La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

1

Andreo alvenis en la urbo malfrue, kiam jam vesperiĝis.

La sencela ondado de la homoj pli intensiĝis . La kriado de la vendistoj estis nun pli laŭta, kvankam ankaŭ pli raŭka.

Ĉie oni kriadis kaj bruadis. Neniu sciis pro kio. Sed ĝi estas karakteriza por homoj, ke tiukaze, se multaj kunestas, ili ŝatas krii. Ĉiu unuopulo el ili deziras superkrii ĉiun alian, ĉar ĉiu el ili pensas, ke tio, kion volas diri li, estas pli grava ol tio, kion volas diri la aliaj.

„Aquí, aquí, la sedalegitima de Francia y las mas barata. Ĉi tien, ĉi tien, aŭtentike franca silkoŝtofo, plej malkara tutmonde.“

La aŭtentike franca silkoŝtofo, kiun la krianta komercisto flirtigis en la aero kiel longan standardon, por ke ĝi ondu kaj brile muaru, estis sisala produkto el Jukatano. Sed, ĉar li kriis tiom laŭte, ke ĝi estas franca silko, fidis lin la ĉirkaŭstarantaj inoj, alie, se la viro mensogus, li ĉe tia kriado devus ja sufokiĝi je la propraj mensogoj.

La komercisto de silkoŝtofo estis arabo el Tabasko, sufiĉe longe en la lando por scii, kiel oni hispanlingve plej lerte povas trompi kaj mensogi meksikanojn en malgrandaj urboj.

Kiel najbaron li havis kubanon, kiu vendis kuracilojn. Ne estis iu korpa aŭ anima difekto de la homaro, por kiu li ne havis la ĝustan kuracilon: kuracaj radiketoj, herbetoj, piloloj, ekstraktoj, boteletoj kun sanigaj akvoj.

Hispano staris ĉe eta tablo, vendante peruan dentopulvoron. Estis la pulvoro, kiel li asertis, kiun jam uzis la inkaoj. Li diris, ke li elportis ĝin el la subteraj volbaĵoj de ruinoj en Peruo kaj Bolivio, kaj ke ne multe postrestis de tiu mirakla dentopulvoro, nur kelkaj cent kilogramoj ankoraŭ. Kaj li aldonis, ke tiam, kiam li estos elvendintaj ilin, la homoj, kiuj poste deziros konservi siajn dentojn sanaj por ĉiam, bedaŭros tion tro malfrue.

Li konsilis al la homoj, ke ili aĉetu tuj kvin pakaĵetojn, anstataŭ nur unu el ili, ĉar tio estis laŭ li la plej bona kapitalinvesto, kiun ili povus fari.

Kiam li atingadis tiun parton de sia parolado, li prenis malgrandan indiĝenan knabon, kiu tie staradis. Kun multaj vortoj kaj kun imponaj magiistaj gestoj li vaste malfermis la buŝon de la knabo kaj frotis al li iom de la pulvoro sur la dentojn.

„Gesinjoroj, kun tiu pulvoro vi ne plu bezonas dentbrosilon. Kun tiu miraklo-dentopulvoro de la famaj inkaoj vi bezonas purigi la dentojn nur per la montrofingro, ĝuste tiel, kiel faris tion la famaj inkaoj mem“, li diris, dum li poluris la knabajn dentojn per sia fingro tien kaj tien. Kiam li estis fininta tion, ĉiam parolante kaj glorante la pulvoron, li verŝis iom da akvo en la buŝon de la malgranda knabo. Tiu devis gargari la buŝon kaj la akvon poste elkraĉi. Tiam la pulvoroviro ree ŝire malfermegis la buŝon de la knabo, multe pli vaste, ol la knabo normale povas malfermi ĝin, kaj turnis la vizaĝon kiel aŭtomatan pupon al ĉiuj flankoj. La knaba rikano malkovris blindige blankajn dentojn. La ĉirkaŭstarantaj homoj estis nun konvinkitaj, ke la perua dentopulvoro efektive mankis, kaj ke tio estas la kaŭzo, kial ili havas malsanajn dentojn. Ili aĉetis la kvin ofertitajn pakaĵetojn, ĉar unu el ili certe ne sufiĉus ĝis la fino de ilia vivo. Ili estis ekde nun tute certaj, ke ili neniam plu havos dentdolorojn dum sia tuta plua ekzistado. Tion oni ja promesis al ili.

La kvar malgrandaj indiĝenaj knaboj, kiuj estis la ekspoziciaj uloj de la pulvora viro, ricevis du centavojn da salajro. Por tio ili estis devigitaj ŝmiri sur siajn dentojn verdete flavan paston el maizo, kiun kunlaboranto de la pulvoroviro ie tenis preta en angulo. Krome la knaboj devis staradi en la proksimo de la pulvoroviro, tiel ke li povis tiri ilin en okazo de bezono evidente tute hazarde el la homamaso.

Plej proksime al la pulvoroviro ne estis tablo, sed tie staris du viroj kaj ino. Unu el la viroj havis gitaron, la alia violonon, kaj la ino tenis en la manoj presitajn folietojn, ruĝajn, verdajn, flavajn kaj bluajn.

„Jen nova kanto, gesinjoroj“ vokis la viro kun la gitaro.

„Nun ni kantos por vi ‚Soy Virgencita‘, mi estas ankoraŭ virgulino, senmakula virgulineto. Ek do, aŭskultu do.“

Li kliniĝis antaŭen, apogis la gitaron sur la genuo de la antaŭmetita femuro, agordis ĝin, ŝanĝis ŝovante la lokon de la gitara ponteto kaj ludis la akordon.

La viro kun la violono komencis ludi, kaj tiam la kantistino komencis kanti. Post la unua stanco ankaŭ la viroj ekkantis kun ŝi.

Ili kantis softe, iom lamente, sed kun agrablaj harmoniaj voĉoj. La ino ŝajnigis kvazaŭ ŝi legus la kanton de unu el la folietoj, kiujn ŝi tenis en la mano. Sed ŝi sciis ĉiun vorton parkere. Ŝi kaj la viroj kantis tiun kanton kaj sian tutan ceteran repertuaron certe jam pli ol dekmilfoje.

Ili estis cantadores de corridos, meksikaj kantistoj de baladoj, kiuj vagas de loko al loko kaj mankas sur neniu festo en Meksiko.

Post kiam la kantado venis ĝis la fino, ili turnis sin al la pelmela aro de homoj ĉirkaŭstarantaj ilin en ringo: „Tiu ĉi belega balado, kiujn ni ĵus ĉi tie prezentis por via plaĉo kaj nia granda plezuro per dolĉaj kaj melodiaj sonoj, estas nun je via, al ni tiel agrabla kaj ŝatata dispono. Dos surtidos cinco Centavos, cinco surtidos diez – nada más. Quién? Cuáles? Du diversaj kantoj kostas kvin centavojn, kvin diversaj dek, ne pli. Kiu aĉetas? Kaj kiujn?“

Oni rondirigis la folietojn, rigardis, elserĉis kaj aĉetis ilin por dudek aŭ dudek kvin centavoj. Kiam la vendo stagnis, la kantistoj vokis: „Neniu plu por la virgulino? Oiga, oiga, amigos, he, he, amikoj, tiukaze do nova, tute nova kanto: ‚Vivo, heroaĵoj kaj morto de la generalo Santana‘, aŭ ĉu ni kantu por vi ‚La gringoj en Churubusco‘? Diru, ni kantos laŭ via deziro.“

La violonisto agordis sian violonon, kaj denove ili kantis baladon.

Jen la loko, kie Andreo haltis. Estis la plej malkara amuzo. Oni povis stari dum horoj kaj aŭskulti la baladajn kantistojn. Oni ne estis devigita aĉeti baladojn.

Al Andreo du baladoj ekplaĉis kaj li aĉetis la folietojn, ruĝan kaj verdan. Li tralegis ilin, kunfaldis ilin kaj ŝovis la folietojn en sian ĉemizan poŝon, kie li portis sian cigaredoskatolon.

Poste li opiniis sin devigita iri en la preĝejon.

2

La katedralaj pordoj estis vaste malfermitaj. En la monda kriado kaj tumulto, kiu regis sur la placo antaŭ la preĝejo, miksiĝis de tempo al tempo kelkaj akordoj de la malgranda orgeno, kiu troviĝis en tiu preĝejo. Sed ankoraŭ ofte oni elaŭdis la monotonan kantadon, per kiu respondis la homoj en la katedralo la ĵurpetojn de la klerikoj.

Andreo ne sciis multon pri la katolika religio, kaj eĉ multe malpli pri la kristana religio. Kion li sciis, tio estis sufiĉe konfuza. Kaj nur unu aferon li konis pli bone, kaj tio estis la ceremonioj ligitaj al la religia servo. Li sciis, kiel signi sin ĝuste per kruco, li sciis kiel aspergi sin per akvo, li sciis, kiam li surgenuiĝu kaj kiom da krucsignoj li faru dum certaj tekstpartoj de la litanioj.

Li sciis nek pli nek malpli de la katolika religio ol tion, kion lia patrino kapablis instrui lin, kion liaj najbaroj en la kabanoj de la bieno sciis kaj kion li hazarde aŭdis sen iam kompreni ion, kiam li servis en la grandsinjora domo de la bienposedanto.

Ankaŭ tio, kion la familio de don Arnulfo sciis pri religio, estis nur tre limigita. Ankaŭ ties religiaj scioj tute ne superis la ceremoniojn, la kutimajn preĝojn kaj avemariojn. Kiel ĉiuj nur malbone edukitaj homoj ili estis forlogitaj al supraĵa sinteno kaj al nura priatento de la ceremonioj, kiuj ja en la eklezioj tiom antaŭeniĝis, ke oni forgesas pro tio la esencan enhavon kaj identigas la ceremoniojn kun la religio mem.

3

La katedralo sur la placo estas tre alte konstruita. Ĝia fundamento troviĝas pli ol dek metrojn super la nivelo de la placo. Tial la konstruaĵo ne estis damaĝita de la oftaj inundoj, kiuj okazas en la pluva sezono kaj transformigas la placon en lagon.

Sed tiun tiel favoran lokon por la katedralo tute ne malkovris la hispanaj monaĥoj. Ili simple starigis la katedralon sur la fundamentoj de la praa indiĝena templopiramido, kiu tie staris jam milojn de jaroj. Kun nur kelkaj esceptoj ĉiuj preĝejoj en Meksiko estas konstruitaj sur la fundamentoj de praindiĝenaj temploj aŭ piramidoj.

Supren al la katedralo kondukas tre vasta ŝtona ŝtuparo, tiom vasta, ke ĝi estas multe pli larĝa ol la granda portalo en la mezo de la katedralo.

Sennombraj homoj, viroj, inoj kaj infanoj, ladinoj kaj indiĝenoj iris supren la ŝtuparon aŭ ili descendis. La inoj ĉiuj volvis siajn nigrajn lantukojn ĉirkaŭ la kapon; ĉar estas malpermesite por inoj eniri la preĝejon sen kapkovrilo. La hararo de la inoj devas esti nevidebla.

Satano, kiu ĉie embuskas kaj enŝteliĝas ankaŭ en bone katolikajn preĝejojn, povus misuzi la hararon de la inoj por tenti iujn virojn aŭ eĉ la sinjorojn curas per pekaj pensoj interne de la preĝejo.

La liberaera ŝtuparo estis plena de vivo ne nur pro la piaj preĝejaj vizitantoj, sed same tiom pro la almozpetantoj, kiuj tie sidis tage kaj nokte sur la ŝtupoj. La eklezio instruas la homojn fari bonon al aliaj. Por ke la privata posedaĵo estu pli bone protektata. Malsatuloj kaj malesperintoj havas nenion, kion ili povus perdi kaj tial ili facile inklinas al tio ataki la privatan posedaĵon kaj eĉ fari revoluciojn. Sed, ĉar oni ne ĉiujn malsatulojn kaj malesperintojn povas satigi per bonaj faroj, la postulado de karitataj faroj fariĝas sobra negoco kiel ĉiu alia. Al la piulo oni instruas kaj rekomendas fari bonon. Kiel fidela filo de la eklezio li sekvas tiun ordonon kaj faras bonon al tiu, kiu kaŭras plej proksime ĉe siaj piedoj kaj etendas malferman manon. La pia homo donas tie kaj ĉi tie centavon kaj per tio lia konscienco estas malŝarĝita.

Sur la plej supraj ŝtupoj kaj proksime al la pordoj staris dense kunpremitaj la tabloj de la komercistoj, kiuj vendis konsekritajn kaj nekonsekritajn kandelojn, bildojn de sanktuloj, preĝofolietojn, amuletojn, krucetojn, rozariojn, arĝentajn koretojn, manetojn, piedetojn, azenojn, ĉevalojn, bovinojn kaj okulparojn. Tuj ĉe la eniro interne de la katedralo la tabloj pliiĝis. Tie en la katedralo ili staris laŭvice ĉe la vandoj. Interne de la katedralo estis jarfoiro, kiu estis tiom ampleksa, kiom tiu ekstere de la katedralo sur la granda placo. La diferenco estis nur tiu, ke oni malpli kriis sur la jarfoiro interne de la katedralo.

Tie oni nur flustris, ne laŭte interparolis, ŝakris varojn kaj vehemente gestadis per brakoj kaj manoj.

4

Andreo supreniris sur la ŝtuparo, demetis sian truigitan bastan ĉapelon kaj iris en la preĝejon. Li trempis manon en la ŝtonan pelvon kaj aspergis sian frunton, li surgenuiĝis, kliniĝis jam ĉe la eniro antaŭ la altaro, kiu troviĝas ĉe la alia fino de la katedralo, kaj krucosignis sin plurfoje.

Per tiuj ĉi agoj li faris ĉion, kion li sciis pri la katolika religio. Fakte li tiel plenumis sian devon. Miloj da aliaj, eĉ ladinoj, ne sciis pli kaj ne faris pli.

Sed Andreo estis avida je scioj kaj scivolema. Li volis observi, kion oni faras en tiu katedralo, kaj kio okazas en ĝi. Li jam sufiĉe ofte estis ankaŭ en aliaj preĝejoj, en Tenejapa, en Chiapa de Corso. Sed tiam li estis pli juna, kaj li malpli konsciis sian vivon kaj la aferojn, kiuj okazas ĉirkaŭ li. Ĉio estis por li tro nova kaj fremda. Nun jam pli aĝiĝinte, li fariĝis pli konscia. Kaj pro la seninterrompa kunesto kun multaj aliaj ĉaristoj de diversaj frajtentreprenoj el diversaj lokoj kaj pro sennombraj ideoj kaj opinioj, kiujn li ie kaptis kaj aŭdis, apenaŭ estis io plu fremda al li en la vivo, kiun li vivis jam dum kelkaj jaroj.

Li rigardis ĉiujn aĵojn kaj aferojn, kiuj perdis sian fremdecon al li, pli sobre kaj pli klare mense. Li jam komencis kompari aĵojn, okazaĵojn, statojn. Kaj tiel li komencis kritiki ilin. Li ne plu lasis kapti sin per vortoj kaj opinioj. Li rigardis tion kaj jenon, komparis tion kun aliaj aferoj, kiujn li vidis aŭ pri kiuj li aŭdis, kaj li komencis akcepti kaj alproprigi nur tion, kion li konsideris bona aŭ prava, surbaze de la akiritaj kaj pli kaj pli ampleksiĝintaj spertoj.

Li jam komencis pensi memstare. Liaj pensoj de tempo al tempoj devojiĝis kaj puŝiĝis tie kaj tie, instruante lin per tio, ke li estas sur la malĝusta vojo. Tiukaze li reiris al la elirpunkto de sia pensado kaj sekvis novan vojon.

Lia laboro fariĝis pli facila por li, ĉar li jam sciis ĉiujn detalojn pri ĝi kaj ne plu devis pensi pri la laboro. Tiel li ricevis pli da libero por sia propra pensado. Dum horoj li povis sidi trankvile sur la ĉaro, se la vojo estis bona kaj la ĉaro en ordo, kaj fari ĉe tio nenion alian krom pensi kaj pensi. Liaj pensoj kuris nun tre libere kaj tre senbride. Li havis la grandan avantaĝon, kiu mankas al milionoj da homoj, ke liaj pensoj ne ricevis certan direkton per instruado. Li ne pensis antaŭjuĝe. Sen antaŭjuĝo li konsideris ĉiun aĵon kaj procedon, sen esti malhelpata per pensoj aŭ vortoj, kiujn iu alia jam havis antaŭ li aŭ diris. Li tiris siajn konkludojn el la natura stato de la aĵoj kaj el la spertoj, kiujn li faris. Li rigardis aĵojn kaj okazaĵojn ne tiel, kiel priskribis ilin iu antaŭ li, sed li rigardis ĉion tiel, kiel ĝi estis aŭ kiel ĝi laŭŝajne estis por li.

Ĉar li sciis ankaŭ pri religio tre malmulte, precize dirate, nenion, li konsideris ankaŭ la religion kaj ties ceremoniojn sufiĉe sobre. De ĉia kredo pri mirakloj, kiun la religio progandas, kiel ekzemple pri la daŭranta virgeco post la nasko, la revivigo de mortuloj, la irado sur la maro, la nutrado de kvin mil malsataj homoj per kvin panoj kaj du ordinaraj fiŝoj, la metamorfozo de akvo al vino, la ĉieliro kaj pri ĉio simila, li estis tute libera. Se iu estus provinta persvade altrudi tiajn aferojn kiel veron al li, li ne estus akceptinta tion. Nur unu el ĉiuj ĉi mirakloj li certe konsideris verŝajna, la rakonton laŭ kiu Kristo post sia morto aperis al siaj apostoloj, eĉ sur la vojo al Emaus.

Tion li certe supozis verŝajna ne tial, ĉar la aŭtoritata eklezio rakontis tion, sed, ĉar ekde infaneco li multfoje aŭdis pri tiaj fantomoj en la kabano de sia patro kaj en la kabanoj de aliaj indiĝenoj. Al unu el liaj najbaroj aperis la mortinta onklo, al alia la jam delonge putrinta avino kaj al iu alia viro la murdita filo. Al li aperis ankoraŭ neniu el liaj mortintaj parencoj aŭ konatoj. Sed ĉar li plenkreskiĝis kun tiaj rakontoj, li eble akceptus, ke la mortinta Kristo aperis al kelkaj homoj, kiuj konis lin.

El ĉio ĉi montriĝas sufiĉe klare, ke Andreo estis malica pagano, pri kies konverto oni devas rezigni. Kaj li estas ekzemplo por tio, ke la eklezio saĝe agas per tio, ke ĝi pelas la gregon en la stalon jam tiam, kiam homo ankoraŭ estas infano kaj ĉion kredas laŭvorte, kion oni rakontas al li, kaj ankoraŭ ne havas la kapablon mem pensi kaj mem juĝi kaj disigi ion eblan de io propabla, kaj la neeblan de simbolo. Kion oni instruas al la infano, antaŭ ol ĝi povas pensi kaj juĝi, restas enplantita kaj kunligiĝas laŭ progresanta aĝo kun sentimentala junulara romantiko; kaj ĉar la plenkreskinta viro ne havas la kuraĝon ofendi sian patrinon, kiu instruis al li tiujn fabelojn, li jesas ĉion.

Ĉar li estis edukata en tiu maniero kaj nun opinias esti utila membro de la homa socio, li vidas tion nur tro volonte kun profunda ĝojo kaj sentimentala rememoro je sia propra juneco, se ties propra edzino al la propraj infanoj rakontas la samajn rakontojn kaj instruas la infanojn kredi ilin. La eklezio floras kaj prosperas, ĉar ĝi sekurigas al si sufiĉe frue la junan generacion.

5

Post la genufleksoj kaj la krucosignoj Andreo efektive ne sciis, kial li do restadu plu en la katedralo.

Sed li ankoraŭ restadis en ĝi, ĉar enestis ankaŭ tiom da aliaj homoj, kiuj same ne vere sciis, kial ili restadas tie, kaj kiuj videble restadis tie nur tial, ĉar ili ne sciis kion fari. Kaj tiel, kiel Andreo tie staradis, ĉar tiom da aliaj homoj staradis tie, estis certe ankaŭ rilate al ĉiuj aliaj ĉeestantoj. Ĉiuj estis tie, ĉar ankaŭ la aliaj tie estis. La grego deziris kunesti kaj kune restadi.

Krome estis ŝajne tiel, ke la homoj, kiuj ekstere de la preĝejo en sia normala vivo kaj en siaj negocoj neniam estas unuecaj kaj neniam povus esti unuecaj, tie trovis la harmonion, kiun ili bezonis kiel gregon.

Multaj centoj da kandeloj bruletis kaj flagradis. La kandeloj estis starigitaj ne nur antaŭ la altaro, kie ili kompreneble estis plej multnombraj. Kandeloj staris en ĉiuj anguloj kaj loketoj de la katedralo. En ĉiu niĉo, kie staris gipsfiguro drapirita per katunvesto aŭ per pluŝmanteleto, brulis kandeloj. Kaj antaŭ ĉiu el la nenombreble multaj sokloj, sur kiu staris hororige aspektanta lignopupo kun vitraj kaj gapantaj okuloj kaj kun feltiĝinta aŭtentika homa hararo, brulis centoj da kandeloj. Ĉeestis certe dekoj da povruloj, kiuj en sia hejmo havis nur kenajn torĉojn kiel lumon, sed kiuj tie oferis sian lastan peson por aĉeti ĉe la komercistoj bele pentritajn kaj ornamdesegnitajn kandelojn por starigi ilin en la katedralo.

Multnombraj inoj, kiuj tie surgenuiĝis, tenis siajn kandelojn enmane. Ili faris tion, por ke la sanktaj figuroj el vakso kaj gipso povu vidi kaj scii, kiu oferis la kandelojn. Ĉar tiukaze, se ili starigus la kandelojn inter la centoj kaj centoj de la aliaj kandeloj, tion ili supozis, la sanktulo ne plu povus scii, kiu donis la kandelon al li kaj eble eĉ forgesus plenumi la deziron de la preĝo direktita al li.

Kelkaj centoj da homoj surgenuiĝis tie. Sed inter la centoj de preĝantoj oni vidis apenaŭ pli ol dudek virojn. La plimulto estis inoj, junulinoj kaj infanoj.

Se viroj submetas sin al la influo de la eklezio kaj de ĝiaj apostoloj, tiukaze okazas, aparte de tre malmultaj esceptoj, pro negocaj kaj politikaj kaŭzoj. Ili volas brili kiel bonaj ekzemploj antaŭ la aliaj, por ke ili estu rigardataj en siaj politikaj kaj komercaj aferoj kiel virtaj kaj honoraj, ĉar tio estas utila por ties negocoj. Ili volas atingi la konfidon de la ŝafoj, kiujn ili intencas tondi. Kiel atentaj observantoj ili ofte spertis, ke la rekompenco estas riĉa, se oni estas fervora paroĥano. Male al tio la ino plej ofte en sia tuta esenco kaj en sia tuta ekzistado falas sub la influon de la eklezio, kelkfoje ĝis tioma grado, ke ŝi laŭ la ordono de la pastroj kaj potenculoj rifuzas en la lito la ĝojojn de seksa amo al sia edzo. Ke Meksiko, tiu revolucia respubliko ĝis nun ne donis la politikajn rajtojn al la meksika ino, kvankam meksikanino estas same tiel inteligenta kiel usonanino, okazas tial, ĉar la meksikaj revoluciuloj tre bone scias, ke la katolika eklezio provas regajni helpe de la ino la sinistran potencon super la meksika popolo, kiu estis rompita de la revolucio. Ĉe la aktualaj cirkonstancoj en Meksiko doni politikajn rajtojn al la ino, signifus, ke oni denove transdonus la meksikan popolon en la manojn de Romo. Se oni serĉas en meksika preĝejo, tute egale ĉu en Meksikurbo aŭ en fora angulo de la vasta lando inteligentajn inojn kaj knabinojn, oni devas iri en la malmultajn protestantajn preĝejojn. La inteligenteco de ino sub la influo de la protestanta eklezio povas same bone esti disrompita en mil pecojn kiel sub la influo de la katolika eklezio. La pruvo: la netoleremaj kaj bigotaj inoj en Usono. Sed en Meksiko la protestanta eklezio ne havas potencon.

6

La preĝantoj ĉiuj estis surgenuaj. La katedralo havas nur tre malmultajn benkojn. Ĝuste nur antaŭe. La sidlokoj de tiuj benkoj estis ĉiuj venditaj kaj luitaj al tiuj, kiuj havas sufiĉe da mono pagi tion, kaj kiuj ne deziras preĝi al la sama Dio apud indiĝenino kun pedikoj. Tion oni ne povas postuli de homo, kiu havas monon; kaj tio legblas ankaŭ nenie en la biblio, ke tiu, kiu lernis uzi naztukon, en la preĝejo sidiĝu apud iu, kiu boradas per la fingro en la nazo. Tial oni ne riproĉu la milionulojn, ke ili posedas en la preĝejoj loĝiojn kovritajn de paneloj el mahagono.

La planko de la katedralo konsistas el duraj ŝtontabuloj.

Sed la planko estis kovrita per dika tavolo de freŝaj abiopingloj, kies balzama odoro miksiĝis kun la dika fulganta fumo de la kandeloj kaj incensaj kaldronoj svingataj tien kaj tien de malgrandaj knaboj, kiuj celis prepari sin kiel sanktuloj.

Pro tiu fumigado la tuta preĝejo estis vualita en densa nebulo. Oni ne povis klare vidi la aĵojn. Ĉio perdis siajn konturojn, ĉio, kio estis, foriĝis.

La inoj surĵetis kotontukojn al si. Ili tiel komplete kovris sin per la nigraj kaptukoj, ke rigardate de malantaŭe, ili aspektis kiel surstarigitaj nigraj kegloj.

Multaj el la kovre envolvitaj inoj havis sur la dorso konsekritan sanktulan bildon, kiu pendis je blua rubando ĉirkaŭ iliaj koloj. Aliaj tie anstataŭ la bildo pendigis medalon. La inoj, kiuj pendigis dorse tiajn medalojn kaj bildetojn, estis tute piaj kredantinoj, ĉe kiuj oni ekvidu jam sur la dorso, ke ili forŝovis de si ĉian surteran aferon, kaj ke neniu tento de Satano plu povas tuŝi ilin.

Kiam antaŭ la altaro nenio estis farenda kaj nenio okazis, la inoj kantis: „Al cielo quiero ir, al cielo quiero ir, en la ĉielon mi volas iri, en la ĉielon mi volas iri.“ Tion ili kantis nelacigeble, sen iu variaĵo. Per tio la preĝejo estis plenumata per stranga monotona kantado, kiu distingiĝis neniel de la monotonaj kantadoj antaŭ la budhaaj temploj en Barato kaj Ĉinio. El tiu ĉiam sama monotona kantado oni ne povis elaŭskulti sencon, se oni ne konis la vortojn jam antaŭe. Kio estis kantata, tio povis esti same bone ĉinlingva, aŭ japanlingva, aŭ malajlingva. Neniu povus diri tion kun certeco.

Sed la kantado troviĝis en plena harmonio kun tio, kio okazis nun antaŭ la altaro.

Tie staris sinjoro. Andreo kompreneble ankaŭ ĉe li ne povis ekkoni kun certeco, ĉu li estas sinjoro aŭ sinjorino.

La sinjoro surhavis robon por tuj dekomence distingiĝi de ĉiuj aliaj viroj, kiuj sin vestis per pantalono kaj por atentigi ĉiujn homojn pri tio, ke li estas eksterordinarulo.

Andreo ankaŭ tuj ekhavis la impreson, ke la viro estas sorĉisto aŭ io simila.

La viro estis envolvita en vastan pezan orobrokatan mantelon, kiu tute kovris lian figuron. La mantelo kostis pli ol ĉiuj inoj tie surgenuaj povus perlabori dum sia tuta longa vivo, kaj ĉiuj kune.

Andreo vidis nur la orobrokatan dorson de la viro. Kaj la ora mantelo estis tiel larĝa, ke oni ne povis vidi, kion la viro efektive faras per la manoj. El la movoj de la mantelo oni povis konkludi, ke la viro faris tie kelkajn diversajn misterajn agojn. Li prenis arĝentan kandelingon, kiu staris dekstre de li kaj metis ĝin maldekstre antaŭ sin.

Tiam, post iom da tempo, ĉe tio daŭre murmurante, li starigis la kandelingon denove dekstren. Tiam li legis murmurante el ampleksa libro, kiu kuŝis maldekstre, poste denove el ampleksa libro, kiu kuŝis meze aŭ dekstre antaŭ li.

Ĉiufoje, kiam kelkaj sekundoj pasis, li kliniĝis antaŭ la libroj, kaj la sanktaj knabetoj svingadis incensajn kaldronetojn.

Tiam elpaŝis viro el la profundo de malhela fumtavolo. Li estis ordinara viro, je duono indiĝeno, nur per pantalono kaj ĉemizo vestita kaj kun sandaloj je la piedoj. Li kliniĝis trifoje al la altaro, kaj tiam li pendigis sur la ŝultrojn de la viro, kiu tie laboris, novan oran mantelon. La nova mantelo estis eĉ pli multekosta kaj pli bela ol la alia, per pompaj buntaj valorŝtonoj abunde ornamita kaj brodita per oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj. Nun la sinjoro havis pli da riĉo sur sia korpo ol la tuta distrikto povus pagi laŭ sia jara buĝeto.

La sinjoro kliniĝis denove kelkajn fojojn. Tiam li eltiris de ie oran kalikon, kiun li kovris per ina poŝtuketo. Li forprenis la tuketon kaj svingis la kalikon tien kaj tien.

Poste li kovris la kalikon denove per la tuko kaj starigis la kalikon ien, kie li ĝuste havis lokon sur sia magiista tablo.

Post tio li kliniĝis denove. Nun li aperigis kvazaŭ el nenio oran starigilon kun surmetita granda ora radiara krono.

Li svingadis tiun starigilon tien kaj tien. Tiam li fine turniĝis kaj oni povis vidi, ke lia vizaĝo estas malbeligita de variolaj cikatroj.

Per ambaŭ manoj li tenis la radiaran kronon alte super si.

Kaj nun la ĉeestantoj falis en deliron de ekstazo. La starintoj falis sur la genuojn; kaj la surgenuantoj, precipe la kovre envolviĝintaj inoj premis siajn fruntojn sur la plankoŝtonojn. La sinjoro svingis la radiaran kronon naŭfoje, trifoje en tri diversaj direktoj. Ĉe ĉiu svingado kelkaj sanktaj servoknaboj, vestitaj en ruĝa kitelo kun blanka puntopelerino, skuis faskon kun sonoriletoj. Kaj ĉe ĉiu eksonado de la sonoriletoj la kovre volviĝintaj inoj batis siajn kapojn sur la plankon kaj frapis sin per la fingroj sur la frunton, la buŝon kaj la bruston. Okazis precize tiel, kiel antaŭ templo de la paganoj en sudorienta Azio. Se tie la pastroj frapas la gongon, la kredanta amaso falas sur la genuojn, apogas la platajn manojn sur la grundon kaj frapas per la kapo la teron, kaj tio ripetiĝas ĉiufoje tiam, same kiel en la katedralo, kiam la sonoriletoj sonoras.

La sinjoro en la orobrokata mantelo turnis sin denove al la altaro kaj svingis tie la starigilon kun la ora radiara krono trifoje supren kaj malsupren. Poste li starigis ĝin antaŭ la altaron kaj kliniĝis.

Kiam tio jam estis pasis kelkan tempon, li ree metis la kandelingon de tempo al tempo de maldekstre al dekstre kaj de dekstre al maldekstre. Tiam li komencis paroli.

La kredantoj respondis tion per monotona kantado. Sed eĉ ne unu homo en la preĝejo komprenis vorton el tio, kion la sinjoro parolis murmure.

Triono de la ĉeestantoj parolis nur la hispanan lingvon, dua triono la hispanan kaj indiĝenan lingvon, el la cetera triono duono parolis la celtalan, la ceteraj la tojolavalan.

Sed tio la sinjoron ŝajne ne afliktis, ĉu iu komprenas lin aŭ ne. Li parolis latinlingve.

Kiom ajn Andreo provis adaptiĝi per siaj sencoj kaj sia menso al tio, kio okazis, li akiris eĉ ne dum minuto la impreson, ke eĉ unu homo en la preĝejo scias, kial la sinjoro tiel kondutas kaj moviĝas, kiel li faris tion. Ĉio ĉi estis sen senco kaj nenio pli ol nura gesto.

Ne estis la kulpo de Andreo, ke li tie vidis kaj aŭdis nur tion, kion li vidis kaj aŭdis, kiam li iris kun sia patro al la indiĝenaj festoj, en kiuj oni alvokis la diojn, por fekundigi la kampojn kaj gardi la peonajn kabanojn kontraŭ damaĝoj, malfeliĉo, epidemioj kaj demonoj! La edukita eŭropa katoliko, kiu antaŭ si vidas ofici en la plej multaj kazoj erudician klerikon, ne perceptas magion kaj maskeradon. Li scias, ke tiu supozata magio kaj ŝajna maskerado estas nur la simboloj kaj eble la ornamaĵoj.

Sed Andreo, kiel ĉiuj indiĝenoj, kiel la grandega plimulto de la suba needukita klaso tie, rimarkis nenion alian krom magio, maskerado, alivestiĝo, ŝamandanco, nekompreneblaj murmurataj magiaj kaj ensorĉigaj formuloj. Ne estis lia kulpo, ke li aŭdis nur magiajn kaj ensorĉigajn formulojn kaj vidis nenion alian krom apatia grego de homoj, kiu faras en nebuleca fumo sensencajn gestojn.

7

Dum la sonoriletoj sonoris, la dekoj de komercistoj, kiuj tie ofertis en la preĝejo siajn varojn, interrompis sian marĉandadon dum certa tempo. Apud siaj tabloj, ili, kiel ĉiuj aliaj homoj en la katedralo, falis sur la genuojn kaj same frapis siajn kapojn sur la plankon, humiligante sin antaŭ siaj dioj. Sed ili estis tiaj bonegaj komercistoj, ke ili eĉ en tiuj momentoj ne forgesis sian komercon. Ili strabis al siaj tabloj por atenti, ke ne ŝtelu iu eble kandelon aŭ bildeton aŭ eĉ tuŝas la kason. Kelkaj estis tiel diligentaj, ke ili kaŝe palpebrumis al tiuj inoj, de kiuj ili ĵus estis disigitaj en sia agado, kiam la monstranco kun la radiara krono estis svingata tien kaj reen, kaj per la fingroj montris al ili nombrojn rilatantajn al la prezoj, pri kiuj oni ankoraŭ ne povis interkonsentiĝi.

Kiam la granda ceremonio estis laste finita, tuj denove komenciĝis ĉe la tabloj la babilado kaj la marĉandado per eĉ pli laŭtaj vortoj kaj per eĉ pli vehementaj gestoj, rekomenciĝante je tiu momento, kiam ili estis interrompitaj. Ankaŭ la eklezio komencis nun malfermi sian negocon. En Meksiko, kiel ankaŭ en Usono, la ŝtato ne kolektas impostojn por la eklezioj, ĉar la ŝtato konsideras la ekleziojn pro bonaj motivoj kiel konkurantan entreprenon. Tie neniu povas esti vokata antaŭ juĝiston pro nepagitaj ekleziaj impostoj aŭ eĉ devigata transdoni garantiaĵon por certigi la pagon. En tiuj landoj la eklezioj mem devas zorgi pri tio, ke ili trovu sian profiton. Se en Usono la protestantaj eklezioj aranĝas en la preĝejo balojn kun ĵazmuziko kaj bazarojn, en kiuj, favore al la eklezio, estas vendataj kisoj kaj malboniĝintaj konservujoj oferitaj de pia nutraĵkomercisto de delikataĵoj al la preĝejo, oni certe rajtas nomi tion honesta kaj sincera negoco, ĉar la eklezio en tiu kazo libervole kaj kuraĝe koncedas, ke ĝi sole de la rekompenco de Dio ne povas vivi kaj ne emas atendi ĝis la vivo en la paradizo, ĉar Mr. Preacher, la sinjoro pastoro, se li ne povas pagi la luon por la domo, same tiel rapide kaj sen mebloj estas ĵetata sur la straton kiel ĉiu alia civitano. Kaj se li ne povas aĉeti al sia edzino novajn robojn kaj ĉapelojn, minacas la danĝero, ke li ne plu praktikos la deĵoron de Dio kaj la savadon de la animoj, sed transprenos aŭtomobilagenturon de Mr. Henry Ford.

Nur ne restu ĉe via laboro, tajloro, se vi ĉe alia negoco povas enspezi eĉ pli!

La katolika eklezio ja ne estas tiel senhonta kiel la protestanta; kaj tial ĝi estas malpli malfermita kaj malpli kuraĝa ĉe la enspezado de mono. Ĝi ne aranĝas balojn en la preĝejo, en kiuj la ĉarlestono kaj la Black-Bottom estas dancata per malsuprenruligitaj silkaj ŝtrumpoj kaj kun jupoj, kiuj finiĝas sep colojn super la genuoj. Super la genuoj. Mezurite kompreneble en la direkto al la umbiliko. Kaj la katolika eklezio en la preĝejo ankaŭ ne vendas kisojn kaj ŝtrumpligilojn de edziniĝintaj inoj favore al la sinjoro pastoro, kiu, por speciale amike rilati kun kelkaj de siaj multe influaj viraj paroĥanoj, invitas la sinjorojn malplenigi kelkajn viskiobotelojn en la grace favorata tempo de la prohibicio. En tiu tempo de la prohibicio, kiam la vidvino de laboristo, kiu, por havigi panon al siaj malsataj infanoj, vendis duonon de litro da brando, estis kondamnita pro tiu ago al dumviva prizono.

Ĉe la prohibicio temas ja ne pri tio, ke oni ne vendu viskion, sed nur pri tio, al kiu socia tavolo apartenas tiu, kiu vendas la viskion. La vidvino de multobla milionulo, kiu ĉiutage povas konsumi ducent dolarojn da pensio, povas vendi po semajno kvincent kestojn da viskio tuj fronte al la polica administrejo. Enmiksiĝus neniu en ŝian honestan metion. La federacian agenton, kiu ekkaptas ŝin aŭ eĉ kuraĝas konfiski unu el ŝiaj plene ŝarĝitaj kamionoj, oni eksigas aŭ metas en frenezulejon, kien li apartenas efektive.

Sed la katolika eklezio, kiu volas riĉigi sin nek per baloj, nek per venditaj ŝtrumpligiloj nek per kontrabandita viskio, devas havigi la monon al si per aliaj rimedoj.

8

Maldekstre, proksimume en la mezo inter la altaro kaj la portalo staris sur soklo Sankta Caralampio, tiu, je kies honoro oni festis la feston.

Pli precize dirate, li ne staris sur la soklo, sed li surgenuis.

Li estis el ligno, havis nimbon ĉirkaŭ la kapo, rigidajn vitrajn okulojn kaj barbon. Vestita li estis per malhele blua velurmantelo. Li surgenuis tiel, ke lia vizaĝo rigardas al la altaro. Ĉu estis lia persona altaro, tio ne ekkoneblis.

Liaj manoj estis plate kunpremitaj kaj levitaj por preĝo.

Kial li preĝis kaj al kiu, tio ne estis videbla. Kaj neniu penis ekscii tion. Ĉiu kontentiĝis per tio, ke li estas tie, kaj ke oni povas vidi lin persone.

Certe nur tre malmultaj homoj en la katedralo rigardis lin kiel fotografaĵon aŭ kiel skulpturon. La plimulto de la homoj, la indiĝenoj ĉiuj, kaj la suba tavolo de la meksikanoj je naŭ dekonoj, firme kredis, ke la figuro, kiun adori ili venis, estas la efektiva sanktulo en propra persono, ke tiu persono ŝtoniĝis, ligniĝis kaj elsekiĝis.

Ekzistas ja ankaŭ elsekiĝintaj pecoj de aliaj sanktuloj en grandaj kvantoj, haroj, ostetoj, fingroj, dentoj, peklitaj koroj en oraj rondaj skatoloj kaj cerboj en kestetoj el ebono. Sed kiom ajn forta estis la kredo ĉe kelkaj individuoj, ke la figuro tie efektive montras Sanktan Caralampion, pri tio ili tamen ĉiuj, sen iu escepto, estis konvinkitaj, aŭ almenaŭ ili certis pri tio, ke la spirito kaj la animo de Sankta Caralampio rampis en tiun figuron kaj elektis ĝin kiel sian eternan loĝejon. Se oblato povas transformiĝi per simpla ceremonio en la veran karnon de Dio, efektiva sanktulo povas des pli verŝajne kaj same tiel bone transformiĝi en lignan figuron, tute per si mem aŭ kun la helpo de ceremonioj. Tiujn ceremoniojn oni entreprenis verŝajne antaŭ multaj jarcentoj, kaj ekde tiam la figuro estis la vera Sankta Caralampio.

Kiam la Di-servo tiam estis finita, ĉiuj ĉeestantoj starigis sin en longaj vicoj, por ke ĉiu kiel unuopulo povu montri decan respekton al Sankta Caralampio.

La malhele blua velurmantelo kovris la tutan korpon de la sanktulo kaj falis vaste sur la piedojn, kiuj turnis siajn nudajn plandojn al la homoj, kiuj staris en la vico de la atendantoj.

Tiu, kies vico estis, ekstaris proksime ĉe la plandoj de la sanktulo, murmuris preĝon aŭ petegan formulon aŭ solenan promeson, tiam levis la velurmantelon tiel, ke ekvideblis la nudaj gamboj de la sanktulo, kaj premis tri kisojn sur la plandojn de la figuro. Poste la kredanto sin krucosignis plurajn fojojn, murmuris denove kelkajn formulojn, kaj tiam li iris plu, por cedi la lokon al alia kredanto, por ke tiu povu kisi la plandojn.

Sed tiu, kiu jam havis la okazon kisi la plandojn de la sanktulo nun ne rajtis simple foriri. Ĉe la plua irado li eniĝis en specon de baraĵo. Kaj ĉe tiu baraĵo staris viro kun almozskatolo, kiun li tenis al la kredanto proksime antaŭ la bruston. Kiu volis kisi Sanktan Caralampion sur la nudajn plandojn, devis pagi por tio.

Andreo observis la manipulojn, maskeradojn kaj la saltadon de la ŝamanoj kaj sorĉistoj, li vizitis cirkon, kaj li nun ĉeestis ĉe la Di-servo en katolika preĝejo ĉe granda sanktulofesto. Ne estis lia kulpo, ke li faris komparojn, kiuj malĝustis. Estis la kulpo de tiuj, kies devo estas ebligi bonan edukadon al li. Sed la mastroj de la katolika preĝejo rigardis la indiĝenojn kiel infanojn. Kaj ili konsideris tion kiel sian sanktigitan taskon, teni la indiĝenojn kaj la ceterajn proletajn tavolojn de la popolo por ĉiam kaj por eterne en la stato de infanoj, kies patro estas Sankta Patro en Romo kaj la sinjoroj curas ties apudaj patroj kaj onkloj.

Kvankam li mem ne sciis tion, Andreo estis certe la ununura persono en la katedralo, kiu tie, pro sia inteligenteco rapide disvolviĝinta dum la lastaj monatoj, faris komparojn, al kiuj neniu el la aliaj ĉeestantoj estis kapabla, ĉar ili estis infanoj kaj videble kontentaj resti infanoj. Estas tiel komforte, se oni tute ne pensas. Sed tie, starante sub la influo de la amaso, kiu kondutis kiel grego, kaptis lin, kiel ĉiujn aliajn, la imita instinkto. Ĉar ĉiuj homoj tie faris la samon, inter ili multaj, kiuj, se oni prijuĝas ilin laŭ iliaj vestoj, ŝajne multe pli prudentis, ol li supozis sin mem, li pensis, ke devas esti io kaŝita kaj por li mem nekonata en la afero, kio instigas ĉiujn tiujn homojn fari la samon. Li supozis, ke eble en lia interno okazos ŝanĝo, kiu ne videblas al ekstere. Por ekscii, ĉu tio estas prava, kaj ĉu li povus gajni novan komprenon, ankaŭ li fine enviciĝis. Li ne volis senti sin kiel forpelito de la grego, kaj tial li faris, kion faris la grego. Ankaŭ li iris al Sankta Caralampio kaj kisis liajn lakitajn plandojn ekzakte tie, kie centoj da malsekaj buŝoj antaŭ li postlasis sian salivon. Kaj ankaŭ li pagis al la viro kun la almozskatolo ĉion, kion li kulpis.

Kiam li fine forlasis la preĝejon, li rimarkis, ke nenia ŝanĝo okazis en li, pri kiu li esperis, ke ĝi devu okazi, se li faras ĉion, kio tie estas kutima.

Kiam li faris tiun eltrovon, li ĉesis esti infano. Li pensis pri sia patro, pri siaj onkloj kaj kuzoj, pri ĉiuj viroj de sia parenco, kaj ankaŭ pri la ŝamano, kiun li timis ĉiam.

Starante ekstere antaŭ la portalo de la katedralo kaj rigardante la placon kun la kriantaj kaj kriĉantaj komercistoj, li tamen sentis ŝanĝon en si.

Li klare konsciiĝis, ke li nun jam tre superis sian patron, ja eĉ la ŝamanon. Li sciis, ke li ekde tiam ne plu timos la ŝamanojn de sia popolo. Kaj tial li perdis ĉiun timon rilate al la dioj, ĉu ili estis indiĝenaj, ĉu aliaj. Li havis la impreson, ke ĉiuj dioj faras iun komercon, ĉiu laŭ sia maniero. Per tio ili ĉiuj malkovris siajn sekretojn al li. Ili perdis sian hororon, ĉar montriĝis, ke ili estas rompiĝemaj. Ili kaŭzis nek tondrojn, nek fulmojn, nek tertremojn. Tiujn okazaĵojn – li konkludis – bezonas nur tiuj, kiuj volas fari negocojn kun la dioj, la pretekstitaj kaŭzantoj de tiuj naturfenomenoj.

Tiel li ekkonis, ke la eklezio kaj ĉio, kio estas en konekto kun ĝi, por aliaj homoj estas interesa kaj grava nur en tiu kazo, se ili trovas nenion alian por pensi pri ĝi.

Tiel la kristaniĝo de Andreo ĉesiĝis antaŭ ol ĝi efektive komenciĝis. Li sciis kaj sentis, ke li ekde nun sufiĉe bone eltenos dum sia tuta plua vivo sen eklezio.

Sur la antaŭlasta malsupra ŝtupo de la katedrala ŝtuparo sidis Luis. Luis estis ĉaristo kiel Andreo, sed ĉe alia frajtentreprenisto. Ankaŭ li havis indiĝenan sangon, sed ne devenis de bieno, sed el la indiĝena urbo Yalanchen, kiu situas okcidente de Balún-Canán.

Luis maĉis enchiladas, enĉiladojn, kiujn li ĵus aĉetis, kaj kiuj ankoraŭ tute varmegis. La graso gutis sur liajn manojn, denove kaj denove li metis la enĉiladojn sur la alian manon, por leki la grason de la liberigita mano.

Andreo kaj Luis konis unu la alian jam delonge. Ofte ili marŝis en la sama karavano. Ĉiuj ĉaristoj estas en certa senco kamaradoj. Ĉiam denove ili renkontiĝas ĉe la marŝoj, aŭ irante malsupren al la fervoja stacio aŭ supren irante sur la altan ebenaĵon. Ili helpas unu la alian survoje, se ĉeestas neniu mastro. Ili helpas unu la alian eĉ tiukaze, ĉe la restarigo de disrompiĝinta ĉaro, ĉe la eltirado de ĉaro kaptiĝinta en ŝlimo kaj ĉe multaj aliaj aferoj, se ili pro tio plilongigas la marŝtempon kaj riskas dekalkulon de la salajro.

„Ĉu vi estis en la preĝejo?“ Luis demandis maĉante.

„Jes“, diris Andreo kaj sidiĝis apud Luis sur la saman ŝtonŝtupon.

„Vi estas tre pia katoliko, ĉu?“ demandis Luis kun flanka rigardo.

„Mi pensas, ke ne“, respondis Andreo. „Tio estas ĉio tiel konfuziga. Oni eĉ ne iomete komprenas, kio tie okazas, kaj kion tie faras la viro en la ora mantelo.“

„Lin mi konas bone“, diris Luis, kiu metis denove la enĉiladojn el unu mano sur la alian kaj forlekis la varman grason de la fingroj. „La viro en la ora mantelo, kiu tie turnadas la orajn kalikojn kaj la nimbon en la aero, estas don Usebio. Usebio li nomiĝas nur ekde tiam, kiam li laboras ĉi tie en la preĝejo. Lia vera nomo estas Nicolás, sciu tion. Lia patro estis tajloro en Tonalá. Ili gajnis tiam iutage monon en la hispana loterio, tiel estis. Mi ne scias, kiom da mono. Kaj tial la patro tiam sendis la knabon Nicolás en lernejon, por ke li lernu la magion, en seminario, jes ja. Tie Nicolás tiam ĝuste lernis sorĉi. Li povas ensorĉi malgrandajn tortiljojn el Harina, malgrandajn etajn bakaĵojn el faruno en homan karnon kaj hispanan ruĝan vinon en homan sangon. Tion diris Felipe al mi, ankaŭ li estis sufiĉe longe en la seminario, antaŭ ol ili forpelis lin, ĉar li volis geedziĝi, sed tion ili ne permesas.“

„Ĉu Nicolás nun povas sorĉi?“ demandis Andreo.

„Ne multe“, respondis Luis. „Li ne ĝuste lernis tion.
Antonio, vi ja konas lin, la ĉaristo ĉe don Ambrosio, tiu iutage iris ĉi tie en la katedralon, kaj jen Nicolás donis al li malgrandan tortiljon. Sed Antonio diris al mi, ke tiu tortiljo tute ne gustis laŭ viando, sed nur laŭ faruno, kaj ke li ekde tiam scias, ke Nicolás ne ĝuste lernis la magion.
Sed li enspezas tie multe da mono, jes ja, ili pagas al li multajn belajn pesojn por la bapto de infanoj, por geedzigoj, por entombigoj kaj por preĝoj, kiuj savas vin el la infero. Felipe diris al mi, ke la mastroj en la seminario diras, ke la curas la homojn timigu en la preĝejo, ke oni ĉiun el ili rostos kaj pinĉos per pinĉiloj, kiam ili estos mortaj. Sed, se ili fervore frekventas la preĝejon kaj ĉiam faras tion, kion la pastro diras, oni ne rostos ilin, sed varmigos kaj lavos ilin en varma akvo, por ke ili fariĝu puraj. Felipe diras, ke tio tute malpravas, ke oni nur tiel rakontas tion, por ke la homoj ĉiuj terure ektimu.
Komprenu, la homoj estas ja ĉiuj tiom stultaj. Es claro, estas klare, se oni mortas, oni sentas nenion plu, egale ĉu ili rostas vin aŭ pinĉas per varmegaj pinĉiloj. Sed tiel estas, la homoj kredas tion, tio tiel bele hirtigas la haretojn sur ilia haŭto, se ili kredas tion, kaj tial ili kredas ĝin. La curas volas nur la monon de la homoj, por ke li bone povu vivi kaj ne devu labori tiel streĉe. Ankaŭ nia brujo, la ŝamano en Yalanchen, rakontis al ni ĉiufoje tiajn terurajn rakontojn pri grotoj, en kiujn oni metos nin post nia morto, kie estas serpentoj kaj jaguaroj. Sed, kiam mia patro kaj mia onklo donis al li ŝafon aŭ porketon, li diris, ke li interparolos kun la santitos, kun la dioj, por ke ni ne estu metitaj en la grotojn, kie atendas la serpentoj kaj la jaguaroj.“

„Tion nia brujo tiel ne diris“, interrompis lin Andreo. „Nia rakontis al ni, ke oni metos nin en nigran fosaĵon, kiam ni estos mortaj kaj ne faris tion, kion li ordonas. Kaj en la nigra fosaĵo estas ŝlima lago, kaj oni metos nin tiom profunde en la ŝlimon, ke ĝi tuŝos nian mentonon, kaj tiam ni ne povos morti kaj ankaŭ ne vivi, sed terure devos frostotremi, kaj ni ne povos elbarakti nin, ĉar la flankoj estas tute krutaj kaj ŝlimaj kaj kovritaj de malgrandaj serpentoj kaj de grandaj bufoj. Ni ĉiam devis doni al nia brujo tekilon kaj maizon, poste li dancis kaj preĝis, kaj la santitos en la nokto diris al li, ke ni ne sinkos en la ŝlimon, se ni faros, kion li diras, sed se iu diros al la bienulo, kiu estas la brujo, kiun tiu ne konas, jen ni certe estos metitaj en la ŝlimon, kaj tiam neniu tekilo kaj neniu porketo por la brujo povos liberigi nin el ĝi.“

„Jen mi foje volas doni al vi bonan konsilon“, diris Luis, kiu preskaŭ duoble tiom aĝis, kiom Andreo, „se vi tute ne atentas tion, kion diras la brujo aŭ la cura, se vi tute ne kredas je io, ne je la rostado, ne je la grotoj kaj fosaĵoj, tiukaze vi vivos pace kaj kontente kaj vi ĉiam estos en gaja humoro, tiel kiel mi. Aŭ ĉu vi jam iam vidis min kun vinagro sur la mieno? Certe ne. Kiam la bovoj ĉagrenas min, aŭ se ĉaro disrompiĝas, nu jes, tiam mi sakras, ke tondras. Sed tio estas nur por momento. Vivu, kaj kiam vi estas je la fino, tiam lasu zorgi la aliajn. Kiam via vivo estas finita, tiam neniu plu interesiĝos pri vi. Kiu tiom klopodu post via morto ankoraŭ dum jaroj lukti barakte kun vi?! Post via fino vivos ankoraŭ sufiĉe da aliaj, pri kiuj estas pli grave, ke oni okupiĝu pri ili. Ankaŭ ni ja ne haltas ĉe la vojo kaj ne skurĝas bovon, kiu ĵus mortaĉis, ĉar ĝi ĵetis ĉaron en la abismon. Sed nun mi devos ekiri por trinki glaseton da komiteko, por digesti la enĉiladojn.“

„Kion vi pagis por la enĉiladojn?“ demandis Andreo.

„Realon por ses da ili. Pli bonaj ili ne povus esti.“

„Kie?“

Luis montris al tablo, kiu staris inter vandoj el faskaj folioplenaj vergoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.