La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

1

„Ĉu vi volas iri transen al la urbo, al la plaza?“ demandis Andreo la knabinon.

„Ne, aŭ nur tiukaze, se volas vi fari tion“, ŝi respondis.

„Mi prefere irus kun vi eksteren sur la ebenaĵon por sidi tie kaj por rigardi la mondon kaj por aŭskulti vin, se vi parolas.“

Tial ili do iris ĝis la abia arbaro. Ĉe la unuaj arboj ili sidiĝis. De tie ili povis superrigardi la vastan ebenaĵon kaj samtempe ankaŭ longan distancon en la arbaron, kie la arboj staris, sesdek ĝis okdek metrojn altaj kaj dikaj kiel la kolonoj de giganta halo. Filikoj, kelkajn metrojn altaj, staris en la arbaro. Kaj en multaj lokoj estis altaj herbejoj.

Dise sur la tero kuŝis abiaj konusoj, kiuj estis tiom grandaj kiom melonoj.

„Vi vivis ĉiam nur sur la altebenaĵo, ĉu?“ li demandis.

„Jes, ĉiam.“

„Tiukaze vi ankoraŭ ne vidis palmojn, neniun ĝangalon, neniujn tropikajn arbarojn, ĉu?“

Ŝi kapjesis.

„Pri tio mi tre ĝojas“, li diris, rigardante ŝin.

„Kial?“

„Ĉar mi tiukaze povos montri ĉion ĉi al vi, ĉar vi vidos ĉion tion je unua fojo en via vivo pro mi. Tiam ĝi estos ligita por ĉiam en via memoro kun la memoro pri mi.“

„En la memoro, ĉu?“ ŝi demandis, kun vaste malfermitaj okuloj. „Ĉu vi do ne volas, ke mi mem ĉiam restadu ĉe vi? Mi volas restadi ĉe vi, ĉiam. Mi ne volas memori vin. Mi volas esti kun vi, iri kun vi, en bonaj kaj malbonaj tempoj.“

Andreo kaptis manon de ŝi. Li rigardis antaŭ si sur la teron.

Post longa tempo li diris: „Kiu sciu, ĉu mi plaĉos ĉiam al vi, knabineto? Mi ne estas bona, mi supozas. Mi ne scias, kiel mi kondutu al edzino. Mi neniam havis inon. Eble mi ne estas tia, kia vi pensas. Vi konas min ja nur unu tagon.“

Ŝi kapjesis kaj diris per voĉo, kiu fariĝis hezitema: „Jes, mi konas vin nur dum tago. Sed ankaŭ vi min konas ja ĝuste nur tagon. Sed post multaj lunoj ni konos nin tiam dum jaro.“

Li ridis, kaj ŝi ekridis kun li.

Du grandaj skaraboj persekutis unu la alian ĉe iliaj piedoj.

En tiu momento ŝi diris sen rigardi lin: „Ĉiu skarabino havas sian skarabon. Mi ne volas esti sola. Mi volas esti kun vi. Mi volas helpi al vi rilate la bovojn kaj ĉe ĉiu alia laboro. Mi lavos por vi, kaj ĉion, kion vi diros, mi faros. Mi ankaŭ lavis min kaj mian hararon por vi. Por mi mem mi ne kombus mian hararon. Tion taŭzos la vento kaj la dormo ja tamen denove. Sed por vi mi kombos ĝin denove kaj denove. Mi ankaŭ flikis mian jupon por vi. Por mi mem ne estus domaĝe, se mia jupo estus plena de truoj.“

„Tiel devas esti“, li diris kun ludata seriozeco. „Mi ne volas, ke vi estu kiel la inoj, kiujn havas kelkaj muchachos en la ĉaroj, kiuj neniam lavas sin, kiuj ĉiam estas tute ĉifonitaj, kiuj ebriiĝas, kiam kaj kie ili havas okazon, kaj poste ruliĝas sur la tero kaj krias kaj blekas senhontajn parolojn.“

„Ion tian mi certe neniam faros, Binash Yutsil“, ŝi respondis kaj mienis severe helpe de siaj lipoj.

Poste ŝi aldonis: „Sed kiel mi sciu, kio estas bona, kaj kio ĝustas, kaj kio plaĉas al vi, se vi ne diras al mi? Mi ne estas tiel prudenta kaj tiel sperta kiel vi. Vi devas ĉion diri al mi, kion mi faru por povi plenumi viajn dezirojn. Vi estas viro mia, mia señor. Kaj mi ĝojas, ke estas vi, vi kaj neniu alia. Sed, se vi ne diras, kio estas ĝusta kaj kio plaĉas al vi, kiel mi sciu tiukaze? Neniu faris al si zorgojn pri mi, de kiam mia patro estas morta. Sed vi.“ Ŝi rigardis lin subite per vaste malfermitaj okuloj, per okuloj, en kiuj montriĝis petego, malĝojo kaj senhelpeco, ĉio samtempe.

„Sed vi, edzo mia, vi zorgas pri mi kaj afliktiĝas pro mi. Vi estas la viro, kiu faras kun mi, kaj kiu rajtas fari kun mi, kaj kiu faru kun mi, kion ajn li volas.“

Li diris malrapide parolante: „Mi certe neniam forlasos vin, knabineto, kaj mi volas diri al vi, ke mi tiel supermezure ĝojas, ke mi trovis vin, kaj ke vi volas, ke mi estu via edzo.“

Li metis manon ĉirkaŭ ŝian kapon, tiris ŝin pli proksime al sia brusto kaj mankaresis ŝian hararon.

Ŝi ekkaptis manon de li, kondukis ĝin al siaj du vangoj, kiujn ŝi premis per siaj mandorsoj, kaj tiam ŝi kisis la manon. Li kliniĝis malsupren sur ŝian hararon kaj tuŝis ĝin per siaj lipoj per gesto, kion li, silente kiel neeldiritan elkore karan preĝon, tiom longe daŭrigis, ke al li ŝajnis, kvazaŭ jarcentoj fluus nerimarkataj tra la universo.

Neniu el ambaŭ diris ion plu. Neniu el ili provis fari movon, pro spirete delikata timo, ke per tio io bonfartiga en ilia estado kaj en la mondo povus esti detruata.

Kaj tiel la lasta laca trembrilo de la mortanta tago fluis super la vastan ebenaĵon. La ebenaĵo envualiĝis por la nokto en nebulon longe etendiĝantan, kiu proksimiĝis de ĉiuj flankoj samtempe kiel ondaro kaj kiu antaŭiris la rapide proksimiĝantan nokton.

La nokto venis.

Kiam ambaŭ finfine vekiĝis el sia tranca stato, kiam ili malfermis la okulojn kaj ĉirkaŭrigardis, ili trovis sin ĉirkaŭataj de saturita tenebro. Estis al ili, kvazaŭ nemezurebla eterneco preterhastis kaj ili, nekonsciaj pri la okazintaĵoj, sole postrestis. Ili sentis ĝojon, ke ili ne estis forŝiritaj unu de la alia, sed, ke la sorto, kiu favoris ilin, kunformige miksis iliajn korojn kaj korpojn en ununuran etan parton de la naturo. Sed la nokto, kiu venis, trovis ilin ambaŭ tiel sendeziraj, kiel ilin forlasis la tago, kiam ĝi adiaŭis ilin. Ili sentis profundan kontentecon, kiu, kiel ŝajnis al ili en tiu momento, estis detruebla per nenio, kio ajn okazos ankoraŭ, kaj kion ajn la venontaj tagoj ankoraŭ kaŝos je malfeliĉo kaj zorgoj.

2

Ŝi solviĝis iom el liaj brakoj. Mirigite ŝi ĉirkaŭrigardis al ĉiuj flankoj.

„Rigardu“, ŝi diris, „fariĝis nokto. Nigra plena nokto, kaj mi tute ne rimarkis.“

„Ĉu ni nun retroiru al la ĉaroj aŭ al la placo, aŭ ĉu vi volas, ke ni ankoraŭ restadu sidante ĉi tie kaj rakontu ion reciproke?“ li demandis.

„Ĉi tie estas bele“, ŝi respondis, „se vi ne devas labori tie ĉe la ĉaroj, mi certe prefere volus sidi ĉi tie kun vi, tiom longe, ĝis fariĝos frida.“

„Ĉu vi ne malsatas?“ li demandis.

„Ne, mi ne malsatas, kaj se mi malsatus, la malsato volonte atendus. Mi tiom ofte devis atendi manĝon, ke mi lernis, kiel oni forgesas la malsaton. Mi ofte dum tuta tago aŭ ankaŭ dum du ne havis ion por manĝi. Sed nur de tiam, kiam mia patrino kuŝas en tombejo. Iutage ŝi estis morta. Ni ne sciis, kial. Eble estis marĉa febro. Kaj la bienulo ne havis medicinon, neniun blankan pulvoron. Li diris, ke mi foriĝu, ke la patrino estas nur tro pigra, kaj ke ŝi jam morgaŭ denove estos sana. Sed matene ŝi estis tute kvieta kaj morta. Tute trankvile ŝi foriris. Mi tiam kuiris por la patro kaj faris ĉion en la domo. Sed tiam iutage estis la festo de la sanktulo Antonio. La bienulo donis al ĉiu peono grandan brandon. Ili trovu plaĉon je la brando. Kiam ili trovis sufiĉe da plaĉo je ĝi, ili volis havi pli da brando. Tial li ja antaŭe donis la fajroakvon al ili. Sed nun, ĉar ili volis havi pli da ĝi, ili devis aĉeti la brandon de li. Kaj li vendis tiom, kiom ili volis, sed ne je kredito.“

„Tion mi scias“, diris Andreo. „Kredite la bienuloj ne rajtas vendi aguardiente. Tio estas kontraŭleĝa.“

Ŝi rakontis plu: „Tiam la peonoj alportis sian lastan monon, kiun ili havis, por aĉeti aguardiente, poste ili alportis siajn hakilojn, siajn ĉemizojn, siajn pantalonojn, siajn porkojn, siajn kaprinojn, siajn ŝafojn, nur por ricevi aguardiente. Ili ne povis trinki ĉion, ili pli forverŝis, ol ili povis trinki. Sed ili aĉetis ĉiam denove. Mia patro trinkis nur tre malmulte. Li estis malĝoja, pro la patrino.

Je la sekva tago estis la granda festo, kiam oni eksigis la ĝistiamajn capitános, la kapitanojn de la eklezio kaj elektis novajn kapitanojn por la eklezia jaro. Mia patro estis en tiu jaro en la vico esti elektota kiel kapitano. Sed tie estis alia viro, kiu same asertis, ke li estas en la vico.

Kaj ĉar la novaj capitanos devas doni feston en sia domo por ĉiuj homoj, la viro diris, ke mia patro ne povus aranĝi feston, ĉar li ne havas edzinon. Li diris krome, ke li havas ja filinon. Jen la viro diris, ke la filino, kaj tio estis mi, ne povas kuiri kaj ne doni bonan feston, kaj ke la homoj ne povus havi sian sanktulan feston, se kuirus mi.

La viroj ankoraŭ ĉiuj estis ebriaj, ĉar ili aĉetis ĝis la frua mateno brandon, aguardiente de la bienulo, kaj tuj matene ili jam denove komencis drinki kaj drinki. Ĉe tio ekestis kverelo pri tio, kiu estu unu el la novaj capitanos, ĉu mia patro aŭ la alia. La kverelo pli kaj pli krudiĝis, kaj la homoj, kiuj en sia ebrio tute ne plu sciis, kion ili faras, ludis per la maĉetoj. Ankaŭ tiuj atakoj pli kaj pli akriĝis, kaj mia patro, kiu ne havis maĉeton ĉe si, profunde estis pikita en la ventron de la alia. Li mortis ankoraŭ en la sama nokto. Sed tiam ankaŭ la alia viro estis ankoraŭ pikita. Sed li ne mortis.

Kiam la patro tiam troviĝis sur la tombejo, la bienulo alvokis miajn du fratojn kaj montris al ili la konton de mia patro. Sed ili ne povis pagi la ŝuldojn. Kaj ĉar la bienulo volis havi sian monon pro la konto de mia patro, li vendis miajn du fratojn por la ŝuldosumo al montería, al monterio, kie la hispanoj en la praarbaroj havigas al si la mahagonlignon.“

„Kaj tio okazis al viaj kompatindaj fratoj?“

 Andreo demandis kompateme.

„Jes“, ŝi diris, „tio okazis al ili. Ili estas ja ankoraŭ tiel junaj, unu el ili deksesjara, la alia ne pli aĝa ol deksep jarojn. Ĉar ili estis tiel junaj, ili ne ricevis terpecon sur la bieno, kaj ĉar ili ja krome ankoraŭ ne havis edzinon. Kaj la bienulo ne volis, ke ili forlaboru la ŝuldon sur la bieno. Li diris, ke li tiukaze neniam ricevus sian monon, ĉe la malmultaj centavoj, kiujn li povus pagi por ilia laboro. En la monterioj ili povus perlabori pli da mono. Kaj ĉar la hispanoj neniam povas ricevi sufiĉe da viroj por la monterioj, tial ili elaĉetas ŝuldiĝintajn peonojn, kiuj tiam ĉe ili devos forlabori la ŝuldosumon.“

Andreo intencis diri, ke monterio estas pli terura ol povus esti kia ajn infero, kaj ke indiĝeno, kiun oni vendis tien, tie trovos sian tombon. Sed li prisilentigis tion, kion oni rakontis al li, por ne aflikti la knabinon.

„Ankaŭ min la bienulo volis vendi. Sed la agento de la monterio eĉ por nenio volis havi min, ĉar mi laŭ li estis tro malforta kaj malgranda kaj eĉ ĉe la kuirado ne povus helpi, kaj ĉar mi ne transvivus la marŝon dum semajnoj tra la ĝangalo.“

Malĝoje ŝi aldonis: „Ĉiuj en la vilaĝo diris al mi, ke mi neniam plu revidos miajn fratojn. Kiu estas vendita en monterion de la hispanoj, tiu revenos neniam plu. Li tie mizere pereos, pli mizere ol besto. Tial ĉiam la agentoj vagadas ĉi tie, por elaĉeti pliajn peonojn kaj por logi aliajn homojn, kiuj liberas, per kontraktoj. Kiam miaj fratoj tiam forestis, venis la bienulo en nian kabanon kaj diris: 'La kabanon mi nun donis al Daniel. Vi venos al la casa, en la mastrodomon, kaj laboros en la kuirejo. Tuj. ' Mi tiam laboris en la domo. Frumatene, tri horojn antaŭ la sunleviĝo mi ekstaris kaj pistis grajnojn kaj lavis la manĝilaron kaj frotlavis la ĉambrojn kaj laboris ĝis kvar horoj post sunsubiro. Li pagis nenion al mi kaj ne donis jupon al mi kaj nenion ajn.“

Andreo interrrompis ŝin: „Kaj tial vi forkuris, ĉu?“

„Ne, tial ne“, ŝi rediris. „Ĉiuj servistinoj ja same laboras. Sed Jose, la filo de la bienulo, estis seninterrompe ĉirkaŭ mi kaj sendis min nokte jen tien jen ĉi tien, kaj tiam li kaptis min kaj diris, ke mi venu en lian liton. Sed mi tre timis lin. Li estas tiom kruda kaj morna. Li kunestis kun knabinoj de la peonoj, kiuj ĉiuj havas infanojn de li, kaj la knabinoj ne povas gajni indiĝenan viron, ĉar la junaj viroj ĉiuj timas, ke Jose pafmortigos ilin, ĉar la knabinoj ja estas liaj knabinoj. Kaj se efektive knabino el ili trovas junan viron, kiu ŝatas ŝin, tiukaze la viro neniam scias, kiam Jose denove volos havi ŝin, kaj tiam li batas la viron, se tiu ion diras kontraŭ tio, aŭ pafmortigas lin. Du virojn el ili li jam pafmortigis. Sed la municipaj aŭtoritatoj nenion entreprenis kontraŭ li, ĉar la presidente estas lia amiko. Kaj li diris, ke la du viroj per maĉetoj volis senkapigi lin, kiam li serĉis en la arbaro disirintajn bovojn kun ili, kaj ke li devis pafmortigi ambaŭ virojn por gardi sian vivon kontraŭ ili. Li ne pafmortigis ilin je la sama tago, la unuan el ili en la pasinta jaro kaj la duan en tiu ĉi jaro. Li ankaŭ volis pafmortigi alian, sed tiu prenis en la nokto sian edzinon kaj migris kun ŝi al Tabasko. Sed la knabinoj povas fari nenion kontraŭ li. Li estas tiom forta.

Ili tiam devas labori en la domo, kaj li alportas por ili el la urbo silkajn rubandojn kaj perloĉenojn kaj orelringojn kaj diras al ili, ke ili ĉiam restados ĉe li, kie ili havos bonan vivon kiel por ekzemplo la mastrino. La knabinoj scias, ke ĉio ĉi estas granda mensogo. Sed ili povas fari nenion. Ili estas la knabinoj de peonoj. Kiam mi tiam estis ĉe la rivero, por lavi min, jen li alrajdis, haltis kaj diris: 'Vi venos hodiaŭ en mian liton, ĉu vi komprenas, rato?' Mi diris: 'Sed mi ne volas veni al vi, mi timas vin. La knabinoj ploras antaŭ vi, kaj vi batas ilin. ' Jen li diris: 'Vi ne devas timi min, rato, mi estos tre bona al vi, se ankaŭ vi al mi estos tre bona. La knabinoj estas impertinentaj kaj mensogas, tial mi devas tradraŝi ilin, por ke ili ne mensogu en la vilaĝo kaj ĉe mia patrino. Mi kunportos ruĝajn silkorubandojn al vi, kiam mi rajdos al la poŝtejo. '

Mi diris: 'Lasu min, mi petas, en paco, patroncito, mi ne volas veni, kaj mi ne venos. ' Jen li deseliĝis de la ĉevalo kaj batis min per la vipo sur la dorson, tiel, ke mi surgenuiĝis pro doloro kaj timo. Tiam li tute proksimiĝis al mi, kaptis mian hararon kaj ŝire ekstarigis min pere de la hararo tiel, ke mi kriis, ĉar tio tre dolorigis min. Li tiradis mian hararon en siaj pugnoj kune kun mi tien kaj ĉi tien kaj diris: ' Rato, vi venos hodiaŭ vespere en mian liton. Se vi ne venos, mi tiros vin el via angulo kaj elŝiros al vi la tutan hararon kune kun la haŭto, kaj tion mi tiam ĵetos antaŭ la porkojn, kaj mi enfermos vin dum la nokto en la maizgrenejon, por ke la ratoj voru vin vivanta, kaj tio, kio restos de vi, mi ĵetos tiam al la porkoj. Tion mi ĵuras al vi ĉe Sankta Virgulino kaj la Infano, ke mi ĉion tion faros kun vi, se vi ne venos en mian liton hodiaŭ vespere. Mi lasos la fenestron malfermita. ' Tiam li puŝis min teren.

Sciu, Andreo“, ŝi turnis sin al li, „jen en la maizgrenejo estas pli ol mil grandaj ratoj, kiuj formanĝaĉas ĉion, kio nokte eniĝis la grenejon. Kaj tial mi tre timis. Tial mi nokte volis iri al li, kiel li ordonis tion. Sed, kiam mi revenis de la rivero, jen venis renkonte al mi unu el liaj knabinoj, kiu havas tri infanojn de li, kaj ŝi diris: 'Chica, mi scias, Jose vin persekutas, sed ne obeu lin. Vi ne ricevos bonan viron, sed vi ricevos infanon, kaj vi estas ankoraŭ tiom juna, vi ne scias, kion fari kun la infano, kaj tiam ĝi mortos. ' Post la manĝo, kiam la patrono kaj ĉiuj aliaj en la domo dormis, kaj ankaŭ Jose, mi forkuris.

Unue tra la granda arbaro, kie mi plu timis kaj volis reiri.

Sed jen venis indiĝeno kun sia ino, ili pelis porkojn al Jovel. Kun tiuj mi tiam iris grandan parton de la vojo. Kaj ili diris al mi, ke en Balún-Canán estas la festo de la sanktulo Caralampio, kaj ke mi iru tien, ke mi tie facile trovos servolaboron, kaj ke mi, ĉar estas urbo, estos sekura kontraŭ la bienuloj.

Ili estis tre bonaj al mi, la paro, ili parolis kiel mi, mian lingvon. Kiam ni tiam krucis vojon, ili diris al mi, ke mi iru tien, ĉar la vojo estas pli mallonga al Balún-Canán. Se mi irus kun ili al Jovel, mi venus tro malfrue al la sanktulofesto, ĉar tio estus granda ĉirkaŭvojo kaj kun la porkoj ili ne antaŭeniĝus tiel rapide kiel mi, ĉar mi estas sola kaj ne havas ion por porti.

Ili diris ĉion, kion mi faru, kaj ili rakontis, ke sur tiu vojo mi renkontos komercistojn, indiĝenajn potaĵkomercistojn, ĉapelfaristojn, plektistojn de petatoj, felokomercistojn, faristojn de lanrubandoj, kiuj ĉiuj kiel mi iros al Balún-Canán por tie vendi siajn varojn. Ili diris, ke mi aliĝu al tiuj, kiuj ŝajnas al mi plej afablaj, kaj, se iu demandus min, kial mi iras sola kaj ĉu mi estas forkurinta ie de bieno aŭ de servo, tiukaze mi diru, ke mi solene promesis al mia mortinta patrino, ke mi iros al la festo de la sanktulo Caralampio kaj oferos kandelon kaj kisos liajn plandojn. Ili aldonis, ke tion ĉiu kredos al mi, se mi diros tion, kaj ke mi ne diru, ke mi venis de bieno, sed ke mi estas el Bachajón, ĉar tio estas sendependa pueblo, libera indiĝena vilaĝo.

Ili donis al mi kelkajn tortiljojn, fazeolojn kaj kelkajn akrajn kapsikojn, kaj mi ektrotis. Sed je la unua tago mi neniun trafis sur la vojo, la tutan tagon ne. Malfrue posttagmeze mi venis al maizejo, kie estis du kabanoj, en kiuj vivis kelkaj indiĝenaj familioj, al kiuj apartenis tiuj du maizkampoj. Mi rakontis al ili, ke mi estas sur la vojo al Balún-Canán por kisi la plandojn de la granda sankta dio, ĉar tio estas solena promeso al mia morta patrino, kaj mi rakontis ĉion, kion mi laŭ la viro kaj la ino kun la porkoj devis rakonti. La homoj donis al mi manĝon kaj mi restadis dum la nokto en ilia kabano ĉe la fajro, kie estis varme. Matene, kiam la suno estis leviĝinta, mi volis ekiri, sed la homoj diris, ke mi ne iru sola, ĉar sur la vojo estas jaguaroj kaj pumoj. Sed pumojn ili ankoraŭ neniam vidis en tiu regiono, sed jaguarojn ja jam ofte.

Ili diris, ke mi prefere atendu, ĉar posttagmeze aŭ morgaŭ en la mateno preterpasos multaj indiĝenaj komercistoj kun siaj inoj kaj infanoj, kiuj iros ĉiuj kiel mi kun siaj varoj al Balún-Canán, kaj ke ankaŭ el tiu domo, kie ni staris, kuniros viro kaj edzino, kiuj portas papagojn al la festo, por tie vendi ilin.

Tiel vere okazis. Jam tagmeze venis tiuj komercistoj kun siaj familioj. Ili venis el la regionoj de Cancúc, Oshchúc,

Chiilum, Hucutsín, Sivacjá, Tultepec, Chanjál, kaj mi ne scias de kie plu. Ili ĉiuj kolektiĝis en Achlumál, kaj tie la presidente de la urbo ne lasis preterpasi ilin. Unue ili devis pagi kontribuciojn al li por la pasrajto, do por la permeso uzi la vojojn. Ili ne sciis, ke tie la presidente forprenus ilian lastan monon, alikaze ili irus sur ĉirkaŭvojo, kaj tute tuŝus lokon, kie estas presidentes.

Pro tio la presidentes ĉiuj fariĝas riĉaj kaj tiam baldaŭ povos aĉeti bienon al si.

Kaj kun tiuj komercistoj mi venis tiam ĉi tien. Sed mi ne trovis servolaboron. Neniu demandis min, ĉu mi volus servi por ili. Mi timis demandi la ladinojn pro laboro kiel servistino. Ĉiufoje, kiam mi staris antaŭ dompordo, por demandi ĉu mi povus servi ĉe ili kaj iu paŝis el la domo, jen mi vidis, ke ili havas ĉiam tre malicajn vizaĝojn. Jen mi timis ilin kaj ne demandis plu pro servo. Sed, ĉar mi malsatis, mi tamen ĉiufoje atendis antaŭ la pordoj, por ke eble iu demandu min, ĉu mi volas havi servon en la domo.

Sed, kiam la mastro aŭ la mastrino elvenis, ili puŝis min kontraŭ ŝultron kaj vokis: 'For de ĉi tie, vi certe volas ŝteli ĉi tie, foriĝu kaj ne lasu vidi vin je dua fojo ĉe ni!' Jen mi havis ĉiam denove timon. Kaj mi ne sciis, kion fari kaj kion manĝi. Kaj finfine mi sidiĝis en malhela angulo por morti, ĉar mi estis tiel malĝoja. Kaj kiam mi tie tiel malĝoja sidis kaj pensis, ke mi nun baldaŭ mortos, jen vi tiam venis, kaj vi estis afabla al mi sen koni min, kaj vi faris min via edzino sen demandi, kiu mi estas kaj de kie mi venas. Vi estas tiom bona, Binash Yutsil, kaj mi ĉiam estos bona al vi kaj neniam malĝojigos aŭ dolorigos vin.“


Rimarkoj: chica = knabino montería = monterio, laborkoncentrejo en la ĝangalo, kie oni dehakas kaj prilaboras permane la mahagonarbojn por povi fortransporti ilin de tie. Tiu laboro per maŝinoj ne fareblas, pro la tro altaj kostoj.

3

Andreo tiris ŝin al si kaj karesis ŝian vizaĝon. Li intencis forpeli de ŝi ĉiun malfeliĉon trasuferitan en la lastaj monatoj, li volis forgesigi ŝin, ke ŝi estas sola surtere. Pro sia senhelpeco kaj sia soleco ŝi kondutis tiel bonvole al li pri ĉio, ke li eksentis sin kompatindulo rilate al ŝi.

Li ne sciis, kion fari; ĉu konservi sian rilaton al ŝi en la ĝistiama stato, aŭ ĉu li akceptu ŝin serioze kiel sian edzinon. Neniu ĉeestis, ne ĉe li kaj ne ĉe la ĉaroj, kiun li povus demandi pri konsilo, kion fari por ĝojigi kaj feliĉigi la knabinon. Eble, se li havus la patrinon proksime, ŝi certe povus diri al li, kio estas bona kaj ĝusta. Sed ju pli li cerbumis, des pli ŝajnis al li, ke eĉ la propra patrino pri tiu afero ne povus konsili. Fariĝis klare al li, ke estas nur lia propra afero, kaj ke tial nur li mem povos decidi kaj agi laŭ tio, kiel instigas kaj postulas tion de li lia emo al la knabino.

Pro tiu konsidero kaj pripensado li pli kaj pli malcertis. Li ne plu komprenis sin mem. Ne estis lia maniero esti nedecidema. Kaj tiom pli kiel ĉaristo hezito estis fremda por li. En la plej multaj kazoj la ĉaristoj rapide kaj kun certeco devis decidi, kion fari. Memgarda pripensado povus kosti la ĉaron, varojn, kelkajn bovojn kaj eble eĉ la vivon de kamarado.

Kvankam Andreo ankoraŭ neniam spertis ion persone pri inoj, li sentis instinkte, ke ĉe ĉiu alia ino li scius sen longa pripensado, kion fari kaj kiel fari la ĝustan.

Male al tio li estis rilate al tiu ĉi ino ŝanceliĝema pri decido. Certa li estis nur pri tio, ke li ŝatas ŝin, kaj ke li ne volas perdi ŝian inklinon. Kaj li timis, ke li povus perdi ŝian konfidon kaj inklinon, se li farus la malĝustan. Sed kio estas en tiu momento la malĝusta, ĝuste tion li ne sciis. Povus esti, ke tio, kio momente estas la malĝusta, morgaŭ estos ĝusta.

Se li nur divenus, kion la knabino atendas. Sed de kiam li sciis, ke ŝi estas sen certa sperto, kaj ke ŝi mem pri tio, kion ŝi parte divenis, ne havas certan imagon, li eĉ ne per malgrandaj trukoj povus ellogi, kion ŝi atendas.

Plenumi al ŝi tiun parte ankoraŭ revatan kaj parte jam urĝan deziron, kiu eble leviĝis en la lasta horo en ŝi, povus same detrui tiun bonfartigan staton, en kiu li troviĝas rilate al ŝi, kiel la malo, se li ne plenumus ĝin.

La solan instinkton aŭ impulson, kiun li sentis tute certe rilate al ŝi, estis tiu, ke li ne volas perdi ŝin, kaj ke li tion, kion li por si mem priskribis kiel ŝian kvietan animon, ne volas detrui.

Li rememoris tiumomente, ke li diris al la ĉaristoj, ke ŝi estas lia edzino, kaj ke li diris al ili, kiam iliaj aludoj ne plu misinterpreteblis, ke li estis en la nokto ĉe ŝi. Sed tio ne estis la vero. Li diris tion nur, ĉar li pro denaska indiĝena ruzo tuj komprenis, ke li sufokas per tia facile donita koncedo ĉiujn pluajn demandojn. Li diris:

„Kompreneble mi estis ĉe ŝi, kion alian vi pensas!“ Per tio estis kreita fakto, kiu al neniu de liaj kamaradoj plu donis okazon enmiksiĝi per spicitaj paroladoj en liajn privatajn aferojn. Kaj en tiu kazo li trafis per sia koncedo la ĝustan.

Post tiuj amikece diritaj paroloj, per kiuj la viroj stimulis sin je lia geedza travivaĵo por iom kunĝui ĝin, la knabino estis gardata kontraŭ iuj obscenaj vortoj. Ŝi estis akceptita en la parencaro kaj ekde nun oni respektis ŝin kiel la laŭrajtan edzinon de membro de la parencaro. Je okazaĵo, foje akceptita kiel neŝanĝebla fakto de ĉiuj ĉeestantoj kaj amikoj, perdiĝas obscenaj paroloj sen eĥo, ĉar ili fariĝas senvaloraj, senenhavaj kaj senefikaj.

La knabino ne komprenis, kial Andreo enkondukis ŝin kiel sian edzinon ĉe la ĉaristoj, ĉar li diris tion hispanlingve. Sed ŝi tre bone sentis, kion li opinias. Ŝi mem diris al li, ke ŝi nun estas lia edzino.

Sed Andreo ne sciis, kiel vaste etendiĝas la senco de la vorto por la knabino, kion ŝi imagas pri la edzino de viro.

Li havis la impreson, ke ŝi ĝis tiu horo komprenis pri rilato inter viro kaj edzino ne pli ol tion, ke ino obeas certan viron, kiun ŝi rigardas kiel sian mastron, kaj kiu zorgas por ŝi, kiun ŝi subtenas ĉe la laboro laŭ siaj plej bonaj fortoj kaj kapabloj.

Kiam li venis kun ĉiuj siaj konsideroj al finpunkto kaj lia plua pensado kaj pripensado ŝajne nur denove remigris kaj sin perdiĝis en cirklo, Andreo fine konvinkiĝis, ke li hodiaŭ aŭ morgaŭ neniukaze volas ŝanĝi aŭ influi la aktualan staton de ilia kunesto. Per tio li rericevis sian sekurecon. Kaj kun tiu gajnita sekureco li trovis la certecon, ke ĉio, kion li aŭ la knabino pli deziras, iutage aŭ en iu nokto tute per si mem okazos, kiel io, kio estas neŝanĝebla, nedeturnigebla kaj neevitebla en tiu momento, kiam ĝi okazas. Tiam tio estos plej ĝuebla, pli ĝuebla ol ĝi povus esti en tiu momento. Tiun ĝuindan aferon travivi je la ĝusta kaj neevitebla tempo, ŝajnis instinkte al li tia dolĉa kaj perfekta, ke ĝi estas tiom valora por li, ke oni ne disipu ĝin dum necertaj konsideroj kaj flirtantaj sentoj.

Tre bone imageblis, ke la knabino pensis ion similan. Ŝi estis nesperta nur pri la ago kaj la ĝuo mem. Sed ŝi ne estis tute nesperta en certa scio pri la okazaĵoj. Ŝi estis ja indiĝena knabino, natura kiel arbara besto kun siaj instinktoj, sentoj kaj impulsoj. Ŝi vidis en sia hejma domo, kio okazas, kaj aliaj, pli aĝaj kaj jam edziniĝintaj knabinoj parolis pri tiaj agoj en la plej natura maniero, kiel pri aĵoj, kiuj estas tiel simplaj kiel manĝado, dormo, laboro kaj danco. Estis agoj, kiuj nek per vortoj nek per gestoj estis kaŝataj, pri kiuj oni parolis libere kaj sen embaraso, tiel, kiel pri la koloro de brodaĵo de ĉemizo aŭ jaketo. Estis agoj, kiuj ŝajne necesas kaj neeviteblas. Kaj des pli estis eĉ agoj, kiuj ŝajne plaĉas al ĉiu, kiuj ĝojigas ĉiun, kaj al kiuj oni konsentas, kiam ajn oni havas la deziron en si.

Ŝia deziro estis instinkta. Se Andreo eĉ nur per vorto aŭ gesto esprimus la deziron, ŝi estus preta por ĉia tia ago.

Sed kiel ŝi sentis, ŝi estus preta nur tial, ĉar li deziras tion, kaj ŝi kiel lia edzino sentus sin devigita obei al li kaj permesi tion, kion li postulas. Parte nekonscie kaj silente ŝi demandis sian propran senton enkore kun la sama longa silentemo, kun kiu Andreo en sia kapo pesis ĉiujn pensojn kaj sopirojn.

Estis ŝia sento kaj estis ŝia instinkto, kiuj kondukis la knabinon al la sama decido, al kiu venis ankaŭ Andreo en la sama minuto. Tiel ŝi trovis ĝin tre bonfartiga, ke Andreo postulis nenion kaj deziris nenion, kaj nenion aludis, sed, ke li sidis nur apud ŝi kaj protektis ŝin kun siaj brakoj.

Ĝuste tio, ke li ne urĝis ŝin, ne postulis ion, ke li atendis je la sama neevitebla destino, kiun atendis ŝi, estis tio, kio naskis ion en ŝia koro kaj lasis kreski tion, kion ŝi sentis neniam ĝis tiu momento. Sento, al kiu ŝi ne povis doni nomon. Sento, kiu ŝin tute varmigis, kio faciligis ŝian animon, kio donis al ŝi strangajn kreajn fortojn, kio donis al ŝi profundan sekurecon kaj senton pri nestvarmo. Ŝi sentis, kvazaŭ ŝia koro plivastiĝus kaj plivastiĝus, ĝis ŝi opiniis, ke ĝi plenigas ŝian tutan korpon. Ŝi opiniis aŭskulti sian koron ne nur en la brusto, sed je ĉiu ajn parto de sia korpo. Kaptis ŝin la mistera sento pri la konscio, ke ŝia koro kaj ŝia spirito, la animo kaj la korpo fariĝis ondeganta, sed nedisigebla unueco.

Tiam ŝi fine portis en si nur solan deziron plu, pri kiu ŝi supozis, ke ŝi povus esprimi ĝin per vortoj, por klariĝi pri tiu deziro: Mi volus, ke li mortigu min; tio estus la plej dolĉa, kio povus okazi surtere.

Ŝi kisis liajn manojn kaj ennestigis sin pli profunden inter liajn brakojn por esti pli proksima al li. Dolorigis ŝin, ke ŝi ne povis enrampi en lin por tute unuiĝi kun li.

Jen li karesis ŝian hararon kaj diris: „Aŭskultu, tujom ants, mia bela malgranda edzino, vi estas kiel tute eta steleto en la ĉielo. Ĉiam, kiam mi vidas vin aŭ sentas aŭ pensas pri vi, tiam mi devas pensi pri la historio, kiun vi rakontis al mi, kaj kiun rakontis al vi via bona patrino. Vi estas malgranda steleto je mia ĉielo, la plej bela kaj plej aminda steleto, kian mi povas imagi en mia animo. Se mi estus reĝo, kiu ekiras por doni la sunon al la kompatindaj homoj, mi fiksigus vin kiel mian unuan briletantan steleton meze de mia ŝirmilo. Tiam vi estus ĉiam kaj eterne ĉe mi, se mi suprengrimpus je la granda blua volbaĵo de la ĉielo. Tiam mi neniam estus sola, sed ĉiam ĝoja, kaj mi jubilus de sur la ĉiela katedralo, tiel, ke la tuta mondo aŭskultu tion, kiom ĝoja kaj feliĉa mi estas.

Mi donacus al ĉiuj homoj nur ĝojon kaj feliĉon kaj ridadon, tiel, ke neniu malĝojo plu estu, nenie surtere, kaj ke neniuj indiĝenaj peonoj plu suferu sur la bienoj kaj devu toleri maljustecon, sed, ke ĉiuj estu ĝojaj sur sia kamparo, kies fruktoj apartenu al ili kaj al neniu alia. Kun vi, mia malgranda steleto en mia ŝirmilo, mi spitus al ĉiuj malicaj dioj, kaj mi ne estus afliktita stari supre meze de la ĉielo, for de la Tero, kaj for de ĉio alia. Kun vi en mia ŝirmilo mi povus konkeri ĉiujn mondojn, kiuj ekzistas, por alporti al ĉiuj homoj ĝojon, kie ajn ili vivas. Vi ne havas nomon, malgranda knabino, sed mi volas doni al vi nomon: Estrellita. Ĉu vi scias, kion tio signifas? Ĝi signifas: Malgranda steleto. Estrellita mia, dulce Estrellita, mia dolĉa malgranda steleto, kiu falis de la ĉielo sur mian sinon.“

Ŝi, kiu malpli kapablis esprimi sin per vortoj, kion ŝi sentas kaj kion ŝi portas en la koro, diris simple: „Kaj vi, Binash YutsilHuinic, vi estas mia Chicovaneg, kiu donis al mi la sunon. Sed mi ne povas doni tiun nomon al vi, ĉar ĝi estas la nomo de alia. Por mi vi estos por ĉiam kaj eterne Chicovaneg. Sed mi volas doni al vi la voknomon: Viltesvanel. Ĉar vi estas en vero Viltesvanel, ĉar vi al ĉiuj aĵoj surtere povas doni belajn nomojn kaj belege scias rakonti. He, mia Binash Yutsil Huinic, kiel plaĉas al vi via nomo?“

„Ĝi estas la plej bela nomo, kiun mi akceptas kiel mian, ĉar donis vi ĝin al mi, steleto mia.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.