La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 25

La laŭtega voĉo estis tute neatendita, ŝokanta en la silento de la arbaro. Mi eksaltis pro surprizo, kaj mi ne estis la sola. La monaĥo ĉe la regiloj de la maŝino eĉ pli surpriziĝis. Lia mano tiris la ŝaltilon, kaj estis ega sibla bruo. La longa brako super la aparato draŝis ĉielen, puŝate de pli dika mallonga trabo proksima al la ĉarnirita fino. La brako supreniris en alta arko kaj brue frapegis kontraŭ kaŝita bufro, kio skuis kaj ŝancelis la tutan maŝinon. La brako ja haltis, sed la ŝtono en la ujo ĉe la fino de la brako pluiris alten en la aeron, supren en granda arko. Mi hastis antaŭen por vidi ĝin plaŭdi en la ĉirkaŭfosaĵon tuj antaŭ la fermita levponto. Bona pafo! Se la ponto estus mallevita sur la fosaĵo, ĝi certe estus detruita.

Ĉie ĉirkaŭ mi subite ĉio svarmis. Frato Furaval forpuŝis la monaĥon de la regiloj kaj piedbatis lin furioze muĝante. Kun la glavoj elingitaj, soldatoj kuregis ĉien kaj reen; kelkaj pafis alten al la arboj. Ĉifalo Demonte kriegis ordonojn, kiujn neniu aŭskultis. Mi, kun la dorso kontraŭ arbo, tenis mian pistolon preta por la atendata atako.

Ĝi neniam venis. Sed la laŭtigita voĉo tondris denove:

– Returnu vin. Reiru tien, de kie vi venis, kaj vi estos indulgitaj. Mi alparolas vin, ĉifalo Demonte; oni trompas vin. Vin uzas la Nigraj Monaĥoj. Vi estos sencele detruita. Reiru al via kastelo, ĉar nur la morto atendas vin ĉi tie.

– Tie, mi vidas ĝin! – kriis Frato Furaval, montrante supren en la arbojn. Li turniĝis kaj vidis min, ekkaptis mian brakon dolorige kaj montris denove. – Tie, sur tiu branĉo, la aparato de l' diablo. Detruu ĝin!

Kial ne? Mi vidis ĝin nun, eĉ rekonis, kio ĝi estas. La laŭtparolilo. La pistolo krakis kaj frapis forte mian ŝultron. Mi ree pafis, kaj la parolilo eksplodis; plastaj kaj metalaj eroj falis teren.

– Nura maŝino, – kriis Frato Furaval, piedbatante la fragmentojn. – Ekataku! Sendu la soldatojn antaŭen! Miaj mortoĵetiloj apogos vin. Ili disbatos la murojn por vi.

La ĉifalo ne havis elekton. Li mordis sian lipon kaj venigis la klarioniston. Tri latunaj tonoj sonis kaj resonis de aliaj klarionistoj malantaŭ kaj ambaŭflanke de ni. Kiam la unuaj el liaj trupoj ŝprucis el inter la arboj, li elingis sian glavon kaj ordonis, ke ni sekvu lin. Malvolonte mi trotis antaŭen.

Oni ne nomu tion fulma atako. Pli ĝuste oni nomus ĝin promenado. Ni antaŭeniris tra la kampo kaj poste atendis laŭordone, ĝis la mortoĵetiloj troviĝis en pozicio. Vaporĉaroj tiris ilin antaŭen, kaj oni komencis pafi. Rokoj siblis super niaj kapoj kaj aŭ frapis la murojn aŭ malaperis en la fortikaĵon.

– Antaŭen! – kriis la ĉifalo, kaj svingis la glavon, dum la responda pafado komenciĝis.

La arĝentaj sferoj supreniris alten el malantaŭ la muroj, arke ĝis super ni, kaj falis.

Ili frapis la teron kaj disrompiĝis. Unu trafis proksime kaj mi vidis, ke ĝi estis maldika ujo plena de fluaĵo, kiu fumis kaj vaporiĝis en la aero. Veneno! Mi eksaltis for de ĝi, kuris, strebis ne spiri. Sed la aĵoj eksplodis ĉie ĉirkaŭ ni, la aero estis densa pro haladzo. Mi kuris, miaj pulmoj doloris kaj mi devis spiri, mi ne povis min deteni.

Dum la spiro eniris miajn pulmojn, mi falis, kaj falis ankaŭ mallumo sur min.

Mi kuŝis sur mia dorso, tion mi sciis, sed malmulton alian pro la kapdoloro, kiu tute posedis min. Se mi eĉ ekmovetis la kapon, ĝi premis kiel fajra rimeno miajn tempiojn. Kiam mi prove malfermis okulon, ruĝa fulmo trafis min tra la okulglobo. Mi gruntis kaj aŭdis la grunton eĥata de ĉiu flanko. Ĉi tiu kapdoloro estis la ĉampiono, la kapdoloro plej planedgranda iam, antaŭ kiu ĉiu alia kapdoloro palis. Mi konsideris antaŭajn kapdolorojn, kiujn mi konis, kaj rikanis al ilia senefikeco. Kartonaj kapdoloroj. Ĉi tiu estis la aŭtentika afero. Iu gruntis apude, kaj mi kaj multaj aliaj gruntis en simpatio.

Iom post iom la doloro forfluis sufiĉe, por ke mi prove malfermu unu okulon, kaj poste la alian. La blua ĉielo supre estis klara; la vento susurigis la grenon, sur kiu mi kuŝis. Heziteme mi levis min sur kubuto kaj ĉirkaŭrigardis la trafitan armeon.

Dissternitaj korpoj disŝutitaj sur la kampo. Kelkaj nun sidiĝis, tenante la kapojn per la manoj, dum unu-du pli fortaj, aŭ pli stultaj, malfirme ekstaris. Proksime kuŝis la arĝentaj rompitaj pecoj de unu el la atakintaj ĵetarmiloj, nun sufiĉe sendanĝeraspekta kun la gaso disiĝinta. Mia kapo pulsis, tamen mi ignoris ĝin. Ni estis vivaj. La gaso ne mortigis nin; evidente oni kreis ĝin nur por senkonsciigi nin. Potenca afero. Mi rigardis mian ombron, ankoraŭ ne volante riski rigardon al la suno, kaj vidis, kiom mallonga ĝi estis. Preskaŭ tagmezo. Ni dormis dum horoj.

Do kial ni ne mortis? Kial la soldatoj de ĉifalo Dinobel ne saltis sur nin kaj ne tranĉis niajn gorĝojn? Aŭ almenaŭ ne prenis niajn armilojn? Mia pistolo estis apud mi. Mi kontrolis, ke ĝi ankoraŭ estis ŝargita. Misteroj, misteroj. Mi eksaltis surprizita – tuj bedaŭrante, ĉar la kapo pulsis – kiam raŭka krio aŭdiĝis. Mi sukcesis sidiĝi kaj turniĝi por rigardi.

Interese. Temis pri Frato Furaval mem, kiu ankoraŭ kriis kaj malbenis ŝirante manplenojn da haroj de sia kapo. Tio estis plej stranga. Certe mi neniam vidis ion tian antaŭe. Mi hezite ekstaris por rigardi tion, kio tiel ĉagrenis lin. Jen ja, mi komprenis liajn sentojn.

Li staris apud unu el siaj mortoĵetiloj, al kiu mem oni ĵetis iom da morto. Ĝi estis krevinta, eksplodinta en konfuzon de torditaj tuboj kaj rompita metalo. La longa brako estis nete tranĉita en tri pecojn, kaj eĉ la radoj disigitaj de la korpo. Restis nur amaso da neriparebla rubo. Frato Furaval forkuris, ankoraŭ raŭke kriante, postlasante hartufetojn, kiuj ŝvebis en la vento.

Venis pli da krioj kaj ĝemoj el la ceteraj monaĥoj, kiam Frato Furaval revenis ŝanceliĝe direkte al ĉifalo Demonte, kiu ĵus stariĝis.

– Detruitaj – ĉiuj! – kriegis la Nigra Monaĥo, dum la ĉifalo firme ŝirmis la orelojn per la manoj. – La laboro de jaroj perdita, detruita, rompita. Ĉiuj miaj mortoĵetiloj, la vapora murrompilo – ruinigitaj. Li kulpas – ĉifalo Dinobel. Venigu viajn virojn, ataku la fortikaĵon, detruu lin pro tiu monstra krimo lia.

La ĉifalo turnis sian rigardon al la fortikaĵo. Ĝi aspektis denove kiel ĉe la tagiĝo: kvieta kaj senperturba, kun la levponto ankoraŭ fermita, kvazaŭ nenio estus okazinta antaŭe tiun tagon. Demonte turnis sin al Frato Furaval kun malvarma kaj streĉita vizaĝo.

– Ne. Mi ne kondukos miajn virojn kontraŭ tiuj muroj. Tio estus memmortigo, kaj memmortigo ne estis nia interkonsento. Temas pri via disputo, ne mia. Mi konsentis helpi vin kapti la fortikaĵon. Vi devis helpi la eniron per viaj maŝinoj. Poste mi atakus. Tiu interkonsento jam finiĝis.

– Vi ne rajtas malteni vian vorton…

– Certe. Rompu la murojn, kaj mi atakos. Tion vi promesis. Nun faru ĝin.

Frato Furaval ruĝiĝis pro kolero, minacis per la pugnoj, klinis sin antaŭen. La ĉifalo ne moviĝis, sed elingigis sian glavon kaj tenis ĝin preta.

– Vidu, – li diris. – Mi ankoraŭ estas armita. Ĉiuj miaj viroj estas armitaj. Tio estas mesaĝo, kiun mi klare komprenas. La viroj de Dinobel povis preni niajn armilojn kaj tranĉi niajn gorĝojn, dum ni kuŝis ĉi tie. Ili ne faris tion. Ili ne militas kontraŭ mi. Do, mi ne militas kontraŭ ili. Vi batalu ilin; temas pri via batalo. – Li piedbatetis la klarioniston kuŝantan apud li. – Klarionu kunvenon.

Ni senbedaŭre forlasis la Nigrajn Monaĥojn esplorantajn en la kampo la rompaĵojn restantajn de iliaj maŝinoj kaj planoj. Scio pri la okazaĵoj rapide disvastiĝis inter la trupoj, kaj ridetoj anstataŭis dolorajn grimacojn, dum kapdoloroj malaperis anstataŭate de senpeziĝo. Ne estos batalo, nek viktimoj. La Nigraj Monaĥoj komencis la aferon, kaj oni finis ĝin por ili. Mia rideto aparte larĝis, ĉar mi havis bonajn novaĵojn por La Kuriero.

Mi jam sciis, kiel ni forlasos la malallogan planedon Spukavatem.

Klarvide post la ago, mi nun povis kompreni tion, kio okazis la antaŭan nokton. La alproksimiĝon de nia soldataro en la mallumo oni zorge observis. Per ia altnivela teknologio. La kaŝitaj observantoj certe vidis ankaŭ la vojon konstruitan por la mortoĵetiloj, kaj komprenis ĝian signifon. La laŭtparolilon ili metis en arbon ĝuste super la loko kaj poste ŝaltis ĝin per radio. La gaso, kiu faligis nin, estis malsimpla kaj liverita precizege. Ĉio ĉi multe superis la teknologion de ĉi tiu kaduka planedo. Tio lasis nur unu eblon.

En la fortikaĵo de ĉifalo Dinobel estis ekstermonduloj. Ili estis tie grandnombre kaj intencis fari ion. Kaj kio ajn ĝi estis, ĝi kolerigis la Nigrajn Monaĥojn tiom, ke ili planis ĉi tiun atakon. Kiu returnis sin kontraŭ ili. Bone. La malamiko de mia malamiko, denove. La Monaĥoj regis la malmultan teknologion ekzistantan en Spukavatem, kaj laŭ tio, kion mi vidis, la teknologion akaparis la militistoj. Mi rompis al mi la cerbon memorante tiujn longajn kunsidojn kun La Kuriero pri globpolitiko kaj ekonomio. Mi komencis vidi lumeton sur nia problemo, kiam aŭdiĝis sovaĝaj krioj el la antaŭaj vicoj.

Mi puŝis min antaŭen kun la aliaj por vidi la lacegan mesaĝiston dissterniĝintan sur la herbo apud la vojo. Ĉifalo Demonte turnis sin for de li, kolere skuanta la pugnojn ĉielen.

– Ataki la kastelon malantaŭ mi! Tiu vermido Dökkid, ja li! Ek, ni iru, rapidmarŝo. Reen!

Estis marŝo, kiun mi ne volas ripeti. Ni ripozis, nur kiam lacego faligis nin teren. Tiam mi trinkis iom da akvo, ŝancele restariĝis, kaj plu iris. Ne necesis bati aŭ instigi nin, ĉar nun temis pri la aferoj de ĉiu el ni. La familio de la ĉifalo, liaj mondaj posedaĵoj – ĉio estis en la kastelo. Gardite de minimuma soldataro. Ni ĉiuj estis tiel koncernitaj kiel li, ĉar ankaŭ la malmulto, kion ni posedis, estis tie gardite de la varletoj. Drenel, kiun mi apenaŭ konis, kaj pri kiu mi tamen sentis respondecon. Kaj La Kuriero. Se oni kaptis la fortikaĵon, kio okazis al li? Nenio – li estis maljunulo sendanĝera, neniel ilia malamiko.

Tamen mi sciis, ke tio estis mensogo, eĉ kiam mi penis mem konvinki min pri ĝia valido. Li estis eskapinta sklavo, kaj mi sciis, kion oni faras al eskapintaj sklavoj en Spukavatem.

Pli da akvo, iom da manĝaĵo ĉe la sunsubiro, kaj antaŭen tra la nokto. Ĉe la tagiĝo mi povis vidi nian armeon penanta en ŝirita kolumno, dum la pli fortaj viroj sin pelis antaŭen. Mi estis juna, kapabla kaj ĉagrenita, kaj en la unua vico. Mi haltis por ripozi, regajni la spiron. Antaŭe ĉe la vojo, mi vidis du virojn elsalti el la veprejo kaj malaperi trans monteton.

– Tie! – mi kriis. – Spionoj. Oni vidis nin. – La ĉifalo saltis el la militvagono kaj kuris apud min. Mi fingromontris. – Du viroj. Kaŝitaj tie. Ili kuris al la kastelo.

Li grincigis la dentojn kun senpova kolero.

– Ni ne povas atingi ilin, ne en nia stato. Dökkid estos avertita; li eskapos.

Li rigardis malantaŭen al siaj penantaj trupoj kaj per signalo venigis siajn oficirojn.

– Vi, Barkus, restu ĉi tie kaj ripozigu ilin; poste formaciiĝu kaj sekvu min. Mi pluiras kun ĉiu ebla kapabla viro. Ili povas laŭvice veturi en la militvagono. Ni hastu antaŭen.

Mi grimpis sur la tegmenton de la ekiranta veturilo. Viroj kuris apude, sin tenis ĉe ĝi, lasis ĝin tiri ilin. La vaporĉaro fajfspiris kaj blovis fumon en grandaj kvantoj, tintante montosupren kaj poste malsupren.

Jen la turoj de la fortikaĵo malproksime, eligantaj fumon. Kiam ni klakante turniĝis trans la sekvantan kurbon, ni trovis vicon da viroj tra la vojo, kun la armiloj celantaj nin, kaj pafantaj.

Ni ne malakcelis. La vaporfajfilo akrege kriis, kaj ni kriis responde, pelite de nia kolero. La malamiko forkuris. Temis nur pri detenanta trupero. Ni vidis, ke ili kuniĝis kun la cetero de la atakantoj, kiuj nun forfluis de la lago. Kiam ni atingis la digvojon, ĝi estis malplena de vivo. Trans ĝi estis la rompita pordo de la kastelo, super kiu fumo malrapide leviĝis. Mi troviĝis tuj malantaŭ la ĉifalo, kiam ni stumblis antaŭen. Longaj tabuloj ankoraŭ pontis super la breĉo antaŭ la dissplitita kaj rompita levponto, duonlevita kaj pendanta de siaj ĉenoj. Soldato sin trudis el inter la rompitaj fragmentoj kaj levis sian glavon en laca saluto.

– Ni fortenis ilin, ĉifalo, – li diris, kaj refalis kontraŭ la splitita ligno. – Ili eniris la korton, sed ni detenis ilin ĉe la turo. Ili pafis kontraŭ la ekstera pordo, kiam ili foriris.

– La damo Demonte, la infanoj?..

– Ĉiuj sekuraj. La trezoro netuŝita.

Sed la soldatejo troviĝis ekstere en la korto, ne en la turo. Mi min trudis antaŭen kun la aliaj, kiuj komprenis tion, grimpante tra la ruinigita pordo. Estis kadavroj tie, multaj. Nearmitaj varletoj dishakitaj en la atako. La defendintoj eliris la turon nun. Drenel troviĝis inter ili, kaj venis malrapide. Liaj vestoj estis surŝprucigitaj de sango, same kiel lia hakilo, sed li aspektis senvunda.

Tiam mi rigardis lian vizaĝon kaj vidis malĝojon tie. Ne necesis, ke li parolu; mi sciis. La vortoj elvenis.

– Mi bedaŭras. Mi ne povis haltigi ilin. Li mortis, la maljunulo. Mortis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.