La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6

Malkiel la malfeliĉa Urtiko, mi zorge antaŭplanis mian fuĝon. Parto de ĝi estis rafinita misdirektado de mia antaŭa kunulo. Li ne estis vere stulta, tial ne necesos tre longa tempo, por ke li ekkomprenu, kiu denuncis lin. Se li babilus kaj dirus al la polico, ke mi reiris al la belega urbo Perla Pordego – nu, tio estus des pli bona. Mi neniel intencis forlasi Predikurbon, almenaŭ dum sufiĉe longa tempo.

Mi luis mian oficejon pere de agentejo, kaj ĉiuj traktadoj okazis per komputilo. Mi jam vizitis ĝin antaŭ mia vana bankorabo, kaj tiam postlasis provizojn. Ili nun certe utilos. Mi eniru tra la liverpordo de la tute aŭtomata domo – post malŝalto de la alarmoj per kaŝita ŝaltilo, kiun mi prudente estis instalinta tie. Ĝi permesis al mi dek malstreĉajn minutojn por eniri la oficejon. Mi oscedis, dum mi dirkis la seruron, refermis la pordon malantaŭ mi, kaj supreniris tri ŝtuparojn. Preter la malviglaj okuloj de la neaktivaj kameraoj, kaj tra la nevideblaj – kaj nefunkciantaj – subruĝaj faskoj. Mi dirkis la seruron de la oficejo kun ankoraŭ du minutoj restantaj. Mi ŝirmis la fenestrojn, ŝaltis la lumon – kaj iris al la trinkbufedo.

Malvarmega biero neniam gustis pli bone. La unua eĉ ne tuŝis la flankojn de mia gorĝo, kaj ĝi siblis, kiam ĝi ektrafis la stomakon. Mi trinketis la duan, dum mi fortiris la langeton de manĝpako de rostitaj erinapraj ripoj. Tuj kiam la vaporo siblis tra la trueto, mi disŝiris la kovrilon de la ŝvelinta pakaĵo, kaj elprenis ripon longan kiel mia brako. Regalo!

Duŝite, senbarbigite, kaj apogite sur tria biero, mi komencis farti multe pli bone.

– Ek! – mi laŭtis al la terminalo, kaj aliris la komreton. Miaj ordonoj estis simplaj: ĉiuj gazetarkivoj sur la planedo dum la lastaj 50 jaroj, ĉiuj aludoj rilate krimulon nomitan La Kuriero; kontrolu ripetojn ĉirkaŭ la samaj datoj kaj ne redonu la duoblaĵojn. Presu.

Antaŭ ol mi reprenis mian bieron, la unuaj paĝoj elglitis el la faksilo. La unua paĝo estis la plej nova – kaj temis pri afero antaŭ 10 jaroj. Ne tre interesa rakonto el la urbo Dekalogo, sur la alia flanko de la planedo. La polico estis arestinta maljunulon en aĉa drinkejo, kiu asertis, ke li estas La Kuriero. Tamen tio evidentiĝis afero pri mensa kadukeco, kaj la suspektito estis resendita al la pensiulhejmo, el kiu li vagadis. Mi prenis la sekvantan parton.

Iom antaŭ la mateno mi laciĝis kaj dormetis en la aktoŝranko, kiu iĝis lito laŭ ordono. En la griza lumo de la sunleviĝo, helpite de granda nigra kafo, mi finaranĝis la lastan paĝon en la formacion sternitan sur la planko. Rozkolora lumo fluis super ĝi. Mi malŝaltis la lampojn kaj frapetis mian plumon kontraŭ miaj dentoj, dum mi studadis la aranĝon.

Interese. Krimulo, kiu fanfaronas pri siaj krimoj. Kiu postlasas desegneton de la ŝakpeco kuriero, kiam li forkuras kun sia rabaĵo. Simpla desegnaĵo – sufiĉe facile kopiebla. Mi tion faris. Mi tenis ĝin je brakdistanco kaj admiris ĝin.

La unua Kuriero estis trovita en la malplena kaso de aŭtomata alkoholvendejo antaŭ 68 jaroj. Se La Kuriero ekkrimis kiel junulo, kiel mi, li nun estis en siaj 80aj jaroj. Komforta aĝo, se oni konsideras ke la vivdaŭro nun estas pli ol jarcento kaj duono. Sed kio okazis, kiu klarigu lian silenton? Jam pli ol 15 jaroj pasis post lia lasta vizitkarto. Mi nombris la eblojn per miaj fingroj.

Unue, kaj oni nepre devas konsideri tion, fortondiĝis la meĉo de lia vivo. En tiu okazo, mi nenion povas fari, do oni forgesu la aferon.

Due, li eble forlasis la planedon kaj daŭrigis sian krimadon inter la steloj. Se tiel, oni forgesu, kiel ĉe numero unu. Mi bezonas multe pli da orspesoj, kaj sperto, antaŭ ol mi provos mian manon en aliaj mondoj.

Trie, li emeritiĝis por elspezi sian figajnitan trezoron – se tiel, plej bone por li. Aŭ kvare, li ŝanĝis sian krimadon kaj ne plu postlasas sian spuron ĉe ĉiu faro.

Mi sidiĝis kontente kaj trinketis mian kafon. Se temis pri ebloj tri aŭ kvar, mi havis ŝancon malkovri lin. Li certe havis okupitan karieron antaŭ la multjara silento; mi alrigardis la liston admire. Aviadilŝtelo, aŭtoŝtelo, monŝtelo, bankomalplenigo. Kaj multe, multe pli. Ĉiuj krimoj translokis spesojn el la poŝo de iu alia en liajn. Aŭ posedaĵojn, rapide vendeblajn per falsaj legitimaĵoj kontraŭ pliaj spesoj. Kaj li neniam kaptiĝis; tio estis la plej bona parto. Jen la homo, kiu estu mia mentoro, mia instruisto, mia krimuniversitato – kiu iun tagon diplomu min pri fieco kaj akceptu min en la orajn kampojn, kiujn mi tiel deziregis.

Sed kiel mi trovu lin, se la unuiĝintaj policoj de la tuta mondo, dum jardekoj, neniam kapablis eĉ tuŝi lin? Interesa demando.

Tiel interesa, ke mi ne ekvidis facilan solvon. Mi decidis permesi al mia subkonscio pritrakti la problemon dum momento, do mi forpuŝis kelkajn sinapsojn kaj faligis la aferon en mian cerebelon. Ekstere la strato komencis pleniĝi de butikumantoj, kaj mi opiniis tion bona ideo ankaŭ por mi. Ĉiuj provizoj, kiujn mi havis ĉi tie, estis ĉu frostigitaj ĉu pakaĵitaj, kaj post la feĉa manĝaĵo en la malliberejo mi sentis impulson al kraketaĵoj kaj krustaĵoj. Mi malfermis la ŝminkoŝranketon kaj komencis prepari mian publikan eksteraĵon.

Adoltoj ne komprenas – aŭ ne memoras – kiel malĝoja estas adolesko. Ili forgesas, ke tio estas mezetapo al matureco. La simplajn ĝojojn de infanaĝo oni lasis post si; la maturaj ĝojoj de adolteco estas ankoraŭ foraj. Krom sangalfluo al la kapo, kaj aliaj lokoj, kiam pensoj pri la alia sekso enmiksiĝas, troviĝas veraj malfacilaĵoj. La malfeliĉa junulo devas agi kiel adolto – tamen ricevas neniun el la avantaĝoj de tiu alta stato. Mi mem eskapis la tedan tiranecon de junaĝo simple saltante trans ĝin. Kiam mi ne vagadis en la lernejo aŭ mensogadis kun miaj kunuloj, mi iĝis adolto. Ĉar mi estis pli inteligenta ol la plimulto el ili – mi almenaŭ opiniis tiel – el la adoltoj, mi intencis diri, mi nur bezonis aspekti kiel ili.

Unue, mi ŝmiris sulkigilon ĉirkaŭ miajn okulojn kaj sur mian frunton. Tiu senkolora likvaĵo tuj aperigis sulkojn, kaj antaŭenpuŝis la kalendaron je pluraj jaroj. Kelkaj gorĝofaldoj sub mia mentono bone akordis kun la sulkoj, kaj la kroma aldono estis aĉaj lipharetoj. Mi surmetis mian senforman sub-oficistan jakon, kaj eĉ mia patrino ne rekonus min surstrate. Fakte, okazis tiel antaŭ proksimume unu jaro, kaj mi demandis ŝin pri la horo; eĉ tio ne estigis ekrekonan fajreron en ŝiaj bovaj okuloj. Preninte pluvombrelon el la ŝranko, ĉar nepre ne estis pluvonte, mi eliris la oficejon kaj iris al la plej proksima butikhalo.

Indas diri, ke mia subkonscio rapide funkciis tiun tagon, kiel mi konstatis post nelonge. Eĉ post tiuj bieroj, mi soifis; tiu seka restado en la pajlejo ankoraŭ sentiĝis. Tial mi vigle paŝis sub la platenaj arkoj de Ĉe MakPorko kaj marŝis al la servoroboto en la giĉeto. La plasta kapo havis konstantan pentritan rideton, kaj la voĉo estis siropeca kaj alloga.

– Kiel mi helpu, sinjoro aŭ sinjorino? – Ili ja povus elspezi kelkajn spesojn por voĉrekona programo, mi pensis, dum mi tralegis la liston de la Frandaj Ventrofridaj Trinkaĵoj sur la muro.

– Donu al mi duoblan ĉerizan ŝvitumon kun multe da glacio.

– Jen ĝi, sinjoro aŭ sinjorino. Tri spesojn, mi petas.

Mi metis la monerojn en la funelon, kaj la servopordeto malfermiĝis, kaj mia trinkaĵo aperis. Dum mi prenis ĝin, mi estis devigata aŭdi robotan vendprelegon.

– MakPorko ĝojas servi vin hodiaŭ. Kun via trinkaĵo vi certe deziras ankaŭ rostitan erinapran ripon kun buŝrava sekretega saŭco garnitan per sukerfrititaj ŝinkignamoj…

La voĉo foriĝis el mia konscio, dum mia subkonscio elvomis la solvon de mia problemeto. Vere simplan kaj memkompreneblan solvon, vitro-klaran, tutsimple prapuran.

– Nu ek, ulo. Mendu aŭ foriru; vi ne povas staradi ĉi tie la tutan tagon. – Voĉo raŭkis en mian orelon, kaj mi grumble pardonpetis kaj trenis min al la plej proksima budo kaj eksidis.

Nun mi sciis, kio estis farenda. Simple renversu la problemon: anstataŭ serĉi La Kurieron, mi igu lin serĉi min.

Mi trinkis mian trinkaĵon, ĝis miaj sinusoj ekdoloris, rigardante senvide en la spacon, dum elementoj de la plano kuniĝis. Tute ne eblus por mi sola trovi La Kurieron – estus eĉ stulte malŝpari mian tempon provante. Do, mi devis krimi tiel spektakle kaj malavare, ke la afero vidiĝu en ĉiu novaĵkanalo en la tuta planedo. Ĝi estu tiel ekzotika, ke neniu legokapabla homo – aŭ unufingrulo kapabla entajpi novaĵkanalon – povu ne scii pri ĝi. La tuta mondo sciu, kio okazis. Kaj ili sciu ankaŭ, ke La Kuriero ĝin faris, ĉar li postlasos sian vizitkarton.

La lastaj gutoj de la trinkaĵo suprengluglis la ŝalmon, miaj okuloj reenfokusiĝis, kaj mi malrapide revenis al la kruda realeco de Ĉe MakPorko.

Kaj antaŭ miaj okuloj troviĝis afiŝo. Mi restis dum momento, rigardante ĝin senvide. Tiam mi ekrimarkis ĝin. Ridantaj klaŭnoj kaj kriantaj infanoj. Ĉiuj rave ĝojaj en iom neperfekta 3D. Super iliaj kapoj simpla mesaĝo klarigis per brilaj literoj:

ŜPARU VIAJN KUPONOJN!!!

RICEVU ILIN POR ĈIU AĈETO!!!

SENPAGA ENIRO EN LUNATIKPARKON!!!

Mi jam vizitis tiun plastan ĝojejon antaŭ kelkaj jaroj, kaj tiam ĝi jam malplaĉis al mi, kiel infano. Teruraj veturadoj, kiuj timigis nur naivulojn. Turniĝantaj supren-kaj-malsupren-veturadoj nur por fortikaj stomakoj: rondire kaj rondire kaj vomige. Manĝaĉo, dolĉaj bombonoj, ebriaj klaŭnoj, kapturna ĝojaĉo por plezurigi la facile plezurigeblajn. Miloj vizitis Lunatikparkon ĉiutage, kaj pliaj miloj inundis ĝin dum la semajnfinoj – kunportante eĉ pliajn milojn da spesoj kun si.

Spesabundo! Mi nur bezonis elŝteli ilin – en plej interesa maniero, tiel ke ĝi fariĝu la ĉefnovaĵo ĉirkaŭ la planedo.

Sed kiel fari? Mi iru tien, kompreneble, kaj observadu iliajn sekurecorimedojn. Mi ja meritis ferion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.