La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 30

Jen surprizatako, kiu vere estis surprizo. Nia invadanta armeo sur la levponto torentis en la korton, dum la soldatoj de ĉifalo Dökkid ankoraŭ eliĝis el siaj barakoj. La gardistoj sur la muroj batalis brave, sed estis tro malmultaj.

Por kreskigi la konfuzon mi ŝaltis la son-artifikaĵojn de la vaporĉaro kaj tiregis la fajfilan ŝnuron, impetante al la defendantoj, kiuj klopodis aranĝi sin antaŭ ni. Iuj pafis al mi, sed la plej multaj soldatoj plonĝis flanken kaj forkuris. Akre fajfante mi veturis tien kaj reen kaj vidis, ke la batalo evoluas bonege.

La defendantoj sur la muroj kapitulacis levante la manojn. Supernombritaj ekde la komenco kaj kun malmultaj motivoj por batali por la ĉifalo, kiel oni diris al ni, ili deziregis pluvivi. Proksime al la interna pordo grupo da oficiroj montris pli da energio kaj fervore rezistis. Sed unu post la alia ili estis mortigitaj aŭ bate submetitaj. Du el ili klopodis rifuĝi en la domon, sed oni fermis la pezan pordon antaŭ iliaj nazoj.

– Alportu torĉojn! – vokis ĉifalo Demonte. – Ni fum-eligos la kanajlojn!

La batalo finiĝis tiel rapide, kiel ĝi komenciĝis. Pordego, muroj kaj korto jam estis en niaj manoj. Pluraj kadavroj atestis la intensecon de la mallonga batalo. Sklavoj timtreme kaŭris ĉe la muro; soldatoj kapitulacintaj estis forkondukataj. La defendantoj plutenis nur la centran konstruaĵon. Ĉifalo Demonte sciis kion fari. Li svingis brulantan torĉon superkape kaj ekkriis:

– Aŭskultu, Dökkid, grasventra bufo – jen via fino! Elvenu, vermo, kaj batalu kiel viro, aŭ mi bruleligos vin! Kaj bruligos ĉiun viron, virinon, infanon, hundon, raton, kolombon, kiu restas tie kun vi! Elvenu kaj batalu, aĉa fibesto – aŭ restu kaj rostiĝu vivante!

Oni pafis ene, kaj kuglo tinte resaltis antaŭ la piedoj de la ĉifalo. Li svingis la sangan glavon, kaj liaj trupoj pafis surdigan salvon. Kugloj hajlis kontraŭ la muroj, plaŭde eniĝis en la fermitan pordon, tra fenestroj siblis enen. Kiam la pafado ĉesis, interne sonis laŭta vekriado.

– Nur unu averto! – vokis ĉifalo Demonte. – Mi ne militas kontraŭ virinoj aŭ bonaj soldatoj kapitulacintaj. Demetu la armilojn, kaj vi estos liberaj. Rezistu, kaj vi brulos vivantaj. Mi volas nur unu el vi – Dökkid, la porkulon! Ĉu vi aŭdis, Dökkid – aĉulo, porko, vermo…

Kaj tiel plu, dum li verviĝis pri sia temo. La torĉo krakis kaj fumis, kaj el la konstruaĵo sonis obtuzaj kriado kaj trotado.

Momenton post tio la pordo malfermiĝis, kaj ĉifalo Dökkid ruliĝis malsupren laŭ la porda ŝtuparo. Li estis nudpieda kaj nur duone vestita – sed li tenis sian glavon.

Ekvidante sian malamikon ĉifalo Demonte perdis la lastan iomon de aplombo. Li hurlis furioze kaj ekimpetis. Dökkid ekstaris kaj defende levis la klingon; lia vizaĝo estis sanga.

Estis spektinda spektaklo, kiun ĉiuj spektis. Dum la batalo de la du estroj oni faris nedeklaritan militpaŭzon. La soldatoj mallevis la armilojn, kaj vizaĝoj aperis ĉe ĉiuj fenestroj super ili. Mi eliris el la ĉaro kaj ekstaris sur ĝia kapoto, kie mi povis bone vidi la batalantojn.

Ili estis kongrua paro, laŭ sia kolero kiel laŭ sia batalkapablo. La glavo de Demonte frapegis la levitan klingon de Dökkid. Li lerte evitis kaj rebatis, sed Demonte jam paŝis malantaŭen. Post tio ŝtalo frapis ŝtalon, interrompate de gruntaj malbenoj.

Tien kaj reen sur la pavimo ili iris, klingumante kvazaŭ iliaj vivoj dependus de tio. Kaj tiel ja estis. La sabrado estis iom primitiva, bato kaj forbato, sed ĝi certe estis vigla. Krio eksonis, kiam Demonte ĉerpis la unuan sangon per tranĉvundo en la flanko de Dökkid, kiu rapide ruĝigis la ĉemizon.

Tio aŭguris la finon. Demonte estis pli forta kaj kolera, venkebria. Se Dökkid estis drinkinta tiom, kiom dirite, li batalis ne nur kontraŭ la malamiko, sed ankaŭ kontraŭ postdrinka kapdoloro. Demonte pli kaj pli impetis al li, batis senkompate, nerezisteble pelis sian kontraŭulon tra la korto. Ĝis tiu staris dors-al-mure kaj ne plu povis cedi. Demonte disbatis lian defendon, per la glava tenilo frapis lian mentonon – kaj senarmigis ĉifalon Dökkid per furioza klingosvingo.

Ĉian ajn penson pri sadismaj torturoj forigis la tajdo de lia kolero. Li retiris la klingon – kaj svingsabris.

Ne estis agrabla spektaklo, kiam la akra ŝtalo disŝiris la gorĝon de Dökkid. Mi naŭze forturniĝis. Ĝuste kiam malheliĝis la suno.

Suprenrigardis unu homo, poste dua – kaj aŭdiĝis ekkrio. Ankaŭ mi levis la rigardon. Sed malkiel la aliaj mi sciis precize, kion mi rigardis.

La gigantan brilantan formon de interstelulo de klaso D, ekipita per atmosfera malgravito. Masegan ŝipon ŝvebantan kiel plumo super la korto. Flosante super niaj kapoj, silente minacantan.

Mi turnis min kaj saltis al la regiloj de la ĉaro. Ne estis tempo por fuĝi, nek loko. Mi fingrumis la ŝranketon, kiam la unuaj arĝentaj globoj ekfalis de la ŝipo. Mi ĵetis teruritan rigardon al ili – kaj profunde enspiris kaj tenis la aeron en la pulmoj, dum mi haste malfermis la ŝranketon kaj enmetis la brakon. Kaptinte la ledan sakon mi residiĝis sur la ŝofora seĝo.

Ĉiuflanke globoj frapis la teron, krevis kaj eligis sian gason. Mi metis la sakon sur mian sinon, ĝuste kiam la unuaj soldatoj falis teren. Miaj fingroj palpis la sekurecrimenon, tire plilongigis ĝin – jen ankaŭ ĉifalo Demonte ŝanceliĝis kaj falis sur sian mortan malamikon.

Mi sentis pikon en la nazo, kiam mi fermis la rimenon super la leda saketo, fiksante ĝin al mia korpo. Kaj pli mi ne povis fari.

Miaj pulmoj ekdoloris, kiam mi faris lastan, longan rigardon tra la korto. Mi havis la fortan senton, ke tio estos ankaŭ mia lasta impreso de agrabla Spukavatem.

– Adiaŭ! Ĝis neniam! – mi kriegis al la nun senmovaj figuroj, eksplode lasante la spiron el la pulmoj. Kaj mi enspiris…

Mi estis konscia, tion mi sciis; mi sentis ion molan sub la dorso, kaj lumo brilegis malantaŭ miaj fermitaj palpebroj. Mi timis malfermi ilin – memorante la drastan kapdoloron post mia lasta gasado. Mi ekŝrumpis pro la penso kaj movis la kapon.

Kaj sentis nenion. La provo kuraĝigis min, kaj singarde mi levis unu palpebron. Ankoraŭ nenio. Mi palpebrumis al la forta lumo, sed ne sentis doloron, nenian.

– Alia gaso, multan dankon! – mi diris al neniu kaj tute malfermis la okulojn.

Malgranda ĉambro, kurbaj metalaj vandoj, mallarĝa lito sub mi. Eĉ se mia lasta rigardo ne estus al la ŝvebanta interstelulo, mi divenus. Oni estis preninta min ŝipen. Sed kie estis miaj groŝoj? Haste mi ĉirkaŭrigardis, sed ili certe ne estis videblaj. La rapida kapmovo vertiĝigis min, kaj mi refalis sur la liton, laŭte ĝemante pro memkompato.

– Trinku tion! Ĝi forigos la postefikon de la gaso.

Mi remalfermis la okulojn kaj rigardis la grandan viron ĵus fermintan la pordon malantaŭ si. Li surhavis ian uniformon, kun multaj oraj butonoj kaj rubandoj – tiuj aferoj tiom amataj en ĉiu ajn armeo. Li prezentis al mi plastan glason, kiun mi prenis zorge kaj flaris.

– Ni havis sufiĉe da tempo por veneni aŭ mortigi vin, dum vi estis senkonscia, – li diris. Valida argumento. Mi glutis la amaran likvaĵon kaj tuj sentis min pli bone.

– Vi ŝtelis mian monon, – mi diris, kiam li estis ekparolonta.

– Via mono estas sekura…

– Ĝi estos sekura nur en miaj manoj. Kiel ĝi estis, kiam vi trovis min: ligita al mia korpo. Kiu ajn prenis ĝin estas ŝtelisto.

– Ne parolu pri ŝtelado! – li abruptis. – Verŝajne vi mem ŝtelis ĝin.

– Pruvu tion! Mi asertas, ke mi pene laboris por tiu mono, kaj mi ne intencas permesi, ke iu ŝtelu ĝin por la pensifonduso de la vidvinoj de kosmomilitoj…

– Tio sufiĉas. Mi ne venis por paroli pri viaj mizeraj groŝoj. Tiuj estos enpagitaj por vi al konto en la Galaksia Banko…

– Je kiu kurzo? Kaj je kiu interezo?

Li klare indignis nun.

– Tio sufiĉas. Vi havas grandajn problemojn – kaj vi devas klarigi multon. Profesoro Amuz diras, ke via nomo estas Jim. Kio estas via plena nomo, kaj de kie vi venas?

– Mia nomo estas Jimĉjo Nikson, kaj mi venas el Kruptio.

– Ni atingos nenion, se vi daŭre mensogos. Via nomo estas Jim diGriz, kaj vi estas eskapinta kondamnito el Paradizeto.

Nu, kiel vi povas imagi, mi iom palpebrumis pro miro ĉe tiu informo. Kiu ajn tiu ulo estis, li havis seriozan spionreton. Mi vidis, ke mi ne plu ludis kontraŭ la amatora teamo de la profesoroj. Oni estis vokinta la profesiulojn. Kaj li ĵetis al mi flankeniran pilkon por surprizi min, konsterni min, igi min kraĉi ĉion. Sed mi ne funkciis tiel. Mi mense ŝanĝis la rapidumon, eksidis en la lito por fronti lin okul-al-okule kaj trankvile parolis:

– Oni ne prezentis vin al mi.

La indigno estis for, kaj li estis trankvila kiel mi. Li turnis sin kaj premis butonon sur la muro, kiu disfaldis metalan seĝon. Li eksidis sur ĝi kaj krucis la krurojn.

– Kapitano Varod de la Liga Ŝiparmeo. Specialisto pri planedaj postpurigadoj. Ĉu vi pretas respondi al demandoj?

– Jes – se vi donos al mi respondon por respondo. Kie ni estas?

– Ĉirkaŭ dek tri lumjarojn for de Spukavatem, kio sendube ĝojigos vin.

– Jes.

– Mia vico. Kiel vi venis al tiu planedo?

– En kruptia kargoŝipo, kiu kontrabandis armilojn al la nun forpasinta ĉifalo Dökkid.

Tio ja kaptis lian atenton. Li avide kliniĝis antaŭen, dum li parolis:

– Kiu estis la kapitano de tiu kargoŝipo?

– Ne estas via vico. Kion vi faros pri mi?

– Vi estas eskapinta malliberulo kaj estos sendita al Paradizeto por fini vian malliberejan punon.

– Ĉu vere? – Mi ridetis malsincere. – Nun mi volontege respondos vian demandon – sed mi komplete forgesis la nomon de la kapitano. Ĉu vi bonvolus torturi min?

– Ne ŝercu, Jim. Vi estas profunde en problemoj. Kunlaboru, kaj mi faros por vi kion mi povos.

– Bone. Mi memoros la nomon, kaj vi surterigos min sur neŭtrala planedo, kaj ni estos kvitaj.

– Tio estas neebla. Aktoj ekzistas, kaj mi estas servanto de la leĝo. Mi devas reporti vin al Paradizeto.

– Dankon. Mi ĵus eksuferis definitivan amnezion. Antaŭ ol foriri, ĉu vi rakontos al mi, kio okazos al Spukavatem?

Li kliniĝis malantaŭen en la seĝo, sen montri intencon foriri.

– Unue estos la ĉesigo de la katastrofa interveno de Amuz. La Intergalaksia Asocio pri Aplikata Socioekonomiko devigis nin al la afero. Ili sukcesis amasigi sufiĉe da mono por efektivigi kelkajn el siaj teorioj. Pluraj planedoj financis ilin, kaj estis pli facile lasi ilin ridindigi sin mem ol klopodi haltigi ilin.

– Kaj ĉu tion ili faris nun?

– Komplete. Ĉiuj estis forportitaj kaj ĝojis foriri. Unu afero estas havi politikajn kaj ekonomikajn teoriojn. Sed apliki ilin al la kruda realeco povas esti ŝokanta sperto. Oni jam faris tion antaŭe, ĉiam kun same katastrofaj rezultoj. Ni ne plu konas la detalojn – ili perdiĝis en la nebulo de la pasinteco – sed iam estis freneza doktrino, nomita monismo, kiu laŭdire detruis tutajn kulturojn, kompletajn planedojn. Nun plia eksperimento fiaskis, do la fakuloj ekagos nun, kiel ili prefere devus fari ekde la komenco.

– Ĉu invado?

– Vi spektis tro da 3D. Milito estas malpermesita, kaj vi nepre devus ne sugesti tion. Ni havas homojn, kiuj laboros ene de la ekzistanta socio de Spukavatem. Probable kun tiu ĉifalo Demonte, ĉar li ĵus duobligis sian regnon. Oni helpos kaj instigos lin fariĝi pli potenca, aneksi pli kaj pli da teritorio.

– Kaj mortigi pli kaj pli da homoj!

– Ne, pri tio ni zorgos. Baldaŭ li ne plu kapablos regi sen helpo, kaj niaj burokratoj pretos helpi lin. Centrigita registaro…

– Kresko de juĝistaro, impostoj, mi konas la predikon. Vi sonas ĝuste kiel Amuz.

– Ne tute. Niaj teknikoj estas provitaj – kaj ili funkcias. Ene de unu generacio, maksimume du, Spukavatem estos akceptita en la familion de la civilizitaj planedoj.

– Gratulojn. Nun bonvolu foriri, por ke mi povu revaĉi pri mia estonta mallibereco.

– Kaj ĉu vi ankoraŭ ne diros al mi la nomon de la kontrabandisto? Li povus daŭrigi sian kontrabandadon – kaj vi estus respondeca pri pliaj mortoj.

Jes, mi estus. Ĉu mi estis respondeca ankaŭ pri la mortintoj en la kastela korto? La atako estis mia ideo. Sed Demonte estus atakinta ĉiuokaze, kaj eĉ pli da homoj estus mortintaj. Ne estis facile akcepti respondecon. Kapitano Varod ŝajnis legi miajn pensojn.

– Ĉu vi sentas respondecemon? – li demandis.

Bona demando. Li estis ruzulo.

– Jes, mi sentas ĝin. Mi kredas je la vivo kaj la sankteco de la vivo, kaj mi ne kredas je mortigo. Ĉiu el ni havas nur unu ŝancon vivi, kaj mi ne volas respondeci pri la mallongigo de la vivo de aliaj. Mi opinias, ke mi faris kelkajn erarojn, kaj mi esperas, ke mi lernis per ili. La nomo de la kontrabandisto estas kapitano Ga…

– Gart, – li diris. – Ni lin konas kaj observas. Li faris sian lastan vojaĝon.

Miaj pensoj rapidiĝis.

– Do kial demandi min, se vi jam sciis?

– Por vi, Jim, neniu alia. Mi diris al vi, ke nia tasko estas reĝustigado. Vi faris gravan decidon, kaj mi opinias, ke vi estos pli bona individuo pro ĝi. Bonan ŝancon estontece. – Li ekstaris por foriri.

– Multan dankon. Mi memoros viajn vortojn, dum mi rompos rokojn en ŝtonminejo.

Li staris en la malfermita pordo kaj ridetis al mi.

– Mi okupiĝas pri justeco grandskale. Kaj, vere, mi ne kredas je prizonoj kaj malliberigo pro malsukcesa bankatako. Vi estas destinita al pli bonaj aferoj ol tio. Pro tio mi resendas vin al malliberejo. Vi estos transmetita al alia ŝipo, kies alvenon vi atendos en karcero sur alia planedo.

Li eliris, poste returniĝis dum nura momento.

– Konsiderante tion, kion vi rakontis al mi, mi forgesas, ke vi ankoraŭ havas dirkon en la plandumo de via ŝuo.

Kaj li estis for. Mi rigardis al la fermita pordo kaj subite ekridegis. Malgraŭ ĉio ĝi estos bona universo, plena de bonaj aferoj alproprigotaj en maniero ebla nur al tiu, kiu scias sian metion. Kaj mi sciis la mian!

– Dankon, Kuriero, dankon pro ĉio. Vi faris, gvidis min kaj instruis min. Pro vi – Rustimuna Ŝtalrato naskiĝis!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.