La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21

Ili konsideris tion tre amuza, ĉar ilia ridado estis ĉio, kion mi aŭdis. Kiam mi penis kapti la glavon, unu el ili piedbatis ĝin for. La situacio ne estis agrabla. Mi ne povis batali kontraŭ ĉiuj. Mi devis fuĝi.

Estis tro malfrue. Du el ili faligis min de malantaŭe, kaj alia piedbatis mian flankon. Antaŭ ol mi povis ekstari, mia glavosvinganta kontraŭulo estis super mi, genuis sur mia brusto kaj eltiris malbelegan ponardon kun ondolinia klingo.

– Kio estas tio, ĉifalo Dökkid? – li vokis, tenante mian mentonon per sia libera mano kaj la ponardon proksime al mia gorĝo.

– Ekstermondulo, – diris ĉifalo Dökkid. – Oni ĵetis lin el la kosmoŝipo.

– Ĉu ĝi havas ian valoron?

– Mi ne scias, – diris ĉifalo Dökkid, subenrigardante al mi penseme. – Eble. Sed ĝiaj ekstermondaj ruzaĵoj ne plaĉas al mi. Ili ne taŭgas ĉi tie. Mortigu ĝin; tiam la afero estos finita.

Mi ne moviĝis dum tiu interesa interparolo, ĉar ĝia rezulto evidente interesis min. Mi moviĝis nun.

La klingosvinganto kriis, kiam mi turnis lian brakon – espereble rompante ĝin – kaj kaptis la ponardon, dum liaj fingroj malfermiĝis. Mi tenis lin, dum mi ekstaris, kaj poste mi puŝis lin en la grupon de liaj kunuloj. Ili estis ankaŭ malantaŭ mi, sed ili retropaŝis, kiam mi movis la ponardon en cirklo ĉirkaŭ mi. Mi ekkuris post la etendita ponardo, antaŭ ol ili povis atingi siajn armilojn. Mi kuris por savi mian vivon.

Mi konis nur unu direkton: reen, malsupren laŭ la ŝtuparo. Survoje mi puŝiĝis kontraŭ Tars Tukas, kiun mi pasante igis senkonscia.

Grumbloj kaj koleraj krioj aŭdiĝis malantaŭ mi, sed mi ne malŝparis eĉ momenton por rigardi tien. Malsupren laŭ la ŝtuparo, tri ŝtupojn samtempe, al la gardistoj ĉe la enirejo. Ili ankoraŭ estis ekstarantaj, kiam mi plugis inter ilin, kaj ni ĉiuj falis. Mi batis mian genuon sub la mentonon de unu el ili, dum ni falis, kaj prenis lian pafilon. La alia penis celi sian pafilon al mi, kiam mi batis la flankon de lia kapo per tiu, kiun mi tenis.

La kurantaj piedoj estis tuj malantaŭ mi, kiam mi rapidis tra la pordo, rekte al la surprizita gardisto. Li eltiris sian glavon, sed estis senkonscia, antaŭ ol li povus uzi ĝin. Mi lasis fali la ponardon, prenis la pli efikan glavon, kaj plukuris. La pordego, tra kiu ni estis enirintaj, estis antaŭ mi, vaste malferma.

Kaj bone gardita de armitaj viroj, kiuj jam levis siajn pafilojn. Mi ŝanĝis la direkton al la sklavloĝejo, kiam ili ekpafis. Mi ne scias, kion ili trafis, sed mi ankoraŭ vivis, kiam mi kuris trans la angulon.

Unu tranĉilo, unu pafilo, unu tre laca Jim diGriz. Kiu ne kuraĝis halti aŭ eĉ malrapidiĝi. La ekstera muro estis antaŭ mi – kun skafaldo kaj ŝtupetaro apogita kontraŭ ĝi, kie masonistoj faris riparojn. Mi kriis kaj svingis miajn armilojn, kaj la laboristoj fuĝis en ĉiuj direktoj. Mi suprengrimpis kiel eble plej rapide, rimarkante, ke kugloj trafis la muron ĉie ĉirkaŭ mi, kaj ŝtonpecoj disflugis.

Kiam mi estis sur la muro, anhelante, mi unuafoje riskis rigardon malantaŭen.

Kaj tuj mi faligis min, ĉar la multaj pafistoj sube pafis salvon, kiu dividis la aeron tuj super mia kapo. Ĉifalo Dökkid kaj lia kortego lasis la persekutadon al la gardistoj kaj staris malantaŭ ili, malbenante kaj svingante siajn armilojn. Tre impone. Mi retiris mian kapon, kiam ili pafis denove.

Aliaj gardistoj suprengrimpis la muron kaj moviĝis al mi. Tio vere iom limigis mian elekton. Mi rigardis trans la ekstero de la muro al la bruna surfaco de la akvo en la fosaĵo. Kia elekto!

– Jim, vi devas lerni fari ion pri via troa parolemo, – mi diris, forte enspiris, kaj saltis.

Mi enplaŭdis la akvon kaj enkotiĝis. La akvo atingis nur mian kolon, kaj mi estis enigita en la molan ŝlimon, kiu estis bremsinta min. Mi baraktis kontraŭ ĝi, eltirante unu piedon, poste la alian; mi baraktis kontraŭ ĝia glueca karesemo, dum mi vadis al la fora bordo. Mi ankoraŭ ne povis vidi miajn persekutantojn, sed ili certe estis tuj malantaŭ mi. Mi povis nur plumoviĝi. Mi suprenrampis sur la herban bordon, firme tenante la preditajn armilojn, kaj atingis ŝanceliĝante la protekton de la arboj. Kaj ankoraŭ ne estis signo de la armitaj gardistoj. Ili devis esti trans la ponto kaj sur mia ŝpuro nun. Mi ne povis kredi je mia bonŝanco.

Ĝis mi falis, kriante pro doloro. Doloro nekredebla, kiu forigis vidon, aŭdon, sentadon.

Kiam ĝi finiĝis, mi viŝis la larmojn de turmento el miaj okuloj.

La dolorkateno – mi estis tute forgesinta pri ĝi. Tars Tukas estis rekonsciiĝinta kaj premis la ŝaltilon. Kion li estis dirinta? Post sufiĉe longa tempo ĝi blokas ĉiujn nervojn kaj mortigas. Mi pripalpis miajn ŝuojn kaj la dirkon kaŝitan tie, kiam la doloro revenis.

Kiam ĝi finiĝis ĉi-foje, mi estis preskaŭ tro malforta por movi miajn fingrojn. Dum mi umis per la dirko, mi komprenis, ke ili estas sadistoj, kaj mi estu danka pro tio. Dum ili premis la ŝaltilon, mi estis kvazaŭ morta. Sed iu, sendube ĉifalo Dökkid, volis, ke mi suferu kaj samtempe sciu, ke ne estas eliro. La ŝlosilo estis en la seruro, kiam la doloro denove kaptis min.

Kiam ĝi finiĝis, mi kuŝis sur mia flanko; la dirko estis falinta el miaj fingroj, kaj mi ne povis moviĝi.

Sed mi devis moviĝi. Plia tia turmento signifus mian finon. Mi kuŝus en la arbaro ĝis mia morto. Miaj fingroj treme moviĝis. La dirko alproksimiĝis al la eta truo en la seruro, eniĝis, turniĝis malforte…

Daŭris longe, ĝis la ruĝa nebulo malaperis el mia vido, kaj la turmento forlasis mian korpon. Mi ne povis moviĝi kaj sentis, ke mi neniam refortiĝos. Mi devis palpebrumi la larmojn for, kiam mi povis vidi. Vidi la plej belan vidaĵon en la mondo.

La malfermitan dolorkatenon sur la ŝimaj folioj.

Nur la fido de mia kaptinto je la mortiga efiko de la dolorigilo savis mian vivon. La serĉantoj ne rapidis; mi aŭdis ilin interparoli, dum ili alproksimiĝis tra la arbaro.

– … ie ĉi tie. Kial ili ne simple rezignas pri li?

– Rezigni pri bona klingo kaj pafilo? Neniam! Kaj ĉifalo Dökkid volas pendigi la kadavron en la korto, ĝis ĝi putriĝos. Mi neniam vidis lin tiom kolera.

La vivo malrapide revenis al mia paralizita korpo. Mi forlasis la bestvojon, kiun mi estis sekvinta, kaj tiris min en la protekton de la arbustoj, restarigante la herbon malantaŭ mi. Apenaŭ ĝustatempe.

– Rigardu – ĉi tie li eliris el la akvo, kaj sekvis tiun vojon.

Pezaj paŝoj alproksimiĝis kaj preteriris. Mi tenis miajn armilojn kaj faris la nuran eblan aferon: Mi kuŝis trankvile kaj atendis la revenon de miaj fortoj.

Mi devas konfesi, ke tio estis iom malalta punkto en mia vivo. Sola, sen amikoj, ankoraŭ suferanta je doloroj, eluzita, pelita de armitaj viroj avidaj mortigi min, soifa… Estis impona listo. Pli-malpli la nura afero ne okazinta ĝis nun estis pluvo.

Ekpluvis.

Estas altaj kaj malaltaj punktoj de emocio, kiujn ne eblas superi. Oni povas ami iun tiom, ke ne eblas ami pli. Mi kredas. Mankas ja al mi persona sperto pri tio. Sed mi havis abunde da sperto pri la malaltaĵoj. Kie mi estis nun. Mi ne povis pli fali, aŭ pli deprimiĝi. La pluvo kaŭzis tion. Mi komencis subridi – kaj premis mian manon sur la buŝon por ne laŭte ekridi. La ridado malfortiĝis, dum mia kolero pligrandiĝis. Tiel oni ne traktas insidan Rustimunan Ŝtalraton! Kiun nun minacis rusto.

Mi movis miajn krurojn kaj devis subpremi ĝemon. La doloro ankoraŭ ĉeestis, sed la kolero malpliigis ĝin. Mi prenis la pafilon kaj puŝis la glavon en la teron. Poste mi suprentiris min kaptante branĉon per la libera mano. Mi reprenis la glavon kaj staris tie, ŝanceliĝante. Sed mi ne falis. Ĝis finfine mi povis formoviĝi, unu paŝon post alia, for de la serĉantoj kaj de la krima organizo de ĉifalo Dökkid.

La arbaro etendiĝis sufiĉe vaste, kaj mi sekvis bestvojetojn dum nemezureble longa tempo. La serĉantoj estis malproksime malantaŭ mi, pri tio mi certis. Do kiam la arbaro maldensiĝis kaj finiĝis, mi apogis min al arbo por regajni la spiron kaj rigardi plugitan kampon. Estis tempo por reveni al homaj restadejoj. Kie estas plugiloj, tie estas plugistoj. Ne povis esti malfacile trovi ilin. Kiam mi reakiris sufiĉan forton, mi ekiris laŭ la rando de la kampo, preta reeniri la arbaron ĉe la vido de armitaj viroj. Mi ĝojis, ke mi vidis biendomon unue. Ĝi estis malalta, kovrita per pajlo, kaj senfenestra, almenaŭ ĉe tiu flanko. Ĝi havis kamenon, el kiu leviĝis maldensa fumo. En tia milda klimato ne necesas hejti, do devis esti kuirfajro. Manĝaĵo!

Ĉe la penso pri manĝaĵo mia neglektita stomako komencis grumbli kaj plendi. Mi sentis same. Manĝaĵo kaj trinkaĵo gravis. Kaj kie oni povus pli facile trovi ilin ol en ĉi tiu izolita bieno? La demando estis la respondo. Mi stumblis tra la sulkoj al la malantaŭo de la domo kaj iris laŭ ĝia flanko ĝis la antaŭo. Neniu homo. Sed estis voĉoj de interne, ridado – kaj la odoro de kuirado. Mi rapidis antaŭen, laŭ la muro kaj tra la pordo.

– Saluton! Rigardu, kiu venas vespermanĝi kun vi!

Estis seso da ili ĉirkaŭ la brospurigita ligna tablo. Junuloj kaj maljunuloj, dikuloj kaj maldikuloj. Ĉiuj kun la sama mieno: mirego. Eĉ la bebo ĉesis plori kaj imitis la plenkreskulojn. Grizkapulo rompis la silenton, ekstarante tiom haste, ke lia trikrura seĝo renversiĝis.

– Bonvenon, via moŝto, bonvenon! – Li tiretis sian fruntbuklon, dum li klinis sin antaŭ mi por montri sian dankemon pro mia ĉeesto. – Kiel ni povas helpi vin, estimata moŝto?

– Se vi havas iom por manĝi…

– Venu! Sidiĝu! Manĝu! Nia manĝaĵo estas modesta, sed ni volonte dividas ĝin. Jen!

Li restarigis sian seĝon kaj invitis min sidiĝi sur ĝi. La aliaj rapide forlasis la tablon por ne ĝeni min. Aŭ ili havis bonegajn konojn pri homoj kaj rimarkis, kiom grandioza ulo mi estas, aŭ ili estis vidintaj la glavon kaj la pafilon. Oni plenigis lignan teleron el la poto pendigita super la fajro kaj metis ĝin antaŭ mi. La vivo ĉi tie estis iomete pli luksa ol en la sklavejoj, ĉar oni donis al mi ankaŭ lignan kuleron. Mi ekmanĝis kun granda plezuro. Estis miksaĵo de legomoj, kompreneble ĝardenfreŝaj, kun kelkaj pecoj da viando, kaj ĝi gustis bonege. Krome estis malvarma akvo en argila taso, kaj mi ne povus deziri pli. Dum mi ŝovis ĉion en mian vizaĝon, mi rimarkis la mallaŭtan flustradon de la kamparanoj kolektiĝintaj en la fora angulo de la ĉambro. Mi dubis, ĉu ili planis ian perforton. Tamen mi rigardis ilin per unu okulo, kaj mia mano restis proksime al la glavo, kiu kuŝis sur la tablo.

Kiam mi finis kaj laŭte ruktis – ili murmuris plezure ĉe tiu gustuma laŭdo – la maljunulo eliĝis el la grupo kaj piedŝoviĝis antaŭen. Li puŝis antaŭ si hirtkapan junulon, kiu ŝajnis havi mian aĝon.

– Estimata moŝto, ĉu mi rajtas paroli kun vi? – Mi mansignis konsenton kaj denove ruktis. Li ridetis ĉe tio kaj kapjesis. – Ha, vi estas afabla kaj flatas la kuiriston. Ĉar evidente vi estas homo prudenta kaj sprita, inteligenta kaj belaspekta, krom fama militisto, permesu al mi diskuti afereton kun vi.

Mi denove kapjesis; kiu flatas al ĉiu, plaĉas al ĉiu.

– Tiu ĉi estas mia tria filo, Drenel. Li estas forta kaj servopreta, kaj bona laboristo. Sed nia bieno estas malgranda; estas multaj plenigendaj buŝoj, kaj ni devas doni duonon de niaj produktoj al la tiom grandioza ĉifalo Dökkid por nia protekto.

Li diris tion kun malalta kapo, sed en lia voĉo estis kaj humileco kaj malamo. Mi supozis, ke la sola afero, kontraŭ kiu ĉifalo Dökkid protektis ilin, estis ĉifalo Dökkid. Li puŝis Drenel antaŭen kaj pinĉis lian brakmuskolon.

– Kiel roko, sinjoro, li estas tre forta. Lia ambicio ĉiam estis fariĝi lusoldato, kiel via moŝto. Milita viro, armita kaj sekura, kiu vendas siajn servojn al la nobelaro. Nobla profesio. Kaj profesio, kiu permesus al li gajni kelkajn groŝojn por sia familio.

– Mi ne okupiĝas pri rekrutado.

– Evidente, estimata moŝto! Se li fariĝus lancoportisto por ĉifalo Dökkid, estus nenia pago aŭ gloro, nur frua morto.

– Certe, – mi konsentis, kvankam mi aŭdis tion la unuan fojon. La pensoj de la maljunulo iom vagadis, kio estis utila por mi, ĉar tiel mi lernis ion pri la vivo sur Spukavatem. Ĝi tute ne ŝajnis plaĉa. Mi trinkis pli da akvo kaj provis eligi plian rukton por kontentigi la kuiriston, sed ne sukcesis. La maljunulo ankoraŭ parolis.

– Ĉiu batalisto, kiel vi, devas havi varleton, kiu servas lin. Ĉu mi rajtas demandi – ni serĉis ekstere, kaj eltrovis, ke vi estas sola – kio okazis al via varleto?

– Mortigita en batalo, – mi improvizis. Li rigardis senkomprene, kaj mi ekkomprenis, ke varletoj kutime ne batalas. – Kiam la malamiko invadis nian tendaron. – Tio estis pli bona; li kapjesis konsente. – Kompreneble mi mortigis la fiulon, kiu murdis kompatindan Odorulon. Sed tia estas la milito. Kruda afero.

La tuta aŭskultantaro murmuris kompreneme, do ŝajne mi ne faris tro grandan eraron ĝis nun. Mi donis signon al la junulo.

– Antaŭen, Drenel, parolu mem. Kiom vi aĝas?

– Mi estos kvar je la venonta Vermfesta Tago.

Mi ne volis scii detalojn pri tiu naŭza festo. Li certe estis granda por sia aĝo. Aŭ la jaro de ĉi tiu planedo estis tre longa. Mi kapjesis kaj pluparolis:

– Bona aĝo por varleto. Diru, ĉu vi konas la varletajn devojn? – Estus pli bone, se li scius, ĉar mi certe ne estis spertulo. Li kapjesis entuziasme ĉe mia demando.

– Mi scias, sinjoro. Maljuna Veadulo estis militisto, kaj rakontis al mi pri tio multfoje. Poluri glavon kaj pafilon, preni la manĝaĵon el la fajro, plenigi la akvobotelon, mortigi pedikojn per ŝtono…

– Bone, mi vidas, ke vi scias ĉion, ĝis la lasta naŭza detalo. Rekompence por viaj servoj, vi volas, ke mi instruu al vi la militan profesion. – Li kapjesis rapide. Estis silento en la granda ĉambro, kiam mi pripensis mian decidon.

– Bone, ni faru tion.

Laŭta ĝojkrio venis el sub la densa hararo, kaj la maljuna patro alportis kruĉon, en kiu devis esti hejmfarita biero. Mia situacio pliboniĝis, nur iomete, sed certe pliboniĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.