La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Orm la RuĝaAŭtoro: Frans G. Bengtsson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Rakontante en sia maljuna aĝo pri siaj travivaĵoj Orm ofte diris, ke li ne povas plendi pri la tagoj kun Krok malgraŭ tio, ke nevole li aliĝis al tiu ekspedicio. La frapo sur la kranio kaŭzis doloron nur dum mallonga tempo; kaj kun la ŝipanoj li bone akordis, tiel ke baldaŭ neniu pensis pri tio, ke propre li estas ilia kaptito. Kun plezuro ili rememoris la bongustajn ŝafojn, kiujn ricevis ili ĉe li, kaj ankaŭ en aliaj manieroj li ilin kontentigis. Li konis tiom da poemoj kiom Berse kaj de sia patrino lernis ilin eldiri kun tono de poeto; kaj li ankaŭ kapablis kredige rakonti malverajn historiojn, kvankam li mem rekonis, ke en tiu arto Toke lin superas. Tial ili aprecis lin kiel bonan kaj lertan kamaradon, kiu povis proponi amuzan tempopasigon dum longaj tagoj kun senŝanĝa vento, kiam neniu bezonis remi.
Kelkaj en la ŝipo plendis pro tio, ke Krok forlasis Bretonlandon sen antaŭaj klopodoj havigi novan freŝan nutraĵon; ĉar la nutraĵo en la ŝipo komencis gusti malfreŝe. La lardo estis ranca, la seka fiŝo ŝima, la faruno acida, la pano verma kaj la akvo putra; sed Krok kaj la spertaj viroj konsideris tion nutraĵo plej bonkvalita, pri kiu devus plendi neniu marveturanto. Orm manĝis siajn pecojn kun bona apetito, sed dum la manĝado li ofte rakontis pri la frandaĵoj, je kiuj li kutimis hejme. Berse diris, ke al li ŝajnas, ke estas saĝa kaj dia ordo, ke oni kun komforto kaj bona apetito sur la maro manĝas tian nutraĵon, kiun oni hejme sur la tero ne povus proponi al sklavoj nek al hundoj, sed nur al porkoj; ĉar se tiel ne estus, longaj vojaĝoj sur la maro estus tro malfacilaj.
Toke diris, ke al li sentiĝas plej peze, ke elĉerpiĝis la biero. Li ne estas malfacile kontentigebla persono, li diris, kaj li pensas, ke li povas se necese manĝi kion ajn, eĉ siajn fokfelajn ŝuojn, sed nur en akompano de bongusta biero. Ne eblas eĉ imagi, li diris, vivon sen biero, nek sur maro nek sur tero; kaj li persiste demandadis la judon pri la biero en la lando, al kiu ili venos, sed ne bone informiĝis. Li rakontis pri grandaj festenoj kaj drinkadkunvenoj, kiujn li partoprenis, kaj bedaŭris, ke li tiam ne kaptis la okazon ankoraŭ pli drinki.
La duan nokton sur la maro ili ricevis fortan venton kaj ondadon kaj ĝojis, ke la ĉielo restas serena, ĉar nun ili navigadis laŭ la steloj. Krok komencis timi, ke ili venos sur la senliman maron; sed la plej markonantaj homoj diris, ke kiom ajn oni velados suden, oni trovos landon maldekstre krom nur ĉe Njorvasundo, kie iras la marvojo al Romo, kiu situas meze en la mondo. Pli malfacilan taskon havas tiuj, kiuj veladas de Norvegujo ĝis Islando, diris Berse, ĉar preter Islando neniu lando estas trovebla, sed nur dezerta maro sen fino.
La judo estis stelkonanto kaj diris, ke li havas lertecon en trovado de ĝusta direkto; sed malmulte helpa estis tio, ĉar liaj steloj portis fremdajn nomojn, kaj lin mem frapis marmalsano. Kaj ĝi frapis ankaŭ kontraŭ Orm; li kaj Salaman sin tenis je la ŝiprando unu apud la alia en granda mizero kaj kredis, ke ili pereos. La judo multe kriadis en sia propra lingvo, kiam li ne vomis, kaj Orm diris al li, ke li silentu, eĉ se al li doloras; sed li respondis, ke li alvokas sian dion, kiu estas en la ventego. Tiam Orm lin kaptis je la nuko kaj diris, ke kiom ajn malsana li mem estas, li tamen lin ĵetos en la maron, se li ankoraŭ eĉ nur unufoje vokos, ĉar laŭ lia opinio jam sufiĉe blovas, kaj mankas bezono pli proksimen alvoki la dion.
Silentiĝis Salaman, kaj en la mateno kvietiĝis la vetero, kaj ambaŭ ekfartis pli bone. La vizaĝo de Salaman estis tre verdeca, sed li amike ridetis kontraŭ Orm, ne montrante koleron, kaj fingromontris trans la maro al la sunleviĝo. Li serĉis inter la vortoj konataj al si kaj diris, ke tio estas la ruĝaj flugiloj ĉe la ekstremo de la maro kaj ke tie estas lia dio. Orm respondis, ke al li saĵnas pli bone, ke li sin tenas je tiu distanco.
Matene ili povis videti montojn distance antaŭ si. Ili venis ĝis apud la bordo kaj pene trovis ŝirman golfon por la ŝipoj; la judo diris, ke li ne konas tiun regionon. Ili surbordiĝis kaj tuj sin trovis en batalo kontraŭ loĝantoj, kiuj tie loĝis dense; tiuj baldaŭ fuĝis, kaj la ŝipanoj de Krok traserĉis iliajn kabanojn kaj revenis kun kaproj kaj aliaj nutraĵoj kaj iuj kaptitoj. Fajroj estis aranĝataj; kaj ĉiuj ĝojis, ke ili sekure sidas sur la grundo kaj denove gustumas frititan viandon.
Toke ege serĉadis bieron, sed trovis nur iujn felajn sakojn plenajn de vino, kiu estis tiom adstringa kaj acida, ke li asertis, ke glutante ĝin li sentas la ventron ŝrumpi. Tial ne estis eble al li mem ĉion trinki, sed li fordonacis la restaĵojn kaj sidis poste dum la tuta vespero sola ĉe si mem kaj kantis malgaje kun larmoj en la barbo. Berse konsilis, ke oni ne lin ĝenu, ĉar drinkinta ĝis plorado li estas danĝera homo.
Salaman interparolis kun la kaptitoj; poste li sciigis, ke ili sin trovas en la lando de la kastilia grafo kaj ke la loko, kien li volas ilin konduki, situas malproksime okcidenten. Krok diris, ke ili ĝisatendu alian venton por iri en tiu direkto kaj ke dume ili manĝu bonguste kaj abunde; sed ĝene fariĝos, li opiniis, se grandaj malamikaj grupoj ilin tie atakos, kiam la vento blovos de la maro, aŭ se malamikaj ŝipoj baros la vojon el la golfo. Salaman nun klarigis laŭ sia kapablo, ke tiu risko estas negranda; ĉar la grafo de Kastilio apenaŭ havas eĉ unu ŝipon sur la maro kaj por kuntiri trupon, kiu povos fari damaĝon al ili, li bezonos konsiderindan tempon. Antaŭe, li diris, la grafo de Kastilio estis potenca, sed nun li estas tre subpremita de la kalifo kaj devas pagi imposton al li; ĉar, ekster imperiestro Otto en Germanlando kaj imperiestro Bazilio en Konstantinopolo, neniu en la mondo estas potenca kiel la kalifo en Kordovo.
Multe ridis pri tio la ŝipanoj kaj diris, ke parolas la judo laŭ sia malmulta kompreno, sed ke li estas nesufiĉe informita pri tiuj aferoj. Ĉu neniam li aŭdis pri reĝo Harald de Danlando? ili demandis. Kaj ĉu li ne scias, ke reĝo Harald estas plej potenca el ĉiuj?
Orm ankoraŭ estis laca pro sia marmalsano kaj ne havis bonan apetiton kaj pensis, ke li eble fariĝos serioze malsana, ĉar li ofte havis timojn pri sia sano. Li baldaŭ ekdormis apud fajro kaj bone dormis; sed dum la nokto, kiam silentiĝis la bivako, vekis lin Toke. Tiu ploris kaj diris, ke Orm estas lia sola amiko, kaj li volas kanti por li kanzoneton, kiu ĵus venis al li en la memoron; ĝi temas pri du ursidoj, li diris, kaj kiam li estis infano, lia patrino ĝin instruis al li, kaj ĝi estas plej bela el ĉiuj kanzonetoj, kiujn li konas. Post tiuj vortoj li eksidis apud Orm, viŝis la larmojn kaj ekkantis. Orm estis tia, ke li malfacile kapablis montri amikecon, kiam iu lin vekis el bona dormo; li nenion diris, sed sin turnis kaj klopodis redormi.
Ne multe da sia kanzoneto Toke rememoris, kaj denove li ekmal ĝojis; li diris, ke dum la tuta vespero li sidis sola kaj neniu venis societi kun li. Plej multe lin ofendis, ke eĉ ne Orm havis zorgojn pri li en lia ĉagreno; ĉar ĉiam li konsideris Orm sia amiko ekde ilia unua renkonto, sed nun li ekkomprenis, ke li estas fripono kaj ĉikanulo kiel ĉiuj skanianoj; kaj kiam ido malbone kondutas, tiam bastonado estas sola ĝusta kontraŭrimedo.
Li sin levis por serĉi bastonon; nun plene vekiĝis Orm kaj eksidis.
Kiam Toke vidis tion, li provis piedbaton, sed en sama momento Orm kaptis fajraĵon kaj ĝin ĵetis kontraŭ la vizaĝo de Toke. Meze en la piedbato Toke evitis la fajraĵon kaj falis sur la dorson, sed li rapide ekstaris kaj nun havis blankan vizaĝon kaj furiozon. Ankaŭ Orm rapide ekstaris. Estis klara lunlumo; sed pro furiozo Orm vidis ruĝajn makulojn, kiam li sin ĵetis kontraŭ Toke, kiu klopodis eltiri sian glavon; Orm formetis jam la sian kaj ne havis tempon ĝin rekapti.
Toke estis granda kaj forta homo kun larĝaj ŝultroj kaj kolosaj manoj; Orm ankoraŭ ne atingis sian plenan forton, sed jam estis forta sufiĉe por kontraŭstari la pli multajn. Li sukcesis meti unu brakon ĉirkaŭ la nukon de Toke kaj per sia alia mano kaptis lian manartikon, tiel ke elingigo de la glavo ne eblis; sed Toke firme kaptis liajn vestojn kaj sin rektigis per ekpuŝo kaj lin ĵetis kun la kruroj ĉielen super sia ŝultro. Sed Orm ne tute malkaptis malgraŭ tio, ke li havis impreson, kvazaŭ li rompiĝus; li sin turnis ĉirkaŭen kaj metis genuon kontraŭ la dorson de Toke kaj sin ĵetis malantaŭen kun Toke super si. Poste li uzis ĉiujn fortojn kaj ruliĝis, tiel ke Toke ekkuŝis sub li kun la vizaĝo kontraŭ la grundo. Multaj vekiĝis dum la lukto; kaj Berse alkuris kun ŝnuro dirante, ke jen kion atendi, post kiam Toke tiom drinkis. Li nun estis firme ligita mane kaj piede malgraŭ tio, ke li forte kontraŭstaris. Li baldaŭ trankviliĝis kaj post mallonge vokis al Orm, ke nun li rememoras la reston de la kanzoneto; li komencis kanti, sed Berse verŝis akvon sur lin, kaj post tio li ekdormis.
Kiam la postan matenon li vekiĝis, li plendis pro tio, ke li estas ligita, kaj nenion li memoris; li aŭdis pri tio, kio okazis, kaj sentis penton kontraŭ Orm kaj diris, ke lia malbona fortuno estas fari ĉagrenojn, kiam li drinkis; ĉar biero vere donas al li alian naturon kaj vino eble same. Li volis ekscii, ĉu Orm tenas koleron kontraŭ li pro tio, kio okazis. Orm respondis, ke li ne tenas koleron kaj ke li ankaŭ estontece volonte partoprenos interfrapeton, kiam Toke emos; sed unu promeson Toke devas fari, nome sin deteni de kantado; ĉar kanto de nokthirundo, aŭ de maljuna korniko sur provizeja tegmento, estus multe pli bela ol liaj noktkanzonoj. Pri tio Toke ridis, kaj li promesis fari klopodojn al pli bona konduto koncerne tion; ĉar li estis homo senkolera, kiam biero aŭ vino lin ne ŝanĝis.
Ĉiuj opiniis, ke malgraŭ sia juneco Orm ĉi tiun provon pasis pli bone ol oni rajtus atendi; ĉar ĉe la plimulto da okazoj gravaj postsignoj restis sur la homoj, kiuj falis en la manojn de Toke, kiam tiu drinkis ĝis larmoj; kaj pro tio Orm estis multe pli alte estimata de si kaj aliaj. Ili post ĉi tiu okazaĵo komencis lin nomi Orm la Ruĝa, ne nur pro liaj ruĝaj haroj, sed ankaŭ ĉar li sin montris homo, kiu povas renkontigi severon per severo, kaj kiun oni ne incitu sen neceso.
Post kelkaj tagoj venis favora vento, kaj la ŝipoj debordiĝis. Ili sin tenis distance de la bordo por eviti danĝerajn fluojn kaj sin direktis okcidenten laŭ la bordo de la regno de Ramiro kaj ĉirkaŭvelis la terlangon, kiu situas plej okcidente. Ili nun remis suden laŭ kruta kaj distranĉita bordo kaj poste tra arkipelago, kiun trovis la viroj simila al tiu hejme en Blekingio, ĝis ili atingis riverbuŝon, kiun la judo serĉis per rigardo. En ĝin ili sin direktis kun la maraltiĝo, kaj ili remis supren laŭ la rivero, ĝis torentoj ilin haltigis. Ili suriris la grundon kaj interkonsiliĝis kaj igis Salaman priskribi la restantan distancon. Li diris, ke bravaj homoj bezonos malpli ol unu tagon por atingi, ĝis kie sidas la homo, al kiu li volas sin venĝi, nome unu el la limgrafoj de reĝo Ramiro, portanta la nomon Ordono: la plej granda rabisto kaj perfortulo, li diris, el ĉiuj laŭ la tuta limo de la kristanoj.
Krok kaj Berse lin zorgeme pridemandis pri la fortikaĵo, pri ĝia forto kaj situo kaj pri tio, kiom da defendantoj la limgrafo kutime tenas ĉe si tie. Ĝi situas en tia roka kaj malfacile alirebla regiono, diris Salaman, ke la soldataro de la kalifo, kiu je pli granda parto konsistas el rajdantoj, neniam venis proksime al ĝi. Tial ĝi estas bona rifuĝejo por rabistoj kaj tenas grandajn riĉaĵojn. Ĝi estas konstruita el kverkaj trunkoj kaj ŝirmata de tera remparo kun palisoj, kaj la nombro de defendantoj estas ne pli ol ducent. Pro tio, ke ĝi situas tiel kaŝite, Salaman tenis la kredon, ke la gardado ne estas tre atenta, kaj ofte la pli granda parto de la defendantoj rabekspedicias en la sudo.
Krok diris, ke la nombro de la defendantoj al li kaŭzas malpli da maltrankvilo ol la remparo kaj palisaro, kiuj povus grave malhelpi rapidan eniron. Iuj el la viroj diris, ke facile ili povos bruligi la palisaron; sed Berse respondis, ke, se ĉio brulos, ili ne multe povos ĝoji pro la riĉaĵoj. Ili fine venis al decido, ke ili fidu bonŝancon kaj la plej oportunan enirmanieron difinu post alveno; kvardek viroj restu apud la ŝipoj, kaj la aliaj ekiru, kiam vespere estos malvarmete. Lotoj decidis, kiuj restu, ĉar ĉiuj preferis ĉeesti, kie riĉaĵoj estos gajneblaj.
Ili ekzamenis siajn armilojn kaj dormis en kverkareto dum la plej varmegaj horoj; post tio ili sin fortigis per nutraĵo kaj, kiam venis vespero, ekiris la ŝipanaro; kune ili sumis cent tridek ses viroj. La unua marŝis Krok kun la judo kaj Berse, kaj post ili sekvis viro post viro; kelkaj portis maŝkirasojn, aliaj ledajn ĉemizojn, la pli multaj portis glavon kaj lancon, sed kelkaj havis hakilon, kaj ĉiuj portis ŝirmilon kaj helmon. Orm marŝis kun Toke, kiu diris, ke bone estas, ke eblas la gambojn moligi post la multa sidado sur la rembenko.
Ili marŝis tra sovaĝejo, kie videblis neniu homa loĝejo; ĉar tiu limregiono inter la kristanoj kaj la andaluzoj estis jam longe dezerta.
Ili sekvis la nordan bordon de la rivero kaj vadis tra multaj riveretoj; la mallumo densiĝis, kaj ili ripozis kaj atendis la lunleviĝon. Post tio ili turnis norden tra valo kaj nun rapide marŝis sur plata grundo; kaj Salaman pruviĝis bona vojmontranto, ĉar antaŭ tagiĝo ili atingis la proksimon de la fortikaĵo. Ripozante ili tie senmove kuŝis inter kelkaj arbustodensaĵoj kaj direktis la rigardon antaŭen por distingi tion, kio distingeblis en la pala lunlumo. Ilia kuraĝo malkreskis ĉe la vido de la palisaroj, ĉar tiuj estis faritaj el dikaj trunkoj kaj havis mezuron de pli ol duobla viralteco; kaj la pordego havis superkonstruon kaj aspektis tre fortika.
Krok diris, ke eble ne estos facile bruligi tian lignon kaj ke li preferus preni la fortikaĵon sen fajro; sed eble alia eliro ne troviĝas; ili portu antaŭen vergofaskojn kaj ilin amasigu ĉe la palisaro kaj ekbruligu ilin kaj esperu, ke ne ĉio brulos. Li demandis Berse, ĉu tiu havas proponon pli taŭgan; sed Berse gratis al si la kapon kaj suspiris kaj diris, ke pli bonan proponon li ne havas malgraŭ tio, ke li malŝatas uzi fajron. Ankaŭ ne Salaman pli taŭge konsilis, sed diris, ke li devos kontentiĝi vidante la perfidulon bruli, malgraŭ tio, ke li kovis esperon pri pli bona venĝo.
Nun venis Toke rampante al Krok kaj Berse kaj demandis, kion oni atendas: li havas soifon, kaj ju pli frue ili sturmos la fortikaĵon, des pli frue li trovos ion por trinki. Krok diris, ke malfacile estos eniri. Toke respondis, ke se li ricevos kvin lancojn, li kredos sin kapabla montri, ke li scias fari aliajn aferojn ol remi kaj trinki bieron.
Ili demandis, kion li intencas; sed li respondis nur, ke li, se ĉio iros glate, al ili faros vojon en la fortikaĵon, kaj ke la posedantoj de la lancoj devas esti pretaj provizi la pruntaĵojn per novaj teniloj post rericevo. Berse, kiu lin jam longe konis, diris, ke ili donu al li la lancojn.
Tiel estis, kaj Toke dehakis la tenilojn malantaŭ la fero, tiel ke restis ulnolongaj stangetoj post la klingoj. Poste li diris, ke li estas preta; kaj li kaj Krok komencis singarde rampi kontraŭ la remparo, kaŝitaj de arbustoj kaj ŝtonoj, kun elektitaj viroj malantaŭ si. Du tri kokoj aŭdiĝis kokoriki en la fortikaĵo, sed cetere ĉio estis silenta kaj kvieta.
Je malgranda distanco de la pordego ili rampis sur la remparon.
Toke ekstaris apud la palisaro; je iom pli ol ulno super la grundo li enŝovis lancoklingon inter du trunkojn kaj puŝis per tuta forto, por ke ĝi fiksiĝu firme. Pli alte, en la apuda fendeto, li fiksis duan klingon; kaj kiam ili fine sen bruo estis firme fiksitaj, li singarde metis la piedojn sur la tenilstumpojn kaj fiksis trian klingon pli alte en alia fendeto. Sed ne eblis al li, tiel starante, fiksi la trian firme sen bruo; kaj Krok, kiu nun vidis, kia estas lia plano, faris signon, ke li paŝu malsupren, kaj diris, ke ne plu eblas sen martelo, eĉ se tio signifas, ke ili devas ĝeni la dormon de kelkaj personoj. Post tio li prenis la restantajn lancoklingojn kaj la lokon de Toke sur la jam firmaj ŝtupoj; li enpuŝis la trian per du tri frapoj de sia hakilmartelo kaj post tio en sama maniero fiksis la kvaran kaj la kvinan oblikve supre. Laŭ ordo de alfikso li paŝis sur ilin kaj tiel atingis la supron de la palisaro.
En tiu momento aŭdiĝis krioj kaj bruoj en la fortikaĵo kun forta blovado en kornoj, sed aliaj homoj sekvis sur la ŝtuparo de Toke tiel rapide, kiel eblis grimpi, kaj venis post Krok. Laŭ la interna flanko de la palisaro sin etendis ligna planko por pafarkistoj; Krok kaj la aliaj, kiuj lin sekvis, venis sur ĝin kaj frapis per hakoj kelkajn konfuzvekitajn virojn, kiuj alkuris kun lancoj kaj pafarkoj. Nun trafis ilin sagoj de malsupre, kaj du aŭ tri vundiĝis; sed Krok kaj la aliaj kuris laŭ la lignoplanko ĝis la pordego kaj tie malsuprensaltis por rapide ĝin malfermi, tiel ke povu enkuri ĉiuj atakantoj. Tie ekestis akra batalo, ĉar multaj el la defendantoj jam atingis ĝis tie, kaj multaj alkuris en ĉiu momento. Unu el tiuj dudek viroj, kiuj sekvis Krok, pendis sur la palisaro kun sago en la okulo, kaj tri aliaj jam falis pro sagoj, kiam ili kuris sur la lignoplanko; sed tiuj, kiuj atingis la grundon, dense kolektiĝis kaj, aŭdigante batalvokon, venis kun lancoj kaj glavoj en la pordegan koridoron, kie regis mallumo kaj granda kunpuŝiĝo, ĉar nun malamikoj estis antaŭ ili kaj malantaŭ ili.
Respondon ricevis ilia batalvoko de ekstere, ĉar la viroj tie kuris al la remparo, kiam ili vidis la provon rikolti sukceson; multaj komencis haki kontraŭ la pordegon per hakiloj, dum aliaj grimpis sur la ŝtuparo de Toke kaj venis oportune por asisti tiujn, kiuj sin trovis en la pordegejo. La lukto tie estis necerta kun amikoj kaj malamikoj en intermikso; Krok faligis plurajn per sia hakilo, sed estis mem trafita per batalklabo de alta viro, kiu havis plektitan barbon kaj aspektis kiel ĉefulo; la helmo ŝirmis, sed Krok ŝanceliĝis kaj falis sur la genuoj. En puŝiĝo de ŝildoj kaj viroj, kie uzo de lancoj ne plu eblis, kaj la piedoj glitis en sango, Toke kaj Orm kaj du tri aliaj fine venis al la pordego kaj forŝovis la riglilojn kaj tiuj malamikoj, kiuj ne sukcesis forkuri, estis tuj morthakitaj.
Nun timego kaptis la kristanojn, kaj ili fuĝis persekutataj de la morto. Salaman, kiu troviĝis inter la unuaj, kiuj pasis la pordegon, kuris kvazaŭ li estus freneza kaj stumblis super la falintoj kaj trovis glavon sur la grundo kaj ĝin svingis super sia kapo laŭtege kriante, ke ĉiuj rapidu al la ĉefa konstruo; kaj Krok, ankoraŭ konfuzita de la frapo kaj ne povanta stari, la samon kriis de tie, kie li kuŝis apud la pordegejo. Multaj el la viroj enkuris kabanojn, kiuj staris interne de la remparo, por nuligi la soifon aŭ serĉi virinojn; sed la pli multaj sekvis la fuĝantojn ĝis la granda kastela domo en la mezo, kie fuĝantoj plenigis la enirejon. La persekutantoj envenis kun ili, antaŭ ol povis esti fermita la pordego, kaj en la domo okazis denove batalo, kiam vidis la fuĝantoj, ke kontraŭstaro estas necesa.
La granda homo kun plektita barbo kuraĝe luktis kaj faligis du virojn, kiuj iris kontraŭ li; sed li estis premita en angulon, ricevis hakojn kaj falis kun gravaj vundoj. Salaman, kiu ĝisvenis kiam li falis, sin ĵetis al li, lin kaptis je la barbo kaj fervore kriis kraĉante sur lin; sed ŝajnis, ke la alia ne multe komprenis, sed skuis la korpon, palpebrumis kaj mortis.
Salaman eklamentis pri tio, ke glitis for de li la plena venĝo kaj ke ne li mem frapis sian malamikon; kaj la restantaj kristanoj ĉesis sin defendi, kiam falis ilia ĉefo. Oni lasis vivi kelkajn el ili, ĉar povos ili esti utilaj; kaj la venkintoj abunde prenis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj bieron kaj vinon. Post tio predo estis serĉata en la fortikaĵo; kaj kvereloj leviĝis pri tiuj virinoj, kiuj sin kaŝis en anguletoj kaj estis trovitaj tie, ĉar dum longa tempo la ŝipanoj ne havis virinojn.
Ĉio de la predo estis kolektita sur unu loko – moneroj, ornamaĵoj, armiloj, vestoj, tapiŝoj, kirasoj, kuiriloj, rajdiloj, jungiloj, arĝentopladoj kaj pli – ; kaj kiam ĉio estis kolektita, ili vidis, ke tie estas pli ol iu povis imagi; ĉar ĉi tie, diris Salaman, troviĝas multjara rabitaĵo prenita ĉe la andaluzoj. Krok, kiu denove povis stari sur la piedoj kaj ricevis ĉirkaŭ la kapo ĉifonon trempitan en vino, ĝojis ĉe la vido, sed timis, ke malfacile estos porti ĉion en la ŝipoj; sed Berse kredis, ke ĉion ili povos porti:
– Ĉar neniu, li diris, plendas pri peza ŝarĝo, kiam ĝi estas predo.
En tiu tago ili sin amuzis en granda kontento per tio, kion ili akiris, kaj poste dormis; en la nokto ili ekmarŝis kontraŭ la ŝipoj.
Ĉiuj kaptitoj estis peze ŝarĝitaj, kaj ankaŭ la ŝipanoj multon portis.
Kelkaj andaluzaj kaptitoj estis trovitaj en la kelo de la fortikaĵo; ili fluigis larmojn de feliĉo pro sia liberiĝo, sed aspektis mizeraj kaj ne multe kapablis porti. Ili ricevis liberon kaj akompanis dum la remarŝo por poste kun Salaman daŭrigi suden ĝis la propra regiono.
Estis kaptitaj kelkaj azenoj, kaj Krok estis metita sur unu el ili kaj rajdis pinte de la vico kun siaj gamboj pendantaj ĝis la grundo. Post li oni kondukis aliajn, ŝarĝitajn per nutraĵo kaj biero; iliaj ŝarĝoj rapide malpeziĝis, ĉar ofte volis la ŝipanoj ripozi kaj sin refreŝigi.
Berse klopodis ilin rapidigi por rapide atingi la ŝipojn. Li havis maltrankvilon pro persekuto, ĉar el la homoj en la fortikaĵo kelkaj fuĝis kaj eble malproksimen kuris kaj vokis helpon; sed la pli multaj el la ŝipanoj estis gajaj kaj duone ebriaj kaj malmulte atentis pri tio, kion li diris. Orm portis pakon da silka ŝtofo, bronzan spegulon kaj grandan pelvon, kiu kaŭzis al li grandan ĝenon; Toke portis sur la ŝultro grandan lignokeston kun belaj garnaĵoj, plenan de multaj aferoj, kaj kondukis ĉe la mano knabinon, kiu ekplaĉis al li kaj kiun li volis reteni kiel eble plej longe. Li multe ridis kaj diris al Orm, ke li esperas, ke la knabino estas filino de la limgrafo, sed post tio li fariĝis melankolia pro la penso, ke ne estos spaco por ŝi en la ŝipo.
Li estis stumblema pro ĉio, kion li trinkis; sed ŝajnis, ke la knabino jam estas zorgema por li kaj lin apogas, kiam li stumblas. Ŝi havis belan staturon kaj estis tre juna; kaj Orm diris, ke malofte li vidis tiel belan knabinon kiel ŝi, kaj ke estus dezirinde havi tiel bonan virinbonŝancon, kiel Toke havas. Sed Toke respondis, ke kiel ajn bonaj amikoj ili estas, li ne povos ŝin dividi kun Orm, ĉar li ŝin tro multe ŝatas kaj ŝin volas reteni por si mem, se tio estas ebla.
Ili revenis al la ŝipoj, kaj granda ĝojo ekestis inter tiuj, kiuj restis, kiam ili vidis la abundan predon; ĉar ĝi estu dividata inter ĉiuj.
Salaman ricevis grandan dankon kaj riĉajn donacojn kaj poste plumarŝis kun la liberigitaj kaptitoj; li havis fervoran deziron forlasi la regionon de la kristanoj. Toke, kiu daŭre drinkis, ekploris aŭdinte, ke formarŝis Salaman, kaj li diris, ke nun neniu lin helpos paroli kun la knabino, kaj elingiginte sian glavon li volis postkuri. Sed Orm kaj la aliaj sukcesis lin trankviligi sen perforto; kaj li endormiĝis apud la knabino, post kiam li ŝin ligis al si, tiel ke ŝi ne forkuru aŭ estu ŝtelita, dum li dormas.
La postan matenon ili ekdividis la predon, kaj tio ne estis facila.
Ĉiu havu egalan parton; sed Krok kaj Berse kaj la stiristoj kaj ankoraŭ iuj havu trioble; kaj malgraŭ tio, ke oni taskis al la plej saĝaj ĉion dividi juste, estis malfacile ĉiujn kontentigi. Berse diris, ke ĉar grandparte pro Toke estis konkerita la fortikaĵo, ankaŭ li devas ricevi trioble; kaj ĉiuj trovis tion justa. Sed Toke mem diris, ke lin kontentigos unuobla parto, se anstataŭe estos al li permesate sian knabinon preni sur la ŝipon kaj ŝin tie reteni sen ĝeno.
– Ĉar volonte mi ŝin kunportos hejmen, li diris, malgraŭ tio, ke mi ne estas certa, ĉu ŝi estas grafofilino. Jam nun mi kun ŝi sentas komforton, kaj ankoraŭ pli bone estos, kiam ni unu la alian komprenos kaj ŝi parolos nian lingvon.
Berse diris, ke ĉi tio lasta eble ne estos avantaĝo tia, kia kredas ĝin Toke, kaj post tio Krok diris, ke tiel pezigitaj estos la ŝipoj pro la granda predo, malgraŭ dekalkulo de dek unu falintaj ŝipanoj, ke li apenaŭ kredas, ke spaco restos por la knabino: pli kredeble, ke ankaŭ parton de la malplej valora predo ili devos restigi.
Tiam Toke ekstaris kaj levis la knabinon sur sia ŝultro kaj petis, ke ĉiu zorge ekzamenu, kiel bela kaj bele kreskinta ŝi estas.
– Ŝajnas al mi, ke ŝi povos veki deziron ĉe la plej multaj, li diris.
Kaj se nun iu ĉi tie troviĝas, kiu ŝin sufiĉe avidas, tiam mi nun tuj volas lukti kun li en tiu maniero, kiu al li ŝajnas la plej bona, per glavo aŭ hakilo. Kiu venkos, tiu la knabinon retenos; kaj kiu mortos, tiu pli malpezigos la ŝipon, ol pezigos ĝin ŝi; kaj post tia dispono mi ŝin tamen povos kunporti hejmen.
La knabino sin tenis per unu mano je la vangobarbo de Toke kaj fariĝis ruĝa kaj baraktis per la kruroj kaj la alian manon metis antaŭ la okulojn, sed ĝin denove forprenis kaj ŝajnis ĝoja esti tiel prigapata; kaj ĉiuj opiniis, ke la propono de Toke estis lerte elpensita.
Sed malgraŭ la beleco de la knabino neniu volis lukti kontraŭ li, ĉar ĉiuj havis ŝaton al li kaj krom tio timon, ĉar li estis forta kaj lerte manipulis armilojn.
Post kiam estis la tuta predo dividita kaj surŝipigita, estis decidite, ke Toke kunportu sian knabinon en la ŝipo de Krok malgraŭ tio, ke ĝi estis peze ŝarĝita; ĉar tian rekompencon li meritis pro tio, kion li faris ĉe la fortikaĵo. Ili nun interkonsilis por decidi pri la hejmeniro; estis decidite, ke ili navigadu laŭ la bordoj, se tion necesigos la vetero, sed se tio ne necesos, ili klopodu atingi Irlandon, por hejmeniri pasante la skotan arkipelagon; ĉar havante tiel riĉan ŝarĝon ili tro multe riskus velante hejmen sur malvastaj akvosurfacoj, sur kiuj ili povos atendi renkontiĝojn.
Post tio ili manĝis kaj trinkis, kiom ili povis, ĉar nun mangaĵoj kaj trinkaĵoj troviĝis abunde, kaj iom da nutraĵo devis esti lasita; kaj ĉiuj estis plenaj de ŝercoj kaj ĝojo kaj rakontis unu al aliaj, kion ili havigos al si per siaj riĉaĵoj post hejmenreveno. Post tio ili ekvojaĝis kaj remis malsupren laŭ la rivero. Krok nun iom resaniĝis; sed la subĉefulo de unu el al aliaj ŝipoj falis ĉe la fortikaĵo, kaj Berse ekkomandis en ties ŝipo. Toke kaj Orm sidis kiel antaŭe ĉe siaj remiloj en la ŝipo de Krok kaj havis malpezan remadon laŭ la fluo; Toke tenis sian rigardon al la knabino, kiu plejparte sidis apud liaj genuoj, kaj li gardis, ke neniu proksimiĝu al ŝi nenecese.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.