La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12

Mi veturis malrapide sed konstante dum la cetero de la mateno kaj ĝis la posttagmezo. Evitante ĉiujn ĉefvojojn, restante sur la duarangaj stratoj. Kvankam mia vojo, pro neceso, devis ŝanĝadi direkton, mi tamen konstante moviĝis suden. Klopodante meti maksimumon da veraj sentoj kaj emocio en “pi R je la dua potenco”. Ĉu bone konata? Devas esti, ĉar ĝi estas verŝajne la sola geometria teoremo, kiun mi memoras. La areo de cirklo estas la kvadratigita radio oble pi. Tial ĉiu turniĝo de la radoj de la kamioneto aldonis ĉiam pligrandiĝantan areon traserĉendan por trovi la fuĝantan kaptiton.

Kvar horoj tiaj sufiĉu por meti nin sufiĉe antaŭen de la polico. Priatentinde estis ankaŭ, ke La Kuriero estis enŝlosita en la malantaŭo de la kamioneto dum la tuta tempo, kaj ke li sciis nenion pri miaj planoj por la estonteco. Klarigoj necesis – kaj manĝaĵo. Mi jam ekmalsatis kaj, laŭ sia tajlomezuro, ankaŭ li sendube sentis sin same. Pro tio mi veturis al la plej proksima antaŭurba butikhalo, observis la rapidrestoraciojn preterpasante ilin, kaj parkis ĉe la fino de la parkejo.

Mi veturis malantaŭen proksimen al nuda muro. La Kuriero palpebrumis afable, kiam mi malfermis la malantaŭan pordon al lumo kaj freŝa aero.

– Tagmanĝo! – mi diris. – Ĉu vi deziras… – Mi eksilentis, ĉar li levis sian manon en silentiga gesto.

– Jim, permesu al mi diri ion unue. Dankon. El la fundo de mia koro, mi dankas vin pro tio, kion vi ĵus faris. Mi ŝuldas mian vivon al vi, nenion malpli. Dankon.

Mi staris, rigardante suben – mi ĵuras, ke mi ruĝiĝis kiel knabino! – kaj turnante mian piedpinton ree kaj ree sur la tero. Mi tusis kaj retrovis mian voĉon.

– Mi faris tion, kio estis farenda. Sed – ĉu ni parolu pri tio poste? – Li konsciis pri mia embaraso kaj kapjesis, reĝeca figuro malgraŭ la absurda vestaĵo, kiun li ankoraŭ surhavis. Mi montris al la skatolo, sur kiu li sidis. – Tie estas vestoj. Dum vi ŝanĝas viajn vestojn, mi iros por aĉeti manĝaĵojn. Ĉu vi akceptus manĝaĉon el Ĉe MakPorko?

– Akceptus? Post la abomena ŝlimo en la malliberejo, iu el iliaj Rostitaj Erinapraj Sandviĉoj estus kvazaŭ paradizo. Kun granda porcio de sukerfrititaj ŝinkignamoj, mi petas.

– Venas tuj!

Kun sento de malpeziĝo mi fermis la pordon de la kamioneto kaj ektrotis al la invitaj platenaj arkoj. La entuziasmo de La Kuriero por rapidmanĝaĉo estis plej kuraĝiga en maniero, kiun li ankoraŭ ne povis suspekti.

Laŭta maĉado kaj susurado sonoris el la tabloj ĉirkaŭ mi, dum mi iris al la servogiĉeto. Mi rapide mendis de la plastakapa robotvendisto, puŝis biletojn en la funelon, kaj ekkaptis la sakon de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiam ĝi elglitis tra la pordeto.

Ni sidis sur la skatoloj en la malantaŭo de la kamioneto kaj manĝis kaj trinkis entuziasme. Mi lasis la malantaŭan pordon iomete malfermita, kio donis al ni sufiĉe da lumo.

Dum mia foresto La Kuriero estis formetinta sian robon kaj nun surhavis pli virecan veston – de la plej granda mezuro, kiun mi sukcesis trovi. Li lupe englutis duonon de sia sandviĉo, manĝetis kelkajn ŝinkignamojn por firmigi ĝin, kaj ridetis al mi.

– Via eskapoplano estis pura geniaĵo, mia knabo. Mi rimarkis la ŝanĝon sur la planko, tuj kiam mi eksidis en la seĝon en la juĝejo, kaj longe pripensis ĝian signifon. Mi esperis, ke ĝi estas tio, kion mi opiniis, ke ĝi povas esti, kaj mi povas diri sincere, ke, kiam la planko malfermiĝis sub miaj piedoj, tio plezurigis min pli ol io ajn, iam ajn. Vidi la vizaĝon de tiu malestiminda juĝisto malaperi, estas memoro, kiun mi ĉiam alte taksos.

Ridetante larĝe, li finis la reston de la sandviĉo kaj delikate viŝis siajn lipojn antaŭ ol reekparoli:

– Mi ne deziras pli konsterni vin per plua laŭdego, do mi eble demandu, kiajn planojn vi faris por protekti min kontraŭ la manoj de la leĝo? Ĉar, konante vin, kiel mi nun konas vin, mi ne dubas, ke vi antaŭplanis detalege.

Laŭdo fare de La Kuriero estis vera laŭdo, kaj mi varmigis min en ĝia varmo dum kelkaj momentoj, dum mi eltiris peceton de porka kartilago el inter miaj dentoj.

– Tion mi ja faris; dankon. La pankamiono estas nia transportilo nevidebla, ĉar ĝi kaj ĝiaj kolegoj traveturas ĉiutage la vojegojn kaj vojetojn de la lando. – Ial, mi pli kaj pli sonis kiel La Kuriero, kiam mi parolis. – Ni pluveturos en ĝi, ĝis noktiĝo, malrapide alproksimiĝante nian celon dumtempe.

– Kaj pasantaj policaj patroloj kompreneble ne ĝenos nin, ĉar la identigaj numeroj sur ĉi tiu veturilo ne estas tiuj, kiuj troviĝis sur ĝi, kiam ĝi alvenis en niajn manojn.

– Ĝuste. La ŝtelo jam estas raportita al la loka polico. Tamen la serĉado ne disvastiĝos, ĉar la veturilo estos retrovita en la mateno ne malproksime de ĝia predikurba remizo. La novaj numeroj, solveblaj en farbosolvilo, estos for; la distancmezurilo estos returnita por montri nur mallongan plezurveturadon de la ŝtelintoj. Se kamioneto kiel ĉi tiu estus vidita kaj rimarkita en la fora urbo Paradizeto, nenio povus rilatigi tiun kamioneton al ĉi tiu. Tiu spuro estos malvarma, kiel ĉiuj aliaj.

– Bonege. Mi neniel povus fari pli bone. Ĉar plua veturado estos danĝera – la polico baldaŭ havos reton super la tuta lando – mi supozas, ke Predikurbo estas nia celo?

– Jes ja. Mia oficejo estas tie. Kaj via sekurejo. Kiam mi pridemandis viajn manĝogustojn, tio estis en mia menso. Vi loĝos en aŭtomata Ĉe MakPorko ĝis la ardo de la ĉasado ekvelkos.

Liaj brovoj altiĝis al lia frunto, kaj mi vidis lin ekrigardi iom timeme la forĵetitajn pakpaperojn, sed li ĝentile ne laŭtigis siajn dubojn. Mi rapidis trankviligi lin.

– Mi mem faris tion, do ne maltrankviliĝu. Iom malkomfortas…

– Tamen neniel, kiel en la Federacia Malliberejo! Mi pardonpetas pro mia nedeca penso. Mi ne ofendiĝis.

– Nek mi. La afero okazis iun vesperon, kiam la polico estis iom tro proksima al mi por mia bonfarto. Mi dirkis la seruron de la riparista pordo de la loka Ĉe MakPorko, la sama, kiun vi baldaŭ vizitos, kaj miaj postĉasantoj perdis mian spuron. Dum mi atendis sekuran tempon, mi trarigardis la lokon. Mirinde! Grandrapide ĉirkaŭ mi funkciadis la solvo de la sola problemo, kiu turmentas ĉiujn rapidrestoraciajn ĉenojn: la kosto de la mallertaj kaj – eĉ malbonege – pagataj dungitoj. Homoj estas kaj inteligentaj kaj avidaj. Ili emas fariĝi lertaj, kaj poste postuli pli da mono por sia laboro. La solvo estas forigi la homojn entute.

– Admirinda solvo. Se vi jam satmanĝis de viaj krespobuloj, mi volonte manĝetos unu aŭ du, dum mi aŭskultas vian fascinan raportaĵon.

Mi transdonis la grasan sakon al li kaj daŭrigis.

– Ĉio estas mekanika. Tuj kiam la aĉetanto eldiras sian mendon, la petita manĝaĵo elpuŝiĝas el la frostigitaj provizoj en alttensian radarfornon, kie ĝi fulme varmiĝas al vapore franda temperaturo. Tiuj fornoj estas tiom fortaj, ke ili kapablas eksplodigi tutan frostigitan erinapron al vaporo kaj graseroj en dek du mikrosekundoj.

– Mirinde!

– Trinkaĵoj eliras je la sama rapideco. Tuj kiam la aĉetanto finparolas, la tuta mendo jam atendas. Malantaŭ ŝtalpordo, kompreneble, ĝis oni pagas. La maŝinaro estas tute aŭtomata kaj fidinda, kaj malofte tuŝata de homaj manoj. Ĝi estas kontrolata ĉiusemajne, kaj ankaŭ la frostigita provizaro estas replenigita ĉiusemajne. Tamen ne la saman tagon, tiel ke la veturiloj ne ĝenu unu la alian.

– Kristalklare! – li laŭtis. – Oni enhejmiĝas, por tiel diri, en la maŝinĉambro. Kiam la frostigita provizaro repleniĝas, tio okazas deekstere, kaj la vivoĉambro ne estas vizitata. Je la tago, kiam la maŝinaro inspektiĝas, la enloĝanto komforte restas en la frostujo, ĝis la teknikistoj foriras. Mi supozas, ke troviĝas kunliga pordo, facile trovebla. Aĥ, jes, la frostujo – tio klarigas la grandan varman vestaĵon, kiun mi trovis en mia kostumujo. Tamen, se okazus paneo de la maŝinaro…?

– La alarmo sonoras en la centra riparejo, kaj riparisto estas sendata. Mi aranĝis, ke ĝi sonoru ankaŭ en la ĉambro por doni sufiĉe da tempo por translokiĝi. Mi enkalkulis ankaŭ neatenditajn vizitojn de la teknika stabo. Alarmo sonoras, se ŝlosilo eniras la eksteran seruron, kiu tuj paneas dum precize sesdek sekundoj. Ĉu demandoj?

Li ridis, kaj etendis la brakon kaj frapetis mian ŝultron.

– Kiaj estu demandoj? Vi pripensis ĉion. Ĉu mi tamen rajtas demandi pri legaĵoj, kaj – kiel mi diru delikate? – la sanitaraj instalaĵoj?

– Porteblaj vidilo kaj biblioteko kun viaj litaĵoj. Ĉiuj necesaĵoj jam instalitaj por la vizitantaj teknikistoj.

– Mi ne povus peti pli.

– Sed… mi povus. – Mi mallevis la rigardon – kaj relevis ĝin kaj fortigis min por ekparoli. – Vi iam diris, ke vi ne serĉas akoliton. Ĉu mi kuraĝu demandi, ĉu vi ankoraŭ opinias tiel? Aŭ ĉu vi akceptus pasigi la horojn per kelkaj lecionoj pri la krimarto? Nur por pasigi la tempon, ni diru.

Nun venis lia vico mallevi la okulojn. Li suspiris, kaj parolis.

– Mi havis bonajn kialojn por malakcepti vian peton. Bonaj je sia tempo, aŭ mi opiniis ilin tiaj. Mi ŝanĝis mian opinion. Por danki vin pro mia savado mi akceptus vin en mian lernejon pri Alternativaj Vivmanieroj por almenaŭ dek jaroj. Sed mi opinias, ke ne plaĉus nura dankemo. Ĝi ne taŭgus, krom se mi tute mislegis vian karakteron. Mi ne kredas, ke vi savis min nur por gajni mian dankon. Tial mi diras al vi, tute vere, ke mi antaŭĝojas transdoni al vi la kelkajn konojn, kiujn mi akiris tra la jaroj. Kaj mi antaŭĝojas ankaŭ pri nia daŭra amikeco.

Mi emociiĝis. Ni ekstaris samtempe kaj interpremis la manojn, ridante. Lia premo estis kiel ŝtalo, sed tute ne gravis. Estis mi, kiu forturniĝis unue, kaj rigardis mian horloĝon.

– Ni jam restadis ĉi tie tro longe, kaj ni ne atentigu pri ni. Mi nun veturu plu – kaj la venonta halto estos la fina, ĉar ni jam estos alvenintaj. Bonvolu eliri rapide, eniri la riparistan pordon tuj, kaj fermi ĝin post vi. Mi revenos, tuj post kiam mi prizorgos la kamioneton; do la unua persono, kiu malfermos la pordon, estos mi.

– Je viaj ordonoj, Jim. Nur diru – kaj mi obeos.

Estis teda veturado, sed necesa. Tamen tedata mi ne estis, ĉar mi estis plena je planoj kaj pensoj pri la estonteco. Mi veturis tra strato post strato, haltante nur unufoje por ŝanĝi la akumulatorojn ĉe aŭtomata servostacio. Kaj denove antaŭen, kondamnite veturi eterne laŭ la stratetoj de Paradizeto, rigardante la sunon rampi malsupren al la horizonto. Finfine mi veturis en la livervojon de la predikurba butikhalo, nun sentrafika ĝis la mateno.

Neniu videbla. La Kuriero preterpasis min kun ventoblovo, kaj la pordo fermiĝis. La afero iris ankoraŭ bone, kaj mi hasteme deziris fini, sed mi bone sciis, ke mi ne tro rapidu nun. Neniu vidis min, kiam mi portis la skatolojn kaj la ilaron en la domon kaj lasis ilin en mia oficejo. Estis risko, sed mi devis fari tiel. La probableco, ke oni rimarkus kaj memorus la kamioneton, estis eta. Antaŭ ol mi forveturis, mi ŝprucigis sur la internon de la kamioneto la solvilon “Senspurigil”, kiu detruas fingropremaĵojn, kaj kiun devus kutime uzi ĉiuj krimuloj, eĉ pankamionoŝtelistoj.

Jen ĉio. Mi ne povis fari pli. Mi parkis la kamioneton ĉe la fino de trankvila antaŭurba strato, kaj piede reiris al la urbo. Estis varma nokto, kaj mi ĝuis la promenadon. Kiam mi preteriris la lageton en Predikurba Parko, mi aŭdis akvobirdon ekvoki dormeme. Mi sidiĝis sur la benkon kaj alrigardis la surfacon de la lageto. Kaj pripensadis la estontecon kaj mian sorton.

Ĉu mi vere sukcesis liberiĝi de mia antaŭa vivo? Ĉu mi sukcesos en la krimvivo, al kiu mi tiel sopiris? La Kuriero promesis helpi min – kaj li estis la sola homo sur la planedo, kiu povus.

Mi fajfis paŝante al la butikhalo. Esperante brilan kaj ekscitan estontecon. Tiel enmiksite inter miaj pensoj, ke mi preteratentis la maloftajn teraŭtojn, kiuj pasis, apenaŭ konscie, ke unu haltis malantaŭ mi.

– He vi, knabo, minuton!

Senpripense mi turniĝis, tiom malatente, ke mi ne rimarkis, ĝis estis tro malfrue, ke mi staris sub stratolampo. La policisto sidis en la aŭto, rigardante min. Mi neniam scios, kial li haltis, pri kio li deziris alparoli min, ĉar tiu penso tuj forflugis el lia menso. Tie mi povis vidi rekonon, en liaj grandiĝantaj okuloj.

Pro mia zorgo pri La Kuriero, mi tute forgesis, ke mi ankoraŭ estis serĉata krimulo kaj fuĝinto, kies fotografion kaj priskribon ĉiu policano havis. Kaj ĉi tie mi promenadis tra la stratoj sen ia maskaĵo aŭ provo pri sekureco. Ĉi tiuj pensoj pasis tra mia kapo kaj el mia orelo en la momento, kiam li ekrekonis min. Mi eĉ ne havis tempon por mense piedbati min en la fundamenton de mia pantalono.

– Vi estas Jim diGriz!

Li aspektis same surprizite kiel mi. Tamen ne tiom surprizite, ke tio malrapidigus liajn refleksojn. La miaj estis ankoraŭ kluĉiĝantaj, dum liaj jam finfunkciis. Li certe kutimis ekzercadi tiun pistoleltiradon ĉiutage antaŭ la spegulo, ĉar li estis rapida. Tro rapida.

Dum mi ekturnis min por forkuri, la faŭko de lia 0,75-senrefrapa aperis tra la malfermita fenestro.

– Kaptita! – li diris. Kun larĝa, kruela, fia, leĝobeiga ridetaĉo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.