|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
NASKIĜO DE
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En alilingvaj eldonoj vi povus trovi ĉi tie informojn pri Esperanto. Vi certe rimarkis, ke Esperanto ludas rolon en tiu ĉi verko. Por multaj legantoj en aliaj lingvoj, ĝi estas la unua kontakto kun nia lingvo, kaj tio estis unu el niaj kialoj por traduki ĝin.
Harry Harrison estas mem esperantisto jam de la 1940aj jaroj. Li ofte havis okazojn por uzi la lingvon dum sia vagado tra la mondo. Loĝinte dum monatoj aŭ jaroj en 6 diversaj landoj kaj vizitinte almenaŭ 60 aliajn, li sentas sin internaciisto, kaj liaj vojaĝoj riĉigis liajn verkojn.
Iom eksterordinara estas la historio de nia traduko. La tradukintoj neniam persone renkontiĝis. Ni loĝas en malsamaj kontinentoj, kaj ligas nin la komputila reto. Pere de tiu reto ni interŝanĝis tradukojn kaj pridiskutis ilin. Finfine la teksto venis sur diskedo al la eldonisto.
Unu afero, kiun ni devis multe diskuti, estis la traktado de la nomoj en la rakonto. Preskaŭ ĉiuj nomoj en la originalo havas ian signifon por la leganto, do necesis iel adapti ilin, por ke ili havu similan signifon por la leganto en Esperanto. Preskaŭ la sola nomo, kiu konservis sian skriban formon en la traduko, estas tiu de la ĉefrolanto Jim diGriz; ni tamen imagas, ke leganto de la Esperanta traduko prononcos la literojn kun iliaj Esperantaj valoroj. La uzado de volapukaj nomoj por multaj rolantoj sur la planedo Spukavatem (Spiovente en la originalo) estas novaĵo en la Esperanta traduko, ĉar Volapuko tute ne rolas en la originalo.
Eble estas interese mencii la aferojn, kiujn ne eblis rekte traduki. Unu kaŭzis la nomo de la dua ĉefrolanto, La Kuriero. En la angla originalo temas pri la sama ŝakpeco, sed la angla vorto havas duan sencon episkopo anstataŭ la dua senco poŝtportisto de la Esperanta nomo. Tio necesigis etan adapton en ĉapitro 5, kie Jim unuafoje aŭdas pri La Kuriero kaj miskomprenas lian nomon.
Tamen la frazoj, kiuj plej devigis nin deflankiĝi de rekta traduko, estis – iom ironie – frazoj, kiuj aperis en Esperanto en la originalo! En ĉapitro 17, dum leganto de la Esperanta traduko nur legas, ke La Kuriero kaj la kosmulo parolas lingvon nekomprenatan de Jim, neesperantista nacilingva leganto povas rekte sperti tian nekomprenon trafante la cititajn frazojn “Vi estas malfrua!”, “Vere – sed mi havas la monon” kaj “Eniru, rapide!”
Tradukado de romano fare de komitato ja havas siajn problemojn, speciale rilate la unuecigon de nomoj kaj terminoj, kaj verŝajne ĝi tute ne eblus sen la rapida kaj konvena komunikado, kiun provizas la komputila reto. (Nia korespondado pri la traduko ampleksas milionojn da signoj kaj estas pli granda ol la teksto mem.) Tamen post multfoja reciproka reviziado – kaj longa diskutado pri la plej tiklaj punktoj – ni povas esti kontentaj pri la kvalito de la rezulto, speciale ĉar nia revizianto ne devis multon ŝanĝi en la teksto, kiun ni transdonis al li.
Ni ĉiuj kontribuis diversgrade kaj diversmaniere al ĉi tiu komuna traduko, do niaj nomoj aperas sube en alfabeta ordo.
La tradukintoj:
Reinhard Fössmeier
Edmund Grimley Evans
Rob Helm
Konrad Hinsen
Pierre Jelenc
Jorge Llambías
Kevin Schoedel
Mark Weddell
Multan dankon al nia reviziinto Kalle Kniivilä
Ie en la komputila reto, la 14an de majo 1995.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.