La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

1

La ĉarojn oni jam kunveturigis laŭ bela kaj ekzakta rekta linio. La bovojn oni jam eljungis kaj liberigis de la jugo.

Tiuj serĉis kuŝejon kaj ĵetiĝis teren. Ili estis tro lacaj por paŝti sin. La ĉaristoj revenis por pretigi simplan manĝon al si. Ĉiu serĉis sian grupon. Dum la marŝo la ĉaroj veturis tie, kie oni envicigis ilin. Sed, kiam oni haltis por ripozi, la ĉaristoj de ĉiu mastro formis grupon, la ĉaristoj de don Laŭreano, tiuj de alia komisiisto, de don Nicasio. Kaj la ĉaristoj de plia mastro same formis propran kuirgrupon.

Ĉar ili pretigis la manĝojn al si el la nutraĵoj, kiujn iliaj mastroj donis al ili por la marŝo.

De ĉiu grupo viro kuris kun gazolinladujo al la rivereto por alporti akvon. Kelkaj aliaj kuris en la tropikan arbaron por havigi lignopecojn. Aliaj formis per tranĉiloj la bastonojn, sur kiuj oni pendigis la kuirkaldronojn.

Estis jam tre malfrue vespere, ĉar la marŝtago estis nekutime longa.

Baldaŭ ekflamis en ĉiuj grupoj la bivakfajroj.

Apud la fajro staris kaj sur la fajroj pendis ĉiuspecaj ujoj de rapide kaj tamen lerte faritaj stabloj, je kiuj oni kuiris.

La homoj kuiris nigrajn fabojn en sufiĉe grandaj kvantoj, por ke la faboj, bezonantaj longan kuirtempon, sufiĉu eĉ por la posta matenmanĝo. Ili kuiris rizon. Ili varmigis maizoflanojn. Kaj ĉie oni kuiris kafon, la neeviteblan trinkaĵon dum ĉiuj manĝoj de vojaĝantoj en Meksiko. Se kafo estis rara, oni uzis de tempo al tempo ankaŭ pinolon.

Pinolo estas polvo el disfrotitaj kaj rostitaj maizograjnoj.

Se mankis eĉ pinolo, oni kuiris teon el citronfolioj, plukitaj ie survoje.

La fabojn oni kuiris ĝis ili estis molaj. Poste oni bongustigis ilin per porkograso, kiu, kunprenita en boteloj, pro la varmega klimato, ĉiam estis likva kiel oleo.

La rizon oni ne kuiris kiel en Eŭropo, sed kiel en Meksiko.

En pato oni varmegigis porkograson. Se la graso estis sufiĉe varmega, oni ŝutis la sekajn rizograjnojn en paton kaj turnomovis ilin tiom longe tien kaj tien ĝis ili estis brunaj. Tiam oni lante enverŝis, preskaŭ guton post guto, akvon. Se oni faris tion mallerte, la flamo saltis sur la paton kaj ekflamiĝis tie tiom alta fajro, ke ofte nigriĝis la tuta rizo.

Ankaŭ la kafon oni kuiris meksike. Oni verŝis akvon en kegloforman ladokruĉeton. Poste oni ŝutis manplenon da muelita kafo en ĝin kaj bonan pecon de bruna nerafinita sukero. La miksaĵon oni forte boligis kiel supon. La kafon oni ne filtris, la rekremento restis en la kafo kaj oni kunglutis ĝin.

Kelkaj ĉaristoj survoje kaptis kuniklojn, aliaj ĉaspafis sovaĝan meleagron kaj dazipojn, kaj pluaj aliaj kun siaj hundoj elpelis el vaka arbotrunko iun tepezcuintle.

Apud ĉiu fajro kuŝadis la hundoj, kiuj atendis ostojn kaj la ceterajn restaĵojn de la manĝo. Ĉiu ĉaristo havis hundon ĉe si. Kiel ĉe eŭropano apartenas al la pantalono jako, tiel apartenas al indiĝeno hundo.

La ĉaristoj dum siaj marŝoj havis sufiĉe da okazoj kapti ĉirkaŭirantajn kokinojn kaj porketojn por pliampleksigi siajn manĝojn, sed ĉaristoj ne priŝtelas ranĉistojn, kaj eĉ malpli ili priŝtelas povrajn indiĝenajn kamparanojn.


Rimarkoj: tepezcuintle = speco de sovaĝa kuniklo en Meksiko, Kostariko ktp. . .

2

Ĉifoje multaj inoj veturis kun la karavano. Inoj, kiuj vojaĝis solaj, inoj kun infanoj, inoj kun siaj servoknabinoj. Kelkaj el ili vojaĝis al San Cristobal, aliaj al Comitán aŭ pli en la internon de la ŝtato aŭ eĉ supren al Tabasko. Ili ĉiuj estis inoj de la plej subaj popoltavoloj, kies viroj ne havas sufiĉe da mono por povi rajdigi ilin sur ĉevaloj. Eĉ, se la viro eble havus ĉevalon aŭ eĉ kelkajn, li devus aŭ mem kunrajdi kaj tiel perdus tempon kaj krome li devus lasi la negocon sub la kontrolo de alia, aŭ li devus lui fidindajn virojn, kiuj akompanus lian edzinon. Tio estus tre multekosta. Sed, se la inoj vojaĝis per karavano, ili pagis por sia sidloko en la ĉaro peson aŭ eble eĉ nur duonon de peso. Kaj, ĉar ĉiam pluraj inoj vojaĝis en karavano, ino sentis sin ne tiel sola kiel inter nuraj fremdaj viroj.

Okazis de tempo al tempo, ke en tre granda marŝkolono kunvojaĝis nur unu ino, aŭ tute sola aŭ nur kun servoknabino. Sed okazis neniam, ke ĉaristo molestis inon, nek en la tago nek en la nokto, se ŝi ne instigis tion mem kaj deziris ion, kion ŝi ne povis havi sekve de la foresto de sia edzo kaj kion ŝi estis kutimiĝinta kiel la ĉiutagan manĝadon kaj trinkadon. Io tia iafoje okazis, ĉar la inoj estis plej ofte indiĝenaj aŭ almenaŭ havis pli da indiĝena sango ol eŭropa. Krome ili devenis de la sama popolklaso kiel la ĉaristoj. Ĉar veturo ofte daŭris ĝis tri aŭ kvar semajnoj, oni apenaŭ povis akuzi la inojn, kiuj ne estis skulptitaj el ligno, sed havis vivantan varman sangon en siaj vejnoj anstataŭ fridan ĉerizfolian teon. La kulpon oni ŝovas ja en ĉiu kazo al la edzo. Kial li lasis ŝin sola? La viro, kiel ajn li turnas kaj movas la aferon, havas ja neniun sekurecon. Ĝis la hodiaŭa tago oni ne klare konstatis por kiu servo Belzebuto, en la formo de serpento, pagis la pomon al Eva. Tiam ekzistis nek oraj braceletoj nek diamantringoj por la oreloj, nek ĉekoj. Eva estus preferinta perlan kolĉenon, kiu kostas du mil dolarojn. Sed ŝi prenis, kion ŝi povis ricevi, por ne resti senpagita. Ankaŭ aliaj kontentiĝas ja per tri pesoj, se ili ne povas ricevi kvindek da.

Multaj ĉaristoj havas dum veturo sian edzinon ĉe si.

Indiĝeno aŭ viro, kiu estas je kvindek procentoj indiĝeno, eltenas ne longe sen sia edzino. La ĉaristoj, kiuj havas siajn edzinojn kun si, ĉe siaj mastroj ofte validas kiel pli fidindaj ol la needziĝintaj. Tiuj ĉaristoj, kiuj lasas hejme siajn edzinojn, de tempo al tempo ekhavas sovaĝan sopiron al la edzinoj. Ili forkuras kaj lasas stari la ĉaron ie survoje aŭ transdonas ĝin al iu el la restantaj ĉaristoj, por ke tiu kunveturigu ĝin.

La edzinoj de la ĉaristoj kompreneble kunmanĝas de la porcioj, kiujn ties viroj ricevas por la marŝo. Sed la porcioj estas abundaj. Estas ja nur nigraj faboj kaj rizo, nutraĵoj, kiuj tie apenaŭ havas valoron. Terpomon la ĉaristo ricevas en sia tuta vivo eble ne pli ol dufoje por manĝo. Ili estas tro multekostaj. Terpomojn eĉ la mastro en sia propra mastrumado uzas nur tre ŝpareme. Estas rikaniga ironio. En la mezo de Eŭropo kaj en la nordo de Eŭropo la terpomoj estas la pano de la popolo; sur la amerika kontinento, kie la terpomo havas sian originon, ĝi apartenas al la plej multekostaj nutraĵoj.

Ĉu de la porcioj de la ĉaristoj unu homo pli aŭ malpli kunmanĝas, patrono ne perceptas. Li eĉ ne rigardas pro tio. Li ne interesiĝas pri tio, ĉu liaj ĉaristoj veturas kun siaj edzinoj, ĉu ne. Kaj eĉ multe malpli li aŭ iu alia homo interesiĝas pri tio, ĉu la ĉaristo kaj lia edzino estas laŭleĝe geedziĝintaj ĉu ne. En kiu formo de la geedziĝo vivas ĉaristo kaj ties edzino, estas nur la afero de la ĉaristo kaj de ties edzino. Estas privata afero, kiu koncernas nur tiujn ambaŭ, krome neniun en la lando.

La patrono havas ankoraŭ aliajn kaŭzojn, kial li ne kritikas kiel pedanto la malmultajn nigrajn fabojn, kiujn manĝas edzino de ĉaristo. Per la ino de la ĉaristo la frajtentreprenisto ricevas aldonan laboristinon, kiun li ne devas pagi, al kiu li devas doni nur la manĝon. Kvankam la inoj de la ĉaristoj ne necesas por bona kaj sekura marŝo de ĉarokaravano, ili estas tre utilaj kaj helpas ĉe multaj aferoj.

Ili helpas ĉe la serĉado kaj rekaptado de la eskapintaj bovoj. Kaj se ili ne kunhelpas serĉi ilin, ĉiuj ĉaristoj foriras por serĉado kaj la inoj restadas en la bivako kaj gardas la frajtojn. Aŭ ili kuiras por siaj edzoj la manĝon, kaj la viroj intertempe povas ripari rompitaĵon de ĉaro.

Aŭ, se la inoj kuiras kaj por siaj edzoj lavas la ĉemizojn kaj pantalonojn kaj surkudras flikpecojn, la viroj povas pli bone dormi, kaj ili tiam pli bone laboras kaj ne ekdormas. Kaj se vojdistanco ne havas precipajn obstaklojn, la viro en la ĉaro dormas profunde kaj la edzino kondukas la bovojn. Kion la patrono povus pli postuli por la manpleno da nigraj faboj, kiujn ino de ĉaristo kunmanĝas de la porcioj!

3

Ne ĉiuj ĉaristoj havas edzinojn. Apenaŭ kvinono aŭ eĉ malpli de la bovopelistoj, dungitaj sur tiaj marŝoj, kunveturigas edzinon.

Kelkaj de la ĉaristoj vivas kun siaj gepatroj aŭ kun geedziĝintaj gefratoj en iu loko ĉe la vojo. Aliaj vivas, kiam ili ne marŝas, en la domo de la mastro, en angulo, kiun oni lasas al ili. Aliaj havas aron da malgrandaj infanoj en sia hejma kabano kaj la edzino devas resti ĉe la infanoj. Aliaj havis edzinon, sed ŝi forkuris de ili; aŭ edzinon tedas lastfine la eterna marŝado sur la mizeraj vojoj, tage kaj nokte en tropika varmego kaj en tropikaj torentaj pluvoj; aŭ edzino estas graveda; aŭ la gepatroj de la edzino, aŭ la gepatroj de la viro volas havi la inon hejme en la kabano.

Alia speco de ĉaristoj estas nefidindaj edzoj. Ili baldaŭ estas sataj pri la edzino kaj forŝovas ŝin aŭ kviete aŭ per insultoj kaj ripopuŝoj. Kaj alia speco estas neplibonigeblaj unuopuloj, kiuj nur ĉeokaze iras al ino, sed en la alia tempo kaj speciale dum marŝoj ne volas vidi jupon ĉirkaŭ si. Ili delektiĝas je la disputoj kaj kvereloj de siaj edzinhavaj kamaradoj.

Tial oni vidas de tempo al tempo marŝkolonojn, en kiuj eĉ ne unu ino estas inter la ĉaristoj. En tiaj karavanoj ĝi estas plej gaja, plej ĝoja kaj plej sovaĝa. Ĉi tie la viroj senzorge povas cedi al siaj sentoj kaj al la plezuro rakonti kaj aŭskulti la plej ekscesajn rakontojn kaj anekdotojn.

Estas ja la granda malvirto de inoj, ke ili ĉiam devas entrudiĝi kaj enmiksiĝi en la vivon de viro. Plej plaĉa estas la edzino, kiun oni povas meti en tirkeston, kaj kiun oni elprenas nur tiam, kiam oni bezonas ŝin; kiun poste oni povas denove zorgeme envolvi kaj formeti ĝis la venonta fojo. Sed tia ino estas nur la dolĉa sonĝo de virofantazio. Ŝi estas artprodukto. Ŝi estas pli rara ol la ovo de la birdo fenikso. Kaj vere benata estas la viro, kiu havas tian edzinon. Tia viro povas atingi ion tre grandan en la vivo.

La ĉaristoj kompreneble ne havas la tempon por serĉi ensorĉitan trezoron en ideala mondo. Kiel ĉiuj aliaj viroj, ĝemantaj sub la jugo de la karno, ili devas kontentiĝi per tio, kio haveblas; kaj tiam ili devas provi eviti la dornojn sur la rozoplena vojo. La ununura, kion ili lernas sur tiu ĉi vojo, estas la sperto, ke sur rozarbedo estas centoble pli da dornoj ol rozoj. Kaj kiaj dornoj!

4

Krom la inoj, kiuj devis vojaĝi por viziti kuraciston aŭ parencojn aŭ nupton, aŭ kiuj vojaĝas mi ne scias kien kaj kial, kaj krom la inoj de la ĉaristoj, troviĝas en la karavanoj ofte ankaŭ komercistinoj, kiuj aĉetis varojn en Arriaga aŭ en Tonalá kaj kiuj nun vagas en la internon de la ŝtato por fari tie dum foiroj kaj dum festoj siajn negocojn.

Tiuj komercistinoj kaj la vojaĝantaj inoj ne restadis en la karavano aŭ ĉe ties bivakfajroj. Ili ja ĉiuj havis iom da vojaĝmono ĉe si. Kaj ĉar ranĉoj estis proksimaj, ili foriris, tuj kiam la karavanoj haltis, en la ranĉistajn domojn.

Tie ili trovis aliajn inojn, la edzinojn de la ranĉistoj aŭ ties filinojn, aŭ ties patrinon aŭ onklinon aŭ kiun ajn, kiu apartenas aŭ kroĉiĝas en Meksiko al familio.

Plej ofte ili konis sin reciproke, eble estis eĉ tre malproksimaj parencoj; kaj se ili ne konis sin persone, ili havis ie en la ŝtato komunajn konatojn. Tiel ili senfine babiladis dum duono de nokto. La inoj sur la solecaj ranĉoj ja ĉiufoje tiom ĝojis, se ili aŭskultis novaĵojn, skandalojn kaj klaĉon el aliaj lokoj.

La inoj kunmanĝis ĉe la tablo de la ranĉisto. Kutime ili pagis nenion por tio, kaj se ili tamen devis pagi ion, ne estis pli ol dudek aŭ tridek centavoj, pli pro la etiketo ol pro la enspezo.

Kiam ili ĉiuj sufiĉe interparolis kaj ĉiu klaĉo jam atingis sian celon, aŭ pli bone dirate, la inajn orelojn, kaj ekfermiĝis ĉiuj okuloj pro laciĝo, oni proponis liton al ili, aŭ oni sternis sur la plankon matojn , kiuj estis dike kovrataj de abiopingloj. Tie la inoj pretigis la litaĵon alportitan de servopretaj ĉaristoj.

Kiam ne estis ranĉoj aŭ bienegoj en la proksimo, la inoj devis kontentiĝi pri la provizoraj dormlokoj en la frajtĉaroj. Tio estis tre maloportuna. Sed kion alian ili povis fari?

5

La inoj de la ĉaristoj, ne tiel forte ligitaj je la kutimoj de laŭregula hejma vivo, dormis tie, kie ili trovis lokon. Ili estis kutimigintaj al dura kaj rigida vivo, plej ofte ekde la infaneco.

Ili kapablis dormi tie, kie ili kuŝis. Tute egale, kie tio estis.

Se estis libera spaco en la ĉaro kaj oni povis aranĝi la frajtaĵojn al kuŝejo, ili dormis en la ĉaro.

Se ne estis loko en la ĉaro, aŭ la sakoj, valizoj kaj kestoj estis tro malegalaj laŭforme por povi aranĝi kuŝejon, ili dormis kiel la viroj sub la ĉaro sur la tero. Aŭ ili nur kaŭris, apogante sian dorson kontraŭ rado. Aŭ ili kuŝiĝis apud la ĉaro sur herbejo. Iu loko ĉiam troviĝis por sterni la moskitoreton super si, en tiuj partoj de la vojo, kie la aero estis plena de insektoj.

La ĉaristoj mem tute ne sciis, kio estas la senco de la vorto malkomforto. Se ili havis siajn inojn ĉe si, ili kompreneble provis pretigi kuŝejon kiel eble plej bonan kaj komfortan.

Sed por si mem ili pensis pri nenio alia ol pri tio ripozi kaj dormi.

Ili ĉiam laciĝis de la laboro tiel, ke ili, se ili jam sternis sin apud la ĉaro, eĉ ne vekiĝis, se torenta pluvo malsekigis ilin ĝis la ostoj. Aŭ, se ili tamen vekiĝis, ili estis tiel kaputaj de la laboro, ke ili eĉ ne provis rampi sub la ĉaron. Ili tiris nur la kovrilon pli proksimen super la kapon.

Granda helpo tio ne estus, rampi dum la pluvo sub la ĉaron. Se estas bona plenvalora tropika pluvo, la tuta bivakejo troviĝas baldaŭ kvazaŭ en lago. Kaj ĉirkaŭe kuŝantaj bretoj kaj ŝnuroj tuj komencas fornaĝi.

Ĉe tia vetero la ĉaristo ne pensas pri si mem. Li zorgas nur pri la frajto, kiun li havas. Li saltas supren kaj firme kunligas la matojn, kiuj protektas ambaŭ finaĵojn de la ĉaro kontraŭ polvo kaj vetero, por ke la pluvo ne povu vipi kaj tiel damaĝi la frajton. Li firmplektas la tegmentan kovrilon tie, kie ĝi deiĝis en la marŝo, kaj li plenigas fendojn per ĉifonoj aŭ herboj.

La hundoj vigliĝas kaj serĉas sekan lokon al si en la fendoj de sakoj kaj kestoj.

La ĉaristo ne estas hundo, kiu povus premi sin inter fendojn. Li estas homo kun animo, kiu post laborplena kaj peniga surtera vivo iam flugos supren en la paradizon.

Li estas homo, kiu povas ami, plori kaj ridi. Li estas homo naskita de patrino, kiu amas lin, kaj kiu kun veoj afliktiĝas pri la bonfarto de sia infano.

Li estas homo kiel lia patrono. Homa estaĵo kiel la prezidanto de sia patrio, tiu granda, tiom abunde per ordenoj garnita ŝtatviro, Don Porfirio.

Sed lia patrono ne povis elspezi monon por aĉeti al siaj ĉaristoj malgrandan akvorezistan tendon kaj malgrandan malpezan faldoliton, kiuj sekurigas al la ĉaristo ankaŭ en marĉa bivako sekan dormlokon. Tiom da mono la frajttransportoj ne enspezigis, la patrono havis aliajn elspezojn, kiuj estas pli gravaj ol tia sensencaĵo. Don Porfirio, kies bildo pendis brile en larĝa orumita krado je muro en la granda loĝoĉambro de la patrono, dekretis tiom da mirinde bonegaj leĝoj. Sed inter tiuj miloj kaj miloj da mirinde bonegaj leĝoj estis eĉ ne ununura leĝo, kiu levus la ĉariston en pli altan rangon ol la tirbovojn, kiujn li jungas al la ĉaro de la patrono. Se bovoj povas ripozi en torenta pluvo sub la libera ĉielo kaj staranta en lago, kial do pro ĉio en la mondo kaj pro ĉiuj sanktuloj oni pensu ĉe la fabrikado de leĝoj pri la protektado de ĉaristo?! La bovoj kostas multe da mono. La ĉaristo ne kostas monon. Se ne plaĉas al li, li povas foriri, tuj kiam li transdonis la frajton sen damaĝo kaj sekurigite en la celloko. Ekzistas sufiĉe da ĉaristoj, kiuj atendas dungiĝon.

Ĉe la diablo, kial tiom da babilaĉo pri indiana ĉarulo!

Por la laboro estas pli bone, se li kuŝas ekstere en la densa pluvo. Tiukaze li vekiĝas ĝustatempe. Fariĝas ja tro maloportune por li. Li ekstaras pro la pluvego meze de la nokto, li jungas la bovojn kaj veturas plu. Ĉe tio li eble gajnas eĉ dek du horojn de la vojaĝo. La patrono ricevas la reputacion kiel bona frajtentreprenisto, kiu ne malfruiĝas. Tio servas al la komerco kaj prosperigas la bonfarton de la patrio.

6

Ekde tiu bivakejo ĝis la pli interna parto de la ŝtato oni jam ne devis timi banditojn. Iom pli danĝere fariĝis nur en la proksimo de Balún-Canán, kie okazis de tempo al tempo atakoj sur la vojoj. Sed ĉi tie minacis la vojaĝantojn nur tri aŭ kvar banditoj, kiuj verŝajne estis fratoj. Ĉarojn ili kuraĝis ataki nur en tiu kazo, se ne estis pli ol du aŭ maksimume tri. Pli grandajn karavanojn ili ne kuraĝis ataki. Tiuj banditoj estis pli danĝeraj por unuopaj vojaĝantoj sur ĉevaloj. En la ŝtato ili havis la aĉan reputacion de rabistoj, kiuj ĉiufoje murdas la atakitan vojaĝanton, por ke oni ne malkovru ilin.

Ĉar de tie la sekvaj cent dudek kilometroj estis sekure ireblaj kaj multaj ĉaroj de la karavano, pli ol tri kvaronoj el ili, transportis frajtojn nur ĝis Jovel, kaj nur kelkaj eĉ ĝis Shimojol, la granda karavano de tie dispartiĝis en pli grandajn grupojn kun ok ĝis dek ĉaroj.

Ĉiu marŝkolono havis sian encargado, sian laborgvidanton, kiu respondecis pri la kolono, kaj kiu decidis pri la ĉiutaga marŝo.

Ĉe unu el la marŝkolonoj la matena fajro ekflamiĝis jam denove je la unua en la nokto. La kolonestro observis, ke la bovoj de tiu kolono estis en bona konstitucio; kaj ĉar ĝiaj ĉaristoj ŝarĝis la ĉarojn ne tro pezaj, li volis atingi la lokon Ixtapa ankoraŭ en la frua antaŭtagmezo. De tiu alta ebenaĵo ĝis Ixtapa estis nur ses kilometroj. Li devis tie transdoni kelkajn frajtaĵojn al posedantoj de vendejoj.

Liaj ĉaristoj nutris la bovojn per maizo. Poste la homoj manĝis nigrajn fabojn kaj trinkis kafon. Kaj kiam ili jam finis tion, ili aljugigis kaj jungis la bovojn. Tiam viro kuris transen al unu el la ranĉoj kaj frapis pordon, malantaŭ kiu dormis, kiel oni montris al li jam en la antaŭa vespero, la inoj, kiuj vojaĝos plu kun tiu marŝkolono.

„Orito, muchacho momenton, knabo, mi tuj venos“, vokis ino, tuj vekiĝinte.

La inoj ekstaris, sen longe etendiĝi kaj oscedi. Ili ŝovis la kapon tra la surĵetita jupo kaj malfermis la pordon. La viro saltis en la ĉambron, kaj per kelkaj lertaj manmovoj li kunrulis en faskon la litaĵojn de la inoj kaj kunŝnuris ilin.

La inoj trempis la mezajn fingrojn de la maldekstra kaj dekstra mano en malgrandan pelvon faritan el kavigita kukurbo kun akvo kaj viŝis siajn okulojn per la malsekaj mezaj fingroj. Per tiu ĉi movo la lavado de la vizaĝo estas finita ĉe la meksikanoj, ĉu viraj, ĉu inaj, kiam ili vojaĝas sur ĉaro.

Poste ili tenis ambaŭ manojn kiel pelvon al la viro, kaj tiu verŝis la akvon el la kukurba pelveto sur la manojn de ĉiu ino. La akvo sufiĉis por la kvar inoj lavantaj sin. Estis trionlitro da akvo, pri kies centprocenta pureco oni kutime ne longe diskutas.

La inoj kunfrotis siajn malsekigitajn manojn kaj tuŝis per ili sian hararon. Per malgranda poŝkombilo kaj kvar movoj ili kombis sian hararon, ĝis ĝi estis glata. Kaj jam ili estis pretaj por la daŭrigo de la vojaĝo.

Tio iris tiel rapide, ke, de tiam, kiam la muchacho frapis la pordon, pasis nur du minutoj, ĝis la inoj ektrinkis kelkajn varmegajn glutojn da kafo el tasoj jam enportitaj de knabino de la ranĉo. La frapado vekis ankaŭ tiun knabinon, kaj ŝi tenis varma la kafon sur fornelo en la ardanta cindro.

Neniu meksikano faris pli da ceremonioj sur tiuj vojoj.

Kaj ni ĉiuj, aŭ niaj avoj, faris la samon, kiam ankoraŭ ne ekzistis litvagonoj en trajno, kaj kiam oni konsideris la tamburece bruantan diliĝencon kiel la plej rapidan kaj plej komfortan transportilon. Ĉar ĉaro tirata de bovoj ne estas tiel eleganta kiel elasta diliĝenco el la dua duono de la deksepa jarcento, oni ne povas atendi, ke la vojaĝantoj tiel zorgeme vestas sin kaj gladas la vestojn, kvazaŭ ili partoprenus ĉe festa vespermanĝo kun la emiro de Afganio en la senditosalonego en hotelo Ritz. Tualeto, kiun oni ne adaptas al sia ĉirkaŭo, detruas la harmonion de la vivo. Kaj por la harmonio de la aĵoj en sia ĉirkaŭo la meksikano havas tre delikatan kaj kultivitan senton.

La ĉaristoj dum veturo, kiu daŭras tri aŭ kvar semajnojn, tute ne lavas sin. Ili sin ankaŭ ne razas kaj ne tondas la hararon. Tiuj, kiuj havas indiĝenan sangon, ne havas barbon aŭ nur barbolanugon. Sed kelkaj triboj eĉ havas fortan barbokreskon. Kaj de la ĉaristoj apartenantaj al tiuj triboj, aŭ ties pragepatroj, kiuj miksiĝis kun la apartenantoj de tiaj triboj, ĉiu unuope aspektis kiel kvin kanibaloj kune, kiuj pro sia terura aspekto estis elĵetitaj el la infero de la onklino de l' diablo.

Kompreneble ĉeokaze misharmonio ĝenas tiun romantikan rabistan eksteraĵon. Kiam ili sufiĉe longe haltas en la proksimo de rivero kaj ne tro lacas, ili banas sin, kaj se ili havas eĉ pli da tempo, ili banas sin seninterrompe dum du horoj. Sed la harmonio poste baldaŭ denove ekestos. La unuan, kion la ĉaristo, kiel ĉiu meksikano, matene kaj vespere faras, antaŭ ol li enverŝas eĉ nur gluton da kafo, estas, ke li lavas al si zorgeme kaj persiste la buŝon. Kaj tiukaze, se la ĉaroj estas veturigataj, la ĉaristo unue lavas sin, antaŭ ol li ŝovas mordaĵon de la simpla manĝo en sian buŝon. Kaj se li ne trovas akvon survoje, aŭ se lia kukurba botelo, en kiu li kunportis akvon, estas eltrinkita, li simple ne manĝas, ĉar li ne povas lavi unue la manojn al si. Kvankam la lavado de la manoj estas ofte nur simbola lavado, ĉar li disponas nur pri dek gutoj da akvo por la lavado, la manoj tame nepre devas esti lavitaj, antaŭ ol li povas manĝi.

Tri minutojn post kiam oni vekis la inojn, ili sidis jam je kvarono laviĝintaj kaj je okono manĝintaj en siaj ĉaroj, kaj la kolono troviĝis sur la marŝo.

7

Intertempe dua kolono pretigis la ekmarŝon. Ĝi bezonis pli da tempo. Oni devis serĉi kaj eltrovi bovojn el aliaj kolonoj. Kaj tio estis sufiĉe komplika, ĉar la nokto estis ankoraŭ nigra kiel peĉo.

Ĉe plua kolono oni riparis radon. Ĉe alia oni devis kuraci karnovundojn de bovoj. Tria kolono post zorgema inspektado fare de ties kolonestro verŝajne ekveturos nur ĉirkaŭ tagmezo. La bovoj estis tro elĉerpitaj, tro lacigitaj, ili ne lasis peli sin al ekstaro. Sekve de sia troa laciĝo ili nokte apenaŭ paŝtis sin. La ĉaristoj alportis la maizon ĝis proksime antaŭ iliajn nazojn, por instigi ilin manĝi. Tiuj bovoj faris kvar longajn veturojn, sen tio, ke oni permesis ripozon al ili, kaj ĉiu veturo daŭris tri semajnojn. Tio estis la kolono de don Laŭreano, en kiu Andreo gvidis ĉaron.

En la frajtentrepreno de don Laŭreano la ĉaristoj kaj la bovoj devis labori eĉ pli streĉe kaj pli persiste, ĉar li ĉiam havis multe da frajtoj. Antaŭ ol granda frajto estis liverita, atendis jam nova sian eskpedadon. Sed la seninterrompa laborado de la bovoj estis daŭrigebla nur ĝis certa limo.

Se la bovoj estis tro elĉerpitaj kaj tro lacigitaj, ĉar ili ne havis feriojn sur paŝtejo, okazis, ke ili haltis sur la vojo kaj nek per la plej bona nutraĵo nek per afablaj persvadoj lasis sin instigi denove ekiri. Batoj des pli ne havis efikon.

Tre ofte la bovoj faris la samon, kion faras ankaŭ muloj.

Ili sternis sin sur la vojo, rifuzis nutraĵojn kaj mortis.

Bovoj kaj muloj trifoje aŭ kvarfoje po jaro bezonis tri aŭ kvar semajnojn da ferioj sur bona paŝtejo. Kaj ili ricevis tiujn feriojn. Bovoj kaj muloj estis multekostaj. Kaj tial la suicido de bovoj estis tre multekosta afero por la mastroj.

La ĉaristoj ricevis neniam feriojn. Ili laboris tagon post tago, je dimanĉoj kaj festtagoj, tage kaj nokte, en pluvo kaj tropika ardo, dum sabloŝtormoj kaj dum fulmotondroj, kiuj tiel sovaĝis, de tempo al tempo lasis fali sin sur la vojon. Sed ili ne memmortigis sin pro troa laciĝo. Tio estis la privilegio de bovoj kaj muloj. Pro tio ili estis ja stultaj bovoj kaj eĉ pli stultaj muloj. Kaj se ĉaristo sur la vojo efektive mortis aŭ ĉe la suprenlevado de ĉaro glitinta en truon glitis mem malsupren en ravinon kaj ĉe tio frakasiĝis, aŭ falis sub la radojn de ĉaro, tiukaze ne estis konsiderinda perdo por la entreprenisto. Ĉaristoj kostis multe malpli ol bovoj aŭ muloj. Ili kostis eĉ ne centavon da investo, kun la escepto, ke la entreprenisto por ĉaristo transprenis la ŝuldon, kiun tiu havis ĉe antaŭa mastro. Kaj tia ŝuldo estis ĉiam tre malalta kompare al la mono, kiun kostas bovo.

8

Diversaj skipoj en la veturtempoj de la ĉaroj ne estis regulitaj. La kolonestro aranĝis la veturtempojn laŭ sia plej bona juĝo.

En la varmega malalta regiono la ĉaroj veturas nur en la nokto, kaj dum la tago ripozas la bovoj. En granda varmego ili ne marŝas tiel bone aŭ ili tute laciĝas jam post du horoj. Ili estas bestoj de la mezvarmaj zonoj kaj ili restas bestoj de tiuj zonoj, ankaŭ se ili naskiĝas sur paŝtejo en la tropika regiono. Estas ne nur la varmego, kiu malpliigas la laborkapablon de la bovoj. Estas ankaŭ miloj da grandaj ĉevalmuŝoj, kiuj ĉirkaŭsvarmas la bovojn kaj elsuĉas ilian sangon. Tiuj muŝoj mordas nur dum la hela sunlumo. Tuj kiam nubo kovras la sunon, la muŝoj malaperas kiel forsorĉitaj.

En la friska alta ebenaĵo la ĉaroj estas veturigataj ankaŭ dum la tago. Ĉiu marŝo daŭras kvar ĝis ses horojn, laŭ la malfacileco de la vojo kaj laŭ la distanco de unu bona bivakejo ĝis alia. Poste oni ripozas kvar ĝis kvin horojn.

Kaj tiam oni denove ekmarŝas.

Por centkilometra vojdistanco kolono de ĉaroj bezonas kvin ĝis sep tagojn.

La frajton oni prikalkulas laŭ pezo kaj distanco. De tempo al tempo ankaŭ per la spaco, kiun ĝi okupas.

La pezunuoj estas arroba kaj quintal. Arrobahavas dek unu kilogramojn kaj duonon; quintal havas kvardek kvin kilogramojn. La frajto por arroba kaj distanco de cent kilometroj kostas kutime peson, kelkfoje tri kvaronojn de peso aŭ ofte eĉ nur duonon de peso. La pezon oni plej ofte ne pesas per pesilo, sed la kolonestro taksas ĝin. Ankaŭ la vojdistancon oni taksas. Oni ne prikalkulas ĝin per kilometroj, sed per legua, do per leŭgo. Unu leŭgo havas ĉirkaŭ kvar kilometrojn. Sed tiun ĉi leŭgon la kolonestro mezuras laŭ la tempo, kiun li bezonas por trapasi kvar kilometrojn. Kelkaj distancoj, kiujn li taksas kiel dek leŭgojn efektive havas, se oni mezuras ilin precize, nur ok kaj duonon aŭ nur sep leŭgojn, dum alia vojo, kiun li taksas kiel dek du leŭgojn efektive havas dek kvin leŭgojn. La vojdistancoj, foje iam taksitaj de ĉaristo aŭ mulisto, ne plu ŝanĝiĝis. Ili eĉ tiam ne ŝanĝiĝis dum longa tempo, se la inĝenieroj precize mezuris la vojdistancojn.

La ĉaristoj, kiuj taksis tiujn vojdistancojn, mortis antaŭ tricent jaroj. Neniu scias iliajn nomojn. Sed oni prikalkulas ankoraŭ nun ĉiujn frajtojn laŭ tiuj taksoj.

Sed kiom ajn malefika kaj primitiva tio ŝajne estas por civilizita eŭropano, lastfine ĉio ekvilibriĝas en perfekta harmonio. Ĉu estas kvin leŭgoj pli aŭ malpli, ĉu la pezo pesas duonon da kilogramo pli aŭ malpli, tion oni ne traktas tiel skrupule. La frajtentreprenisto interkonsentiĝas kun la klientoj, aŭ kiam li transprenas la frajton aŭ kiam li liveros ĝin.

„Aŭskultu, don Laŭreano, vi prikalkulis dek arrobas por la kesto, sed estas apenaŭ ok. Kiel vi tiukaze de mi povas postuli dek kvin pesojn por la frajto?“ diras la komercisto.

Al tio don Laŭreano replikas: „Don Miguel, sed tion vi devas koncedi al mi, ke la kesto estas granda kaj peza. Mi ja ne scias, kion ajn vi havas en ĝi. Dek kvin pesoj estas vere sufiĉe malkaraj. Mi ne scias, kiel mi faru tiel gajnon. La maizo pli kaj pli kostas, kaj la muchachos volas havi pli kaj pli da salajro. Vi scias bone, don Miguel, ke tio estas preskaŭ kvardek leŭgoj, sed mi prikalkulis nur tridek kvin da ili. Tamen, tiom rigora ankaŭ mi ne estas, kaj ni ja denove kune faros negocojn. Bone, pagu al mi dek tri pesojn kaj kvindek centavojn. Tion vi vere povas pagi al mi, don Miguel.“

Tiam ili interkonsentiĝis pri dek du pesoj kaj okdek centavoj, ambaŭ estis tre kontentaj, kaj ne postrestis ĉagreno pro tiu negoco.

Kiam don Miguel pagis ĉe la fervojo ekspresfrajton, li pagis precize ĝiscentave tion, kio estas skribita sur la frajtletero. La fervoja entrepreno ja ne zorgas pri tio, ĉu don Miguel restas amiko aŭ ne. Kaj la oficistoj, kiuj ne respondecis pri la frajttarifoj de la fervoja entrepreno, ne lasis tiri sin en longajn debatojn kun don Miguel. Ili havis siajn fiksitajn laborhorojn; kaj kiam tiuj jam pasis, ili iris hejmen, egale, ĉu don Miguel ricevis sian keston ĉu ne.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.