La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 15

1

La marŝkolono de Andreo estis preta por la ekveturo.

Mallonge post noktomezo ili volis ekveturi de la ebenaĵo por ŝarĝi la lastajn transportendaĵojn en la urbo, kie la komercistoj atendis kun siaj pakaĵoj. Andreo havis la intencon esti survoje kun sia kolono jam antaŭ la kvara matene. La ĉaristoj interkonsentiĝis, ke la kolonoj, por ke ili povu formi grandan kaj fortan karavanon, atendu la aliajn kolonojn apud la malnova piramido Junchavin, troviĝanta dekstre de la vojo, sur kiu la kolono devas veturi. Ĉar la vojo ĝis la indiĝena urbeto Tsobtajal estis ne tute sekura kontraŭ banditoj, kiuj tie loĝis en solecaj ranĉoj kaj kiuj kalkulis pri tio, ke ili povu rikolti konsiderindan parton de la abundaj benoj, kiujn la sanktulo Caralampio donacis al centoj de komercistoj kaj ruletbankieroj, se ili kiel rabistoj nur lerte penas pri tio.

Ĉar la ĉaroj tiutempe ĉiuj troviĝis jam en bona veturstato, kaj ĉar oni jam alkondukis la bovojn kaj tenis ilin sub bona kontrolo proksime de la kampadejo por havi ilin rapide ĉemane, tuj kiam estos eksoninta la marŝordono, estis vespere fakte nenio plu farenda en la kampadejo.

Kaj ĉar la kampadejo mem havis eĉ ne iom da alloga forto, ĉar oni konis ĝin jam tro bone, kelkaj ĉaristoj ekiris por ankoraŭfoje viziti la urbon, por elgustumi ankaŭ la lastajn restojn de la sanktula festo, kiu ĵus finiĝis kaj por ankoraŭ rapide kunpreni de la ĝojoj tion, kio ankoraŭ kapteblas en la lastaj horoj.

Inter la ĉaristoj, kiuj iris al la urbo, troviĝis ankaŭ Manuel, la amiko kaj kunlaboristo de Andreo.

Veninte en la urbon, li trovis, ke la foirplaco jam tre trankviliĝis, kaj ke la tuta urbo ŝajnis prepari sin refali post tiuj tumultaj semajnoj en sian kvietan kaj memkontentan estadon. Oni havis la impreson, almenaŭ sur la tristiĝanta foirplaco, ke la urbo kaj ties loĝantoj en la profundo de siaj koroj estas ĝojaj, ke tiu sovaĝa festo estas finita kaj, ke ĉiuj denove povos fordoni sin al la kvieta kontempla vivo, en kiu la solaj ĝojigaj kaj varioplenaj aferoj estas serĉi klaĉon kaj tiel bone kiel eblas disvastigi ĝin por semi malamon kaj ĵaluzon inter si kaj la parencaroj kaj por bone nutri kaj bredi, grasigi kaj plenigi la malamon kaj la ĵaluzon. La bonaj civitanoj ekokupiĝis denove pri la naskado de novaj civitanoj, el kiuj poste multaj estis kondamnitaj de siaj gepatroj porti la nomon Caralampio tra la tuta vivo – por meksikaj oreloj tiu nomo estas aĉe sonanta – pro neniu alia kaŭzo krom tiu, ke la gepatroj supozis, ke la infano, kiu ricevis tiun elektitan nomon, povos ĝoji super ĉiuj mezuroj pri la speciala protekto de la sanktulo Caralampio rilate ĉiujn ĉielajn kaj surterajn aferojn de la vivo.

La plimulto de la komercistoj jam fermis siajn standojn, kaj ties pruntitaj tabloj kaj budoj estis jam forportitaj aŭ ĝuste nun malkonstruataj de la pruntedonintoj. Nur je la ludotabloj la negoco ankoraŭ estis bona, tiel, kiel ĉe la kuirejaj tabloj, je la tendorestoracioj kaj kompreneble en la kantinoj, kie la „mamnutristinoj“ nervoze kaj haste pelis siajn „kelnerinojn“ antaŭen por ke ili aranĝu la lastan vesperon kiel la plej sukcesan.

Tie en la kantinoj fariĝis ju pli sovaĝe, des pli malfrue estis kaj des pli proksimiĝis la momento, kiam ankaŭ tiuj knabinoj, kiuj alportis tiom da ĝojo al la malsataj viroj de la urbo, devos pretigi sin por la vojaĝekveturo por ankoraŭ atingi sufiĉe frue la veturpretajn ĉarojn.

2

Ĉiu, kiu estas aŭtoritato, aŭ kiu senpere servas al la aŭtoritato troviĝis en la laŭta beateco de sufiĉe da enverŝitaj torentoj de komiteko kaj biero. La aŭtoritatoj estis ĝojaj kun la ĝojuloj. Ili ne plu vidis kaj ne plu aŭdis ion. Sankta Caralampio toleris kaj benis la elbalaadon de sia aktuala festo.

La honorindaj edzinoj de la bonaj kaj respektindaj civitanoj de la urbo estis bone konservataj en siaj geedzaj litoj. Kaj ĉar tio en Meksiko estas kontraŭ ĉiuj moroj, ke sinjorino hastu en la noktaj horoj tra la urboj kaj rastu la kantinojn, ĝojohalojn kaj voluptotemplojn pro sia edzo, ĉar ŝi ankaŭ sen tio jam scias, kion li faras en tiu bela tempo de bonfartiga nokto, la viroj restadas sen ĝeno dum sia strebado transdoni siajn lastajn profundajn kaj respektoplenajn dankesprimojn al sanktulo Caralampio.

La viro, kiu laboras, havu plezuron; kaj la viro, kiu ne laboras, havu eĉ pli da plezuroj.

La plimulto de la honorindaj civitanoj de Balún-Canán ne laboras. Kiam komenciĝas ilia efektiva vivo kiel matura viro, ili avide klopodas iel kunkolekti kvincent pesojn.

Kiam ili kunhavas tiujn kvincent pesojn, aŭ kvarcent pesojn, ne dependas de kelkaj centavoj pli aŭ malpli, ili geedziĝas. Kiam ili jam estas edzoj dum du semajnoj kaj la plej supraj kremtavoloj de la geedza vivo estas jam ĉerpitaj per kulero, tiam ili aĉetas malgrandan tienda, malgrandan vendejon, en kiu oni elmetas la plej necesajn bezonataĵojn de la ĉiutaga vivo.

En tiun ĉi vendejon ili metas sian edzinon, ĉar iu ja devas esti en la vendejo. La edzino donas ekde tiam al sia edzo ĉiutage du pesojn, kelkfoje tri, kaj foje nur unu peson el la gajno de la vendejo. Ĉiujn eldonojn por la domo kaj por la vivteno de la familio la edzino devas gajni per ekonomia mastrumado el la vendejo, post kiam ŝi transdonis la ĉiutagan parton da tri aŭ du pesoj.

Ŝi pliriĉigas la negocon per tio, ke ŝi muldas kandelojn, kudras vestojn, ŝakras kun la indiĝenoj, kiuj vendas siajn produktojn, ke ŝi produktas rompope, ovolikvoron, ke ŝi vendas pomalgrande en malantaŭa ĉambreto komitekojn sen pagi la impostojn, kaj per tio, ke ŝi intertraktas dum horoj kun la kontrabandistoj, kiuj kontrabandas silkajn ŝtofojn el Gvatemalo.

La edzo zorgas pri tio, ke ŝi ricevu multajn infanojn. Tio estas lia tuta laboro. Jen la ofico de la princeca edzo. Li estas ĉiam gaja, afabla, kontenta pri la mondo, ĝenerale kaj speciale pri ĉiuj siaj kuncivitanoj. En la cetera tempo li faras politikon. Li ĉiam havas revolveron en la zona pistolingo. Kaj se okazas balotado, li provas kapti postenon por fariĝi urbestro aŭ polica ĉefo aŭ vendisto de impostmarkoj aŭ impostkolektisto aŭ poŝteja estro. Se li fariĝas urbestro, ĉiuj liaj plej bonaj amikoj ricevas bonan postenon. Li forgesas neniun. Pro tia vivo kaj pro tia nekompareble bela, dum la tuta jaro same balzama klimato de la regiono, kie neniam estas tuberkulozo aŭ kancero, li fariĝas, sen fari ion por tio, okdekjara, cent - aŭ eĉ cent tridek jara. Jen aĝo, kiun oni ne vidas je lia aspekto; ĉar lia edzino ĉiam denove naskas infanojn al li, kiam li jam estas avo dum dudek jaroj. Cetere li mortas ĝenerale nur se la baloto eliras sen decido, ĉar la plej efika balotilo estas la revolvero. Kompreneble ne la revolvero portata kiel ornamo en la abunde ornamita zono por montri, ke la portanto efektive estas viro, sed la revolvero, per kiu oni pafas al tiuj, kiuj ne povas konsenti al la revolvera viro rilate la politikan opinion de la kuncivitanoj, kiuj volas havi postenon. Sed, ĉar ankaŭ aliaj balotantoj havas revolveron, la libera elekto ne estas limigata unuflanke je certa grupo. La plej bona celpafisto, kiu havas la plej bonajn celpafistojn kiel partianojn, estas elektata kiel urbestro. Jen la respubliko kaj la balotsistemo laŭ la modelo de la multe prikantata malnova honorinda respubliko Romo. Murdu Cezaron kaj vi fariĝos Unua Romia Konsulo; murdu la prezidanton Francisko Madero kaj vi fariĝos la prezidanto de la plej aminda kaj plej pacienca loĝantaro surtere, prezidanto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Meksiko.

Tial, se ne estas baloto, restas al la viroj de la plaĉa kaj gastafabla urbeto Balún Canán nenio alia krom la festo de Sanktulo Caralampio, kiam ili iom volas distri sin en sia kvieta, kontempla kaj kutime malmulte ekscitiga civitana vivo.

En bona respubliko la aŭtoritatoj eliras de la popolo. Sed tiuj, kiuj estas la aŭtoritato, ne distingiĝas de la aliaj civitanoj de la urbo. La aŭtoritatoj morgaŭ denove estos civitanoj, kaj tiuj, kiuj nun estas civitanoj, morgaŭ estos aŭtoritato. Jes ja, por kio do en la mondo oni en tiu kazo acidigu la plezuron al la homoj, se ĉiu rigardas la plezuron kiel la plej gravan parton de la vivo, kiu kutime estas tiom trista. Ke la homoj vivas por la laboro estas la filozofio de la pietistoj kaj de tiuj, kiuj estas kastritaj per iu moralo. Se la vivo de la homoj entute havas sencon, kio estas pridubinda, jen la senco estas nur tiu ununura:

Plezuriĝu laŭplaĉe kaj permesu, ke ĉiu alia plezuriĝu laŭ sia maniero; kaj tiom longe, kiom li damaĝas nek vin nek viajn kunhomojn, lasu lin nepre en paco; ĉar vi estas eĉ ne je joto pli bona ol li, kaj li estas eĉ ne joton pli sankta kaj pli valora ol vi mem; ĉar la nesanktuloj, la maliculoj kaj krimuloj estas ĉiam nur tiuj, kiujn oni kaptis ĉe iliaj agoj.

Morgaŭ la festo de la sanktulo Caralampio denove estos finita dum tuta jaro. Tial ni ĝoju hodiaŭ, kiam estas la tempo por tio, kiam ni staras sub la protekto de sanktulo Caralampio, je kies honoro ni plezuriĝas kaj je kies laŭdado ĉiuj niaj pekoj estas pardonataj en pekokonfeso aŭ por bone pagita meso aŭ por surplanka pergenua glitado de la preĝeja pordo ĝis la altaro. Kiuj homoj sub kiu ajn religio eltenus tiom longe, se la religio ne permesus karnavalon al ili, kun la rajto je maskolibero.

Sub la kondiĉo, ke plu estu sanktigita Cindromerkredo, je kiu oni ne preterlasu la meson, ankoraŭ en nebula ebrieco kaj kun nelavita umbiliko.

3

Ho, amata sanktulo Caralampio, ke vi ne povis vidi tion, kio okazis en la lasta nokto je via honoro en la kantinoj.

La dankon meritas la prudentuloj, kiuj ĝustatempe starigis la lignan sanktulon Caralampio en kvietan malluman anguleton de la katedralo kaj fermis kaj riglis la preĝejajn pordojn, ke li kiel Harun-al-Raŝido en la nokto ne povu eliri por vidi, kion faras liaj kredantoj.

En la kantinoj neniu plu tenis folion antaŭ si, nek sube nek supre. La kelnerinoj dancis tiel, kiel oni volis, kaj sen vestoj. El sub unu el la viroj supren kaj poste sub alian viron malsupren. Kaj tial, ĉar la lastaj kaj la plej lastaj pesoj devis esti enspezitaj tiom rapide, kiel rapida salto permesas tion, ĉar la ĉaroj jam atendis, neniu disipis la tempon per tio, ke li malsuprentiris kurtenojn, riglis pordojn kaj fermis fenestrojn. Multaj, por ne suferigi la negocon, ne uzis eĉ tiom da tempo por kuri ĝis iu el la familioj, kiuj ludonis ĉambrojn para unratito, por mallonga tempo, eĉ ne tiom da tempo por iri al ĉeokaza ĉambreto, kiun havis la gastejestro, kaj kiun li ofertis sufiĉe multekoste. Tiuj ĉambroj estis preskaŭ ĉiam, kiel Road-Houses en Usono, okupitaj de tri aŭ kvar personoj samtempe, pro la urĝeco de la afero kaj pro la limigitaj ĉambretoj. Sed eĉ tiom da tempo ne plu estis, ĉar la mamnutristinoj kaj patrinoj urĝis la virojn kaj indigniĝis pro la procentoj. Do tuj rapida fiko en angulo aŭ en anguleto. Kaj se la anguloj kaj anguletoj en kaj ĉe la kantino estis okupitaj, jen do transe en angulo de unu el la katedralaj pordoj, proksime al la protektanta sanktulo Caralampio.

Estis publika ĝojofesto, la orgio pri la ora bovideto.

Ĉio estis publika. Tiu, kiu havis la tempon kaj la emon, povis plezuriĝi per rigardado. Estis tiel, ju pli la horoj avancis, des pli senbride kaj des pli senhonte oni feste tumultis inter kaj sur aliaj. Sed ĉio okazis paceme. De tempo al tempo iu blekis ion aŭ iu alia kriis aŭ alia kantis ion. Sed ĉiuj konkordis fratece. Krome oni ŝajne pagis ĉion ĝuste; ĉar oni ne aŭdis iun kvereladon pri mono. La civitanoj de la urbo estis jam lacaj aŭ jam elspezis ĉion, kion ili havis. La nombro de la vidataj homoj pli kaj pli malpliiĝis. La scenejon fine regis nur la bienuloj, la agentoj kaj kontraktistoj de la monterioj kaj la eksterurbaj komercistoj, kiuj nun finfine ankaŭ volis iom kunĝui la benon de sanktulo Caralampio.

4

Sed ĉe la puto la publika danco trankvile daŭris. Kompare al la sovaĝa tumulto en la kantinoj estis modeste kaj laŭmorale tie, kie plezuriĝis honore al sanktulo Caralampio tiu parto de la loĝantaro, kiu devis perlabori ĉiun centaviton per dura laboro. Ne tial, ĉar la homoj tie eble estis tiom pli bonaj kaj tiom pli piaj ol la ceteraj, sed ĉar ili ne havis la monon petole moviĝi en la kantinoj. Eĉ se ili havus la monon, tamen mankus al ili la rutino, kiun havas tiuj, kiuj ĉiam disponas pri sufiĉe da mono, pri kiu ili ne scias, kion fari per ĝi. Ĝuste kaj sukcese plezuriĝi estas io, kion oni longe devas ekzerci kiel ĉiun alian okupon.

Ankaŭ de tie, de la publika danco de tempo al tempo retiriĝis paroj al la mallumaj katedralaj pordoj por tie studi arkitekturon. Sed al la plimulto de la tie dancantaj homoj ŝajne pli plaĉis la danco, kaj nur la danco, pli ol iuj aliaj aferoj. Eble ili sciis, ke ili povus havi la aliajn plezurojn je ĉiu ajn alia vespero, se ili nur volus; sed dancon ili ne povus havi ĉiun vesperon, ĉar kutime ne estis muziko kaj la marimbistoj ne tiel malmultekoste ekludis dum dancoj, kiel tion faris la vagantaj indiĝenaj muzikantoj.

Ankaŭ Manuel, la ĉaristo, fine tien venis, ĉar krome sur la placo jam ne rigardeblis io interesa. La ludotabloj, kie oni laboris nun tiel, kiel en la kantinoj kun sovaĝa hasto, por elpremi dum la lastaj horoj ankoraŭ la lastan kurban centavon el la ŝatata Balún-Canán, fariĝis enuaj por Manuel, ĉar li ne havis ion, kion li povus forludi kaj li ne havis tiom da konfido al Fortuno, ke li povus esperi gajni per siaj kelkaj centavoj grandan posedaĵon aŭ almenaŭ kelkajn pesojn. Tie ĉe la danco, kie estis nur anoj de lia propra tavolo, li tamen sentis sin plej gaja kaj laŭ sia sento plej amuziĝis.

Kiam li ĉirkaŭrigardis por serĉi dancistinon, li rimarkis junan inon, kiu tenis kunligitaĵon en la mano. Ŝajne ŝi apartenis al neniu, kaj eble ŝi estis la servistino de komercistino, kiu estis veturonta frumatene hejmen kun la ĉaroj.

Li pli proksimiĝis al la knabino. Poste li staris dum certa tempo sendecide. Li supozis, ke eble unu el la dancantaj junaj viroj estas ŝia edzo, kaj ke ŝi atendas lin. Sed kiam kelkaj dancoj pasis kaj neniu el la viroj iris al ŝi, li proksimiĝis al ŝi ankoraŭ iom pli.

Denove li staris dum iom da tempo. Tiam ŝi lin ŝajne rimarkis. Ŝi rigardis lin. Kaj kiam ŝi rigardis al li, li ridis.

Ŝi same ridis. Pro tio li diris: „Ĉu ni dancu, chica?“

„Cómono“, ŝi diris, „kial ne, sed kie mi lasu mian kunligitan fasketon? Mi ja ne povas bone danci kun ĝi.“

„Ho tio, la fasketon, ĉu?“ li respondis, „tion mi prenos en la manon.“

Li prenis la fasketon dekstramane, kaj ĉar li ja ne devis ĉirkaŭbraki ŝin dum la dancado, li dancis kun la fasketo ĉemane. Tio aspektis komika, sed neniu el la dancantoj interesiĝis pri tio, ĉu tie iu dancas kun fasko en la mano aŭ kun kesto sub la brako. Kaj se iu serioze atententus pri tio, li dirus al si, ke, se iu dancas kun fasko ĉemane, li certe havas bonan kaŭzon por tio, ĉar ĝi estas maloportuna.

Post la unua danco li invitis ŝin kune trinki kruĉeton da kafo. Ŝi ŝajne ĝojis pri tio. Kaj kiam ili trinkis la kafon, ŝi ŝmace sipis ĝin kun tia granda plezuro, ke li demandis:

„Ĉu vi estas tre malsata?“

Ŝi diris, ke jes, kaj li aĉetis kelkajn enĉiladojn por ŝi.

Li demandis la indiĝeninon tie, kie ili trinkis la kafon, ĉu li eble povus lasi la fasketon dum horo sub ŝia protekto.

Tiam ili denove iris transen al la dancantoj.

„Kiel vi do nomiĝas, kara“, li demandis post danco.

„Kial vi volas scii tion?“ ŝi demandis.

„Mi ja ne povas diri al vi ĉiam chica, se mi prenas vin kun mi“, li diris ridante.

„Tiel rapide?“

„Kial ne“, li diris seke. „mi devas esti rapida, ĉar tuj post noktomezo ni ektrotos. Mi estas ĉaristo. Kaj se vi volas, vi iru kun mi.“

Nur dum sekundo ŝi pripensis tion, kaj tiam ŝi diris:

„Kien vi iras?“

Kvazaŭ la tuta kolono estus lia propra, li diris: „Unue mi iros kun mia kolono al Jovel, poste al Niba, tiam al Chiapa. Tie mi ricevos novajn ordonojn. Tiam mi iros verŝajne al Tukstla kaj tiam malsupren al Arriaga kaj eble ankaŭ ĝis Tonalá.“

„Tio certe plaĉus al mi“, ŝi diris, „Tukstla, tio estas granda, tie mi certe povus ricevi bonan pagatan servon, je dek aŭ eĉ je dekkvar pesoj.“

Kompreneble, li interrompis ŝin. „Kaj se vi tie ne ricevos servon kaj volos plu veturi, ankaŭ tie estas sufiĉe agrable en Arriaga kaj en Tonalá, kaj tie ili ĉiam bezonas kriadas, servoknabinojn. Sed, se vi ne diros al mi kiel vi nomiĝas, mi ne kunprenos vin, kaj lasos vin ĉi tie.“

„Rosario López, su servidora, via obeema servistino“, ŝi diris ĝentile.

„Do, Rosario. Rosita, querida mía, mia amata.“

Sed ŝi tuj obĵetis, sed kun ridado: „Mira, mira, caballero, ne tiel rapide, ne tiel rapide. Querida suya, via amata, tion ni unue observu. Ne tiel rapide. Vi ja ankoraŭ tute ne scias, ĉu vi vere plaĉas al mi. Nu. Pero, pensando, sed pensante pri tio, yo creo que sí.“

„Kial que sí?“ li demandis. „Kion do? Ĉu mi plaĉas al vi aŭ ne, diru tion klare, konfesu do!“

Ŝi ruĝiĝis kaj embarasite diris: „Mi supozas, ke vi plaĉas al mi.“

„Bone, interkonsentite“, li diris koncize. „Do, mi vin kunprenos. La ceteron ni tiam ekscios sur la vojo. Hodiaŭ ne estos multe da dormo por mi. Ni ankoraŭ devos ŝarĝi la ĉarojn kaj enjungi la bovojn. Sed vi povos dormi du aŭ tri horojn. Mi faros al vi neston sub jam ŝarĝita ĉaro. Ni havas ankoraŭ alian knabinon kun ni, la edzinon de Andreo. Vi dormu kun ŝi, por ke vi tenu vin ambaŭ varmaj. Ni, ankaŭ Andreo, hodiaŭ nokte ne havas tempon okupiĝi pri niaj damoj. Ĉiu horo estas plenŝtopita per laboro. Jen komenciĝas nova danco. Antaŭen, Rosita, ek do, kaj movu la gambojn.“

Dum la dancado li komencis nun trankvile pensadi pri la rapida svatado kaj geedziĝo. Li rigardis ŝin plurajn fojojn, sen tio, ke ŝi rimarkis tion, ĉar ŝi rigardis dum la dancado per siaj okuloj sur siajn movigantajn piedojn, kiel decas por dancistino ĉe indiĝena zapateado.

Ŝi plaĉis al li pli kaj pli, ju pli ofte li rigardis ŝin. Ŝi estis indiĝenino, sed plenkreskis en urbo, ĉar ŝi parolis puran meksikan hispanan, miksitan kun esprimoj el Gvatemalo, kiel oni parolas en la limregionoj de la ŝtato. Ŝi estis sendube sperta kaj tute ne sen scioj pri la vivo. Sen tordiĝo kaj sen hezito ŝi konsentis pri tio, kion li aludis sen diri tion. Ŝi nur iom kritikis la subitecon kaj la rektecon kaj la evidentecon de lia edziĝpropono, kion ĉiu knabino rigardas kiel sian devon, por povi firmteni almenaŭ la lastan fadenon de la vualo de modesteco je vestanguleto. Neniu ino ŝatas tion, se tiu, kiun ŝi honorigis per sia elekto, poste iam riproĉos al ŝi, ke ŝi falis sub liajn gambojn jam en la unua minuto. Ŝi ne ŝatas tion eĉ tiukaze, se ŝi sopire atendas kaj atendis fali tiom rapide kiom eblas en la ĝusta loko, tuj kiam ofertiĝas la okazo.

Kaj pensante pri tio, li trovis ŝin nur tiom pli alloga. Al la diablo la estintecon de la knabino, se lin urĝas, kaj oni ne povas havi iun pli bonan. Post iom da tempo ĉiam montriĝos, ke la diferencoj estas nur imagataj kaj ne realaj. Ĉiu ino povas esti bona kaj ĉiu neeltenebla, egale kia ŝi estas aŭ ŝia estinteco. Je ino multe pli malofte kroĉiĝas la estinteco ol al viro. La viro ĉiam tro inklinas esti pedanta, morala kaj centprocente respektinda, plagata de konsciencriproĉoj kaj preta oferi pro sia limigita malgrandanima honoro ĉion, eĉ sian edzinon.

Escepte de la elsekigitaj preĝulinoj kaj de la paliĝantaj velkulinoj, kiuj jam delonge ne plu ŝanĝis siajn vidpunktojn, la viro estas multe pli neeltenebla virkapra stinkema kaj pli elkraĉanta pietisto de nazmuko ol la ino.

Ĉe la ludonado de meblitaj ĉambroj al senfamiliaj viroj la viro estas multe pli naŭza ol ino, kiu multe pli facile komprenas homojn kaj multe pli vastanimas kaj per tio estas multe pli deca kaj en vero pli laŭmorala. Ŝian moralon oni fuŝas nur en tiuj landoj, en kiuj ankoraŭ ekzistas leĝoj el la tempo de la severe tondranta Lutero, en kiuj oni sensence babiladas pri fisvatado kaj kaŭzado de publikaj skandaloj, pri aferoj, kiuj estas tute relativaj kaj kiujn oni ne povas difini kiel ekzemple ŝteladon en banko. Sed ne estas la inoj, sed la viroj, kiuj persistas pri la daŭrigado de tiaj idiotecaj leĝoj kaj kiuj defendas ilin, kaj, ĉar ili ne havas alion, uzas ilin por hipokrite montri al la publiko kiom respektindaj kaj kiom profunde moralaj ili estas. Sed la vero estas, ke ĝuste la moralaj viroj volas havi ĉiujn inojn por si mem kaj neniun inon volas cedi al alia. La plej bona ekzemplo en la historio estas la granda moralisto kaj mondopliboniganto Josefo Smith, la fondinto de la mormona eklezio en la nordo de Usono.

Ĉasteco, moralo kaj religio estis la altaj idealoj de la viro, kiu en la flortempo de la mormona sekto nomis okdek edzinojn sia propraĵo, tiel, kiel oni nomas ĉevalojn aŭ bovinojn sia propraĵo.

5

Kiam Manuel estis dancinta ankoraŭ plurfoje kun sia ĵus gajnita knabino, li rigardis supren al la steloj por vidi laŭ la steloj, kioma horo estas.

„Ni povos danci ankoraŭ du fojojn, querida, kaj tiam ni foriros“, li diris. „Ni havas multe da laboro“.

Kiam ambaŭ dancoj estis finitaj, Manuel prenis la knabinon ĉe brako kaj poste ili foriris al la indiĝenino por repreni la kunligitan fasketon. Ili preteriris kantinon.

„Jen, chica, rigardu foje tion“, li diris haltante. „La bienuloj kaj grandaj sinjoroj de la monterioj disipas la monon, kvazaŭ ĝi estus sen valoro. Ili festas sanktulon Caralampio pli ol bone, ĉu? Ĉe la diablo! Ĉiu el ili havas du el tiuj ŝminkintaj inoj kiel rajdantinojn sur siaj genuoj, kaj jen sub la tablo ili ruliĝadas. Kaj jen malantaŭe en la angulo, rigardu foje tien, jen ili havas tri el ili sidantaj sur la tablo antaŭ si, kaj nudigitaj ĝis la ŝtrumpoj. Iliaj vestoj ĉiuj pendas je la ĉapelhokoj. Tamburoj kaj flutoj, tio estas vivo! La kantinisto devas meti la monon en sakojn, kaj multe da ĝi.“

„Kial vi ĝuste rigardas tien?“ ŝi demandis maleme kaj tiris lin ĉe la brako plu. „Ĉu vi eble volus partopreni tion, ĉu? Tio povus plaĉi al vi.“

„Celosa? Ĉu ĵaluza?“ li demandis kaj ekridis. „Tio ja bone komenciĝas, querida mía. Sed lasu tion, chica, ni ja bone interkonsentiĝos. Vi ne devos plendi pri mi. Sed“, li aldonis, „se mi vidas, kiel ili tie diboĉas, jen mi ja tamen devas pensi pri la sklavigitaj peonoj kaj pri la kompatindaj muchachos en la monterioj, kiuj havas nenion, kiuj tie mortaĉas kaj pereas pli terure ol muloj aŭ hundoj, kaj ĉi tie ili forfikas kaj fordrinkas kaj disipas la monon kaj ŝovas ĝin antaŭe kaj malantaŭe en la inaĉojn, tien, kien ili volas havi ĝin, se nur estas ormoneroj. Kaj plej multaj el la inoj eĉ ne riĉiĝas tiel. La plej grandan parton ricevas iliaj dueñas, iliaj mastrinoj, kiuj ŝtelas ĝin de ili, kiam la kompatindaj knabinoj ebrie falas en la litojn. Kaj tio, kio restas al ili, tion forprenas iliaj amikoj hejme, kiuj vivas de la mono, en Tapachula, Verakruco, Frontera, El Carmen kaj Progreso, aŭ de kie ajn venis la knabinoj. Tiuj uloj prenas la monon, kiun la knabinoj ĉi tie perlaboras, por disipi ĝin kun aliaj knabinoj. En kolono, kiu venis kun ni, estis grego el tiaj knabinoj. Jen mi aŭskultis tion, kion ili diris kaj rakontis, kaj kiam ili kverelis. Kia mondo tio estas! Dio mia! Damne!“

Li kaptis subite sian knabinon firme ĉe brako kaj ŝire tiris ŝin al si, premis ŝin firme kontraŭ sian korpon kaj diris:

„Aĥ, merdo kaj perdo, querida, ni ekiru. Se mi pensas pri niaj ĉaroj kaj vidas tion ĉi tie kaj tiam pripensas, kiel ni firmgluiĝas en la koto kaj neniam havas tutan vestaĵon sur niaj kadavraj korpoj! Jen mi, ĉe Dio en la ĉielo, damnite, tamen volonte scius, kiu kreis ĉi tiun mondon!“

Ili iris iom. Sed io tumultis plu en li, ĉar ĝi foje komenciĝis.

Kiam li sentis la varman korpon de la knabino proksime ĉe si kaj stumble trotis tra la malhelaj stratoj, evitante ŝtonojn kaj truojn kaj flakojn, li komencis, verŝajne la unuan fojon en sia vivo, klare vidi sian ekonomian situacion, ja sian tutan mizeran vivon.

La knabino estis forta kaj sana, tute malsama al la infano, kiun Andreo havis kiel edzinon. Kiam li dancis kaj staris kun ŝi kaj trinkis kun ŝi kafon, li vidis ion novan je inoj.

Ion, kion li ĝis tiam ne vidis.

La sincereco de tiu forta kaj sana knabino, havanta tiajn durajn manojn pro la laboro, ŝia honesteco al li, kaj la varma plena ina maniero, kiu elradiis de ŝi, vekis sovaĝan kaj samtempe preskaŭ humilan deziron en li.

Certan distancon de la vojo ili ankoraŭ iris plu. Tiam li haltis, tiris ŝin proksime al sia brusto kaj diris: „Rosita, mi konas vin nun nur ekde momento. Sed al mi estas tute egale, kio vi estas kaj kial vi forkuras. Mi volas, ke vi fariĝu mia edzino.“

Ŝi diris: „Sed, atendu, mi petas vin, kiam ni estos sur la vojo aŭ – ne ĝuste ĉi tie – estas ankoraŭ sufiĉe da tempo, kaj kompreneble mi volas ĝin, vi ja kunprenas min al Tuxtla, kaj mi scias ja bone, kial vi kunprenas min. Mi volas, ja tamen. Tion vi scias – sed. . .“

„Ne, ne“, li respondis, „ne tion mi opinias. Jes, ankaŭ tion mi opinias, sed mi celas ion alian. Mi vere volus, ke vi, sendepende de ĉio alia, estu mia edzino. Mi volas diri per tio, por ĉiam. Kion mi opinias, estas, ke mi volas loĝi kun vi en kabano, sur peco da tero. Aŭ ni iru en urbon, kie mi povos trovi laboron, kaj kie vi ĉiam estos kun mi.

Aŭskultu, atentu, kion mi volas havi, estas tio, ke mi volas havi infanojn kun vi, kaj ke ni estu ĝusta paro. Mi provos ricevi iom da mono. Kiam ni alvenos en Arriaga, mi fuĝos kun vi al la plej proksima trajnstacio. Tiam ni aĉetos bileton, kaj ni veturos ĝis ni venos en urbon, kie neniu konas nin, kie oni ne scias, ke mi forkuris kaj ke mi havas ŝuldojn ĉe la patrono. Mi diros, ke mi estas de Tapachula.

Kaj post iom da tempo ni ankoraŭ foriros plu, al pli granda urbo. Tie tiam neniu plu scios ion. Kaj mi povos labori en fabriko aŭ ie. Kaj ni havos tiam vivon tute por ni mem, nur por vi kaj por mi kaj kun infanoj. Ĉu vi volas tion, Rosita?“

„Mi pensas, ke mi volas tion“, ŝi diris simple.

Pro tiu interparolado, sed eble ankoraŭ pli pro la simpla kaj neromantika respondo de la knabino, Manuel eksentis serenan kaj saturitan kontentecon, kiu dissolvis kaj froblovis la urĝajn dezirojn, kiuj akre direktiĝis al la momento.

Okazis io simila en lia animo, kio okazis kelkajn noktojn antaŭe en la animo de Andreo; kvankam la kaŭzoj kaj kondiĉoj estis tute diversaj. Tiel diversaj, kiel Andreo de Manuel kaj Estrellita de Rosario.

Por Manuel la proksima kunestado kun ino ne estis nova.

Kaj kiel li bone sentis, ankaŭ Rosario estis iniciita en la naturajn sekretojn de la vivo. Tute certe nek por li nek por ŝi ekzistis nesolvitaj misteroj en la videblaj kaj senteblaj homaj manifestadoj de la vivo.

Sed anstataŭ la urĝa deziro, kiu turmentis lin dum la lastaj horoj, kreskis en li la espero pri io bela. Ĉu ĝi estas bela, pri tio li ne estis certa. Sed laŭ lia sentado ĝi ŝajnis al li esti la plej bona, kion la vivo povus oferti al li. Kiel ĉaristo li centfoje pensis, ke oni same tiel bone tute ne vivu ol plu elteni tiun senesperan kaj duran vivon, kiu en tiu formo finiĝas ŝajne neniam.

Sed vidalvide kun la forta, sana kaj sincera knabino ekflamis en li la denaska sovaĝa sopiro al familio, al familio, kun kiu estas ligita hejmo kaj kamparo, kie estas laboro, kiun oni komencas, kiun oni vidas disvolviĝi kaj maturiĝi, kies celojn kaj rikoltajn fruktojn oni superrigardas. Estis la neniam kontentigebla, neniam satigebla sopiro de la homoj al trankvila punkto, al mezpunkto de la vivo. De la vivo, kiu ĉiam kaj ĉiam estas seninterrompa moviĝo.

La profesio, en kiu li estis katenita, preskaŭ sufokis tian sopiron en la homoj, kiuj estis kaptitaj de ĝi. Kaj ĝis tiu tempo, ja ĝis tiu horo tiu sopiro al Manuel apenaŭ estis konscia. La ĉaroj efektive preskaŭ sukcesis mortigi tiun deziron en li.

Kiam li ekkonis ĉion tion, li finis la impertinentan atakemon, kiun li montris al ŝi dum la tuta vespero. Li ne plu rigardis ŝin kiel ĝuste nur trovitan aŭ alkurintan knabinon, kun kiu oni seksumas, kaj kiun oni poste akceptas aŭ ne akceptas ĉe si, laŭ tio, kiel oni sentas tion.

Tiun inon li volis havi por ĉiam. Kaj por povi reteni ŝin, li pensis, ke li devas antaŭe gajni ŝin.

Ne estis sentimentaleco, kiu gvidis lin, kaj mistifikojn kaj trukojn li ne konis. Softaj kaj dolĉaj sentoj estis fremdaj al li; li ankaŭ ne povus kutimiĝi al tio en la vivo. Kaj se li opiniis gajni la inon, jen ne laŭ tiu senco, ke li pensus efiki per longaj paroladoj kaj belaj vortoj aŭ per precipa ĝentileco kaj servopreta respekto. Io tia ne venis en lian kapon. Tio venus neniam en la kapon al iu indiĝeno, kiu ankoraŭ konservis sian naturecon kaj sanan vivmanieron.

Sekvante sian instinkton, li provis gajni la inon per tio, ke li ĉion tion, kion li estus povinta havi en tiu momento, ne prenis, ke li eĉ rezignis pri ĉia penso pri tio. Ne estis tiel, ke li eble estis plagata de la imago, ke tio estas fia aŭ malmorala, aŭ ke ĝuste sub tiuj cirkonstancoj tio ne estas honesta ago.

Lin tute subite kaptis la sopiro liberigi sin. Li sentis en sia animo, ke li povus liberigi sin nur pere de tiu ino kaj nur kun ŝi. Tiom longe, kiom tiu ino estus la mezpunkto de tiu sopiro, li neniam delasus de la penso liberigi sin de la ĉaroj. Povus esti, ke en tiu kazo, se li ne rezistus sian deziron, la ino jam en tiu tago ne plu estus tia por li, kia li deziras ŝin. Eble ne. Sed li ne volis ludi senpripense per tiu „eble ne“. Kun la deziro pri hejmo kaj familio ligis sin la deziro konservi ion belan por okazo, kiu ne prezentiĝas tiel hazarde kaj nevokite kiel en tiu ĉi momento.

Se Manuel estus alte evoluita viroprodukto de la civilizo, tia agado devus peri la impreson, ke li pensas en subtila ruza maniero nur pri sia propra ĝuo kaj pri tio, kiel pligrandigi tiun ĝuon. Sed Manuel estis indiĝeno kaj ĉaristo. Kiel oni povas pligrandigi ĝuojn per lertaj spekuladoj, preparoj kaj hezitoj, tion li ne sciis. Eĉ se li havus tiajn ideojn, li neniam penus uzi ilin. Tio daŭrus tro longe al li. Tiajn artifikojn li ne konis. La celo, laŭ lia opinio, estis atingebla plej certe sur la plej rekta vojo, jen lia opinio.

Kial li agis tiel, li ne povis klarigi. Li instinkte ekhavis tiun imagon. Se li povus reteni la inon nur per tio, ke li ne hezitas eĉ dum horo, li certe farus tion. Sed li sentis, ke li povos pli bone interkompreniĝi kun tiu ino kaj, ke ili pli bone geamikiĝos, se li atendos. Tio laŭ li ekpensigos ŝin, kial li ne prenas tion, kion ŝi atendas, ke li prenos ĝin.

Tiel ŝi ekkomprenos, ke li pli multe kaj pli serioze ŝatas ŝin, ol ŝi supozis ĝis tiu momento.

Li agis tiumaniere, ĉar li ne sciis, kiel alie esprimi sin por diri al ŝi, kion li sentas pri ŝi, kaj ke tio, kion li sentas, venas el la profundo de lia koro. Formi vortojn li ne povis por tiu ĉi sento. Li ne tre kapablis esprimi per vortoj profundajn sentojn, tiel, kiel li ne povis elpremi plorojn, kiam li sentis en sia animo funebron aŭ doloron.

6

Intertempe ili denove iris.

Manuel ne plu tenis ŝin proksime al si. Kiam li diskutis kun si mem, por klariĝi, kion li celas, ambaŭ jam solviĝis unu de la alia, sen efektive rimarki tion.

La vera kaŭzo eble estis la vojo: la ŝtonoj, truoj, flakoj, kavaĵoj plenaj de akvo, fosaĵoj kaj traboj, kiuj komplikis la iradon en la malhela strato. Tial ili finis sian brakumon ĉe la stumblado. Oni pli facile iris tie, se ĉiu unuope trabaraktis sin sur la vojo.

Kiam la lasta, la plej ekstera strato de la urbo estis trairita kaj ili staris antaŭ la libera ebenaĵo, la vojo fariĝis pli bona.

Rosario iris nun apud li.

Li rememoris pri io kaj li diris: „Rosita, sed vi devas diri eĉ ne unu vorton al iu el la muchachos, ke mi volas forkuri. Vi sciu, se la patrono ekscius tion, li ne plu lasus veturi min malsupren al Arriaga kaj al la stacioj. Aŭ fariĝos eĉ miloble pli terure, se li vendus min pro mia ŝuldo ĉe li al monterio, por povi esti sekura, ke li ne perdu sian monon pro mia forkuro. El monterio oni ne povas fuĝi, tie oni retenas la muchachos multe pli sekure ol en punkolonio.“

„Mi tute certe diros nenion, muchacho“, ŝi trankviligis lin.

Tiam ŝi aldonis: „Sed kiel vi nomiĝas, karulo, por ke mi sciu kiel mi voku vin. – Ha, tiel? Manuel. Jes certe, Manuel, tion mi sankte ĵuras al vi: mi ne perfidos vin.“

Ĉar ŝi promesis teni sekreta lian planon, tio ligis lin en lia sento des pli forte kun ŝi. Ili de tiu momento estis aliancanoj. El la tono, per kiu ŝi parolis al li, li aŭskultis, ke li povas fidi al ŝi, ke ŝi tenas la promeson, kiun ŝi donis solene. Ili de tiam ne nur estis aliancanoj, sed fariĝis ankaŭ fidelaj gekamaradoj. Estis tiaj malmultaj, ŝajne negravaj vortoj, per kiuj ili ligis sin pli proksime kaj pli intime. Sed ne estis sole la vortoj, estis multe pli la tono kaj la maniero, kiel ŝi parolis, kio lasis ekkoni al li, ke li estas sur bona vojo kun ino, kiu havas sian valoron.

Multon ŝi ankoraŭ ne diris ĝis tiam. Ŝi ŝajne ne estis tre babilema. Tio estis kontraŭ ŝia karaktero, kiel li supozis.

Ŝi jam delonge ne plu estis infano. Ŝi havis certe dudekkvin jarojn aŭ similan aĝon.

7

Nun irante apud ŝi en la tenebro, kiun heligis nur iom la klaraj lumantaj steloj, li vidis ŝin nur kiel ombron. Ŝi estis nur iom pli malgranda ol li.

Ŝi estis nudapieda kaj iris kun longaj sekuraj paŝoj.

Li portis ankoraŭ nun ŝian kunligitan faskon.

Kaj nur por diri ion, ĉar ili iradis tiel silente, li demandis:

„Kion vi havas en via fasketo, querida?“

„Nur mian dimanĉan robon, du ĉemizojn, mantukon kaj du parojn da duonŝuoj kaj paron da longaj kotonŝtrumpoj“, ŝi diris. „Ne estas multe, kion mi kunportas por vi, karulo, sed mi ne ŝtelis kaj mi ne bezonas multon.“

Per brutale sobraj frazoj ŝi rakontis al li sen iu plibeligo tion, kio okazis, sen timo, ke ŝi povus perdi lin, kaj sen la pensado, ke li povus ekmalestimi ŝin. Ŝi ne vidis tragikon en siaj travivaĵoj, tiel, kiel li neniam rigardis la vivon de ĉaristo kiel tragikon, aŭ eĉ kiel malbenon de la sorto. Al ili kiel al ĉiuj aliaj de ilia speco, ĉiu aĵo, ĉiu okazaĵo, ĉiu travivaĵo, estas natura ĉiu mizero kaj ĉiu ĝojo, kion oni eble povas eviti ruze, sed kion oni devas akcepti, se ĝi trafas onin, kaj se oni ne povas fuĝi ĝustatempe. Kaj, se ili tamen serĉas klarigon, tiukaze ili respondas laŭ bone dresita humileco de subulo: Dio ne deziris ĝin alie.

Ke Dio volas nur tion, kion la homo per sia prudento, per sia pacienco kaj sia volo eldevigas al si, tio por ili estis nekutima penso. Alie ili ja ne rangus tiom sube, en la plej suba kaj plej povra tavolo de la popolo. Estas pro la pacienca piemo kaj pro la naiva kredo, kial ili transcedas ĉion al Dio, anstataŭ mem forte kapti la okazon. Jen la plej grandaj obstakloj, kial la proletoj ne prenas al si tion, kion ili meritas.

8

Rosario rakontis, kiam ili iris nun sur la ebenaĵo, ke ŝi, kiam ŝi havis dekdu jarojn, devis forlasi la sendependan indiĝenan vilaĝeton, en kiu ŝi naskiĝis, ĉar estis tro da infanoj hejme. La parcelo, kiun la komunumo donis al la patro, estis plena de ŝtonoj, magra kaj tro eta por granda familio. La fekundan kaj fruktoriĉan grundon de la komunumo iom post iom forprenis la politikaj ĉefoj de don Porfirio kaj vendis ĝin al hispanaj kaj germanaj grandbienuloj.

Rosario iris al Yajatón por servi tie ĉe ladino, kiu havis tie magazenon. Ŝi ricevis kiel salajron peson ĉiumonate.

Antaŭ ol ŝi fariĝis dekkvarjara, ŝia servomastro gravedigis ŝin. Ŝi restis en la servo kaj ricevis kiel salajron peson kaj kvindek centavojn ĉiumonate. Ŝia infano mortis, kaj ŝia servomastro volis havigi al ŝi duan infanon.

La unuan infanon ŝi naskis sen scii kiel tio okazis. Ŝi miris pri tio, kiam la infano venis subite en la mondon, dume ŝi staris antaŭ la fornelo kaj kuiris kaj la bebo subite falis antaŭ ŝiajn piedojn. Ŝia servomastrino alvenis kaj donis la unuan helpon. Ŝi sciis, de kiu devenis la infano. Tial la knabino restis sen ĝeno en la domo, ĉar la infano ja laŭrajte apartenis al la familio. En Meksiko ne estas tragiko ligita al tiaj tute naturaj okazaĵoj. La edzino faras dum kelkaj horoj skandalon al sia edzo; kaj tiam ili denove repaciĝas. Pri divorco ŝi ne pensas eĉ dum sekundo. Ili estas bonaj katolikaj geedzoj, kaj la eklezio permesas ĉiun fivolupton en la edzeco, la batadon de la edzino kaj skandalojn, sed la divorcon ĝi ne permesas, eĉ ne tiukaze, se la geedzoj povas nek flari nek vidi sin reciproke pro malamego. Dio ja kunigis ilin, ankaŭ en tiu kazo, se la nupto estis nur afero pri mono aŭ proviza asekuro aŭ impulso, kiu ne daŭris.

Kiam nun ŝia servomastro denove proksimiĝis al ŝi, atendante, ke nun estas eĉ pli facile, ĉar li supozis, ke li akiris rajtojn je ŝi, ŝi estis jam pli prudenta. Pro sia sperto ŝi lernis, de kio venas la infanoj kaj per kio. Meze de la nokto ŝi ekbruis alarme. La servomastrino alvenis, kaj la infanfarulo ne povis deŝarĝi sin.

Rosario restis ankoraŭ kelkajn monatojn en la domo. Sed fariĝis por ŝi pli kaj pli neelteneble, ĉar la viro ne lasis ŝin en paco. Finfine ŝi foriris kaj servis en la sekvantaj jaroj en diversaj lokoj de la regiono, por du, tri kaj kvar pesoj ĉiumonate. Fine ŝi venis al Balún-Canán. Tie ŝi servis en diversaj domoj kiel kuiristino kaj kiel servistino por ĉio.

Post kelkaj ŝanĝoj ŝi ricevis laboron ĉe vidvino, kiu pro la ĉagreno, ke ŝi ne havas viron en la lito, monaton post monato fariĝis pli kaj pli malica en sia karaktero. Sed ŝi havis tempojn, kiam ŝi fariĝis intima al Rosario; kaj ofte tiom intima, ke tiu indiĝena knabino, kiu tute ne estis koruptita en siaj seksaj instinktoj, ne povis eltrovi, ĉu la mastrino estas pli vira ol ina. Ŝi postulis aferojn kaj agojn, kiuj konfuzis kaj plej ofte ĝis naŭzo molestis la knabinon.

Tial la knabino iom post iom havis timon pro la mastrino, timon, kiu estis multe pli forta ol tiu, kiun ŝi havis pro sia unua servomastro, al kiu ŝi estis malsupera ja nur pro tro granda timo kaj pro liaj batoj.

Ŝi maldungis sian servon. La ino, troviĝanta en la plej aĉa tempo de la transiraj jaroj, perdis nun ĉian prudenton. Ŝi estis esperinta trovi taŭgan subjekton, pri kiu ŝi supozis, ke ŝi povus inklinigi ŝin en la paso de la tempo per donacoj kaj aliaj favoraĵoj por siaj deziregoj deflankiĝantaj de seksa normaleco. Kiam Rosario ne volis nuligi sian maldungon, la ino venĝis sin je ŝi, eĉ tiam plu kun la espero, ke ŝi povas cedigi la knabinon. La ino iris al la polico kaj akuzis la knabinon, ke ŝi ŝtelis monon de ŝi.

La monon oni efektive trovis en la malhela truo, kie dormis la knabino.

Se la kazo estus traktita en kortumo, oni devus verdikti la knabinon per prizonpuno. Sed la ino, ankoraŭ nun en la espero, ke ŝi povos malkuraĝigi kaj obeigi la knabinon, priparolis kun la polica ĉefo, ke ŝi ne volas konduki la akuzon ĝis la ekstremo, sed ke la polica ĉefo metu ŝin en la vilaĝan prizonon kaj punu la knabinon per multa, per kvindekpesa monpuno. Tiun monpunon la polica ĉefo tre preferis. Li ne havis gajnon el tio, se iu troviĝas en prizono. Li gajnis pli, se oni pagas la punmonon, ĉar li povis interkalkuli la monpunon tiel, ke la pli granda parto de ĝi trovu la vojon en lian monujon. Tiuj multas estas ja unu el la kaŭzoj, kial en la malgrandaj urboj post la nova balotado de la urbestraro kutime restis kuŝi sur la batalkampo kvin aŭ kvindek balotrajtigitoj, laŭ la emfazo de la batalo. Kiel mortigitoj. Se ili bonŝancis, kiel kripluloj.

La mastrino atendis, ke Rosario en la prizono ekfariĝos malrezistema, kaj ke ŝi petos ŝin, ke ŝi do pagu la punmonon, por ke Rosario povu eliri el la prizono. La mastrino liberigus ŝin sub la kondiĉo, ke Rosario votus sub la bildo de Sankta Virgulino senkondiĉan obeon, kaj ke tiu obeado devas rilati al ĉio, kion ordonas la mastrino.

Sed Rosario tute ne estis tiel timema pro la prizono, kiel la mastrino pensis. Ŝi prefere restis en la prizono, anstataŭ komenci aferon kun sia mastrino laŭ ties deziroj.

Eble la kaŭzo estis ankaŭ tiu, ke oni ne traktis ŝin malbone en la prizono. La prizonoj en la pli malgrandaj lokoj en Meksiko estas ja plej ofte veraj pestkavernoj, plenaj de ratoj, puloj, pedikoj kaj la plej aĉa koto. Sed tio estas abunde kompensata per la foresto de ĉia disciplino.

Plej ofte dum la tago la prizonuloj estas en la korto. Ili rajtas ludi kaj fumi, kiom ili volas. Ili rajtas akcepti vizitojn, kiam ili volas kaj kiom longe ili volas. Ili rajtas akcepti ĉion, plej ofte post nur tute supraĵa ekzamenado de la manĝoj, do trinkaĵojn, cigaredojn, vestaĵojn, librojn, gazetojn, tion, kion amikoj kunportis por ili. La inoj plej ofte havas siajn infanojn ĉe si, kaj bebojn oni neniam forprenas de ili, ofte eĉ ne en la grandaj, bone organizitaj ŝtataj kaj federaciaj prizonoj. Forpreni de ino la infanojn, tion rigardas la meksikano kiel kruelecon. Eĉ punkaptitoj el la severa kategorio ĉeokaze rajtas akcepti siajn inojn, ili rajtas esti kun ili solaj dum la hela parto de la tago kaj kelkfoje eĉ en la nokto. La meksikano scias, ke tio estas bona por la sano kaj la anima stato de la prizonulo kaj pli favora por la natura konduto de la kaptitoj ol apartiĝo. El ĉiuj landoj de la tero Meksiko havas nun la plej grandaniman kaj plej humanan prizonsistemon, spite al la cirkonstanco, ke, kiel ĉe ĉiuj homaj agoj, ankaŭ en tiu sistemo okazas sufiĉe da transpaŝoj de la leĝo kaj maljustaĵoj.

Rosario ricevis multe pli da privilegioj ol ŝi atendis en la plej bona kazo. Ĉar ŝi estis diligenta, laborkutimiginta kaj laborpreta knabino, ŝi laboris jam en la unua prizontago en la domo de la polica ĉefo. En la dua tago ŝi iris jam sola sur la foirplacon por fari aĉetojn, kaj la edzino de la polica ĉefo sen hezito konfidis la necesan monon por la aĉetoj al ŝi. La edzino de la ĉefo eĉ ne dum horo traktis ŝin kiel punkaptiton. Je la tria tago ŝi jam ne dormis en la prizono, sed en la domo de la polica ĉefo, kiu ĝojis tiom, kiom lia edzino, havi en la domo, kiel laborfortulinon, tian diligentan knabinon, al kiu li devas pagi neniom. Eĉ male, la nutrokostojn por ŝi li povis kontigi kiel urbajn kostojn, kaj ĉar la knabino manĝis en la domo, li povis meti en sian monujon tiujn centavojn, per kiuj li pagis la bezonatajn cigaredojn.

La servomastrino tute malsukcesis rilate sian venĝon, kaj des pli ŝi perdis sian esperon tamen ankoraŭ gajni amatinon. Ŝi nun ne plu povis fari ion, ĉar ŝi jam interkonsentiĝis kun la polica ĉefo pri la persekutado kaj kondamno de la knabino.

Sed pli la polican ĉefon interesis la kvindekpesa punmono ol la malkara servoknabino. Venis sufiĉe da junaj inoj kaj knabinoj en la prizonon, kiujn li povis okupigi en la domo por neniom. Havi la ĉagrenon, se ili komprenis nenion pri la domservado, estis ja la afero de lia edzino. Tio ne interesis lin.

Estis en la tria semajno de ŝia punkaptiteco, kiam la polica ĉefo en la hotelo renkontis kuraciston, kiu transloĝiĝis en la urbon, kaj kiu rakontis al li, ke lia edzino lamentas pri tio, ke ŝi ne povas trovi kapablan kuiristinon. Ili interparolis pri tio, kaj la polica ĉefo proponis al la kuracisto, ke li povus havi Rosarion kiel kuiristinon, se li estus preta pagi la kvindekpesan punmonon kaj ok pesojn por ŝia nutrado, li, la kuracisto ja povus enskribi la punmonon en la konton de la knabino kiel ŝuldon, kiun li povus minusi de ŝia salajro, ĉar tio estas laŭrajta, kiel ĉe ĉiu alia ŝuldo, kiun havas laboristo. La polica ĉefo diris tute malkaŝe al li, ke li ne pensas, ke la knabino estas ŝtelistino, kaj ke en tiu kazo temas pri kalumnia akuzo, sed ke li povas fari nenion kontraŭ tio, ĉar la iama servomastrino estas respektata civitanino, kies depozicio pli valoras ol la vortoj de indiĝena knabino.

La kuracisto diris, ke li parolos pri tio kun la edzino. La edzino diris, ke ŝi elprovos la knabinon. Ŝi prenis ŝin en la domon kaj estis tiom kontenta pri ŝia laboro kaj pri ŝia pureco, ke ŝi diris al sia viro, ke li pagu la punmonon por Rosario.

Tial la polica ĉefo vendis Rosarion al la kuracisto por la multa kaj la nutrokostojn. La edzino de la kuracisto ne estis avara. Ŝi pagis la nekredeblan kaj multe priparolatan monatsalajron da sep pesoj al Rosario, kvankam la knabino, kiel la edzino de la kuracisto sincere klarigis, eĉ ne per dudek pesoj estus tro pagata, ĉar ŝi ne plu devas zorgi sin pri io en la domo.

Sed ok monatojn Rosario devis nun servi por nenio, ĉar ŝi devis pagi la ŝuldon per laboro. Ŝi estis ankoraŭ tiam punkaptito kaj oni povis meti ŝin ĉiutempe denove en la prizonon, ekzemple, se ŝi estus forkurinta, antaŭ ol la ŝuldo estus pagita. Tion la polica ĉefo devis promesi al la kuracisto, ke li garantias por la knabino.

Rosario kompreneble bezonis kelkajn vestaĵojn, ĉemizojn, jupojn kaj kelkajn aliajn aĵojn. Kaj por povi aĉeti tiujn aĵojn, ŝi devis pruntepreni monon de la mastrino, per kio ŝi pligrandigis sian ŝuldon.

Sed post dekok monatoj ŝi estis libera de la ŝuldo kaj rajtis iri tien, kien ŝi volis. Ŝi intencis iri al Tuxtla, kie oni pagas, kiel ŝi sciis, pli bonajn salajrojn ol en la urboj de la postregiono. Sed kiam ŝi volis maldungi la servon, la edzino de la doktoro ofertis dek pesojn ĉiumonate al ŝi, kaj Rosario restis. Pro tiu salajro la ceteraj inoj de ŝia socia klaso en la urbo anatemis la doktoran edzinon, ĉar ŝi fuŝis la salajrojn de la servoknabinoj kaj malbonigis la laborkondiĉojn kaj la traktadon de la servistaro malfavore el la vidpunkto de la honorindaj enurbaj civitaninoj, kiuj kutimis havi sklavojn ĉirkaŭ si.

Rosario laboris du jarojn en la domo de la doktoro.

Verŝajne ŝi estus laborinta tie du pliajn jarojn. Sed la doktoro, kiu serĉis distron for de sia edzino, al kiu li tro kutimiĝis, kaj kiu pro tio ne plu povis sufiĉe kontentigi lin en ĉiu kazo, ektrovis plaĉon pri Rosario, ĉar ŝi, kiel li esperis, povus doni al li pli multajn kaj pli bonajn plezurojn ol lia edzino.

Iutage iris lia edzino pro posttagmeza klaĉo al aliaj. La doktoro estis sola. Li vokis la knabinon en sian konsultejon kaj diris al ŝi: „Rosario, mi rimarkis, ke via pulmo ne estas sana. Vi facile povus ricevi tuberkulozon.

Li klarigis al ŝi, kio tio estas, kaj timigis ŝin per tio, ke ŝi povus morti, ke ŝi fariĝus magra kaj malbela, kaj, ke neniu viro plu edziĝus al ŝi, kaj ke tiukaze, se ŝi tamen edziniĝus, ĉiuj ŝiaj infanoj mortus junaj, kaj, ke ŝi fariĝus tre malfeliĉa en sia vivo.

La lasta minaco estis decida. Rosario volis geedziĝi, tuj kiam ŝi trovos, kiu plaĉos al ŝi. Ŝi estis multe tro ino por povi resti je daŭro sen edzo. Kaj plej multe ŝi deziris infanojn de sia edzo.

Ŝi lasis ekzameni sin, post kiam la doktoro sufiĉe longe persvadis ŝin kaj ŝin tiel ege timigis, kiel la pastroj timigas la homojn per la infero kaj la diabloj, kiam ili havas ilin en la preĝejo kaj volas enkasigi ilian monon.

Li diris al ŝi, ke ŝi, kiel li jam supozis, efektive grave malsaniĝis je la pulmo, kaj ke estus la plej urĝa tempo komenci kuracadon, sed, ke la kuracado estas kara, kvankam li ne volas prikalkuli ion por sia laboro, ĉar ŝi apartenas al la domo, kaj, ke li tamen devos pagi la medikamentojn kaj la injektaĵojn.

Unu injekton li faris tuj, por reteni la malsanon, kiun ŝi tute ne havis, ĉar ŝi estis tiom sana, kiom pursanga indiĝena knabino nur povas esti.

Kiam li estis sterilizinta la injektilon, li diris: „La injektaĵo kostas tri pesojn, sed por vi nur du pesojn. Sed en ĉiu semajno ni devas injekti trifoje, se mi konservu vin vivanta kaj sana.“

„Sed, sinjoro doktoro“, ŝi obĵetis, „kiel mi pagu po ses pesoj dum semajno, se mi nur du kaj duonon de peso perlaboras ĉiusemajne?“

Li manipuladis je siaj instrumentoj aŭ almenaŭ ŝajnigis tion.

Tiam li turnis sin al ŝi kaj diris: „Tion mi akceptas, tiom vi ne povas pagi. Sed mi tamen ne povas donaci tion al vi. Estas mia profesio. Tio estas kontraŭ la profesia honoro, komprenu, ke ni kuracistoj fordonacu ion. La studado kostis multe da mono, kaj la instrumentoj kaj medikamentoj estas tre multekostaj. Sed kion vi gajnus el tio, se vi mortus, kvankam vi tiel facile saveblas! Vi ja ne volas morti eble eĉ libervole, ĉu? Aŭ ĉu vi volas?“

„Ne, tion mi ne volas“, ŝi diris ektimigite. „Kara sinjoro doktoro, helpu do al mi, por ke mi ne devu morti.“

Li fariĝis pli bonkora kaj diris: „Tio estas en ordo. Tio plaĉas al mi. Por kio morti, se vi saveblas kaj povas fariĝi feliĉa en via vivo kun edzo kaj infanoj!“

Rosario ridis, sed ŝi havis malsekajn okulojn, kiam ŝi ridis.

„Mi pripensis tion, Rosario“, li parolis plu, „rigardu min. Mi devas diri ion al vi. Sed ne diru tion al mia edzino. Alie ŝi mortbatos vin. Mia edzino ne estas tute sana, kvankam ŝi aspektas tiel. Kion mi volas diri, estas tio: Ŝi ne povas gedormi kun mi. Ĉu vi komprenas, kion mi volas diri per tio?“

„Jes, mi komprenas“, ŝi diris, jam divenante, kio sekvos.

Estis simile al tio, kion diris la unua servomastro al ŝi, nur kun pli krudaj kaj pli brutalaj vortoj. Sed la unua servomastro perfortis ŝin, batis ŝin, kaj minacis strangoli kaj pafmortigi ŝin, se ŝi ne anstataŭus lian edzinon.

„Kaj pensu, Rosario“, diris la doktoro, „vi jam komprenas, kion mi celas. Mi devas havi inon. Mi ne povas forvojaĝi ĉiun monaton al Tapachula aŭ Tonalá aŭ kien ajn. Mi trifoje ĉiun semajnon injektos al vi tion, kion vi bezonas, por ke vi saniĝu, kaj vi pagos por tio, – mi volas diri, ke vi montros vin dankema por ĉiu injektado. Mi pensas, ke via vivo kaj via saneco kaj la vivo de la estontaj infanoj tiom valoras. Ĉu vi ne pensas tion?“

La mencio pri la infanoj protestigis ŝin: „Sed mi ne volas havi infanojn de vi, sinjoro doktoro. En tiu kazo poste ne estus tiel facile ricevi bonan kaj ĝustan viron. Tion ja ankaŭ vi scias, doktoro.“

Li frapis al ŝi trankvilige sur la ŝultrojn kaj diris: „Mi ja estas doktoro, ĉu ne, tio mi ja estas! Tial vi ne devas afliktiĝi pri tio. Mi scias, kiel preventi infanojn. Mi ne volas havi skandalon kun mia Esposa. Bone do, tion vi ja akceptos de mi. Se vi naskus infanojn, tiukaze la doktora sinjorino ekscius ĉion. Estu tute trankvila pro tio.“

Ŝi diris nenion.

Li iom malpacienciĝis: „Do, kiel vi volas, Rosario. Se vi volas morti mortu do, estas egale al mi.“

Ŝi glutis kaj diris tiam: „Ne, morti mi ne volas.“ Kaj hezitante kaj mallaŭte ŝi aldonis: „Jes, tiukaze mi devas do, kiel vi diras, sinjoro doktoro.“

Tio funkciis tri semajnojn.

Tiam en iu vespero la doktora sinjorino venis pli frue hejmen de la klaĉrondo ol la sinjoro doktoro atendis tion.

Ŝi trovis la sinjoron doktoron kaj Rosarion tuj en tia situo kaj eĉ sur lia propra lito en la geedza dormoĉambro, ke eĉ la plej aŭdaca samtempa ĵurado ĉe Dio, ĉe Sankta Virgulino kaj ĉe ĉiuj sanktuloj ne permesus dubon, kion ŝi trovis kaj rigardis.

Eĉ en tago de la festo honore al Sankta Caralampio.

La doktora sinjorino ne kriis kaj ne kaŭzis skandalon. Ŝi videble retenis ĉion tion por la doktoro.

Ŝi diris koncize kaj severe: „Rosario, kunpaku viajn aĵojn kaj venu en mian ĉambron, pro la salajro. Estas bedaŭrinde, ke mi devas forsendi vin. Vi estis bona servistino. Sed vi devas forlasi la domon!Vi estas perfekte sana. La doktoro ne devas kuraci vin.“

Pro tiuj vortoj Rosario faris novan sperton. Ŝi ne estis la unua, kiun la doktoro volis liberigi de mortiga malsano.

Kaj spite la honton, kiun ŝi sentis esti tiel surprizita kaj elĵetita kvazaŭ ceramika rompopeco de la mastrino, kiun ŝi respektis kaj adoris, ŝi tamen tre ĝojis, kiam ŝi nun eksciis, ke ŝi ne havas mortigan malsanon, kaj ke pliaj kuraciloj ne necesas.

Dum kvin minutoj ŝi kunpakis siajn aĵojn. Ŝi iris iom timeme en la ĉambron de la mastrino, sed la señora ne estis kolera pri ŝi. Certe ŝi konis sian edzon. Ankaŭ divorco ne eblis, ĉar ŝi estis katolika. Ŝi devis elteni tion, kaj ĉiun ekskurson de la sinjoro doktoro al la najbaroj.

Dum momento ŝi pripensis ne elĵeti Rosarion, ĉar ŝi sciis, ke ĉiu nova servistino fine tute certe same intimiĝus al sinjoro doktoro.

„Jen via salajro, Rosario“, ŝi diris. „Kaj mi tre dankas al vi por via bona laboro ĉi tie en mia domo. Jen dek pesoj pli ol vi devus ricevi. Sed morgaŭ matene vi foriĝu el la urbo aŭ mi ĵetos vin pere de la polico en la prizonon. Kaj ankoraŭ pluan punkton, se vi diros ion pri tio, kio okazis ĉi tie, mi zorgos por tio, ke vi restos dum jaro en la prizono, pro ofendo de mia familio. Nun vi scias tion. Adios, Rosario.“

Rosario prenis la monon. Ŝi staris nudapieda antaŭ sia mastrino, vestita nur per sia lana laborkitelo. Sian kunligitan fasketon ŝi portis en la irejon al la dompordo.

Ŝi diris: „Mil gracias, Señora doktoro, por la kara traktado, kiun mi havis ĉi tie ĉe vi. Mi memoros vian bonecon en mia tuta vivo. Kaj mil dankojn por la mono. Mi foriros morgaŭ frue matene, kiel vi ordonis al mi, kaj tute certe mi diros nenion al iu, tion mi ĵure promesas ĉe Sankta Virgulino.“

Ŝi defendis sin per neniu vorto, ke ŝi fariĝis la viktimo de sinjoro doktoro, sen efektive deziri tion. Ŝi pensis, ke tio povus esti doloriga por la Señora.

Ŝi surgenuiĝis kaj kisis manon de la sinjorino.

Tiam ŝi eliris el la domo.

Tial ŝi venis kun sia fasketo al la dancantoj kun la espero trovi iun, kun kiu ŝi frue matene povus migri el la urbo. Ŝi pensis, ke ŝi povus aliĝi al vojaĝantaj komercistoj, tiel, ke ŝi ne devos iri sola.

„Do, tiel estis, Manuel“, ŝi finiĝis, „tio estas ĉio. Se vi emas, kunprenu kaj edzinigu min. Kaj, se vi ne emas, diru tion, kaj mi iros kun aliaj. Sed, ĉar mi volas esti tute honesta al vi, tial mi diris al vi ĉion, kiel okazis. Estu ankaŭ vi honesta al mi, kaj ne diru al iu, kion mi ĵurpromesis diri al neniu al la Señora. Sed al vi mi devis diri tion, por ke vi konu min. Neniu alia surtere ekscios tion de mi. La Señora ĉiam bone traktis min. Ŝi estas santa, sanktulino, kiun mi pli adoras ol ĉiujn sanktajn virgulinojn, el kiuj neniu iam donis ion al mi.“

Manuel lasis fali ŝian fasketon, ĉirkaŭbrakis ŝin kaj diris:

„Queridalinda, amatino, kion vi rakontis al mi, tion mi jam ĉion forgesis. Verŝajne, se mi pripensas tion, mi eĉ ne aŭskultis vin bone, kaj la plej multan el tio, kion vi rakontis, mi eble tute ne aŭdis, ĉar mi ĉiam nur pensis, ke vi estas pli kaj pli mia edzino, ĉar vi ĉion ĉi rakontis al mi. Mi pensis nur pri vi kaj kion mi povas fari por feliĉigi vin en via koro. Nova vivo komenciĝas por vi kaj por mi. Mi nun scias, kion mi volas. Kaj tion mi scias ankaŭ pere de vi. Mi volas foriri de la ĉaroj, kie ne estas espero. Kaj mi volas foriri kun vi tiom malproksimen, kiom niaj piedoj portos nin. En la malproksimo estas la libero.“

Ŝi diris tion tute instinkte, sen konsciiĝi pri la vero de tiuj vortoj: „Ĉiam en la malproksimo estas la libero.“

9

Brakumante sin reciproke kaj dense alpremiĝante unu la alian, ili staris tiel dum kelke da tempo sur la vasta ebenaĵo. Sen plu paroli ion, sen pensi ion, ili sentis kaj komprenis kaj fidis sin reciproke.

Super ili estis la steloj, kaj ĉirkaŭ ilin la tenebra noktomezo.

En proksima distanco leviĝis la ombroj de la ĉaroj kaj ripozantaj bovoj antaŭ la nigre blua horizonto. La bivakfajroj de la ĉaristoj komencis ekflagri kiel helaj lekantaj langoj kaj ruĝaj makuloj, kiuj per siaj flamoj aŭ montris la bovojn kaj laborantajn ĉaristojn en vasta lumo aŭ kovris ilin per profundaj ombroj. Li apartigis sin el ŝiaj brakoj, levis ŝian kunligitan fasketon, kaj ili iris unu apud la alia al la proksima kampadejo de lia marŝkolono.

La viroj tie, kaj tiuj de la najbaraj kolonoj jam ĉiuj vekiĝis.

La fulgokovritaj ladaj kruĉoj kun kafo kaj la preme kavetigitaj grandaj emajlopotoj kun la nigraj faboj staris jam sur la fajro.

La ĉaristoj alkondukis la trovitajn bovojn kaj komencis aljugi kaj jungi la bestojn.

Manuel dum certa tempo staris heziteme kaj rigardis la vigliĝantan kampadejon. Li jam sentis sin ne plu tute apartenanta tien. En siaj pensoj li estis jam en granda malproksimo kun sia edzino.

„Hola!“ Andreo vokis en bona humuro, ekvidante Manuelon, „bone, ke vi estas ĉi tie, Manuelito. Vi mankas al ni. Vi ja scias, la aliaj estas junaj ŝafidoj, scias nenion pri bokoj kaj kojonoj. Ni havas damnitan laboron kun la bovoj, ili ne volas kaj ne volas alveni. Ili tute dekutimĝis de la rutino.“

„Ne afliktiĝu, Andreĉjo“, respondis Manuel, kiu kvazaŭ tuj refalis en la kutiman jungilaron, „ni ja trotigos ilin.“

„Mi jam pensis“, Andreo diris ridante, ŝovante la hararon for de la vizaĝo, „ke vi engorĝigis pezan ŝarĝon, por adiaŭi vin de Caralampio, tiel, ke ni nun devas kunŝarĝi vin.“

„Preskaŭ“, diris Manuel, „sed mi faris alian.“

„Ay, hombre!“ Andreo vokis nun en laborsperta maniero, „hombre, rigardu foje, kie troviĝas tiu de Dio damnita Amarillo, tiu kun la parte forrompita korno. Li ĵus ĉi tie glitis al ni tra la fingroj. Ŝajne ĝi estas tie transe ĉe la kolono de Luciano.“

Tiam Andreo ekvidis Rosarion.

Buenos días, muchacha“, li salutis ŝin afable.

„Mi estas la edzino de Manuel“, ŝi prezentis sin, „kaj mi iros kun vi ĉiuj malsupren al Arriaga.“

„Felicitationes“, Andreo vokis ridante, „multe da feliĉo al vi ambaŭ. Bienvenido, estu bonvena.“ Li mansalutis ŝin kaj diris: „Jen mia Steleto ja nun ne plu restos sola. Iru transen al ŝi, muchacha. Steleto mia kuŝas tie sub la ĉaro maldekstre. Kuŝigu vin apud ŝi sur la mato kaj dormu iom. Dum duono de horo ni ĉi tie ankoraŭ devos streĉi la muskolojn, antaŭ ol ni ektrotos. Vi ambaŭ devos iri piede, la ĉaroj estas plenŝtopitaj ĝis la tegmentoj. Se vi emas, trinku iom da kafo kaj kunprenu la kruĉeton transen al Steleto.“

Ŝi iris al la ĉaro kaj rampis proksimen al Estrellita, kiu vekiĝis, kaj al kiu Rosario el sia ĝoja koro paroladis kaj flustradis en la lingvo, kiu al ambaŭ estis familiara.

Ili tuj kondutis, kvazaŭ ili estus malnovaj konatinoj, ĉar ili de la unua momento komprenis sin, ĉar ambaŭ estis animitaj de la sama ĝojiga espero, en kiu suno leviĝis post tristaj, nubopezaj tagoj.

Sed antaŭ ol ili tiam povis ekdormi, jam la unuaj ĉaroj de la kolono, ŝanceliĝante, knarante kaj kvazaŭ tamburante komencis ekmarŝi for de la alta ebenaĵo.

F I NO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.