La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11

Mi ne povis rezigni. Mi devis almenaŭ provi, eĉ se mi malsukcesus kaj mem kaptiĝus. Mi kulpis, ke li venis en ĉi tiun situacion; mi ŝuldis al li almenaŭ provon je savo. Sed kion mi povis fari? Mi ne povis proksimiĝi al li en la Federacia Domo, aliri lin dum transportado, aŭ eĉ vidi lin en la kortumo.

Kortumo. Kortumo? Kortumo. Kortumo! Kortumo… Kial mi konstante pensis pri la tribunalo? Kio pri la kortumo tiklis mian intereson, gratis ĉe mia medulla oblongata per ideo, kiu volis enveni?

Kompreneble! “Hura!” mi entuziasmis kaj ĉirkaŭkuris en etaj cirkloj svingante miajn brakojn kaj laŭte gluglante mian plej bonan imiton (ĉe festoj oni ŝategis ĝin) de seksardanta erinapro.

– Kio pri la kortumo? – mi demandis min, kaj mi pretis kun la tuja respondo: – Mi rakontos al vi pri la kortumo. Ĝi estas malnova konstruaĵo, Protektita Antikvaĵo. Ĝi verŝajne havas malnovajn arkivojn en la kelo, kaj sendube ĝi havas vespertojn en la subtegmento. Dumtage oni ĝin gardas kiel la monfarejon; sed nokte ĝi estas dezerta!

Mi impetis al mia ekipaĵoŝranko kaj komencis ĵetadi diversajn necesaĵojn al la planko. Ilaron, dirkojn, lumojn, dratojn, subaŭskultilojn: la tutan ekipaĵon bezonatan por la tasko.

Aŭto nun, aŭ prefere kamioneto, estus ege konvena, ĉar espereble mi bezonos transportilon por du. Mi zorgis pri tio unue. Mi konis plurajn ejojn, kiujn mi estis notinta por okazoj de bezono – kaj mi nun bezonis. Kvankam estis ankoraŭ taghele, la kamionoj kaj kamionetoj de Pan-E-A Panejo estis denove en sia parko, kie oni pretigis ilin por iliaj antaŭaŭroraj taskoj de la sekvonta tago. Kelkajn kamionetojn oni kondukis al la garaĝo por priservado, kaj unu el ili iris hazarde iom pli foren. Sur la straton kaj direkte al la urbolimo. Mi estis sur kampara strato, kiam krepuskis, kaj en Perla Pordego mallonge post noktiĝo, kaj mi enlasis min tra malantaŭa pordo en la tribunalan domon mallonge post tio.

La domgardaj alarmoj estis antikvaĵoj, kun la celo protekti kontraŭ infanoj aŭ menskripluloj, ĉar en la konstruaĵo estis evidente nenio ŝtelinda. Tion ili pensis! Provizite per bildoj, kiujn mi mem faris de la tribunala ĉambro dum la proceso, mi iris rekte tien. Tribunala ĉambro ses. Mi staris en la pordo kaj ĉirkaŭrigardis en la malluman ĉambregon.

Ekstere la lumoj de la strato ĵetis oranĝkoloran brileton tra la altaj fenestroj. Mi enmarŝis silente, sidiĝis en la juĝista seĝo, kaj rigardis en la atestantejon. Fine mi trovis la seĝon, en kiu La Kuriero estis sidinta dum sia fulma proceso, kaj en kiu li sidos morgaŭ. Jen kie li sidos, kaj jen kie li staros, kiam li stariĝos por aŭdi sian kondamnon. Tiuj manegoj tenos la barilon tie. Precize tie.

Mi rigardis suben al la ligna planko kaj ridetis serioze. Mi genuis kaj frapetis ĉe ĝi. Mi elprenis borilon, dum la diversaj eroj de mia plano komencis kunordiĝi.

Ho, tio estis penplena nokto! Mi devis formovi skatolojn de la kelo sub la tribunala ĉambro, segi kaj marteli kaj ŝviti, kaj eĉ forŝteliĝi de la tribunala domo dum sufiĉe da tempo por trovi sportekipejon kaj enrompi ĝin. Kaj, plej esence, mi devis ellabori eskapovojon. La eskapo mem ne devos esti tro hasta, sed ĝi devos esti sekura. Se mi havus tempon, iom da tunelado estus konvena. Sed mi ne havis tempon. Tial eltrovemo devis anstataŭi brakan laboron. Dum mi meditis en komforta pozicio, mi trovis min ekdormonta. Neniam! Refoje mi foriris de la konstruaĵo, trovis tutnoktan kafejon kun stabo de malafablaj robotoj kaj eltrinkis du grandajn kafojn kun aldona kafeino. Tio efikis, produktante krom tuja pirozo ankaŭ ideojn. Mi forstumblis kaj enrompis vestaĵvendejon. Kiam mi reatingis la tribunalan domon, mi vere ŝanceliĝis pro laciĝo. Per fuŝpalpantaj fingroj mi resigelis ĉiujn pordojn kaj forigis ĉiujn spurojn de mia trairo. La unua matenlumo ekgrizigis la fenestrojn, antaŭ ol mi finis. Mi palpis per lacigitaj fingroj, dum mi fermis la kelon deinterne, ŝanceliĝis trans la ĉambron, sidiĝis sur la tolaĵo, programis mian alarmhorloĝon – kaj kuŝiĝis por tuja ekdormo.

Estis inke mallume, kiam la moskita plorplendo de la alarmilo iritis min el la dormo. Mi suferis momenton de paniko, ĝis mi memoris, ke la kelo estas senfenestra. Devis esti jam plena taglumo ekstere. Mi vidu. Mi ŝaltis laborlumeton, faris kelkajn ĝustigetojn, kaj ŝaltis la televidan ekranon. Perfekte! Kolora bildo de la tribunala ĉambro super mi plenigis la ekranon, sendate de la spionilo, kiun mi kaŝmetis dum la antaŭa nokto. Iuj maljunegaj dungitoj senpolvigis la meblojn kaj balais la plankon. La sesio komenciĝos post unu horo. Mi lasis la televidilon funkcii, dum mi faris lastan kontrolon pri miaj laboroj de la antaŭa nokto. Ĉio funkciis; ĉio en ordo – do mi devis nur atendi.

Kaj tion mi faris, sorbante la malvarman kafon kaj dolore maĉante malfreŝan sandviĉon el la provizoj de la antaŭa tago. La streĉiteco finiĝis, kiam oni ĵete malfermis la pordojn de la tribunala ĉambro, kaj la bonŝancaj spektantoj kaj la ĵurnalistoj enfluis. Mi povis vidi ilian bildon klare sur la ekrano, aŭskulti la trenadon de iliaj paŝoj super mia kapo. La sono de iliaj voĉoj murmuris el la parolilo, mutiĝante nur kiam oni ilin silentigis por la alveno de la juĝisto. Ĉiuj okuloj rigardis lin, ĉiuj oreloj aŭskultis atente, kiam li tusetis kaj ekparolis.

Unue li tedis ĉiujn en narkotan staton detale ripetante la atestojn de la antaŭa tago, tiam aldonante sian evidentan konsenton al ĉiu resumo kaj observo. Mi lasis la voĉon pluzumadi, dum mi rigardis La Kurieron, detaligante la bildon al lia vizaĝo.

Li fordonis nenion. Liaj trajtoj estis rigidaj; li aspektis preskaŭ enue. Sed en liaj okuloj estis brileto, kiu estis preskaŭ malamo, sed pli ĝuste malestimo. Giganto subtirita de formikoj. La fikso de lia makzelo indikis, ke ili eble enkarcerigis lian korpon, sed lia animo ankoraŭ liberis. Sed ne dumlonge, se la juĝista volo plenumiĝos.

Io en la voĉo de la juĝisto nun kaptis mian atenton. Li estis fine fininta la antaŭparolon. Li tusetis kaj montris al La Kuriero.

– La akuzito stariĝu por la kondamnado.

Ĉiuj okuloj rigardis al la kaptito. Li sidis flegme, senmove. Aŭdiĝis kreskantaj susuro kaj murmuro. La juĝisto komencis ruĝiĝi, kaj li frapis per sia martelo.

– Mi estu obeata en ĉi tiu kortumo, – li tondris. – La akuzito stariĝos aŭ estos devigita stari. Ĉu estas komprenite?

Nun mi ŝvitis. Se mi nur povus esti petinta lin ne kaŭzi iajn malfacilaĵojn. Kion mi nun faru, se lin tenus staranta grandaj policanaĉoj? Du el ili jam ekiris antaŭen je la signalo de la juĝisto. Ĝuste tiam La Kuriero malrapide levis siajn okulojn. La rigardo de velkiga malestimo, kiun li direktis al la juĝisto, malinstigus iun malpli densan ol lia moŝto; ĝi estis rigardo de furioza forpuŝo, kiu eble detruus malaltajn estulojn.

Sed li staris jam! La policanoj haltis, kiam la grandaj manoj etendiĝis kaj kaptis la solidan barilon. Ĝi knaris, dum li tiris ĉe ĝi kaj suprenhisis sian gigantan formon, por stari rekte. Lia kapo estis alta, kiam li ellasis la barilon, kaj liaj manoj falis al liaj flankoj…

Nun! Mi puŝegis sur la butonon. La eksplodoj ne estis laŭtaj – sed ilia efiko estis impona. Ili distranĉis la du boltojn, kiuj tenis la randon de la klappordo. Sub la granda pezo de La Kuriero, la klappordo larĝe ekgapis, kaj li plonĝis malsupren kiel bombo. Mi impetis supren laŭ la eskalo, dum li falis preter mi, sed mi havis la tempon por lasta ekrigardo al la kortumo surekrane.

Estis silento, dum li malaperis el la vido. La risortoj ĵetfermis la klappordon al ĝia ĝusta pozicio, kaj mi puŝis la pezajn ŝtalajn riglilojn en iliajn lokojn sub ĝi. Ĉi tio okazis tiom rapide, ke la horizontala formo de La Kuriero ankoraŭ saltetadis sur la trampolino, kiam mi turniĝis por rigardi. Mi rapidis malsupren laŭ la eskalo al lia flanko, dum li finfine ĉesis moviĝi, suprenrigardante al mi per flegmaj okuloj, dum li parolis.

– Ha, Jim, mia knabo. Kiom agrable vin revidi. – Li prenis mian manon proponatan, kaj mi helpis lin sur la plankon. Super ni estis bruego, kriado kaj kriĉado aŭdeblaj tra la planko. Mi permesis al mi unu gloran rigardon al la ekrano, al la ŝvelokula juĝisto, la ĉirkaŭkurantaj policistoj.

– Tre impone, Jim, tre, – diris La Kuriero, same admirante la scenon sur la ekrano.

– Nun! – mi ordonis. – Rigardu ĝin, dum vi formetas viajn eksterajn vestaĵojn. Malmultege da tempo; klarigoj sekvos.

Li hezitis eĉ ne milisekundon, sed forĵetis de si vestaĵojn, jam dum la vortoj eliris mian buŝon. La granda ronda formo vidiĝis, vestata per gustoplenaj purpuraj subvestaĵoj, kaj li levis siajn manojn super sia kapo je mia kriata ordono. Starante sur la eskalo mi tiris la grandegan robon malsupren sur lin.

– Jen la mantelo, – mi diris. – Surmetu nun tion. Robo tuŝas la plankon, do ne malvestu ŝuojn. Nun granda ĉapelo, jen; spegulo kaj lipruĵo, dum mi malriglas la pordon.

Li faris, kion mi diris, sen murmureto da protesto. La Kuriero estis malaperinta, kaj damo de vere heroa proporcio nun vidiĝis. Super lia kapo estis martelado, kiun li plene ignoris.

– Ek! – mi vokis, kaj li trotetis tra la ĉambro en plej ina maniero. Mi tenis la pordon fermita, ĝis li atingis min, kaj mi uzis tiujn malmultajn sekundojn por klarigi: – Ili devas jam esti ĉe la kela ŝtuparo, sed ĝi estas blokita. Ni iras en la alia direkto. – Mi surmetis la policistan kaskon konforme al la uniformo, kiun mi portis. – Vi estas kaptito sub mia gardo. Ni foriras – nun!

Mi prenis lin ĉe la brako, kaj turniĝis maldekstren laŭ polvoplena koridoro. Malantaŭ ni estis multe da batado kaj kriado el la blokita ŝtuparo. Mi pluhastis, al la hejtila ĉambro, kaj tra tio al la aro de etaj ŝtupoj, kiuj kondukis supren al la peza elirpordo, kun la ĉarniroj nun ŝmiritaj kaj la seruro bone oleita. Ĝi malfermiĝis je ektuŝo, kaj ni elpaŝis en la strateton.

Je unu brakolongo de la dorso de policano, kiu gardostaris tie. Li estis la sola.

Daŭris nur momenton ekzameni la scenon. La mallarĝa strateto estis malfermita ĉe la fora fino. Malantaŭ ni estis senelirejo. Homoj, kaj sekureco, estis en la strato trans la polica gardisto. Tiam La Kuriero suprengrimpis apud min, kaj io grincis sub lia piedo. La policano turnis sian kapon por rigardi.

Mi vidis liajn okulojn larĝiĝi – kun bona motivo, ĉar la damo ĉe mia flanko estis impona vidaĵo. Mi profitis lian distritan atenton por salti antaŭen kaj etendi la manojn por daŭrigi eĉ pli la turnadon de lia kapo samdirekte. Li kaptis min per fortaj manoj, kiuj rapide senfortiĝis, ĉar la Tonga Koltordo kaŭzas tujan senkonsciiĝon, kiam la turno atingas 46 gradojn de rekte antaŭe. Mi kuŝigis lin delikate, kaj poste haltigis la antaŭpaŝegon de La Kuriero per mia levita manplato.

– Ne tien.

La pordo en la konstruaĵo trans la strateto havis la vorton LIVERENIREJO kaj estis ŝlosita. Ĝi malfermiĝis per mia preta ŝlosilo. Dum mi gestis mian korpulentan akompananton enen, mi formetis mian ĉapon kaj ĵetis ĝin apud la policanon. Mi fermis la pordon deinterne kaj samtempe faligis mian uniformjakon. La kravato sekvis ĝin, dum ni promenis en la ĉiovendejon, ĝis mi portis nur kuloton kaj ĉemizon. Mi enpoŝigis miajn lipharojn, kaj ni miksiĝis en la aliajn butikumantojn. Ni de tempo al tempo rigardis iun elmontraĵon, preterirante, sed ni certe ne prokrastis. Estis kelkaj mirigitaj rigardoj al mia kunulo, sed ĉi tiu estis tre deca vendejo, do neniu estis sufiĉe malĝentila por fiksrigardi. Mi iris unue tra la elirejo, tenante la pordon, kaj iris antaŭe je kelkaj paŝoj, kiam ni miksiĝis en la preterpasantan homsvarmon. Malantaŭ ni, laŭgrade malfortiĝantaj, estis krioj kaj kriegoj kaj la sono de alarmoj kaj sirenoj. Mi permesis al mi etan rideton. Kiam mi rigardis malantaŭen, mi vidis, ke ankaŭ mia kunulino permesis al si rideti. Ŝi eĉ aŭdacis fari ankaŭ okulsignon al mi. Mi rapide returniĝis – mi ne povis instigi al tia konduto – kaj deflankiĝis ĉe angulo en flankostraton, kie la pankamioneto atendis.

– Staru ĉi tie kaj rigardu en vian speguleton, – mi diris, dum mi malŝlosis la malantaŭan pordon. Mi iom okupis min interne, kaj apenaŭ havis la tempon por flankeniri, kiam grandega formo preterĵetiĝis.

– Neniu rigardas… – li ekspiris.

– Perfekte.

Mi elgrimpis, fermis la pordon, iris al la ŝofora flanko, engrimpis kaj startigis la motoron. La kamioneto muĝetis antaŭen, malrapide farante vojon tra la piedirantoj ĉe la angulo, kaj atendis paŭzon en la trafiko.

Mi konsideris la ideon veturi reen kaj preter la tribunala domo, sed tio estus danĝera fanfaronado. Pli bone estas simple forŝteliĝi.

Kiam la strato estis malplena, mi stiris al la kontraŭa direkto kaj veturis zorge al la urbolimo. Mi konis ĉiujn malantaŭajn stratetojn, do ni estos for, antaŭ ol oni povos bari ilin.

Ni ne estis ekster danĝero – ankoraŭ ne – sed mi tamen sentis fieran memkontenton. Kaj kial ne? Mi sukcesis! Mi estis aranĝinta la eskapon de la jarcento por savi la krimulon de la jarcento. Nun nenio povos haltigi nin!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.