La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 23

– Nu, kion ni faru nun? La respondo estas klara, – mi diris. – Ni restu ĉi tie, ĝis la tumulto finiĝos. Tio okazos sufiĉe baldaŭ, ĉar mortinta sklavo ne havas grandan vendovaloron.

– Tamen mi sentas min ege sana.

– Vi forgesis, ke la dolorkateno mortigas, kiam ĝi estas uzata sen paŭzo. Do, kiam la vojo estos libera, ni iros al la plej proksima domo kaj flegos vian vundon.

– Ĝi estas sanga, sed ja ne pli ol skrapvundeto.

– Sepseco kaj infektado. Ni flegos la vundon unue. – Mi turnis min al Drenel. – Ĉu vi konas bienulon, kiu loĝas proksime de ĉi tie?

– Ne, sed la vidvino Pomarbo estas apenaŭ trans la monteto, malantaŭ la morta arbo, tra la fino de la marĉo…

– Bonege. Vi montru al ni la vojon; ne rakontu ĝin. – Mi returnis min al La Kuriero. – Kaj post la flegado de via dorso, kion?

– Post tio, Jim, ni rekrutiĝos. Ĉar vi nun jam estas lusoldato, tio estas la ĝusta movo. Armeo kutime baziĝas en fortikaĵo, kaj en tiu fortikaĵo estas ŝlosita ĉambro, kie oni gardas la groŝojn. Dum vi praktikos vian militan profesion, mi, kiel oni diras, okulumos la ejon. Por progresigi tiun noblan aferon nian, mi pensas pri specifa armeo por vi. Tiu de ĉifalo Demonte.

– Ne ĉifalo Demonte, – Drenel plorkriis tirante sian hararon ambaŭmane. – Li estas senlime demona, li manĝas infaneton por matenmanĝo ĉiutage, lia tuta meblaro estas kovrita per homa haŭto, li trinkas el la kranio de sia unua edzino…

– Sufiĉas, – La Kuriero ordonis, kaj Drenel eksilentis. – Kompreneble li ne havas bonan famon ĉi tie en la ĉifalujo de Dökkid. Ĉar li estas la ĝisosta malamiko de ĉifalo Dökkid kaj konstante militas kontraŭ li. Mi estas certa, ke tiu ne estas pli malbona – aŭ pli bona – ol iu ajn alia ĉifalo. Sed li havas avantaĝon: Li estas la malamiko de nia malamiko.

– Do espereble nia amiko. Bone. Mi ŝuldas al onklo Dökkid, kaj mi antaŭĝojas repagi al li.

– Ne estu venĝema, Jim. Tio malklarigas la vidon kaj malhelpos vian karieron. Kiu nun estu pri groŝoj, ne pri venĝado.

Mi kapjesis.

– Kompreneble. Tamen, dum vi planas la ŝteladon, nenio malhelpas min iomete venĝi min.

Mi povis vidi, ke li malaprobis miajn emociojn, sed mi ne kapablis atingi lian olimpecan flegmon. Tipa malforto de junulo, eble. Mi ŝanĝis la temon.

– Post kiam ni malplenigos la trezorujon, kion?

– Ni malkovros, kiel la planedanoj kontaktas la eksterplanedajn kontrabandistojn, la kruptianojn. Celante nian foriron el ĉi tiu malmoderna kaj mortiga mondo kiel eble plej rapide. Por tio, ni eble devos religiiĝi. – Li subridis ĉe mia ŝokita mieno. – Kiel vi, mia knabo, mi estas Scienca Homarano kaj ne sentas la bezonon de supernaturaĵo. Tamen ĉi tie en Spukavatem ĉiu ekzistanta teknologio ŝajnas esti en la manoj de ordeno nomita la Nigraj Monaĥoj…

– Aĥ ne, fortenu vin! – Drenel plorkriis; li certe estis fonto de malbonaj novaĵoj. – Ili konas Aĵojn, Kiuj Frenezigas Homojn. El iliaj metiejoj venas ĉiaj nenaturaĵoj. Maŝinoj, kiuj krias kaj gruntas, kiuj parolas tra la ĉielo, ankaŭ la dolorkatenoj. Evitu ilin, Mastro, mi petegas!

– Tio, kion via juna amiko ĵus diris, estas prava, – diris La Kuriero. – Minus la timo de nekonataĵoj, kompreneble. Per iu procezo, kiu ne gravas nun, ĉiu teknologio sur ĉi tiu mondo koncentriĝis en la manojn de tiu ordeno, la Nigraj Monaĥoj. Mi tute ne scias, kia estas ilia religia ligo – se ili havas – sed ili provizas kaj riparas la maŝinojn, kiujn vi vidis. Tio donas al ili certan protekton, ĉar, se iu ĉifalo atakus ilin, la aliaj tuj defendus ilin por protekti sian aliron al la metalaj fruktoj de la teknologio. Eble ĉe ili ni devos trovi nian savadon kaj eliron.

– Mi subtenas la proponon, kaj ĝi estas aprobita per aklamo. Rekrutiĝi; akiri tiom da groŝoj, kiom ni povas; kontakti la kontrabandistojn; kaj aĉeti nian forvojaĝon.

Drenel gapis ĉe la longaj vortoj, iomete salivumante. Li evidente ne sekvis multe de nia diskutado. Agado estis ja lia stilo. Silente li foriris por skolti, kaj eĉ pli ŝtele revenis. Neniu estis ĉirkaŭ ni; nia vojo estis libera. La Kuriero povis marŝi nun, kun iom da helpo nia, kaj la domo de la vidvino ne estis tro for. Eĉ malgraŭ la trankviligaj vortoj de Drenel, ŝi tremadis pro timo, kiam ŝi enlasis nin en sian domaĉon.

– Pafiloj kaj glavoj. Murdo kaj morto. Mi estas kondamnita, pereonta.

Malgraŭ siaj grumbloj, interpunkciataj de la suĉobruo de ŝiaj sendentaj gingivoj, ŝi sekvis miajn instrukciojn kaj metis poton da akvo super la fajro. Mi ŝiris tolbendon el mia kovrilo, bolpurigis ĝin, kaj lavis per ĝi la vundon de La Kuriero. Ĝi estis longa sed malprofunda. La vidvinon mi persvadis, ke ŝi donacu porcion de sia hejmbrando; La Kuriero tremis, sed ne kriis, kiam mi verŝis ĝin en la malferman vundon. Esperante, ke la alkoholenhavo estas sufiĉe granda por esti kontraŭsepsa. Mi uzis plian boligitan tolaĵon kiel bandaĝon, kaj tio estis ĉio, kion mi povis fari.

– Bonege, Jim, bonege, – li diris, zorge remetante sian tranĉitan jakon sur la ŝultrojn. – Viaj jaroj kun la JunNuloj estis fruktodonaj. Ni nun danku la bonan vidvinon kaj foriru, ĉar evidentas, ke ŝi maltrankvilas pro nia ĉeesto.

Kaj tion ni faris, promenante laŭ la nekaŝita, sulkita vojo, malproksimigante nin de ĉifalo Dökkid per ĉiu paŝo. Drenel estis bona provizanto, devojiĝante en fruktoĝardenojn por fruktoj, aŭ elfosante manĝeblajn tuberojn en la kampoj, kiujn ni preterpasis, eĉ sub la nazo de iliaj ĝustaj posedantoj. Kiuj nur salute tuŝis siajn antaŭbuklojn ĉe la vido de miaj armiloj. Estas malplaĉa mondo tiu, kiu respektas nur fortulojn. Unuafoje mi komencis ŝati la pli bonajn kvalitojn de la mondoj de La Ligo.

Estis malfrue posttagmeze, kiam la muroj de la fortikaĵo ekaperis antaŭ ni. Ĉi tiu estis iom pli bonstila ol tiu de Dökkid; almenaŭ ĝi aspektis tiel en la distanco, ĉar ĝi estis sur insulo en lago. Digvojo kaj levponto ligis ĝin al la ĉeftero. Drenel timtremadis denove kaj tre ĝoje akceptis resti ĉe la bordo kun La Kuriero, dum mi alfrontis la danĝerojn de la fortikaĵo. Mi paŝis soldate laŭ la ŝtona digvojo, kaj marŝis trans la ponton. La du gardistoj rigardis min kun malkaŝa suspektemo.

– Bonan vesperon, fratoj, – mi elparolis gaje, pafilo ĉe la ŝultro, glavo enmane, ventro ene kaj brusto antaŭe. – Ĉu tio estas la ejo de ĉifalo Demonte, kiu famas tra la longo kaj larĝo de la lando pro sia ĉarmo kaj la forto de sia brako?

– Kiu volas scii?

– Mi mem. Armita kaj forta soldato, kiu deziras rekrutiĝi en lian noblan servon.

– Via elekto, frato, via elekto, – li diris kun evidenta malĝojo. – Tra la pordego, trans la korton, tria pordo dekstre, demandu pri Söl Seranek. – Li klinis sin kaj flustris:

– Kontraŭ tri groŝoj mi donos konsilon.

– Akceptite.

– Pagu do.

– Baldaŭ. Mi estas iomete senmona nun.

– Sendube, se vi deziras dungiĝi ĉi tie. Bone, kvin, post kvin tagoj. – Mi kapjesis. – Li proponos tre malmulte, sed ne akceptu malpli ol du groŝojn tage.

– Dankon pro la kredito. Mi revidos vin.

Mi paradeniris tra la pordego kaj trovis la ĝustan pordon. Ĝi estis malfermita, por enlasi la lastan taglumon, kaj grasa ulo kun kalva kapo skribaĉis sur paperojn. Li alrigardis min, kiam mia ombro falis sur la tablon.

– For! – li kriis, gratante sian kapon tiom forte, ke nubo da harskvametoj ŝvebis brile en la sunradio. – Mi jam diris al ĉiuj: neniu groŝo antaŭ postmorgaŭ.

– Mi ankoraŭ ne rekrutiĝis kaj ne aliĝos, se vi pagas la soldatojn tiel.

– Pardonu, nekonato; suno en miaj okuloj. Eniru, eniru. Rekruto, ĉu? Certe. Pafilo kaj glavo; kaj municio, ĉu?

– Iom.

– Bonege. – Liaj manoj bruis, kiam li seklavadis ilin. – Manĝaĵo por vi kaj via varleto, kaj unu groŝo tage.

– Du groŝoj tage, kaj anstataŭigo de la uzita municio.

Li grimacis kaj levis la ŝultrojn. Li skribis sur paperon kaj puŝis ĝin al mi.

– Unujara kontrakto, salajro retraktebla je la fino de la jaro. Kvankam vi ne povas legi kaj skribi, mi esperas, ke vi kapablas meti vian analfabetan X-on ĉi tie.

– Mi kapablas legi tiel bone, ke mi povas vidi, ke vi skribis kvar jarojn, kion mi korektos, antaŭ ol mi subskribos. – Tion mi faris, skribante la nomon de la juĝisto Nikson sur la linio, certa, ke ni foriros longe antaŭ la fino de mia kontrakto. – Mi venigos mian varleton, kiu atendas ekstere kun mia maljuna patro.

– Nenia krommanĝaĵo por malriĉaj parencoj, – li kriaĉis afable. – Vi dividu vian.

– Konsentite, – mi diris. – Vi estas tiel bonkora.

Mi reiris al la pordego kaj gestis al miaj kunuloj veni.

– Vi ŝuldas al mi, – diris la gardisto.

– Kaj mi pagos, kiam tiu skrofola bufo pagos min.

Li gruntjesis.

– Se vi opinias lin malbona, atendu ĝis vi renkontos ĉifalon Demonte. Mi ne restus en ĉi tiu malseka lokaĉo, se ne estus la rabkrompago.

Ili alvenis malrapide; La Kuriero duontiris la nevolan Drenel.

– Rabkrompago? Ĉu baldaŭ?

– Tuj post la batalo. Ni formarŝos morgaŭ.

– Ĉu kontraŭ ĉifalo Dökkid?

– Ne tiom bonŝance. Oni diras, ke li havas amason da juveloj kaj orgroŝoj kaj pli. Estus agrable ricevi parton de tiu rabaĵo. Sed ne nun. Oni nur diris al ni, ke ni iros norden. Devas esti ŝtelatako; verŝajne kontraŭ iu amiko, kaj oni ne deziras, ke la informo publikiĝu. Bona ideo. Surprizu ilin kun malfermita levponto, kaj jen jam duono de la batalo.

Mi pripensis tiun eron de milita saĝo, dum mi kondukis mian etan grupon en la montrita direkto. La soldata loĝejo, kvankam ne taŭga por turista broŝuro, estis sendube pli altgrada ol la sklava loĝejo. Lignaj litejoj kun pajlaj matracoj por la soldatoj, pajlo sub la lito por la varletoj. Mi devos aranĝi ion por La Kuriero, sed mi estis certa, ke iom da ŝmirmono prizorgos la aferon. Ni sidis sur la lito, dum Drenel serĉis la kuirejon.

– Kiel fartas la dorso? – mi demandis.

– Dolore, sed nur eta ĝeno. Mi ripozos iomete, kaj poste komencos esplori…

– Morgaŭ matene sufiĉos. Ni trapasis kelkajn longajn tagojn.

– Konsentite. Kaj jen via varleto kun la manĝaĵo!

Estis varma raguo kun pecoj de sennoma birdo en ĝi. Devis esti birdo; ankoraŭ restis plumoj. Ni dividis la raguon en tri egalajn porciojn kaj voris ĝin. La freŝa aero kaj la marŝado ja helpis la apetiton. Ni havis ankaŭ iom da acida vino, kiun nek La Kuriero nek mi povis toleri. Sed ja Drenel, kiu brue eltrinkis ĝin, ruliĝis sub la liton kaj komencis ronki laŭtege.

– Mi ĉirkaŭiros kaj esploros, – mi diris. – Ripozu sur la lito ĝis mi revenos…

Senagorda trumpetado interrompis min. Mi serĉrigardis kaj vidis la fian muzikanton starantan ĉe la enirejo. Li ellasis ankoraŭ unu malmuzikan blovon. Mi estis preta kapti lin je la gorĝo, se li provus ankoraŭfoje, sed li flankenpaŝis kaj riverencis. Maldika ulo en blua uniformo staris en lia loko. Ĉiuj soldatoj, kiuj rigardis, klinis la kapon aŭ svingis armilon salute, do mi imitis ilin. Ne povis esti iu alia ol ĉifalo Demonte mem.

Li estis malgrasa ĝis la grado de kavventreco. Li havis malbonan cirkuladon, aŭ estis nature bluhaŭta. Liaj etaj ruĝaj okuloj rigardis el kavaj bluaj ingoj, dum li fingrumis bluan makzelon per lazuraj fingroj. Li ĉirkaŭrigardis suspekteme, kaj ekparolis; malgraŭ lia malgraseco, lia voĉo havis profundan forton.

– Viroj miaj, mi havas bonajn novaĵojn por vi. Pretigu vin kaj viajn armilojn, ĉar ni formarŝas je noktomezo. Tio estos rapidmarŝo por atingi la arbaron Pineta antaŭ la tagiĝo. Nur soldatoj, kaj ni iros sen pakaĵoj. Viaj varletoj restos ĉi tie por prizorgi viajn posedaĵojn. Ni restos tie dum la tago, kaj pluiros morgaŭ vespere. Ni renkontos niajn aliancanojn dum la nokto, kaj kune atakos la malamikon ĉe la tagiĝo.

– Demando, ĉifalo! – diris unu el la viroj. Li estis grizhara kaj cikatra, evidente veterano de multaj bataloj. – Kontraŭ kiu ni iras?

– Oni diros al vi antaŭ la atako. Ni venkos nur per surprizo.

Estis flustrado ĉiuflanke, dum la veterano demandis plu:

– Nia malamiko misteras. Almenaŭ diru al ni, kiuj estas niaj aliancanoj.

Al ĉifalo Demonte ne plaĉis la demando. Li gratis sian mentonon kaj umis per la tenilo de sia glavo, dum la aŭskultantaro atendis. Li evidente bezonis nian libervolan helpon; tial li fine parolis:

– Ĝojigos vin scii, ke ni havas ege potencajn kaj decidoplenajn aliancanojn. Ili ankaŭ havas militmaŝinojn por breĉi la plej fortikajn murojn. Kun ilia helpo, ni povas kapti iun ajn fortikaĵon, venki iun ajn armeon. Ni estas bonŝancaj servi ĉe ilia flanko. – Li kunpremis la lipojn, hezitante sed sciante, ke li devas daŭrigi.

– Nia venko estas certa, ĉar niaj aliancanoj estas neniu alia ol… la ordeno de la Nigraj Monaĥoj.

Sekvis longa momento de ŝoka silento, sekvita de kolerkriado. La signifon de tio mi ne komprenis, krom ke ĝi tute ne ŝajnis bona.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.