La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4

Mi varmiĝis pro kolero kontraŭ mia idiota samĉelano, sed la tujeco de mia kaptiĝo tuj remalvarmigis min. Mi forkuris senpripense, for de la voĉoj kaj de la agado. Refoje supren, unu ŝtuparon, plian…

Tuj poste ĉiuj lumoj ekbrilis, kaj la sirenoj ekhurlis. La malliberuloj ekvekiĝis kaj interkriadis. Post mallonge ili estos ĉe la ĉelpordoj, vidos min, vokos, kaj la gardistoj aperos. Nenia eliro! Tion mi sciis, tamen eblis nur plukuri. Al la plej supra etaĝo, kaj tie laŭlonge de la ĉeloj. Ili ĉiuj nun estis hele lumigataj. Preterkurante ilin, mi estos vidata de la malliberuloj, kaj iu ajn juna malbonfarinto, kiu ekvidus min, certe perfidus min. Jen la fino.

Altkape mi preteriris la unuan ĉelon kaj mallonge enrigardis.

Ĝi estis malplena. Same kiel la aliaj ĉeloj en tiu koridoro. Ankoraŭ mi havis ŝancon! Kiel freneziĝinta simio mi suprenrapidis la ferŝtupetaron kaj ŝovis mian dirkon en la seruron. Voĉoj sube de mi plilaŭtiĝis, kaj aŭdiĝis ankaŭ paŝoj, kiam du gardistoj supreniris la ŝtupojn kun siaj dorsoj al mi. Simple turnante la kapojn ili ekvidus min, kaj sendube tuj, kiam ili atingos la etaĝon.

La seruro klake malfermiĝis, kaj mi puŝis la klappordon kaj suprenrapidis tra la aperturo. Kuŝante sur la tegmento mi refermis la pordon, vidante tra ĝi du grasajn gardistojn, kiuj ĝuste tiam turnis sin al mi.

Ĉu ili vidis la fermon? Mia koro batadis kiel freneza tamburo, kaj mi forte spiris, dum mi atendis la alarmkriojn.

Ili ne aŭdiĝis. Mi estis ankoraŭ libera.

Sed kia libero! Tuj kaptis min deprimo. Mi estis libera kuŝi sur la tegmento kaj forte tremi, dum la ŝvito eksekiĝis, libera kaŭri ĉi tie, ĝis oni trovos min.

Tiel mi kaŭris kaj tremis kaj kompategis min mem dum ĉirkaŭ unu minuto. Poste mi ekstaris kaj skuis min kiel hundo, sentante kreskantan koleron.

– Granda krimulo, – mi flustris laŭtete, nur por certigi, ke mi mem aŭdu ĝin. – Krimvivo. Kaj tuj ĉe la unua granda projekto vi lasas tranĉilsvingantan stultulon malsukcesigi vin. Tio estis leciono por vi, Jim, kiu espereble iam utilos al vi. Ĉiam gardu viajn flankojn kaj vian dorson. Pripensu ĉiujn eblojn. Pripensu la eblon, ke la stultulo vekiĝos. Vi devus esti frapinta lian kapon por certigi, ke li profunde dormu. Sed estas tro malfrue nun; memoru la lecionon bone, kaj nun ĉirkaŭrigardu kaj klopodu savi ion el via rapide detruiĝanta fuĝo.

Miaj ebloj estis limigitaj. Se la gardistoj malfermus la pordon kaj venus sur la tegmenton, ili trovus min. Ĉu estis kaŝejo? Portempe mi povis kaŝi min sur la akvujego, sed se ili venus ĝis sur la tegmento, ili certe rigardus ankaŭ tien. Sed, ĉar mi ne povis malsuprengrimpi la krutajn murojn, tio estis la sola eta espero. Do supren!

Ne estis facile. La akvujego estis el glata metalo, kaj la supro estis iomete super mia atingokapablo. Sed mi devis sukcesi. Mi faris paŝon malantaŭen, ekkuris, saltis, kaj sentis, kiel miaj fingroj kaptis la randon. Mi penis teni min, sed miaj fingroj deglitis, kaj mi refalegis sur la tegmenton. Iu ajn sube devus certe aŭdi tion. Mi esperis, ke mi estis super malplena ĉelo kaj ne super la koridoro.

– Sufiĉe da esperado, sed malsufiĉe da klopodado, Jim, – mi diris, kaj aldonis kelkajn malbenojn por pluinstigi min. Mi devis supreniĝi!

Ĉi-foje mi repaŝis ĝis la fora fino de la tegmento, premante la genukavojn kontraŭ la mureton. Plurfoje mi spiris profunde. Ek!

Mi alkuris rapidege, haltis ĉe la ĝusta loko, kaj eksaltis.

Mia dekstra mano trafis la randon. Mi kaptis ĝin kaj suprentiris min. Mi sukcesis surmeti la alian manon kaj forte plutiris min, skrapiĝante kaj kontuziĝante sur la malglata metalo, kaj fine suprenigis min sur la akvujegon.

Tie mi kuŝis, forte spirante, kaj rigardis en la rigidajn okulojn de morta birdo, nur kelkajn centimetrojn de mia vizaĝo. Mi volis formoviĝi, kiam mi aŭdis la klappordon peze frapanta la tegmenton.

– Puŝu min supren; mi kojnumiĝis!

Pro la sekvanta spiregado kaj grumblado mi estis certa, ke tio estis unu el la grasaj gardistoj, kiujn mi vidis en la suba etaĝo. Plia anhelado kaj ĝemegado anoncis la alvenon de lia dikventra kunulo.

– Mi ne scias, kion ni faru ĉi tie, – plendis la unua.

– Mi scias, – lia kunulo firme respondis. – Ni obeas ordonojn, kio ankoraŭ neniam malutilis al iu ajn.

– Sed la klappordo estis ŝlosita.

– Same kiel la ĉelpordo, tra kiu li iris. Rondrigardu!

La pezaj paŝoj rondiris la tegmenton, poste revenis.

– Neniu ĉi tie. Kaj neniu kaŝejo. Li eĉ ne pendas de la rando; mi kontrolis.

– Restas unu loko, unu loko, kien ni ne rigardis.

Mi sentis brulan rigardon tra la solida metalo. Mia koro denove faris sian tamburimiton. Mi krampis min al la rusta metalo kaj sentis malesperon, kiam la paŝoj alproksimiĝis.

– Li neniel povus surgrimpi. Ĝi estas tro alta. Mi eĉ ne povas atingi la supron.

– Vi eĉ ne povas atingi viajn ŝulaĉojn, kiam vi kliniĝas. Ek, ŝovu min supren. Se vi apogos mian piedon, mi povos atingi kaj ekpreni la supron. Mi devos nur rigardeti.

Li pravis. Nur rigardeti. Kaj mi neniel povis malhelpi tion. Kaptite de malvenka malagemo mi kuŝis tie, aŭdante la gratadon kaj la malbenojn, la tropezecajn ĝemadon kaj skrapadon. La gratado alproksimiĝis, kaj nur kelkajn centimetrojn antaŭ mia vizaĝo aperis granda mano, serĉante palpanta super la rando.

Nun mia subkonscio agigis min, ĉar mi ĵuras, ke neniu logika penso enmiksiĝis. Mia mano antaŭenŝoviĝis kaj puŝis la mortan birdon al la rando, sub la fingrojn – kiuj malleviĝis kaj fermiĝis ĉirkaŭ ĝi.

La rezulto estis ege kontentiga. La birdo malaperis, kune kun la mano, kaj sekvis krioj kaj vokoj, skrapado, kaj du laŭtaj obtuzaj bruoj.

– Kial vi faris tion?

– Mi kaptis tiun aĵon. Aĥ, aj! Mia maleolo rompiĝis.

– Provu ekstari. Tenu mian ŝultron. Saltetu sur la alia piedo, tien…

Estis multe da kriado tien kaj reen tra la pordo, dum mi etendiĝis kun ĝoja sento de malpeziĝo. Ili povus baldaŭ reveni, sed mi gajnis almenaŭ la unuan renkontiĝon.

Dum la sekundoj kaj poste la minutoj pasis, mi eksciis, ke mi estis gajninta ankaŭ la duan. Oni ne plu serĉos sur la tegmento, almenaŭ dumtempe. La sirenoj eksilentis, kaj la agado moviĝis al la suba etaĝo. Estis krioj kaj la bruo de batfermigataj pordoj kaj ekfunkciantaj motoroj, kiam la aŭtoj forveturis en la nokton. Mallonge poste – miraklego! – oni malŝaltis la lumojn. La unua serĉo finiĝis. Mi ekdormetis – kaj tuj saltleviĝis.

– Stultulo! Vi ankoraŭ estas en kaĉo. La serĉo finiĝis, sed vi ankoraŭ ne povas eliĝi el ĉi tiu ejo. Kaj vi povas veti vian lastan speson pri tio, ke ĉe la tagiĝo ili traserĉos ĉiun angulon. Ĉi tien ili venos kun ŝtupetaro. Tial nun estas la tempo por ekmoviĝi.

Kaj mi sciis, kien mi moviĝos: al la lasta loko, kie ili serĉus min ĉi-nokte.

Tra la klappordo lastan fojon, kaj tra la malhela koridoro. Kelkaj enloĝantoj ankoraŭ grumblis pri la noktaj okazaĵoj, sed ili ĉiuj ŝajnis esti jam enlitaj. Silente mi glitis malsupren al ĉelo 567B. Mi malfermis kaj refermis ĝin tute senbrue. Mi iris preter mia forlasita lito al tiu, en kiu mia fiamiko Vilĉjo dormis sian fiulan dormon.

Mia mano premfermis lian buŝon, liaj okuloj malfermiĝis, kaj mi sentis pratempan kaj sadisman ĝojon, kiam mi flustris en lian orelon:

– Vi estas morta, vi rato, morta! Vi vokis la gardistojn, kaj nun vin trafas justa puno…

Lia korpo leviĝis kaj poste malrigidiĝis. Liaj okuloj estis fermitaj. Ĉu mi mortigis lin? Tuj mi bedaŭris mian malbonan ŝerceton. Ne, li ne mortis, sed svenis; li spiris malforte kaj malrapide. Mi alportis mantukon, trempis ĝin en malvarman akvon – kaj bategis lian vizaĝaĉon.

Lia krio fariĝis gargaro, kiam mi ŝovis la mantukon en lian buŝon.

– Mi estas grandanima, Vilĉjo; vi estas vere bonŝanca. Mi ne mortigos vin. – La flustritaj vortoj ŝajnis trankviligi lin, ĉar la tremo en lia korpo malfortiĝis. – Vi helpos min. Se vi faros tion, mi ne traktos vin malbone. Tion mi promesas. Nun pretiĝu por mia demando. Zorge pripensu ĝin. Vi flustros nur tion: la nombron de la ĉelo de Urtiko. Kapjesu, kiam vi estas preta. Bone. Mi forprenas la mantukon. Sed se vi provos ruzaĵon, aŭ se vi diros ion ajn alian, vi mortos. Ek!

–… 231B…

En la sama etaĝo, bone. Mi reenŝovis la mantukon. Poste mi forte premis lokon malantaŭ lia dekstra orelo, aplikante konstantan premon sur la arterio kondukanta al la cerbo. Ses sekundoj igas senkonscia, dek morta. Li skuiĝis kaj refoje svenis. Mi forprenis la dikfingron je sep; mi ja estas bonanima homo.

Mi purigis miajn vizaĝon kaj manojn per la mantuko, kaj poste serĉis miajn ŝuojn kaj surmetis ilin, kaj ankaŭ alian ĉemizon kaj mian jakon.

Post tio mi glutis almenaŭ unu litron da akvo kaj estis denove preta prezenti min al la mondo. Mi fortiris la littukojn, ŝtopis ilin sub mian brakon, kaj foriris.

Piedpinte, plej eble silente, mi glitis al la ĉelo de Urtiko. Mi sentis min imuna, nevenkebla. Mi sciis, ke tio estis kaj malsaĝa kaj danĝera, sed post la teruraj okazaĵoj de la vespero ŝajne ne plu restis timo en mi. La ĉelpordo malfermiĝis je mia singarda tuŝo, kaj simile malfermiĝis la okuloj de Urtiko kiam mi premis lian ŝultron.

– Vestu vin, – mi diris trankvile. – Ni eliras nun.

Mi devis krediti lin per tio: li nenion demandis, sed simple vestis sin, dum mi prenis la tukojn de lia lito.

– Ni bezonas almenaŭ du pliajn, – mi diris.

– Mi prenos tiujn de Edi.

– Li vekiĝos.

– Mi certigos, ke li reekdormos.

Mi aŭdis murmuratan demandon kaj poste fortan baton. Edi reekdormis, kaj Urtiko alportis la littukojn.

– Jen kion ni faros, – mi diris al li. – Mi trovis la vojon al la tegmento. Tien ni iros kaj kunnodos la littukojn. Poste ni subengrimpos laŭ ili kaj forkuros. Ĉu bone?

Bone! Mi neniam antaŭe aŭdis planon pli frenezan. Sed Urtiko ne opiniis tiel!

– Bone. Ek!

Refoje supren – mi jam tediĝis pri tio, kaj ankaŭ laciĝis. Mi suprengrimpis, malfermis la klappordon, kaj ŝovis la littukojn sur la tegmenton, kiam li suprendonis ilin al mi. Li ne diris ion ajn, ĝis mi fermis kaj reŝlosis la pordon.

– Kio okazis? Mi aŭdis, ke vi fuĝis, kaj mi intencis mortigi vin, se oni iam rekondukos vin.

– Tio ne estas tiom simpla. Mi rakontos ĉion al vi, kiam ni estos for. Nun ni eknodu. Kontraŭajn angulojn laŭlonge; ni bezonas ĉiun haveblan longon. Uzu fortikan nodon, kian vi lernis ĉe la JunNuloj. Tiel.

Ni nodadis kiel frenezuloj, ĝis ĉiuj tukoj estis ligitaj; poste ni prenis la finojn kaj firmtiregis la nodojn. Mi ligis unu finon al fortikaspekta tubo kaj ĵetis la tukaron malsupren.

– Mankas almenaŭ ses metroj, – Urtiko raportis, rigardante al la grundo. – Vi iru unue, ĉar vi estas malpli peza. Se ĝi disŝiriĝos ĉe mi, almenaŭ vi havos ŝancon. Ek!

La logiko de tio estis nekontestebla. Mi grimpis sur la mureton kaj ekprenis la unuan tukon. Urtiko premis mian brakon kun surpriza emocio. Poste mi grimpis malsupren.

Ne estis facile. Miaj manoj estis lacaj, kaj la tukaĵo malfacile tenebla. Mi plej eble rapidis, ĉar mi sciis, ke miaj fortoj malpliiĝos.

Post mallonge miaj kruroj baraktis en malpleno; mi estis atinginta la finon. La solida grundo de la korto ŝajnis tre malproksima. Ellasi la tukojn estis malfacile – sed aliflanke tre facile, ĉar mi ne plu povis teni min. Miaj fingroj malfermiĝis kaj mi falis…

… kaj trafis, ruliĝis kaj eksidis sur la tero, anhelante. Mi estis sukcesinta. Alte super mi mi povis vidi la malhelan formon de Urtiko subengrimpantan laŭ la tukŝnurego. Post sekundoj li atingis la teron, alvenante apud mi malpeze kiel kato. Li helpis min ekstari kaj apogetis min, dum mi ŝanceliĝe iris al la elirpordo.

Miaj fingroj tremis, kaj mi ne sukcesis malfermi la seruron. Ni estis maltrankvilige videblaj ĉi tie sub la lumo, kaj se iu gardisto rigardus tra fenestro, ni estus kaptotaj…

Mi enspiris profunde kaj treme kaj refoje enŝovis la dirkon, senhaste kaj atente palpante la internon de la seruro, turnante kaj ŝovante.

Ĝi klake malfermiĝis, kaj ni premis nin tra la aperturo. Urtiko silente fermpuŝis la pordon, poste turniĝis kaj kuris en la nokton, kaj mi tuj post li.

Ni estis liberaj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.