La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

1

En Chilón Don Leonardo aĉetis tre malmultekoste tridek mulojn de bienulo, kiu nepre bezonis monon. Li lasis peli la mulojn de la akompananto Andreo al Tenejapa, kie li zorgis pri ilia intensa flegado, por ke ili havu plaĉan aspekton.

Li faris enketon, kiom kostas flegataj muloj, kaj li aŭdis, ke oni momente pagas la plej bonajn prezojn en La Concordia, kie kelkaj posedantoj de kafplantejoj intencis aĉeti plurajn centojn de muloj.

Eksciinte post pliaj enketoj, ke tiu informo estas vera, li tuj decidis konduki la mulojn al La Concordia.

Li prenis sian plej bonan ĉevalon kaj ekrajdis jam pli frue, por intertrakti la negocon. La mulojn Andreo devis postkonduki, ricevinte ankoraŭ kelkajn helpantojn, ĉar ĉe tia longa vojaĝo tridek muloj ne povas marŝi la saman troton kiel sola bona ĉevalo, sur kiu sidas lerta rajdanto.

Don Leonardo vendis la mulojn du tagojn pli frue ol ili alvenis. La aĉetinto kaj la vendinto estis kontentaj pri la negoco. Don Leonardo abunde enspezis, kaj la planteja posedanto akiris la mulojn multe pli malkare ol li supozis.

Se li estus devinta aĉeti la mulojn en Tabasko, la prezo pliiĝus ankoraŭfoje je duono.

2

En La Concordia ĉeestis tre multaj homoj en tiu semajno, ĉar baldaŭ okazos festo, kune kun feria, kun kermeso.

Tie estis ĉevalkomercistoj, brutkomercistoj, azenkomercistoj de Comitán; agentoj, kiuj varbis indiĝenajn laboristojn el la sendependaj vilaĝoj por la kafo- kaj kakaoplantejoj; aĉetistoj de kafo, maizo aŭ ligno; agentoj de maŝinoj, agentoj de feraĵoj kaj laboriloj por la agrokulturo, aĉetistoj de terposedaĵo, komercistoj de ŝtofoj kaj de artikloj por la ĉiutaga bezono. Ĉiuj ĉi homoj havis multe da mono ĉe si, por validigi la kontraktojn. Tiuj homoj enspezis multe da mono, kaj ĉiuj esperis enspezi eĉ multe pli da mono ol kutime.

La vesperoj estis tre longaj. Oni sufiĉe trinkis. Kaj ĉar la homoj ne sciis, kiel pasigi la tempon dum la vesperoj aŭ kion fari, se ili ne interparolis pri negocoj, ili pasie ludis.

Vendinte siajn mulojn, don Leonardo ne tuj reveturis. Per la enspezita mono li uzis la okazon por novaj negocoj kaj por enspezi multe da mono aldone. Sed li finis siajn negocojn same tiom malofte per rapida kontrakto, kiom ĉiuj ceteraj homoj. La viroj ne rapidis, ĉar ili havis sufiĉe da tempo, kaj ĉiu esperis eĉ pli bonajn okazojn kaj eĉ pli bonajn ofertojn.

Kaj ankaŭ don Leonardo ne sciis, kion fari dum la vesperoj. Tial estis do tute normala, ke li sidiĝis kun grupo da viroj kaj ludis, tiel, kiel faris tion ankaŭ ĉiuj aliaj.

El la caballeros, kun kiuj li ludis, li konis ĉiun. Ili ĉiuj, ankaŭ li mem, estis honestaj kaj fidindaj ludantoj, dume ili ĉiuj, inkluzive de li mem, en negocoj sufiĉe ofte provis trompi la kontraŭulojn per ĉiuj eblaj artifikoj. Sed ĉe ludo oni devas esti honesta, tio postulas la honoro de caballero. En negocoj neniu estas tiom akurata, kaj tamen ĉiu restas honorulo. La grupo ludis Siete y Medio.

Tio estas tre rapida ludo. Ĝis frumatene je la dua don Leonardo forludis la tutan monon ricevintan por la muloj. Sed li daŭrigis la ludadon. Li jam ne havis eĉ unusolan peson por povi ludi plu per ĝi, kun la espero regajni sian monon. Kaj ĉe la ludado neniu caballero pruntedonas monon. Tio estis malnova, bone elprovita leĝo.

En La Concordia la viroj ludis en granda ĉambro de la domo de civitano, kiun ili konis. Ĉiuj mastroj havis siajn servoknabojn, siajn servistojn, ĉe si.

Tiuj muchachos estis ĉiam ĉe siaj mastroj. Ĉi tie la knaboj proksime kuŝis dormante sur siaj matoj. Kelkaj dormis en la portiko, aliaj dormis en angulo de la ĉambro, en kiu ludis la mastroj. Tio tute ne ĝenis la sinjorojn.

De tempo al tempo mastro per piedo puŝis tiun aŭ tiun el la servoknaboj: „Hola, Lazaro, eksaltu, kuru transen kaj frapu la pordon de la kantino, jen dek du realoj por nova litro da comitecoañejo. Nu, ek do, saltu jam, ne hezitu. Niaj gorĝoj estas sekaj.“


Rimarkoj: caballero = sinjoro, ĝentlemano, kavaliro

3

Ĉifoje estis ne Lazaro, sed Andreo, kiun puŝis unu el la sinjoroj per piedo. Ĉe tiaj kunvenoj la servoknaboj estis la socia komuna proprieto de ĉiuj ĉeestantaj sinjoroj. Tial neniu atentis, kiu alvokis kies servoknabon kaj forsendis lin kun komisio.

Andreo revenis kun la komitekobotelo kaj starigis ĝin sur la tablon.

„Jen, trinku plengorĝon, muchacho“, diris don Laŭreano, kiu estis sendinta la knabon. Li plenigis glason kaj ŝovis ĝin al Andreo. Tiu eltrinkis ĝin per unu fojo. Tiam li prenis per dentpikilo al si peceton de la distranĉita fromaĝo sur la telero.

La rilato de mastro al sia servoknabo en Meksiko ne estas tiel, kiel tiu inter mastro kaj sklavo. Precipe dum vojaĝo la mastro ne estas tro fiera trinki el la sama botelo kiel lia servoknabo, tute egale, ĉu ĝi entenas akvon, kafon, brandon, aŭ sodotrinkaĵon. Kaj pri la manĝo validas la samo. Kiam la vetero estas tre frida, la mastro, kunruliĝante envolvas sin en kovrilon tuj apud sia servoknabo, por ke ili reciproke tenu sin varmaj. La mastro dividas sian meleagron sufiĉe honeste kun sia servoknabo; kaj tiu detiras per la fingroj de la maizkaĉa bulo aŭ de la viandopeco tiom, kiom li pensas bezoni por satiĝi. Sed li neniam tuŝas la manĝon de la mastro, eĉ ne kiam li malsatmortus, se la mastro ne manĝas samtempe aŭ jam manĝis. Sed, kvankam la muchacho trinkis el la sama botelo kiel la mastro, tiu ne havas ian skrupulon, tuj poste piedbati la servoknabon, se tiu ne sufiĉe rapide suprensaltas por kapti fortrotantan ĉevalon, antaŭ ol ĝi estas tro malproksima. Andreo intencis ree kaŭri en sia angulo, kiam don Leonardo rimarkis lin.

„Atentu, don Laŭreano“, tuj diris don Leonardo, „mi vetas kun vi pri mia muchacho, kiom vi donus por li?“

Don Laŭreano havis la ludobankon.

Li rigardis supren, kontrolis la knabon Andreo per rapida rigardo de supre ĝis piede, tiel, kiel oni kontrolas ĉevalon, kies aĉeton oni devas decidi en la sama momento.

„Ĉu li parolas la kastilian aŭ nur idiomon?“ demandis don Laŭreano, dum li miksis la ludokartojn.

„Li parolas ambaŭ lingvojn, kaj li scipovas iom legi kaj skribi“, respondis don Leonardo.

„Dudek kvin pesojn“, don Laŭreano diris per konciza voĉo, kiu klare aludis, ke tio estas la maksimuma sumo, kiun li pretus doni por li.

„Aceptado, akceptite“, respondis don Leonardo.

La kartoj falis, kaj don Leonardo malgajnis la ludon.

Li tiris la revolveron el la zono kaj pesis ĝin en la mano.

Ie aliloke la ludantoj suprensaltus, por deteni don Leonardo de hasta suicido. Sed kvankam ĉiu el la sinjoroj vidis la movon, neniu faris mienon kvazaŭ li estas kaptonta la brakon de sinjoro Leonardo.

Ĉiu estis sufiĉe filozofiema, por diri al si: 'Se li volas mortpafi sin, tiukaze estas lia afero, tio tute ne koncernas nin. Ni zorgos pri lia deca enterigo, ĉar tio estas nia devo kiel caballeros kaj amikoj. '

Sed la sinjoroj estis tro bonaj meksikanoj, por ne scii, ke neniu tiel rapide pafmortigas sin. Se li ankoraŭ ne forludis sian ranĉon, sian domon kaj la domon de sia bopatro kaj krome ankoraŭ sian plej bonan ĉevalon, ne ekzistas danĝero de suicido. Meksiko estas tro bela por tio, kaj ĉu oni havos en dua vivo la bonŝancon denove surteriĝi en Meksiko, neniukaze estas certa. Tial estas pli bone, se oni konservas tion, kion oni havas, krome oni ne tentu la diojn.

Don Leonardo karesis sian revolveron, kaj tiam li metis lin antaŭ don Laŭreanon.

Don Laŭreano interrompis la miksadon de la kartoj, demetis ilin kaj rigardis la revolveron, kiel oni rigardas artverkon. Li pesis ĝin, svingadis ĝin, rigardis en la tubon, kontrolis la mekanismon kaj diris: „Kalibro 38. Bueno, muy bueno. All right, kvindek pesojn.“

Unu el la kunludantoj vokis: „Mi donas sesdek por ĝi.“

„Tion ankaŭ mi donas“, don Leonardo diris senemocie.

„Ĉu iu proponas pli?“ li demandis ĉirkaurigardante.

Neniu proponis pli.

„Bone, sesdek pesojn“, don Laŭreano kapjesis al don Leonardo.

„Aceptado“, respondis don Leonardo.

„Ĉu vi riskas la sesdek pesojn, aŭ ĉu vi malpliigas la sumon, don Leonardo?“ demandis don Laŭreano.

„Mi volas vidi la unuan karton, poste mi decidos.“

„Bueno, kiel vi volas, amigo.“

Don Leonardo levis la donitan karton. Estis sepo. Li diris:

„Mi ludos pri la sesdek pesoj.“

„Bone“, respondis don Laŭreano. „Otra, plian karton, aŭ sufiĉas al vi?“

Don Leonardo dum momento pripensis la aferon. La sepo estis tiel favora, ke estus sen senco postuli plian karton.

Se li malgajnus la revolveron, restus al li nur la selo, kaj poste nur la ĉevalo. Tiukaze li devus rajdi returne sur prunteprenita ĉevalo, kaj tio estas por caballero preskaŭ tiom hontiga kiel devi migri piede, kiel indiĝeno.

Meksikana caballero iras piede nur tiukaze, se lia ĉevalo sub li renversiĝis. Piede iri, kie eblas rajdi, eĉ se estus tre klopodige kaj daŭre danĝere por la besto kaj la rajdanto, tion faras nur usonaj esplorvojaĝantoj. Kaj tial ili ne estas tre estimataj de meksikaj sinjoroj, ankaŭ se tiuj esplorvojaĝantoj sian nomon konigis per siaj libroj en la tuta civilizita mondo.

Don Leonardo meditis ankoraŭ momenton, dume li tiel trapenetre kaj intense rigardis la karton, detiritan jam duone de la kartostako de don Laŭreano, kvazaŭ li esperus vidi ĝian valoron sur la kovroflanko.

Li decidis diri: 'Sufiĉas, gracias. ' Sed tute kontraŭvole, li elpuŝis la vortojn: „Otra, unu plian.“

Oni donis al li la karton. Li tenis ĝin dum momento tiel, kiel li ricevis ĝin, kun la bildo sur la suba flanko, kvazaŭ li timus vidi la karton. Ĉiuj ludantoj rigardis lin, por povi ĝui tute lian streĉitecon. Ludoj estas ja nur pro tio tiel interesaj, ĉar oni ĉiam travivas du streĉiĝojn, la propran kaj tiun de la kunludantoj.

Don Leonardo memgarde turnis la karton. Ĉiuj kunludantoj ja nun jam sciis, ke lia unua karto devas esti seso aŭ sepo. Se li havus malpli, li ne hezitus postuli novan karton.

Li vidis, ke li ricevis reĝon.

Malkovrante li metis ambaŭ kartojn sur la tablon kaj diris laŭte elspire: „Siete y Medio, caballeros, sep kaj duonon, sinjoroj.“

Trankvile, kvazaŭ alia ludofino tute ne eblus, li prenis sian revolveron kaj remetis ĝin en sian pistolan zonon. Li rastis kelkajn centojn da pesoj, kaj krome li gajnis la bankon. Kiu tenas la bankon, tiu ricevas la avantaĝon pri duono de ludpunkto, kiun li havas pli ol la aliaj kunludantoj.

4

La ludado estis daŭrigata.

La sekvan tagon posttagmeze je la kvina la sinjoroj deklaris, ke nun la tri lastaj ludoj estas disdonataj, kaj ke poste neniu plu rajtos postuli aŭ akcepti revanĉon. Pri tio la sinjoroj interkonsentiĝis, ĉar ili nun ĉiuj tiom lacis, ke ili apenaŭ kapablis plu teni la kartojn kaj jam komencis nombri malĝuste.

Don Leonardo jam regajnis la tutan monon kaj ĉirkaŭ dumil pesojn kaj kelkajn centojn aldone.

Ĉe proksimuma interkalkulado de la gajnitaj kaj malgajnitaj sumoj evidentiĝis, ke neniu el la sinjoroj suferis tro grandajn perdojn. El la du aŭ tri mil pesoj, kiujn tiu aŭ tiu malgajnis, oni ne faris tragedion. La sinjoroj, kiuj malgajnis, jam en duondormo kalkulis, kiom ili devus pliigi la prezojn de la vendendaj varoj por ekvilibrigi la ludoperdon. Se oni faras la finkalkulon, kutime montriĝas, ke estas malofte la ludantoj, kiuj pagas la perdon. Iu, kiu tute ne partoprenis la ludadon, pagas per sia sango.

5

La viroj, duone ŝanceliĝante, ekstaris kaj paŝis en la portikon. La servoknaboj, kiuj ĉi tie senokupe sidadis kaj atendis, alsaltis kaj elportis la ĉambroseĝojn de tie, kie la sinjoroj ludis, eksteren en la halon. La viroj sinkis lacaj sur la seĝojn. Kelkaj iom dormis, aliaj interparolis pri dormemigaj banalaĵoj, pli por resti maldormaj, ol por interparoli serioze. Tridek minutojn post tio la dommastro alvokis la virojn, ke ili bonvolu veni al la comedor, en la manĝoĉambron.

Post la vespermanĝo la viroj ekstaris, etendiĝis, kaj ekpaŝis al la stratoj, por vidi, kio okazis intertempe en la mondo: ĉu la negocoj estas pli proksimaj al kontrakto, kaj kiun oni povus renkonti, kun kiu interparoli.

Don Laŭreano foriris kun don Leonardo. Ambaŭ loĝis en la sama gastejo.

Kiam ili eliris tra pordego, tie staris Andreo, kiu apogis sin al angulfosto, interbabilante kun alia servoknabo, kiu same atendis sian sinjoron.

Don Laŭreano tuŝetis ŝultron de Andreo kaj diris: „Kiel vi nomiĝas, hijito, fileto mia?“

„Andreo Ugalde, su servidor, je via servo, señor“, respondis la knabo.

„Do, Andreo“, diris don Laŭreano. „Ĉu vi jam iam laboris kun bovoj?“

„No, señor“, rediris la knabo.

„Tio ne estas tiom malfacila“, daŭrigis don Laŭreano.

„Tion vi lernos baldaŭ. Vi estas forta junulo kaj havas tre prudentan vizaĝon. Mi pensas, ke vi havos sukceson ĉe mi. Tion ni baldaŭ vidos. Vi scias kompreneble, ke vi nun estas mia muchacho.“

Andreo rigardis don Leonardon kaj diris: „Kun via tre afabla permeso, patrono, sed mi apartenas al don Leonardo.“

Don Laŭreano turnis la kapon, rigardis al don Leonardo kaj diris: „Don Leonardo, ĉu vi ne diris al li, ke li nun estas ĉe mi?“

Pro tiu demando don Leonardo memoris kiel en sonĝo, ke li vetis la knabon kaj malgajnis lin. Kiam li riskis la revolveron kaj poste regajnis ĝin, li tre rapide reprenis la revolveron kaj ŝovis ĝin en la pistolozonon. Tion li faris pli rapide ol la kunrastadon de la mono gajnita en la sama ludo. En tiu ludo li gajnis ankaŭ la bankon, kiel li nun eĉ pli bone memoris. Kaj de tiam li pensis ĉiam nur pri la mono, kiun li malgajnis kaj intencis regajni. Sed, ke li perdis la knabon, tion li absolute forgesis. Alie li estus postulinta de don Laŭreano, kiam tiu ĉirkaŭ tagmezo preskaŭ sen centavo en la poŝo, jam komencis ludi anstataŭ per mono per personaj kunportitaj aĵoj, ke tiu unue vetu kun li pri la knabo, por tiel ebligi regajni lin.

Sed la ludado nun estis farita. Don Laŭreano ne devis redoni la knabon, ankaŭ ne post repago de la dudek kvin pesoj, vetitaj por li.

En Meksiko ne ekzistas komerco pri homoj; neniu homo aĉeteblas, neniu homo vendeblas. La konstitucio malpermesas tion, la konstitucio solene deklaras ĉiun enloĝanton de la respubliko kiel liberan, sendependan, netuŝeblan homon, je kiu nur la propra patro, la polico, la prokuroro kaj la ŝtato sub certaj kondiĉoj havas korpajn rajtojn. Tial don Leonardo post la preterlaso povis ŝanĝi tion jam neniel. Li ne povis oferti al don Laŭreano dudek kvin aŭ eĉ kvindek pesojn. Tio estus aĉeto de homo. Kaj lin kaj don Laŭreanon, ambaŭ, oni povus kondamni je severaj prizonaj punoj. Krome ili ambaŭ estis bonaj kaj ortodoksaj kristanoj, por kiuj estus peko vendi kristanon, ankaŭ se estas nur indiano. Ambaŭ, ankaŭ kiel caballeros kaj meksikanoj, hontus oferti aŭ eĉ akcepti monon por kunloĝanto de la respubliko kaj tiel trakti la proprajn samlandanojn kiel varon. En ĉiu kazo estus rompo de la bona moro kaj de ĉia kutimo.

Sed la moralo estas tiel komplika, kaj ne nur en Meksiko, ke oni konsideras tion ne maldeca, ne malpermesita aŭ fia, se sinjoroj ĉe ludo riskas la propraĵon de siaj edzinoj, infanoj aŭ gepatroj, kaj ke oni akceptas, se sinjoroj vetas kun iu pri la korpa honoro de sia edzino aŭ de la filino aŭ de la amatino, kiam mankas eĉ centavo kiel havaĵo por povi ludi plu.

Tamen, en tiu kazo la moralo estis tre sobra. Andreo estis peono, kiu apartenas al la bieno kiel movebla havaĵo.

Kvankam li ne vendeblis pro la konstitucio, li tamen laŭrajte estis interŝanĝebla inter la mastroj. La peonon oni ĉe tio ne demandis, ĉu li deziras havi la novan mastron, ĉu ne. Li estis tiel bonege edukita de la eklezio kaj de la bienegaj posedantoj, ke li eĉ ne konsiderus per nura penso diri eĉ riproĉan vorton kontraŭ la interŝanĝado. Tio estus malobeado. Kaj neniu peono havas la rajton esti malobeema.

Al la peonoj la bienulo estis malpli fidela ol al siaj preferataj ĉevaloj. Kaj al Andreo don Leonardo estis malpli fidela ol al du realoj. Alveninte hejme, li tuj havigos al si alian knabon de la bopatra bieno.

Li diris dormeme: „Jes, tio estas prava, Andreo . Vi estas nun la muchacho de don Laŭreano.“

Per tio la incidento estis finita por li. Li daŭrigis la interparoladon, tie, kie ĝi estis interrompita. Pri ludoperdoj oni ne funebras kaj oni ne priploras ilin.

Caballero estas ĉiam grandanima.

Semajnon poste don Leonardo revenis hejmen al Tenejapa. Lia akompananto estis ekde La Concordia servoknabo, kiun li luprenis por la vojaĝo. Li pagis salajron al li kaj resendis lin.

Doña Emilia ne tuj demandis pro Andreo. Ŝi supozis, ke Andreo havas iun komision kaj venos pli poste. Se viro kaj ino post tri aŭ kvar semajnoj revidas unu la alian, kaj ili ankoraŭ ne tro enuas en la edzeco, ili kutime interparolas pri aliaj aferoj, kiuj ŝajnas al ili pli gravaj kaj pli agrablaj ol la aktuala restada loko de indiĝena muchacho.

Sed kiam jam du tagoj pasis kaj Andreo ankoraŭ ne alvenis, demandis doña Emilia la edzon: „Cetere, kie estas Andreo? Mi tute ne vidis lin ĝis nun.“

Dum momento don Leonardo intencis diri: 'La knabo havis akcidenton survoje. Piedbatis lin mulo, kaj ni devis enterigi lin. '

Jen tio, kion don Leonardo elpensis survoje. Sed dironte tion, li trovis ĝin tro stulta. Tial li rimarkis indiferente:

„La knabo? Do tiu? Li perdis tri mulojn survoje, kostis tagojn kaj monon al ni kapti la mulojn. Ili estis tute elĉerpitaj. Mi ne scias, kiu diablo lin subite rajdis. Li ne plu uzeblas. Ankaŭ ribelema kaj impertinenta li fariĝis. En La Concordia li forkuris. Al kelkaj aliaj servoknaboj li diris, ke li iros al Tapachula, kie li povus perlabori multe da mono. Mi ne postkuris lin. Se li emas foriri, li ja tamen forkuros. Tio estas la danko, ke mi ne ŝparis penojn je li. Ni skribu al via patro, ke li sendu alian taŭgan knabon de la bieno.“

Ĉar la edzino ĝuste en tiu momento trovis la ĉirkaŭbrakojn de sia edzo precipe dolĉaj, kiel ofte okazas kiel sekvo de pli longa interrompa disiĝo de agrablaj kutimoj, ŝi ne emis kvereli. Tio nur ĝenas dolĉajn revidajn solenaĵojn. Tial ŝi ne plu diris ion pri tio. Oni forgesis la knabon Andreo. La nova knabo, sendita de don Arnulfo, bone alkutimiĝis. Ĉar li, ĵus veninta de la bieno, tre obeis kaj tre humilis, kaj ĉiumatene humile kisis la manojn de sia mastro kaj de sia mastrino, kiel li kutimiĝis en la bieno, doña Emilia kaj don Leonardo interkonsentiĝis, ke la nova knabo estas pli bona, pli laborema, pli komplezema, pli obeema, pli fidela, pli honesta kaj pli fidinda ol Andreo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.