La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 24

Finparolinte, ĉifalo Demonte tuj eliris, kaj la pordo batfermiĝis post li. Estis vokoj kaj koleraj krioj de ĉie – sed unu homo blekis pli laŭte ol ĉiuj aliaj. Estis la cikatrulo. Li grimpis sur tablon kaj kriegante mallaŭtigis ĉiujn.

– Ĉiuj tie ĉi konas min, konas Maljunan Tosüker. Mi jam fortranĉis kapojn, kiam plej multaj el vi ankoraŭ ne scipovis uzi pispoton. Mi do parolos, kaj vi aŭskultos, kaj poste ankaŭ vi havos la okazon paroli. Ĉu tio malplaĉas al iu?

Li pugnigis unu manegon kaj etendis ĝin, poste turnis sin cirkle kun sovaĝa mieno. Estis kelkaj koleraj murmuroj, sed neniu sufiĉe laŭta por indiki malkonsenton.

– Bone. Aŭskultu do. Mi konas tiujn nigravestajn aĉulojn delonge, kaj mi ne fidas ilin. Ili pensas nur pri si mem. Se ili volas, ke ni batalu por ili, tio montras nur, ke estas grandaj problemoj, kaj ili preferas, ke ni mortu anstataŭ ili. Mi ne ŝatas tion.

– Nek mi ŝatas tion, – vokis alia viro. – Sed kian elekton ni havas?

– Nenian, – Tosüker konsentis kolere. – Kaj tion mi volis diri nun. Mi opinias, ke ni estas en dilemo. – Li eltiris sian glavon kaj skuis ĝin al ili. – Ĉiuj armiloj, kiujn ni havas, krom la novaj pafiloj, venas de la Nigraj Monaĥoj. Sen ilia provizo ni havus nenion per kio batali, kaj sen batalilo estus nenio farenda por ni, kaj ni devus malsatmorti aŭ reiri al la kampoj. Kaj tio ne taŭgas por mi. Kaj ĝi ne taŭgu ankaŭ por vi. Ĉar ni ĉiuj batalas kune – aŭ neniu batalas. Kaj se ni batalas, kaj iu el vi provas forŝteli sin antaŭ la komenco, tiu trovos mian glavon pikita tra sia hepato.

Li skuis la brilan glavon antaŭ ili, kiuj rigardis silente.

– Trafa argumento, – flustris La Kuriero. – Neriproĉebla logiko. Domaĝe, ke li malŝparas ĝin por tiu malnobla afero. Vi kaj viaj kunuloj povas nur konsenti.

La Kuriero pravis. Estis pli da vokoj kaj kvereloj, sed fine ili devis akcepti la planojn. Ili batalos ĉe la flanko de la Nigraj Monaĥoj. Neniu el ili, inkluzive de mi, estis feliĉa pri la ideo. Laŭ mi ili povus daŭrigi la kverelojn ĝis noktomezo, sed mi estis laca, kaj kelkaj horoj da dormo povus utili al mi. La Kuriero foriris por akiri informojn, kaj mi envolvis min sur la liteto kaj komencis maltrankvilan dormon.

La kriataj ordonoj vekis min, kaj mi sentis min pli laca, ol kiam mi ekdormis. Neniu ŝajnis feliĉa pri la noktomeza marŝado, aŭ pri niaj kunbatalontoj, kaj estis malgajaj vizaĝoj kaj multaj sakraĵoj. Eĉ kelkaj, kiujn mi ne estis aŭdinta antaŭe, vere bonaj, kiujn mi notis por estonta uzo. Mi iris al la primitiva necesejo kaj ĵetis malvarman akvon al mia vizaĝo, kio ŝajnis helpi. Kiam mi revenis, La Kuriero sidis sur la liteto. Li ekstaris kaj etendis sian grandan manon.

– Vi devas zorgi pri vi mem, Jim. Ĉi tio estas kruda kaj mortiga mondo, kaj ĉiuj manoj estas kontraŭ vi.

– Tiel mi preferas vivi – do ne maltrankviliĝu.

– Tamen mi estas maltrankvila. – Li ege suspiris. – Mi ja malestimas superstiĉon, astrologojn, maninterpretistojn kaj simile; vi do povas kompreni, kial mi sentas abomenon kontraŭ mi mem pro la deprimo, kiu posedas min. Sed mi vidas nur mallumon kaj abismon en la estonteco. Ni estas kunuloj dum tiom mallonga tempo, ke mi ne volas, ke ĝi jam finiĝu. Tamen, mi bedaŭras, mi antaŭsentas danĝeron kaj malesperon.

– Pro kompreneblaj kialoj! – mi kriis, provante paroli entuziasme. – Oni fortiris vin el la sekureco de via kvazaŭemeriteco, arestis vin, liberigis, fuĝigis, kaŝis, dietigis vin, denove fuĝigis, akceptis vian ŝmirmonon kaj trompis, batis, sklavigis kaj vundis vin – kaj vi miras, ke vi estas deprimita!?

Tio aperigis malfortan rideton sur liaj lipoj, kaj li denove premis mian manon.

– Vi pravas, Jim, kompreneble. Veneno en la sango, deprimo en la cerbo. Atentu pri via dorso kaj revenu sekure. Ĝis tiam mi eltrovos, kiel senigi la ĉifalon je kelkaj groŝoj.

Oni povis vidi lian aĝon – la unuan fojon de post nia unua renkontiĝo. Forirante mi vidis, kiel li malforte ekkuŝis sur la liton. Li devos senti sin pli bone ĉe mia reveno. Drenel alportos manĝaĵojn kaj zorgos pri li. Mi devis koncentriĝi pri pluvivado kaj reveno.

Estis teda kaj laciga marŝado. La tago estis varma, kaj same la nokto. Ni iris piedŝove, kovritaj de ŝvitgutoj, kaj batis al la insektoj, kiuj rapidis el la mallumo por ataki nin. La malbona vojo stumbligis min, kaj polvo eniris mian nazon. Ni marŝis plu kaj plu, sekvante la klakantan kaj siblantan veturilon, kiu gvidis nian koŝmaran paradon. Unu el la vaporveturiloj tiris la militvagonon de ĉifalo Demonte, en kiu li veturis relative komforte. Liaj trupestroj akompanis lin ene, sendube alkoholumante kaj ĝenerale ĝuante. Ni marŝis plu, kaj la malbenoj el niaj vicoj konstante malplifortiĝis.

Kiam ni fine atingis la ŝirman arbaron Pineta, ni estis lacaj kaj ribelemaj. Mi faris kiel la aliaj kaj lasis min fali sur la sternaĵon el dolĉe odorantaj pingloj sub la arboj, ĝemante kun aprobo. Kaj kun admiro por la pli fortikaj militistoj, ĉefe Maljuna Tosüker, kiuj insistis pri siaj porcioj de acida vino antaŭ ol enlitiĝi. Mi fermis la okulojn, ĝemis denove, kaj ekdormis.

Ni restis tie la tutan tagon, feliĉaj pro la ripozo. Ĉirkaŭ tagmezo oni avare disdonis manĝporciojn el la vagono. Varman, malfreŝan akvon por akvumi la ŝtonecajn pecojn de io, kio povis esti pano. Post tio mi sukcesis dormi iom pli, ĝis ni denove enviciĝis ĉe la krepusko, kaj la nokta marŝado pludaŭris.

Post kelkaj horoj ni atingis vojkruciĝon kaj turnis nin dekstren. Tio kaŭzis murmuron en la vicoj, unue de tiuj, kiuj bone konis la regionon.

– Kion ili diras? – mi demandis al la viro, kiu marŝis apud mi, ĝis nun silente.

– Ĉifalo Dinobel. Lin ni celas. Ne povus esti iu alia. Ne estas alia kastelo en tiu direkto je distanco de unu aŭ du tagoj.

– Ĉu vi scias ion pri li?

Li gruntis kaj silentiĝis, sed viro malantaŭ li ekparolis:

– Mi servis sub li antaŭ longe. Jam tiam li estis maljunulo. Ĉifalo kiel ĉiuj aliaj.

Poste mi lacege metadis unu piedon antaŭ la alian. Devis ekzisti pli bonaj manieroj por vivteni sin. Tio certe estos mia unua kaj lasta militiro. Ĉe nia reveno, mi kaj La Kuriero prirabos la trezorejon kaj fuĝos kun tiom da groŝoj, kiom ni povos porti. Belega penso. Mi preskaŭ koliziis kun la viro antaŭ mi kaj haltis apenaŭ ĝustatempe. Ni staris tie, kie la vojo estis proksima al la arbaro. Antaŭ la mallumo de la arboj estis eĉ pli mallumaj ombroj. Mi penis vidi, kio ili estis, kiam unu el la oficiroj venis malantaŭen.

– Mi bezonas kelkajn volontulojn, – li flustris. – Vi, vi, vi, vi.

Li tuŝis mian brakon, kaj mi estis unu el la volontuloj. Ni estis ĉirkaŭ dudek, kiujn oni tiris el la vicoj kaj irigis antaŭen al la arbaro. La nebulo estis malaperinta, kaj la lumo de la steloj sufiĉis por vidi, ke la nigraj aĵoj estis iuspecaj radhavaj maŝinoj. Mi povis aŭdi la siblon de fuĝanta vaporo. Malhela figuro paŝis antaŭen kaj haltigis nin.

– Aŭskultu, mi diros al vi kion fari, – li diris.

Dum li parolis, metala pordo malfermiĝis en la maŝino plej proksima al ni. Lumo trembrilis, kiam oni ŝovis lignon en la fajrejon. En la trema lumo mi povis klare vidi la parolinton. Li portis nigran robon; kapuĉo kovris lian kapon kaj kaŝis lian vizaĝon. Li montris al la maŝino.

– Vi devas puŝi tion tra la arbaro – en kompleta silento. Mi ŝovos mian tranĉilon inter la ripojn de iu ajn, kiu faros bruon. Oni pretigis vojon dum la tago, kaj ĝi estas facile sekvebla. Prenu la kablojn kaj agu kiel dirite!

Aliaj malhelrobaj figuroj donis al ni la kablojn kaj puŝis nin en vicojn. Ĉe la flustrita signalo ni ektiris.

La aĵo ruliĝis sufiĉe facile, kaj ni tiris je konstanta rapido. Estis pliaj flustrataj ordonoj por gvidi nin. Kaj ni haltis, kiam ni atingis la randon de la arbaro. Tiam ni lasis la kablojn fali kaj tiris kaj puŝis la aĵon ŝvitante, ĝis la gvidistoj estis kontentaj. Estis multe da flustra interkonsultado pri direkto kaj atingokapablo, kaj mi miris pri kio okazas. Oni estis forgesinta nin dum momento, do mi iris kiel eble plej mallaŭte preter la maŝino kaj rigardis tra la arbustaĵo al la transa sceno.

Tre interese. Dekliva grenkampo etendiĝis ĝis fortikaĵo, kies malhelaj turoj estis klare videblaj en la stellumo. Estis spegulata brilo ĉirkaŭ ĝia subo, kie la akvo en la fosaĵo protektis ĝin kontraŭ atakoj.

Mi restis tie, ĝis la krepusko grizigis la ĉielon, poste reiris por observi la objekton de nia laboro. En la kreskanta lumo ĝia formo iĝis pli klara, sed mi tamen ankoraŭ ne havis eĉ etan ideon, kio ĝi estas. Fajro kaj vaporo – mi nun povis klare vidi blankan vaporstrion. Kaj ia longa trabo ĉe la supro. Unu el la nigraj figuroj nun funkciigis la regilojn. La vaporo siblis pli laŭte, kiam la longa brako malleviĝis, ĝis la fino atingis la teron. Mi rigardis la grandan metalan ujon tie – kaj oni rekompencis mian scivolemon elektante min por helpi movi grandegan ŝtonon en ĝin. Du el ni rulis ĝin el proksima stako, sed ni devis peni kvarope por levi ĝin en la ujon. Pli da enigmoj. Mi reiris al la aliaj, kiam ĉifalo Demonte aperis kun la granda robulo ĉe sia flanko.

– Ĉu ĝi funkcios, Frato Furaval? – Demonte demandis. – Mi ne scias ion ajn pri tiaj iloj.

– Sed mi ja scias, ĉifalo, vi vidos. Kiam la levponto estos mallevita, mia maŝino detruos ĝin, frakasos ĝin.

– Ĝi faru ĝuste tion! Tiuj muroj estas altaj – kaj tiaj estos niaj perdoj, se ni devos ataki la fortikaĵon sen povi eniri tra la pordo.

Frato Furaval turnis sian dorson al li kaj donis rapidajn ordonojn al la stiristoj de la maŝino. Oni enŝovis pli da ligno, kaj la siblado plilaŭtiĝis. Estis tute taghele nun. La kampo antaŭ ni estis senhoma, la sceno paca. Sed malantaŭ ni en la arbaro kaŝis sin la malgranda armeo kaj la militmaŝinoj. Estis evidente, ke la batalo komenciĝos, kiam la levponto estos mallevita kaj detruita.

Oni ordonis al ni ekkuŝi, por kaŝi nin en la kreskanta taglumo. Jam estis tago – la suno estis super la horizonto – sed ankoraŭ nenio okazis. Mi kaŭris apud la maŝino, proksime al la kapuĉita stiristo.

– Ĝi ne malleviĝas! – Frato Furaval subite kriis. – Ĝi ĉiam estas mallevita je ĉi tiu horo. Io ne estas en ordo.

– Ĉu ili scias, ke ni estas ĉi tie? – diris ĉifalo Demonte.

– Jes! – sonegis nekredeble laŭta voĉo el la arboj super ni. – Ni scias, ke vi estas ĉi tie. Via atako malsukcesos, kaj vi ĉiuj pereos! Preparu vin al certa morto!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.