La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Orm iris al Gudmund kaj petis lin, ke li transdonu al Thorkel saluton, ke Orm ne revenos al la batalantaro, sed intencas reiri hejmen nun. Gudmund malĝojiĝis pro tio kaj provis persvadi lin ŝanĝi sian intencon; sed Orm diris, ke lia bonŝanco lastatempe estis tiel favora, ke ĝi ne povos resti tia dum longe.
– Nenio restas al mi farenda en ĉi tiu lando, li diris. Kaj se vi mem havus tian virinon en la ŝipo kiel Ylva, vi ne volus ŝin kunporti al hordo de senokupaj viroj, kiuj kun lango ekster buŝo postkuras ĉiun virinon, kiun ili vidas. Tio kaŭzus al mi multajn luktojn kaj mi volas pace esti kun ŝi nun. Kaj tion ankaŭ ŝi volas.
Gudmund rekonis, ke kiu ajn viro povus duonfreneziĝi nur rigardante al Ylva, eĉ dum nur mallonga tempo. Kaj post ĝusta pripensado, li diris, ankaŭ li mem preferus hejmenveli al Bråviken nun, ĉar la abundo da arĝento en la ŝipo kaŭzas timan senton en li. Sed li devas reiri al siaj aliaj ŝipanoj, kaj liveri informon al Thorkel kaj Jostein pri tio, kio estas decidita pri la arĝento.
– Ĉi tie miaj ŝipanoj nun estas prirabataj de lertaj virinoj, kiuj ariĝas ĉirkaŭ iliaj riĉaĵoj kaj ebriiginte ilin serĉadas arĝenton en pantalonoj kaj kamizoloj. Tial estas preferinde, ke mi remu kun vi, se mi ĝustatempe povas trovi miajn ŝipanojn.
Ili iris adiaŭi reĝon Ethelred kaj la ĉefepiskopon kaj vidis la ursojn danci tre mirinde sur iliaj postaj piedoj. Poste ili blovigis kornojn, kaj la ŝipanoj eksidis ĉe la remiloj, kie multaj komence mallertadis pro laco kaj ebrio. Ili rapide moviĝis laŭ la direkto de la fluo, kaj ĉi tiun fojon la gardoŝipoj ne blokadis al ili la vojon malgraŭ tio, ke la ŝipanaroj transkriis multajn bonajn konsilojn. La nokton ili pasigis malantaŭ la riverbuŝo; kaj tie Gudmund kaj Orm disiris kaj sin direktis ĉiu laŭ sia direkto.
Ylva bone eltenis la ondadon; sed ŝi tamen deziris, ke la vojaĝo ne daŭru longe, ĉar estis por ŝi malvaste en la ŝipo. Orm ŝin konsolis, dirante ke la vetero ordinare estas plejeble bona en ĉi tiu sezono kaj apenaŭ kaŭzos malfruon.
– Kaj cetere ni nur havas nian aferon sur la ŝtondeklivo apud Jellinge, li diris, kaj tio ne multe plilongigas la vojon.
Ylva dubis, ĉu estas prudente preni la kolĉenon nun, kiam neniu scias kiel statas la aferoj en Jutlando kaj eĉ ne kiu sidas en Jellinge.
Sed Orm diris, ke li volas tion fari nun tuj.
Kaj kiu ajn okupas Jellinge nun, li diris, ĉu estas reĝo Sven aŭ reĝo Erik, plej neverŝajna estas lia sidado tie dum tiu ĉi sezono, kiam ĉiuj reĝoj preferas batali. Ni albordiĝos tie en la nokto, kaj se ĉio marŝos bone, neniu nin ĝenos.
Frato Willibald trovis bonan komforton en la ŝipo malgraŭ tio, ke li ne trovis vundojn kaj malsanojn per kiuj sin okupi. Li volonte sidis ĉe Rapp, kiam tiu stiris, kaj demandis lin pri la Sudlando kaj liaj aventuroj tie; kaj malgraŭ tio, ke Rapp neniam diris multajn vortojn sinsekve, estis videble, ke tiuj du komencis bone amikiĝi.
Ili rondiris terlangon de Jutlando kaj sin direktis suden laŭ la bordo renkontante neniajn ŝipojn; sed nun devigis ilin kontraŭa vento al forta remado, kaj unu fojon ili devis albordiĝi atendante pli favoran veteron. Ili en nokta mallumo remis kontraŭ la riverbuŝo ĉe Jellinge, sed jam ekkrepuskis iomete kiam Orm albordigis la ŝipon iom distance de sia celo. Li ordonis, ke frato Willibald kaj Rapp kun du bonaj ŝipanoj lin akompanu; sed Ylva restu en la ŝipo. Pri tio ŝi ne estis kontenta, sed li diris, ke tiel estos.
– Pri tiaj aferoj mi decidas, li diris, kiel ajn estos pri aliaj. Frato Willibald konas la lokon same bone kiel vi; kaj se ni renkontos virojn kaj estos batalo, nun kiam jam komencis tagiĝi, estas pli sekure havi vin tie ĉi. Ni baldaŭ revenos.
Ili iris de la strando kontraŭ la reĝbieno kaj pasis agrojn sude de ĝi. Frato Willibald diris, ke restas nur mallonga distanco ĝis la deklivo, kiam paŝoj kaj vokoj de viroj subite aŭdiĝis de la ponto en la maldekstra flanko.
Brutaro venis, pelata de pluraj viroj.
– Pli bone ilin mortigu, diris Rapp kaj pesis sian lancon en la mano.
Frato Willibald tuj kaptis lian brakon kaj severe malpermesis al li tian perforton kontraŭ homoj, kiuj nenion malamikan faris. Orm diris, ke apenaŭ necesos, se ili rapidos.
Ili nun kuris kontraŭ la deklivo, kaj la viroj malantaŭ la bovinoj haltis kaj rigardis ilin kun surprizo.
– Kies homoj vi estas? ili demandis.
– De reĝo Harald, diris Orm.
– La malgranda pastro! kriis unu el la bovpelantoj. Estas la malgranda pastro, kiu estis ĉe reĝo Harald! Ili estas malamikoj! Kuru veki la homojn!
Rapp kaj tiuj du ŝipanoj, kiuj akompanis lin, nun persekutis la bovpelantojn; sed la brutoj blokis la vojon, tiel ke la distanco inter ili longiĝis. Orm kuris al la deklivo kun frato Willibald, kaj tiu tuj montris la tri ŝtonojn. Tie estis la kolĉeno, kie ĝi estis metita.
– Nun ni devas kuri, diris Orm kaj ĝin metis sub la vestojn.
En la reĝbieno aŭdiĝis nun bruo kaj krioj; kaj kiam ili atingis Rapp kaj liajn du ŝipanojn, tiu grumblis pro tio, ke li ne ĝustatempe atakis la bovpelantojn. Sian lancon li pro ĉagreno forĵetis sur unu el ili, kiu nun kuŝis antaŭ la pordo.
– Sed tio ne multe utilis, li diris, kaj mi perdis bonan lancon.
Ili nun rekuris laŭ plejebla kapablo tra la agroj, kaj baldaŭ ili aŭdis laŭtajn vokojn malantaŭ si kaj ĉevalajn hufofrapojn. Rapp estis, kun sia nura okulo, akrevida homo; li kaj Orm rerigardis superŝultre dum la kuro.
– Jen venas reĝo Sven mem, diris Orm; ne malgranda honoro tio estas.
– Kaj lin urĝo pelas, diris Rapp, ĉar li forgesis plekti la barbojn.
Frato Willibald ne estis tiel juna kiel la aliaj; sed li brave kuris per siaj mallongaj kruroj kun sia pastromantelo alte fiksita.
– Jen ili estas nun! kriis Orm. Marku ilin nun per la lancoj!
En sama momento li mem ekhaltis kaj ĵetis sian lancon kontraŭ la plej proksima, viro sur granda ĉevalo, kiu preterpasis reĝon Sven.
La viro sukcesis baŭmigi la ĉevalon, kiam li vidis la lancon veni; ĝi profunde penetris la bruston de la ĉevalo, kiu falis antaŭen kaj ruliĝis kun la viro sub si. La viroj kun Rapp ĵetis kontraŭ reĝo Sven, sed ne trafis, kaj nun tiu estis tre proksima al ili, kaj ne restis pli da lancoj.
Frato Willibald sin klinis kaj trovis bonan ŝtonon kaj ĝin ĵetis per ĉiuj siaj fortoj.
– Amu vian proksimulon, li kriegis ĵetante.
La ŝtono trafis kun krako al reĝo Sven sur la buŝon, kaj meze en krio de kolero li malrektiĝis sur la ĉevalo kaj glitis sur la grundon.
– Jen pastro, kiun mi nomas bona, diris Rapp.
La aliaj en la akompano urĝiĝis zorgante pri reĝo Sven, kaj Orm kaj liaj ŝipanoj atingis la ŝipon, spiregantaj sed sen vundoj. Orm kriis al la remantoj, ke ili tuj ekiru, dum li kaj la aliaj elvadis kaj estis tirataj en la ŝipon; kaj ili jam formovis sin je kelka distanco, kiam rajdantoj fariĝis videblaj sur la strando. Jam komenciĝis blovi denove en la krepusko, kaj nun la vento blovis de ĝusta direkto, kaj ili rapide moviĝis for, pelataj kaj de remiloj kaj de velo.
Orm donis al Ylva la kolĉenon kaj diris al ŝi, kio okazis; kaj Rapp estis malpli ŝparvorta ol kutime, kiam li rakontis pri la ĵeto de la malgranda pastro.
– Mi esperas, ke estis dolora frapo, diris Ylva.
– Kaskadis sango ĉirkaŭ la faŭko, kiam li falis, diris Rapp. Mi distinge vidis.
– Malgranda pastro, diris Ylva, mi vere emas vin kisi pro tiu frapo.
Orm ridis.
– Jen kion mi ĉiam plej timis, li diris, ke vi komencos amikumi kun pastroj pro via pieco.
Frato Willibald deklaris tre decide, ke li ne aspiras kison; sed li ne aspektis malkontenta pri la laŭdo, kiun li aŭdis.
– Tiun kison reĝo Sven ne baldaŭ forgesos, diris Orm; laŭ sia kutimo li ne lasas tiajn aferojn sen venĝo. Se ni sukcese revenos hejmen, mia patrino devas urĝe ekpaki; ĉar por ni estos plej sekure en la arbaroj, kien neniu reĝo venas. Kaj supozeble tie mi devos konstruigi mian preĝejon.
Kaj pri tio, kio poste okazis al Orm, en la arbara regiono apud la limo, ankaŭ estos rakontate: pri lia fervoro por la kristanismo, kaj la sukcesa konvertado de frato Willibald; pri iliaj ĉagrenoj kaŭzataj de la smolandanoj, kaj luktoj kontraŭ ili; kaj pri tio, kiel revenis la urobovoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.