La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Andreo havis nun jam dek kvin jarojn. Li ankoraŭ nun iris nudapiede. Kaj li dormis ankoraŭ nun sur petato, kiun li sternis en angulon de la kuirejo aŭ en sekan angulon de la portiko, kaj kiun li matene, ekstarinte, denove kunruladis kaj ie ŝovis sub ĉevronon. La petate, la mato el basto, ne plu estis tiu, kiun li kunprenis de hejme.
Ankaŭ la lana kovrilo, per kiu li kovris sin, ne estis plu la sama. La petato finfine estis kuŝtruigita. Sed don Leonardo ne donis novan al li, ĉar petato kostas peson kaj dudek centavojn.
Doña Emilia en tiu tempo vizitis dufoje sian patron en la bieno por hejme ĉe la gepatroj montri kaj elmeti al admiro siajn du infanojn, kiujn ŝi naskis intertempe.
Ĉe tiuj vojaĝoj Andreo akompanis ŝin. Li ja nun jam estis granda knabo, al kiu don Leonardo trankvile povis konfidi sian edzinon kaj siajn infanojn.
Tiel Andreo revidis siajn gepatrojn kaj gefratojn kaj la tutan parencaron.
La patro donis al li novan petaton kaj novan lankovrilon, vidinte, kiel aĉe aspektis tiuj aĵoj de la knabo.
La lankovrilon la patro devis aĉeti el la bodega, el la staplejo de la patrono. Ĝi kostis naŭ pesojn, ĉar ĝi estis bonkvalita, farita de la indiĝenoj en Chamula. La patro ankaŭ la petaton devis aĉeti de sia patrono. Tiu petato kostis peson kaj sepdek kvin centavojn, ĉar en la bodega de la bienposedanto ĉiuj aĵoj kostis kvindek aŭ cent procentojn pli ol en vendejo en la urbo.
Patro Criserio kompreneble ne povis pagi la lankovrilon kaj la maton, ĉar li ja ne ricevis salajron. Sekve li devis pruntepreni la aĵojn de la patrono kaj aĉeti ilin kredite.
Don Arnulfo diris: „La kovrilo kostas naŭ pesojn.“
„Tio estas tre multekosta, patrono“, respondis Criserio, „en Simojovel mi povus aĉeti kovrilon por kvin pesoj.“
„Tion vi povas, Criserio, se vi havas la monon.“
„Sed mi ne havas monon, patroncito, ĉefĉjo“, diris Criserio pri tio.
„Vi ne aĉetu la kovrilon, Criserio, se ĝi por vi estas tro multekosta“, diris don Arnulfo. Li ŝovis la kovrilon reen en la bretaron.
„Sed mi ja devas havi la kovrilon por mia hijito, por mia filĉjo, alie li ja frostomortus“, diris Criserio kun senmova vizaĝo.
„La kovrilo kostas naŭ pesojn, Criserio. Pli malkare mi ne povas lasi ĝin al vi. Se ĝi estas tro multekosta por vi kaj vi povas aliloke aĉeti la kovrilon pli malkare, vi estas libera fari tion. Vi ne estas devigita aĉeti la kovrilon ĉe mi. Ĉu vi eble pensas, ke mi volas, ke vi faru ŝuldojn? Tion mi certe ne volas. Mi preferus, se miaj muchachos, miaj laboristoj sur la bieno, ne havus ŝuldojn. Tiukaze mi ne havus malagrablaĵojn, kaj miaj muchachos estus liberaj kaj povus foriri, kiam ili volas. Ĉi tie ne estas sklaveco.“
„Tion mi bone scias, sinjoro“, diris Criserio. „Ni ne estas esclavos, ni estas liberaj kaj povas foriri, kiam ni volas kaj kien ni volas.“
„Se vi ne havas ŝuldojn ĉe mi, ĉu ne, tion vi ja scias?“
„Tion mi scias bone, patrono. Se ni ne havas ŝuldojn ĉe la patrono.“ Criserio diris tion kvazaŭ li lernis tion parkere.
La sencon li ne pripensis. La senco estis tro fora por li.
Sed don Arnulfo akcelis nun la aferon. Li ne havis la tempon marĉandi kun unu el siaj peonoj kaj komenci interparoladon pri la rilatoj de ŝuldodependeco kaj la libera elekto de la loĝejo. Tiaj temoj estis nek por li nek por iu alia bienulo problemoj. Estis frida, seka objektiveco. La ŝtato, la registaro, la soldatoj kaj la polico gardas liajn rajtojn kiel kreditoron.
„Ĉu vi do volas havi la kovrilon aŭ ne? Diru, kion vi volas, kaj se vi volas nenion, foriru. La kovrilo kostas naŭ pesojn. Vi ne devas preni ĝin, se vi ne volas fari ŝuldojn.“
„Mi prenos la kovrilon kaj la petaton“, diris Criserio.
„Bone“, respondis don Arnulfo, „mi do skribos ĝin en la libron al via konto.“
„Jes, patroncito, skribu ĝin en mian konton, mi bezonas la kovrilon kaj la petaton por mia fileto, kiu ja nun tiom malproksimas.“
Don Arnulfo malfermis la libron, foliumis ĝis la konto de Criserio Ugalde aperis, kaj dum li skribis en la libron, li diris: „Atendu ĝis ni havos tion tute en ordo.“
„Jes, patroncito, mi atendas.“ Criserio prenis la aĵojn kaj ŝovis ilin sub la brakon.
Don Arnulfo gratadis la plumon, por ke ĝi skribu, kaj ekkalkulis laŭte: „La kovrilo kostas naŭ pesojn. Ĉu tio estas ĝusta, Criserio?“
„Jes, tio estas ĝusta, patrono, naŭ pesojn.“
Don Arnulfo skribis kaj poste diris: „La mato kostas peson kaj sepdek kvin centavojn.“
„Patrono“, interrompis lin Criserio, „la petato estas vere tre multekosta. En Yajalón bona petato kostas nur sep realojn.“
„Por el diablo, ĉe la diablo, ĉu vi volas havi la petaton aŭ ne? Klarigu en via kapo, kion vi volas, kaj kion vi ne volas. Mi ne plu havas tempon.“ Don Arnulfo fariĝis nun tre malbonvolema. Por ne igi lin eĉ pli ĉagrenita, diris Criserio: „Jes, patrono, kompreneble mi volas havi la petaton, por mia filo, por Andreo.“
„Bueno, en ordo, ĝi kostas peson kaj sepdek kvin. Ĝuste, Criserio?“
„Tio estas ĝusta, patrono.“
„Muy bien, tre bone“, diris skribante don Arnulfo. „Tio do faras kune rondigite dekunu pesojn. Ĉu tio estas ĝusta, Criserio?“
„Tio estas ĝusta, patrono.“
„Tio faros do dek unu pesojn. Kaj ĉar vi restas ŝulda al mi dek unu pesojn kaj ne pagas, tio faras dek unu pesojn kaj tio sekve faras dudek du pesojn. Dek unu pesojn por la kovrilo kaj la petato kaj dek unu pesojn, ĉar vi ne pagas kaj restas ŝulda la sumon al mi. Ĉu tio estas ĝusta, Criserio?“
Criserio ne povis kalkuli. Neniukaze li povis tion tiel rapide sumigi. La ciferoj konfuzis lin, ĉar li ne tiel rapide povis sekvi ilin, kaj li ankaŭ ne volis fari la patronon malbonvolema, kaj krome la patrono diris la ciferojn ĉiujn hispanlingve, kiujn Criserio efektive rekonis kiel hispanlingvajn, sed en sia cerbo ne povis percepti.
Tiel estis tute normale, ke Criserio diris: „Tio estas ĝusta, patrono.“
Ĉar la patrono diris tion, ĝi devis esti ĝusta. Tia patrono, tia fiera kaj riĉa mastro, trompe ne riĉigas sin je povra indiĝeno.
„Ĉu konsentite, Criserio?“ demandis don Arnulfo.
„Konsentite, patrono“, respondis Criserio.
Don Arnulfo al Criserio ne permesis, ke tiu ŝmiru sur la konton konfirman kruceton. Criserio la belan puran kontolibron inaŭguritan per „En la nomo de Dio!“ tamen nur grase makulaĉus per inko. Konfirmaj krucetoj ne necesis. Se ekestus disputo, kio neniam okazis, demandus neniu oficisto pro la kruceto. La krucetoj estus senvaloraj jam pro tio, ĉar nek Criserio nek iu alia peono de la bieno povis legi, kion li konfirmu per sia kruco. Tial estis tute egale, ĉu tie estis krucetoj aŭ ne. Don Arnulfo demandis:
'Ĉu vi konsentas?' kaj Criserio estis respondis 'Jes, patrono, mi konsentas. ' Ĉiu juĝisto en la respubliko Meksiko en proceso inter bienulo kaj peono agnoskus tiun buŝan konfirmon. La peono konfirmis buŝe la konton, kaj per tio li estis respondeca por la farita kaj konfirmita ŝuldo.
Don Arnulfo estis honesta kaj honora mastro. Li traktis siajn peonojn pli bone ol multaj aliaj bienuloj, kiujn li konis. Aliaj terposedantoj ne estis tiel mildkoraj al siaj peonoj.
„La ĉemizo kostas kvin pesojn. Ĝuste, jes? Bone. Kaj ĉar vi ne pagas la ĉemizon, tial estas kvin pesoj. Kaj ĉar vi restas ŝulda al mi la kvin pesojn, tial estas kvin pesoj. Kaj ĉar mi de vi neniam povos ricevi la monon kontante, tial estas kvin pesoj. Tio estas do kvin kaj kvin kaj kvin kaj kvin, tio faras dudek pesojn. Konsentite?“
„Jes, patrono, konsentite.“ La peono nenie aliloke povas aĉeti ĉemizon, se li bezonas ĝin, ĉar li ja nenie en la mondo havas krediton, nur ĉe sia mastro, por kiu li laboras kaj kiun li ne rajtas forlasi, se li ankoraŭ havas eĉ nur unu centavon da ŝuldoj ĉe li.
Ili ne estas sklavoj, la peonoj. La sklavecon oni forigis en Meksiko, kiam oni deklaris la sendependecon kontraŭ Hispanio. La neekzistado de la sklaveco en Meksiko estas konfirmita pere de la konstitucio.
En unu sekcio de la dia monda ordo oni profitas el tio, se la proletoj povas legi, skribi kaj fulmrapide kalkuli; en alia sekcio de tiu prudenta monda ordo oni eĉ pli profitas el tio, se la proletoj ne povas kalkuli kaj ne lernas la hispanan lingvon. Kiu volas enspezi monon, tiu devas nur decidi, kiun sekcion li deziras ekspluati. Ambaŭ sekcioj entenas orminejojn.
Criserio ne konsideris tion, ĉu ĉio ĉi estis justa aŭ ne. Tiel komplekse li ne pensis por percepti kaj kompreni tiajn negocojn. Se iu eĉ dum horoj provus klarigi al li, ke oni hontinde mensogis al li en tiu afero, li ne akceptus tion. Li aŭskultus kaj aŭskultus, kaj finfine li dirus: „La patrono pravas; ĉar la patrono estas nobla viro, kaj li ne trompas povran indiĝenon. Li kalkulis tute ĝuste, mi ja ekde nun restas ŝulda al li la dekunu pesojn, kaj tial do estas dudek du pesoj. Tio estas tute prava.“
Don Arnulfo kompreneble povus iri alian vojon por ricevi la dudek du pesojn. Li simple povus diri: 'La kovrilo kaj la petato kostas kune dudek du pesojn, aĉetu aŭ ne aĉetu ilin. ' Sed tiel la indiĝeno ekkomprenus, ke estas prezo uzura. Tiukaze li ne aĉetus la varojn kaj havigus al si anstataŭaĵojn, kiujn li mem povus akiri, ekzemple felojn de ĉasitaj bestoj. La prezojn por aĵoj li ja komprenas. Li ankaŭ komprenas, ke en la bieno ĉiuj varoj devas esti pli multekostaj ol ĉe la foiro en la urbo, ĉar la bienulo havas transportkostojn. Kaj krome li ne scias, je kiu prezo la bienulo aĉetas la varojn. La simplajn prezojn komprenas la peono; kion li ne komprenas kaj kion li ne povas kapti tiel rapide en la kapo, estas la hasta ĵonglado per ciferoj kaj transkalkuloj fare de la bienulo. Se temis pri kalkulado per ciferoj pli grandaj ol kvin, ĉesis por la peono ĉia kompreno. Ĉu do estis dek kvin aŭ dudek du aŭ sesdek sep pesoj, tio signifis por li ĉiam la samon. Tiaj ciferoj ĉiufoje konfuzis tiom peonon, ke li baldaŭ falis en specon de hipnoto. Kaj tiu hipnoto ankoraŭ profundiĝus, se efektive okazus, ke juĝistoj aŭ oficistoj inspektas la kontojn de la bienposedanto por eltrovi, ĉu oni faras aŭ ne faras maljustaĵon al la indiĝenaj kamplaboristoj. En la tuta mondo ili konis nur unu homon, al kiu ili povis turni sin por plendi pri io, kaj tiu homo estis ilia patrono.
Sed ĉu povra indiĝeno ĉu ne povra indiĝeno. En alte civilizitaj landoj ekzistas la sama dieca sistemo: La soldato tradraŝita de la kapitano rajtas plendi nur ĉe sia kapitano, kaj tiu kapitano decidas, ĉu la plendo estas rajtigita kaj transdonebla aŭ ne. Tial la soldato en civilizita lando ne pravas, se li rikane rigardas el fiera alto malsupren al la povra senscia peono, kiu pacience devas toleri ĉion.
Estas multspecaj sistemoj de la sklaveco kaj prirabado de homoj surtere, kiujn prudenta kaj normala homo ne povus eltrovi, se ili ne ekzistus efektive.
Criserio estis feliĉa, ke li povis doni la kovrilon kaj la petaton al sia filo. Li diris al li, ke la aĵoj kostis dek unu pesojn. Sed li ne diris, ke li pro tio ŝarĝis sin per ŝuldo de dudek du pesoj.
En lia kapo la afero alie speguliĝis. La varoj kostas dek unu pesojn. Tio estas ĝusta. Ke li fakte ŝuldis dudek du pesojn, tute ne koncernis tiujn aĵojn, sed estis nur pro tio, ke li ne povis pagi la dek unu pesojn kontante. Tial li ne konsideris necesa interparoli pri la dek unu pesoj kun sia filo.
Andreo eĉ ne povus fari ion, se li scius tion. Sed li bone sciis, kia nekredeble alta sumo dek unu pesoj estas por lia patro. Li ja sciis la ekonomiajn rilatojn de la peonoj en bieno. Li eble ne sciis kaj ne komprenis ilin, kiam li foriris de la hejmo. Sed nun li pli maturiĝis, kaj ĉe la du vizitoj en la bieno li aŭskultis en la kabano de la gepatroj kaj en la aliaj kabanoj de peonoj pri ĉiuj tiuj aferoj.
Se la peonoj en la kabanoj interparolis pri tiaj rilatoj, tio ne okazis kritike. Ili akceptis la aferojn tiel, kiel ili estas.
Oni rigardis ilin kiel eternan destinon de la sorto, kiu ne ŝanĝeblas fare de homo. Tiel, kiel homo ne povas ŝanĝi tion, ke la akvo de rivero fluas malsupren kaj ne supren.
La patrono estas la patrono, kaj la peono estas la peono.
Tiel estas kaj tiel restos. La filo de peono iĝas peono. Kaj kiam la patrono transdonas la bienon al sia filo aŭ vendas ĝin, ŝanĝiĝas la nomo de la patrono, sed je la sociaj rilatoj ŝanĝiĝas nenio. Se oni efektive kritikis ion, estis nur pro tio, ke la grundo, asignita de la patrono al tiu aŭ al tiu peono, estas tro malfekunda, ke ĝi havas tro multajn ŝtonojn kaj montojn, aŭ, ke oni volonte havus iom pli da grundo, aŭ, ke la prezoj de la porkoj, pagitaj de la komercistoj devus esti pli altaj je dudek kvin aŭ kvindek centavoj, ĉar du pesoj kaj okdek centavoj por bona elkreskinta porko efektive estas tro malmulte.
Sed la peonoj ne kritikis, ke la patrono havas la aĉetan prioritaton por ĉiuj porkoj, kaproj kaj ŝafoj, kiujn vendas ties peonoj. Kaj, ke li mem fiksis la prezojn por tiuj porkoj, kiujn li intencis aĉeti de siaj peonoj por poste mem vendi ilin, kaj ke la peonoj unue devis peti lian permeson, kiam ili intencis vendi siajn malgrandajn brutojn al pretervagantaj komercistoj, kaj ke ili devis pagi al la patrono por ĉiu vendita besto kvindek ĝis sepdek kvin centavojn aŭ eĉ peson. Tio estas, kaj ĉiam estis, la bona rajto de la patrono. La porkoj, ŝafoj kaj kaproj plenkreskis ja sur lia bieno. Sed la peonoj devis aĉeti la porkidojn kaj kapridojn; kaj la maizon, la nutraĵon de la bestoj, kiun la indiĝenoj kultivis mem.
La peonoj ankaŭ ne havis la rajton vendi superfluan maizon aŭ superfluajn fazeolojn de siaj kampoj al la vagantaj komercistoj aŭ sur la foirplaco de la plej proksima loko. Ankaŭ pri tio la patrono havis la aĉetprioritaton, kaj ankaŭ en tiu kazo ili devis peti la aĉetpermeson. Kaj parton de la ricevita mono ili devis doni al la patrono. Se ili havis ŝuldojn, kaj ili ĉiuj havis ŝuldojn ĉe li, ili tute ne rajtis vendi ion, sed ĉion devis doni al li. Kaj la patrono dekalkulis la ŝuldon nur tiom multe, kiom li fiksis la prezon.
Ĉio tio estis justa. Ĝi estis laŭleĝa kaj destinita de la ĉielo, kaj la eklezio konfirmis ĉion tion. La dioj estis ja la samsangaj parencoj de la patrono, kaj ili neniel estis la parencoj aŭ boparencoj de la indiĝenoj.
Estis tiel, kaj oni ne povis ŝanĝi tion. Ĉiam estis tiel kaj ĉiam tiel restos. La peonoj tion ne sciis pli bone. Ili sciis nur, ke tiel estas ĉie sur la mondo. Ĉar kien ajn ili iris aŭ kien ajn ili venis, en ĉiuj bienoj de la najbaroj estis tute same. Sekve devis esti tiel sur la tuta tero. Ilia tero, aŭ pli bone dirate, kion ili sciis kiel teron aŭ mondon, estis la tereno, kie loĝis la indiĝenoj, kiuj parolis la saman lingvon kiel ili mem. Kie oni ne parolis ilian lingvon, tie estis mondo, kiu estis fremda al ili. Kaj kiaj sociaj rilatoj regis tie, ili ne sciis kaj ankaŭ ne povis ekscii.
En ilia distrikto troviĝis multaj vilaĝoj, kiuj estis sendependaj. Ili estis plej ofte vilaĝoj, kie vivis indiĝenoj, kiuj neniam estis peonoj en bieno. Aŭ la grundo estis tiel magra, ke neniu hispano iam havis la sopiron posedi ĝin, aŭ la indiĝenoj estis ĉiam tiel ribelemaj, tiel kontraŭstaremaj kaj tiel murdemaj, ke neniu hispano povis elteni tie. Tiel estis en Bachajón kaj en multaj aliaj vilaĝoj. Sed, se la peonoj rigardis tien, ili trovis, ke tiuj sendependaj indiĝenoj vivas ankoraŭ multe pli mizere kaj pli povre ol ili mem. Tiuj sendependaj indiĝenoj vivis foje tiel mizere, ke ili libervole forlasis siajn sendependajn vilaĝojn kaj libervole transloĝiĝis al bienoj por fariĝi peonoj. La kaŭzoj estis multnombraj. La plejmulto el tiuj kaŭzoj havis la radikon en la karakteraj ecoj, en la kutimoj kaj moroj de tiuj indiĝenoj. Sed la ĉefa kaŭzo estis la malesperiga manko de scioj de la indiĝenoj kaj la granda lerteco de la grandaj bienposedantoj kaj de la eklezio interligita kun ili, teni la indiĝenojn en tiu sensciado.
La patro de Andreo tute ne estis devigita aĉeti novan kovrilon kaj novan petaton por sia filo. Li faris tion pro amo al sia filo, kaj ĉar li ne povis elteni, ke tiu suferas.
La viro, kiu devus doni al Andreo novajn aĵojn, estis lia mastro, don Leonardo. Sed al tiu estis tute egale, ĉu Andreo nokte frostotremas, ĉu li devas dormi nur sur la nuda tero aŭ ĉu li malvarmumis kaj malsaniĝis, aŭ ĉu la knabo restas sana kaj vivoforta. Kial zorgi pri la bonfarto de indiana knabo?! Se la knabo ekhavus pneŭmonion aŭ febron kaj mortus, ĉu estus problemo por li? Estas miloj da indiĝenaj knaboj. Li petus sian edzinon skribi al la patro, ke li sendu alian knabon. Kien tio kondukus, se li zorgus pri nude pieda indiĝena knabo? Dek unu pesojn la knabo ne valoris. Krome tute ne damaĝas al indiĝena knabo, se li dormas sur nuda tero. Ili kutimiĝis pri tio, ili estas tiel rezistfortaj kiel iliaj hundoj. La dek unu pesojn li bezonas por aliaj aferoj.
Salajron Andreo ankoraŭ nun ne ricevis, kaj don Leonardo neniam konsideris iam doni iun al la knabo. Li ankaŭ tiukaze ne pagus salajron al li, se Andreo havus jam dudek aŭ tridek jarojn kaj plenumus la taskojn por la vendejo tiel bone kiel juna viro el San Cristóbal, kiu farus la laboron ne por malpli ol dudek pesoj ĉiumonate kaj la manĝo.
La solan diferencon, kiun li faris ĉe la knabo en la du lastaj jaroj, estis tiu, ke Andreo ĉe festo en Tenejapa ricevis ne kvin aŭ dek centavojn sed tostón, do kvindek centavojn.
„Ne aĉetu sensencaĵojn por tio, kaj precipe neniun aguardiente, neniun brandon“, admonis lin don Leonardo, kiam li transdonis la kvindek centavojn kun mieno, kvazaŭ li donus ormoneron dudekpesan al li.
Don Leonardo nun konfidis al Andreo de tempo al tempo jam tre respondecoplenajn taskojn.
Li sendis lin kun konsiderindaj monsumoj al San Cristóbal, al la plej proksima pli granda urbo, kie Andreo devis aĉeti varojn kaj intertrakti kun la arrieros, kun la mulpelistoj, kiuj devis transporti la aĉetitajn varojn al Tenejapa. Li akompanis la varojn, li devis atenti pri tio, ke ili estas kompletaj kaj alvenas sen difekto en Tenejapa.
Tiuj laboroj konsiderinde plivastigis la spertojn de la knabo. Li koniĝis kun vera granda urbo, rigardis la abundon kaj la diversecon de varoj el la tuta mondo kaj aŭdis pri urboj, kiuj estas miloble pli grandaj ol San Cristóbal, kiu ŝajnis al li, alveninta tie la unuan fojon, pli granda kaj pli bela urbo ol ĉiu alia surtere. Ĝi havis stratojn, kiuj estis longaj kilometrojn, domon apud domo, ĉiuj el ŝtonoj kaj multaj kun fenestroj. Antaŭe li ne sciis, ke ekzistas domoj kun fenestroj, ĉar li neniam antaŭe vidis tian domon. En Tenejapa estis kelkaj, sed la fenestroj estis nur lukoj kun kradoj. Kaj nun li vidis ĉi tie fenestrojn kun vitrotabuloj, kaj li vidis eĉ vendejajn fenestrojn kun grandegaj vitrotabuloj, post kiuj la varoj estis staplitaj kaj aspektis tiel, kvazaŭ oni tuj povus forpreni ilin.
Li vidis tie bovoĉarojn, la carretas, la unuan fojon.
Ĝis nun li ne sciis, ke ekzistas iuj ĉaroj aŭ veturiloj, kaj ke tiujn ĉarojn povas tiri bestoj, ĉar ankaŭ tirbestojn li ne vidis antaŭe. La kampojn de la bieno, kiel ankaŭ la kampojn en Tenejapa, oni ne plugis. Oni puŝis simple bastonon en la teron, en kiun oni ĵetis la maizograjnojn aŭ fabojn. Se efektive necesis iom plugi, ekzemple pro tomatoj aŭ pro kapsikoj, tio okazis per plugo, kiu verdire ne estis pli ol bastonego, tirata de peono. El kie Andreo do povus preni la scion pri tirbestoj? Tiaj vojoj, sur kiaj grandaj veturiloj aŭ nur ĉaroj povas veturi, ekzistis eĉ ne unu en la tuta vasta kaj granda distrikto. Ĉiuj vojoj estis nur mallarĝaj padoj, ofte tiel mallarĝaj, tiel ŝtonplenaj, tiel truigitaj kaj tiel lozaj, ke eĉ por pakmuloj estis malfacile iri sur ili sen danĝero. Andreo aŭdis de ĉaristo, ke la ĉaroj faras veturojn dekkvinoble pli longajn ol la vojdistanco de Tenejapa ĝis San Cristóbal. Kaj de Tenejapa ĝis San Cristóbal ŝarĝmulo bezonas tutan tagmarŝon.
La knabo skeptike rigardis la ĉariston, kiu rakontis tion al li. Sed aliaj ĉaristoj diris la samon. Kaj indiĝena salokomercisto, vendante siajn varojn surstrate, demandate de li, diris, ke tio estas tute ĝusta, kaj ke li scias tion, ĉar li iam akompanis saloŝarĝon sur ĉaro ĝis Arriaga.
Tiel Andreo ricevis la unuan fojon impreson pri la grandeco de la terglobo, sur kiu li vivas.
Ĝis tiam li tute ne havis imagon pri la grandeco de la tero, sur kiu li vivas. Por diri la veron, li neniam pensis pri tio.
Kiam oni parolis en la domo aŭ en la vendejo de don Leonardo pri Tuxtla, Tonalá, Tapachula, San Gerónimo,
Verakruco kaj pri Meksikurbo, li imagis al si la urbojn tiel, kiel estas Tenejapa, la sola urbo, kiun li konis. Kaj se oni interparolis pri tio, ke tiuj urboj estas tre malproksimaj, li kalkuladis por si, ke ili certe malproksimas duoble aŭ trioble aŭ maksimume kvaroble ol la hejma bieno Lumbojvil de Tenejapa. Ĉiukaze li certis, ke tiuj urboj ankoraŭ troviĝas interne de la horizonto. Ĉar tie la mondo, kiel scias kiu ajn, tute finiĝas.
Alia ĉaristo, kiun li renkontis en la portiko de la cabildo, do de la municipa sidejo, kun kiu li vespermanĝis maizoflanojn kaj nigrajn fabojn de indiĝenino varmigita sur lada kuirilo, diris al li, ke la veturo de la ĉaroj finiĝas en Arriaga, kaj ke Arriaga estas fervojstacio. Kaj kiam Andreo demandis, kio tio estas, la ĉaristo klarigis al li, ke tie grandegaj veturiloj alportas el malproksimaj landoj la varojn, kiujn oni poste ŝarĝas sur ĉarojn kaj transportas en la internon de la lando. Li diris eĉ pli. Li diris, ke tiaj veturiloj estas multe pli grandaj ol ĉaro, ke tia veturilo estas tiel granda kiel ŝtona domo, kaj ke sola ĉarego entenas tiom da varoj, ke oni per ili povas tute plenigi kvindek ĉarojn. Tiuj veturiloj veturas sur vojoj faritaj el fero, kaj kvardek tiaj veturiloj kaj ankoraŭ multe pli da ili estas tirataj de alia granda veturilo, kiu faras multe da fumo kaj ege ĝemas kaj ŝvitas kiel granda besto. Kaj tiu nomiĝas ferrocarril, la fervojo.
La vorton ferrocarril Andreo konis, ĉar li lernis skribi tiun ĉe la instruisto. Sed la instruisto ne povis klarigi la aferon al li, ĉar la instruisto neniam vidis fervojon, ankaŭ ne bildon pri ĝi, kaj tial li ne povis imagi al si la aĵon. Li devis esti kontenta per tio, ke la lernantoj lernis senerare skribi la vorton. La vorto estis en la legolibro. Sed ĉar Andreo povis legi kaj skribi la vorton, li sentis strangan parencecon al la aĵo. Kiam la ĉaristo klarigis la fervojon, kiel ĝi aspektas, ĝemas, ŝvitas, tusas, bojas kaj anhelas, preskaŭ ŝajnis al la knabo, kvazaŭ li jam vidus ie fervojon.
Ĝi ne estis fremda, nova kaj neatendita afero por li, ĉar li sciis kiel nomi ĝin, ja eĉ kiel skribi. Spite al sia ĝemado kaj muĝado la monstro ne timigis lin. Tute male, li deziris vidi la monstron proksime antaŭ siaj okuloj. Kaj li eltrovis, sen konsciiĝi pri la okazaĵo, ke la sciado de nekutima aĵo kaj la sciado de ĝia nomo, forrabas de la aĵo la potencon disvastigi teruron. Kaj, ĉar li ne nur sciis tion, sed eĉ povis skribi la nomon, tio donis al li fortan senton de sekureco kaj vekis en li memkonscion tian, kian li sentis neniam antaŭe.
Pro tiu por si mem apenaŭ rimarkinda interna travivaĵo, kiun li havis en tiuj malmultaj minutoj, do, ke tiu terura monstro, prezentita de la fanfaronema ĉaristo multe pli terura kaj timiga ol ĝi estis fakte, nur tial ŝrumpis, ĉar oni scias ĝian nomon kaj ĝin per literoj kapablas komprenigi kaj videbligi al si, la knabo subite tute komprenis la valoron de edukiteco. Li povis klarigi tion al neniu. Li nur sentis tion.
Kaj ju pli li meditis pri tio, des pli klara iĝis por li, des pli klara iĝis ĉirkaŭ li, kaj des pli klara iĝis per unu fojo la tuta mondo. La sciata vorto klarigis kaj dismembrigis tiel komplete la tutan aĵon, ke neniu mistero plu restis je ĝi.
Ferrocarril. Tre klare. Ferro signifas feron, carro signifas veturilo, riel relo; do veturilo el fero, kiu veturas sur reloj.
Tio ĉi en la vorto estis nur iom obskurigita, ĉiun vorton oni faris pli konciza, por ke la tuta vorto ne fariĝu tro longa.
Tial li havis la ideon, ke tiel estas propable kun ĉiuj vortoj, ke ĉiuj vortoj precize klarigas aĵojn aŭ procedojn kaj tre sobre solvas la sekretojn de la aĵoj aŭ procedoj. Li serĉis per sia cerbo kelkajn aliajn vortojn. Kaj efektive, laŭ lia rapide ekfulmanta opinio estis tiel ĉe ĉiu vorto.
Ekde nun li havis tute alian opinion pri la edukiteco. Li nun ne plu pensis, ke edukado estas utila nur por labori pli sukcese kaj pli rapide en vendejoj. Li sentis, ke la lernado kaj la edukiteco havas ankoraŭ alian, eble eĉ pli grandan valoron ol la nuran utilecon en negocoj. Li faris pensajn saltojn.
Li travivis la samon kiel iu, kiu deduktas malgrandan filozofian teorion el akre limigitaj rilatoj en la ekonomia aŭ socia vivo de la homoj. Li ne scias, ke tiun saman teorion antaŭ li deklaris jam multaj homoj, kaj ke inter ili estas ĉirkaŭ kvindek homoj, kiuj jam sciis la bazan ideon de tiu malgranda teorio, kiam Aristotelo ankoraŭ vendis sandalrimenojn en la stratoj de Ateno, por ke li almenaŭ povu vivi. Jam en tiu tempo filozofo nur de siaj mondorenversigaj doktrinoj ne povis vivi; li bezonis laboron, kiu sekurigas al li la panon kaj la salon, komercon por artikloj de la ĉiutaga senfilozofia vivo. Kaj kiel al ĉiuj okazas, se ili opinias, ke ili kaptis novan ideon, tiel ankaŭ al Andreo. Li supozis, ke la eduko povus detrui la minacantan kaj timigan potencon de idoloj, de pastroj kaj de ĉiuspecaj fantomoj de la superstiĉo, kiuj per siaj grimacoj influas la homojn. Kaj li pensis, se la eduko povas sendanĝerigi nekonatajn monstrojn kiel la fervojon, se ĝi povas puŝi idolojn kaj minacantajn fantomojn de ĝiaj fundamentoj, la eduko certe ankaŭ devas esti kapabla liberigi la patron kaj ĉiujn peonojn de la hejma bieno de eterne ŝarĝanta sklaveco.
Li havis la edukitecon, kaj li liberis.
Sed liajn konfuzajn pensojn abrupte interrompis Lucio, la mulisto, kiu sekvatage matene kun li estis transportonta la varojn al Tenejapa.
„Kie vi dormos, Andreo?“ demandis Lucio.
„Mi ĉie povas dormi en la portiko de la municipa domo“, diris Andreo. Li jam sternis sian maton, nur tri paŝojn for de tiu indiĝenino, kiu tenis ĉi tie varma la tutan nokton la simplajn manĝojn por mulistoj kaj ĉaristoj.
„Tion ne faru“, diris Lucio. „Iruu kun mi. Ni dormos en la pordega enirejo de don Ambrosio, kie estas la varoj. La muloj, starantaj en la malantaŭa korto, rapide atingeblos. Ni ŝarĝos ilin je la dua matene. Tiel ni ĉirkaŭ la kvara jam estos sur la vojo.“
Tio memorigis lin, ke li ne estas libera, ke li ne povas fari, kion li volas, ke li eĉ ne povas dormi ĉi tie en la portiko, kie, pro la alvenantaj kaj forveturantaj viroj sur ĉevaloj, pro ĉaristoj, mulistoj, vagantaj indiĝenaj potokomercistoj kaj korboplektistoj, regas vigla vivo dum la tuta nokto, kie multe da aferoj rigardeblas kaj aŭdeblas. Li devis dormi tie, kie la mulisto Lucio plej rapide povas disponi pri li sen antaŭe devi serĉi lin. La remarŝon kun la varoj komandis Lucio, kiun lia mastro persone respondecigis pri la transporto. Kaj ankaŭ Andreo havis sian mastron, kiu ordonis al li, ke li akompanu la varojn, ĉu plaĉis, ĉu ne plaĉis al li. Ĉar la mastro donis la manĝon al li kaj la permeson, ke li sternu la maton en angulo de ties domo.
Andreo en siaj sovaĝe kirliĝantaj pensoj eltrovis por si la ideon, ke la eduko, kiun li supozis havi, povas detrui ĉian timon pri monstroj kaj idoloj. Sed kiam Lucio, kiu sobre kaj praktike parolis pri la ĉiutagaj taskoj, memorigis lin pri lia mastro, Andreo ektimis denove. Pro sperto li bone sciis, kiel furioze kaj kolere don Leonardo povas reagi, se oni eraris pri laboro aŭ se io ne funkcias tiel, kiel ĝi funkciu laŭ lia deziro. Li sciis, ke don Leonardo, kiam li koleriĝis, sen hezito ekkaptas breton aŭ dikan bastonegon aŭ feran kestorubandon, aŭ kion ajn kion li povas preni en la manon, kaj draŝos ĝin sur la knabokapon.
Kiel helpu edukiteco en tiu kazo, pensis Andreo, kiam li kun Lucio trotis tra la tenebraj stratoj al la domo de don Ambrosio. Ke li, Andreo, povas legi, skribi kaj kalkuli, utilas nur al lia mastro, al don Leonardo, ne al li mem. Li restas tiu, kiu li estas, peono, kiu ne ricevas salajron, kiu devas obei, kion ajn oni ordonas al li, kiu dum la dudek kvar horoj de tago devas ĉeesti, se oni vokas kaj bezonas lin.
Sed li estis tamen libera. Ĉar li sciis, kio estas libero.
Libera estas la peono, kiu ne estas enfermita en ŝmira truo, kiu havas la nomon karcero aŭ prizono. En tiun truon la patrono povas sendi peonon, kiam ajn li volas.
Kaj libero estis, se ili dimanĉe ne kunligis al oni la manojn kaj la piedojn sur la dorson pro maldiligenteco dum la semajno, aŭ pro malobeemo, aŭ ĉar forkuris bovido.
Andreo ne povis diri, ke li estas mallibera. Li nek kuŝis en karcero nek ligita en la selokamero de la bieno. Li estis libera. Kiam li iris je la sekvinta mateno kun la ŝarĝitaj muloj kaj la vojo estis sur la maldekstra flanko tro loza aŭ tro ŝlima, li havis la liberon elekti la vojon sur la dekstra flanko por konduki la mulojn nelezitaj al la celo. Kaj li havis la liberon pli ŝarĝi la flavan mulon per kelkaj kilogramoj ol la grizan mulon. Kaj li havis la liberon fumi kelkajn cigaredojn, sub la kondiĉo, ke li havas ilin. Kiun pluan liberon peono atendu de la vivo! Eble ankoraŭ la liberon edziĝi, kiam li havas la necesan aĝon kaj alia peono donas sian filinon al li, por ke li edzinigu ŝin. Kaj tiam li havis la lastan grandan liberecon, fari sufiĉe multajn infanojn kaj plenkreskigi ilin de la fruktoj de la malgranda kampo, kiun la patrono asignis al li, por tiel provizi la patronon per freŝaj peonoj.
Li havis ĉiujn liberojn, kiujn li konis. Kaj se iu demandus lin pri tio, li per laŭta voĉo blekus la dogmon, kion oni enkapigis en la lernejo per soldateca dresado al la infanoj:
„Mi estas libera civitano de sendependa nacio. Viva la patria! Viva!“ Kaj li kredus tion, kion li blekas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.