, kukurbajn florojn, kaj ankoraŭ dudek aliajn diversajn spicajn herbetojn, folietojn kaj radiketojn.
Ŝi uzis nur aluminian kuleron por turni la bruniĝantajn enĉiladojn en la graso. Tranĉiloj, forkoj aŭ aliaj helpiloj estis fremdaj al ŝi. La viandon ŝi tiris de la kokineto aŭ de la bovideta femuro per nudaj fingroj. Tio iris multe pli rapide, kaj ŝi deŝiris la ĝustajn porciojn por enĉiladoj kun tiom da akurateco, ke perpleksigas.
Estis plezuro vidi, kiel ŝi manipuladas en la eta loko, kiun ŝi havas, je tiom da viandospecoj kaj legomoj, sen tio, ke ŝi iam ajn erare interŝanĝis ilin.
Ĉe la eta tablo staris du el ŝiaj filinoj, kiuj tie priservadis la aĉetantojn. Indiĝenaj knabinoj kun longa malsupren pendanta hararo sur la dorso. Ili metis la pretigitajn enĉiladojn sur telereton kaj transdonis ilin tiel al la aĉetanto. La aĉetinto ricevis nek tranĉilon, nek forkon, nek kuleron, ĉar io tia ne disponeblis en la restoracio. Sed la manĝintoj ricevis grizan grasmakulitan viŝtuketon, per kiu sekigeblas la fingroj kaj la buŝo. Poste ĉiu ricevis malgrandan argilan kruĉeton kun akvo por povi gargari la buŝon. Tiuj, kiuj estis kutimiĝintaj al granda lukso, mendis aldone argilan poteton kun nigra nedolĉigita kafo, kiu kostis kvaronon de realo.
La teleretoj kaj kruĉetoj neniam estis vere purlavitaj. Oni devus tamen eviti respondi la demandon, ĉu la manĝilaro estas tute ne pura, ĉar oni precize ne povus priskribi la fakton per klara 'jes'. La manĝilaroj estis nekredeble malpuraj, sed strange, pri tio oni tie eĉ ne pensis. Neniu sentis la manĝorestaĵojn kiel ion abomenan kaj naŭzan aŭ ĝenantan. Ili apartenis al la afero kiel la nubo al la ĉielo.
La harmonion de la tuta ĉirkaŭaĵo ili detruis neniel.
Strange estis, ke la manĝilaroj tamen ĉiam aspektis kiel ĵus lavitaj. Kompreneble, kie kaj kiel kaj per kio oni lavis ilin, ne eblis rigardi, ekscii kaj eltrovi. La telerojn kaj kruĉojn oni jam fortiris, kiam la vizitantoj ankoraŭ manĝis, kaj ili devis preni la postrestaĵon en siajn manojn. Intertempe novaj enĉiladoj estis pretaj, la manĝilaroj el ie reaperis, kaj antaŭ ol oni havus la tempon konstati, ĉu la manĝilaroj estas lavitaj aŭ ne, la novaj ankoraŭ varmegaj kaj gutantaj enĉiladoj troviĝis jam sur la teleretoj, kaj tiam jam ne plu decideblis, ĉu la grasa bruna saŭco devenis de la novaj enĉiladoj aŭ ĉu ĝi ankoraŭ postrestis de la antaŭaj. Estis simile pri la argilaj kruĉetoj, en kiuj oni transdonis la kafon, kiun oni ĉiam tre abunde enverŝis, tiel ke ĝi inundis la kruĉeton; tial la kafomakuloj sur la ekstero de la kruĉeto povis esti aŭ sekiĝinta restaĵo de la freŝa aŭ de la malnova kafoj. Se io ŝajne ne estis tute en ordo, la servanta filino per rapida viŝado purigis la randon de la kruĉeto aŭ de la telereto. La fingrojn ŝi purigis per lekado aŭ forviŝis ilin sur la blanka antaŭtuko, kiu tiom plenis de saŭcostrioj, ke oni ankaŭ en tiu kazo ne povus diri, ĉu la knabino ĵus aŭ jam antaŭ tri horoj sekigis la fingron sur ĝi.
Tamen, la homoj, kiuj venis tien, ja ne aĉetis manĝilaron, sed volis manĝi enĉiladojn. Por ili ne la manĝilaro estis la ĉefa afero, sed bonaj kaj bongustaj enĉiladoj. Kaj la enĉiladoj estis bonegaj.
Tial la negoco prosperis. Kaj la homoj kverelis, kies vico estas.
Andreo devis atendi sufiĉe longe, antaŭ ol li ricevis la enĉiladojn.
Sendepende de tio, ke oni povis aĉeti ĉiujn sentaŭgajn aĵojn kaj fatrason en tiu urbo, kiu en neniu pli granda estis vendebla, troviĝis tie apenaŭ iu vera distro aŭ amuza plezuro. Tie estis nek karuseloj, nek boatpendoloj, nek toboganoj nek io simila, kio vigligas jarfoirojn en aliaj lokoj. Tiaj maŝinoj ne transporteblis tien, ĉar la transporto estus tro komplika kaj multekosta, tiel, ke ĉia gajno estus vorita de la transportkostoj.
Oni devis delektiĝi je la kriado de la komercistoj kaj je la humuraj paroladoj de lertaj viroj, kiuj vendis nerompeblajn flekseblajn orajn plumojn, vitrotranĉilojn, tranĉilakrigilojn, fadentraigilojn por kudriltruoj, vitrajn lensojn, kiuj uzeblas por legado, por la ekzamenado de falsigita silko kaj kiel teleskopo, akvon por la forigo de makuloj, purigan pomadon, gutojn por la stomako, likvaĵon por la okuloj, reŭmatisman ungventon, krajonajn forigilojn de papiloj, tinkturoj por piedkaloj.
Sed eĉ por Andreo ĉio ĉi fariĝis post mallonga tempo sufiĉe enua, ĉar ĉiu vendisto, tuj kiam li finis la propagandon de aĵoj, kiujn li vendis, rekomencis siajn ŝercojn kaj flirtadon kun precize la samaj vortoj kaj nuancoj.
La fajroglutistoj, serpentohomoj kaj senkateniĝistoj, kiuj ĉiuj laboris sendepende de la aliaj kaj ĉiu je sia propra kalkulo, akompanataj nur de sia edzino aŭ de helpanto, same enuigis la rigardantojn, ĉar ili ĉiuj regis nur unu artifikon kaj ripetis tiun de la kvara posttagmeze ĝis la dekunua nokte tiom ofte, kiom longe antaŭ ili ankoraŭ staris almenaŭ unu vizitanto, kiu estigis la impreson, ke li verŝajne havas enpoŝe kvin centavojn, kiujn oni eble povus ellogi de li. Ankaŭ ĉe la ludotabloj oni perdis rapide la intereson, se oni ne kunludis mem. Sed tie ĉiam staradis homoj, observis ĉion, elpensis numeron al si kaj estis feliĉaj, se ilia numero perdis la ludon, ĉar ili tiel retenis la monon en la poŝo.
Por la plimulto de la homoj la plezuro konsistis esence el tio, ke ili vagadis, ie haltis momenton kaj aliloke restadis kvaronon de horo, rigardis aŭ aŭskultis kaj tiam denove puŝiĝis plu antaŭen.
Plej plezuriĝis la gejunuloj el la urbo, kiuj uzis la ĉirkaŭpromenadon kaj la premegadon de la amaso por provoke allogi kaj pli interproksimiĝi unu al la alia sen esti atentataj, kio tiel apenaŭ eblus ĉe aliaj okazoj. Eĉ ĉe baloj ĉiam ĉeestis la patrinoj aŭ la onklinoj, kaj la knabinoj ne povis fari unu propran paŝon sen akompano.
Sur la placo tiu maniero de vartado ne praktikeblis.
Kvankam ili iris kun siaj patrinoj sur la foirplacon, estis facile aranĝeble, ke oni perdiĝis tridek minutojn el vidodistanco. Estis ja ne la kulpo de la gejunuloj. Estis la homoj, kiuj retenis kaj flankenŝovis la gejunulojn.
Tial okazis, ke tiuj tiel bone protektataj kaj gardataj virgulinoj de la urbo povis ĝoji pli ol unufoje en la premegado aŭ ie en la ombro de domomuro pri agrabla masaĝo de la lipoj aŭ eĉ pri tio, ke oni rapide, lerte kaj kvazaŭ anatome palpis ilin, kio kondukis al ĝojigaj sentoj, kiuj ne estis tro serioze traktataj, ĉar estis kontribuo por la plivigligo de la festo, kiun oni aranĝis por montri al la sanktulo Caralampio la necesan respekton. Kelkaj filinoj de alte estimataj civitanaj familioj de tempo al tempo dum pli ol tridek minutoj perdiĝis en la interpuŝado. Ili ne perdiĝis por ĉiam. Ili revenis al la maltrankviliĝintaj gepatroj, kiuj sensukcese serĉis ilin, kun iom taŭzita hararo, kaj ankaŭ entute iom ĉifitaj, kio sufiĉe pruvis iliajn vortojn, kiom pene ili devis trabarakti sin por retrovi siajn amatajn gepatrojn.
Kiam la ĉirkaŭpromenantaj homoj fine ne sciis kion fari, ĉar ili jam rigardis ĉiun tablon kaj ĉiun standon almenaŭ tricent okdek fojojn, ili ree iris por kvarono de horo en la preĝejon, kies pordoj estis ĉiam malfermitaj, kaj en kiu ludis la orgeno, kiu instigis kanti la vualitajn inojn sub la nigraj kaptukoj. Kaj tiam la katedralo sonorigis siajn sonorilojn. Tiujn ankaŭ la plej fortika komercisto aŭ ruletbankiero ne povis superkrii. Tiel la ĉirkaŭpromenantaj homoj ankoraŭ ĝustatempe estis avertataj, ke ili ne disipu sian tutan monon ĉe la komercistoj, ĉe la ruleto, por enĉiladoj kaj por komitekoj, sed lasu restaĵon por la eterna vivo.
Neniu faras pli bonan reklamon ol la katolika eklezio en Meksiko, kie oni vidas tiom ofte antaŭ la almozkolektujoj papereton kun la atrakcia anonco: „La centaveton, kiun vi ĉi tie pagas, oni repagos al vi per oro en la ĉielo.“
Bankieron, kiu tian anoncon elpendigus en sia fenestro, oni tuj arestigus pro defraŭdo de deponmono surbaze de malĝustaj pretendoj. La juĝisto de li postulus, ke li nepridubeble pruvu, ke la deponmonoj en la ĉielo estos repagitaj, kaj ke ĉielo ekzistas kaj kie ĝi troviĝas. La meksika eklezio ne devas pruvi tion. Al ĝi oni kredas tion.
Kaj kiu ne kredas tion, tiu blasfemas Dion.
Kiel indiĝeno pri tiaj aferoj ankoraŭ tenu la fadenon de kompreno?
Ankaŭ Andreo ne sciis kion fari, laŭirinte dudek fojojn la samajn vicojn tien kaj reen. Li aŭdis la monotonan kantadon el la katedralo kaj la plendantan orgenludon, kiu faras onin tiom malagema, tiom penspigra kaj tiom senrezista, ĝis oni diras al ĉio amen.
Li eĉ ne iomete emis iri ankoraŭfoje en la katedralon.
Tion eĉ malpli, ĉar proksime al la puto troviĝanta sur flanko de la placo kaj provizanta la tutan urbon per akvo, alvenis kelkaj muzikistoj, kiuj komencis ludi.
Tiu puto estis la ĉiutaga gazeto de la urbo. La urbo ne havis alian gazeton. Sed la puto anstataŭis tiun malavantaĝon, aŭ avantaĝon, laŭ tio kiel oni konsideras tion.
Ĉar la urbo ne havis akvodukton, la enloĝantoj devis havigi al si la tutan bezonatan akvon el tiu puto. Ĉiu familio havis en sia domo plurajn argilajn kruĉojn, havantaj proksimuman kapaciton de okdek ĝis cent litroj.
Tiujn grandajn kruĉojn produktis indiĝenoj en la sama formo kaj speco, kiel oni faris tion jam antaŭ dumil jaroj.
La pli bonaj familioj de la urbo rigardis tion sub sia digno sendi siajn servistinojn al la puto, por ke ili alportu la akvon en ne tre grandaj kruĉoj sur siaj kapoj. La dignosento de tiu civitanoj prosperigis specialan negocon en la urbo, tiu de la akvoliverantoj. La liverantoj estis indiĝenoj, kiuj fariĝis urbanoj kaj loĝis en la antaŭlokoj de la urbo. Ili havis du aŭ tri azenojn, kiujn ili laborigis ĉiutage de matene je la sesa ĝis malfrue posttagmeze. La azenoj havis surdorse kadran portilon, en kiu facile transporteblis grandaj argilaj kruĉoj plenigitaj per akvo.
Kun sia akvoŝarĝo la akvoportistoj iris de domo al domo kaj ofertis sian varon. Se ili trovis klienton, ili venis tiel ofte kun ŝarĝo, ĝis la grandaj provizaj kruĉoj en la klienta domo estis plenigitaj. Por tio ili postulis difinitan malgrandan monsumon.
La familioj, kiuj eĉ pli atentis pri sia digno ol la aliaj, kutime havis propran azenon, sur kiu indiĝena knabo, kiu servis en la domo, alportis la akvon.
La familioj, apartenantaj al la plej proksima pli suba socia tavolo, ricevadis nur ŝarĝope la akvon, por kio ili pagis realon, aŭ nur dek centavojn, aŭ eĉ malpli.
Poste sekvis plia tavolo, kies familioj de tempo al tempo sendis la duan indiĝenan knabinon al la puto, por alporti la akvon.
Poste estis en la vico tiu tavolo, kies apartenantoj povas permesi al si nur unu indiĝenan knabinon, kiu estas bezonata por ĉio, do ankaŭ por la alportado de la akvo.
Fine aldoniĝis la plej suba tavolo, en kiu la edzino mem aŭ ŝiaj infanoj devis alporti la akvon, ĉar eĉ la du centavoj por malgranda akvoŝarĝo estis sumo, kiun ili ne elspezu por io, kion ili povas fari mem.
Sed neniu, eĉ ne profesia akvoportanto veninta al la puto kaj pleniginta siajn kruĉojn el unu el la pluraj tuboj, el kiuj ŝprucis la akvo seninterrompe tage kaj nokte en dikaj strioj, tuj forkuris poste. Ĉiu, kiu venis al tiu puto iom restadis kaj babilis kun tiuj, kiuj jam staris ĉe la puto. La viroj rulumis cigaredon, kaj la knabinoj fingrumis je sia hararo aŭ je la jupo. Estus kontraŭ la etiketo, se iu venus tien, prenus la akvon kaj tuj forkurus. La prenado de la akvo okazis kvazaŭ kontemple kaj sen hastaj gestoj.
Kiam la kruĉoj estis plenigitaj, la knabinoj starigis ilin sur la teron kaj nun ŝajne ekpripensis, ĉu ili tuj denove levos la kruĉon aŭ ĉu ili antaŭe ankoraŭ iom atendos. Krome necesis, ke almenaŭ du knabinoj ĉeestu, ĉar la laste alveninta knabino devis helpi al la forironto levi la kruĉon sur la kapon. Vespere ĉiuj servoknabinoj, eĉ tiuj de la distingitaj familioj, kiuj neniam sendas siajn servistinojn al la puto, serĉis pretekston por rajti iri al la puto, eĉ se nur dum dek minutoj. En la domo ili klarigis, ke la akvo en la grandaj provizkruĉoj estas malklara kaj malfreŝa, kaj ke estus avantaĝe por la saneco kaj la bona apetito de la mastro, se ili rapide kurus al la puto por alporti freŝan fridetan akvon por la vespermanĝa tablo.
Kiam la servoknabino revenis de la puto, speciale vespere, la mastrino de la domo jam atendis ŝin en la kuirejo, sed ne pro la akvo, sed por aŭskulti, ĉu estas efektive vere, ke don Jorge en tiu semajno jam trifoje iris en la domon de la vidvino doña Amalia, kaj ĉu pravas, ke li forlasis la domon nur je la unua matene, kaj kiel finiĝis la kverelo inter señor kaj señora Osorio, ĉu li vere tiom tradraŝis sian señora, ke ŝi ne plu povas montri sin, kaj ĉu estas fakto, ke doña Ana, la partera, la akuŝistino, diris, ke la ĵus naskita infano de señora Zavala alvenis monaton tro frue, aŭ ĉu la bebo estas sepmonata, ĉar la señora geedziĝis ja nur antaŭ ok monatoj. Tiuj aferoj estis multe pli gravaj ol la bagatelo, ke ĉe la lasta reelekto de la prezidanto don Porfirio nur tri procentoj el la tuta meksika popolo iris al la balotkestoj, ĉar ĉiu meksikano, ĉu inteligenta ĉu ne, jam sciis duonon de jaro antaŭ la elekto de la prezidanto, kiu estos elektita, kaj ke oni parolas en ĉiuj lokoj kaj anguletoj de la respubliko pri revolucio, kiu forigu la tiranecon.
La junulinoj tie ĉe la puto ankaŭ inter si devis tiom babili pri siaj amrakontoj kaj ĵaluzkomedioj kaj tragedioj, ke ne estis miraklo, ke oni renkontis ĝis malfrue en la nokto kun kruĉoj knabinojn, kiuj devis alporti freŝan akvon por siaj mastroj. Kaj ĉar la junuloj de la urbo sciis, ke ili tie kun certeco renkontos tiujn koramatinojn, kiujn ili elektis al si, la puto en la vesperaj horoj estis multe frekventata loko.
Dum la feria la idilio de la puto kompreneble estis tute detruita. Estis tro laŭte en ĝia proksimo, pro la kriado de la komercistoj kaj pro la babilado de la tien kaj reen promenantaj vizitantoj. Male al la kutimaj tempoj, kiam la puto troviĝas en ega tenebro, sub la kondiĉo, ke ne estas lunlumo, nun neniu intima ĉirkaŭbrako plu eblis.
Estis tro da heleco sur la placo, heleco, kiu eliris de la iluminataj vendostandoj. Sed helecon ĉirkaŭ si ŝatas nur tiuj homoj, kiuj estas geedziĝintaj pli ol du monatojn, ĉar ili retrovis sian prudentecon kaj volas vidi, kiun ili havas antaŭ si, por povi pli bone konatiĝi al tiu persono kaj por trovi respondon al la demando: 'Nu! Kial mi azeno, kiu mi estis, faris tion?'
La muzikantoj trovis lokon apud la puto kaj komencis gaje ludi. Estis tie libera lokopeceto, kiun la aŭtoritatoj ne forŝakris, por ke la akvoportistoj kaj iliaj azenoj havu sufiĉe da loko.
Sur tiu loketo nun komencis danci la indiĝena junularo de la urbo. Se danco finiĝis, unu el la junuloj donis al la muzikantoj kvin centavojn, kaj tuj ili denove ekludis dancon.
La antaŭdiro estis tre verŝajna, ke oni dancus ĉi tie ĝis la dua aŭ tria matene, ĉar tuj, kiam la gejunuloj de la urbo aŭdis, ke oni dancas ĉe la puto, ili tre rapide alvenis kiel grandaj grupoj el la plej malproksimaj anguloj de la urbo.
La dancadon ili ne preterlasis. Alia distro ne estis. Ne por la apartenantoj de la plej suba klaso kaj ne por tiuj de la supraj. Ankaŭ la estimataj bonstataj civitanoj, bezonante distron, dancis, en la aktuala semajno en la domo de la familio Suarez, en la sekva semajno en la domo de la familio Cota, kaj tiel plu la tutan jaron. Jen pro cumpleaños, la naskiĝtago de la dommastro jen pro la día desusanto, la sanktula tago de la dommastrino; jen en alia domo estis baptita ĵus naskita bebo; kaj jen oni festis geedziĝon. Jen krome la du semajnoj de la posada – la kristnaskaj festotagoj – kaj la festo por la nova jaro.
Kaj se estis tute neniu kaŭzo por danci, la junaj sinjoroj de la urbo invitis ĉiujn damojn al balo en hotelo, nur pro la balo. Jen eĉ okazis, ke juna needziĝita kuracisto forlasis la urbon kaj transloĝiĝis al Usono, por plua edukado.
Honore al li oni aranĝis balon. Alia juna viro el Meksikurbo jam finis sian studadon kaj revenis por setli kiel dentkuracisto aŭ kiel juĝisto. Oni bonvenigis lin per balo.
Kion alian la homoj faru? Nek estis kinejo nek teatro, neniuj koncertoj; neniu preleganto, kiu entreprenus la ruinigajn penojn de vojaĝo ĝis tien. Eĉ malsatmortonta cirko estis rara.
La indiĝenoj eĉ multe pli sekvis la internan impulson serĉi kaj trovi distron ĉe la dancado.
La indiĝenoj dancis eĉ en siaj funebraj ceremonioj. La ĉerkon kun la mortinto oni starigis en la mezo de la plej granda ĉambro de la domo. Se la familio havis kelkajn ŝparitajn superfluajn pesojn, jen oni aĉetis pastron, por ke li benu la mortan korpon kaj aspergu la mortinton per akvo. Se la homoj ne havis monon, ili ne kuraĝis mendi la pastron, ĉar ili sciis, ke li faras nenion por nenio. Kiam la pastro jam finis siajn manipulojn kaj foriris, komenciĝis gaja muziko, kaj la homoj dancis plenaj de ĝojo ĉirkaŭ la ĉerko, inklude la parencojn de la mortinto aŭ de la mortintoj. Ili dancis ĝis la frua mateno. Poste oni levis la ĉerkon kaj ĉiuj marŝis lamente kaj plorante al la tombejo.
La ladinoj – la meksikanoj kaj blankuloj – tion kompreneble ne faris. Ili konsideris tian agadon pagana barbareco. Mankis al ili la matureco de kulturo kaj ankoraŭ pli mankis al ili saniga laŭnatura filozofio.
Estante dum jarcentoj sub la influo de eklezio, kiu per brila ceremonio anstataŭis la simplan instruon, kiu ne volis kaj ne volas esti io alia ol simpla instruo, la homoj fariĝis hipokrituloj; kaj tiel ili detruis en si ĉion tion, kio servas al la disvolviĝo de simpla kaj sincera homo. Ja, se oni rigardas deca danci ĉe la naskiĝo aŭ ĉe la bapto de infano ĉe ĉiu okazo, kiam oni kontraŭ sia propra volo estas pelata en la mizerojn kaj suferojn de la vivo, kial tiukaze pro ĉio en la mondo dancado estas nedeca kaj pagana, kiam oni adiaŭas sin de la suferoj kaj hasto de l' vivo kaj reiras en la landon de l' eterna paco? Sed ili estas maldignaj hipokrituloj. Se ili serioze kredus al la preĝoj de sia religio, jen ili devus ĝoji kaj devus danci pro jubila ĝojo, ke la adiaŭanto nun rajtas enpaŝi en la eternan Elizeon de laŭdokantoj kaj harpaj sonoj.
Sed la indiĝenoj estas tro stultaj por kompreni la profundajn misterojn de la katolika eklezio. Tial ili faras ĉion alie ol ni, kaj ni teruriĝas pri ilia barbareco.
Kaj tamen la indiĝenaj gejunuloj dancantaj tie, eĉ ne iom aspektis kiel barbaroj. Ili surhavis, almenaŭ la knabinoj, malkarajn, tre malkarajn, sed purajn vestojn. Ili ĉiuj zorge lavis sin kaj ilia longa nigra hararo estis tiel bone kombita kiel oni faras tion en kosmetika salono en Baltimoro ne pli bone, sed pli neglekte.
La knabinoj staris aŭ kaŭris sur la tero, sur unu el la flankoj, kaj la junuloj staris vice aŭ en lozaj grupoj sur la alia flanko.
La indiĝenaj junaj viroj ne iris al la knabino, kun kiu ili intencis danci; knabino ne kliniĝis antaŭ juna viro, kaj la junaj viroj ne demandis per bele formulitaj kaj bone ekzercitaj vortoj, ĉu ili rajtos havi la honoron aŭ kian ajn tian plu.
La junuloj surhavis blankajn pantalonojn kaj blankajn jakformajn ĉemizojn. Kelkaj el ili portis sandalojn, sed la plej multaj estis nudapiedaj. La plimulto de la knabinoj same nudpiedis. Sed kelkaj portis ŝuojn el lakledo kun tre altaj kalkanumoj.
Se viro volas danci, li iras, tuj, kiam la muziko komenciĝis, duonon de paŝo antaŭen, tiras el sia ĉemizopoŝo ruĝan silkan tuketon kaj ĵetas ĝin sur la sinon de la junulino, kun kiu li intencas danci, aŭ, se ŝi staras, al la vizaĝo. La knabino kaptas la tuketon, kaj tio signifas, ke ŝi dancos kun la posedanto de la tuketo. Sed, se ŝi reĵetas la tuketon al li, tiukaze tio signifas, ke ŝi rifuzas danci kun li. Sed ŝi reĵetas la tuketon certe nur en tiu kazo, se la dancemulo estas tre ebria, aŭ tiukaze, se ŝi vidas, ke alia dancisto, kiun ŝi preferas, samtempe ĵetas la tuketon al ŝi. Sed reĵeti la tuketon al dancemulo, tion oni konsideras kontraŭetiketa. La plimulto de la knabinoj akceptas la tuketon eĉ tiukaze, se la dancemulo aspektas ebria, por ne ofendi lin. Kompreneble ŝi tiam dancas kun li nur kelkajn taktojn kaj residiĝas. La dancinto tiel estas almenaŭ liberigita de la honto esti rifuzita, kaj li tute kontentas pri kelkaj muzikaj taktoj.
La dancanto parolas dum la danco eĉ ne unu vorton kun sia dancpartnerino. Ankaŭ ne, kiam la danco finiĝas.
La dancparoj ne ĉirkaŭbrakas sin ĉe la dancado, sed ili dancas vidalvide, ĉiu por si mem. Ili interŝanĝas de tempo al tempo nur la pozicion, ĉe tio ambaŭ preterdancis la alian por atingi la alian flankon. La viroj ĉiuj dancas en unu vico sur la sama flanko, kaj la knabinoj ĉiuj sur la kontraŭa flanko. Se ili estis ŝanĝintaj la pozicion denove, ĉiuj viroj estas sur la sama flanko kaj la knabinoj sur la alia.
Dum la dancado la dancantino tenas la silkan tuketon de sia dancpartnero en la dekstra mano. Kiam la danco estas finita, ŝi redonas la tuketon al li, kaj sen diri dankvorton aŭ ion alian ŝi turnas la dorson al li kaj reiras al la ceteraj knabinoj, kiuj tie kaŭras aŭ staras.
Se la danco daŭras tro longe kaj dancantino sentas sin laca aŭ pro alia kaŭzo ne volas plu danci, ŝi faras paŝon al sia partnero, redonas la tuketon al li kaj iras al sia loko.
La dancantino havas ĉiam la rajton ĉesigi la dancadon, se ŝi volas, per redono de la tuketo. La dancanto ne rajtas ĉesigi la dancadon, tiom longe, kiom li ne estas rericevinta sian tuketon. Okazas, ke la muziko ludas seninterrompe dum duono de horo. Kiam la dancantino estas tiel nelacigebla, kiel estas ĉiuj indiĝenaj knabinoj, ŝi dancas ĝis la renversiĝo de sia partnero, se li ne estas same persista kiel la knabino.
La knabinoj faras tion de tempo al tempo, se ili kvazaŭ volas repagi ion al iu junulo. Ili dancigas lin en tiu kazo ĝis tia elĉerpiĝo, ke li estas detruita por la resto de la nokto. Inoj posedas fajnan instinkton por bone celata kaj bonege trafanta venĝo al viro. Ankaŭ la indiĝenaj inoj estas ege kapablaj trovi efikajn rimedojn kaj uzi ilin, se tio servas al iliaj intencoj, kaj se plezurigas ilin.
Sed estas vere, tie sur la placo en la urbo estis multaj paroj, kiuj dancis kune, kiel estas kutime sur la baloj de la ladinoj, ĉar tie certe duono de la knabinoj kaj junuloj estis urbaj indiĝenoj, naskitaj kaj plenkreskintaj en la urbo aŭ en loko antaŭ la urbo.
Andreo staris en la vico de la junuloj. Li emis danci. Sed ĉar li ne konis knabinon, li estis timida. Ĉirkaŭstaris ankaŭ kelkaj aliaj el la ĉaristoj, kiuj same venis de la kampadejo en la ebenaĵo. Ili puŝis sin reciproke en la ripojn por instigi la alian, ke li do dancu, por poste povi sekvi lin. Sed neniu el la ĉaristoj ekkuraĝis. Ili sentis sin tie tro embarasitaj kaj tro fremdaj.
Andreo, ne trovante motivon, por tie stulte staradi kiel knabeto, retiriĝis iom post iom el la vico de la junaj viroj kaj leĝere promenis al domo, antaŭ kiu li sidiĝis kaj apogis sin al la muro, kun suprenigitaj genuoj kaj siaj brakoj ĉirkaŭ la kruroj.
De tie li povis observi la dancantojn same tiel bone, kiel de tie. Li aŭdis la muzikon ne tiel akrasone, sed pli harmonie, ĉar la sonoj en pli granda ĉirkaŭa spaco pli disvastiĝas kaj pli intime kunmiksiĝas. La dancantojn li povis malpli bone observi, ĉar tie staris tro multaj gejunuloj kovrantaj la scenejon. Li vidis nur la kapojn de la dancantaj knabinoj kaj junaj viroj kaj kaptis nur ĉeokaze klaran vidaĵon, kiam ekestis breĉo inter la ĉirkaŭstarantaj homoj.
Sed tio sufiĉis al li. Tiel li havis la eblon revi kaj neniu ĝenis lin ĉe tio.
De tempo al tempo li aŭdis ridon aŭ subrideton de la knabinoj aŭ preterpasantan babiladon. Iam denove preskaŭ bruantan interparoladon de la viroj, kiuj kverelis pro io.
Tiel sidante kaj revante en la muziko kaj ensorbante la retenatan ridadon de la knabinoj, kaptis lin stranga sento, kiun li ne komprenis, li demandis sin, kial li ekzistas, kaj por kio estas ĉio ĉi tie. Li pensis, ke same tiel bone li povus esti morta, kaj ke tamen neniu mankus en la mondo.
Tri knabinoj, babilante preteriris proksime ĉe li kaj ŝtelire perdiĝis post angulo en la nigra nokto. Post iom da tempo ili revenis, tirante kaj glatigante siajn vestojn. Ili babilis ĉiuj samtempe kun kverantaj voĉoj.
Kaj en tiu ĉi kveranta babilado, kiu sonis en kelkaj koncizaj frazoj foje tiel base kiel sub dika malhela vualo, iom anhele, kaj foje plenvoĉe kaj peze, Andreo ekaŭdis unuafoje en sia vivo konscie la sekson.
La tri indiĝenaj knabinoj parolis hispanlingve, sed ili miksis en siajn paroladojn, kiam ili ne trovis sufiĉe rapide la ĝustan hispanan vorton, la celtalan, kiu estis ja lia gepatra lingvo. La knabinoj ne rimarkis lin, ĉar li sidis en la profunda ombro de la muro, kaj ili parolis tiel memforgesinte, ke ili ŝajne vidis tute nenion ĉirkaŭ si.
Tion, kion diris la knabinoj kaj de tempo al tempo jam nur flustris, li ne povis kompreni rilate la enhavon. Li aŭdis nur la bazan tonon de ilia interparolado, la melodion de iliaj voĉoj, kiuj kunfluis. Estis tiu kveranta kaj anhelanta melodio, kiu eskcitis lin. Kaptis lin sopiro.
Li supozis, ke estas sopiro al la patrino. Sed tuj li sciis kaj sentis ĝin forte, ke tio estas alia sopiro. Sopiro al io. Al io ajn. Al io ajn bela. Sed ankaŭ tion li ne kapablis klare difini, el kio konsistas tiu bela afero. Poste li pensis, ke ĝi estas hejmsopiro. Sed ankaŭ tio ĝi ne estis. Estis io varmega, kio leviĝis kaj ondadis en li. Li eksentis nemezureblan malĝojon. Kaj profundan solecon.
Ĉio ĉi okazis al li ĝis tiam neniam.
Centfoje li aŭdis paroli inojn kaj knabinojn. Sed neniam antaŭe li aŭdis en la voĉo de ino ion, kio ekscitis lin. Dum kelkdekaj fojoj inoj estis en la karavano. Junaj inoj, maljunulinoj, belaspektulinoj, edzinoj kaj needzinoj.
Kelkfoje dum semajnoj kunveturis en la karavano inoj de ĉaristoj, kiuj akompanis siajn virojn.
Kiom ajn ofte li troviĝis en tiuj okazoj en la proksimo de inoj, li tamen neniam sentis ion precipan pro ilia ĉeesto.
Li levis inojn de la ĉaro aŭ li helpis al ili supren. Li portis sennombrajn fojojn inojn sur sia dorso tra riveroj. Li vekis inojn frue matene en ranĉoj kaj trovis ilin nur parte vestitaj aŭ, pro la varmego, tute nudaj kaj ripozantaj sur ties kuŝejo. Li hazarde surprizis vojaĝantinojn kun la karavano ie post arbustoj ĉe la vojo dum ĉiaj ajn faroj kaj situoj. Li vidis multajn fojojn en noktoj en subita lumo de fulmo aŭ ĉe neatendita hela ekflamiĝo de kampadeja fajro virojn, kiuj brakumis siajn inojn sub ĉaro aŭ kie ajn aliloke. Ĉe la travado de riveroj, riveretoj kaj lagetoj li kelkcentfoje vidis sin banantajn inojn senvestitajn ĝis la koksoj aŭ knabinojn nudajn ĝis la plandoj.
Sed neniam li sentis ion, kio povus havi rilaton al li, aŭ kio vekis iujn dezirojn en li.
Ĉiu ino estis por li kiel viro. Ŝi havis nur iom alian staturon. En lia hejmloko laboris kaj la viroj kaj la inoj.
Jen ne estis diferenco. La diferenco estis nur pri la speco de la laboro, ĉar la ino estas ja malpli forta kaj portas infanojn en si kaj naskas infanojn kaj flegas kaj nutras ilin.
Maturan inon li akceptis laŭsente kiel sian patrinon aŭ onklinon, kaj knabinon li rigardis kiel iun el siaj fratinoj.
La kabano, en kiu li plenkreskiĝis, havis nur unu ĉambron. Ekde la juneco li vidis, ke lia patro ne havas alian dormlokon ol flanke de la patrino kaj sur la sama minca petato. Tra la sveltaj stangetoj de la vandoj falis la hela lumo de tropika luno en la kabanon, kaj li vidis, kion lia patrino kaj lia patro faras sur la kuŝejo. Kaj kiam ne estis lunlumo, sed tenebro en la kabano, li povis aŭdi je la ekĝemoj, kion ili faras. La gepatroj ne havis sekretojn antaŭ la infanoj. Se ili rigardis ion rekomendinda aŭ necesa, ili ne petis la permeson de la infanoj kaj ties ĉeesto ne afliktis ilin. Ili sciis tion, sed neniam rompis al si la kapon pri tio, ĉar tio estis memkomprenebla por ili, ke iliaj infanoj respektis ilin sen iu limigo, kaj ke tiu respekto kaj la amo de la infanoj estis skuebla per nenio, des malpli per aferoj, kiuj estis por ili tiel naturaj kiel la leviĝo kaj la subiro de Suno aŭ la kreskado de la maizo kaj de la floroj.
Mensogemajn romanojn, mensogitajn poemojn kaj trompajn filmojn Andreo ne konis. Li nek vivis nek plenkreskis en lando, kie predikantoj de etiko kaj skribantoj de leĝoparagrafoj pri malĉasteco instruas infanojn kaj plenkreskintojn pri tio, kio estas obscena afero, kaj kiel oni trovu tiun kaj kiel oni utiligu tiun al si, por tiel akiri la rajton pri aparteno al la bonkondutaj civitanoj.
Kio povus esti la kaŭzo, kial en Andreo nun en tiu momento ekestis tia arda sopiro, li ne povis trovi.
Li provis klariĝi pri tio, ĉar io simila antaŭe neniam okazis al li. Dum duono de minuto li supozis, ke ĝi estas ekestanta febro, kiun li ie kaptis al si. Sed apenaŭ li ekpensis tion, li jam konsciiĝis, ke ĝi ne estas febro.
Calentura komenciĝas alie. Li havis nek kapdolorojn nek li sentis, ke peziĝis liaj membroj.
Eĉ male, li opiniis, ke lia kapo neniam estis tiel klara kiel nun, kvankam obtuzita. Kaj li deziris migri la tutan nokton kaj la plenan sekvantan tagon, migri kaj migri.
Ien. Nur migri. Sekve ne estis la pezaj membroj, kiuj molestis lin.
Estis la homoj, kiuj tie ridis kaj babilis kaj sencele promenadis sur la placo. Estis la monotona kantado kaj la teda ludado de la orgeno en la katedralo, kiu ĉiam denove miksiĝis en la dancmuzikon. Kaj estis la dancmuziko mem, sensignifa kaj tamen gaja. Estis la ekscititaj junuloj en siaj puraj blankaj pantalonoj. Estis la subridantaj kaj babilantaj knabinoj kun sia longa nigra, bone trakombita hararo kun la enplektitaj floroj. Estis iliaj blankaj brilaj dentoj, iliaj plenaj lipoj, kaj iliaj serĉantaj noktonigraj okuloj, kiuj de tempo al tempo malsate ekbrilis kaj trafis lin. Kaj ĉiuj knabinoj zorge lavis sin kaj odoris laŭ forta sapo. Iliaj vestoj estis puregaj kiel novaj. Kaj kiam ili movis sin, videbliĝis de tempo al tempo peco de iliaj petale blankaj ĉemizoj.
Sed kiam la tri knabinoj tiom proksime preterpasis lin, kaj staris tie iom da tempo, li kaptis la odoron de ilia ioma ŝvito, kiun li rimarkis des pli bone, ĉar ĝi estis freŝa kaj eliris de bone lavitaj korpoj. Li sentis tion kiel dolĉaĵon.
Sed kio lin el ĉiuj ĉi aferoj plej multe forlogis, estis la knabinaj voĉoj. En ili ne estis muziko. Sed la voĉoj efikis al li kiel muziko.
Nur, ke estis muziko de alia speco. Ĝi ne estis sama al tiu muziko, kiu ludeblas per muzikiloj.
Estis la softeco, kiu estis en la voĉoj de la knabinoj. La profunda boneco de la inoj, kiuj povas esti kaj plej amata amatino kaj samtempe patrino, kio ondadis en la varmaj, kverantaj kaj volupte forfluantaj voĉoj, sen tio, ke la knabinoj konsciiĝis pri tio. Ŝajnis, kvazaŭ ili je tiu ĉi vespero fine klariĝis pri tio, kiu estas tiu, kiu inter ĉiuj viroj surtere sole kapablas prezenti la mondon envolvita per rozofloroj kiel donacon.
Kvankam Andreo ne sciis la kialon, kiu kondukis lin al stranga vekiĝo, li tion tamen sciis, ke li ne estas pli longe la sama viro kiel ankoraŭ antaŭ horo.
En li okazis ŝanĝiĝo, pri kiu li jam nun sentis, ke ĝi tute okupos lin.
Ke inoj havas aliajn voĉojn ol viroj ne estis nova por li.
Sed, ke inoj per la melodio de siaj voĉoj povas distingiĝi de la viroj tiel akre, ke ili, nur per la intonacio de la voĉo kaj per la malkovro de sia animo en tiu voĉo, povas meti tutan mondon inter viro kaj ino, estis por Andreo nedivenita nova ekkono.
Tiu eltrovo skuis lin dum momenteto tiom, ke kaptis lin timo. Li eksentis sian necertecon. Li subite dubis, ĉu li plu trovos la fadenon de Ariadno en la mondo.
La sopiro al io nekonata, kio tamen estas bela, interligis sin en liaj sentoj kun lia disvastiĝanta necerteco kaj timo.
Li subite ektimis inojn. Ili havis ion je si, kion li per unu fojo ne komprenis plu. Restis al li nur la pure sobra sento, ke li povas kompreni nur sian patrinon, kaj ke ŝi estas la sola ino surtere, kiun li ne timas, ne nun kaj neniam.
Sed samtempe kun tiu timo pro la fremdeco de la ino kaptis lin la sopiro aŭskulti la paroladon de la inoj kaj lasi karesi kaj dorloti sin de la patrina boneco de ina voĉo.
Li fariĝis profunde malĝoja, kaj li havis la ardan deziron plori. La knabinoj jam senzorge iris plu. Li vidis, ke ili denove ŝovis sin en la vicojn de la knabinoj, kiuj atendis dancemulojn. Pro la ŝajne senatenta pluirado de tiuj knabinoj li ekhavis la senton, ke malgraŭ la homamaso sur la placo li nun estas tute forlasita kaj sola. Li ne havis amikon. Neniun, kiu parolas bonkorajn vortojn al li.
Neniun, al kiu li povas paroli pri tio, kion li sentas kaj kio okazas en li.
Li sentis, kiel li laciĝis. Li esperis, ke li facile kaj sen doloroj formortu. En tiu momento, sen eĉ devi leviĝi.
En tiu softa reva pensado venis al li la ekkono de lia sopiro. Kaj la sopiro, tiel nedifinita kaj ŝvebanta ĝis tiam, densiĝis al klareco.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.