La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3

Matenmanĝo ne estis pli bona – aŭ pli malbona – ol tiuj, kiujn mi faris por mi mem. Mi manĝis kvazaŭ aŭtomate, trinkis la malfortan kaktan teon, kaj maĉis obstine la kaĉon, rigardante al la aliaj tabloj. Estis ĉirkaŭ tridek malliberuloj, kiuj plenŝtopis siajn faŭkojn en la ĉambro, kaj mi rigardis jen tiun, jen ĉi tiun vizaĝon, kun kreskanta sento de malespero.

Unue, la plejmulto el ili aspektis same vake kaj stulte kiel mia kunĉelano. Nu, mi povus ja akcepti tion – ke la krimaj socioklasoj kompreneble enhavas la kontraŭsociemulojn kaj mensdifektulojn. – Tamen devas esti pli ol tio! – mi esperis.

Due, ili ĉiuj estis tute junaj. Estis neniu, kiu jam finis siajn dudekajn jarojn. Ĉu ne ekzistas maljunaj krimuloj? Aŭ ĉu krimemo estas misfunkcio de la juneco, rapide kuracata de la socie ĝustigantaj maŝinoj? Devas esti pli ol tio. Devas esti. Mi iom kuraĝiĝis pro tiu penso. Ĉiu el tiuj malliberuloj estas fuŝulo, tio evidentis, fuŝuloj kaj malkompetentuloj. Tio estis ja evidenta, post pripensado de la afero. Se ili bone majstrus sian profesion, ili ne estus ene! Ili utilis nek al la mondo nek al si mem.

Tamen ili utilis al mi. Se ili ne povus provizi min per la kontraŭleĝaj faktoj, kiujn mi bezonis, per ili mi certe povus ekkoni tiujn, kiuj povus fari tion. De ili mi povus trovi spurojn de la krimuloj, kiuj plu restis ekstere, la ankoraŭ nekaptitaj profesiuloj. Tion mi faru. Amikigi ilin kaj ĉerpi la informojn, kiuj necesas. Ne ĉio estis jam perdita.

Post nelonge mi eltrovis la plej bonajn el tiu aĉularo. Malgranda grupo kolektiĝis ĉirkaŭ junulo kun rompita nazo kaj cikatra vizaĝo. Eĉ la gardistoj ŝajne evitis lin. Li pavis multe, kaj la aliaj lasis vakan spacon ĉirkau li, kiam li marŝis tra la korto post la tagmanĝo.

– Kiu estas tiu? – mi demandis Vilĉjon, kiu sidis sur la benko apud mi vigle fosante en sia nazo. Li palpebrumis, ĝis li fine rekonis tiun, kiun mi celis, kaj movis la manojn senespere.

– Gardu vin kontraŭ li, evitu lin, li estas malbonŝanco. Urtiko estas murdisto, mi aŭdis tion, kaj mi ja kredas tion. Li estas ankaŭ ĉampiono pri kotlukto. Vi ne deziras koni lin.

Ja kurioze. Mi jam iomete konis kotlukton, sed mi ĉiam loĝis tro proksime de la urbo por vidi ĝin, dum ĝi okazis. Pro la polico, ĝi neniam okazis tiom proksime, ke mi povus ekscii pri ĝi. Kotlukto estas maleleganta – kaj kontraŭleĝa – sporto, kiun oni ĝuas en malproksimaj urbetoj. En vintro, dum la erinaproj restas en la erinaprejoj, kaj la rikoltaĵoj restas en la tenejoj, la libertempo pezas al la rikoltistoj. Tiam komenciĝas kotlukto. Fremdulo venas kaj defias la lokan ĉampionon, kutime iun tromuskolan plugiston. Oni aranĝas sekretan renkonton en iu fora tenejo, forsendas la virinojn, kaŝe alportas hejmfaritan viskion en plastaj boteloj, faras vetojn – kaj tiam nudpugna batalo komenciĝas. Ĝis la fino, kiam unu el la batalantoj ne povas sin levi de la tero. Ne sporto por naŭziĝemulo aŭ nedrinkemulo. Bona, kamarada, ebria, vira amuzo. Kaj Urtiko estis unu el tiu fortularo. Mi devis pli bone konatiĝi kun Urtiko.

Tion mi sufiĉe facile faris. Mi supozas, ke mi povus tiam simple iri al li kaj alparoli lin, sed miaj pensoj estis ankoraŭ torditaj pro tiuj malbonaj dissendoj, kiujn mi rigardis dum la plejparto de mia tiama vivo. Multaj el ili temis pri banditoj, kiuj ricevis en malliberejo siajn punojn laŭmerite; eble tiel mi elpensis la nunan aventuron. Tamen la ideo estis ankoraŭ solida. Mi povus pruvi tion parolante kun Urtiko.

Por fari tion, mi promenis fajfante ĉirkaŭ la korto, ĝis mi estis proksima al li kaj liaj sekvantoj. Unu el ili malridetis al mi, kaj mi kuris for. Nur por reveni, tuj post kiam li turnis sian dorson, por iri al la flanko de la ĉefkanajlo.

– Ĉu vi estas Urtiko? – mi flustris el la flanko de mia buŝo, kun la kapo turnita for de li. Verŝajne ankaŭ li estis rigardinta la samajn programojn, ĉar li same respondis.

– Jes. Kiu volas scii?

– Mi mem. Mi ĵus eniĝis ĉi tiun kaĝon. Mi havas mesaĝon por vi de ekstere.

– Do, diru.

– Ne ĉi tie, kie tiuj stultuloj povas aŭdi. Ni devas esti solaj.

Li rigardis al mi plej suspekteme sub sia superpenda frunto. Tamen mi sukcesis scivoligi lin. Li murmuris ion al sia sekvantaro, kaj promenis for. Ili restis, sed ili ĵetis murdajn rigardojn al mi, kiam mi promenis samdirekte. Li iris trans la korton ĝis benko – la du sidantoj forkuris de tie, dum li proksimiĝis. Mi sidis apud li, kaj li rigardis min kun malestimo.

– Diru, kion vi devas diri, knabo, kaj ĝi estu ja bona.

– Tio estas por vi, – mi diris, glitigante dudek-spesan moneron trans la benkon al li. – La mesaĝo estas de mi kaj de neniu alia. Mi bezonas iom da helpo kaj mi pretas pagi por ĝi. Jen antaŭpago. Restas ankoraŭ multe en ties fonto.

Li malestime suprenturnis la nazon – sed liaj dikaj fingroj kaptis la moneron kaj metis ĝin en sian poŝon.

– Mi ne estas bonfara organizo, knabo. La sola ulo, kiun mi helpas, estas mi mem. Do, malaperu…

– Aŭskultu min unue. Mi serĉas iun, kiu eliros el la malliberejo kun mi. Post unu semajno. Ĉu tio interesas vin?

Nun mi havis lian atenton. Li turnis sin al mi kaj rigardis min rekte en la vizaĝon, malvarme kaj certe.

– Ne plaĉas ŝercoj, – li diris, – kaj lia mano ekprenis mian brakon kaj tordis. Doloris. Mi povus facile rompi lian tenon, sed mi ne faris. Se ĉi tiu minacado gravas al li, li minacu do.

– Ne ŝerco. Post ok tagoj mi estos ekstere. Ankaŭ vi povas esti tie, se vi volas. Vi decidu mem.

Li kolere rigardis min iom pli – kaj ellasis la brakon. Mi frotis ĝin, dum mi atendis lian respondon. Mi povis vidi, kiel li pesis miajn vortojn, penante decidi.

– Ĉu vi scias, kial mi estas ene? – li fine demandis.

– Mi aŭdis onidirojn.

– Se oni diras, ke mi mortigis ulon, oni diras veron. Estis akcidento. Li havis molan kapon. Ĝi rompiĝis, kiam mi faligis lin. Oni intencis prezenti ĉion kiel bienan laborakcidenton, sed iu bubo vetperdis monamason al mi pro la lukto. Li devis pagi al mi je la sekvanta tago, sed li anstataŭe iris al la polico, ĉar tio multe malpli kostis. Nun oni prenos min al malsanulejo de la Ligo kaj rekonstruos mian kapon. La kapartisto ĉi tie diras, ke mi neniam plu deziros batali post tio. Ne plaĉos tio.

La grandaj pugnoj fermiĝis kaj malfermiĝis dum li parolis, kaj mi ekkomprenis, ke batalado estas por li lia tuta vivo, la ununura afero, kiun li povis fari bone. Ĝi estis io, pro kio aliaj admiris kaj laŭdis lin. Se oni forprenus tiun povon, nu, estus samefike forpreni lian vivon. Mi eksentis ŝprucon de kompato, sed ne permesis, ke tiu sento montriĝu.

– Ĉu vi povas eligi min? – La demando estis serioza.

– Mi povas.

– Do, mi estas tiu, kiun vi serĉis. Vi volas ion de mi, mi scias, neniu en la mondo faras ion por nenio. Knabo, mi faros tion, kion vi volas. Oni kaptos min finfine; ne estas kaŝejo por tiuj, kiujn oni vere serĉas. Tamen mi venĝos min. Mi pritraktos la bubon, kiu metis min ĉi tien. Mi finpritraktos lin. Unu plia batalo. Lin mortigi, kiel min li mortigis.

Mi tremis nereteneble je liaj vortoj, ĉar estis evidente, ke li intencis tion. Tio estis tute klara. – Mi eligos vin, – mi diris. Tamen al tio mi aldiris neparole promeson, ke mi certigos, ke li neniam proksimiĝos al la objekto de sia venĝemo. Mi ne intencis komenci mian kriman karieron kunkulpante murdon.

Urtiko komencis tuj protekti min. Li premis mian manon, fakte premegante ĝin per sia mortiga tenego, kaj kondukis min al siaj sekvantoj.

– Jen Jim, – li diris. – Kondutu bone al li. Kiu ĝenas lin, ĝenas min. – Sekvis amase nesinceraj ridetoj kaj promesoj pri amikeco – sed almenaŭ ili ne malhelpos min. Ŝirmis min tiuj potencaj pugnoj. Unu el tiuj restis sur mia ŝultro, dum ni promenis for. – Kiel vi faros la aferon? – li demandis.

– Mi diros al vi morgaŭ. Mi faras la finajn aranĝojn nun, – mi mensogis. – Ĝis tiam. – Mi ekpromenis en ekzamena rondiro, preskaŭ tiom avida kiom li forlasi tiun aĉejon. Pro malsama motivo; la lia estis venĝo, la mia deprimo. Ili estis fuŝuloj ĉi tie, ĉiuj fuŝuloj, kaj mi preferas senti min kapablulo. Mi volis esti sufiĉe fore de ili, kaj denove en la freŝa aero.

Mi pasigis la sekvantajn dudek kvar horojn trovante la plej bonan vojon el la malliberejo. Mi povis malfermi ĉiujn mekanikajn serurojn en la malliberejo, sufiĉe facile; mia dirko funkciis glate en nia ĉelpordo. La nura problemo estis la elektronika pordego, kiu kondukis al la ekstera korto. Kun sufiĉe da tempo kaj taŭga ilaro mi povus malfermi ankaŭ tion. Sed ne sub la okuloj de la gardistoj, kiuj staris en observejo super ĝi dudek kvar horojn tage. Ĝi estis la vojo evidenta, do la vojo evitenda. Necesis pli bona superrigardo de la malliberejo – do mi devis esplori.

Estis post noktomezo, kiam mi singarde ellitiĝis. Sen ŝuoj. Mi devis esti laŭeble silenta; tri paroj da ŝtrumpetoj devus sufiĉi. Laborante silente, mi ŝovis kromajn vestaĵojn sub la kovrilojn, por ke la lito aspektu okupata, se unu el la gardistoj trarigardus la pordokradon. Vilĉjo ronkegis, dum mi klaketigis la seruron kaj glitis en la koridoron ekstere. Li ne estis la sola, kiu ĝuis sian dormegadon, kaj la muroj resonis pro ronkado kaj spirblovado.

La noktaj lumoj briladis, kaj mi estis sola sur la platformo. Mi rigardis singarde super la rando, kaj vidis, ke la gardisto en la suba etaĝo ellaboris siajn vetojn je la ĉevaloj. Bonege; mi esperis, ke li elektas gajnonton. Silente kiel ombro, mi iris al la ŝtupoj kaj supren al la sekvanta etaĝo. Tiu estis deprime samaspekta kiel tiu sube; nenio krom ĉeloj. Same en la posta etaĝo, kaj en tiu super ĝi. Kiu estis la plej alta etaĝo, do mi ne povis iri pli supren. Mi pretis resekvi mian vojon, kiam kaptis mian atenton metalbrilo ĉe la fora muro. “Kiu nenion riskas, nenion gajnos”, kiel oni diras, kaj do mi muse kuregis preter la kradopordoj kaj la – espereble – dormantaj ĉelanoj al la fora muro. Nu, jen kion mi trovis! Feraj ŝtupetoj en la muro, kiuj malaperis supren en la mallumo. Mi ekprenis la unuan kaj malaperis mem. La plej lasta ŝtupeto estis tuj sub la plafono. Ĝi estis ankaŭ tuj sub klappordo, en la plafono supre. Metala, kun metala rando – kaj ŝlosita, kiel mi konstatis, kiam mi provis suprenŝovi ĝin. Devis esti seruro, sed ĝi ne estis videbla pro la mallumo. Kaj mi devis trovi ĝin. Kroĉinte brakon ĉirkaŭ ŝtupeto, mi komencis fingre palpi la surfacon de la pordo laŭ espereble regula maniero.

Estis nenio. Mi reprovis – per la alia mano, ĉar mia brako sentis sin kvazaŭ tirita el sia ingo – kun sama rezulto. Tamen devis esti seruro. Mi panikiĝis, kaj ne uzis mian cerbon. Devis esti ia seruro aŭ fiksilo. Ĝi ne estis sur la klappordo. Do – ĝi devis esti sur la pordorando. Mi malrapide etendis la manon, palpis laŭlonge ambaŭ flankojn de la pordorando. Kaj tuj trovis ĝin.

Kiel facilaj estas la respondoj, se oni nur faras la ĝustajn demandojn! Mi silente elprenis la dirkon el mia poŝo, kaj glitigis ĝin en la seruron. Sekundojn post tio ĝi klakete malfermiĝis. Sekundojn poste mi suprenŝovis la klappordon, grimpis tra ĝi, fermis ĝin – kaj ekflaris ŝate la freŝan noktan aeron.

Mi estis ekster la malliberejo! Mi staris sur la tegmento, ja, sed mi estis almenaŭ spirite libera. La steloj brilis supre kaj donis sufiĉan lumon por vidi trans la malluma supraĵo. Ĝi estis ebena kaj larĝa, ĉirkaŭita de ĝisgenua mureto, kaj punktita per tuboj kaj aperturoj. Io grandega parte kaŝis la ĉielon, kaj post kiam mi proksimiĝis al ĝi, mi aŭdis la gutadon de akvo. Akvujego, do; nu, kio videblis sube?

Ĉe la antaŭa flanko, mi rigardis suben en bone lumatan korton, gardatan kaj sekuran. Sed kio malantaŭe?

Multe pli interese, kredu min. Jen seninterrompa kvinetaĝa falo al malantaŭa korto, kiun malfortege lumigis ununura ampolo. Tie estis rubujoj, kaj bareloj, kaj peza pordego en la ekstera muro. Ŝlosita, sendube. Tamen ion ŝlositan oni povas malŝlosi. Almenaŭ mi povas. Jen la vojo eksteren.

Jes ja, restis la kvinetaĝa falo, sed oni povos ion aranĝi pri tio. Aŭ eble mi povos trovi alian vojon en la malantaŭan korton. Restis tempo por ellabori ĉiujn permutojn de eskapado, ankoraŭ ses tagoj. Miaj piedoj malvarmiĝis, kaj mi oscedis kaj tremis. Sufiĉis la laboro por unu nokto.

Zorge kaj silente, mi resekvis mian vojon. Senbrue refermis la klappordon super mi, certigis, ke ĝi estis ŝlosita, iris suben laŭ la ŝtupetaro kaj ŝtuparo al mia etaĝo…

Kaj aŭdis la voĉojn antaŭe. Laŭte kaj klare. La plej laŭta estis tiu de mia kara kunĉelano, Vilĉjo. Mi ekrigardis konsternege la malfermitan pordon de mia ĉelo, kaj la pezajn botojn de la gardistoj tie, kaj tuj retroiris kaj rekuris supren laŭ la ŝtuparo. Dum la vortoj de Vilĉjo sonis kiel damnosonorilo en miaj oreloj.

– Mi vekiĝis, kaj li estis for! Mi estis sola! Monstroj manĝis lin aŭ io! Tiam mi ekkriis. Savu min, mi petas! Kio prenis lin, tio iris rekte tra la ŝlosita pordo! Ĝi prenos min poste!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.