La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Don Laŭreano Figueroa estis komisionero, io tia, kia komerca agento. Li loĝis en Chiapa de Corso.
Li estis la reprezentanto de ducent aŭ eĉ tricent komercaj entreprenoj en Meksiko, Puebla, Monterrey, Usono,
Hispanio, Francio kaj en kelkaj pluaj landoj, pri kiuj li sciis nenion krom la nomo.
En lia distrikto li estis la ĝenerala agento por kudromaŝinoj, por sengrajnigaj maŝinoj por maizo, por porcelanvaroj, por gudritaj kartontegmentoj, por ondolado, petrolo, skribmaŝinoj, hispanaj pulvopafiloj ŝarĝendaj tra la tubobuŝo, florsemaĵoj, dornodrato, gazetoj, ĵurnaloj, botelbieroj, vinoj kaj cigaredoj. Li transprenis frajtojn kaj ekspedojn al ĉiuj punktoj de la terglobo, kiel legeblis sur la kapo de liaj leterfolioj. Li aĉetis kaj vendis terposedaĵojn, domojn kaj hipotekojn. Li estis pli bone konata en ĉiu urbeto de la federacia ŝtato ol la guberniestro aŭ la politikaj ĉefoj. Ekzistis en la ŝtato neniu loko kun meksikaj enloĝantoj, kie ne estis videbla en ĉiuj vendejoj, en ĉiuj fondas, en ĉiuj hoteloj kaj en ĉiuj oficejoj surmura kalendaro kun bildo de multkolora kaj mirinde bela pejzaĝo de speco, kiel oni trovas tian en Meksiko nenie. Super tiu bela pejzaĝo, graslitere presita, troviĝis lia nomo, kaj la pejzaĝo havis kadron el la presitaj nomoj de ĉiuj ĉi aĵoj, kiujn li reprezentis kiel ĝenerala agento.
Ke don Laŭreano kiel ĝenerala agento reprezentis tiom da firmaoj, oni ne rigardu kiel ridindan aferon. Se li reprezentus kiel agento nur unu grandan firmaon, li mortus pro malsato. Li estis la ĝenerala agento de mondfama pianfabriko en Nov-Jorko. Dum tri jaroj li sukcesis vendi ununuran pianon. Sed li havis, kiel li skribis al la firmao, la motivitan esperon vendi pluan pianon interne de du jaroj, ĉar novbakita geedza paro jam de monatoj intencas aĉeti iun. Kudromaŝinoj vendiĝis iom pli rapide; sed ankaŭ tiu komerco estis trista afero. Li havis grandan fidon pri bonaj negocoj kun skribmaŝinoj.
Skribmaŝinoj ĝuste komencis koniĝi ĉe la negocistoj de la federacia ŝtato, kiuj ekuzis ilin. Li amike rilatis kun la politikaj ĉefoj, kaj li esperis provizi ĉiujn oficejojn de la ŝtato per skribmaŝinoj.
Lia plej grava negoco estis kompreneble la ekspedado, la transporta entrepreno estis kvazaŭ la sekurigita ĉiutaga pano por li, la bazo de lia tuta ekonomia ekzisto.
Li havis kvardek ĉarojn, kiuj moviĝadis inter Arriaga kaj Balún-Canán. Ĉar li kaj la familio, al kiu li apartenis, estis bone konataj en la ŝtato, kaj ĉar li mem havis la reputacion esti nepre fidinda kaj honora, neniam mankis al li frajtaj komisioj. Al liaj karavanoj oni konfidis ne nur multvalorajn frajtojn kaj transportojn de mono, sed ankaŭ sole veturantajn inojn kaj unuopajn infanojn, senditajn al iuj parencoj aŭ en lernejon. Ĉie oni sciis, ke liaj ĉaristoj, kiam ili devas defendi la konfiditajn frajtajn aĵojn, riskas la propran vivon kontraŭ banditoj aŭ kontraŭ katastrofoj de la naturo.
Andreo ne rompis al si la kapon pri tio, kial oni transigis lin tiel senceremonie kaj sen demando pri lia opinio de unu mastro al la alia. Tio estus sen utilo kaj ne ŝanĝus ion je la faktoj. La mastroj inter si interŝanĝis ja ankaŭ azenojn, ĉevalojn kaj mulojn. Demandis neniu, ĉu ĉevalo volas iri al la nova mastro aŭ ne, kaj neniu deziras scii, kiel tio plaĉas al ĝi.
Andreo eĉ ne ekpensis diri ion pri tio. Ankoraŭ multe malpli envenis en lian kapon, ke li eble povus havi eĉ la rajton diri jes aŭ ne pri afero, pri kiu interkonsentiĝis jam la mastroj. Ke ekzistas homaj rajtoj aŭ io tia, li ne sciis. Li sciis nur tion, kaj tion li sciis ekde la infaneco: peono devas obei. Kie en la tuta mondo oni permesas al soldato diri ion kontraŭ tio, se la superulo sendas lin en militaj aŭ pacaj tempoj en marĉon, kie povos okazi, ke li sinkos kaj mortaĉos?
Obeo estas la unua devo de soldato; kaj des pli la obeo estas la unua kaj plej grava devo de peono. La soldaton oni sendas al Flandrio ĉu plaĉas al li ĉu ne; kaj liaj mastroj lin interŝanĝas. Hodiaŭ li batalas kaj sangas por la bonfarto de la angloj, morgaŭ por la rajto de la francoj provizi la mondon per komplezemaj inoj, kaj postmorgaŭ li batalas por la demokratio de ĉiuj landoj kaj por la rajto pri memdecido de la malgrandaj nacioj, kiuj havas koruptitan propran lingvon kaj nekoruptitan ambicion fare de siaj profitavidaj kapitalistoj. Se la obeo de la proletoj ekŝanceliĝas, ektremas la fundamentoj de la ŝtato kaj la ribelo kaŭriĝas por eksalto. Ĉiuj leĝoj de la naturo ekribelus kaj konfuziĝus, se bienulo, kiam ajn, subite havus la ideon demandi peonon: 'Hijito mío, cómo te gusta, kiel tio plaĉas al vi, filĉjo mia?'
Andreo ankaŭ neniam atendis de lia patrono, ke tiu demandos lian opinion. Li faris, kion oni ordonis al li. Ne pli kaj ne malpli. Li povus rifuzi, se lia mastro ordonus al li pendumi sin je la plej proksima arbo; ĉar tio estus kontraŭ la leĝoj de la eklezio. Male al tio ne estis kontraŭ la leĝoj de la eklezio, se oni ordonis al li, ke li toleru sian skurĝadon aŭ lasu enfermi siajn manojn kaj piedojn kun kurbigita korpo en la aperturoj de forta duparta tabulo, el kiu li ne povas liberiĝi plu. La eklezio instruis lin, ke tie, kie ne estas obeo al la mastro, de Dio destinita al li, ankaŭ ne atendeblas la obeo al Dio kaj al Sankta Patro. Nur se la obeo sur ĉiuj vojoj estas sekurigita kaj tre bone sekurigita, la obeo estas sekurigita ankaŭ al Dio kaj al la eklezio. Tion oni tuj de la komenco devas meti en la sangon.
Kio eble vere tuŝis la knabon Andreo ĉe la tuta komerco, estis nur tio, ke oni transigis lin el vivo, al kiu li kutimiĝis, en vivon novan. Se oni ĵetas iun kontraŭ ties volo el malnova kutimo en novan, tio estas plej ofte doloriga.
Jam dum la vojaĝo al la loĝejo de don Leonardo Andreo rimarkis, ke estas multe pli agrable servi por la nova mastro ol por la antaŭa.
Don Laŭreano sciis nenion pri la intima vivo de bieno. Li sciis, ke bieno havas peonojn; sed li ne sciis, kia severa disciplino, ja tiraneco, regas en la bienoj. Kiam li foje pro negocoj estis gasto sur bieno, li ne ricevis la okazon ĵeti pli proksiman rigardon al la efektivaj rilatoj de la proletaro en bieno. Li ankaŭ ne interesiĝis pri tio. Ne estis lia afero tie fari studojn. Li volis fari negocojn kaj volis havi la bienulon kiel daŭran amikon.
Don Laŭreano estis negocisto. Kaj li traktis ĉiujn siajn ĉaristojn kaj muchachos laŭ la ora principo de ĉiuj bonaj negocistoj: Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu! Pro riĉa sperto li sciis, ke tia principo, se ĉiuj negocistoj konsideras ĝin, estas tre favora al ĉiu negoco, komerco kaj trafiko. Estas vere, ke ĉiuj liaj laboristoj vivis simplan kaj severan vivon. Sed, se ili komparis sian vivon kun tiu de la peonoj kaj kun tiu de multaj aliaj proletoj, ĝi ŝajnis al ili eltenebla. Laborilforĝisto en fabriko en Dayton, kiu perlaboras tridek dolarojn ĉiumonate, kaj ĉeokaze aŭdas ion pri laboristo de tekstila fabriko en Gastono, ekzemple, ke tiu perlaboras nur dek unu dolarojn ĉiumonate, koncedas: „Damne, mi ja ankoraŭ iel sukcese baraktas min tra la vivo, sufiĉe aĉe traktate kaj ĉasate, kun miaj kvar infanoj; sed rigardu tiun bedaŭrindan son ofa gun en Gaston kun siaj dek unu arĝentotaleroj dum ĉiu semajno kaj kun ok infanoj sur la nuko. Ĉe la ĉielaj trombonistoj, mi tamen ne volus esti en lia felo, kiom mi kontentas, ke mi havas tridek pesojn en ĉiu semajno. Ĝi ne sufiĉas por vivi kaj ne por morti, tio estas ĝusta, sed kiel la povra hundeto en Gaston kun siaj nuraj dek unu arĝenteroj tion eltenas, tio estas por mi la plej granda mondomiraklo sur la tuta terglobo.“
La homoj, kiuj laboris ĉe sinjoro Laŭreano, estis liberaj viroj. Kiam ili kun la ĉaro alvenis en la korto de sia mastro, ili povis diri: „Aŭskultu, patrono, mi volas foriri, mi volas serĉi ion alian.“ Tiukaze, se li estis bona kaj fidinda ĉaristo, don Laŭreano diris: „Kial vi volas foriri, Juliano? Vi estas nun jam kvar jarojn ĉe mi. Ni ĉiam bone akordiĝis. Bueno, mi donas al vi duonon de realo pli ĉiutage.“
La ĉaristo eble restis kaj ricevis duonon de realo pli ĉiutage kaj estis kontenta. Aŭ li ne restis kaj iris sian vojon. Don Laŭreano ne devigis lin resti, kiam li nepre volis foriri. La viro estis libera.
Kompreneble li tre rapide lernis, multe pli rapide ol li antaŭe supozis, ke la libero, rigardata pli severe kaj ĉe taglumo, havas tre malmulte da libero je si, ĉar li trovis entrepreniston, kiu malpli pagas al li, kiu pli rigore laborigas lin, kaj kiu lin traktas hontinde. Sed ĉar ne satigus lin la plenigo de la stomako per pluveroj gutantaj al li en la vaste malfermitan buŝon, li devis servi al la mastro, kiu promesis monon al li por lia laboro, por ke li povu povi aĉeti tortiljojn kaj fazeolojn. Per tiu ĉirkaŭvojo la libera ĉaristo lernis la saĝon, ke libero kaj la libera elekto de la loĝloko estas belaj vortoj, kreitaj por agrable vuali la nudan fasadon de krudaj ekonomiaj faktoj.
Tiel montriĝis, ke tiukaze, se oni sekvis la aferojn kaj rilatojn ĝis la sobra finrezulto, la liberaj ĉaristoj ĉe sia mastro same tiel fidele kaj fidinde eltenis, kiel devis fari tion la peonoj ĉe sia bienulo. La ĉaristoj sciis, ke ili estas liberaj viroj, kiuj povas foriri kiam kaj kien ili volas. La peonoj sciis, ke ili ne estas liberaj viroj kaj ne havas la rajton foriri, kiam kaj kien ili volas. Sed, se oni metis la finpunkton al la konstato pri iliaj ekonomiaj kondiĉoj, sub kiuj ili devas vivi, montriĝis, ke ambaŭ kaptiĝis en la sama marĉo. Nur, ke la marĉo de unu el ambaŭ grupoj ne havas la nomon de la marĉo de la alia grupo.
La bienposedantoj faris pli grandan profiton, se ili daŭrigis la peonan sistemon, kaj la ceteraj mastroj faris pli da mono, se ili laborigis liberajn virojn por si.
La mallibera peono faris nur tion, kion oni ordonis al li.
Li transcedis la pensadon al sia patrono, kaj per tio li transigis al sia patrono ĉian respondecon por la rezulto de la ordonoj.
La libera ĉaristo devis mem pensi kaj devis mem transpreni la respondecon por tio, kion li faras. Se li farus strikte nur tion, kion oni ordonis al li, se li de unu kilometro de la vojo ĝis la alia ne mem pripensus, kiel li plej bone kaj plej rapide antaŭenvenu kun sia ĉaro, atingus ĉaro kun frajtaĵoj la cellokon neniam.
Bieno en la stato, en kiu ĝi troviĝas jam dum kvarcent jaroj, povas ekzisti nur helpe de la peonoj. Ekspedada entrepreno povas prosperi nur kun laboristoj, kiujn oni persvadas, ke ili estas liberaj. Sistemo kun liberaj laboristoj, kie oni povas ŝarĝi la liberajn laboristojn per respondeco, kaj kie la mastro prenas al si la rajton respondecigi la laboriston je la salajro per dekalkuloj kaj punoj, se la laboristo eraras kiel respondeculo, estas pli favora por la profito ol la peona sistemo. Jen la sola kaŭzo, kial oni forigis la sklavecon surtere. Reformuloj kaj filantropoj ĉiam malfruas jarcenton. Ili atingas ĉiam nur tion, kio estas favora al progresinta kapitalisma ekonomio. Ne pli. Tiel, kiel respublika regadosistemo sekuras kontraŭ la atakoj de la monarkistoj nur tiukaze, se ĝi ebligas atingi ankoraŭ pliajn celojn en la ĝenerala ekonomia vivo kaj se ĝi promesas pli grandajn profitojn ol la monarkia sistemo. Teorioj kaj idealoj, kiuj celas la socian vivon de la homoj, havas la eblecon de realiĝo nur en tiu kazo, se ili garantias pli grandan sekurecon por la ĉiutaga pano. Ĉiuj ceteraj ideoj, ankaŭ se ili aspektas kiom ajn belaj, devas resti en libroj, broŝuroj kaj flugfolioj. En kunvenoj ili kapablas veki flamiĝantan entuziasmon, sed la sobra grizo de la morgaŭa mateno sufokas ankaŭ la plej grandan entuziasmon de tiuj, kiuj volas satmanĝi kaj kiuj devas satmanĝi, por ke ili plu povu vivi.
Andreo rajdis apud don Laŭreano sur la vojo. La Providencia, kie ili tranoktis, troviĝis jam malantaŭ ili.
„Do, vi ankoraŭ ne laboris kun bovoj, Andreo?“ demandis don Laŭreano, ekbruligante cigaredon kaj prezentante al la knabo la cigaredopaketon, por ke li eltiru unu el la cigaredoj.
„Ne, patrono. Don Leonardo ne havas bovojn kaj ankaŭ ne ĉarojn. Ĉaroj ne povas veturi sur la vojoj de Tenejapa ĝis Jovel kaj sur la vojoj ĝis Simojovel kaj supren ĝis Bilja. La vojoj estas tro malvastaj, tro ŝlimaj, tro montecaj kaj ofte tro plenaj de ŝtonoj. Tie ni uzis nur transportmulojn, kaj eĉ muloj ne uzeblis sur multaj vojoj, ĉar ili forrompiĝas kaj glitas en abismojn. Tie ni nur portistojn uzis sukcese.“
„Mi konas kelkajn vojojn tie supre“, diris don Laŭrerano, „ofte mi estis tie pro negocoj. Tutajn mejlojn oni devas gvidi surpiede la ĉevalon, se oni ne volas perdi ĝin kaj rompi la nukon al si. Ĉu ankaŭ sur la bieno ne estis bovoj?“
„Nur en gregoj, sinjoro, por vendo. Kaj oni pelis ilin kiel liberajn gregojn supren al Juan Bautista kaj Frontera, kiam la patrono sendis ilin sur la foirojn en Tabasko.“
„Nu, ne gravas, muchacho“, diris don Laŭreano. „Tion vi baldaŭ lernos. Tio ne estas komplika. Ŝajnas al mi, ke vi estas prudenta kaj lernema. Vi baldaŭ lernos, kiel oni aljugigas kaj jungas la bovojn. Kaj se vi dum certa tempo veturos en la ĉarokaravano kun miaj spertaj ĉaristoj, vi baldaŭ lernos scii la vojon kaj ĉiujn artifikojn.“
„Certe, patrono.“
„La laboro ne estas tiom fortostreĉiga, kiel ŝajnas, knabo“, instruis lin la mastro. „Se la frajto estas ŝarĝita, vi preskaŭ ne havas laboron. La bestoj konas la vojon pli bone ol la muchachos. Ili iras eĉ en la plej nigra nokto sen gvidado. Kompreneble, tie, kie la vojoj estas aĉaj, iam kaj tiam estas multe da laboro. Jen via interveno necesas. Jen vi devas ĵeti vian pezon sur la spokojn de la ĉarradoj. Kaj kelkfoje oni devas levi ĉaron el truo, ŝtonojn kaj palisojn oni devas ŝtopi en la kavojn por ebenigi la vojon. Se vi bone atentas, kaj ne dormas sidante, vi nur tre malofte havos rompitan radakson. Ankaŭ tio rezultigus laboron. Sed tio tiam estus via propra kulpo. Estus puno por vi, ĉar vi dormis kaj ne atentis.“
„Mi certe bone atentos.“
„Mi estas certa, ke la laboro tre plaĉos al vi. Vi koniĝos al multaj vojoj, vidos multajn lokojn kaj urbojn. Vi ofte malsupreniros ĝis la fervojo kaj ĉiam havos compañeros, kamaradojn kaj akompanantojn. De tempo al tempo vi havos familiojn en la ĉaro. Tiam vi jam foje rikoltos duonon de peso kiel trinkmonon, se vi estos afabla al la homoj kaj montriĝos servema. Mi havas nenion kontraŭ tio, se miaj muchachos ĉeokaze kunprenas kroman frajtpaketon de unu loko al alia aŭ permesas al vojaĝanto sursidi dum vojtago. La dudek aŭ tridek centavoj, pagataj por tio, estas por vi. Tion mi ne kalkulas tiom severe.“
„Muchas, gracias, señjor, mi tre dankas al vi, sinjoro.“
„Jes, sed nun pri la salajro, Andreo . Tion ni prefere tuj klarigu inter ni, por ke ni sciu, kie ni staras. Kiom pagis don Leonardo al vi por ĉiu tago?“
„Don Leonardo al mi ne pagis salajron“, diris la knabo laŭvere.
„Tio ne eblas ĉe mi“, klarigis don Laŭreano. „Ĉiu, kiu faras sian laboron, valoras sian salajron. Tio estas mia devizo. Por mi neniu laboras senpage. Ĉiun laboron mi pagas. Ĉe mi ne estas peonoj kaj sklavoj. Ankaŭ laboristo deziras vivi kaj celas prosperon. Mi havis karavanestron, encargado, kiu laboris dek ok jarojn por mi. Nun li havas belan vendejeton en Suchiapa. Kaj aliulo, laborinta ĉe mi dek kvin jarojn, posedas nun tre belan ranchito, ranĉeton en Alcala. Tiuj homoj ne drinkis, bone laboris kaj ĉiam ŝparis sian monon. Mi volas, ke miaj muchachos prosperu kaj ne laboru dum la tuta vivo por fremdaj homoj. Anastasio, kiu havas la vendejon en Suchiapa, ricevas la tutan stokon de la varoj, kiujn li vendas en sia vendejo, de mi je kredito. Kaj li pagas ĉiam ĝustatempe. Muchachos, laborintaj kaj servintaj honeste kaj fidinde al mi, trovas ĉe mi dum sia tuta vivo helpon kaj subtenon. Mi forgesas neniun el miaj viroj.“
Ĉio estis tute prava, kion don Laŭreano diris. Neniu vorto estis troigita. Kiam la viroj tro maljuniĝis, por esti bonaj ĉaristoj – ĉar la vivo de ĉaristo estas fortoraba, kiel Andreo baldaŭ estis ekscionta, – don Laŭreano helpis al ili fondi iun malgrandan vendejon. Ili tiam estis liaj plej bonaj klientoj kaj servis al li samtempe kiel subagentoj en la distriktoj, kie ili establis sin. Kaj ili bonege servis al li kiel informantoj pri aliaj komercistoj en la proksimo kaj donis bonajn konsilojn pri novaj terposedantoj kaj pri ties bezono je maŝinoj kaj varoj. Li bone sciis, kiel organizi kaj plivastigi siajn negocojn.
„Kiel mi jam diris, por mi neniu senpage devas labori. Mi jam pensis pri via salajro. Mi donas al vi ĉiutage unu realon kaj du realtrionojn, do dudek centavojn. Tio faras ses pesojn dum monato. Tio estas bona salajro.“
„Muchas gracias, patrono.“ Por Andreo la salajro certe estis tre bona; ĉar li ricevis ĝis tiam neniun salajron.
Ses pesoj, mezuritaj je liaj bezonoj, estis tre granda sumo.
„Kompreneble vi havas ŝuldon, Andreo, kiun vi antaŭe devos partopagi al mi.“
„Kiun ŝuldon, patrono?“ demandis Andreo. „Mi aĉetis nenion.“
„Tio estas prava, muchacho, vi aĉetis nenion. Sed mi devas diri al vi, ke don Leonardo ĉe la kartoludo malgajnis al mi dudek kvin pesojn. Kaj tiujn dudek kvin pesojn nature vi devas pagi.“
„Jes, sinjoro.“
„Tio faras ― atendu momenton.“ Don Laŭreano kalkuladis mallaŭte murmurante. „Jes, tio estas dudek centavoj por peso, tio estas kvin... kaj en dudek kvin pesoj... tio estas cent dudek kvin. Tio estas do cent dudek kvin tagoj. Tio estas do cent dudek kvin tagoj, kiujn vi devos labori antaŭ ol mi povos pagi al vi la salajron in efectivo, do kontante. Kompreneble, mi ne estas tirano. Se vi bezonas ion, diru tion al mi, kaj mi donas al vi antaŭpagon, tri aŭ kvin pesojn, kiujn ni poste dekalkulos de via konta bonhavo.“
„Jes, sinjoro.“
„Tion vi ja komprenas, Andreo, ĉu?“
„Jes, sinjoro.“
„Sekve ni interkonsentiĝis?“
„Jes, sinjoro.“
„Kompreneble vi ricevas la manĝon. Vi ĉiuj ricevas por la vojo viajn porciojn el faboj, salo, sukero, kafo, rizo, sekigitaj fiŝoj, sekigita viando, de tempo al tempo krome ladujeton kun sardinoj, kaj vi ricevas la monon por la manĝoj kaj trinkaĵoj, por ke vi povu aĉeti tortiljojn sur la vojo. De miaj ĉaristoj ankoraŭ neniam iu malsatmortis. Kaj se ili ne disipis la monon por tekiloj kaj komitekoj, ili ĉiam ŝparis sian monon kaj tiel plibonigis sian staton en la mondo.“
„Jes, sinjoro.“
„Tio estu kompreneble klara al vi, ke vi ne rajtas forkuri ĝis via kulpo da dudek kvin pesoj estos plene pagita, kaj se vi ricevis de mi antaŭpagon, tio kompreneble ankaŭ estas ŝuldo, kiun vi devos repagi, antaŭ ol vi povus pensi pri tio serĉi alian patronon aŭ eĉ forkuri al Gvatemalio. Tie en Gvatemalio la muchachos vivas ja multe pli aĉe ol nur mizere. Ja ne pensu tion vera, se ekzemple vagabondantaj muchachos en Arriaga volos rakonti al vi, ke oni multe perlaboras sur la plantejoj en Gvatemalio. Tio estas malicaj mensogoj de la vagabondoj, kiuj ĉirkaŭvagas en Arriaga, Tonalá kaj en Tapachula. Restu en via patrolando, Andreo, servu al via mastro fidele kaj lojale, tiel nenio mankos al vi. Lapatria, tu paispropio, en la propra lando estas ĉiam plej bona kaj sekura en la vivo, tie vi estas inter viaj homoj kaj neniam malsatmortos. Mi estas plene konvinkita, nun rigardante vin, ke vi estos bona kaj fidela ĉaristo.“
„Mi tre klopodos, patrono.“
„Tion mi vere esperas, Andreo. Kiel ĉaristo vi havos tre respondecan laboron. Se eble eĉ okazos, ke varoj el via ĉaro perdiĝos, ke oni ŝtelos ilin de vi, aŭ ke ili forbrulos, aŭ, ke ili falos en abismojn, vi kompreneble devos anstataŭi ĉion. Tion mi tiam devus dekalkuli de via salajro, kaj vi havus ŝuldon ĉe mi. Sed, se vi bone atentos, io tia ne povos okazi.“
„Mi bone atentos, patrono, ke neniu varo perdiĝu.“
„Tion mi scias, vi estas fidinda knabo, Andreo.“
Ili ankoraŭ dum iom da tempo trotante rajdis. Tiam don Laŭreano forĵetis la cigaredostumpon kaj diris: „Nun ni iom galopos, por ke ni progresu antaŭen.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.