La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20

Mia unua ago estis forkuri de mia atakanto, kiu muĝis post mi en arda persekuto. Tion mi faris ne pro timo, kvankam mi ja havis iom da tio, sed pro la bezono akiri iom da spaco ĉirkaŭ mi. Tuj kiam mi estis for de la ĉaro, mi turniĝis kaj stumbligis lin, tiel ke li falis dissternita en la koto.

Tio kaŭzis grandan ridadon ĉe la spektantoj; mi rapide ĉirkaŭrigardis, dum li pene restariĝis. Jen armitaj gardistoj, pli da sklavoj, kaj la ruĝe vestita ĉifalo Dökkid, kiu estis prirabinta nin. Mi ekhavis ideon, sed antaŭ ol ĝi povis finformiĝi, mi devis moviĝi por savi mian vivon.

La krudulo lernis. Ne plu li sovaĝe ĉirkaŭkuregis. Anstataŭe li proksimiĝis al mi malrapide, kun la brakoj dismetitaj, la fingroj etenditaj. Se mi permesus al li dolĉan ĉirkaŭbrakumon, mi ne elvenus ĝin viva. Mi retropaŝis malrapide, turniĝante por fronti al ĉifalo Dökkid, moviĝis al unu flanko, kaj paŝis rapide antaŭen. Mi kaptis unu el la manoj de la atakanto per ambaŭ miaj, tirante kaj falante dorsen samtempe. Mia pezo apenaŭ sufiĉis por flugigi lin super mi, por ke li denove kuŝu dissternita.

Tuj mi estis restariĝinta, kun klara plano en mia kapo: elmontrado.

– Tio estis la dekstra brako, – mi elkriis laŭte.

Li stumblis, kiam li revenis al la atako, do mi prenis risketon kaj anoncis mian baton:

– Dekstra genuo.

Mi uzis flugantan piedbaton por trafi lin ĉe la patelo. Tio estas sufiĉe doloriga, do li kriis falante. Li restariĝis nun malpli rapide, sed la malamo ankoraŭ ardis. Li ne ĉesos, ĝis li estos senkonscia. Bone. Des pli konvene por mia montrado de la arto.

– Maldekstra brako.

Mi ekkaptis ĝin kaj tordis ĝin supren ĉe lia dorso, tenis ĝin tie, puŝante forte. Li estis fortulo, kaj ankoraŭ batalis, penante kapti min per sia dekstra mano, luktante por stumbligi min. Mi agis unue.

– Maldekstra kruro, – mi kriis, piedbatante forte al lia suro, kaj li falis ankoraŭ unu fojon. Mi paŝis malantaŭen kaj rigardis al ĉifalo Dökkid. Mi havis lian plenan atenton.

– Ĉu krom danci vi povas ankaŭ mortigi? – li demandis.

– Mi povas. Sed mi elektas ne fari. – Mi konsciis, ke mia oponanto estas restariĝinta, ŝanceliĝanta de flanko al flanko. Mi turniĝis iomete, por ke mi povu vidi lin el la angulo de mia okulo. – Tio, kion mi preferas, estas senkonsciigi lin. Tiel mi gajnas la batalon, kaj vi ankoraŭ havas sklavon.

La manoj de la krudulo fermiĝis ĉirkaŭ mia kolo, kaj li murmuris malicege. Mi sciis, ke mi paradis. Sed necesis, ke mi donu bonan spektaklon por la rigardantoj. Do, tute ne rigardante, mi ĵetis malantaŭen mian kurbigitan brakon, puŝante la kubuton profunde en lian ventron, en la mezo, tuj sub la riparo, samnivele kiel la kubutoj, ĝuste en la nervaron, kiun oni nomas la “sunforma plekto”. Liaj manoj malstreĉiĝis, kaj mi paŝis antaŭen, aŭdante la obtuzan baton, kiam li trafis la teron. Senkonscia.

Ĉifalo Dökkid signalis, ke mi proksimiĝu, kaj ekparolis, kiam mi estis proksima.

– Tio estas nova maniero batali, ekstermondulo. Ni faras vetojn ĉi tie pri la kruduloj, kiuj batalas per la pugnoj, batante sin, ĝis la sango fluas, kaj unu el ili ne povas daŭrigi.

– Batali tiel estas primitive kaj malŝpare. Scii, kie bati, kaj kiel bati, tio estas arto.

– Sed via arto valoras neniom kontraŭ akra ŝtalo, – li diris, duone eltirante sian glavon. Mi devis nun procedi singarde, aŭ li komencus distranĉi min nur por vidi, kion mi povas fari.

– Nudaj manoj ne povas stari kontraŭ iu kia vi, kiu majstras la glavon. – Laŭ ĉio, kion mi sciis, li uzis ĝin eble nur por distranĉi sian rostaĵon, sed flatado ĉiam helpas. – Tamen, kontraŭ mallerta glavisto aŭ ponardulo la arto havas sian valoron.

Li digestis tion kaj poste vokis al la plej proksima gardisto.

– Vi, turnu vian ponardon kontraŭ ĉi tiu.

La situacio komencis iĝi neregebla; sed mi ne vidis manieron eviti nun la renkonton. La gardisto ridetis kaj tiris brilantan ponardon el ĝia ingo kaj ĉaspaŝis al mi. Mi ridetis responde. Li levis ĝin super sian kapon por bati malsupren, ne tenante ĝin kun pinto antaŭen kiel sperta ponardisto. Mi lasis lin proksimiĝi, ne moviĝante, ĝis li batis.

Normala defendo: Paŝu enen de la bato; akceptu la impulson de la manradiko kontraŭ la antaŭbrako; kaptu la ponardan pojnon per la manoj; turnu kaj tordu. Ĉio farata tre rapide.

La ponardo iris en unu direkto, kaj li en la alia. Mi devis tuj ĉesigi ĉi tiun elmontradon, antaŭ ol mi frontos al klaboj, pafiloj, ĉio ajn, kio plaĉos al la ĉefa krudulo. Mi paŝis pli proksimen al ĉifalo Dökkid kaj parolis per mallaŭta voĉo.

– Ĉi tiuj estas ekstermondaj sekretoj pri defendado, kaj mortigado, kiuj tute ne estas konataj ĉi tie en Spukavatem. Mi ne deziras pli malkaŝi ĉi tie. Mi estas certa, ke vi ne volas, ke sklavoj lernu danĝerajn batojn kiaj ĉi tiuj. Lasu al mi montri al vi, kio estas farebla, sen ĉi tiu kruda spektantaro. Mi povas trejni viajn gvardianojn pri ĉi tiuj metodoj. Ekzistas iuj, kiuj volas mortigi vin. Pensu pri via propra sekureco unue.

Aŭdiĝis al mi kiel lekcio pri trafiksekureco, sed ĝi ŝajne havis sencon por li. Sed li ne estis plene konvinkita.

– Mi ne ŝatas novajn aferojn, novajn manierojn. Mi ŝatas la aferojn tiaj, kiaj ili estas.

Ĝuste; kun li supre, kaj la aliaj en ĉenoj sube. Mi parolis rapide.

– Tio, kion mi faras, ne estas nova, sed tiel malnova kiel la homaro. Sekretoj, kiuj sekrete transdoniĝas jam de l' pratempo. Nun ĉi tiuj sekretoj povas esti viaj. Ŝanĝoj venas, vi jam scias, kaj scio estas forto. Kiam aliaj volas forpreni tion, kio estas via, ĉia armilo estas utila por ilin venki.

Tio aŭdiĝis kiel sensencaĵo al mi, sed mi esperis, ke ĝi havos sencon por li. Laŭ tio, kion rakontis al mi La Kuriero pri ĉi tiu rubaĵa planedo, la sola sekureco konsistas en forto; paranojo estas profitodona. Ĝi almenaŭ igis lin pensi, kio, laŭ la streĉiteco de lia frunto, estis afero ŝajne iom malfacila por li. Li turniĝis sur la kalkano kaj foriris.

Ĝentilecon, kiel sapon, oni ne konis sur ĉi tiu planedo. Nenia “ĝis revido” aŭ “lasu min pensi pri tio”. Mi bezonis kelkajn momentojn por ekkonscii, ke la aŭdienco jam finiĝis. La senarmiligita gardisto rigardis min furioze kaj frotis sian manradikon. Sed li estis reinginta la ponardon. Ĉar mi estis parolinta kun ĉifalo Dökkid, mi havis nun iom da statuso, do li ne ponardus min sen kaŭzo. Restis do mia unua malamiko, la ekspuŝisto. Li levis sin kapturne de la tero, kiam mi proksimiĝis. Li rigardis min, palpebrumante kaj konfuzite. Mi klopodis aspekti kiom eble plej danĝere, dum mi parolis.

– Jam du fojojn vi venis al mi. Vi ne faros trian fojon. Tria fojo signifas lastan fojon laŭ miaj reguloj. Vi mortos, se vi iam denove provos ion.

La malamo restis ankoraŭ en lia vizaĝo, sed enestis ankaŭ timo. Mi paŝis antaŭen, kaj li kaŭriĝis malantaŭen. Sufiĉis. Kondiĉe, ke mi ne tro ofte turnos al li la dorson. Mi turnis ĝin nun kaj forpaŝis.

Li trenis sin post mi kaj aliĝis al la atendanta aro da sklavoj. Li ŝajne estis akceptinta sian malpromocion, kiel ankaŭ la aliaj. Estis kelkaj malamaj rigardoj en lia direkto, sed ne plu perforto. Kio konvenis al mi. Unu afero estas ekzerci en la gimnastikejo, sed tute alia afero estis miksiĝi ĉi tie kun fortuloj, kiuj vere klopodis mortigi min. La Kuriero brile ridetis al mi siajn gratulojn.

– Brave farite, Jim, brave farite.

– Kaj tre lacige. Kio nun?

– Laŭ tio, kion mi povis eltrovi, ĉi tiu eta grupo nun maldeĵoras, se tiel diri, ĉar ĝi laboris dum la nokto.

– Tiam endas ripozi kaj manĝi. Konduku antaŭen.

Mi supozas, ke oni povus nomi ĝin manĝo. La sola bona afero, kiun mi povas diri pri ĝi, estas, ke ĝi ne estis tiom naŭza kiom la kruptiaj kuiraĵoj en la kosmoŝipo. Granda kaj ege malpura kaldrono bolis super fajro en la malantaŭo de la konstruaĵo. La kuiristo, se oni aŭdacas uzi tiun nomon por tiu naŭzulo, same malpurega kiel la kaldrono, kirlis la enhavon per longa ligna kulero. La sklavoj ĉiuj prenis po unu lignan ujon de la gutanta stako sur la apuda tablo, kaj ĉi tiujn plenigis la kuiristo. Oni ne havis zorgojn pri perditaj kaj rompitaj manĝiloj, ĉar ne estis manĝiloj. Ĉiu trempis kaj ŝovelis per la fingroj, do mi faris same. Ĝi estis iaspeca legoma kaĉo, sufiĉe sengusta, sed satiga. La Kuriero sidis apud mi sur la tero dorse al la muro kaj malrapide manĝis sian. Mi finis unue kaj spertis nenian malfacilecon subpremante deziron por dua porcio.

– Kiom longe ni restos sklavoj? – mi demandis.

– Ĝis mi estos lerninta pli pri tio, kiel la vivo funkcias ĉi tie. Vi pasigis vian tutan ĝisnunan vivon sur unu planedo, do kaj konscie kaj nekonscie vi akceptas la socion, kiun vi konas, kiel la solan. Tute malĝuste! Kulturo estas homa inventaĵo, same kiel la komputilo aŭ la forketo. Estas tamen diferenco. Dum oni pretas ŝanĝi siajn komputilojn aŭ manĝilojn, la anoj de kulturo toleras nenian ŝanĝeton al ĝi. Ili kredas, ke ilia vivmaniero estas la sola kaj unika, kaj ke ĉio alia estas deflankiĝo.

– Sonas stulte.

– Estas ja. Sed, kondiĉe ke oni tion scias, kaj ili ne, oni povas paŝi ekster la regulojn aŭ fleksi ilin por sia propra profito. Mi estas nun eltrovanta, kiaj estas la reguloj ĉi tie.

– Penu tion fari ne tro malrapide.

– Tion mi promesas, ĉar ankaŭ mi ne estas tiom komforta. Mi devas eltrovi, ĉu ekzistas vertikala moviĝemo, kaj kiel ĝi estas organizita. Se ne ekzistas vertikala moviĝemo, ni devos ĝin krei.

– Mi ne plu sekvas vin. Vertikala kio?

– Moviĝemo. Rilate klason kaj kulturon. Rigardu ekzemple ĉi tiujn sklavojn kaj la gardistojn ekstere. Ĉu sklavo povas aspiri esti gardisto? Se jes, ekzistas vertikala moviĝemo. Se ne, ĉi tiu estas tavoleca socio, kaj horizontala moviĝo estas la nura eblo.

– Ekzemple iĝi la ĉefa sklavo kaj piedbati ĉiujn aliajn sklavojn?

Li kapjesis.

– Vi komprenas, Jim. Ni ĉesos esti sklavoj, tuj kiam miaj studoj estos montrintaj, kiel tio eblas. Sed unue ni bezonas iom da ripozo. Vi observas, ke la aliaj nun dormas sur la pajlo en la malantaŭo de ĉi tiu misodora konstruaĵo. Mi proponas, ke ni aliĝu al ili.

– Konsentite…

– Vi, venu ĉi tien.

Parolis Tars Tukas. Kaj kompreneble li celis min. Mi havis antaŭsenton, ke la tago estos tre longa.

Mi almenaŭ vidis pli da vidindaĵoj. Ni trairis la korton, scenejon de miaj triumfoj, kaj supren laŭ ŝtona ŝtuparo. Ĉi tie estis armita gardisto kaj ene ankoraŭ du, kuŝaĉantaj sur ligna benko. Ankaŭ iom pli da lukso. Teksitaj matoj sur planko, seĝoj kaj tabloj, kelkaj malbonaj portretoj sur la muroj, kelkaj kun proksimuma simileco al ĉifalo Dökkid. Oni puŝis min ĝis granda ĉambro kun fenestroj, kiuj elrigardis super la ekstera muro. Mi povis vidi kampojn kaj arbojn kaj malmulte krom tio. Ĉifalo Dökkid ĉeestis, kune kun grupeto da viroj, kaj ĉiuj trinkis el metalaj tasoj. Ili estis bone vestitaj, se multkoloraj ledaj pantalonoj kaj ondegantaj ĉemizoj kaj longaj glavoj estas via ideo pri bone vestita. Ĉifalo Dökkid geste alvokis min.

– Vi, venu ĉi tien, ke ni povu vin rigardi.

La aliaj turniĝis kun intereso kaj rigardis al mi kvazaŭ al aŭkciata bruto.

– Kaj li efektive faligis la alian sen uzi la pugnojn, ĉu? – diris unu. – Li estas tiom malforta kaj senmuskola, por ne mencii malbela.

Estas tempoj, kiam oni malfermu la buŝon nur por enmeti manĝaĵojn. Ĉi tiu verŝajne estis tia tempo. Sed mi estis laca, malkontentega pri mia sorto kaj ĝenerale en aĉa humoro. Io rompiĝis.

– Ne tiom malforta, senmuskola aŭ malbela kiom vi, bastardo de porko.

Tio ja altiris lian atenton. Li hurlis pro ekkolero, puncruĝiĝis, eltiris longan ŝtalan glavon kaj kuregis al mi.

Mi havis malmultan tempon por pensi, malpli por agi. Unu el la aliaj dandoj staris apude kun sia metala tasego malfirme tenata. Mi kaptis ĝin de li, turniĝis kaj ĵetis ĝian enhavon en la vizaĝon de la atakanto.

La plej granda parto maltrafis, sed sufiĉa parto gutis suben sur liajn vestaĵojn por eĉ pli furiozigi lin. Li sabris suben per sia glavo, kaj mi kaptis la baton per la taso, deflankigante ĝin, lasante la tason gliti supren laŭ la klingo ĝis liaj fingroj, samtempe kaptante kaj tordante lian glavan brakon.

Li bele hurlis, kaj la glavo brufalis al la planko. Post tio li estis flankenturnita, bele elmetita por finofara piedbato al la dorso.

Krom tio, ke ĝuste en tiu momento iu stumbligis min de malantaŭe, kaj mi rulfalis sternita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.