La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Andreo havis nun preskaŭ dek naŭ jarojn. Jam pli ol tri jarojn li laboris por don Laŭreano kiel ĉaristo. Lia ŝuldo de dudek kvin pesoj, por kiuj li transiris en la posedon de don Laŭreano, estis delonge pagita kaj li ricevis nun jam delonge sian salajron kontante.
La salajron li ne ricevis ĉiun monaton ĝustatempe, tiel, kiel tio devus esti. Don Laŭreano pagis tiel, kiel plaĉis al li, kaj kiam li supozis, ke tiuj kelkaj salajropesoj estas malhaveblaj sen tio, ke la negocoj pro tio suferus damaĝon.
Intertempe Andreo fariĝis tre bona kaj diligenta ĉaristo.
Li konis la vojon de Arriaga ĝis Balún-Canán tiel bone, ke li kapablis sekure preterveturi en la plej tenebra nokto ĉiun truon kaj ĉiun terdegliton de la vojo, ĉar li konis ĉiun ŝtonon sur la vojo, ĉiun unuopan vojkurbiĝon, ĉiun marĉan grundon, ĉiun trairejon, kie oni travadas riveron.
Li konis la profundecon de ĉiu rivera vadejo, ĝiscole precize, li sciis, kie estas la plej bona loko por vadi tra la rivero meze de junio aŭ en la mezo de septembro. Tiuj ejoj, kie eblis travadi la riveron ŝanĝiĝis laŭ la falinta pluvokvanto. En la pluvotempo oni devis atendi de tempo al tempo kelkajn horojn aŭ eĉ tagduonojn ĝis la akvo sufiĉe defluis, por ke la varoj en la ĉaro ne malsekiĝu. Li konis ĉiun haltejon ĉe la vojo laŭ la nomo donita de tiuj ĉaristoj, kiuj tie restadis antaŭ du jarcentoj kiel la unuaj.
Li konis ĉiun paŝtejon ĉe la vojo, ties nutraĵajn valorojn por la bovoj kaj kiom da ĉaroj ĝi akceptas laŭ grandeco. Li konis ĉiun ranĉon kaj ĉiun solan indiĝenan kabanon ĉe la vojrando kaj konis ĉiujn homojn loĝantajn ĉe la vojo. Li lernis, kiel plej avantaĝe ŝarĝi ĉaron, li lernis, kiel ĝuste trakti la bovojn, por ke ili laboru tiom, kiom eblas maksimume. Kaj li sciis ĉiujn eblojn kiel lerte ripari rompitan radon aŭ akson de ĉaro. Kio ajn okazis sur la vojo, li ĉiam sciis, kiel helpi al si, ankaŭ se li estis sola.
Multajn fojojn li jam kiel kolonestro tute sen helpo kondukis malgrandajn marŝkolonojn. Don Laŭreano povis diri eĉ ne unu malfavoran vorton kontraŭ li kaj lia laboro. En ĉiu rilato li multe pli bone lernis majstri la laboron ol la patrono iam atendis tion.
Tial li plialtigis la salajron de Andreo. Li ricevis nun kvardek centavojn ĉiutage, dek du pesojn ĉiumonate. Jen tre bela kaj fieriga sumo, se li komparis ĝin kun la kvar aŭ kvin pesoj ĉiumonate, kiujn perlaboris tiuj peonoj, kiuj ĉiutage devis labori dek ses horojn en la sukermueliloj, en brandofabrikoj, prilaborejoj de sisalo, tegolaj fabrikoj kaj lignokortoj, kiuj ĉiuj troviĝis proksime de la vojo. Tiuj laboristoj, kiuj vivis kun siaj familioj pli aĉe kaj pli mizere ol bestoj.
Kompare al ili li vivis streĉan vivon kiel ili, sed lia vivo estis libera. Li kaj liaj kamaradoj ne estis ligitaj al horoj.
Li laboris sufiĉe streĉe, sed li ne laboris ĝis ftiziĝo kiel la eterne malsataj peonoj en la haciendaj fabrikoj, en kiuj oni prilaboris agrokulturajn produktojn. Se li bone ŝarĝis la frajton kaj lia ĉaro estis en bona marŝkondiĉo, se la bovoj ne estis tro lacigitaj kaj ankoraŭ ne tro longe laboris, kaj se la vojo estis bona, li povis sidi dum horoj sur la ĉaro kaj revi kaj rigardi la belaĵojn de la ĉirkaŭa naturo.
La bovoj, kiuj deĵoris jam kelkajn jarojn, kaj kiuj jam multajn fojojn marŝis la vojon, ofte sciis la vojon pli bone ol la ĉaristoj mem. Tio estis normala, ĉar la bovoj kun siaj nazoj kaj okuloj estis pli proksimaj al la vojo ol la pelistoj.
Kaj la spertaj bovoj neniukaze estis tiel stultaj, kiel oni supozas bovon, se oni volas insulti aŭ ĉagreni per tiu nomo kunhomon. Ili trotadis tre lante, ĉar tio estis tiel indiferenta kiel siropo al ili, ĉu la ĉaro ankoraŭ hodiaŭ aŭ nur la sekvan semajnon atingos la vojaĝan celon. Ili havis tempon, kaj ili prenis al si tiun tempon por la manĝo kaj por la laboro. Eble ili sciis, ke ili ĉiam estos bovoj, kaj ke ili tiom longe, kiom ili estos sur la piedoj, devos tiri ĉaron.
Ili estis filozofoj kaj sciis sufiĉe bone, ke tio ne ŝanĝos ilian sorton, ĉu ili rapidos sur la marŝo aŭ ne. Estas ĉiam nur proletoj, kiuj havas malpli da prudento ol bovoj kaj tial supozas, ke ili efektive iutage fariĝos fabrikestro aŭ membro de kontrolkonsilio, se ili fervore kaj streĉe laboras kaj ĉe ĉiuj siaj laboroj rapidas por plaĉi al siaj pelistoj. Tial estas ofendo por la bovo, sed ne por la proleto, se oni diras al proleto: „Kara mia, vi estas ja stulta kiel bovo!“ La bovo havus la rajton plendi ĉe jura instanco pro tiu ofendo, sed ne la laboristo. Rondigite prikalkulite la kvanto de mil proletoj estas proporcia al unu fabrikestro. Tion scias bovo sen la studado de statistikoj; sed proleto vendiĝas ĉiutage denove kun la fama kaj efika marŝalbastono en la tornistro.
La bovoj vere ne estis stultaj. Ili sciis sian vojon kaj ili laboris eĉ ne unu paŝon pli ol ili supozis konvena por siaj vivfortoj.
Kompreneble ili ne blinde trotis antaŭen. Antaŭe ili detale rigardis la vojon, kaj tiam ili preteriris ĉiun rokan ŝtonon, ĉiun truon, ĉiun terdegliton, ĉiun arban radikon plenan de tuberoj tiom distance, kiom la alligita ĉaro permesis tion al ili. Ili faris tion certe ne por plaĉi al siaj pelistoj, sed por la propra avantaĝo. Tio plifaciligis ilian laboron kaj alvenigis ilin pli rapide al la sekva ripozejo.
Tiom multe lernis ĉiuj bovoj, kaj pli ili ne devis lerni, ĉar oni feliĉe ne povis persvadi ilin, ke ili, se ili pli fervore kaj pli diligente laborus, povus preni la marŝalbastonon el sia tornistro kaj transformiĝus en la bone flegatan rajdoĉevalon de generalo. Sed, ĉar ili plifaciligis sian propran laboron, plifaciliĝis ankaŭ la laboro de iliaj kondukantoj. La ĉaristoj, kiuj havis spertajn bovojn antaŭ siaj ĉaroj, povis tiom revi kaj dormeti, kiom ili volis.
Bone scii la laborvaloron de la bovoj de sia kolono kaj la plej bonajn elserĉi je la komenco de veturo, tion strebis ĉiu sperta ĉaristo. La kolonestro de ĉiu marŝkolono, kiu devas atenti ankaŭ ĉiujn ceterajn ĉarojn, elektas al si unue siajn bovojn. Tiam sekvas la ĉaristo, kiu servas jam la plej longan tempon ĉe la patrono. La ceteraj devas preni tiujn, kiuj postrestas.
Andreo lernis de la spertaj ĉaristoj, kiel oni devas fari tion, se oni ĉe marŝo volas interŝanĝi la proprajn bovojn kontraŭ la pli bonaj de alia ĉaristo. Ĉar okazas, ke la bovoj pro tiu aŭ tiu kaŭzo ŝanĝas sian laborkvanton en marŝo.
Ili ja malofte estas ĉiuj samaj rilate sian karakteron, siajn kapablojn, kapricojn kaj sian rezistvolon kontraŭ eksteraj cirkonstancoj, kiel ankaŭ la homoj ne ĉiuj estas samaj.
Kelkaj bovoj tiras bonege la unuajn kvindek kilometrojn.
Poste ili malfortiĝas. Aliaj pliboniĝas dum la laboro, ili pli kaj pli adaptiĝas al ĝi kaj ŝajne tiras aldonajn fortojn el ĉiu nova marŝotago. Kelkaj faras diablajn malfacilaĵojn ĉe la trapaso de ŝlimaj vojdistancoj, sed sur rokecaj kaj malebenaj vojoj ili iras tiel trankvile kaj obeeme, kvazaŭ tio estus la vojo al la bovoparadizo.
Andreo havis la denaskan ruzecon de la subprematoj kaj elvringatoj de sia raso. Kaj ĉar la peonoj ekde la juneco dependas de tio, ke ili uzas sian ruzon por konservi sian vivon kaj por konservi sin kiel individuon kaj kiel rason kontraŭ siaj mastroj, tiu ruzeco ne estas limigata de memĝenema moralo. Batu aŭ vi estos batata. Kaj se vi ne povas bati la alian, ĉar li estas via mastro, kiu rajtas mortpafi vin kiel hundon, se vi levis manon kontraŭ li, jen serpentumu kaj turnu vin tiel lerte, ke la bato vin ne trafu, kaj se ĝi tamen trafos vin, ke ĝi ne damaĝu tro al vi.
La evitema pigrulo ĉe la soldatoj kaj ĉe la sklavoj estas la prudentulo, la aliaj estas la stultuloj.
La plialtigon de sia salajro Andreo atingis per malgrandaj artifikoj. Nenie oni pagas la proleton por tio, kion li faras efektive, sed nur por tio, kion li faras ŝajne laŭ la opinio de tiu, kiu pagas la salajron al li. Lia kulpo ne estis, ke lia moralo fariĝis tiu de fripono, estas la kulpo de tiuj, kiuj lasas al li nur tiom, kiom li nepre bezonas por povi labori.
Don Laŭreano iam akompanis iun el siaj multnombraj kolonoj dum tuta tago, ĉar li ĝuste havis la saman vojon.
La bovoj de ĉaro rifuzis tiri. Ili obstine rezistis kaj provis deĵeti la jugotrabon. La kolonestro kaj la gvidanto de tiu ĉaro tre klopodis peli la bovojn antaŭen. Sen sukceso.
Don Laŭreano venis al ili. Sed ankaŭ li ne sciis konsilon.
Tiu ĉaro prokrastis la tutan marŝon. Don Laŭreano diris, ke li emas vendi la bovojn al amika frajtentreprenisto por superruzi lin, ĉar ili ne uzeblas. Kiam nun la tuta kolono haltis kaj ne povis veturi plu pro la obstine kontraŭstarema bovoparo, kaj kiam ĉiuj ceteraj ĉaristoj paroladis kaj ĉiu sciis ion alian, kio tamen ne helpis, alvenis kvazaŭ hazarde ankaŭ Andreo.
Li provis peli la bovojn. Ili iris du, tri paŝojn, tiam ili denove rifuzis paŝi.
„Mi supozas, ke mi scias, kial pigras la bueyes, la bovoj“, li diris.
„Jes ja“, interrompis lin la kolonestro, „vi, knabo, venas kiel vokita, kvankam vi ankoraŭ estas malseka sub la postaĵo, vi volas diri al mi – al maljuna fakulo veturanta jam tridek jarojn sur tiu ĉi vojo – kio estas pri la bovoj. Kuru hejmen al via patrino, por ke ŝi ŝovu sekan vindon en vian pantalonon.“
Don Laŭreano staris tie, kaj diris nenion pri la babilado de ambaŭ. Sed Andreo ne lasis timigi sin. Li diris seke:
„La rimenoj estas tro firme ligitaj al la jugotraboj, jen la problemo, aŭ tordiĝis dura rimeno.“
Sen atendi, kion la kolonestro diros, li iris al la bovoj kaj senrimenigis ilin.
Don Laŭreano jam sidiĝis sur ŝtonon, ekbruligis pluan cigaredon al si. Tiam li rigardis sufiĉe indiferente, kion faras Andreo.
Kiam Andreo estis foriginta la rimenojn, li glatigis ilin, faris ilin laŭŝajne pli molaj kaj pli elastaj per sufiĉe granda kvanto da salivo kaj poste denove aljugigis la bovojn per la rimenoj.
„Ambaŭ bovoj ne eltenas tion, se oni tro firme ligas ilin per la rimenoj“, li diris. „Sed Lucio estas ankoraŭ tro nova ĉe ni, li ne konas sufiĉe la bestojn. Lia kulpo ne estas.“
Per tiuj vortoj li liberigis sian compañero Lucio de ĉiu kulpo kaj de ĉiu eblo esti atakata de don Laŭreano aŭ de la laborestro per laŭtaj riproĉoj pro la malbona fiksado de la rimenoj.
Ĉe la deligado de la rimenoj Andreo starigis sin tiel lerte kaj faris tiajn man- kaj brakmovojn, ke tiel li ruze kovris per ombro certajn manipulojn tiel, ke nek don Laŭreano nek la kolonestro nek iu el la ceteraj ĉaristoj, ĉirkaŭstarantaj enuigite, povis observi la trompartifikon de Andreo.
Li skulptis en la pasinta vespero el dura ligno malgrandajn pintajn konusojn. Kaj frue matene, kiam oni jungis la bovojn, li ruze ŝovis tiujn konusojn sub la rimenojn. En la unuaj tridek minutoj la bovoj ne sentis tiun maloportunaĵon, ili iris kiel kutime. Sed kiam la suno leviĝis kaj fariĝis varmega, la rimenoj iom post iom elsekiĝis kaj la konusetoj boris sin en la kapohaŭton de la bovoj. Post ĉiu plia kilometro, kiun la bovoj tiris, la konusetoj enboris sin pli profunden, frotis la haŭton, kaj kiam la haŭto estis vundfrotita, la konusetoj estigis eksterordinarajn dolorojn, kio instigis la bovojn fine konduti kvazaŭ freneziĝinte.
Andreo sciis tre bone, ke oni faris tian trukon de tempo al tempo per dornoj aŭ aliaj pikiloj, se oni volis ŝercmistifiki ĉariston. Sed la dornoj rapide pikis en la haŭton tiel, ke la bestoj ekde la komenco ne plu tiris. Tiukaze la ĉaristo kompreneble tuj sciis, pri kio temas. Li devis denove deligi la rimenojn kaj tiam plian fojon fiksi ilin. Jen la ŝerco, per kiu oni mistifikis flavbekulojn, por ke ili devu fari la laboron je dua fojo, kaj por ke oni povu nomi ilin stultuloj.
Sed la artifiko kun la konuseto el dura ligno estis la eltrovaĵo de Andreo. La artifiko funkciis nur kun granda hezito kaj preskaŭ nerimarkeble. Eĉ la plej maljuna kaj plej sperta ĉaristo ne povis eltrovi, kio estas la kaŭzo, ke la bovoj unue bone marŝis kaj tiam pli kaj pli malobeis paŝi, antaŭ ol ili fine tute rifuzis marŝi plu.
Post kiam Andreo denove aljugigis kaj jungis la bovojn, li pelis ilin antaŭen. Kaj nun ili kuris tiel obeeme kaj gaje kiel bone prizorgataj ĉevaloj de bierejo.
La maljuna kolonestro gapis perplekse kaj decidis de nun rigardi Andreon kiel plenvaloran viron kaj maturan ĉariston, kies amikecon oni certigu al si.
Des pli mirigite gapis la okuloj de don Laŭreano.
Kvankam li ne komprenis multon pri la efektiva laboro de la ĉaristoj. Se li estus devigita konduki ĉaran kolonon de Arriaga al Chiapa de Corso, tiukaze estus dubinda, ĉu la karavano atingus la celon ankoraŭ en tiu ĉi jarcento.
Kiam ili jam denove marŝis, li tiris Andreon ĉe okazo flanken kaj diris al li: „Aŭskultu, knabo, mi donas al vi nun tri realojn ĉiutage. Vi ellernis vian laboron kaj valoras nun la salajron de tridek ses centavoj ĉiutage.“
Plian altigon de lia salajro, kiun Andreo ricevis post kelke da tempo, li dankis denove al artifiko.
En la jaroj de sia laboro kiel ĉaristo li akiris sufiĉe da saĝo por ekkoni, ke li nur pro tio, ke li fervore, streĉe kaj efike laboras, ne rajtas atendi agnoskon aŭ premion. Lian laboron oni ne multe atentis. Li devis rimarkigi sin al sia mastro, kaj li devis instigi la timon en sia mastro, ke tiu eĉ povus perdi la tre diligentan ĉariston, kiu scias pli bone trakti la bovojn ol maljuna laborestro, se li ne altigos iom lian salajron.
Pli ol kvar monatojn Andreo devis labori antaŭ ol estis nuligita la ŝuldo de dudek kvin pesoj, kiun lia antaŭa mastro forludis al sia nuna.
En tiuj ĉi kvar monatoj Andreo devis aĉeti al si kvin ĉemizojn, tri kalsonetojn, kvar pantalonojn, bastĉapelon, novan lanan kovrilon kaj kotonjakon. La laboro de ĉaristo voras ties vestojn kiel sulfata acido. Ĉe kesto elstaras najlo, ĉe alia kesto longa lignosplitaĵo, kaj ĉe la ŝarĝado la najlo kaptas la ĉemizon aŭ la pantalonon, kaj la vestoj dum mallonga tempo fendiĝas strioforme. Ĉe la marŝo la vestoj dum horo per pluvo tute malsekiĝas, kaj la sekvan horon la tropika suno sekigas la vestojn sur la korpo tiom rapide, ke la ĉemizoj kaj pantalonoj post kelkaj tagoj estas kiel tindro kaj tuj disfalus, se oni, pasante rokfronton, nur tuŝus ĝin. Ĉe la vojo mem estas dornaj arbustoj kaj pikilhavaj kreskaĵoj, kiuj sur la vestoj deŝiras ie vestopecetojn, kaj ie tranĉas fendetojn en ilin. Eĉ, se oni kiel ajn bone atentas. Ĉe ĉiu manipulo, kiu necesas ĉe la ŝarĝado aŭ ĉe la marŝo, perdiĝas peceto de la vestaĵo.
La ĉaristo ĉe la vojrando aĉetas al si de tempo al tempo komitekon, kiam estas vere tro fride kaj pluve kaj liaj vestoj ne fariĝas sekaj. Kelkfoje li aĉetas al si citronojn por fari limonadon, cigaredoskatolon, kelkajn manĝojn aŭ fromaĝopecon, por iom pliriĉigi sian vivon. Alitempe li venas al loko, kie estas festo aŭ foiro, kaj li ne volas stari ĉeflanke kiel forpelito. Ankaŭ li volas foje iom plezuriĝi.
Li aĉetas buŝharmonikon aŭ malmultekostan gitaron por serenigi la vesperojn ĉirkaŭ la fajro, kiuj sufiĉe ofte estas tristaj. Krome li devas ĉeokaze aĉeti sapopeceton, lia hararo bezonas tondadon, foje li perdas sian lignan kombilon kaj bezonas novan. Iam disrompiĝas ĉe la marŝo la botelo kun creolina*, kiun li bezonas por kuraci bovojn, kaj li do devas aĉeti ĝin kaj novan botelon. Aĉeti ŝuojn por protekti siajn piedojn sur la ŝtonplenaj vojoj, kie kuŝas ĉiaspecaj dornoj kaj pikiloj, pri tio li eĉ ne povas pensi. Li ne havas ŝuojn kaj li ne povas aĉeti ŝuojn. Li estas jam kontenta, se li povas havigi al si krudan ledon, por fliki la indiĝenajn sandalojn, kiujn li uzas.
Kiel ajn li kalkuladas kaj ŝparas kaj vivas eĉ pli mizere, ĉiam li ŝuldas antaŭpagon al sia mastro, ĉar sur la tuta Tero nur tiu donas krediton al li. Ĉiujn aĵojn, kiujn li bezonas, kiel ekzemple ĉemizojn kaj pantalonojn kaj kovrilojn, li devas aĉeti de sia mastro, ĉar neniu komercisto ion pruntedonas al li. Kaj lia mastro fiksas la prezojn por la varoj, kiujn li vendas al siaj ĉaristoj.
La antaŭpago estas ŝuldo. Kaj tiom longe, kiom li havas ŝuldojn, li ne rajtas forkuri. La polico kaptus lin, kaj la kostojn de lia kapto oni enskribus sur la debetan flankon de lia konto.
Sed la ĉaristo ne estas peono, kiu estas fiksa kapitalo de bieno aŭ de bienego. Li estas libera laboristo. Li devas pagi nur sian ŝuldon, kiun li havas ĉe sia patrono, kaj poste li povas iri tien, kien li volas. La tuta mondo estas lia, kaj ĉio, kion tiu mondo produktas. Neniu devigas lin fari ŝuldojn, nek la leĝoj, nek la ŝtato. Li estas tute libera fari aŭ ne fari ŝuldojn. Se li ne uzas tiun liberon por si mem, oni povas respondecigi nek lian mastron, nek la ŝtaton nek la diktatoron Porfirio Diaz. Kaj, se li ne amasigas propraĵon por fariĝi iutage mem frajtentreprenisto aŭ fabrikposedanto aŭ posedanto de bieno, tiukaze estas nur tial, ĉar li ne ŝparas. La mondo estas malferma por ĉiu, kiu volas fondi bankon. Kaj, ĉar la proleto ne ŝparas, sed ĉion fordiboĉas kaj fordrinkas, tial li estas proleto kaj ne bankiero. La kapitalisma ekonomia sistemo estas nur mito, kiun la agitistoj kaj aliaj anarkistoj kolportas por ekflamigi la mondrevolucion kaj tiel transpreni la bankojn kaj la parfumitajn filinojn de la membroj de la kontrolkonsilio. Ŝparu, proleto, kaj tiukaze vi povas akiri bankon, tuj ĉe la sekvanta stratangulo, sen devi klopodi pri la mondorevolucio.
Rimarkoj: Creolina = kontraŭinsekta likvaĵo, uzita ankaŭ kontraŭ puloj sur hundoj
Kiam Andreo jam forlaboris la ŝuldon de dudek kvin pesoj, li ŝuldis al don Laŭreano persone kvardek du pesojn por varoj, kiujn li ricevis de li, kaj dekses kontantajn pesojn, kiujn li bezonis por aliaj aferoj.
Kiam li jam pli ol tri jarojn lojale kaj fidele kaj kun vera kristaneca humileco kaj modesto servis al sia mastro, li ŝuldis al don Laŭreano naŭdek kvar pesojn.
Matematikisto ja ne per la propablokalkulo, sed sendube per la certeckalkulo dum du minutoj povus diri al li, ke tiukaze, se li servus plu tiel fidele kaj obeeme kiel antaŭe al sia mastro dum kvardek jaroj, li ŝuldus al don Laŭreano aŭ al ties filo naŭcent dudek kvar pesojn kaj tridek centavojn, precize kunkalkulinte ĉiujn plialtigojn de la salajro, kiujn Andreo estus sekuriginta al si pro fideleco aŭ lojaleco aŭ per artifikoj.
Andreo, kiel ĉiuj ĉaristoj, rigardis kun bedaŭro kaj kompato malsupren sur la povrajn peonojn, kiuj ne estis liberaj, kaj kiuj restis ligitaj al la bieno, al kiu ili apartenis.
Kaj estis efektive granda diferenco inter la ekonomiaj kaj sociaj liberecoj de la ĉaristoj kaj de la peonoj en bieno.
Se ĉaristo ĉe la marŝo falis en ravinon kaj rompis sian nukon aŭ ĉaro veturis sur lin kaj dispremis lin aŭ sovaĝiĝinta bovo lin surpikis aŭ sonserpento mordis en nudan piedon de li aŭ marĉa febro forkonsumis lin, lia ŝuldo post tio ĉe la patrono estis nuligita. La patrono certe ne priplendis la ĉariston, kiu mortaĉis ĉe sia laboro, sed la perdiĝintan ŝuldosumon. La ĉaristo nun almenaŭ estis libera kaj bone konservata en la paradizo.
Male, se peono mortis, la bienulo ne perdis eĉ centavon de la ŝuldo de sia peono. Kvazaŭ tio estus memkomprenebla afero, la ŝuldo transiris sen vorto al la plej maljuna filo de la peono, aŭ oni distribuis ĝin al ĉiuj filoj, aŭ ĝi transiris al la frato de la morta peono, se ne estis filoj, aŭ ili transiris al la edzoj de liaj filinoj, se li havis nur filinojn.
Se la peono estis entombigita, la patrono kunvokis la respondecajn filojn aŭ fratojn aŭ bofilojn, montris al ili la kontolibron kaj la debetan saldon de la mortinto kaj demandis: „Ĉu tio estas laŭorda?“
Kaj la demandito respondis: „Jes, patrono, tio estas laŭorda!“
Tiam la patrono foliumis ĝis la debeta saldo de la demandito, enskribis la ŝuldosumon de la mortinto, kunkalkulis la du debetojn, diris la novan finsumon kaj demandis pluan fojon: „Ĉu tio estas en ordo, muchacho?“
Kaj la demandito diris: „Jes, tio estas en ordo, patrono!“
Post kiam tio okazis, la patrono malfermis la malgrandan bienan kapelon, kaj la inoj de la peonoj rajtis eniri por starigi kelkajn kandelojn por la animo de la mortinto sur la altaron de la sankta protektanto de la bieno kaj por ekbruligi la kandelojn.
La patrono de la bieno estis ja bona katoliko, al kiu oni notus kiel pekon, se li eble eĉ ne permesus oferi kelkajn kandelojn por la eterna paco de mortinta katoliko, eĉ se li estas nur povra peono.
Tio estis justa. Tio validis kiel justa. Kaj ĉar estis juste, oni gardis tion kiel ĉion alian, kio estas justa per leĝoj kaj per la ŝtato. Kiun sencon havus ŝtato, se ĝi tion, kio estas justa, ne volus gardi per la polico kaj per siaj soldatoj kaj juĝistoj kaj prizonoj?
Estis tiuj malgrandaj diferencoj, kiuj permesis al la ĉaristoj konsideri sin sur la socia eskalo rangoŝtupon pli alta ol la peonoj de bieno.
La mondo estas plena de justeco. Estas la eraro de la ĉaristoj kaj de la peonoj kaj de ĉiuj proletoj sur la mondo, ke ili ne uzas la justecon, kiu havigeblas senpage. Neniu devigas ĉariston, eble eĉ per ŝarĝita revolvero premita sur la bruston, fari ŝuldojn. Neniu surtere devigas iun. Eĉ ne kiom ajn monavida bienulo devigas peonon fari ŝuldojn.
Aŭ fari aŭ ne fari ŝuldojn, tio estas la granda libereco de la proleto.
Se la ĉaristo kaj la peono uzas malĝuste kaj eĉ endanĝerigante sin mem tiun grandan liberon, kiu formas en la naciaj himnoj de ĉiuj popoloj la kernon de la kantado, oni ne kulpigu la bienposedanton aŭ la frajtentrepreniston pri tio. Tio estas maljusta kaj ne tre nobla.
Ĉiuj homoj, sen escepto, havas ekde la naskiĝo liberan volon. Por ĉiu individuo ambaŭ vojoj estas malfermaj, la vojo al la infero, kaj la vojo al la eternaj ĝojoj kaj jubilaj kantadoj de l' paradizo. La kreinto de la vortoj „salajrosklavo“ kaj „sklavo de la ekonomiaj rilatoj“ estas la antikristo. La sama antikristo, pri kiu jam la apostoloj diris: Gardu vin kontraŭ tiaj. Pendumi ilin, aŭ meti ilin sur la elektran seĝon, aŭ nomi ilin fantaziuloj kaj detruantoj de la ŝtato, estas la sankta devo de ĉiuj bonuloj, de ĉiuj justuloj kaj de ĉiuj noblaj homoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.