La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13

– Ne mi – iu alia – malĝusta persono, – mi krietis senspire, sed tamen levis miajn manojn. – Ĉu vi pafus al sendefenda infano pro nura suspekto?

La pafilo ne ŝanceliĝis, sed mi ja, moviĝetante flanken al la antaŭo de la aŭto.

– Haltu kaj reiru tien, – li kriis, sed mi plumoviĝetis nervoze. Mi dubis, ĉu li malvarmsange mortpafus min; mi almenaŭ esperis tion. Laŭ mia scio tio estas kontraŭleĝa. Mi volis, ke li persekutu min, ĉar por tio li devus forpreni la pafilon el la fenestro. Li neniel povus direkti ĝin al mi kaj samtempe malfermi la pordon.

La pafilo malaperis – kaj same mi! Tuj kiam li mallevis ĝin, mi turniĝis kaj forkuris, kiel eble plej rapide. Li kriis post mi – kaj pafis!

La pafilo bruegis kiel kanono, kaj la pafaĵo siblis preter mia orelo kaj trafis arbon. Mi turniĝis kaj haltis. Tiu policano estis freneza!

– Tiel estas pli bone, – li vokis, apogante la pafilon sur la aŭtopordon kaj celante al mi per ambaŭ manoj. – Mi mistrafis intence, sed nur unufoje. La sekva pafo trafos. Mi atingis ormedalon pro celpafado per tiu ĉi ilo. Ne igu min montri al vi, kiom bona mi estas kun ĝi.

– Vi estas freneza, ĉu vi scias tion? – mi diris, plene konscia pri la tremo en mia voĉo. – Vi simple ne povas pafi al homoj pro suspekto.

– Mi povas, – li diris, kaj alproksimiĝis, firme celante la pafilon al mi. – Ne temas pri suspekto, sed pri identigo. Mi scias, kiu vi estas. Serĉata krimulo. Ĉu vi scias, kion mi diros? Mi diros, ke tiu krimulo ekprenis mian pafilon, kaj ĝi pafis, kaj li mortpafiĝis. Kiel tio impresas? Ĉu vi volas ekpreni mian pafilon?

Li vere estis frenezulo, kaj policista frenezulo, eĉ. Mi komprenis, ke lia vera deziro estis, ke mi fuĝu, por ke li povu pafi al mi. Mi neniam scios, kiel li trapasis ĉiujn testojn, kiuj fortenu tiajn ulojn el la polico. Sed li sukcesis. Li havis permeson porti pafilon, kaj serĉis pretekston por uzi ĝin. Tiun pretekston mi ne donu al li. Mi malrapide etendis miajn manartikojn al li.

– Mi ne rezistas, vidu. Vi eraras, sed mi kuniros sen kontraŭstari. Almetu la mankatenojn kaj arestu min.

Li aspektis aparte malfeliĉa pro tio kaj rigardis min malaprobe. Sed mi ne plu moviĝis, kaj fine li sulkigis la frunton, prenis la mankatenojn el la zono, kaj ĵetis ilin al mi. La pafilo neniam ŝanceliĝis.

– Almetu ilin.

Mi ŝlosis ilin ĉirkaŭ unu manartiko, malfirme, tiel ke mi facile povus eltiri la manon, kaj poste ĉirkaŭ la alia. Dume mi rigardis malsupren kaj ne vidis, kiel li moviĝis. Ĝis li ekprenis ambaŭ miajn manartikojn kaj premegis ambaŭ mankatenojn profunde en la haŭton. Sadisme ridetante, li plupremis la metalon en la karnon.

– Kaptita, diGriz. Vi estas arestita.

Mi suprenrigardis al li; li estis pli alta ol mi je kaplongo kaj proksimume duoble pli peza – kaj mi ekridegis. Li estis remetinta la pafilon en la pafilingon – jes, tion li faris. La ega viro kaptis la etan infanon. Li ne komprenis, kial mi ridis, kaj mi ne donis al li ŝancon eltrovi. Mi faris la plej facilan, plej bonan, kaj plej rapidan agon eblan en tiuj cirkonstancoj. Kaj ankaŭ la plej senskrupulan.

Mi forte batis mian genuon en lian ingvenon, tiel ke li malkaptis miajn manojn kaj faldiĝis. La malfeliĉulo certe suferis doloron, do mi faris komplezon al li. Mi aldonis fortan baton al lia nuko per la ligitaj manoj, kiam li preterfalis. Li estis senkonscia, antaŭ ol li trafis la teron. Mi genuis kaj ektraserĉis liajn poŝojn por la ŝlosiloj de la mankatenoj.

– Kio okazas? – sonis voĉo, dum lumo ekbrilis super la pordo de proksima domo. La bruo de la pafo baldaŭ altiros la tutan stratanaron. Mi decidis pensi pri la mankatenoj poste; nun mi devis malaperi.

– Homo estas vundita! – mi kriis. – Mi venigas helpon. – Tion mi jam vokis super la ŝultro, dum mi rapidis laŭlonge de la strato kaj trans la angulon. Virino aperis en la pordo kaj vokis post mi, sed mi ne haltis por aŭskulti. Mi devis plukuri, for de tiu ĉi loko antaŭ la komenco de la serĉado. Mi ne plu estris la situacion. Kaj miaj manartikoj doloris. Mi rigardis al ili, kiam mi pasis stratlampon, kaj vidis, ke miaj manoj estis blankaj kaj fariĝis ankaŭ sensentaj. La mankatenoj estis tiom striktaj, ke ili blokis la sangcirkuladon. Ĉia eta kulposento, kiun mi eble havis pro la senskrupula batalo, tuj malaperis. Mi devis forigi tiujn aĉaĵojn, kaj rapide. Tio eblis nur en mia oficejo.

Mi atingis ĝin evitante ĉefstratojn kaj renkontojn kun aliaj homoj. Sed kiam mi staris antaŭ la malantaŭa enirejo de la konstruaĵo, miaj fingroj estis sensentaj kaj rigidaj. Mi ne sentis ion ajn.

Mi bezonis neelteneble longan tempon por palpserĉante preni la ŝlosilojn el mia poŝo. Tuj poste ili falis teren, kaj mi ne plu sukcesis teni ilin. Miaj fingroj ne plu volis fermiĝi. Mi povis nur tuŝetadi ilin per miaj senvivaj manoj.

La vivo ja havas siajn deprimajn momentojn – kaj mi kredas, ke tio estis la plej malbona, kiun mi iam ajn spertis. Mi simple ne povis fari tion farendan. Venis mia fino; mi estis venkita, senhelpa. Mi ne sukcesis eniri. Mi ne plu povis helpi al mi. Oni ne bezonis medicinan diplomon por konstati, ke mi pasigos la vivon kun plastaj manoj, se mi ne baldaŭ sukcesos demeti la mankatenojn. Tio estis la fino.

– Ne estas la fino, – mi aŭdis min diri kolere. – Piedbatu la pordon, agu, malŝlosu ĝin per la piedfingroj!

Ne, ne per la piedfingroj! Mi palpadis la ŝlosilojn sur la tero per miaj senvivaj fingroj, ĝis mi eligis la ĝustan. Poste mi kliniĝis kaj tuŝis ĝin per la lango, palpante ĝian pozicion, ne priatentante la malpuraĵon, kiun mi kunlekis. Mi retiris la lipojn kaj ekprenis la ŝlosilon per la dentoj. Ĝis nun, bone!

Se vi iam estos tentata malŝlosi pordon per ŝlosilo inter la dentoj kaj kun mankatenoj, mi havas nur unu konsilon por vi: Ne faru tion. Ĉar oni devas turni la kapon por enŝovi la ŝlosilon, kaj poste turnadi la kapon por turni la ŝlosilon, fine puŝi la pordon per la kapo por malfermi ĝin…

Finfine mi sukcesis, kaj ene mi falis teren. Mi sciis, ke mi devis ripeti ĉion en la supra etaĝo. Ke mi sukcesis kaj fine ŝoviĝis tra la pordo en la oficejon, tion mi dankas pli al miaj persisto, obstino, kaj kruda forto ol al inteligenteco. Mi estis tro laca por pensi; mi povis nur reagi.

Mi puŝfermis la pordon per la kubuto, ŝanceliris al mia stablo, ĵetegis la ilarujon teren, kaj piedbatadis la enhavon, ĝis mi trovis la vibrosegilon. Mi prenis ĝin per la dentoj kaj sukcesis ŝovi ĝin en malfermitan tirkeston, firmtenante ĝin, dum mi fermŝovis la tirkeston per la kubuto. Ĉe tio mi pinĉis ankaŭ mian lipon, kio kaŭzis konsiderindan sangofluon, kiun mi ignoris. Miaj manartikoj ardis, sed la manojn mi ne plu sentis. Ili aspektis blanke kaj senvive. Mi ne plu havis tempon. Mi ŝaltis la segilon per la kubuto. Poste mi alproksimigis la katenon, etendante la brakojn por streĉi ĝin. La klingo sonis akre, kaj miaj brakoj disflugis.

Nun sekvis la pliprizorgenda tasko trasegi la mankatenojn sen tranĉi min. Tro malfacile.

Estis sango ĉie, antaŭ ol mi finis tion. Sed la mankatenoj estis forigitaj, kaj mi povis observi la roziĝon de miaj manoj, dum la sangcirkulado rekomenciĝis.

Post tio mi povis nur lasi min fali sur seĝon kaj observi la gutantan sangon. Tiel mi sidis dum ĉirkaŭ minuto, kiam la sensenteco finiĝis, kaj la doloro komenciĝis. Pene mi ekstaris kaj pene paŝis al la kuracilujo, kovrante ankaŭ ĝin per sango, dum mi elskuis la kontraŭdolorajn pilolojn, de kiuj mi sukcesis engluti du. Estante jam tie, mi eltiris la kontraŭinfektaĵon kaj la bandaĝojn kaj purigis la tranĉvundojn. Ili estis pli ĝenaj ol danĝeraj, kaj neniu estis vere profunda. Mi bandaĝis ilin, rigardis al la spegulo, ektremetis pro la vidaĵo, kaj prizorgis la lipon.

Ekstere polica sireno hurlis en la strato – kaj mi konsciiĝis pri la urĝa neceso pensi kaj plani.

Mi estis en dilemo. Predikurbo ne estis tre granda, kaj ĉiuj elirejoj certe estis jam baritaj. Tion mi farus unue, se mi serĉus fuĝinton. Kaj eĉ la plej malinteligentaj policanoj pensus pri tio. Bariloj sur ĉiuj vojoj, helikopteroj kun noktovidiloj por observi la kampojn, polico ĉe la trajnstacio. Ĉiuj fuĝtruoj ŝtopitaj. Mi estis kaptita kiel rato. Kio alia? Ankaŭ la stratoj certe estis pripatrolataj; tio estis facile farebla per teraŭto. Kaj ju pli malfruiĝis, des malpli da homoj estis sur la stratoj, kaj des pli danĝere estis promenadi.

Kaj poste, en la mateno, kion ili faros? Mi sciis, kion. Serĉado de ĉiuj ĉambroj en ĉiuj konstruaĵoj, ĝis mia kapto. Ĉe tiu penso ŝvitgutetoj ekaperis sur mia frunto. Ĉu mi estis en kaptilo?

– Neniam kapitulaco! – mi kriis laŭte, salte ekstaris kaj trapaŝadis la ĉambron. – Jimĉjo diGriz estas tro ruza por esti kaptita de la mallertaj leĝgardistoj de tiu ĉi urbo. Vidu, kiel mi elglitis el la manoj de tiu murdema policano. Ruza Jim diGriz, jen kiu mi estas! Kaj mi forglitos denove. Sed kiel?

Jes, kiel? Mi malfermis bieron, trinkis plengorĝon, kaj refoje lasis min refali en seĝon. Mi rigardis la horloĝon. Jam estis tro malfrue por riski surstratan videbliĝon. La restoracioj jam malpleniĝis, la sentflarkinejoj elsputis siajn klientojn, paroj hejmeniris duope. Ĉiu unuopulo altirus atenton.

Do mi devis atendi la matenon, aŭdaci eliri dum hela tago – eble ja pluvos! Mi klavumis la veterprognozon kiel eble plej rapide, kaj tuj refalis. Ŝanco de sunbrilo: 99 centonoj. Mi povus samefike esperi je tertremo.

Mia oficejo aspektis ĥaose, kiel rezulto de eksplodo en buĉejo. Mi devis purigi ĝin…

– Ne, Jim, vi ne devas purigi ĝin. Ĉar la polico trovos ĝin pli-malpli baldaŭ – verŝajne pli baldaŭ. Viaj fingrospuroj estas ĉie, kaj ili konas vian sangogrupon. Estos bona pensekzerco por ili eltrovi, kio okazis pri vi.

Almenaŭ mi volis doni pripensindaĵon al ili, kaj eble kaŭzi embarason al la sadisma policano. Mi alproksimigis la seĝon al la terminalo kaj entajpis mesaĝon. La presilo fajfis, kaj mi prenis la paperon el la pleto. Bonege!

AL LA POLICO. MI ESTAS MORTPAFITA DE VIA MURDEMA POLICANO, KIUN VI TROVIS SENKONSCIA. LI TRAFIS MIN. MI SANGADAS INTERNE KAJ BALDAŬ MORTOS. ADIAŬ, KRUELA MONDO. NUN MI SALTOS EN LA RIVERON.

Mi ege dubis, ĉu la ruzaĵo sukcesos, sed eble ĝi almenaŭ embarasus tiun pafeman policanon, kaj okupus la aliajn dum la esploro de la rivero. Estis iom da sango sur la mesaĝo, kaj mi ŝmiris pli da per la bandaĝoj. Poste mi zorge metis ĝin sur la tablon.

La petolaĵo iom gajigis min. Mi reeksidis, finis la bieron, kaj faris planojn. Ĉu mi estis postlasonta ion gravan? Ne, tie ĉi ne estis notoj bezonotaj. Mi trovis la neniigilon, malŝlosis la detrubutonon, kaj premis ĝin. Unu kliko de la memorilo estis la sola indiko pri tio, ke la tuta memoro de la komputilo ĵus fariĝis senorda elektronaro. Ĉio alia – iloj, aparatoj, maŝinoj – estis anstataŭigebla ĉe bezono. Sed mi ne volis postlasi la monon.

Ĉio tio estis teda, sed mi ne povis permesi al mi ripozon, antaŭ ol mi finis ĉiujn aranĝojn. Mi tiris paron da plastaj gantoj super la sangon kaj bandaĝojn kaj ekis. La mono estis en la kirasŝranko, ĉar mi priŝtelas bankojn kaj ne intencas subteni ilin per malfermo de konto. Mi metis ĉion en aferistan tekon. Ĝi estis nur duonplena, do mi aldonis kiel eble plej multajn mikroilojn. En la restantan spacon mi ŝtopis vestaĵojn, kaj poste mi staris sur ĝi, ĝis mi sukcesis fermi kaj ŝlosi ĝin.

Nun, novaj vestaĵoj kaj maskaĵo. Nigra kvarparta kostumo kun desegno el etaj blankaj spesbiletoj. Oranĝkolora pulovero, precize kian portas ĉiuj junaj bankistoj, kune kun laŭmodaj erinaprobotoj kun altigitaj kalkanumoj. Ili helpis plialtigi min. Antaŭ mia foriro mi surmetos lipharojn kaj orrandajn okulvitrojn. Nun mi malheligis mian hararon per farbo kaj plibonigis mian haŭtkoloron. Fininte la preparojn, ebria pro biero, laceco, kaj dolorpiloloj, mi malfermis la klapliton, aktivigis la vekilon, kaj ekdormegis.

Kulegoj rondflugis mian kapon, pli kaj pli da ili, avidaj je mia sango, kuloj…

Mi malfermis la okulojn kaj palpebrumante forigis la sonĝon. Ĉar mi ne estis malŝaltinta la vekilon, ĝi plilaŭtigis la kulzumon, pli kaj pli, ĝis tuta kularo ŝajnis ataki min. Mi premis la klavon, klakigis miajn malsekajn lipojn, kaj iris ŝancele por preni glason da akvo. Ekstere estis plenhela tago, kaj fruleviĝintoj ĵus aperadis.

Post la preparoj mi zorge lavis kaj vestis min. Elegantaj oranĝkoloraj gantoj, kongruaj kun la pulovero, kaŝis miajn bandaĝitajn manojn. Kiam la stratoj estis plenplenaj je trafiko, mi ekprenis la tekon kaj zorge kontrolis, ĉu la koridoro estis malplena. Mi elpaŝis kaj fermis la pordon sen rigardi malantaŭen. Tiun parton de mia vivo mi finis; komenciĝis la unua tago de mia nova vivo.

Tio estis mia espero. Mi paŝis al la ŝtuparo, esperante, ke mi aspektis tre serioze, kiel negocisto, kaj preterpaŝis la unuajn alvenintojn, atingante la straton.

Kaj la policanon ĉe la angulo, kiu zorge alrigardis ĉiun pasanton.

Mi ne alrigardis lin, sed trovis allogan fraŭlinon antaŭ mi kun vere tre ĉarmaj kruroj. Mi observis ilian moviĝon kaj provis forgesi la proksiman leĝgardiston. Mi alproksimiĝis, preterpaŝis, kaj postlasis lin, ĉiam atendante krion de rekono…

Ĝi neniam okazis. Eble ankaŭ li rigardis la fraŭlinon. Mi estis pritraktinta unu – sed kiom da ili ankoraŭ atendis min?

Tio estis la plej longa promenado en mia vivo; almenaŭ ĝi tiel ŝajnis al mi. Ne tro rapide, ne tro malrapide. Mi penis esti parto de la amaso, nur unu el multaj salajro-sklavoj irantaj al la laboro, pensante nur pri profito kaj perdo kaj fiksinterezodonaj valorpaperoj, kio ajn tio estis. Unu plia strato – ĝis nun ĉio en ordo. Jen la angulo. La livervojo malantaŭ la butikhalo. Ne la ĝusta loko por viaspeca aferisto. Do ĉirkaŭrigardu atente kaj ne malrapidu. Trans la angulon, al sekureco.

Sekureco? Mi ŝanceliĝis kvazaŭ batite.

Antaŭ la pordo estis kamioneto de MakPorko, kaj muskolaĉa teknikisto tuj enironta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.