La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2

La juĝisto klinis sin antaŭen kaj malsuprenrigardis al mi, ne malafable.

– Nu, Jimĉjo, diru al mi, kion signifas tiu arlekenado.

La juĝisto Nikson posedis somerdomon ĉe la rivero, ne tre malproksime de nia farmbieno, kaj mi vizitis ĝin sufiĉe ofte kun lia plej juna filo, por ke la juĝisto konatiĝu kun mi.

– Mia nomo estas James diGriz, ulo. Ni ne iĝu tro familiaraj.

Tio tuj akrigis lian haŭtkoloron, kompreneble. Lia granda nazo elstaris kiel ruĝa skideklivo, kaj liaj naztruoj malfermiĝis.

– Vi respektu pli bone ĉi tiun tribunalon. Vi frontas al gravaj akuzoj, knabo, kaj povus helpi, se vi havus ĝentilan langon en via buŝo. Mi nomumas Arnold Fortikul, la publikan defendiston, kiel vian advokaton…

– Mi ne bezonas advokaton, kaj precipe ne avĉjon Tiklo, kiu drinkas jam de tiom longe, ke neniu vivanta homo iam vidis lin malebria.

Ridondo alvenis el la ĉeestantaro, furiozigante la juĝiston.

– Ordon en la ĉambro! – li muĝis, martelante tiel forte, ke la tenilo de lia juĝmaleo rompiĝis. Li forĵetis la pecon trans la ĉambron kaj fiksrigardis min. – Vi eluzas la paciencon de ĉi tiu tribunalo. La advokato Fortikul estis nomita …

– Ne de mi, li ne estis. Resendu lin al la Trinkejo Ĉe Lunulo. Mi konfesas kulpon kaj submetas min al la juĝo de ĉi tiu senindulga tribunalo.

Li enspiris singulte, kaj mi decidis mildigi la aferon, antaŭ ol li suferus apopleksion kaj kolapsus; tio devigus rekomenci la proceson, kaj pli da tempo perdiĝus.

– Mi petas pardonon, sinjoro juĝisto. – Mi klinis iomete mian kapon por kaŝi rideton neretenitan. – Tamen mi fifaris, kaj mi devos pagi la prezon.

– Nu, estas pli bone tiel, Jimĉjo. Vi estis ĉiam inteligenta junulo, kaj malplaĉas al mi vidi tiun inteligentecon forĵetiĝi. Vi iru do al la Junula Korektejo por ne malpli ol …

– Malfeliĉe, via moŝto, – mi interrompis, – ne eblas. Ho, se mi nur estus kriminta pasintsemajne aŭ pasintmonate! La leĝo estas klara je tiu punkto, kaj mi havas neniun elirvojon. Hodiaŭ estas mia naskiĝtago. Mia deksepa naskiĝtago.

Tio bone pensigis lin. La gardistoj rigardadis, dum li komputilumis informcele. La ĵurnalisto de la Klariono de Paradizeto samtempe klavumadis ĉe sia portebla terminalo. Jen bona rakonto, kiun li sendis. Ne daŭris longe, ĝis la juĝisto ricevis la respondojn. Li suspiris.

– Prave, ja. La arkivoj diras, ke vi estas dek sep jarojn aĝa hodiaŭ kaj tial estas plenrespondeca. Vi ne plu estas junulo kaj estas pritraktenda kiel plenkreskulo. Tio signifus certan restadon en malliberejo, se mi ne konsiderus la cirkonstancojn. Unua misfaro, evidenta juneco de la akuzito, lia agnosko, ke li misfaris. Ĉi tiu tribunalo rajtas fari esceptojn, provizore prokrasti la punon, kaj devigi la akuziton…

Lia verdikto estis tio, kion mi malplej deziris aŭdi. Tio ne funkciis laŭplane, tute ne. Mi agu. Mi agis. Mia kriego kovris la vortojn de la juĝisto. Plukriante, mi plonĝis antaŭen el la akuzitejo, ŝultroruliĝis akurate sur la planko, kaj estis trans la ĉambro, antaŭ ol la ŝokita ĉeestantaro eĉ povis pensi pri moviĝo.

– Vi ne skribu pli da kalumniaj mensogoj pri mi, vi fia skribaĉulo vi! – mi kriis. Dum mi viprapide forkaptis la terminalon el la manoj de la ĵurnalisto kaj ĵetfrakasis ĝin sur la plankon. Kaj distretis la sescent-spesan maŝinon al neniaĵo. Mi evitis lin, antaŭ ol li povis kapti min, kaj fuĝis al la pordo. La policisto tie kaptis min, kaj faldiĝis, kiam mi piedbatis lin en la stomakon.

Mi verŝajne povus eskapi tiam, sed eskapo ne estis parto de mia plano je tiu momento. Mi fuŝturnadis la pordomanilon, ĝis iu kaptis min, kaj mi baraktadis, ĝis ili subigis min.

Tiun fojon mi estis katenita, kiam mi staris en la akuzitejo; kaj ne plu sonis – Jimĉjo, mia knabo – el la juĝisto. Iu trovis novan maleon por li, kaj li svingis ĝin al mi, kvazaŭ li dezirus frakasi mian kapon per ĝi. Li gruntis kaj provis aspekti malafable.

– James Bolivar diGriz, – li solenis, – mi kondamnas vin al la maksimuma puno por la krimo, kiun vi faris. Deviga punlaborado en la urba malliberejo ĝis la alveno de ligŝipo, kiam vi estos plusendata al la plej proksima korektejo por krimulresanigo. – La maleo klakis. – Forkonduku lin.

Tio estis pli bona. Mi baraktis kontraŭ miaj katenoj kaj malbenis lin, por ke li ne faru lastmomentan kompatan geston. Li ne faris. Du fortaj policistoj kaptis min kaj tiris min el la tribunalĉambro kaj puŝis min, ne tre milde, en la malantaŭon de polickamioneto. Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj ŝlosiĝis, mi permesis al mi malstreĉiĝi kaj rideti pro la venko.

Jes, venko; tion mi ja volas diri. La celo de la tuta afero estis kaptiĝi kaj esti sendita al la malliberejo. Mi bezonis praktikan trejnadon.

En mia frenezo tamen estis metodo. Tre frue en mia vivo, verŝajne je la momento de mia “Farĉu-Vin”-sukceso, mi ekkonsideris kriman vivon. Pro multaj kialoj, inter kiuj estis, ke plaĉis al mi esti krimulo. La monaj rekompencoj estas bonaj; neniu alia profesio donas pli da mono por malpli da laboro. Kaj verdire, mi ŝatis la senton de supereco, kiam mi ridindigis la ceteron de la mondo. Iuj dirus, ke tio estas infaneca sento. Eble, sed ĝi ja estas plezura.

Proksimume je la sama tempo, mi frontis al grava problemo. Kiel prepari min por mia estonteco? Sendube, krimado estas pli ol nur ŝteli Farĉu-Vin-bombonojn. Kelkajn respondojn mi vidis klare. Monon mi deziris. La monon de aliaj homoj. Mono estas forŝlosita, do ju pli mi lernos pri seruroj, des pli mi povos preni tiun monon. La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis. Miaj notoj tiom altiĝis, ke miaj instruistoj ekkredis, ke ankoraŭ restis espero pri mi. Mi sukcesis tiel bone, ke, kiam mi elektis la lernadon de la serurista fako, ili akceptis kun entuziasmo. Ĝi estis trijara kurso, sed mi lernis ĉion lernindan dum tri monatoj. Mi petis permeson fari la finan ekzamenon. Oni rifuzis.

Tiel oni ne faras, ili diris al mi. Mi iru je la sama solena rapido kiel la aliaj, kaj post du jaroj kaj naŭ monatoj, mi ricevos mian diplomon, forlasos la lernejon, kaj eniros la vicojn de la salajrosklavoj.

Ne verŝajne. Mi provis ŝanĝi mian fakon, sed oni informis min, ke tio ne eblas. Mi jam havis la markon “seruristo” metafore stampitan sur mia frunto, kaj ĝi restu tie dum mia tuta vivo. Laŭ ili.

Mi komencis maldiligenti kaj restis for de la lernejo dum tutaj tagoj. Nenion ili povis fari pri tio, krom riproĉi, ĉar mi ĉeestis ĉiujn ekzamenojn kaj ĉiam ricevis la plej altajn notojn. Memkompreneble, ĉar mi plej bone uzis mian praktikan trejnadon. Mi zorge dissemis miajn agadojn, tiel ke la memkontentaj civitanoj ne povis diveni, ke oni trompis ilin. Vendmaŝino donis kelkajn arĝentajn spesojn iun tagon, kaso en parkejo alian tagon. Tiu praktika laboro ne nur perfektigis miajn talentojn, sed ĝi pagis mian edukadon. Ne mian lernejan edukadon, kompreneble – laŭleĝe mi devis resti tie, ĝis mi fariĝis 17jara – sed en mia libertempo.

Ĉar mi ne povis trovi gvidliniojn por prepari min al krima vivo, mi studis ĉiujn faklertaĵojn, kiuj iam povus utili. Mi malkovris la vorton falsado en la vortaro, kio instigis min al la lernado de fotografado kaj presado. Ĉar senarmila batalarto jam utilis al mi, mi daŭrigis miajn studojn, ĝis mi gajnis Nigran Zonon. Kaj mi ankaŭ ne preteratentis la teknikan flankon de mia elektita profesio. Antaŭ ol mi fariĝis 16-jara, mi jam konis ĉion, kion oni sciu pri komputiloj, kaj samtempe fariĝis lerta mikroelektronika teknikisto.

Ĉiuj tiuj aferoj estis sufiĉe kontentigaj en si mem, sed kien mi iru de tie? Mi vere ne sciis. Tiam mi decidis, ke mi donu al mi plenaĝiĝan donacon. Periodon en malliberejo.

Ĉu freneze? Kiel vulpo! Mi devis trovi krimulojn, kaj kie pli bone ol en malliberejo? Lerta cerbumado, oni agnosku. Iri al malliberejo estos kiel hejmirado, por renkonti miajn elektitajn kunulojn, finfine. Mi aŭskultos kaj lernos, kaj kiam mi estos sufiĉe lerninta, mia dirko, la ŝlosilhoko en la plandumo de mia ŝuo, kroĉe malŝlosos mian fuĝpordon. Kiel mi ridetis kaj klukis pro ĝojo.

Des pli stulte, ĉar la afero ne disvolviĝis tiel.

Mia hararo estis fortondita. Mi estis trabanita en antisepsa ŝprucado. Malliberejaj vestoj kaj botoj estis donitaj, tiel mallerte, ke mi havis abundan tempon por transmeti miajn dirkon kaj monkolekton. Oni faris fingropremaĵojn kaj retinofotojn, kaj kondukis min al mia ĉelo. Por konstati kun granda ĝojo, ke mi havis kunĉelanon. Mia edukado finfine povis komenciĝi. Jen la unua tago de la resto de mia krimvivo.

– Bonan posttagmezon, sinjoro, – mi diris. – Mia nomo estas Jim diGriz.

Li alrigardis min kaj minacis.

– Malaperu, knabo. – Li rekomencis purigi siajn piedfingrojn, agadon, kiun mia eniro estis interrompinta.

Tio estis mia unua leciono. La ĝentilaj parolinterŝanĝoj de la ekstera mondo ne validas malantaŭ tiuj muroj. La vivo estas akra, kaj tiaj estas la vortoj. Mi tordis miajn lipojn al rikano kaj reekparolis. Multe pli akre tiun fojon.

– Malaperu mem, piedfromaĝo. Mi 'stas Jim. Kiu vi 'stas?

Mi ne estis certa pri la ĵargono; mi estis lerninta ĝin el malnovaj televidaĵoj, sed mi ja havis la ĝustan voĉtonon, ĉar mi sukcesis kapti lian atenton tiufoje. Li suprenrigardis al mi malrapide, kaj glacia malamego brilis en liaj okuloj.

– Neniu, ja neniu alparolas Vilĉjon la Klingon tiel. Mi tranĉos vin, knabo, tranĉos vin aĉe. Mi ĉizos mian komencliteron sur vian vizaĝon. W de Vilĉjo.

– V, – mi diris. – Vilĉjo komenciĝas per V.

Tio malpacigis lin eĉ pli.

– Mi kapablas literumi, mi ne 'stas idioto! – Li estis brulanta pro kolerego, furioze serĉante sub sia matraco. Li eltiris segilklingon kun videble bone akrigita dorsa rando. Mortiga armileto. Li saltigis ĝin en sia mano, rikanis lastan fojon, kaj plonĝis al mi.

Kompreneble, tiel oni ne atakas Nigran Zonon. Mi flankenpaŝis, frapis lian manradikon, kiam li pasis preter mi, kaj piedbatis la malantaŭon de lia maleolo, tiel ke li kurplonĝis kap-al-mure.

Li restis senkonscia. Kiam li rekonsciiĝis, mi sidis sur mia lito kaj purigis miajn ungojn per lia tranĉilo.

– La nomo 'stas Jim, – mi rikanis malafable. – Nun provu: Jim. – Li rigardis min, lia vizaĝo tordiĝis, kaj li ekploris!

Mi konsterniĝis. Ĉu tio vere okazas?

– Ili ĉiam atakas min. Ankaŭ vi. Ridindigas min. Kaj vi prenis la klingon. Mi laboradis dum monato por tiu tranĉilo, devis pagi dek spesojn por la rompita klingo…

La penso pri tiuj malfacilaĵoj reekplorigis lin. Mi ekvidis tiam, ke li estis nur unu aŭ du jarojn pli aĝa ol mi, kaj multe pli malsekura. Do mia enkonduko en la kriman vivon konsistis el tio, ke mi regajigis lin, alportante malsekan tukon por viŝi lian vizaĝon, redonante al li la tranĉilon, kaj eĉ donante al li oran kvinspeson por ĉesigi lian ploradon. Mi ekpensis, ke krimvivo ne estas tia, kia mi estis imaginta ĝin.

Estis sufiĉe facile ricevi lian vivrakonton; fakte estis malfacile ĉesigi lin, kiam li komencis elverŝi. Li estis plena je memkompato kaj alte taksis la okazon malkovri ĉion al aŭskultanto.

Sufiĉe aĉe, mi opiniis, sed plu silentis, dum liaj tedaj memoraĵoj inundis min. Mallerta en la lernejo, priridata de la aliaj, la malplej altaj notoj. Malforta kaj atakata de la tiranetoj, gajnante rangon nur tiam, kiam li malkovris, hazarde, kun rompita botelo, ke ankaŭ li povis fariĝi tirano per armilo. Post tio, plialtigo de rango, kvankam ne de respekto, per minaco de perforto kaj pli da tiranado. Ĉio ĉi plifortigita per demonstrado de dissekcado de vivantaj birdoj kaj aliaj malgrandaj kaj nedanĝeraj bestetoj. Poste lia rapida falo, post kiam li tranĉvundis knabon, kaj oni kaptis lin. Sendita al la Junulara Korektejo, liberigita, pliaj problemoj, kaj reen al la Junulara Korektejo. Ĝis ĉi tie, kie li staris ĉe la zenito de sia kariero kiel tranĉilhava bubaĉo, sendita enen pro trudpeto de mono per minaco de perforto. De infano, kompreneble. Li estis tro malsekura por provi minaci plenkreskulon.

Kompreneble li ne diris ĉion ĉi, ne la unuan fojon, sed ĝi evidentiĝis post liaj senfinaj plendoj. Mi ignoris lin kaj enfokusigis miajn internajn pensojn. Malbonŝanco tio estis, tute simple. Oni verŝajne metis min kun li por protekti min de la veraj harditaj krimuloj, kiuj plenigis la malliberejon.

La lumo malŝaltiĝis je tiu momento, kaj mi kuŝiĝis sur la lito. Morgaŭ estos mia tago. Mi renkontos la aliajn enulojn, ekzamenos ilin, eltrovos la verajn krimulojn inter ili. Mi amikiĝos kun ili kaj komencos mian superan krimkurson. Tion mi certe faros.

Mi ekdormis ĝoja, malgraŭ la mola ondo de ĝemado el la najbara lito. Nur malbonŝanco, esti ŝovita kun li. Vilĉjo estis escepto. Mia kunĉelano estis fuŝulo, do. Ĉio estos malsama en la mateno.

Mi esperis. Eta dubturmento tenis min maldorma dum momento, sed mi finfine ignoris ĝin. Morgaŭ estos bone, jes ja. Bone. Sendube bone…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.