La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7

Por tiu esplora rondirado estos plej bone aktori mian veran aĝon, aŭ eĉ malpli. Foriginte la tutan ŝminkaĵon, mi estis denove freŝvizaĝa 17-jarulo. Mi devus kapabli superi tion; mi ja sekvis multekostan perkorespondan kurson pri teatra ŝminkarto. Remburaĵoj en miaj vangoj igis min pli kerubaspekta, precipe post la aldonado de iom da ruĵo. Mi surmetis sunokulvitrojn ornamitajn per plastaj floroj, kiuj ŝprucigis akvon, kiam mi premis la pilkon en mia poŝo. Ridado ĉiusekunde! Vestostiloj ja ŝanĝiĝis, kio signifis, ke golfpantalonoj ne plu estis laŭmodaj, dank' al dio, sed kulotoj ja estis; aŭ pli precize tiu abomeninda stilo nomata long-mallonga, kiu havis unu krurumon super la genuo, kaj la alian sub ĝi. Mi estis aĉetinta unu tian, el aĉa purpura veluro arte ornamita per okulfrapaj rozkoloraj flikpecoj. Mi preskaŭ ne kuraĝis rigardi min en la spegulo. Tion, kio rerigardis al mi, mi hezitas priskribi, krom ke ĝi tre malmulte aspektis kiel forfuĝinta bankrabisto. Ĉirkaŭ mian kolon mi metis malmultekostan forĵeteblan fotoaparaton, kiu estis nek malmultekosta, nek forĵetebla, nek nur fotilo.

En la stacidomo mi trovis min perdita en amaso de similuloj, kiam ni entrajniĝis en la Lunatikekspreson. Kriante kaj histerie ridante, kaj surŝprucigante unu la alian per niaj plastaj floroj, ni pasigis la tempon, aŭ toleris ĝian senfinecon, en almenaŭ unu okazo. Kiam la pordoj finfine malfermiĝis, mi lasis la buntan popolamason eliri, kaj promenis lace malantaŭ ili. Nun, ek al la laboro.

Iru tien, kie la mono estas. Miaj memoroj de mia unua vizito estis ege malklaraj – feliĉe – sed mi ja memoris, ke oni pagis la diversajn ĝojveturadojn kaj distraĵojn per plastaj ĵetonoj. Mia patro donacis malgrandan kaj domaĝitan kvanton, kiu elĉerpiĝis post nur minutoj, kaj kompreneble neniuj pli estis aperontaj. Mia unua tasko estu trovi la fonton de tiuj ĵetonoj.

Facile farite, ĉar tiu konstruaĵo estis la celo de ĉiu juna vizitanto. Ĝi estis pinta strukturaĵo, kiel renversita glaciaĵokonuso, ornamita per flagoj kaj mekanikaj klaŭnoj kun, supre, orkolora orgeno, kiu ludis oreldetruan muzikon. Ĉirkaŭ ĝia bazo, ĉe la tero, estis ringo de plastaj klaŭnbustoj, svingantaj kaj ridantaj kaj grimacantaj. Kvankam ili estis abomenaj, ili plenumis la gravan taskon disigi la vizitantojn de ilia mono. Fervoraj infanmanoj puŝis spesbiletojn en la prenemajn manojn de la plastaj pulĉineloj. La mano fermiĝis, la mono malaperis, kaj la buŝo de la klaŭno elvomis fluegon de plastaj ĵetonoj en la ricevujon. Naŭze, sed mi sendube estis la sola, kiu tiel opiniis.

La mono eniris la konstruaĵon. Nun mi devis malkovri, kie ĝi eliris. Mi promenis ĉirkaŭ la bazo kaj malkovris, ke la vomklaŭnoj ne tute ĉirkaŭis ĝin. Malantaŭe, malantaŭ kaŝantaj arboj kaj arbedoj, malgranda konstruaĵo apogis sin kontraŭ la bazo. Mi trapuŝis min trans la arbedojn kaj frontis al privata policisto deĵoranta ĉe senmarka pordo.

– Malaperu, knabo, – li afablis. – Nur por deĵorantoj.

Mi evitis lin kaj puŝis kontraŭ la pordo, kaj sukcesis fotografi ĝin samtempe.

– Mi bezonas necesejon, – mi diris kruckrure. – Oni diris, ke la necesejo estas tie.

Malmola mano tiris min kaj repuŝis min en la arbedaron.

– Ne ĉi tie. For. Reiru.

Mi reiris. Tre interese. Neniu elektronika alarmilo, kaj la seruro estis de marko “Glubb”, fidinda sed malnova. Ekplaĉis al mi Lunatikparko, malgraŭ ĉio.

Estis turmenta atendado, ĝis noktiĝis kaj la parko fermiĝis. Pro tedo mi provis la Glaciejan Veturadon, kie oni rapidis tra artefaritaj glacikavernoj kun englaciigitaj aĵoj, kiuj kelkfoje plonĝis al la kriantaj rajdantoj. La Raketveturado estis same aĉa, kaj je la nomo de bongusto mi fermu la kurtenon antaŭ la kapturnaj ĝojoj de Bombonolando kaj de la Marĉomonstro. Sufiĉas, ke finfine la tempo alvenis. La ĵetonmaŝino fermiĝis horon antaŭ la fermado de la parko. De najbara observejo mi rigardis kun ega intereso kirasitan kamioneton forveturi kun amaso da fortikaj ujoj. Eĉ pli interese, kiam la mono foriris, tiam foriris ankaŭ la gardisto. Mi supozas, ke ili rezonis, ke neniu sanmensulo volus eniri kaj ŝteli ĵetonojn.

Do, mi ne estis sanmensa. Ĉe la krepusko mi sekvis la lacegajn festintojn ŝanceliĝantajn al la elirejo. Tamen mi ne iris tiom for. Ŝlosita pordo malantaŭ la Vampira Monto malŝlosiĝis facile post umado mia. Mi ŝteleniris la mallumon de la riparejo. Super mi helaj dentegoj brilis, kaj falsa sango gutis. Estis tre komforte tie, malantaŭ ĉerko plena je tero.

Mi lasis horon forpasi, ne pli. Tio sufiĉu por lasi la laboristojn foriri, sed tamen restus sufiĉe da festantoj en la stratoj ekster la parko, por ke mia naŭza vesto ne elstaru, kiam mi fine foriros.

Estis kelkaj gardistoj, sed ilin oni facile povis eviti. Kiel antaŭvidite la Glubb-a seruro malfermiĝis facile, kaj mi rapidis enen. La ĉambro estis senfenestra, kio estis bona, ĉar tiel mia lumo estos nevidebla. Mi ŝaltis ĝin kaj admiris la maŝinaron.

Simpla kaj klara koncepto; mi ŝatas tion ĉe maŝino. La disdoniloj laŭiris la murojn. Silentaj nun, tamen klare kompreneblaj. Enmetitaj moneroj aŭ biletoj estis kalkulataj kaj plusendataj. Maŝinoj supre elŝutis la mezuritan kvanton da ĵetonoj en la disdonujojn. Ĉe iliaj flankoj tuboj supreniris el la planko kaj finiĝis en ujo supre; sendube oni plenigis ilin desube per transportiloj, kiuj reveturigis la ĵetonojn pretajn por redisdonado. La spesoj mem, netuŝitaj de homaj manoj, estis plusendataj per fermitaj travideblaj tuboj al la kolektejo, kie la moneroj falis en ŝlositajn skatolojn. Ili ne estis por mi, ĉar ili estis tro pezaj por facila movado. Sed ja la biletoj; ili estis multe malpli pezaj, kaj pli valoraj. Ili vojaĝis preter la ŝutejoj, ĝis ili elegante falis en kirasitan monujon tra truo ĉe ties supro. Afero, kiu aspektis sufiĉe sekura kontraŭ la agoj de lertfingraj dungitoj.

Mirinde. Mi admiris la maŝinaron kaj pripensis ĝin, kaj faris notojn. La disdoniloj estis fabrikitaj de la firmao Inter-ŝanĝo, kaj mi fotis ilian fabrikmarkon sur la maŝinoj. La monujo estis de sekura kaj fidinda marko, kiu facile cedis al mia umado. Ĝi estis malplena, kompreneble, kiel mi atendis. Mi notis la kombinaĵon, kaj malfermis kaj refermis ĝin plurajn fojojn, ĝis mi kapablis fari tion kun fermitaj okuloj. Plano ekestis en mia kapo, kaj tio estis neforigebla parto de ĝi.

Finite. Mi ŝtelforiris nevidite el la konstruaĵo, kaj preskaŭ sen plia peno eliris la parkon kaj kuniĝis al la ĝoja popolamaso. Ili estis malpli laŭtaj dum la reiro, kaj mi devis uzi miajn ŝprucokulvitrojn nur dufoje. Nepriskribeble senpeziga sento estis ŝanceliĝi en la oficejon, demeti la ridigan veston, kaj trempi la nazon en glason da biero. Kaj tiam, figure kompreneble, surmeti pensĉapon.

La sekvantaj semajnoj estis okupitaj. Dum mi laboris pri la necesaĵoj por mia entrepreno, mi akurate sekvis la novaĵelsendojn. Unu el la fuĝintoj el la malliberejo, post sovaĝa baraktado, estis rekaptita. Lia kunulo ne estis trovita, malgraŭ la helpo de la kaptito. Malfeliĉa Urtiko; la vivo ne estos la sama por li, kiam la batalspirito estos forkuracita de li. Tamen la vivo pludaŭros sama por tiu, kiun li intencis mortigi; do mi ne tro kompatis Urtikon. Kaj mi havis farendan taskon. Temis pri du aferoj samtempe: plani la ŝteladon, kaj prepari la enfalujon por La Kuriero. Mi fieras diri, ke mi sukcesis pri ambaŭ sufiĉe facile. Post tio mi atendis, ĝis estis malluma kaj ŝtorma nokto por reviziti Lunatikparkon. Mi restis tie kiel eble plej mallongan tempon, kiu estis kelkaj horoj, ĉar amaso da laboro estis farenda.

Post tio, mi devis nur atendi la ĝustan tempon. Semajnfino estus plej bona, kun plenplenaj monujoj. Kiel parto de miaj planoj, mi estis luinta tute leĝe remizon, sed estis ŝtelinta kamioneton plej kontraŭleĝe. Mi uzis la atendotempon por refarbi ĝin, pli bone ol ĝi estis originale, mi kuraĝas aserti; por meti novajn identigajn numerojn; kaj por meti nomŝildojn sur ĝiajn pordojn. Finfine, sabato alvenis, kaj mi penis regi mian senpaciencon. Por pasigi la tempon, malantaŭ liphararo kaj okulangulaj sulketoj, mi ĝuis bonan kaj senurĝan tagmanĝon, ĉar mi devis atendi ĝis la malfrua posttagmezo, kiam la monujoj estos plenaj. La veturado al la kamparo estis agrabla, kaj mi alvenis al la ĝusta loko je la ĝusta tempo. Proksime al la servenirejo de la parko. Mi timetis, kiam mi surmetis la striktajn travideblajn gantojn, sed la esperosento estis multe pli granda. Ridetante, mi etendis la manon al la aparato sub la instrumentopanelo antaŭ mi, kaj ŝaltis ĝin.

Nevidebla radiosignalo elflugis, kaj mi provis bildigi en mia menso tion, kio okazu poste. Fulmrapide, al la ricevilo, laŭ la dratoj ĝis la celo, kiu estis eta eksplodigilo. Ne multe, nur sufiĉe por detrui la pordeton de unu el la ĵetondisdoniloj sen samtempe detrui la tubon mem.

Kun detruita pordeto, senĉesa fluo de koloritaj plasteroj nun kaskadu en la disdonilon, inundante ĝin kaj elŝutante senhaltan fluon. Kia bonfarulo mi estis. Kiel la infanoj benus min, se ili nur scius, kiu mi estas.

Tamen tio ne estis la nura okazaĵo. Ĉiun minuton nova radiosignalo eliris mian sendilon; nova detruita pordeto; nova ĵetonfontano. Plia kaj plia. Je la ĝusta momento, mi startigis la motoron de la kamioneto kaj veturis al la liverpordo de Lunatikparko, mallevis la fenestron, kaj apogis min super la ŝildo, kiu anoncis “Inter-ŝanĝo Vendomaŝinoj”.

– Mi ricevis radioalvokon, – mi diris al la gardisto. – Ĉu vi havas problemon ĉi tie?

– Ne problemon, – la gardisto diris malfermante la barilon. – Pli similas ribelan tumulton. Vi scias, kie la domo estas, ĉu?

– Certe. Helpo alveturas.

Kvankam mi estis antaŭvidinta la rezultojn de mia neatendita malavareco, mi rapide malkovris, ke la realaĵo tre superis miajn plej ekstremajn antaŭpensojn. Kriantaj, aklamantaj infanoj kuradis ŝarĝitaj per ĵetonoj, dum aliaj batalis por aliro al la verŝantaj fontanoj. Iliaj ĝojaj krioj estis orelbataj, kaj la deĵorantoj kaj la gardistoj povis nenion fari por haltigi ilian gajegan ondon. Estis iom malpli homplene sur la livervojo, sed mi tamen devis veturi malrapide, kun mano sur la hupo, por iri tra la amaso. Du gardistoj puŝadis la infanojn reen al la arbedoj, kiam mi alvenis.

– Ĉu problemo ĉe la disdonilo? – mi afable demandis. La malĝentila respondo de la gardisto malaperis en la ĝoja infankriado; verŝajne estis pli bone tiel. Li malŝlosis la pordon kaj preskaŭ enŝovis min kaj miajn ilojn.

Jam estis kvar homoj tie, senpove baraktante kun la maŝinoj. Ne eblis malŝalti ilin, ĉar mi estis aroginta al mi la permeson detrui ankaŭ la ŝaltujon. Senhara viro atakis per segilo kablon, kaj mi palpebrumis malaprobe.

– Tio estas recepto por memmortigo, – mi diris. – Estas kvarcentvolta lineo tie.

– Ĉu vi povas fari pli bone, bubo? – li grincis. – Ili estas viaj maŝinaĉoj. Eklaboru.

– Jen la solvo! – Mi malfermis mian grandan ilarujon, kiu entenis nur brilan metaltubeton. Mi prenis ĝin. – Tio plenumos la taskon, – mi diris turnante la valvon ĉe ĝia supro kaj ĵetante ĝin for de mi. La lasta afero, kiun mi vidis, estis iliaj rondokulaj mienoj, dum la nigra fumo elfluis kaj plenigis la ĉambron, tute malebligante vidadon.

Mi atendis tion; ili ne. La ilarujo estis en miaj brakoj, dum mi paŝis kvar mezuritajn paŝojn en la mallumo kaj atingis la flankon de la monujo. Iu bruo, kiun mi farus, estus dronigita de iliaj krioj kaj de la senĉesa bruado de la ĵetonmaŝino. La monujo malfermiĝis facile; la kovrilo de la ilarujo bone kongruis kun la malsupra rando. Mi klinis min, tuŝis la biletamason, kaj ŝovis ĝin en la atendantan skatolon. Ĝi estis rapide plenigita kaj refermita. Mia sekvanta tasko estis certigi, ke la ĝusta persono respondecu pri tiu krimo. La karto kun la mesaĝo estis en mia supra poŝo. Mi prenis ĝin kaj metis ĝin zorge en la monujon, kiun mi reŝlosis por certigi, ke la mesaĝo estu trafe ricevita kaj ne perdiĝu dum la ĉirkaŭkurado. Nur tiam mi prenis la nun pezan skatolon kaj stariĝis dorse al la monujo kaj orientis min.

Mi sciis, ke la eliro estis tie, en la mallumo, naŭ facilajn paŝojn for. Mi estis paŝinta kvin, kiam mi koliziis kun ulo, fortaj manoj kaptis min, kaj raŭka voĉo kriis en mian orelon:

– Mi kaptis lin! Helpu min!

Mi lasis la skatolon kaj donis al li la ĝustan helpon, kiun li bezonis, movante miajn manojn laŭ lia korpo ĝis lia kolo kaj farante la ĝustajn aferojn tie. Li gruntis kaj forglitis. Mi palpserĉis la skatolon – dum timoplena momento mi ne povis trovi ĝin. Trovis ĝin, prenis la tenilon, ekstaris…

Kaj ekkonstatis, ke mi plene malorientiĝis dum la baraktado.

Mia freneziĝo estis malhela kiel la fumo, kaj mi tremis tiel forte, ke mi preskaŭ perdis la skatolon. Deksepjara kaj tute sola, kun la nekonata mondo de la adoltoj fermanta sin ĉirkaŭ mi. Finite, estis finite.

Mi ne scias, kiom longe tiu krizo daŭris – verŝajne kelkajn sekundojn, kvankam ĝi sentiĝis senfine pli longe ol tiom. Tiam mi metafore prenis min je la kolo, kaj ekskuis min forte.

– Vi deziris ĝin tiel, memoru? Sola kun ĉies manoj kontraŭ vi. Do cedu al ili, aŭ ekcerbumu. Rapide!

Mi cerbumis. La kriantaj kaj batantaj homoj ĉirkaŭ mi estis nek helpo nek minaco; ili estis tiel konfuzitaj kiel mi mem. Bone. Mano antaŭ mi. Iru antaŭen. Iun ajn direkton. Atingu ion identigeblan pertuŝe. Post tio estus eble ekkalkuli, kie mi estas. Mi aŭdis batbruon antaŭ mi. Devus esti unu el la ĵetonmaŝinoj. Mi ektuŝis ĝin.

Je la sama momento aerfluo tuŝis mian vangon, kaj konata voĉo elkriis sufiĉe proksime:

– Kio okazas tie?

La gardisto. Kaj li malfermis la pordon. Kiel ĝentile. Mi laŭiris la muron, facile evitinte lin, ĉar li ankoraŭ staris kriante al la mallumo, kaj sekvis la fumnubojn al la taglumo. Palpebrumante al la brileco, kaj al la alia gardisto, kiu ekkaptis min.

– Nu, atendu ĉi tie; vi iras nenien.

Li ne povus pli malpravi, ĉu, ekkaptinte Nigran Zonon tiel? Mi ĝentile mallevis lin al la tero, por ke li ne dolorigu sin falante, ĵetis la skatolon en la kamioneton, ĉirkaŭrigardis por certigi, ke mi estis nevidita, startigis la motoron, kaj veturis malrapide kaj zorge el la plezurplena Lunatikparko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.