La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NASKIĜO DE
LA RUSTIMUNA
ŜTALRATO

Aŭtoro: Harry Harrison

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5

– Atendu! – mi vokis al Urtiko, kiu kuris laŭ la vojo. – Ne tien. Mi havas pli bonan planon. Mi elpensis ĝin, antaŭ ol oni enŝlosis min.

Li malrapidiĝis, haltis, pripensis tion kaj malrapide decidis.

– Vi bone gvidis ĝis nun. Do, kion ni faru?

– Unue, ni lasu spurojn sekveblajn de flarrobotoj. Tien.

Ni forlasis la vojon kaj trairis la herbon malsupren ĝis proksima rivereto. Ĝi estis malprofunda sed ankaŭ malvarma, kaj mi ne povis subpremi tremon kiam ni travadis. La ĉefa ŝoseo troviĝis proksime kaj ni ekiris tien. Ni kaŭris malalte dum peza kamiono tondre preterpasis. Por la momento ne videblis alia trafiko.

– Nun! – mi vokis. – Rekte ĝis la vojo kaj reen paŝante sur viaj propraj spuroj.

Urtiko faris kion mi diris, retroirante kun mi al la rivereto, denove en la frostan akvon.

– Ruze! – li diris. – La flaruloj trovos, kie ni eniris la akvon, kie ni eliris, kaj sekvos nin ĝis la ŝoseo. Tiam ili pensos, ke teraŭto eble kunprenis nin. Do kio nun?

– Ni iru kontraŭflue, restante en la akvo, ĝis la plej proksima bieno. Temas pri erinapra bieno…

– Neniel! Mi malamas tiujn monstrojn. Unu mordis min, kiam mi estis infano.

– Ni ne povas elekti. Se ni farus ion alian, la polico kaptus nin ĉe la tagiĝo. Ankaŭ mi ne povas pretendi, ke mi amas la porkojn, tamen mi edukiĝis en tia bieno, kaj mi scias kiel trakti ilin. Nu, ni moviĝu, antaŭ ol miaj kruroj frostiĝos ĉe la maleoloj.

Estis longa, malvarma, peza marŝado, kaj mi ne povis ĉesigi la tremadon, post kiam ĝi komenciĝis. Tamen nenio estis farebla krom pluiri antaŭen. Miaj dentoj klakis en mia kapo kiel kastanjetoj, jam antaŭ ol ni atingis alian rivereton, kiu vezike fluis tra la kampoj, ĝis ĝi enfluis en tiun, en kiu ni vadis. La steloj ekvelkis; tagiĝo proksimis.

– Jen ĝi, – mi diris. – La rivereto kiun ni serĉas. Tiu hakita arbo estas mia orientilo. Restu tuj malantaŭ mi; ni estas tre proksimaj nun.

Mi etendis brakon kaj eltranĉis malvivan branĉon pendantan super la rivereto, kaj antaŭiris. Ni vadis ĝis ni trafis altan elektrigitan barilon tra la rivereto. Ĝi klare videblis en la kreskanta lumo. Mi uzis la branĉon por levi la malsupron de la barilo, tiel ke Urtiko povis rampi sub ĝi; poste li faris la samon por mi. Stariĝante mi aŭdis la konatan susuron de grandaj pikiloj el malfora kverka bosketo. Granda malhela formo eliĝis el la arboj kaj moviĝis al ni. Mi prenis la branĉon de Urtiko kaj vokis mallaŭte.

– Su-i, su-i… pork' pork' pork'!

Aŭdiĝis grumbla grunto de la proksimiĝanta apro. Urtiko murmuris malbenojn aŭ preĝojn – aŭ ambaŭ – starante malantaŭ mi. Mi refoje vokis, kaj la granda estaĵo alproksimiĝis. Vera belulo, almenaŭ mil kilogramoj, min rigardis per etaj ruĝaj okuloj. Mi antaŭenpaŝis kaj malrapide levis la branĉon, kaj aŭdis Urtikon ĝemi malantaŭ mi. La porko tute ne moviĝis, kiam mi pikis la bastonon malantaŭ ĝian orelon, disigis la longajn pikilojn kaj diligente ekgratis la haŭton.

– Kion vi faras? Ĝi mortigos nin! – Urtiko plorkriis.

– Kompreneble ne, – mi diris, gratante pli forte. – Ĉu vi aŭdas? – La erinapro plezure duonfermis la okulojn kaj feliĉe gruntis. – Mi bone konas ĉi tiujn grandulojn. Bestetaĉoj sin metas sub iliajn pikilojn, kaj ili ne povas forigi ilin. Ili ŝategas bonan graton. Lasu min zorgi pri la alia orelo – estas bone jukantaj lokoj malantaŭ la oreloj – poste ni povos pluiri.

Mi gratis, la porko plezurĝemis feliĉe, kaj dume la tagiĝo trafis nin. Lumo aperis en la biendomo, kaj ni surgenuiĝis malantaŭ la erinapro. La pordo malfermiĝis, iu elĵetis pelvon da akvo, kaj poste ĝi refermiĝis.

– Ni iru al la tenejo, – mi diris. – Tien.

La porko grumblis, kiam mi ĉesis grati. Kiam ni kaŝe transiris la bienon, ĝi trotis post ni esperante pli da gratado. Tio estis bona, ĉar troviĝis multe pli da pikaj porkoj ĉie ĉirkaŭe. Sed ili flankenmoviĝis ĉe la alveno de la reĝporko, kaj ni procesie marŝis ĝis la tenejo.

– Ĝis la, grandulo, – mi diris, forte gratante ĝin lastan fojon. – Estis agrable koni vin. – Urtiko malfermis la pordon de la tenejo kaj ni glite eniris. Ni ĵus reriglis la pordon, kiam la peza ligno tremis pro la premo de nia pezega akompaninto kontraŭ ĝi.

– Vi savis mian vivon, – Urtiko elspiris. – Mi neniam forgesos tion.

– Nura lerteco, – mi diris humile. – Vi ja estas lerta pri pugnoj…

– Kaj vi lertegas pri porkoj!

– Mi ne esprimus tion precize tiel, – mi murmuris. – Nu, ni supreniru al la subtegmento, kie estas varme kaj oni ne vidos nin. Longa tago atendas nin, kaj mi volas kiel eble plej longe tradormi ĝin.

Nu, ja estis aktiva, tiu nokto. Mi tunelis en la fojnon, ternis du fojojn pro la polvo eniranta mian nazon – kaj devas esti, ke mi tuj ekdormis.

La sekva afero, kiun mi konsciis, estis, ke Urtiko skuis min je la ŝultro, kaj sunlumo enfluis tra inter la muraj tabuloj.

– Policanoj ĉi tie, – li flustris.

Mi palpebrumis forviŝante la dormon el miaj okuloj kaj rigardis tra fendo. Verda kaj blanka polica ŝvebaŭto atendis antaŭ la pordo de la biendomo, kaj du uniformitaj mopsonazuloj montris folion al la bienulo. Li skuis la kapon, kaj lia voĉo klaris super la farmejaj sonoj.

– Ne. Neniam mi vidis neniun. Neniam vidis animon dum unu semajno, se vi volas scii. Fakte, estas agrable paroli al vi, homoj. Ĉi tiuj uloj ja aspektas fiaj. Krimuloj, ĉu?

– Paĉjo, ni ne havas la tutan tagon. Eĉ se vi ne vidis ilin, ili povus kaŝi sin en la bieno. Ĉu eble en la tenejo?

– Neniel ili povus fari tion. Estas erinaproj tiuj. La plej koleremaj bestaĉoj en la kreitaro.

– Ni devas rigardi ĉiuokaze. La ordonoj estas serĉi en ĉiu konstruaĵo en la ĉirkaŭaĵo.

La policanoj ekiris al ni, kaj aŭdiĝis akra krio kiel malsana sireno kaj la bato de akraj hufoj. El malantaŭ angulo de la tenejo, kun la pikiloj klakantaj pro kolero, aperis nia amiko de la antaŭa nokto. Ĝi atakis, kaj la policanoj sin ĵetis al sia ŝvebaŭto. La kolera porko karambolis kontraŭ ĝin, sendis ĝin ŝanceliĝanta tra la korto kun granda kavaĵo en la flanko. La bienulo gaje kapjesis.

– Mi diris, ke neniu troviĝas en la tenejo. Eta Laŭrenco, ĉi tie, li ne ŝatas fremdulojn. Tamen vizitu ĉiam, kiam vi estas en la ĉirkaŭaĵo, homoj…

Li devis krii la lastajn vortojn, ĉar la ŝvebaŭto jam sin direktis okcidenten persekutate de la spirblovanta Eta Laŭrenco.

– Jen belega afero, – Urtiko diris mirvoĉe. Mi kapjesis silentan konsenton. Eĉ la plej teda vivo entenas momentojn de pura gloro.

Sufiĉe da amuziĝo; estis tempo eklabori. Mi maĉis pajleron kaj etendiĝis sur la varma fojno. – Erinaproj afablas, kiam oni konas ilin.

– Ŝajnas, ke la polico ne opinias tiel, – li diris.

– Supozeble ne. Tio estis plej bona vidaĵo. Mi ne precize simpatias kun la polico.

– Kiu ja simpatias? Kial oni vin metis en malliberejon, Jimĉjo?

– Pro bankorabo. Ĉu vi iam rabis bankon?

Li fajfis pro admiro kaj skuis la kapon nee.

– Tiu ne estas mia stilo. Mi ne scius kiel komenci. Kotlukto estas mia stilo. Mi ne estis venkita en naŭ jaroj.

– Vagante de loko al loko, vi devas renkonti multajn homojn. Ĉu vi iam renkontis Odorulon Katz? – mi improvizis rapide. – Li kaj mi pritraktis kelkajn bankojn en la provinco Graham.

– Neniam renkontis lin. Neniam eĉ aŭdis pri li. Vi estas la unua bankrabisto, kiun mi renkontas.

– Ĉu? Ja, mi supozas, ke ne estas tiom da ni hodiaŭ. Sed vi devas koni iun rabiston de monŝrankoj aŭ ŝteliston de teraŭtoj?

Mi ricevis nenion por miaj penoj krom alia kapneo.

– La sola tempo, kiam mi renkontas iun kiel vi, estas en la malliberejo. Mi konas kelkajn vetludistojn, ili sekvas la kotluktojn. Sed ili estas ĉiuj du-spesuloj, fiaskuloj. Mi ja konis unu iam, kiu ĵuris, ke li konis La Kurieron, antaŭlonge.

– La Kurieron? – mi diris, rapide palpebrumante, dum mi klopodis pensi, kion mi sciis pri poŝtaj servoj. – Mi ne sendis multe da korespondaĵoj lastatempe…

– Ne tia kuriero. Temas pri La Kuriero. La ulo kutimis rabi bankojn kaj simile. Mi pensis, ke vi jam aŭdis pri li.

– Antaŭ mia tempo, mi supozas.

– Antaŭ ĉies tempo. Tio okazis antaŭ jaroj. La polico neniam kaptis lin, laŭdire. Tiu du-spesulo, kiu fanfaronis, ke li konis La Kurieron, diris, ke li emeritiĝis kaj sin kaŝis. Li verŝajne mensogis, liaspeca du-spesulo.

Urtiko ne sciis pli ol tiom, kaj mi hezitis eltiri tro el li. Nia konversacio velkis, kaj ni ambaŭ dormetis malregule, ĝis mallumiĝis. Ni soifis kaj malsatis sed sciis, ke ni devis kaŝiĝi dum la tago. Mi maĉis mian pajleron kaj penis ne pensi pri grandaj bieroj kaj boteloj de malvarma akvo, sed pensis pri La Kuriero anstataŭe. Estis malmulte por komenci sed ĉio, kion mi havis. Ĉe la sunsubiro mi estis malsata, soifa kaj tute deprimita. El mia vojaĝeto al la malliberejo rezultis danĝera fiasko. Karceroj estas por fuŝuloj. Tio estis preskaŭ ĉio, kion mi malkovris. Kaj por malkovri tiun fakton mi riskis vivon kaj korpon. Neniam plu. Mi silente ĵuris, ke de tiam mi restos for de malliberejoj kaj servistoj de la leĝo. Bonajn krimulojn oni ne kaptas. Kiel La Kuriero, kiu ajn li estas.

Kiam la lasta postsigno de la lumo malaperis el la ĉielo, ni glite malfermis la pordon de la tenejo. Grumbla grunto atingis niajn orelojn, kaj granda formo blokis nian eliron. Urtiko ekspiris kaj mi kaptis lin, antaŭ ol li povus forkuri.

– Prenu bastonon kaj estu utila, – mi diris. – Mi instruos al vi novan scion.

Ni do pene gratis sub la pikiloj de la estaĵo, dum ĝi gruntis pro plezuro. Ĝi trotis post ni kiel dorlothundo, kiam ni fine foriris.

– Ni havigis al ni amikon por la tuta vivo, – mi diris, kiam ni glitis eksteren, kaj mi adiaŭis per la mano al nia porka amiko.

– Tiaj amikoj povas manki al mi por ĉiam. Ĉu vi jam elpensis kion fari nun?

– Tutcerte. Antaŭplananto estas mia kromnomo. Proksime al ĉi tie estas flankvojo, kie oni transŝarĝas varojn el liniotrajnoj al kamionoj. Ni restos for de tie, ĉar la polico certe ĉeestas. Sed ĉiu kamiono iras laŭ la sama vojo al la ŝoseo, kie troviĝas trafikkontrola semaforo. Tie ili devas halti, ĝis la ŝoseaj komputiloj vidas ilin kaj permesas, ke ili daŭrigu la veturon. Ni iras tien…

– Kaj eniras la malantaŭon de iu kamiono!

– Vi lernas. Ni elektas unu irantan okcidenten. Aliokaze ni revenus al la bela urbo Perla Pordego kaj tuj poste al la malliberejo, el kiu ni tiom pene eskapis.

– Antaŭiru, Jim. Vi estas la plej genia knabo, kiun mi iam ajn renkontis. Vi iros al grandaj venkoj.

Tio estis mia esprimita deziro, kaj mi kapjesis konsenton. Mi nur bedaŭris, ke li ne akompanos min. Sed mi ne volis vivi kun la morto de iu fora kamparano en mia konscienco, eĉ se tiu meritas iom da ĝeno. Sed Urtiko planis multe pli ol tio. Mi ne povis partopreni mortigon.

Ni trovis la vojon kaj atendis en la apuda densejo. Du kamionoj brue ruliĝadis kune, kaj la lumoj de tria sekvis. Ni restis ekster videblo. Unue unu kaj poste la dua ekdirektis sin orienten. Kiam la tria malrapidiĝis kaj haltis por turni sin, la semaforoj eklumis okcidenten!

Ni kuris. Mi fuŝe ekpalpis la ŝlosilstangon, sed Urtiko ŝovis min flanken. Li tiris, kaj la pordo malfermiĝis. La kamiono ekmoviĝis, kaj li puŝis min en ĝin. Li devis kuri, kiam ĝi ekturniĝis, sed kaptis la sojlon kaj suprentiris sin per unu levo de tiuj fortegaj brakoj. Ni kune fermis la pordojn sed ne fiksis ilin.

– Ni sukcesis! – li diris triumfe.

– Ni certe sukcesis. Ĉi tiu kamiono iras en la ĝusta direkto por vi, sed mi devas reiri al Perla Pordego, tuj post kiam la persekutado malvigliĝos. Post proksimume unu horo ni pasos tra Predikurbo. Mi forlasos vin tie.

Estis rapida vojaĝo. Mi malsupreniĝis ĉe la unua halto, kaj li premis mian manon.

– Bonŝancon, knabo, – li vokis, kiam la kamiono ekveturis. Mi ne povis deziri al li la samon.

Mi eltiris spesmoneron, dum la kamiono forveturis, kaj mense notis la registran numeron. Tuj post kiam ĝi ne plu videblis, mi min direktis al la lumoj de telefonbudo. Mi sentis min kiel rato, kiam mi premis la butonojn por voki la policon.

Tamen mi vere ne havis elekton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.