La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Andreo Ugalde havis pure indiĝenan sangon kaj apartenis al la granda popolo de celtaloj.
Li devenis de la bieno Lumbojvil en la distrikto de Simojovel. La kompleta nomo de tiu bieno estis Santa María Dolorosa Lumbojvil.
Lumbojvil estis la pramalnova indiĝena nomo de ekonomia komunumo de indiĝenoj kaj ĝi signifas „kultivita tero“. Post la hispana konkerado oni forprenis tiun komunumon de la indiĝenoj, kaj la ĉefa guberniestro, kiu tie komandis, vendis aŭ donacis la grundon al hispana soldulo, al landskneĥto, kiu transformis la komunumon al finca, al sia bieno. La indiĝenoj, la originaj posedantoj, restis en la vilaĝo, kiu troviĝis meze de la iama komuna grundo, ĉar ili povis iri al neniu alia loko. Parte ili restadis plu tie pro sentimentala fideleco al la tero, sur kiu ili naskiĝis, kaj parte pro la rapide disvastiĝanta ekkono, ke atendus ilin tute sama sorto, kien ajn ili irus. Ili ne plu estis sendependaj kamparanoj sur la propra grundo. La bienposedanto, la nova mastro sur la grundo, asignis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo al ili agrojn, sur kiuj ili kultivis la fruktojn bezonatajn por vivteni sin kaj siajn familianojn.
Tio estis la pago por la laboro, kiun ili devis plenumi por la nova mastro, kies servutuloj ili fariĝis.
La hispanoj, se ili akiris tian komunuman grundon, adoptis la malnovan indiĝenan nomon, ĉar tio estis la ununura vojo por ebligi, ke la indiĝena loĝantaro uzinta la nomon dum jarcentoj, povu scii kie ili estas kaj kien ili apartenas. Sed la hispanoj, por esti certaj pri la protekto de siaj propraj dioj en la ĵus akirita tereno, metis antaŭ la indiĝena nomo bonan pian. En tiu ĉi kazo: Santa María Dolorosa.
Pro heredaĵoj kaj vendoj la bieno iom post iom trapasis la manojn de multaj posedantoj. Sed tio, kio neniam ŝanĝiĝis ĉe tiuj aĉetoj kaj vendoj, estis la grundo mem kaj ties originaj loĝantoj. Sur la bieno loĝis ankoraŭ la samaj familioj, kiuj tie jam loĝis antaŭ ol venis la hispanoj.
Fidelaj al la grundo kaj al la tero ili atendis trankvile kaj pacience la tagon, kiam ili denove fariĝos la posedantoj.
La tiama posedanto estis don Arnulfo Partida, meksikano de hispana deveno. Pri sia hispana deveno li tre fieris, kvankam li verŝajne havis en siaj vejnoj pli da meksika kaj indiĝena sango ol hispana.
Rimarkoj: landskneĥto= tiu internacia vorto ne estas en la nova PIV. Mi trovis ĝin en vortaro de profesoro Erich-Dieter Krause.
Okazis malofte, ke familiano de la peonoj povis forlasi la bienon. Se la patro estis peono, ankaŭ la filo estis peono, kaj la filino estis la edzino de peono. Tio estis preskaŭ leĝo. Kaj se peono forkuris por vivi sian propran vivon, la bienposedanto pagis kvin pesojn al la prezidanto de la distrikta municipalidad, kaj la prezidanto ordonis al la polico kapti kaj rekonduki la eskapintan peonon en la bienon. Post la trasufero de speciala puno pro la forkuro, la peono ankoraŭ devis pagi la kvin pesojn per laboro.
Sed indiĝeno havas tiajn intimajn rilatojn al sia familio kaj al siaj sangokunuloj kaj amikoj, ke peono nur tre malofte ekpensas forkuri de la bieno, al kiu li apartenas.
Andreo Ugalde forlasis la bienon sen la devo fuĝi. Ĉu la forlaso de la devena bieno, kvankam ĝi signifas certan servutecon por la peono, ĉiam estas bonŝanco, ne klare respondeblas. Estas tre ofte je lia persona malultilo, kaj tre ofte estas je lia avantaĝo. Por scii tion antaŭe aŭ eĉ lerte kaj sukcese adaptiĝi al la nova ĉirkaŭaĵo, mankas al la peono la inteligenteco, kiun la bienposedanto timeme evitas evoluigi. Kaj se tiu evoluigo de la inteligenteco de la peono eĉ okazas fare de la ŝtato, la bienulo fariĝas malagrabla, tiam li iĝas tre maloportuna por la ŝtato. Li iĝas monarkiisto aŭ bolŝeviko aŭ gvidanto de ribeluloj, kio ajn, se li nur povas malhelpi per tio la danĝeran zorgadon de la ŝtato pri siaj peonoj.
Rimarkoj: municipalidad = municipo aŭ municipio (urbo aŭ teritorio havanta relative sendependan registaron)
Filino de don Arnulfo edziniĝis kaj vivis ekde tiam en Tenejapa. Tenejapa estas bela kaj pura urbeto, priloĝata je duono de meksikanoj, tiel nomataj ladinos, kaj je duono de pursangaj indiĝenoj. La indiĝenoj kaj la meksikanoj loĝas en urbokvartalo por si mem. Sed sur la foirplaco kaj en ĉiuj vendejoj la indiĝenoj miksiĝas kun la meksikanoj, tiel kiel ĉie en la mondo miksiĝas la loĝantaro de urbo. La meksikanoj havas sian propran urbestron kaj la indiĝenoj havas sian propran jefe, do tribestron aŭ kacikon, aŭ kiel ajn ili nomas lin.
Doña Emilia ne povis trovi en sia nova loĝejo la ĝustajn servoknabinojn. Aŭ ŝi ne povis kutimiĝi al la indiĝenaj knabinoj en Tenejapa, aŭ ŝi volis havi familiarajn vizaĝojn ĉirkaŭ si, aŭ kial ajn. Ĉiukaze ŝi sendis indiĝenan servoknabon kun letero al sia patro. Ŝi petis la patron sendi du knabinojn de la hejma ranĉo. Kaj ŝi tuj menciis la nomojn de la dezirataj knabinoj, Ofelia kaj Paŭlina.
Ambaŭ knabinoj jam servis hejme en la domo de la patro, kaj doña Emilia havis ilin dum longa tempo ĉirkaŭ si en la kuirejo kaj en la loĝoĉambroj. Por peti la deziratajn personojn senprokraste, ŝi skribis ankaŭ al la patro, ke li sendu lertan knabon, kiun la juna edzo nepre bezonas en sia vendejo.
Don Arnulfo ne povis rifuzi ion al sia filino, des malpli, ĉar ŝi aludis, ke li fariĝos avo en la preskribita tempo, kion ŝi subite rimarkis en la pasinta semajno. La patro pro tio rapidis sendi la du deziritajn knabinojn, kaj li ankaŭ tuj elektis la knabon, kiu kuniros.
Tiu knabo estis Andreo. Unu el la knabinoj, Ofelia, estis lia onklino. Ĉar li foriris kun sia onklino, estis pli facile por li foriri de la patra jacalito, de la argila kabaneto, en kiu li naskiĝis.
Okazis la unuan fojon en lia juna vivo, ke li foriris de hejme. La patrino ploris, kiam ŝi knedis la maizokaĉon por li. Sed lia patro estis stoika kaj ne montris, kion li vere sentis. Tamen la knabo perceptis per sia vira instinkto, kiel profunde la patro lin amas kaj kiom lin dolorigas la traskuiga apartiĝo. Kvankam tiu ne montris eĉ ne per la plej eta movo en sia vizaĝo, kion signifas por li la apartiĝo de sia filo. En la nigre brunaj okuloj de la patro estis nur febla flagrado, stranga brilado, kian la knabo antaŭe vidis ĉe la patro neniam. Sed ĝi malkaŝis al la filo tiom profundan amon, kiun li ĝis tiu momento neniam supozis ĉe sia patro. Ĉar Criserio estis simpla viro, kiu sciis pri la mondo kaj la vivo ne pli ol instruis lin kaj povis instrui lia milpa, la maizkampo, lia fazeola kampo, liaj ŝafoj, la kampoj kaj brutaroj de lia patrono. Li povis nek per vortoj nek per gestoj esprimi siajn sentojn, li ankaŭ tute ne ekpensis esprimi ilin.
Tiu palpebrumo en la okuloj de lia patro ĉe la adiaŭo de la filo de hejme destinis la tutan pluan vivon de la knabo. Ĝi estis la granda turnopunkto en la formado de lia karaktero kaj la komenco pri la konstruo de lia sorto.
Andreo tiam havis dek unu jarojn.
La du knabinojn oni sidigis sur ĉevalojn, kaj iliajn malmultajn vestetojn kaj dormkovraĵojn oni pakis en fragmitajn matojn kaj poste sur mulon.
Andreo kaj la junulo, kiu estis kunsendita, por ke li akompanu ilin kaj rekonduku la bestojn, iris piede.
La vojaĝo daŭris tri tagojn.
Ambaŭ knabinoj kaj la knabo, kiuj havis hejmsopiron, sentis plifaciliĝon, kiam ili revidis la bone konatan vizaĝon de doña Emilia en Tenejapa. Eĉ kvankam tio okazis en la domo de la patrono, Doña Emilia naskiĝis ja sur la sama tero kiel ili. Ŝi estis nur jaron pli aĝa ol Ofelia kaj nur tri jarojn pli aĝa ol Paŭlina.
Ili kune plenkreskis, ĉar la du indiĝenaj knabinoj tre frue komencis sian servon en la domo. Kaj en tiu domo ili kune mastrumadis en la kuirejo kaj en la loĝoĉambroj, kune ridis, ploris, dancis, surgenuis antaŭ la sanktaj bildoj en la kapelo de la bieno kaj havis siajn komunajn malgrandajn sekretojn. Doña Emilia parolis la indiĝenan lingvon tiel flue kiel la knabinoj, kaj la knabinoj scipovis sufiĉe de la hispana lingvo por komprenigi sin inter meksikanoj.
Doña Emilia estis ĉiam tre ŝatata ĉe la peonaj familioj de lia patro, kvankam kompreneble kun la ofta limigo, ke oni ŝatis ŝin tiel, kiel en reĝlando iafoje oni pli ŝatas la kronprincon ol la reĝon. Sed ŝi ĉiam helpis al malsanuloj kaj provis esti justa, kiam ajn tio estis ebla, se laŭ ŝia opinio al iu el la peonoj, la patro aŭ la mayordomo, la intendanto faris maljustaĵon. Kaj tiel, restante en la proksimo de la familiara juna ino, la du knabinoj kaj la knabo jam post kelkaj tagoj preskaŭ forgesis, ke ili troviĝas en nova ĉirkaŭaĵo.
Don Leonardo, la edzo de doña Emilia, estis afabla viro, kiu ŝajne ne povis fari malbonaĵon al iu. Li ankaŭ ne interesiĝis pri la servistaro de sia edzino. Al la knabinoj ŝajnis, ke li estas pli bona kaj pli bonkora patrono ol don Arnulfo, kiu ofte tre koleriĝis.
Don Leonardo estis comerciante, komercisto. Li havis en Tenejapa certan tienda de abarrotes, nutraĵvendejon kaj magazenon por ĉiuj specoj de varoj: sukero, kafo, maizo; fazeoloj, sapo, faruno, brando, konservujoj, ŝuoj, lanternoj, hakiloj, konfekciaj vestaĵoj, ĉemizoj, kotonoŝtofoj, silkaj rubandoj, fonografoj, medicino, tabako, sanktaj bildoj, inko, biero en boteloj, parfumoj, seloj, kartoĉoj. Estis kvazaŭ Wanamaker Department Store en liliputa formato, kiun oni, en tiu duone indiĝena kaj duone meksika urbo Tenejapa kun ĉirkaŭ mil loĝantoj, devis nomi granda kaj metropola.
Don Leonardo tute bone kapablis zorgi sola pri la ampleksa vendejo. En ekstrema kazo, se alkuris tro multe da homoj, ekzemple, se ino deziris kandelon por tri centavoj kaj indiĝena ino samtempe por du centavoj volis havi ricinan oleon, doña Emilia kelkfoje alsaltis por helpi.
Sed, ke du homoj samtempe venis en la vendejon por aĉeti ion, tio okazis nur malofte, kaj se tio efektive iam okazis, tiam en foira tago. La kutima vendeja tago pasis tiel, ke frumatene je la kvina kaj duono kaŭris antaŭ la pordo indiĝeno , kiu en la sama momento, kiam oni malfermis, eniris kaj postulis por quinto, do por kvin centavoj, tabakfoliojn. Du horojn poste venis infano kaj postulis por medio, do por ses centavoj, muelitan kafon.
Je la deka kudristino sendis infanon pro maŝinaj kudriloj de la grandeco sep. La vendeja posedanto ordonis informi, ke li ne havas la grandon sep. La infano kuris hejmen, revenis kaj diris, ke ankaŭ la grando ok akcepteblas. Don Leonardo ordonis informi, ke li bedaŭrinde ankaŭ la grandon ok ne havas, sed nur la grandon naŭ. La infano revenis kaj aĉetis por tri centavoj kudrilon de la grando naŭ. En la paso de la tago oni interŝanĝis tiam la kudrilon kvarfoje, ĝis la partioj finfine interkonsentiĝis vespere pri la grando kvin kaj la vendo estis finita per tio; sub la kondiĉo, ke la kudristino havas la rajton interŝanĝi la kudrilon en la paso de la semajno, se la grandeco tamen ne taŭgus.
De tempo al tempo kompreneble ankaŭ paro da botoj trovis aĉetanton, aŭ ses metroj da krepŝtofo aŭ dudek kvin piloloj el kinino aŭ eĉ tuta blua robo por dudek tri pesoj. Tio estas, dudek tri pesojn don Leonardo postulis por ĝi, ĉar li importis la robon el Nova Jorko. Post kvar horoj la robo estis vendita por dekkvar pesoj, kion don Leonardo kaj ankaŭ la aĉetintino priploris, aŭ almenaŭ ŝajnigis priplori. Li, ĉar li devis fordoni la robon sub la aĉetprezo kaj nur pro tio povus fari tion kaj faras, ĉar ŝi estas najbarino kaj iros al geedziĝa festo, kaj ĉar li esperas, ke ŝi ekde nun estos lia fidela klientino ĝis la fino de sia vivo. Dum ŝi ŝajnigis plori, ĉar ŝi intencis aĉeti robon nur por ok pesoj kaj nun devas fordoni sian tutan ŝparitan monon, por ke ŝi povu pagi ĉi tiun skandale multekostan robon. Kiam la vendo estis finita, don Leonardo rakontis al sia juna edzino, ke li gajnis ses pesojn je la robo, kaj la aĉetintino rakontis en la tuta urbo, ke ŝi lerte trompis don Leonardon, ke ŝi kaptis la robon, kiu valoras minimume tridek pesojn, por la ridinde malgranda prezo de dek kvar pesoj, kaj ke ŝi aĉetis neniam en sia tuta vivo tian bonan kaj modernan robon por tiom malmulte da mono.
Tiu tienda sinjoron Leonardon ne riĉigus, kaj apenaŭ bonstatigus. La konkurenco estis tro granda. Ĉiu tria domo en la urbeto estis vendejo. Kompreneble la ceteraj vendejoj ne estis tiel grandaj kaj la varoj ne estis tiom multaj kiom tiuj de don Leonardo. La plej multaj vendejoj ne estis pli grandaj ol la vendokesto de kolportisto, kaj en duono de ĉiuj vendejoj oni povus aĉeti ĉiujn ekzistantajn varojn por la elvenda prezo de dek pesoj, kaj ĉe tio oni eĉ riskus perdi monon.
Don Leonardo faris aliajn negocojn, kiuj enspezigis pli.
De indiĝenaj kamparanoj, loĝantaj en sendependaj komunumoj, li aĉetis grandkvante maizon kaj vendis ĝin poste kun bona profito en la pli grandaj urboj Jovel,
Tuxtla, Yalanchen, Balún-Canán. Li aĉetis en la distrikto Simojovel kafon kaj en la distrikto Pichucalco kakaon kaj vendis tiujn varojn al la pli grandaj usonaj aĉetistoj de kafo kaj kakao ĉe la fervojstacio. Li aĉetis en Hucutsin milojn da tabakfaskoj kaj vendis ilin al la komercistoj en la urboj. Li faris tiujn negocojn ne grandskale.
Kompreneble ne. Por tio mankis al li sufiĉe da kapitalo, kaj ĉeestis ankaŭ tro multe da aliaj grandkvantaj aĉetistoj, kiuj malfaciligis reciproke la vivon kaj la ekzistadon.
Krome la produktado ne estis sufiĉe granda kaj stabila por riĉigi lin. Sed tamen tiuj kromnegocoj estis granda helpo por atingi komfortan bonan staton. Li havis bonajn kialojn konsideri sin pli bonstata ol lia bopatro, don Arnulfo.
Rimarkoj:
Jovel = malnova indiĝena nomo de San Cristobal.
Balún-Canán = antikva majaa nomo, loko, kie troviĝas nun la urbo Comitán en Ĉiapaso.
Ĝis nun lia onklino helpis al li en la vendejo. Sed ekde lia geedziĝo la onklino kaj li estis malamikoj. Patrinoj kaj onklinoj estas tiaj, ke ili fariĝas malicaj kaj eĉ mordemaj, se iliaj protektatoj geedziĝas kaj ili ne estas kunakceptataj en la geedzeco ĝoje kaj per vaste etenditaj brakoj. Kaj onklinoj, speciale, se ili estas onklinoj postrestintaj, foje pli sangosoifas ol bopatrinoj. La bopatrino, eĉ la bona, la escepto, estas postrestaĵo el la tempo de la kavernaj homoj. Tion oni tiel ofte forgesas, kaj tial la ŝercoj pri la bopatrino estas plej ofte tiel enuaj.
Don Leonardo ne emis havi sian junan edzinon ĉiam en la vendejo, kvankam tio estis normala en la malgrandaj urboj de Meksiko kaj precipe en la vendejoj de la suba meza klaso. La meksikana ino ĉe negocoj tre superas la viron. Ŝi estas pli laborema ol li, pli lerta kaj pli rapida en la komprenado de situacioj. Kiam la ino en la lando Meksiko iutage eniros la politikon – okazaĵo, kiu ĉe la elektoj de la jaro 1929 tre proksimis – tiam la meksika respubliko certe havos internan pacon kaj enorme progresos, ĉar la ino disponas pri io, kio mankas al la meksikana viro: la kapablo antaŭkalkuli kaj la trankvilo por pacience atendi la antaŭkalkulitan.
Ĉar don Leonardo ne deziris vidi sian edzinon ĉe la laboro en la vendejo, almenaŭ ne necese, li pensis pri knabo, kiun li tiel povus instrui en la vendejo, ke li kapablos anstataŭi lin, kiam li, pro siaj aĉetoj, ne povas esti hejme.
Doña Emilia priskribis kaj rekomendis la knabon Andreo al li. Andreo venis naŭjara en la patronan domon de don Arnulfo por servi ĉe la manĝotablo. En la ranĉoj kaj haciendas en Meksiko preskaŭ ĉiam knaboj servas ĉe la manĝotablo, tre malofte knabinoj. Estas preskaŭ ĉiam knaboj de unu aŭ de kelkaj peonoj de la hacienda, do ĉiam indiĝenaj knaboj. Kompreneble ofte estas ankaŭ infanoj, kiuj naskiĝis kiel rezulto de amrilatoj de la biena patrono aŭ de liaj plenkreskaj filoj kun unu aŭ pluraj indiĝenaj knabinoj de la bieno.
La laboro de knabo en la domo de la patrono estas konsiderata kiel deviga laboro, kiun oni kreditas al lia patro. Al la patro de la filo oni asignas eble iom pli grandan agron, aŭ oni minusas unu aŭ du tagojn de lia dusemajna ĉiumonata deviga laboro ĉe la patrono, aŭ li ricevas la rajton teni kelkajn kaprojn aŭ eĉ bovinon sur la paŝtejoj de la patrono, aŭ la knabo nuligas per sia laboro la ŝuldon ĉe la patrono faritan de la patro, eble pro tio, ke tiu bezonis ŝtofon por ĉemizo aŭ ĉar li akiris porkidon aŭ hundeton de la mastro.
Andreo servis ne nur ĉe la tablo, sed li helpis ankaŭ ĉe la lavado de la manĝilaro, li helpis ĉe la purigado de la ĉambroj, akvumis la florojn en la ĝardeno, purigis la rajdistan ekipaĵon de la patrono, helpis ĉe la banado de la rajdoĉevaloj, helpis alporti la akvon el la rivero, kaj kiam videble nenio alia farendis, vokis lin la mayordomo, la intendanto, kaj tiam li devis helpi ĉe la tordado de ŝnuroj.
Kaj tamen, kion ajn li faris, ĝis la eksceso li laboris neniam. Tiel, kiel neniu peono devis laboraĉi ĝismorte, eĉ ne unu el ili, kvankam ili ĉiuj troviĝis en certa formo de servuteco. Sur tiu bieno ĉiukaze ne, ĉar oni faris nenion tro haste, nek ĉi tie nek sur iu alia bieno en la posedo de meksikano aŭ de hispano kun indiĝena sango. Se iu el la domo iam alvokis la knabon Andreo, kaj tiu ne venis, ĉar li interbatiĝis kun aliaj knaboj de la vilaĝo, oni superŝutis lin per insultoj, kaj ĉeokaze ankaŭ vangofrapo trafis lin, sed poste oni jam forgesis la incidenton.
Kaj tamen la servo en la domo por Andreo estis granda avantaĝo. Li aŭskultis tie la hispanan lingvon kaj en la tempo post la alveno en Tenejapa, li lernis la lingvon tiel rapide, ke li baldaŭ povis paroli ĝin tiel bone, kiel la tieaj meksikanaj knaboj. Kaj ĉar li samtempe parolis ankaŭ sian gepatran lingvon, la celtalan, kiun la indiĝenoj en Tenejapa kaj en ties vasta ĉirkaŭaĵo parolis, malgraŭ tio, ke ĝi iom deflankiĝis de la dialekto de Andreo, la knabo havis grandan valoron por don Leonardo. Ĉar don Leonardo havis, precipe en foiraj tagoj pli da klientoj indiĝenaj ol meksikanaj.
Don Leonardo baldaŭ havis bonan opinion pri la knabo.
Andreo volonte lernis kaj li estis inteligenta kaj lerta. Li lernis rapide diferencigi la diversajn varojn kaj ĝuste nomi ilin, li lernis, por kio ili uzeblas kaj kiun kvaliton ili havas, li memortenis iliajn prezojn kaj baldaŭ li lernis ankaŭ, kiun maksimuman prezon li devas proponi por certa varo kaj kiom multe eblas malpliigi ĝin, por ke lia mastro ankoraŭ havu gajnon.
Don Leonardo sendis la knabon en vesperan lernejon, por ke li lernu legi, skribi kaj kalkuli. Ne pro troigita amo al la knabo kaj eĉ malpli pro la zorgo pri la futuro de la knabo, sed kun certeco pro pure egoistaj motivoj, ĉar tio estis utila por li mem. La knabo nur tre malmulte scipovis kalkuli. Kiam iu kliento donis al li peson kaj la venditaj varoj kostis okdek ses centavojn, li devis unue demandi don Leonardon aŭ doña Emilia au devis eĉ antaŭe serĉi ilin, por ke ili diru la sumon, kiom li devos redoni. Tio estis tro komplika, kaj ofte ĝena, kiam don Leonardo ekzemple sidis ĝuste ĉe la tablo aŭ volis legi gazeton. Kaj krome estis moleste, ke la knabo ne povis legi la surskribojn sur la kestoj kaj pakaĵoj kaj pro tio ofte malfermis la malĝustajn kestojn aŭ intermiksis la ciferojn de la prezoj kaj tiel riskis vendi la varojn tro malkare.
Don Leonardo konsideris kaj konkludis kalkulinte, ke la knabo havus pli grandan valoron, se li povus legi, skribi kaj kalkuli. Ĉi tie je malgranda skalo okazis nur tio, kio ĉie en la mondo okazas grandskale. La fabrikistoj, la grandkapitalistoj, la grandbienuloj en la fundo de sia naturo malinklinis la klerecon de la proletoj. Ili ĝuste sentis, ke la edukitaj proletoj povas endanĝerigi ilian privilegiitan pozicion en la mondo. Sed la ekonomia vivo fariĝis tiom komplika kaj komplikita, ke fabrikiston, kiu havas needukitajn proletojn, bankrotigas tiuj fabrikistoj, kiuj arigas edukitajn kaj tre inteligentajn laboristojn ĉirkaŭ si. Tornisto de fero, kiu ne povas kalkuli, kiujn transmisiajn radojn li devas alĝustigi, se li devas torni kanelon el dek heliceroj je longo kun unu colo, estas en la nuna tempo sen valoro por fabrikisto. La maŝinoj, kiujn la laboristoj devas manipuli en la nuna tempo, plej ofte estas tiel komplikaj, ke la laboristo, kiu ne povas fulmrapide legi ĉiujn surskribojn sur la sennombraj levumiloj, radoj kaj brakoj sur sia maŝino, povas kaŭzi al la fabrikanto dum du sekundoj damaĝon dekmildolaran.
Laboristo, kiu la prezentitajn teknikajn desegnaĵojn ne kapablas legi, kompreni kaj labori laŭ ili, estas ne uzebla por nuntempa fabrikisto. La nuntempa kapitalisto, por esti kaj resti kapitalisto, devas subteni, ja eĉ instigi la ŝtaton, ke ĝi donu al la infanoj de la proletaro tian bonan edukitecon, kian antaŭ cent jaroj nur malofte havis la infanoj de fabrikistoj, ĉar li ja iutage bezonos ilin kiel laboristojn. La kapitalisto devas subteni la edukadon de la proletaro kun siaj pagitaj impostoj. Li faras tion kun amara kolero en la koro, sed li ne havas alian eblon. En la nuna tempo, kaj eĉ pli en la futuro, ne tiu lando staros en la unua loko en la mondo, kiu havas la plej kleran regantan klason, sed tiu lando decidos pri la valoro de la dolaro, kiu edukas interne de siaj landlimoj la plej kleran proletaron.
Tial estis puraj konsideroj pri utileco kaj la propra avantaĝo, kiuj instigis don Leonardon, doni al la knabo limigitan lernejan edukadon. Kaj oni certe jam nun povas diri, ke, se la knabo iam farus individuan uzon de sia klereco laŭ maniero, kiu ne plaĉas kaj ne utilas al don Leonardo, tiu nomus lin sendankema mizerulo, knabo, el kiu li faris homon, kaj kiu nun rekompencas la grandan bonecon de lia mastro per senhonta sendankeco. Kaj li aldonus, ke, se li, don Leonardo, estus sciinta tion pli frue, li estus lasinta la knabon en ties kota indiana vilaĝo kaj sin certe detenus de tio elspezi monon, por ke la knabo lernu ion.
La bona mono, elspezita de don Leonardo por la lerneja edukado de la knabo, ne estis multa, sesdek centavojn ĉiumonate. Sed don Leonardo faris multan bruon pri tiuj elspezoj.
Efektive li havis kaŭzon multe paroli pri tio. Li certe estis la ununura homo en la urbo, kiu sendis indiĝenan servoknabon en la lernejon kaj eĉ pagis por tio. Al aliaj meksikanoj, loĝantaj en Tenejapa kaj havantaj indiĝenajn servinfanojn, eĉ ne venis en la kapon ebligi al siaj servantoj la akiron de iom da edukiteco. La servinfanoj, ĉu knaboj ĉu knabinoj, laboris de la kvina frumatene ĝis la deka vespere. Ne estis en ĉiu kazo streĉiga laboro, sed ili ĉiam devis esti sur la piedoj, kaj ili devis ĉeesti, kiam ajn oni vokas ilin. La servinfano ne malhaveblis eĉ horon.
Almenaŭ imagis tion lia mastro kaj lia mastrino. Kaj sendi lin en lernejon estis ne nur frenezaĵo, sed ankaŭ peko. Frenezaĵo ĝi estis tial, ĉar povus okazi, ke la indiĝena knabo post iom da tempo pli kapablus kaj pli scius ol la propra filo de la mastro. Ĉar oni kutime tre neglekte zorgis pri la edukado de la gemastraj infanoj.
Plej ofte oni rigardis kiel sukceson jam tion, se ili iom povis legi kaj skribi. Peko estis pro tio, ĉar la eklezio ne estis tre bonvolema, se temis pri la edukado de la indiĝenoj. La eklezio volis lasi la indiĝenojn en ilia senkulpeco kaj senscieco, ĉar tiel la ĉiela regno estas certa al la senkulpaj infanetoj, dum ĉe edukita indiĝeno oni neniam scias, kien lin kondukos lia eduko. La ekzemplo de la indiĝeno Benito Juarez estis tiam ankoraŭ tre freŝa kaj restas freŝa eĉ nun. Tiu indiĝeno el Oaxaca, vivinta ĝis la dekkvina jaro en paradiza senscieco, ricevis la eblon akiri iom da edukado. Kaj kiam li post multaj penoj finfine fariĝis klerigita homo, li konfiskis la eklezian proprieton por la meksika popolo kaj tiel radikale stucis la eternajn rajtojn de Dio persone transdonitajn al la eklezio, kiel kuraĝis tion antaŭe ankoraŭ neniu kontraŭ la katolika eklezio. Ne mirakle, ke la eklezio oblikve rigardis la edukadon de la indiĝenoj.
La sesdek centavoj, elspezitaj de don Leonardo por la lerneja edukado de Andreo, fakte estis multe malpli granda elspezo ol ŝajnis. La kialo: Andreo ne ricevis salajron.
Kiu estus tiel freneza pagi salajron al indiana knabo?! La indiana knabo devas ĝoji pri la honoro, ke oni permesas al li labori. Tio estas sufiĉe da salajro. Kaj la patronon oni danku por tio, ke li okupas lin.
Andreo ricevis la manĝon. Ĝi estis abunda. Tion oni devas koncedi. Sed lia manĝo estis malofte io alia ol rostitaj flanoj el maiza kaĉo, nigraj faboj kaj akraj kapsikoj, aŭ por diri tion pli precize, tortillas, frijoles kaj akra verda pepro. Se la knabo ne tuj ĉemanis, kiam oni vokis lin, aŭ se li misfaris ion dum sia laboro, oni diris ĉiufoje al li, ke li eĉ ne meritas la manĝon, kiun lia mastro ĉiutage perdas pro li.
Krom la nutraĵoj li ricevis ankaŭ la vestaĵojn de sia patrono. La vestoj konsistis el blanka kotonpantalono, blanka ĉemizforma kotonjako kaj bastĉapelo. Ŝuojn kaj botojn la knabo ne ricevis. Eĉ ne sandalojn. Li iris ĉiam nudapiede kaj neniam dum sia vivo havis ion je la piedoj.
La knabo kutimiĝis al tio kaj ne sciis ĝin pli bone.
Kiam estis fiesta, la festo de la sankta patrono de Tenejapa, la knabo ricevis eble kvin centavojn, aŭ se lia mastro estis en donacema humoro, du realojn, do dudek kvin centavojn, por ke li povu aĉeti dulces, bombonojn.
Tio estis unufoje en la jaro, ĉar la fiesta okazis nur unufoje en jaro. Sed tio ne estis ĉio. Se la knabo havis sian día del santo, la tagon de sia propra sankta patrono, li ricevis denove dek centavojn kaj eble novan cinturón rojo de lana, ruĝan lanozonon, rubandon, kiu servis por la firmtenado de lia kotonpantalono ĉirkaŭ la koksoj.
Liton li ne havis. Li ankaŭ ne kutimiĝis al iu. Li dormis sur petate, sur mato el basto, kiun li sternis en angulo de la kuirejo aŭ en angulo de la portiko. La petaton li kunprenis de hejme.
Ĉar la knabo ricevis ankaŭ dum sia servado en la patrona domo de la bienulo neniam salajron, kaj tie eĉ ne unu centavon sur la manon, li tute ne sciis, kio estas salajro.
Kaj ĉar li nun ricevis dufoje en la jaro kelkajn centavojn de sia mastro, li opiniis, ke li faris en sia vivo grandan paŝon antaŭen. Jen sistemo, kiu kapitaliston povus paligi pro envio, kaj kies laŭleĝa tutmonda enkondukado estas la volupta revo de ĉiu labordonanto.
La instruisto facile povis eduki la knabon por sesdek centavoj ĉiumonate.
Li havis salajron da dudek kvin pesoj dum monato.
La JefePolitico, la distrikta ĉefo, havis sescent pesojn ĉiumonate, se oni ne konsideras la enspezojn, kiujn li enkasigis el ĉantaĝoj kaj kiel ŝmirmonojn. Tio estis pli ol la salajro.
El ĉiuj dungitoj de la ŝtato la instruisto havis la plej malgrandan salajron.
Prokurorojn kaj policajn direktorojn oni pagas dudekoble pli bone. Oni pagas ilin dudekoble pli bone kaj estimas ilin centoble pli alte, ĉar estas ilia tasko ronĝi la difektojn de la homaro. Tasko, kiu estas necesa por konservi la ŝtaton kaj komprenigi al la homoj, ke la agnosko de la privata propraĵo estas signo de la civilizacio.
La instruisto ne povis ĉantaĝi iun, ĉar li havis je tio nek rajton nek la potencon. Kaj neniu penis pagi ŝmirmonon al li, ĉar estis tute egale por la gelernantoj aŭ iliaj gepatroj, ĉu iu en la lernejo sukcese trapasis ekzamenon, ĉu ne.
Li povis plibonigi siajn enspezojn nur per tio, ke li aranĝis vesperan lernejon por plenkreskintoj kaj infanoj, kiuj dum la tago ne povis veni en la lernejon. La plimulto de la urbetaj infanoj, kaj de la indiĝenoj ĉiuj, devis labori dum la tago. Kelkaj sur la kampoj, kaj la aliaj en iu hejmindustrio, kie ili gisis kandelojn, tordis cigaredojn, formis el argilo kuirejajn vazojn, teksis lanajn kovrilojn, prilaboris ledon, bolis bombonojn kaj plektis ĉapelojn.
La instruisto kalkulis por ĉiu lernanto, ĉu plenkreska ĉu ne, peson ĉiumonate. Multaj familioj ne povis pagi tion, kaj tial la infanoj restis sen lerneja edukado.
Don Leonardo estis bona komercisto, li sciis, kiel formarĉandi de la peso, pagenda al la instruisto por Andreo, ankoraŭ kvardek centavojn.
Oni decidis, ke Andreo iru ĉiun vesperon en la lernejon, kiu okazis de la sepa ĝis la naŭa aŭ ĝis duono antaŭ la deka. Andreo volonte tien irus, ĉar li ekhavis ĝojon pri la lernado. Sed, se lia patrono bezonis lin en la vendejo, li ne permesis al li iri en la lernejon. La vendejo estis pli grava, kaj la lernado estis nenio alia ol disipo de tempo.
Don Leonardo ne aĉetis librojn por la knabo. Kiam li efektive iam donis al li malpuran skribokajeron el la vendejo aŭ duone rompitan krajonon aŭ malfreŝan inkon en boteleto, li faris tion kun multaj vortoj kaj tordita mieno. Sufiĉis ja, se la knabo ricevis malnovan pakpaperon, kiu ne plu uzeblis por envolvi ion. Kaj sendite ien, Andreo devis atenti surstrate, ĉu ne eblas levi krajonstumpeton, kiun iu perdis aŭ forĵetis.
Kvankam tiu maniero de edukado tute ne estis kompleta,
Andreo lernis multon.
La plej grava afero, kiun li lernis, estis tio, ke la edukado gravas. Eĉ la gravecon scipovi legi kaj skribi oni ekkomprenas nur tiukaze, se oni jam scipovas legi kaj skribi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.