La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Estis certe malĝojige por li, ke li ne sufiĉe profunde enpenetris en la misterojn de la religio. En tiu kazo li irus en tiu momento en la katedralon, oferus al la ĉiela reĝino du grandajn kandelegojn glukovritajn per bunta papero kaj elkore petegus la reĝinon doni tion, kion li deziris al si en sia koro. Estas pli oportune almozpeti la diojn kaj diinojn ol mem peni havigi al si la deziratan, ĉu per laboro, ĉu per prudenta kaj inteligenta manipulado de la cirkonstancoj, kiuj ofertiĝas. Aferoj, kiujn oni deziras al si fervore, plenumiĝas ne ĉiam, kaj ili plenumiĝas nur malofte tiel, kiel oni deziris tion. Sed aĵoj, kiujn oni fervore deziras, multe pli proksimiĝas kaj lasas sin, sufiĉe proksimiĝintaj, multe pli facile kapti kaj firmteni ol aĵoj, kiujn oni deziras nur sen pasio aŭ tute ne. Tio estas tre natura kaj certe ne mistera. La malmulte edukita homo kaj la ne tre inteligenta homo devas preĝi por koncentriĝi al siaj deziroj. Kaj tial estas tute egale, al kiu preĝas iu, ĉar ne estas la preĝo, sed la serioza deziro, kiu proksimigas ion deziratan.
Andreo sciis bone, certe pro longa sperto, ke malaperas eĉ ne unu truo sur la vojo, se oni preĝas por tio. Se li aŭ liaj compañeros ne plenigus la truojn per ŝtonoj kaj ne atentus krome atente la vojon, la ĉaro simple rompiĝus.
Li sciis, ke la patrono ne donus al li eĉ duonon de realo pli da salajro, se li surgenuus dum horoj antaŭ Sankta Virgulino. Li devis persone ellukti tion el sia patrono, ĉu rekte, ĉu per artifiko. Kaj kiam bovo falas en abismon, neniu kiom ajn fervora preĝo eltiros ĝin. Necesas horoj da turmenta sangolaboro de la ĉaristoj por retiri kaj reirigi la bovon sur la vojon, per lazoj kaj per arboj kaj per elfosado de ŝtupoj kaj aranĝo de vojsulko.
Kvankam la katedralo tiel insiste vokis lin el sia malferma portalo, venis eĉ ne dum sekundo en lian kapon la penso peti Sanktan Virgulinon pri la kamarado, kiun li deziras al si.
Andreo estis sendecida, kion fari? Kaŭrante laŭ la maniero de la indiĝenoj, li apenaŭ moviĝis. El iom pli malproksima distanco rigardate, li aspektis en la ombro de la muro, kontraŭ kiu li apogis sin, kiel figuro, kiu apartenas al domo kiel ornamstatuo. Eĉ la kapon li ne turnis. Ĉion, kion li volis vidi de la okazaĵoj sur la ne tre iluminata placo, li povis rigardi preskaŭ sen movi la okulojn.
Nur en sia interno li fariĝis maltrankvila pro la renkontiĝo kun la junulinoj. Li ne emis kaŭri plu, sed li ankaŭ ne volis ekiri. Io nova tie ne plu videblis. La dancado de la junaj viroj kaj de la knabinoj daŭris plu.
Sed por tiu, kiu nur rigardas la dancadon, la dancado baldaŭ fariĝas enua. La ebenaĵo nun estis vualita en nigra nokto. La ĉaristoj dormis, kaj tiuj, kiuj ne dormis, estis ebriaj kaj blekadis sensence kvazaŭ por si mem. Ĉarojn, bovojn kaj ĉaristojn li povis vidi ĉiutage. Sed feria, kie li pigre kaj reve povas sidi kaj aŭskulti sen molesto, estas rara en lia vivo. Li ne sciis, kiam li ree tiel povos partopreni tian jarfoiron. Unu aŭ du jaroj certe pasos ĝis tiam.
Pensante pri tio, ke li eble ne partoprenos dum jaroj denove sanktulofeston, se lia laboro ne permesos tion kaj li troviĝos sur longaj marŝoj, li fine decidis denove iom promeni inter la vendostandoj, laŭboj kaj rulettabloj. Io interesa ja ĉiam videblas. Li pensis pri tio iri en kantinon kaj svingi gorĝen malgrandan komitekon. Eble okazos, ke li renkontos knabinon, kiu ne havas amanton, kaj kiu do vagadas tie sola kiel li. La penso, ke li povus renkonti knabinon, kiu eble eĉ estas kiel unu el tiuj tri knabinoj, kiuj ekscitis lin tiel novspece kaj tiel strange por li, boligis lian sangon. Estus eble, ke li trafos junulinon, kiu estus preta interparoli kun li, danci kun li, promenadi kun li sur la placo, eble eĉ iom elmigri el la loko kun li, preter la domoj, trans la ponteton ĝis la lastaj ranĉodomoj, kie komenciĝas la ebenaĵo.
Li etendis la gambojn, poste li kaptis sian altan bastĉapelon, kiu glitis de lia kapo.
Kiam li disetendis la membrojn por ekstari, li aŭdis sonon, kiu similis al retenata suspiro.
Li rigardis dekstren. Dum la longa tempo, kiam li tie kaŭris, li eĉ ne unu fojon rigardis en tiu direkto. Tie estis tenebro, kiu densiĝis tie, kie ĝi transiris en strateton. Tie estis nenio, kio eble povus esti interesa. Ĉar ĉio, kio rigardindis, troviĝis antaŭ li kaj maldekstre de li. Nur la katedralo troviĝis dekstre, sed pli antaŭe.
Kiam li nun de pli proksime rigardis, li rimarkis profunde en angulo de la domo kunruliĝintan homan fasketon, kiu kvazaŭ rampis en si mem, kvazaŭ ĝi timas forpreni tro da loko de la mondo kaj de la ceteraj homoj. Ŝajnis krome, ke tiu fasketo opiniis, ke ĝi en la urbo tute ne havas rajton je kiu ajn loko. Tiel dense kunruliĝinta ĝi tie kaŭris.
La fasketo ne moviĝis. Oni vidis nek kapon nek piedojn.
Ĉio ĉi firme estis envolviĝinta en jorongon, ĥorongon el nigra lano kun mincaj grizaj strioj.
Rimarkoj: ĥorongo: lankovrilo, ĉiam kun truo por la kapo
Andreo ne povis klarigi al si, kiel la fasketo venis ĉi tien, tiel proksime, ke li preskaŭ povis tuŝi ĝin permane. Bone eblis, ke liaj pensoj vaste vagadis kaj li ne atentis, kiam kaj kial la fasketo kaŭriĝis apud li. Eble ĝi tie estis jam, kiam li sidiĝis tie. Ĉiukaze li tiam ne rimarkis ĝin.
Kaj ĉar ĝi nun tiel neatendite tie kuŝis, ŝajnis al li, kvazaŭ la fasketo falis de la ĉielo.
Li ŝoviĝis iom pli proksimen. Kaj kiam li faris tion, ŝajnis al li, kavzaŭ la fasketo ankoraŭ pli rampas en si mem.
Denove li aŭdis mallaŭtan eksingulton, kiu sonis kiel la transiro de longa plorado en pli kaj pli normalan spiradon.
Per softa voĉo li demandis: „Kial vi ploras, knabineto?“
Li ne ricevis respondon.
Venis en lian kapon, ke ŝi eble ne komprenas la hispanan lingvon. Kaj li demandis ŝin nun en sia gepatra celtala lingvo: „Kial, malgranda knabino, vi estas malĝoja?“
La fasketo ekmoviĝis kaj iom etendiĝis alten.
„Ĉu vi ne havas patrinon?“ li demandis.
„Muquenal“, la fasketo diris mallaŭte, denove ĝemante.
„Do, en la tombejo“, respondis Andreo.
„Kaj via patro, ĉu?“ li demandis.
„Mee muquenal, tat milvil, nebahachisch, mucul, aquil namal“, diris la fasketo. „Mia patrino estas sur la tombejo, mia patro mortbatita, mi fariĝis nun orfino, mia hejma vilaĝo estas malproksima de ĉi tie.“
Per tiuj malmultaj vortoj ŝi rakontis evidente sian tutan rakonton.
Andreo ankoraŭ pli proksimiĝis al ŝi.
Li diris: „Ĉu mi povas helpi al vi, malgranda knabino?“
Ŝi silentis iom, kvazaŭ ŝi devus pripensi tion. Tiam ŝi diris: „Bocon“, „mi nun ekiros“.
„Kien vi volas iri, tiom malfrue en la nokto? La sovaĝaj hundoj mordos vin. Kaj la ebriuloj, kiuj sternis sin sur la vojoj, vin molestos.“
„Mi ne timas ilin“, ŝi respondis. „Mi havas tre akrajn dentojn kaj durajn ungojn je miaj fingroj, kaj mi elserĉos al mi du grandajn ŝtonojn kaj portas ilin kun mi sur la brako.“
Dum ŝi parolis, ŝi pli kaj pli elvolviĝis el sia ĥorongo. La kapo nun estis libera.
„Kiom da jaroj vi havas?“ li respondis.
„Jolajuneb, mi havas dekkvin jarojn.“
„Anelvaneg, fuĝinto, ĉu?“
„Jes, anesvil, mi fuĝis de la bieno“, ŝi diris.
Ŝia hararo estis konfuzita, tordita kaj nekombita, malpura kaj kiel Andreo facile vidis, plena de pedikoj. Ŝian vizaĝon kaj ŝiajn manojn ŝi kelkajn tagojn ne plu lavis. Ŝia haŭto aspektis malhele bronza. Ŝiaj okuloj estis profunde nigraj kiel ŝia faska hararo, kaj tre grandaj kaj brilaj.
Andreo povis vidi ĉion tion, post kiam ŝi turnis sian vizaĝon al li kaj la lumo de la foirplaco falis sur ŝin.
„Ĉu vi ne havas kuŝejon por la nokto?“ li demandis.
„Mi iros eksteren sur la ebenaĵon“, ŝi diris.
Li ridis al ŝi. Kaj kiam li vidis, ke ŝi respondis lian ridadon kun hezitema rideto, li diris: „Mi prenos vin kun mi al la ĉaroj, kaj mi faros por vi belan varman kaj molan kuŝejon en ĉaro. Ĉu vi volas?“
„Vi estas bona al mi, Binash Yutsil, bela knabo“, ŝi diris simple. Kaj per tio ŝi akceptis lian inviton.
„Sed ni iru unue al la puto“, li konsilis.
„Kial?“
„Suquel, por lavi nin.“
Li estis galanta kaj ĝentila. Ĉar li celis, ke ŝi mem lavu sin.
Sed, ĉar tio okazis nun komune, ne dolorigis ŝin aŭdi, ke ŝi sin nepre lavu.
Li tiris pecon da sapo el poŝo kaj donis ĝin al ŝi. Ŝi lavis sin kliniĝinte ĉe la rando de la puto, kie la akvo fluis en la trogojn por la bestoj kondukataj tien por trinkigi ilin.
„Atendu ĉi tie etan momenton“, li diris kaj forkuris.
Jam post minuto li revenis kaj alportis lignan kombilon, aĉetitan por kvin centavoj ĉe unu el la standoj.
„Kaj nun ni iros kaj kombos nian hararon ĝis ĝi estos bela.“
Li prenis ŝin je mano, kaj ili reiris en la ombron de la domo, kie ili trovis unu la alian.
Ŝi zorgeme komencis trakombi sian hararon. Tio daŭris longan tempon. La hararo, kiu jam per si mem estis tre plena kaj faska, aspektis kiel felta bulo.
Li observis ŝin ĉe tio, ridis kaj parolis kun ŝi, kvazaŭ li konas ŝin jam dum multaj jaroj.
Ŝi fariĝis konfidema al li kiel al frato. Evidente tio efikis eksterordinare bonfartiga al ŝi, ke ŝi trovis iun, kun kiu ŝi povas interparoli tute libere.
Tiu konfidemo, kiun ŝi havis al li, plenigis lin kun stranga sento de varmo. Li sentis sin, kvazaŭ lia koro banas sin en sunlumo. Agrable tiklanta ondo trakuris lian korpon. La sopiro, kiu tiel malĝojigis lin, ĉar ĝi ŝajne estis direktata al nenio, kaj nur sopiro pro la sopiro mem, solviĝis en li al kvieta kaj granda ĝojo. Li ne povis doni nomon al ĝi, ĉar estis ĝojo, kiu estis nova al li, ĝi interligeblis al nenio, kion li konis. Li deziris, ke tiu nokto neniam ĉesu, kaj ke la knabino babilu kaj babilu sen fino.
Kiam ŝi dum la kombado reĵetis la hararon por skui ĝin, iom kliniĝinte la rigardon, ŝi turnis sian vizaĝon al li, ridante kaj ludante per siaj blankaj dentoj dum sia rido, li ekhavis la senton, kvazaŭ estus naskita nova mondo. Li sentis sin nemezureble riĉa, ke li povis aĉeti kombilon por la knabino, kaj ankoraŭ pli riĉa li sentis sin, ke li estis kapabla oferti al ŝi ĉaron kiel domon.
Finfine la knabino estis kombinta sian hararon. Ŝi skuadis ĝin kaj turnis sian vizaĝon nun tute al li. Ŝi tiris la elkombitajn harojn el inter la dentoj de la kombilo, purige frapadis la kombilon sur la ŝtonoj kaj tiam transdonis ĝin al li.
„Jen via kombilo, donaco por vi de la sanktula festo“, li diris.
„Sed mi ne havas poŝon, en kiu mi povus porti ĝin“, ŝi rimarkis ridete. „Ĉu vi bonvolus porti ĝin en via poŝo?“
Li prenis kaj enpoŝigis ĝin kaj diris: „Mi tiom ĝojas, ke mi rajtas porti ĝin por vi. Tiukaze vi ĉiufoje devos reveni al mi, se vi volas elkombi vian hararon.“
„Tion mi faros ja kun plezuro“, ŝi rediris.
Li ekstaris kaj diris: „Kaj nun, vehel tahacabaltic, ni ekiru por vespermanĝi. Ĉu vi emas? Ĉu vi malsatas?“
Ŝi klinis la kapon malantaŭen, por rigardi el sia kaŭranta pozicio al liaj okuloj: „Mi estas tiom malsata, bela kaj bona knabo, Binash Yutsil, du tagojn mi ne manĝis ion.“
Ili iris al la malgranda indiĝena kuirejo, kie Andreo pli frue en la vespero aĉetis enĉiladojn por si.
„Nu, kion vi do volas havi kiel vespermanĝon, tujom ants?“ li demandis amikece.
Ŝia vizaĝo profunde ruĝiĝis, kiam li diris tion, kaj ŝi rigardis kun honto malsupren; ĉar „tujom ants“ signifas „belulino“. Kaj kiel li diris tion kaj kiel li ridetis al ŝi ĉe tio, tio ne nur estis admiro, sed pli.
Sed tiam ŝi turnis la kapon kaj rigardis lin de la flanko ridetante kaj kun iom fermitaj okuloj.
„Nu?“ li demandis denove. „Kiun vespermanĝon la malgranda knabino volas havi?“
„Tibal“, ŝi rediris. „Viandon, multe da viando, mi estas tre malsata.“
Li mendis la enĉiladojn. Dum ili observis la preparadon, ŝi diris: „Sed mi tute ne plu estas malgranda knabino. Mi nun estas granda. Mia sango fluas jam pli ol jaron. Tion vi povas kredi al mi, Binash Yutsil, huinic, belaspekta knabo.“
Ĉe tio ŝi ridis denove.
Ŝi estis nudapieda. La rigida nigra lana kitelo, truigita kaj priŝmirita kun strioj de sekigita tero, atingis nur ĝis la komenco de ŝiaj muskolaj suroj. Kaj la gamboj kaj la brakoj aspektis kiel facile polurita mahagona ligno. Ŝiaj piedoj estis tre malgrandaj, sed ŝiaj piedfingroj estis larĝaj kaj en sana formo unu apud la alia. Ŝuoj neniam malhelpis kreski ilin.
Sub la kitelo ŝi ŝajne ne havis ĉemizon. Sed la brusto estis vestita per blanka lanjaketo, kies orlo estis brodita kun ruĝa lano kun simplaj linioj kaj modestaj steletoj.
La jaketo estis profunde griza de koto kaj de la enpenetrinta polvo.
Sur la jaketo ŝi portis ĥorongon, nigran krudan lanokovrilon kun mincaj grizaj enteksitaj strioj. La lanokovrilo havis en la mezo fendon, tra kiu ŝi estis ŝovinta la kapon. Tiel la ĥorongo falis gardante sur ŝian bruston. Ĝi estis mallonga kaj atingis nur ĝis la koksoj. Ĉe la koksoj la lanokitelo estis kunrulita al dika ringo, ĉar la kitelo, laŭ indiĝena modo, estis tiel vasta, ke oni ne devis ŝanĝi ĝin, kiam la portulino atendas bebon. La kitelon kuntenis larĝa ruĝa lanorubando, kiun ŝi volvis ĉirkaŭ la koksojn kaj kies finaĵojn ŝi kunplektis.
Ŝiaj brakoj estis nudaj ĝis super la kubutoj. La kolo estis libera, sed la nuko kovrita de ŝia plena, densa, krispa kaj spite la kombadon ankoraŭ nun felta hararo, kiu pendis malsupren ĝis la talio.
La enĉiladoj fine estis pretaj. Li pagis kaj petis ankoraŭ pri iom da salo, kiun li ricevis en bananfolio. Malgrandan citronon li ricevis aldone.
Tiam li diris: „Ni manĝos tie transe sur la ŝtuparo de la preĝejo kaj poste revenos ĉi tien kaj ĉiu trinkos kafon el poteto.“
„Hutsil“, ŝi diris ridante, „tio estas bona tiel.“
„Ĉu ne ankaŭ vi volas manĝi? ŝi demandis, kiam ili sidis sur la ŝtupoj de la ŝtuparo. Mi jam manĝis, kaj mi nun ne malsatas“, li ripetis.
„Sed tiukaze vi el ĉiuj enĉiladoj devas formordi pecon, alie la manĝo ne gustus al mi kaj mi restus malsata“, ŝi diris kaj tenis enĉiladon al lia buŝo.
„Kiel vi nomiĝas, knabineto?“ li demandis.
„Mi ankoraŭ ne havas nomon“, ŝi repondis.
„Mia patro kaj mia patrino vokis min ĉiufoje nur huntic, infaneto, nenion pli. Kaj en la bieno la mastrino vokis min ĉiufoje nur antsil vinic, servistino. Kaj José, la filo de la mastro, vokis min ĉiam mejayel.“
„Kial li vokis vin mejayel?“ Andreo demandis ĉagrenite.
„Tia aĉa nomo por vi, malgranda knabino. Kia malica kanajlo tiu José devas esti! Tie transe en la kantino, rigardu tien, jen ĉiu el la ŝminkintaj knabinoj, kiuj tie alportas la komitekojn por la viroj al la tablo kaj sidiĝas sur iliajn genuojn kaj lasas palpi sin de ili sub la jupo aŭ sur la mamojn, por ke ili estu bone pagataj por tio, nu, ĉiu el ili estas mejayel.“
Ŝi ne tute komprenis tion, ĉar tio, kion Andreo parolis, estis tiel fremda al ŝi kiel al normala homo la prapeko.
Sed ŝi komprenis, ke fremda kaj nekutima mondo malfermiĝas antaŭ ŝi. Ŝi vidis neniun sencon en la okazaĵoj de tiu nova mondo. Tial ŝi pensis, almenaŭ je la unua rigardo, ke ŝi ne ekkonas interrilaton je tio. Sed, kiam ŝi pli ofte rigardis transen al tiu kantino, kaj pli ofte observis la knabinojn kaj ŝiajn manipulojn kaj ĉe tio provis, tion, kion ŝi vidis kaj observis, akordigi kun tio, kion Andreo ĵus klarigis al ŝi, ŝi lante ekkomprenis. Ŝi komencis eĉ pli rapide ordigi la interligojn en ŝia kapo ol Andreo atendis tion. Kaj post certa tempo de observado kaj pripensado, ŝi ekkonis, ke oni faris en tiu kantino la samon, kion ŝi vidis en la bieno. En la kantino, la plej proksima domo apud la katedralo, nur la maskerado kaj la iluminado estis alia. Jen la sola diferenco.
Ŝi diris tiam: „José mensogis. Mi nun scias, kio estas mejayel. Sed José mensogis, mi ne estas mejayel. Sed li volis fari min tia. Tion mi nun scias. Tio estas la kaŭzo, kial mi forkuris de la bieno.“
„Mi volas ĉion ĉi rakonti al vi, Binash Yutsil“, ŝi diris, kiam ŝi jam manĝis.
„Ni antaŭe trinku kafon el poteto, vi certe soifas“, konsilis Andreo.
Ili sidis tiam denove sur la ŝtuparo de la katedralo. El la preĝejo ili aŭdis la eternan murmuradon de la preĝantaj inoj, de tempo al tempo monotonan kantadon.
La bruado kaj kriado de la komercistoj sur la placo mallaŭtiĝis, iom post iom. Sed ankoraŭ nun homoj promenis tien kaj reen, sed neniu plu aĉetis kion ajn. Pli grandaj amasoj da homoj, kiuj parte ludis kaj parte observis la ludadon, plu formiĝis nur ĉe la ludotabloj, ĉe la ruleto, ĉe la ĵetkubaj tabloj, ĉe la granda knaranta rado kun nombroj, kie la malicaj, ore makulitaj florovazoj, la japanaj ventumiloj kaj la rustiĝintaj vekhorloĝoj estis elludataj, krome ĉe la grandaj loteriaj tabloj, kie la homoj metis fabosemojn sur la ludokartojn, esperante, ke, post la elvokado de la luditaj kartoj ili povos vicigi kvar bildojn, per kio ili gajnus bukedon el paperfloroj, brandoglason aŭ kombilon.
Ĉe tiuj loteriaj tabloj la bruo estis plej laŭta. Oni aŭdis la kriadon de viro, kiu malkovris la kartojn por montri ilin:
„El diablo! El diablo!“ ripetis lia helpanto, por ke ĉiu el la ludantoj povu okupi la elluditan karton per fabosemo, se ĝi kongruas kun propra karto. „El globo!“–„El globo!“
„El alacrán!“– „El alacrán!“; „La vaca!“ – „La Vaca!“
La elvokanto de la luditaj kartoj ŝatis spici la bildojn de la montrataj kartoj per paroloj, kiujn li supozis spritaj.
Kelkaj komercistoj komencis kovri siajn tablojn per oleotrempitaj toloj; aliaj pakis siajn varojn en kestojn; pluaj kovris la sternitajn varojn per fragmitaj matoj. Se tio estis farita, la komercistoj kaj komercistinoj kuŝiĝis sur maton sub la tablo aŭ apud la tablo por dormi.
Pli kaj pli de la fulgantaj lanternoj kaj de la ladoboteloj, en kiuj bruletis kotonpeco trempita en oleo, estingiĝis. La homoj promenantaj tien kaj reen aperis kiel fantomaj ombroj inter la tabloj de la komercistoj, kiuj finis sian negocon en tiu tago.
Sed proksime de la puto oni ĝoje dancis plu.
El fore malantaŭa strato oni aŭdis la melankolie ŝvelantajn, flutecajn, zumantajn sonojn de marimbo.
Kelkfoje ĝi sonis kiel harpoj, kelkfoje kiel hobojoj en ĉiuj grandoj, kelkfoje kiel la kantado de basaj sonoraj damaj voĉoj, kelkfoje kiel la delikata sonado de sonoriloj. Iu civitano de la urbo havis privatan solenaĵon en sia domo, aŭ amanto kantis serenadon por sia koramatino, aŭ familio festis la sanktulan tagon de unu el siaj membroj.
„Ĉu vi volas iom danci kun mi?“ demandis Andreo.
„Mi volonte kun vi dancus, beleta knabo mia, sed mi timas.“
„Vi ne devas timi, malgranda knabino“, li trankviligis ŝin.
„Tie ne estas ladinoj ĉe la danco, ĉiuj homoj tie estas kiel ni, indiĝenoj, kiel vi kaj mi. Ni ekiru.“
Ili iris al la dancantoj.
Neniu atentis ilin. Li aspektis kiel ĉiuj ceteraj junaj viroj tie, kaj ŝi aspektis en sia ĥorongo kiel pluraj el la aliaj knabinoj de la ĉirkaŭaj lokoj, kiuj venis al la festo.
Li donis sian buntan koltukon al ŝi manen; kaj ili dancis indiĝenan zapateado, ĝoje kaj senzorge, kiel ĉiuj aliaj, kiuj tien iris al la dancado.
Ili tute forgesis, ke ili konis sin ne pli longe ol du horojn.
Kaj ne ĝenis ilin, ke neniu el ambaŭ konis la nomon de la alia. Ambaŭ havis la senton, kvazaŭ ili konus sin jam en la tempo, kiam vekiĝis la mondo.
Rimarkoj:
alacrán = skorpio el diablo = la diablo
globo = kuglo
vaca = bovino
Fariĝis malfrue en la nokto.
La muzikistoj laciĝis. Ili ludis tiam jam tri semajnojn, tage kaj nokte, ofte ĝis la nova hela tago. Ili perlaboris ne multe, ĉar tiuj, kiuj venis al ili por danci, havis nur malmulte da elspezebla mono. Sed ili, indiĝenoj, kiel ĉiuj aliaj tie, ŝajne sentis sin sufiĉe pagataj per tio, ke ili havis la eblon ĝojigi aliajn homojn, ke ili rajtis forgesigi la zorgojn, kiujn ĉiu havis, kiu venis al ili, kaj eĉ se nur dum kelkaj gajaj horoj de la nokto.
„Nu, ni denove ekiros kaj trinkos kafon el kruĉo kaj aldone aĉetos dolĉan panon al ni“, proponis Andreo, kiam la knabino redonis la tuketon al li.
„Tute laŭ via plaĉo, Binash Yutsil“, ŝi diris, ridante al li.
„Ordonu kaj mi obeos al vi.“
Li kaptis ŝin ĉe la kubuto kaj kondukis ŝin tiel al la kuirejo de la indiĝenino, kiu dormeme kaŭris apud sia eta fornelo. La ino tie sidis tage kaj nokte kaj kuiris por la malsataj indiĝenaj gastoj, kiuj venis al ŝi. Kiel la plimulto de la komercistoj kaj ludotablaj posedantoj, ankaŭ ŝi jam estis ĉe la festo en Sapaluta. Ne estis diveneble, kiam ŝi propre dormas. Ŝi havis certe la kapablon sufiĉe dormi, dum ŝi kaŭras apud sia forneleto kaj ĝuste neniuj gastoj staras antaŭ la tablo. Ŝiaj gastoj neniam rapidis, neniam ili urĝis ŝin, neniam ili parolis laŭte kaj grumble, se la enĉiladoj ne estis sufiĉe rapide pretaj. Tiel la indiĝenino eble dormetis, dum ŝi ŝajne manipuladis ĉe la forno. Kiam ŝi vidis, ke neniu staris ĉe la tablo, ŝi tiris sian rebozo, sian tukon, vaste super la kapon, kaj ŝi dormis tuj tiom firme, ke ŝi ronkis. Sed unu el ŝiaj filinoj devis nur flustre voki: „Madrecita, dos con pollo, dos conres“, kara panjo, du kun birdaĵoj kaj du kun bovaĵo, kaj jam ŝi vekiĝis el la dormo kaj kiel aŭtomato ŝi preparis la postulitajn enĉiladojn, sen iam erari pri la diversaj salatoj kaj saŭcoj.
Ŝia unua ago, kiam oni vekis ŝin el la dormo, estis ĉiam kvazaŭ aŭtomate flamigi la ardetantan fajron per alblovado. Alblovi la ardetantan fajron, kiu ardas sur la tero aŭ sur argila fornelo, estas ĉiam la unua ago de indiĝenino post la vekiĝo; tiel kiel estas la unua ago de indiĝena servisto, kiu akompanas vojaĝanton en la ĝangaloj kaj praarbaroj.
Fariĝis nun jam sufiĉe fride. Kaj la varmega kafo, kompletigita per kelkaj biscochos, dolĉaj biskvitoj, bonfartigis kaj ĝojigis ambaŭ junulojn.
„Mi pensas, malgranda knabino, ke vi nun estas sufiĉe laca“, diris Andreo kareseme. „Ĉu vi volas dormi? Mi preparos al vi bonegan varman kuŝejon en ĉaro, kie vi povos dormi, tiom longe kaj tiom multe kiom vi emas.“
Sen embaraso ŝi respondis: „Se vi tion ordonas, mi devas certe obei al vi.“
„Ĉu vi ĉiam volas obei al mi, malgranda knabino?“ li demandis flustrante.
„Ĉiam“, ŝi diris simple, „ĉiam, ĉar vi estas bona al mi.“
Ili iris tra la longaj kvietaj stratoj. Ju pli ili foriĝis de la placo des pli malhele fariĝis. La stratlampoj jam ne lumis.
Ili ofte stumblis.
Ĉar la instancoj, aŭ pli bone la personoj, kiuj estis la instancoj, uzis la monon destinitan por la plibonigado de la stratoj en maniero, kiu al ili ŝajne estis pli utila, kaj tial disponigis ĝin al siaj propraj personaj celoj, pro tio la stratoj estis en plendinda stato, tuj, se oni ne plu estis en la centro de la urbo. Tie troviĝis elrompitaj ŝtonoj, profundaj truoj kaj fosaĵoj, en kiujn oni sinkis foje tri metrojn, se oni falis en ilin, profundaj kanaletoj kaj sulkoj plenigitaj per glitiga koto kaj fetoranta ŝlimo, akvomarĉetoj kaj flakoj, superfluantaj kloakoj, arbotrunkoj, tabuloj, ĉarotimonoj, malsuprenfalintaj domaj tegmentoj, kaj forrompitaj dommuroj troviĝis ĉe ĉiu paŝo transverse kaj ĉiudirekte en la stratoj de la eksteraj urbopartoj. Pontetoj havis en la mezo grandajn truojn, kelkaj havis parapetojn, sed parte derompitajn, aliaj tute ne havis parapeton. Jam en la hela tago estis sufiĉe fortostreĉe iri sur tiuj stratoj sen iuj malagrablaj incidentoj. Nokte oni riskis rompojn de membroj kaj membanadon en fetorantaj fosaĵoj post ĉiu deka paŝo.
Andreo tiris el siaj malantaŭaj pantalonaj poŝoj kenosplitaĵojn kaj bruligis ilin por prilumi la vojon.
Elektran poŝlampon, unu el siaj plej ardaj deziroj en sia vivo, li ne povis akiri ĝis nun. Li ankaŭ ne vidis iun ajn foran eblon, iam posedi tian lampon. Sed li, tiel kiel ankaŭ la knabino, estis kutimiĝintaj al kenaj torĉoj. Nek en la domo, nek ĉe la laboro ili disponis pri alia lumo. Ĉiu ĉaro kompreneble havis lanternon, sed tiuj lanternoj efektive ne tre utilis, tial la ĉaristoj, se ili nepre bezonis bonkvalitan lumon, eklumigis kenajn torĉojn. Pro tio ili ĉiam havis sufiĉe grandan provizon da kenoj en siaj ĉaroj.
La kenoj kostis al iliaj mastroj eĉ ne centavon, ĉar la ĉaristoj eltranĉis ilin survoje el abioj, kiujn ili renkontis kaj kiujn ili ne pridemandis, kies posedo ili estas. Tio malpliigis al la mastroj la elspezojn por la petroleo de la lanternoj.
La urbo estis vaste konstruita, ĉar ĉiu familio loĝis en speciala domo, kaj ĉiu familio havis grandspacan internan korton. Tial daŭris certan tempon antaŭ ol ambaŭ atingis la lastajn domojn de la urbo. Tie la vojo fariĝis pli sekura ol en la urbo; ĉar tie sternis sin la vasta ebenaĵo antaŭ ili.
Andreo sidiĝis sur taluson kaj diris: „Ĉu ni ĉi tie iom restadu kaj fumu cigaredon? Ĉu vi volas?“
„Mi volas“, ŝi diris, kaj sidiĝis apud li.
Li rulumis cigaredojn kaj donis iun el ili al ŝi.
La profunda nokto estis super kaj ĉirkaŭ ili kun sia tuta pezo, sed ĝi ne ŝarĝis kaj ne premis ilin. Ĝi estis vasta kaj grande spaca torentado el saturita malhelo kaj bonfartiga trankvilo. Sur la ebenaĵo violonis kaj zumis kaj flutis la griloj kaj kio krome eble vivas ĝoje inter herboj. De tempo al tempo oni aŭdis el granda foro la basan grumblon de bovo aŭ la plendantan trumpetadon de mulo.
La steloj brilegis kaj scintilis super ili en tropika klareco kiel malgrandaj sunoj.
Tiam kelkaj vespertoj flirtis trans iliajn kapojn, revenis kaj ĉirkaŭflugis ilin laŭ cirkloj, kiuj foje estis proksimaj, foje malproksimaj.
El la urbo glimis kelkaj perditaj lumoj antaŭ ili. Kelkajn fojojn eksplodis malfruiĝintaj piroteknikaĵoj super la urbo, tie kaj tie kelkaj raketoj ĵetiĝis sible en la aeron por veki Sanktan Caralampion. Li ja ne eble eĉ deziras dormi en sia naskiĝtago! Tion oni ne povas permesi al li.
Jen la knabino diris: „Kiam mi vidas super la profunde nigra kaj tamen tiel klara ĉielo la stelojn, kiuj sternis sin tiel brilegaj kvazaŭ ili volus paroli, jen mi devas pensi pri mia kara patrino. Eble ŝi nun vivas sur iu el tiuj steloj. Ŝi amis la stelojn pli ol ion alian en la granda naturo. Nokte ŝi povis sidi multajn horojn antaŭ la kabano kaj rigardi la stelojn kaj ĝoji pri ili, min tenante sur sia sino aŭ inter la genuoj. Kaj iam en tia nokto, kiam la bienulo forsendis mian patron por kelkaj tagoj kun la bovoj, mia patrino rakontis al mi historion pri la steloj. Mi neniam forgesis tiun rakonton. Mi portas ĝin ĉiam en mia koro. Kaj tial mi ne timas en la nokto, kiom ajn nigra la nokto estas. Mi neniam rakontis la historion al iu, ĉar ĝi estas sankta por mi, kiel la plej kara kaj plej bela, kion mia bona patrino povis heredigi al mi. Sed al vi, Binash Yutsil, mi volas rakonti la historion, ĉar vi estas bona al mi, tiel bona, kiel estis al mi nur mia patrino, krome neniu en la mondo. Eĉ ne mia kara patro, kiu ĉiam estis laca pro multe da laboro kaj ĉiam kovrata de vundoj pro la laboro en la ĝangalo.“
Post longa paŭzo, kiam ŝi apogis sin al li por pli bone gardi sin kontraŭ la frideta leviĝanta vento, li diris softe kaj karese: „Tiu rakonto, malgranda knabino, estas la plej bela donaco, kiun vi povas doni al mi. Mi volas tiel bone kaj tiel pie aŭskulti vin, kvazaŭ via kara panjo parolus al vi. Mi supozas vere, ke ŝi loĝas sur unu el tiuj steloj kaj malsuprenrigardas al vi kaj gardas vin per ĉiuj siaj fortoj kontraŭ fatala sorto, kiu povus trafi vin.“
Ŝi premis sin pli forte al li. Kaj li prenis ŝin al siaj brakoj kaj karesis ŝin bonfartige en ties ĥorongo.
Same tiel mallaŭte, kiel ŝi parolis, ŝi diris:
„Ĝi estas la rakonto pri la dio, kiu kreis la sunon.
La malicaj spiritoj, kiuj volis neniigi la homaron, ĉar ĝi estis kreaĵo de la bonaj dioj, estis venkintaj la bonajn diojn kaj mortbatis ĉiun el ili.
Kiam tio jam okazis, ili estingis Sunon per neĝo kaj glacio kaj per fridaj ŝtormoj.
Kaj tiam komenciĝis eterna nokto surtere.
Ĉio estis kovrita de glacio.
Homoj mortis pro frosto.
La maizo, kiu apenaŭ kreskis, vivtenis nur kun granda peno la mizere vivantajn homojn.
Sed multaj, multaj mortis pro malsato.
Ne plu kreskis arboj kun dolĉaj fruktoj.
Ne plu floris floroj.
Ne plu kantis birdoj.
La griloj kaj cikadoj ĉesis violoni kaj fluti.
La homoj mortadis, kaj ĉiuj bestoj de la arbaroj kaj de la ebenaĵo mortadis, tiel ke la viroj pli kaj pli malofte povis ĉasmortigi beston por nutri la inojn kaj infanojn kaj por provizi ilin per varmigaj feloj.
Kiam la mizero tiam fariĝis pli kaj pli granda, ĉiuj tribestroj kaj reĝoj de la indiĝenaj popoloj kunvokis sin por granda interkonsiliĝo, por decidi, kiel oni kreu novan sunon.
En la ĉielo staris ja nur la klaraj steloj.
La stelojn la malicaj spiritoj ne sukcesis estingi.
Sur ili vivis la spiritoj de mortintaj homoj, kiuj bone sciis kiel defendi sin, ĉar la bonaj dioj donis forton al ili, kaj ĉar estis ilia tasko por eterne teni lumantaj la stelojn.
Multajn semajnojn daŭris la granda interkonsiliĝo de la reĝoj kaj tribestroj.
Sed neniu el ili sciis kiel fari novan sunon.
Inter la reĝoj estis sabio, saĝulo, kiu jam havis pli ol tricent jarojn kaj lernis ĉiujn sekretojn de la naturo.
Kaj tiu diris: , Certe estas vojo krei novan sunon. Juna, forta kaj tre kuraĝa viro devas iri al la steloj. Tie li devas peti la spiritojn de la mortintoj doni de ĉiu stelo etan peceton.
Tiujn malgrandajn pecojn li devas kolekti kaj porti kun si pli alten, pli kaj pli alten, ĝis li fine atingos supre la mezan punkton de la ĉiela volbaĵo.
Tie li devos fiksi ĉiujn tiujn stelopecetojn al sia ŝirmilo.
Kaj se li estos farinta tion, la ŝirmilo transformiĝos en grandan lumantan kaj varmegan sunon.
Mi mem irus kaj farus tion.
Sed mi estas olda kaj malforta.
Mi jam ne kapablas plu bone salti.
Tial mi ne povus salti de unu stelo al la alia.
Kaj mi ankaŭ ne plu estas sufiĉe forta kaj lerta por ĵeti lancon kaj teni la ŝirmilon kaj por batali kontraŭ la malicaj spiritoj, kiuj provos malhelpi, ke nova suno estos kreita. '
Kiam la saĝulo jam finis la parolon, suprensaltis ĉiuj reĝoj, tribestroj kaj grandaj batalantoj, kiuj kunsidis en la interkonsiliĝa rondo, kaj vokis: 'Ni estas pretaj ekiri. '
Al tio diris la saĝulo: 'Tio tre honoras vin, ke vi volas fari tion.
Sed nur unu el vi povos foriri, kaj tiu devos iri sola kun sia ŝirmilo, ĉar nur unu suno estu kreata.
Tro multaj sunoj bruligus la teron.
Tiu, kiu faros tion, devos oferi la plej karan, kion homo povas fordoni.
Li devos forlasi sian edzinon, siajn infanojn, sian patron kaj sian patrinon, siajn amikojn kaj sian popolon.
Li neniam povos reveni sur Teron.
Li devos poreterne migri je la ĉiela volbaĵo, la ŝirmilon sur la maldekstra brako; kaj poreterne li devos esti armita por povi batali kontraŭ la malicaj dioj, kiuj ne ripozos por denove estingi Sunon.
Li ĉiam povos vidi Teron kaj sian popolon, sed li ne plu povos reveni.
Li estos por ĉiam solulo en la universo.
Ĉiu el vi antaŭe pripensu tion bone antaŭ la ekiro.
Kiam la reĝoj tion aŭskultis, ili ĉiuj tre senkuraĝiĝis.
Neniu el ili deziris apartiĝi poreterne de sia edzino kaj de siaj infanoj, de sia patrino, de siaj amikoj kaj de sia popolo.
Ĉiu el ili preferis iam morti kaj kuŝi en sia tero ĉe sia popolo.
Jen ekestis longa silento en la interkonsiliĝo.
Sed finfine parolis unu el la pli junaj tribestroj:
'Mi volas paroli, kuraĝaj viroj.
Mi estas juna kaj forta kaj bone ekzercita je la armoj.
Mi havas junan kaj belan edzinon, kiun mi tre amas, pli ol min mem.
Kaj mi havas belegan knabon, kiu estas al mi tiel kara kiel mia korsango. Kaj mi havas karan bonkoran patrinon, kies protektanto kaj espero mi estas.
Kaj mi havas multajn amatajn amikojn.
Kaj mi amas mian popolon, en kiu mi estis naskita, kaj de kiu mi estas nedisigebla parto.
Sed pli ol mian edzinon, pli ol mian knabon, pli ol mian patrinon, miajn amikojn kaj mian popolon mi amas la homaron.
Mi ne povas esti tute feliĉa, kiam mi vidas suferi la homaron.
La homoj bezonas sunon.
Sen suno la homaro devos perei.
Mi estas preta ekiri kaj krei la sunon por la homoj, kio ajn estos mia destino kaj mia sorto. '
Estis Chicovaneg, kiu tiel parolis.
Li diris adiaŭ al sia edzino, al sia knabo, al sia patrino kaj al sia popolo.
Provizite per la konsiloj de la saĝulo, li komencis armi sin.
Li faris al si fortan ŝirmilon el jaguarfelo kaj el la haŭto de serpento.
Li faris al si kaskon de potenca aglo.
Kaj li faris al si firmajn ŝuojn el la piedegoj de grandega jaguaro, kiun li mortigis en la ĝangalo.
Tiam li eliris por serĉi la plumhavan serpenton.
Li trovis ĝin post multaj jaroj da serĉado en profunda malhela kaverno. Ĝi estis la simbolo de la mondo. Tial ĝin gardis malica sorĉisto, kiu estis soldulo de la malbonaj dioj.
Per multe da ruzaĵoj kaj prudento li sukcesis mortbati la malican sorĉiston.
Li faris lin ebria per dolĉaj agavosukoj.
Kaj kiam la malica sorĉisto kuŝis tute ebria kaj ĉiuj liaj okuloj estis fermitaj, Chicovaneg kaŝe proksimiĝis kaj mortigis lin per lanco, kiun li venenis per cent venenoj, kiujn ĉiujn konigis la saĝulo al li.
Tiam li kantis dolĉajn kantojn, kaj per sia ŝalmo li flutis dolĉajn melodiojn; kaj jen la plumhava serpento venis kaj sekvis lin, obeante ĉiujn liajn ordonojn.
Post tio Chicovaneg longe migris, ĝis li venis post multaj jaroj kaj multaj bataloj kontraŭ malbonaj dioj al la fino de la mondo.
Tie la steloj estis plej malaltaj super la tero.
La plej malsuban stelon li povis atingi per facila salto.
Li rakontis al la spiritoj de la mortintoj loĝantaj sur tiu ĉi stelo, kiuj havis nigrajn vizaĝojn, ĉar ili ne havas indiĝenan sangon, ke la homoj ne havas sunon, kaj ke li forlasis sian edzinon kaj sian popolon, por krei novan sunon por la homoj.
La spiritoj ĝoje donis al li peceton de sia stelo, por helpi al la homoj.
Chicovaneg fiksis la pecon mezen de sia ŝirmilo, kie ĝi tuj ekbrilis en plena beleco kiel diamanto.
Ekde nun li jam pli bone povis vidi sian vojon en la profunda nokto, ĉar tiu eta steleto sur lia ŝirmilo prilumis la vojon.
Nun li saltis de stelo al stelo.
Kaj ĉie, kien li venis, kaj tute egale, ĉu la spiritoj havis flavajn, blankajn, brunajn aŭ nigrajn okulojn, ili donis al li volonte peceton de ilia stelo.
Kaj kiam li venis al tiuj, kiuj havas la saman sangon kiel li, oni akceptis lin kun granda ĝojo.
Ili estis fieraj, ke li estas unu el la propra sango, kiu volas rekrei por la homoj la sunon.
Ili fortigis lian laciĝintan korpon kaj akrigis liajn armilojn.
Post ĉiu salto, kiun li faris de stelo al stelo, lia ŝirmilo fariĝis pli lumanta.
Kaj kiam la ŝirmilo nun finfine tiom lumis, ke ĝi forte superbrilis la plej grandan el la steloj, la malicaj dioj rimarkis lin.
Ili ekkonis, ke li estas kreonta novan sunon por la homoj.
Kaj ili komencis batali kun granda kolero kontraŭ li kaj malhelpis lin ĉe la pluirado.
Ili tremigis Teron, por skui la stelojn, por ke li mise pretersaltu la sekvan stelon.
Ili sciis bone, ke tiukaze, se li pretersaltus nur unufoje, li falus en la nigran universon, el kiu li ne plu povus liberigi sin, ĉar tie la malicaj dioj havas la tutan potencon por si mem.
Sed Chicovaneg estis prudenta.
Kiam stelo estis tro malgranda, por povi vidi ĝin bone, li petis la plumhavan serpenton, ke ĝi unue ĵetu rigardon sur ĝin.
Kaj ĝi diris al li la distancon, por ke li povu ekkuri per la ĝusta rapideco, ke li saltu ne tro mallonge, sed ankaŭ ne transsaltu la stelon.
Se la distanco estis tro granda por salto, la plumhava serpento unue devis flugi transen, kaj ĝi tenis pendante sian unuan finaĵon tiel, ke post la salto li facile povis kapti ĝin kaj suprengrimpi sur la korpo de la plumhava serpento.
Kiam li nun grimpis pli kaj pli alten en la ĉiela volbaĵo kaj lia ŝirmilo fariĝis pli kaj pli hele lumanta, la homoj surtere finfine ekvidis lin.
Ili sciis, ke li nun kreas la sunon por ili.
Kaj ili fariĝis gajaj kaj festis multajn festojn.
Sed ili ankaŭ povis vidi, kiel peniga estas lia vojo.
Kaj se ili vidis la distancon al la sekva stelo kaj ekkonis, ke li saltinte eble eĉ mistrafos tiun stelon, ekkaptis ilin profunda malespero.
Ili ankaŭ vidis la batalon de la malicaj dioj kontraŭ li.
La malbonaj dioj hurligis fortajn ŝtormojn, kiuj detruis ĉiujn kabanojn de la homoj kaj dezertigis iliajn kampojn.
La malicaj dioj inundis Teron per akvotorentoj, kaj ili ordonis al la montoj, ke tiuj elsputu fajran lafon, por neniigi la homojn, antaŭ ol Suno staros en la ĉielo.
Kaj la malicaj dioj katapulte ĵetis ardantajn ŝtonojn al la suprengrimpanta Chicovaneg.
Ili ĵetis tiom da ili al li, ke miloj el la ŝtonoj ankoraŭ nun flugas plu tra la nokta ĉielo.
Sed pli alten kaj pli alten grimpis Chicovaneg.
Pli hele kaj pli hele lumanta fariĝis lia ŝirmilo.
Floroj komencis kreski kaj flori surtere.
La birdoj revenis kaj kantis ĝojajn kantojn.
Mangoj kaj papajoj komencis maturiĝi je la arboj kaj bananoj, figokaktoj, tomatoj baldaŭ abundis.
Kaj tiam finfine, kiam la homoj iutage suprenrigardis, staris Suno brile kaj varme en la ĉiela volbaĵo, meze de la ĉielo super ili.
Kaj ili festis grandan sunfeston, honore al Chicovaneg.
Sed la malicaj dioj seninterrompe provas estingi denove Sunon. Tiam ili vualas Teron en nigrajn nubojn kaj la homoj ektimas, ke la suno nun estu estingita.
Sed Chicovaneg, la kuraĝulo, gardas ilin.
Post lia ora ŝirmilo li kaŭras por gardi la homojn kontraŭ malicajn diojn.
Kaj se la malbonaj dioj tro malice agas, li koleriĝas kaj ĵetas siajn fulmantajn sagojn ĉirkaŭ Teron, por trafi kaj forpeli la malicajn diojn, kiuj kaŝiĝas en la nigraj dikaj nuboj.
Tiam li skuas sian ŝirmilon tiel, ke sovaĝa tondrado ektremigas la aeron.
Kaj se li finfine estas forpelinta la malicajn diojn, tiam li pentras sian buntkoloran arkon sur la ĉielon, por anonci al la homoj, ke ili estu trankvilaj, kaj ke li ne permesos, ke Suno de la malicaj dioj ankoraŭfoje estos estingita kaj detruita.
La knabino, kiu ankoraŭ nun tute dense premis sin al li, finis sian rakonton. Ŝi diris nenion plu.
Andreo demandis post certa tempo: „Ĉu via patrino ankaŭ rakontis al vi, kiu kreis la huhon, Lunon?“
„Jes“, ŝi diris.
„La filo de Chicovaneg.
Kiam la filo plenkreskiĝis, li volis viziti lian patron.
Sed li ne povis trovi plumhavan serpenton, ĉar lia patro estis kunpreninta la ununuran, kiu ekzistis, kaj ĉar tiam, kiam la patro estis kreinta Sunon, li ordonis al ĝi, ke ĝi volviĝu malsupre ĉirkaŭtere, tie, kie la ĉiela volbaĵo apogas sin surtere.
Tie ĝi kuŝas gardante kontraŭ la malicaj dioj, kiuj troviĝas sur la alia flanko de la ĉiela volbaĵo kaj de tie volas invadi, por plifortigi la potencon de la malicaj dioj sub la ĉiela volbaĵo.
Sed Chicovaneg estas prudenta.
Li ne tute fidas al la plumhava serpento kaj timas, ke ĝi eble dormas kaj neglektas la gardadon.
Tial li ĉiuvespere malsupreniĝas al ĝi por rigardi, ĉu ĝi eble eĉ dormas.
Kaj ĉar estas nur unu plumhava serpento, la filo devis serĉi alian beston, kiu povus helpi lin grimpi sur la ĉielan volbaĵon.
Li elektis al si kuniklon, ĉar kuniklo bone povas salti.
Ankaŭ li do saltis helpe de la kuniklo de stelo al stelo.
Sed la spiritoj de la mortintoj ne plu povis doni al li tiom el siaj steloj, kiom ili donis al lia patro.
Alie la steloj fariĝus tro malgrandaj.
Kaj tial lia ŝirmilo ne estas tiel granda kaj brila kiel tiu de lia patro.
Sed por esti proksima al sia patro, li sekvas lin trans la tuta ĉiela volbaĵo, kaj se li preteriras sian patron, li salutas lin de sia patrino, kiu dormas sur alta monto sub mantelo el neĝo.
La kuniklon, kunprenitan de la filo por povi pli bone salti de stelo al stelo pro ties helpo, vi certe vidas en lia ŝirmilo.“
Andreo rigardis ĉirkaŭ si, trans la grandan ebenaĵon kaj supren al la ĉiela volbaĵo. En lia imago li vidis suprengrimpi la junan tribestron de stelo al stelo.
La poezio, kiun li sentis, kiam la knabino rakontis tiun historion de sia religio, ne estis en la historio mem. Li sentis la poezion pli en la simpla maniero, kiel la knabino rakontis ĝin, kun sia softa trankvila voĉo kaj plej forte pro tio, ke la knabino, dum ŝi rakontis tion, lasis travivi lin, ke ŝi pensas sin sekura en lia proksimo kaj inter liaj brakoj kontraŭ ĉiuj veoj en la mondo. Li trovis sin granda kaj forta pro la konscio, ke li rajtas gardi ŝin, ke li rajtas protekti ŝin, kaj, ke ŝi tute akceptis, sen demandi kaj sen pripensi, lian protekton.
„Ŝi estas kiel senhelpa kantobirdeto, kiu falis el la nesto“, li diris mallaŭte. Ŝi ne respondis. Sed ŝajne ŝi aŭdis la vortojn, sed sen percepti ilin, ĉar ŝi eĉ pli kareseme premis kaj nestigis sin inter liaj brakoj.
Sed, kiam li denove rigardis supren al la vasta steloplena tegmento, la rakonto tuj denove fariĝis reala. Tuj li revidis suprengrimpi la junan tribestron, vidis lin forlasi sian edzinon kaj sian infanon kaj li vidis kiel preterflugis lin ardanta ŝtono sendita de la malicaj dioj, sur alta flamanta arkovojo.
Kaj li demandis sin, ĉu estas dezirinde esti dio kaj vivi en radianta beleco. Estas certe necese krei por la homoj sunon, se ili ne havas sunon kaj suferas tre mizere. Kaj estis certe bela gloroplena ago, kiun plenumis la juna tribestro. Li meritis, ke li fariĝis dio kaj, ke li estas honorata de la homoj. Sed en la profundo de sia koro li ĝojis pri tio, ke la homoj nun jam havas Sunon, kaj ke tial la turmentoj de la konscienco kaj de la helpopreteco ne povas torturi lin por fari saman aŭ similan kiel tiu tribestro. Li sentis la knabinon varma ĉe sia brusto, kaj tio pensigis lin pri tio, ke li ja apenaŭ estus kapabla tiel oferi sin kiel tiu dio, kiu forlasis la edzinon, la infanon kaj la popolon poreterne. Tiel pensante kaj sentante, li komprenis nur des pli klare, kiom granda, kiom homama kaj kiom grandioza estis la ago de tiu dio, kiu oferis ĉion, kio donas sencon al la vivo, por helpi al la homoj. Kaj tiom pli granda estis tiu admirinda ago, ĉar tiu dio neniam povas morti, neniam dormi, neniam forgesi, ĉar li eterne kaj eterne devas pensi pri siaj karaj, kiujn li forlasis, ĉar lia doloro pri la perdo neniam finiĝos.
Kvankam li scias, ke ĉiuj, kiujn li konas surtere nun mortas jam de dekmiloj da jaroj, ili ja tamen plu vivos poreterne en lia memoro, tiel forta kiel en la tago, kiam li forlasis ilin, por la homaro. Estas nur tre malgranda konsolo por li, ke lia filo estas proksima al li, kaj ke li povas ĉirkaŭbraki sian filon en la raraj tagoj, kiam surtere dum horo Suno malheliĝas. Tial estas certe laŭnature, ke en Andreo ne vekiĝis la ambicio fariĝi dio de sia popolo, ĉar li venis post pripensado kaj konsidero al la ekkono, ke la sorto de la dioj ne estas enviinda: La brilo kaj la majesto de la dioj estas tre kare pagata.
Li volis diri ion. Sed tiam li vidis, ke la knabino firme endormiĝis.
Zorgeme li prenis ŝin pli proksime al si, levis ŝin kaj portis ŝin en siaj brakoj sur la vasta vojo transen al la kampadejo de la ĉaristoj.
Liaj kamaradoj ĉiuj dormis. Kelkaj ŝajne sufiĉe ebriiĝis pro la respektoplena festado de la festo honore al la sanktulo Caralampio. Ili ĝemis kaj gruntis endorme kaj kuŝis sur la tero kiel ŝtipoj.
Kareseme li demetis la knabinon. Tiam li preparis al ŝi molan kuŝejon en sia ĉaro.
Kaj kiam li estis kontenta pri la kvalito de la kuŝejo, li levis ŝin zorgeme en la ĉaron kaj ennestigis ŝin.
Ŝi nur unufoje forte elĝemis pro sia granda laco.
Tiam li metis sian petaton, sian maton, sur la teron sub la ĉaro kaj sternis sin por dormi.
Lia lasta duondorma penso estis, ke li neniam en sia tuta vivo ekdormis tiel ĝoja, tiel kontenta, kaj tiel esperoplena kiel hodiaŭ. Dum sia lasta endormiĝa momento li konsciiĝis en la koro, ke la plej bela kaj plej dolĉa tempo en lia vivo estas komenciĝanta. Tempo, kiu forgesigos al li ĉiujn penojn kaj zorgojn en lia dura vivo.
Kaj li tiom devojiĝis en sia sonĝaj pensoj, ke li flustris al si mem: „Esti ĉaristo, tio estas la plej bela vivo en la mondo.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.